RAKONTU ALIAN ANJO 04.  LA NAZO DE LIA PATRINO

la nazo

 desegnis Ricardo Garanhani

Noto: Kiel terorisma estas ĉi rakonteto. Mia avino trankvile ĝin rakontis kaj rerakontis. Ĝi apartenas al tiu grupo de malnoval moralaĵoj laŭ kiuj la infanoj estis edukataj. Edukado bazita sur timo de bato. Ŝajne tio neniam bone funkciis, se ne por daŭrigi malĝojan sado-mazoĥisman heredon. Aliflanke, tiu patrino kiu ne sciis eduki la filon estas ekzemplo de moderneca edukado. Libero sen ia brido. Kia malfacila situacio! Alia observo: mi neniam trovis ĉi tiun malĝojan rakonton en miaj multaj kaj multaj legaĵoj. 

Estis foje malriĉa vidvino. Ŝi havis nur unu filon kaj por vivteni lin ŝi laboradis tage kaj nokte. Ŝi estis tre bonkora kaj neniam riproĉis lin kaj faris ĉion, kion li petis.

          Li kreskadis kun malbonaj kondutoj. Post kelka tempo li ne plu respektis ŝin. Li forestis la lecionojn kaj iris al la kampo por aresti birdojn en kaptilo. Ŝi petis ke li liveru la lavitan tolaĵon kaj li forlasis la tolaĵon survoje kaj iris al la rivero por nude naĝi. Vespere ŝi bezonis ŝtipetojn por grandigi la fajron kaj varmigi la domon sed li forrestadis ĝis malfrue babilante kun aliaj nenifarantoj kaj finiĝis la kandelo kaj finiĝis la keroseno kaj meze de la mallumo la virino ekploradis.

          La najbarinoj paroladis al ŝi: – Necesas fari ion kontraŭ tiu knabo. Oni rektigas la kukumon ekde kiam ĝi grandetas. Tiu, kiu semas venton, rikoltas tempeston, li laborigos vin!

          Sed se unu el ili diris:

          Ha! Malrekta arbo, jam malrekta de burĝono!,

          ŝi konsoliĝis kaj konsentis.

          Neniam ŝi kuraĝis rikolti cidonian vergon, kiel ĉiuj faris, por bati lin. Vipilon ŝi ne havis. Neniam ŝi kurbiĝis por preni la pantoflon por pantoflobato. Nek la manon, ŝi ne levis por vangofrapi la fileton.

          Kaj la fileto amikiĝis al kelkaj petolemuloj. Ili ekpetolis. Kiam maljunulo skoldis ilin, ili ridis kaj sakris per maldecaj vortoj. Kiam maljunulino admonis ilin, ili ĵetis ŝtonojn sur ŝian kokinejon. Kiam viro persekutis ilin, je la posta tago ili vundis lian bovon. Kiam virino antipatiis, ili malpurigis la dolĉaĵon kiun ŝi preparadis en kaldrono, en la korto.

          Tiel kreskis li kaj la patrino, dolorplena, sciis nur plori. Tage kaj nokte ŝi ploradis kaj ne sciis kion fari.

          Okazis do ke gvardistoj frapis ĉe ŝia pordo. Li ne ĉeestis enhejme. La gvardisto diris ke li vundis maljunulon surstrate, per poŝtranĉilo, kaj devus esti arestita. La najbarinoj alvenis, unu preparis glason kun akvo kaj sukero. Vespere oni avertis ŝin ke la filo foriris el la urbo.

          Jen la okazaĵo: ŝia filo per poŝtranĉilo vundis maljunulon kaj timante lian morton li fuĝis en la arbaron. Li spertis malsaton kaj malvarmon kaj komencis ŝteli el la kamparanoj. Li ekopiniis ke ŝtelo estas pli facila kaj plibona ol laboro. Li iĝis ŝtelisto. Ĉiam kaj ĉiam pli aŭdaca. Pasis la tempo kaj li iĝis la plej konata kaj la plej timata. Li ankaŭ murdis homojn kaj de nun li estis ŝtelisto kaj murdisto. La gvardistoj timadis lin pro lia malbona famo.

