ardeoj kaj vulturoj… 21

mallumo kaj laksaĵo

21. Mallumo kaj laksaĵo

    Se tiu dio ne naskiĝintus, multaj malagrablaĵoj ne okazintus.
Mi dumnokte vekiĝis kun terura ventrodoloro. La sonĝo iĝadis koŝmaro. Mi sciis ke, se mi ellitiĝus, mi ne plu trovus la liton. Jen, mi denove estis en la dormejo de la etuloj. Mi klopodis por rezisti la kolikon, teni la akvojn kiuj intencis flui per premo de multaj vaporoj, estis malfacile. Mi stariĝis kaj komencis kapfrapi murojn kaj litoj, kvazaŭ taŭro kun elpikitaj okuloj. Ene de tiu despero, la volo malfortiĝis, iu kondukis min al mia lito. Mi ne komprenadis, kial ili sukcesis sin movi ene de tiu mallumo. Mi ankaŭ ne komprenadis, ke la mallumo nur ekzistis antaŭ miaj okuloj.
La dormemo iradis kaj venadis, konfuzaĵo, bruado, konversacioj kaj surdaj paŝoj. La koliko malaperis kaj post ĝi mi ankaŭ malaperis. Mi vekiĝis meze de multaj lumaĵoj kaj voĉoj. Mi trovis min strange. Mi nenion komprenis. Kiam mi rimarkis la fortan kaj teruran odoron, tiam mi komprenis. Mi surlite sidiĝis, kuntirita kaj tremante kaj, sidiĝante, mi sentis ke io mola viskece sterniĝis sub mi. Ĉiuj laŭtparoladis, estis ununura tumulto.
Moseo, la simpatia nigrulo, menciata de mi en ia antaŭa ĉapitro, riproĉadis unun el la etuloj:
Vi tuj vidos, kion vi ricevos, vi merdeca kakanto. Vi devos lavi vian uniformon kaj ricevi baton per manfrapilo. Jen araĉo da kakantoj. Mi vekiĝis frumatene, pro la fetoro.
Mi ankoraŭ pli kuntiriĝis. Mi pensis pri rekuŝiĝi, mi deziris ke la tago renversiĝus kaj nokto revenus kaj denove la hieraŭa tago kaj mi ne manĝintus tiun sukeraĵon, kiu faris sensencan puĉon en mia ne alkutimiĝinta organismo. Tiu dolĉaĵo estis tro granda puno, perforte altrudita al kredanto kiu komprenadis nek pri kristnasko nek pri diaĵo.
Vi, kakulaĉoj. La tuta mondo estas nura merdo!
Kaj la etuleto: Mi ne kakis enlite…
Kaj plie, estas mensogulo! Montru la pugon! Montru la pugon!
La kompatindulo pli senespere tordiĝis, penante sin kaŝi ankoraŭ pli. La privilegiuloj, kiuj sukcesis venki la teruran provon, manĝi sukeraĵon sen enmerdiĝi, la privilegiuloj alproksimiĝis kaj fermis rondon.
Rimarku la fetoron! Kaj diras ke ne kakis enpantalone! Kaj kio pri tiu odoro, kio pri tiu odoro?
Mi hororis. Mi bone sciis ke, poste, io okazos. Sed tiu posto ne interesis. Gravega estis tiu terura nuno. La nova provo konsistis en konfesi la krimon al tiuj flarantoj de viktimoj. Mi rimarkis la riproĉojn, la mokadon de ĉiuj ĉirkaŭ la agonianta malfeliĉulo, tordita, la okuloj rondegaj pro timo. Mi bezonis kuraĝon, se mi alparolus ĉiujn, se mi rakontus ke ankaŭ mi havis tiun odoron, ĉio iĝus pli facile. La odoro de la sukeraĵo de la naskiĝo de dio.
