la tago sen nomo, 4

La tago sen nomo, 4.

Kiom da tempo tio daŭris?
La akuŝkuracisto aŭdis konfuzan bruon, la flegistino sidiĝis, la patrina vizaĝo kunpremiĝis je masko de senkompreno, ekstere patro atente ekaŭdis, la ĵusnaskiton oni kuŝigis inter la patrinaj kruroj, la flegistino ekdispecetiĝis, la kuracisto ekfandiĝis surgrunden kvazaŭ ĝelo, la kruroj de la patrino kaj ŝi mem intermiksiĝis kun la malsekaj littukoj kaj la patro jam estis inerta kvanto da malpreciza materio kaj la ploreto laŭde al la grandeco de la universo kaj al la mistero de la vivo, tiu ploreto iom post iom silentis kaj la senkompara maŝineto nenio plu estis se ne sableca maso.
Visitas: 374

brazilaj infanaj kanzonoj 20. al tororo’ mi iris

AL TORORO’ MI IRIS (eu fui no Tororó)


Al Tororo’ mi iris
Sed la akvon mi ne trovis.
Mi trovis brunulinon
Kiu ĉe la puto dormis.

Ni profitu tutan nokton
Ĉar ekiĝas la festeno,
Se ni ne dormas nun,
Dormu ni dum frumateno.

Nun vi, Karolina (ho Aneto)
Nun vi, Karolina (ho Aneto)
En la rondon venu
Sola restu vi.

Sola mi ne restu,
Jen pli bona ŝanco,
Ĉar mi havas Anan (Izan)
Por amuza danco.

Metu, metu la piedon
Ĉe la mia, tie ĉi.
Kaj ni kantu, kaj ni dancu,
Kaj ni giru ĝis ebri’.

Preterpasis mi la pordon,
Hundo mordis min, ho Di’.
Ne prizorgu, ne prizorgu,
la doloron sentis mi.

(kantas jorge teles)
Visitas: 355

la tago sen nomo, 3

La tago sen nomo, 3.

Dakaro, la 14a. de aprilo, je la 16a. horo.

La funkciulo komencis la tajpadon en la spacetoj de la formularo. Antaŭen. Policestro pri Murdoj. Antaŭen. Nomo de la viktimo, li prenis iun paperon kaj kopiis. Kaj pasis al alia paĝo. Ĉio fariĝis aŭtomate. Je la dua de la monato aprilo… kaj li demandis al la kolego:
ĉu hodiaŭ vi promenos kun ŝi?
mi pensas ke mi venos ĉi tien. ĝis kioma horo vi ĉeestos?
mi finos ĉi merdaĵon ĉi kaj sendos min foren
La subskribantoj, nekropciistoj, antaŭ komisio de la Policestro pri Murdoj
ĉu vi opinias ke mi sukcesos fiki ŝin?
se vi lertete agos, mi pensas ke jes, sed pli bone iom prokrasti. hodiaŭ estos mia tria renkontiĝo, kaco, mi volas profitegi.
ĉu ŝi jam midzis vin?
ankoraŭ ne, sed hodiaŭ ŝi ne eskapos. ŝi ne tro spertas pri tio, ŝajnas, ŝi iomete hontas, mi malfermis la pantalonon kaj montris la vergon kaj ŝi tute ruĝiĝis…
ne hastu, kaco
Kaj pro la ordono procedi la nekropcian ekzamenon de kadavro de knabo al ni dirita kiel de
kiu estas do la nomo de la putinido, ho, jen ĝi…
Visitas: 491