Lobato en Esperanto – 06

Fabloj

Fabloj 57, 58, 59, 60, 61, 62 kaj 63

 Tradukis Jorge Teles

 

57 – Sekreto de virino

         Ĉar Fidindina fanfaronis pri tio, ke ŝi estas diskreta, ŝia edzo decidis fari eksperimenton. Dum la nokto li vekis ŝin kun ektimigita mieno kaj diris:

         – Kia stranga fenomeno, Fidindina. Ĉu vi povas kompreni tion, ke mi ĵus demetis ovon?

         – Ĉu ovon? – ekkriis la virino, kun larĝiĝantaj okuloj.

         – Ĝuste tio, kion mi diris. Kaj jen ĝi, ankoraŭ varma. Sed aŭskultu bone: ĉi tio devas resti kiel sekreto inter ni. Vi scias, kia estas la mondo. Se la novaĵoj ĉirkaŭos, ĉiuj komencos moki min kaj fine ili donos al mi moknomon. Do, zorgu pri via lango. Neniam diru ion al iu ajn.

         La virino ĵuris sekreton kaj sciis konservi ĝin dum kelkaj horoj, dum estis nokto kaj ŝi havis neniun al kiu paroli. Sed tuj kiam tagiĝis, ŝi saltis el la lito kaj kuris serĉe de la najbarino Tereza. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 06”

Visitas: 337

Lobato en Esperanto – 06

Fabloj

Fabloj 50, 51, 52, 53, 54, 55 kaj 56

 Tradukis Jorge Teles

 

50 – La lupo kaj la ŝafido

          La ŝafido trinkadis en rivereto, kiam furioza lupo je malbelega aspekto aperis.

         – Kia insulto estas tio, ke vi malpurigas la akvon, kiun mi trinkos? – diris la monstro, kaj ĝi montris la dentojn. – Mi tuj punos vian malrespekton!…

         La ŝafideto tremis pro timo kaj humile respondis:

         – Kiel mi povas malpurigi la akvon, kiun vi trinkos, se ĝi fluas de vi al mi?

         Tio estis vero kaj la lupo ne atendis tiun respondon. Sed ĝi decidis insisti.

         – Krome, – li inventis, – mi scias, ke vi dissemis malicaĵon pri mi je la pasinta jaro. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 06”

Visitas: 665

Lobato en Esperanto – 06

Fabloj

Fabloj 43, 44, 45, 46, 47, 48 kaj 49

 Tradukis Jorge Teles

 

43 – La du ŝtelistoj

          Du ŝtelistoj ŝtelis azenon, kaj ĉar ili ne povis dividi ĝin en du pecojn, ili ekbatalis.

         – La azeno estas mia! – asertis unu. – La azeno estas mia, ĉar mi unue vidis ĝin…

         – Jes – argumentis la alia – vi unue vidis ĝin; sed tiu, kiu unue kaptis ĝin, estis mi. Do ĝi estas mia…

         Pro manko de interkonsento, ili luktis, ruliĝis sur la polvo kaj batis kaj mordis.

         Dume aperis tria ŝtelisto, saltas sur la azenon kaj galopante forkuras.

         La batalo finiĝis, la ŝtelistoj ekstaris, kontuzitaj de la batado, disŝiritaj, senhaŭtigitaj…

         – Kie estas la azeno? Eĉ ne ombro! Continue lendo “Lobato en Esperanto – 06”

Visitas: 646