La etulo neadis sed ĉiuj insistadis. Pli malproksime jam estis grupo de lernantoj, tute nudaj, uniformoj enmane, la kruroj malpuregaj je merdado kiu fluis kaj sekis. Mi pensas ke ĉiuj duŝiloj estis malsupre.
Mia malfortega voĉo, mia suspiro, mia plorema spirado, alvokis Moseon. Li venis al mia lito kaj sin montris tre atenta. Mi pensas ke li rapide ĉion komprenis sed nenion diris.
Dum mia tuta vivo, mi ne memoras pri alia fojo kiam mi estis tiel humila, tiel timema, por paroli. La situacio profunde lasis spuron en mia memoro, klara vulturo, sen nebulo, vundita vulturo, kiu superflugas marĉejon, mia voĉo plena je miro kaj timo:
Ankaŭ mi kakis enlite.
Mi ne scias ĉu la aliaj aŭdis, mi parolis tro mallaŭte. Sed, en daŭro de sekundoj, jen la rondo translokiĝis ĉirkaŭ min. La nigrulo estis granda, eble dek tri jaraĝa, mi pensas, la aliaj, malgrandaj, inter sep kaj ok. Ili atendadis la reagon de Moseo, por faligi la senkompatan mokadon sur la nova kakanto. Kaj Moseo, rapidege:
Tion mi ŝatas! Li kakis kaj avertas ke li kakis, diras ke li kakis! Pro kio la mensogo?, kaco! Kiel tiu merdaĵo ĉi, kiu tute enmerdiĝis kaj daŭre neas.
Li reiris al la malfeliĉulo kaj ĉiuj sekvis lin, lasante min ene de granda surprizo.
Mi ne memoras pri tio, kiuj estis la konsekvencoj de la malagrabla aventuro. La ventrodoloro okazis al multaj kaj, en iliaj ses-sep-ok jaroj, ili ne sukcesis malpermesi ke la sukeraĵo de la sinjoro, iĝinte putraĵo kaj, fandiĝinte, fluu dum agitata dormado. Terura fetoro regadis en la dormejo. Iu ordonis ke ĉiuj malsupreniru kaj tie restu nur la kakuloj.
La sekvanta sceno de mi memorata estas ke ni devis tre malrapide paŝi, nudaj kaj malpuregaj, tenante enmane la uniformojn, antaŭ la tuta envicigita lernantaro. Ni devus iri al la duŝiloj kaj, poste, lavi la uniformojn. Mi klopodis por kaŝi min manlantaŭ iu, ĉiu intencis fari la samon. Sed la vico estis senindulga. Ĝi marŝadis per doloriga malrapido, kvazaŭ guto post guto, neniam finiĝadis.
Ŝajnas al mi ke neniu ridis. Tio estas nuna supozo. Eble pro iu konduto en simila okazaĵo, eble pro ia neklara kaj konfuza rememoro. Certe ili perceptis ke por nura bona ŝanco, ili eskapis. Nokta blindeco, koliko, sfinkter-kontrolo, ĉu ili ion sciis pri tio? Ne. Memori pri la nokto sufiĉus por konkludi ke ili estis premiitaj. Tre probable, ĉiuj internaĵoj dumnokte malbenis tiun sanktigitan sukeraĵon, kiu perturbis pacon kaj monotonion de fazeolo kun rizo. Tiu bongustega hostio de Satano.
Eĉ se ili ne havis kolikon, eĉ tiel, mi kredas ke ili ne kuraĝis moki. Ni ĉiuj estis regataj de la sama timo, ni, celo de ebla mokado, ili, eblaj mokantoj. Ni sciis ke tie, antaŭ niaj du inspektoroj, neniu havis propran vivon.

