brazilaj infanaj kanzonoj 11.pulo ludas fluton

PULO LUDAS FLUTON (pulga toca flauta)

Pulo kaj litcimo
Ne lasas min en paco.
Ili ludas serenadon
Sur mia matraco.

(Torce, retorce, procuro mas não vejo,
não sei se é a pulga ou se é o percevejo.)

Mi serĉas, serĉadas, dormi mi ne povas,
sed pulon kaj litcimon, dum serĉado mi ne trovas

Pulo ludas fluton
Litcimo la gitaron,
kaj la pediko eta
forte frapas tamburaron

Pulino kaj pediko
Man’ enmane en salono.
Ŝi havas belan robon
teksitan el kotono.

Pulo loĝas supre,
Litcimo loĝas for.
Kaj la pediko eta
Loĝas en la koridor’.

(kantas jorge teles; voĉoj: Nicole, Ana, Isa)

Visitas: 399

Gil Vicente 04. AKTO PRI SANKTA MARTENO (1504)

la malriĉulo

Resumo:

Ni estas en la procesio dediĉata al “Corpus Christi”, la korpo de Kristo. Malriĉulo venas kaj petas monon por manĝo. Li alvokas la morton kaj petas por ke ĝi forgesu la junulinojn kaj la virgulinojn kaj kunportu lin mem. Sankta Marteno, surĉevale, alproksimiĝas kune kun tri paĝioj. La malriĉulo petas al li almozon. Ĉar la sanktulo ne havas monon ĉimomente, li prenas la glavon, dividas sian mantelon kaj donas duonon al la malriĉulo: “preĝu por mi, ĉar via animo estos ricevata en gloro”.

GV008. Malriĉulo (parolo)

Dejadme pasar por esta carrera,
Ire á buscar un pan que sostenga
Mi cuerpo doliente, hasta que venga
La muerte que quiero por mi compañera.
Ó mundo que ruedas, á qué me has traido!


Lasu ke mi iru laŭ ĉi tiu vojo,
serĉe de pano por ke ĝi subtenu
mian malsanan korpon, ĝis kiam venos
la morto, ĉar ĝin mi volas kiel kamaradon.
Ho vi, giranta mondo, kien vi min kunportis?

(parolas: Jorge Teles)
Continue lendo “Gil Vicente 04. AKTO PRI SANKTA MARTENO (1504)”

Visitas: 625

brazilaj infanaj kanzonoj 10.ŝafideto ŝafidego

ŜAFIDETO, ŜAFIDEGO (carneirinho, carneirão)


Infanetoj estas ni
kaj ni kantas kun fervor’,
je ĉi horo de feliĉo
venas ni por la ador’.
Ŝafideto, ŝafideg’
kun la lan’ el fajna or’,
de tre longe ĉiuj kantas
ĉi kanzonon kun honor’.

Ŝafideto, ŝafidego, dego, dego,
La ĉielon nun rigardu, gardu, gardu,
Ĉar ordonas reĝa Dio, Dio, Dio,
Ĉiuj ni sidiĝu nun.

Ŝafideto, ŝafidego, dego, dego,
La ĉielon nun rigardu, gardu, gardu,
Ĉar ordonas reĝa Dio, Dio, Dio,
Ĉiuj ni stariĝu nun.

Ŝafideto, ŝafidego, dego, dego,
La ĉielon nun rigardu, gardu, gardu,
Ĉar ordonas reĝa Dio, Dio, Dio,
Ĉiuj surgenue nun.

(kantas jorge teles)

Noto: Verŝajne, la plejmulto de la brazilanoj ne konas la unuan strofon de ĉi kanzono. La pruvo estas ke mi ne trovis indikaĵon en interreto, serĉante, ekzemple, “carneirinho, carneirão, cabecinha de algodão”… Tamen mia memoro ordinare ne perfidas min, precipe se temas pri infanaĵo. Pro tio, mi decidis prezenti ĉi sube la portugalan tekston de la tuta kanzono:

Pequeninos somos nós,
nossa vida é cantar;
nesta hora de alegria
nós viemos te adorar
carneirinho, carneirão,
cabecinha de algodão.
Era assim que antigamente
se cantava esta canção.

Carneirinho, carneirão, neirão, neirão,
olhai pro céu, olhai pro chão, pro chão, pro chão,
manda El Rei, Nosso Senhor, Senhor, Senhor,
para todos se sentar (sic).

… para todos se levantar.

…para todos se ajoelhar.

Visitas: 357