          Tiel li semis en la regiono teruron kaj morton. La reĝo ordonis ke oni arestu lin. Neniu sukcesis. Oni sciigis ke li ĉefis teruran bandon. La reĝo anoncis premion por lia kapo. Mil orajn monerojn, se oni arestos lin mortinta. Kaj du mil, se vivanta.

Continue lendo “RAKONTU ALIAN ANJO 04.  LA NAZO DE LIA PATRINO”

Visitas: 726

skeptika trilogio 03.rekviemo

Rekviemo por ĉiuj neĉeestoj

         La lasta homo falis surteren. Estas lia lasta falo. Pene li sukcesis sin apogi æe þtono. La korpo lin doloras. Aflikte estas spiri. Li rigardas krurojn kaj piedojn sed nur vidas ostojn kaj malpuran haýton. Hematomojn, gratvundojn, rompitajn ungojn, nigran sangon algluitan al la korpo. La manoj estas manoj de skeleto. La fingraj ekstremaĵoj vunditaj kaj sangaj.

La lasta homo falis. Li ne memoras pri tio, kio okazis. Æu milito? Æu kataklismo? Æu malsano? Li nenion scias. Ene de lia kapo estas nura timiga bruado, daýra kaj surda. Li senkomprene rigardas. Stumble li erarvagis sed momento post momento la tempo pli dilatiøis. Li perdis la direkton, perdis la nordon, perdis la signifon pri ekzistado.

Li malsatas sed por manøi havas nur la fingrojn. La sango bongustas sed estas doloro.

Li soifas sed ne plu memoras pri tio, kio estas akvo.

Antaýen rigardante, li ne perceptas vidataĵojn. Estas ia sensignifa naturo. Koloroj ne plu ekzistas, nur grizaj tonoj kaj stranga mallumo æirkaý æiu afero.

La koro estas ene de la kapo. Teruraj eksplodoj kiuj skuas lian korpon. Æio estas doloro. Malsato kaj soifo kaj doloro. Sed li ne plu kapablas scii pri æi okazaĵo. Li tute kuntiriøas. Estas nura kuntiriĝinta mortonta besto.

La lasta homo estas æe l’ sojlo de la fino.

Li fermas la okulojn kaj lasas faladi la kapon. Dormemo de la morto. Silento ekposedas liajn venojn. La surda rumoro estingiøas. La frapoj de la koro iradas malproksimen malproksimen

La lasta homo, kiu scias nek kial li mortas nek kial li estas la lasta, lastfoje mirronde malfermas la okulojn.

Kaj lia koro silentas.

Vedo, la diino de la æielarko, lumante dancas fronte al li. La tuta loko pleniøas je ravo. Sed la homo nenion vidas.

Aĥ Puæ alproksimiøas. Senkarna la kapo, horora kranio, kaj flanke de li siblas kaj klakas timigegaj krotaloj. La homo ne moviøas, liaj malfermegaj okuloj ne vidas kaj lia koro ne timas.

Aĥ Puæ ektimigite deiras æar tiu nun aperanta estas Nokumo. Nokumo, la kreinto de æielo kaj tero. Li, kiu, el koto de la tero, faris la unuan viron, Eĵoni’, kaj la unuan virinon, Ae’. Nokumo triste rigardas la lastan homon. Venas apude. Kurbiøas. Palpas al li la pulson. Ostoj kaj haýto sen batoj. Li nenion povas fari. Nokumo ploras.