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 493

ardeoj kaj vulturoj… 20

festas

20. Festoj

    En la jarfino, oktobro aŭ novembro, alvenis al la internulejo et-eta grupo, fuĝema kaj ridetama, de knabetoj kvin jaraĝaj. Ho, porĉiame eternaj diaĵoj! Kvin jarojn! El kiu orfejo estis ili forĵetataj? Kiu monaĥino estis devigata elekti ilin? apartigante per iu kriterio, tiujn, kiuj enloĝiĝos meze de tiu kolekto de homa zoologio, ratoj, hundoj, ŝakaloj! Kiuj manoj de magraj kaj delikataj fingroj ne plu rajtis luli tiujn kreitaĵetojn? karesi iliajn rondajn vizaĝetojn? froteti la tualetsapan ŝaŭmon sur la dorsoj kaj delikataj femuroj de tiuj pecetoj el homo? Kvin jarojn.
Kelkaj ankoraŭ ne paroladis klare. Ili ne estis multaj, mi pensas pri kvin aŭ ses, sed certe estis pliaj, ĉar, post nelonge, dum la festoj, ili prezentos teatraĵeton montrante la vokalojn kaj la plej ordinarajn interpunkciajn signojn.
Ĉiuj adoptis tiujn suferantajn etuletojn. Okazis, kvazaŭ ili enirintus en bandon de grandaj fratoj. Oni respektadis iliajn ludilojn, iliajn objektojn estis gardataj kontraŭ rabantaj manoj. Ni fine alkutimiĝis al la etuletoj.
Depost tio, mi ne plu estis unu el la plej junaj. Tamen, la ĝenerala protektado neniel ŝanceliĝis. Mi neniam iĝis ĵaluza pri ili, kiel okazis rilate Marketon, ekzemple; ĉio egale daŭris. Ĉu eble pro la instruoj? La geografio kaj la kalkulado…
Strange estas ke tiuj porcelanaj figuretoj tiel impresis min pro ununura mallonga epizodo, sed tre tre signifa. En kristnasko, ili ludis teatraĵon antaŭ ĉiuj. Tiel, ilia imago restadis ene de mi, vestitaj kiel literoj kaj interpunkciaj signoj.
Ni ĉiuj enviciĝis, En vico ho! Marŝ’! Halt’! Nervoze eniris la instruistinoj, iu signalis, la teatraĵeto ekis.
La eta birdeca bando eniris. Mi ekstaziĝis. Ili havis surbruste tre blankan afiŝon. La unua estis la litero “a”, li avancis kaj deklamis poemeton. Kaj venis la “e”, la “i”, ĉiuj vokaloj parolis. Poste, venis la interpunkciaj signoj, komo, punkto… La demandpunkto tre impresis min, mi ne scias ĉu pro la poemeto, ĉu pro la bela desegnaĵo, en perfekta kurbo, ĉu pro la infano, kiu ĝin rolis.
Mi ne scias pri la reago de la aliuloj. Mi litere raviĝis.
Estis kristnasko. Mi jam sciis ke Sankta-Klaŭs ne ekzistas. Se io pli brila aŭ luma estis enaere, mi ne perceptis. Oni ne aŭdis novajn kanzonojn, neniun sonon krom la ĉiutagaj krioj, krom la rutino de ĵargono kaj sakraj vortoj. La nura novaĵo estas ke ĉiuj diradis ke estas kristnasko. Kristnasko estas la tago kiam li naskiĝis, tiu kiu loĝis en la preĝejo, kuŝante en vitra ĉerko, kun purpura vesto, homaj haroj kaj okuloj – feliĉe – fermitaj.
Mi, plimalpli, sciis tion, kion signifas morti. En Manjuasuo okazis la plej praa okazintaĵo de mia vivo, pri kio mi memoras: mi partoprenis en enterigo de kateto, prizorgata de Zelja. Kaj morto ankaŭ okazis al tiu viro naskiĝinta en kristnasko. Sed, ĉiujare, li revenis por esti krucumita per najloj, kiuj krevigus niajn manojn.
Posttagmeze, vibris la sonorilo. Ho, nun, ja, devas esti kristnasko. Ĉar la aero estis plena je bela bronza sonorado, ĝi longe daŭris antaŭ ol malaperi, iom post iom, mallaŭtiĝis sed, jen, alia forte marteladis kaj tiel la unutona muziko kontinuis. Tiu posttagmeza sonorilo estis tro trista. Sed ĝi ne plu vundis la koron, kiam iu kriis, ke oni disdonos laktan sukeraĵon.
Laktan sukeraĵon!
La lakta sukeraĵo estis rideto, estis sonorilo sen tristeco, estis rigardo de vidvina-panjo de la alia flanko de la trajna fenestro, senlarma. Kion mi scias? Estis dolĉa, bongusta, ĝi malrapide fandiĝis, ĝi estis en inversa proporcio kun la densa kaj fetora viskaĵo trinkata por la vermoj. Dum la viskaĵo eniris kaj sin instalis por sinsekvaj tagoj, la lakta sukeraĵo, ankaŭ inverse, rapide solviĝis kaj ĉio nenio alia estis, se ne sorĉa revo.
Tiu sukeraĵo estis granda mensogo.
Mia koro stumblas dum mi skribas.
La koro de la rakita Prometeo ne rezistas al ĉiuj bekvundoj.
Mi nur aldonos ke, en la restanta parto de posttagmezo kaj en la konfuzaj sonĝoj de la nokto, lumaĵoj kaj sonoradoj ŝajnis veni el fantasta mondo, kie loĝus la fratinoj, la sirenoj, la koloraj veturiloj, la patrinoj, la avinoj, la tualetsapoj, la lankovriloj…
Tiu mensogo mallonge daŭris.

