ardeoj kaj vulturoj… 21

21. Mallumo kaj laksaĵo

    Se tiu dio ne naskiĝintus, multaj malagrablaĵoj ne okazintus.
Mi dumnokte vekiĝis kun terura ventrodoloro. La sonĝo iĝadis koŝmaro. Mi sciis ke, se mi ellitiĝus, mi ne plu trovus la liton. Jen, mi denove estis en la dormejo de la etuloj. Mi klopodis por rezisti la kolikon, teni la akvojn kiuj intencis flui per premo de multaj vaporoj, estis malfacile. Mi stariĝis kaj komencis kapfrapi murojn kaj litoj, kvazaŭ taŭro kun elpikitaj okuloj. Ene de tiu despero, la volo malfortiĝis, iu kondukis min al mia lito. Mi ne komprenadis, kial ili sukcesis sin movi ene de tiu mallumo. Mi ankaŭ ne komprenadis, ke la mallumo nur ekzistis antaŭ miaj okuloj.
La dormemo iradis kaj venadis, konfuzaĵo, bruado, konversacioj kaj surdaj paŝoj. La koliko malaperis kaj post ĝi mi ankaŭ malaperis. Mi vekiĝis meze de multaj lumaĵoj kaj voĉoj. Mi trovis min strange. Mi nenion komprenis. Kiam mi rimarkis la fortan kaj teruran odoron, tiam mi komprenis. Mi surlite sidiĝis, kuntirita kaj tremante kaj, sidiĝante, mi sentis ke io mola viskece sterniĝis sub mi. Ĉiuj laŭtparoladis, estis ununura tumulto.
Moseo, la simpatia nigrulo, menciata de mi en ia antaŭa ĉapitro, riproĉadis unun el la etuloj:
Vi tuj vidos, kion vi ricevos, vi merdeca kakanto. Vi devos lavi vian uniformon kaj ricevi baton per manfrapilo. Jen araĉo da kakantoj. Mi vekiĝis frumatene, pro la fetoro.
Mi ankoraŭ pli kuntiriĝis. Mi pensis pri rekuŝiĝi, mi deziris ke la tago renversiĝus kaj nokto revenus kaj denove la hieraŭa tago kaj mi ne manĝintus tiun sukeraĵon, kiu faris sensencan puĉon en mia ne alkutimiĝinta organismo. Tiu dolĉaĵo estis tro granda puno, perforte altrudita al kredanto kiu komprenadis nek pri kristnasko nek pri diaĵo.
Vi, kakulaĉoj. La tuta mondo estas nura merdo!
Kaj la etuleto: Mi ne kakis enlite…
Kaj plie, estas mensogulo! Montru la pugon! Montru la pugon!
La kompatindulo pli senespere tordiĝis, penante sin kaŝi ankoraŭ pli. La privilegiuloj, kiuj sukcesis venki la teruran provon, manĝi sukeraĵon sen enmerdiĝi, la privilegiuloj alproksimiĝis kaj fermis rondon.
Rimarku la fetoron! Kaj diras ke ne kakis enpantalone! Kaj kio pri tiu odoro, kio pri tiu odoro?
Mi hororis. Mi bone sciis ke, poste, io okazos. Sed tiu posto ne interesis. Gravega estis tiu terura nuno. La nova provo konsistis en konfesi la krimon al tiuj flarantoj de viktimoj. Mi rimarkis la riproĉojn, la mokadon de ĉiuj ĉirkaŭ la agonianta malfeliĉulo, tordita, la okuloj rondegaj pro timo. Mi bezonis kuraĝon, se mi alparolus ĉiujn, se mi rakontus ke ankaŭ mi havis tiun odoron, ĉio iĝus pli facile. La odoro de la sukeraĵo de la naskiĝo de dio.
La etulo neadis sed ĉiuj insistadis. Pli malproksime jam estis grupo de lernantoj, tute nudaj, uniformoj enmane, la kruroj malpuregaj je merdado kiu fluis kaj sekis. Mi pensas ke ĉiuj duŝiloj estis malsupre.
Mia malfortega voĉo, mia suspiro, mia plorema spirado, alvokis Moseon. Li venis al mia lito kaj sin montris tre atenta. Mi pensas ke li rapide ĉion komprenis sed nenion diris.
Dum mia tuta vivo, mi ne memoras pri alia fojo kiam mi estis tiel humila, tiel timema, por paroli. La situacio profunde lasis spuron en mia memoro, klara vulturo, sen nebulo, vundita vulturo, kiu superflugas marĉejon, mia voĉo plena je miro kaj timo:
Ankaŭ mi kakis enlite.
Mi ne scias ĉu la aliaj aŭdis, mi parolis tro mallaŭte. Sed, en daŭro de sekundoj, jen la rondo translokiĝis ĉirkaŭ min. La nigrulo estis granda, eble dek tri jaraĝa, mi pensas, la aliaj, malgrandaj, inter sep kaj ok. Ili atendadis la reagon de Moseo, por faligi la senkompatan mokadon sur la nova kakanto. Kaj Moseo, rapidege:
Tion mi ŝatas! Li kakis kaj avertas ke li kakis, diras ke li kakis! Pro kio la mensogo?, kaco! Kiel tiu merdaĵo ĉi, kiu tute enmerdiĝis kaj daŭre neas.
Li reiris al la malfeliĉulo kaj ĉiuj sekvis lin, lasante min ene de granda surprizo.
Mi ne memoras pri tio, kiuj estis la konsekvencoj de la malagrabla aventuro. La ventrodoloro okazis al multaj kaj, en iliaj ses-sep-ok jaroj, ili ne sukcesis malpermesi ke la sukeraĵo de la sinjoro, iĝinte putraĵo kaj, fandiĝinte, fluu dum agitata dormado. Terura fetoro regadis en la dormejo. Iu ordonis ke ĉiuj malsupreniru kaj tie restu nur la kakuloj.
La sekvanta sceno de mi memorata estas ke ni devis tre malrapide paŝi, nudaj kaj malpuregaj, tenante enmane la uniformojn, antaŭ la tuta envicigita lernantaro. Ni devus iri al la duŝiloj kaj, poste, lavi la uniformojn. Mi klopodis por kaŝi min manlantaŭ iu, ĉiu intencis fari la samon. Sed la vico estis senindulga. Ĝi marŝadis per doloriga malrapido, kvazaŭ guto post guto, neniam finiĝadis.
Ŝajnas al mi ke neniu ridis. Tio estas nuna supozo. Eble pro iu konduto en simila okazaĵo, eble pro ia neklara kaj konfuza rememoro. Certe ili perceptis ke por nura bona ŝanco, ili eskapis. Nokta blindeco, koliko, sfinkter-kontrolo, ĉu ili ion sciis pri tio? Ne. Memori pri la nokto sufiĉus por konkludi ke ili estis premiitaj. Tre probable, ĉiuj internaĵoj dumnokte malbenis tiun sanktigitan sukeraĵon, kiu perturbis pacon kaj monotonion de fazeolo kun rizo. Tiu bongustega hostio de Satano.
Eĉ se ili ne havis kolikon, eĉ tiel, mi kredas ke ili ne kuraĝis moki. Ni ĉiuj estis regataj de la sama timo, ni, celo de ebla mokado, ili, eblaj mokantoj. Ni sciis ke tie, antaŭ niaj du inspektoroj, neniu havis propran vivon.

daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Visitas: 104