Continue lendo “skeptika trilogio 03.rekviemo”

Visitas: 331

RAKONTU ALIAN ANJO 03. MARIA CINDRULINO

maria cindrulino

desegnis ricardo garanhani

Noto: La duonpatrino kun siaj du filinoj kaj la edziniĝo kun la princo estas la nuraj similaĵoj inter la rakonto de mia avino kaj la tradicia Cindrulino. Tre probable, en la Brazila landinterno, rakontanto post rakontanto, preskaŭ ĉiuj analfabetaj, la rakonto perdis kelkajn detalojn kaj ricevis aliajn; ekzemple, la lavado de bova stomako, kio estas pli koncerna al la kulturo kaj la kutimoj de la popolo. La plej famaj versioj de Cindrulino estas tiu de Charles Perrault (1628/1703), tiu kolektita de la fratoj Grimm (1785/1863 kaj 1786/1859) kaj tiu de Walt Disney (1901/1966). La rakonto de Disney pli similas al tiu de Perrault, eble ĉar la versio de la fratoj Grimm estas tro feroca: por ke la fratinoj sukcesu vesti la ŝueton, unu fortranĉas la piedan dikfingron kaj la alia la kalkanon. Kaj la puno al la fratinoj estas blindeco.

     La plej antikva versio troviĝas en Strabono (ĉ59a.K./25p.K.). Laŭ li, oni rakontadis en Egiptio ke la piramido de Mikerino estis omaĝe al kromvirino de Psamitiĥo; iutage la juna Rodopisa sin banis kaj aglo ŝtelis ŝian sandalon. Forfluginte, la aglo forlasis la sandalon, kiu falis ĉe la faraono. Sorĉita pro la rafineco kaj mezuro de la ŝueto, kaj ankaŭ mirigita de la neordinara okazaĵo, li ordonis ke oni trovu la posedantinon de la sandalo. Oni trovis ŝin en Naŭkratiso kaj kondukis ŝin al li kaj ili geedziĝis (Geografio, XVII, I, 4). Tamen, Herodoto (480-425aC) en sia Historio (libro 2a, 134, 135), rakontas aliajn peripetiojn pri tiu Rodopisa; sed konfirmas la diraĵon, laŭ kiu la piramido estis farita por ŝi.

 

          Foje estis bela junulino nomata Maria Cindrulino. Ŝia duonpatrino estis tre perversa. Dum ŝi kaj siaj du filinoj amuziĝis, Maria Cindrulino estis devigata fari la tutan mastrumadon.

          Iam oni buĉis bovon kaj Maria Cindrulino iris al la rivero por lavi ĝian stomakon. Tiun taskon neniu volis ĉar la stomako ĉiam estis plena je fekaĵo. Kiam ŝi skuis la stomakon ene de la akvo, ĝi eskapis kaj flosante foriris. Pro timo al la duonpatrino, Maria Cindrulino sekvis la stomakon laŭ la riverbordo. Ŝi marŝis kaj marŝis kaj fine alvenis al nekonata loko. La stomako fiksiĝis sur branĉoj kaj haltis. Maria Cindrulino prenis stangon kaj fortiris la stomakon el la akvo.

          Proksime estis malnova dometo. Ĉar ŝi laciĝis, ŝi decidis eniri. Estis terura malordo. Ŝi manĝis pecon da pano kaj ripozetis. Poste, kvazaŭ ŝi intencis danki pro la pano, ŝi balais la plankon kaj lavis la teleraron kaj la tolaĵon kaj pendigis ĝin kaj purigis la meblaron kaj la fornon kaj kiam ŝi estis ekironta, ŝi aŭdis bruon. Ŝi kaŝiĝis malantaŭ la pordo.

          Tri maljunulinoj eniris kaj ili estis tri feinoj. Ili rigardis kaj miris.

          La tri samtempe parolis:

          – Franjo, franjo, kiu bonaĵon faris al ni?

          La unua parolis:

          – Tiu, kiu bonaĵon faris al ni, meritas oran stelon sur la frunto.

          Kaj ora stelo aperis sur la frunto de Maria Cindrulino.

Continue lendo “RAKONTU ALIAN ANJO 03. MARIA CINDRULINO”

Visitas: 528