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 533

ardeoj kaj vulturoj… 19

patchwork

19. Ŝtofaj tonditaĵoj

    Estas en mi aflikta bando de etaj memoraĵoj, ĝenante, postulante registron. Estas malkvietaj ardeetoj, sendanĝeraj, duonklaraj. Ili baraktas en la kaĝo de mia memoro kaj, se mi liberigas ilin, ili vortice forflugos.
Aŭ ili forflugos, pli simple dirante.
Tio estos kvazaŭ litkovrilo farita el ŝtofaj tonditaĵoj; pecetoj el kelkaj momentoj, kiuj, pro iu aŭ alia motivo, fariĝis neforgesebla.
Mi memoras nur unu sonĝon. Mi estas meze de la tuta familio, ni marŝas en deklivo de monto kaj zorgas por ne gliti. Mi scias ke panjo ĉeestas, sed mi ne vidas ŝin. Mi estas kontentega  ĉar mi estas en Manjuasuo, tio signifas ke mi foriris el la internulejo. Inter la gefratoj, mi sukcesas vidi nur Zeljan. Ŝi ridetas kaj tenas mian manon. Ŝi montras franĝharon kaj vestas mallongan robon, ekzakte kiel ŝi aperas en unu el la raraj fotoj de la familio, la patro, la patrino kaj dek el la dek unu gefiloj, la plej aĝa estis jam edziĝinta. Subite, ni trovas tomatujon. Ni ĉirkaŭas ĝin, manenmane, dancante en infaneca rondo. Sed ĉio ekforviŝiĝas. Mi memoras pri mia doloro, vekiĝinte. Tiu tago estis de longa agonio. Forgesite de ĉio, perdite, sentante en la koro strangaj pinglajn pikadojn, premadon en la animo, tiom da aferoj…
Iutage, vespo mordis mian nukon. Malespero. Mi sentis ion algluitan, mi pasis la manon kaj ĝi forflugis, flava kaj nigra, ili ofte aperadis, kaj mia kolo tute fajriĝis. Mi surmetis akvon por malvarmigi, la ardo daŭris tutan tagon.
Iam, mi ludadis kaj alvenis Geraldo kaj nigra amiko. Tiu nigrulo estas alta kaj magra, ho, mi memoras, li dormadis sube kaj sur li mi urinis, dumdorme.
Ili diris al mi, ke mi preĝu por ke ni foriru el la internulejo. Ili havis pekojn, ilia preĝo ne efikos, sed mi estis senkulpa
    kaj se iu volas fari malbonaĵon al senkulpulo…
kaj, se mi preĝus fideme, ni sukcesus foriri. Mi ja estis tipo de senkulpulo ĉar mi demandis ĉu mi devus preĝi kiel en la bildetoj, kunmetante la manojn kaj alten rigardante. Ili diris ke mi preĝu laŭvole, la nura gravaĵo estis havi fidon. Ili plenespere foriris kaj mi, perpleksa, demandis al mi, kio necesas por ke oni estu pekulo. Mi de nun ekpreĝadis ĉiuvespere, por konstati teruraĵon: mi ne havis fidon. Mi havis timon sed ne fidon. Se mi havus fidon, mi preĝus la preĝon ĝisfine. Kaj mi ĉiam distriĝis, rigardante ĉiuflanken kaj aŭdante la konversaciojn.
Kaj, kion diri pri la marŝado? Atentu ho! En vico ho! Halt’! Marŝ’! An… taŭen! Iu frapadis la tamburegon kaj ni ekmarŝadis. Cu ne estis lernanto moknomata Birdulo? Ĉu li ne estis cerbe malfruiĝinta? Ĉu ne estis li, tiu kiu marŝadis kontraŭ la regulo?, ambaŭ brakoj samtempe antaŭen, malantaŭen, antaŭen…
Okazis iam ke, descendante el dormejo, granda bando, mi sentis ke io falis sur mia kapo. Mi frotis la manon kaj plennaŭze kraĉis. Iu sputegis kataron supren kaj falis ĝuste sur min. Tiu estis kutima petolaĵo sed antaŭe mi neniam estis premiata. Mi longe restis subkrane, por ke la akvo malgluigu tiun blankverdan viskaĵon.
Mi ne parolis pri la klopodoj por fuĝi. Kelkfoje ili porĉiame malaperis. Plej ofte, ili estis kaptitaj kaj suferadis tro da batoj. Kelkulojn, oni trovis kun pioĉo enmane kaj pajla ĉapelo surkape, sed ili ne ŝanĝis uniformon. Iu komentis:
Stultegaj! La plej grava, ili ne ŝanĝis.
Sed, kiam ili porĉiame malaperadis, sin transformis en heroojn.
Ĉu ne veras ke, unu el ili estis trovata tre kaj tre malproksime? Li sukcesis preni trajnon, aliajn vestojn, kiom da malfacilaĵoj! Kaj jen li denove, meze de rondo de aŭdantoj, vundita kaj kun ŝvelitaj manoj, klarigante la sinsekvajn detalojn de sia frustriga aventuro. Maljuna indiĝeno raportante al la nespertaj kaj timemaj indianidoj, kiel li preskaŭ sukcesis atingi la grandbienon de panjo-luno.
Iam, mi, Valdemaro, Vazego, Ze da Silva kaj Hermeso, interparoladis pri fantomoj. Tago finiĝadis kaj tuj mallumiĝos. Ni jam aŭdis ke foje en la manĝejo forkoj kaj tranĉiloj dancadis, iu spektis kaj rakontis. Kaj ankaŭ la Sacion, brazila nigra koboldo unukrura, kaj ĝi preparadis sian pipon. Unu el ni rimarkis ke sur la muro antaŭ ni estis granda desegnaĵo de la diablo, speco de prufiguro kun kornoj kaj kaprobarbo. Kiu unue diris ke la desegnaĵo ŝajne nin rigardadis? Kiu daŭrigis dirante ke ĝi ridadis? Kaj kiu menciis ke li moviĝadis? Mi ĵuras ke la diablo ekmoviĝis. Niaj kompatindaj koroj eksaltis, ni paliĝis kaj, post ia brueto, afliktego kurigis nin pro malkuraĝo kaj ni atingis grupon de granduloj. Bilardo estris la aron, ni iris malantaŭen, plenaj je timo kaj ni montris la idiotan kaj senmovan desegnaĵon. La mokridegado estis granda. Mi, pro honto, preskaŭ mortis kaj mi ne plu sciis ĉu la diablo jes aŭ ne ridis al mi, movante la grimacon.
Ĉu mi jam parolis pri fadenretoj por la hararo? Per fadeno ili faris specon de punktaĵo, necesis havi stangeton. Kun larĝaj kudreroj, la retoj estis uzata por alkutimigi la harojn malantaŭen. Estis ĉefverkoj. Mi lernis kiel ĝin fari, sed tute forgesis.
Tiuj rememoroj estas strangaj. Tro dispecigitaj. Eroj. Vitraj rompitaĵoj.
Mi ne volas forgesi paroli pri muziko. Ni malofte kantadis, nur kelkajn infanajn kanzonojn, tre malmultajn. Sed ni lernadis patrujajn himnojn. Pli malfrue, mi ilin lernis pli serioze, partoprenante de lernejaj korusoj. De tiu epoko, en mia memoro estas nur ke ĉiuj muzikaĵoj de la mondo estis tre malĝojaj. Ili vundis internen. Kaj tatuis min per dubo, kiun mi porĉiame kunportos ene de la koro: ĉu veras ke ĉiu muzikaĵo, por ke ĝi estu bela, bezonas ja esti trista?

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 400