Lobato en Esperanto – 06

Fabloj

Fabloj 43, 44, 45, 46, 47, 48 kaj 49

 Tradukis Jorge Teles

 

43 – La du ŝtelistoj

          Du ŝtelistoj ŝtelis azenon, kaj ĉar ili ne povis dividi ĝin en du pecojn, ili ekbatalis.

         – La azeno estas mia! – asertis unu. – La azeno estas mia, ĉar mi unue vidis ĝin…

         – Jes – argumentis la alia – vi unue vidis ĝin; sed tiu, kiu unue kaptis ĝin, estis mi. Do ĝi estas mia…

         Pro manko de interkonsento, ili luktis, ruliĝis sur la polvo kaj batis kaj mordis.

         Dume aperis tria ŝtelisto, saltas sur la azenon kaj galopante forkuras.

         La batalo finiĝis, la ŝtelistoj ekstaris, kontuzitaj de la batado, disŝiritaj, senhaŭtigitaj…

         – Kie estas la azeno? Eĉ ne ombro!

         Ili ridetis – sed flava rideto – kaj unu el ili, kiu sciis la latinan lingvon, diris:

         – “Inter duos litigantes tertius gaudet”, kio signifas: kiam du batalas, tria profitas.

                                                        *****

            – Tio jam okazis al mi unufoje, – diris Peĉjo. – Mi batalis en la lernejo pro piro, kaj kiam la batalo finiĝis, kio okazis al la piro? La piro estis en la stomako de Joĉjo, filo de  Toto’ Panisto.

            – Ĉu vi ankaŭ flave ridetis…

            – Mi faris ion pli interesa, mi batis per pugnobato al la ŝtelisto tiel, ke li preskaŭ vomis la piron. Estis li, tiu, kiu flave ridetis.

            – Al kio bonas tio? Vi estis sen la piro.

            – Kaj kio pri la plezuro, kiun mi sentis? Venĝo pli valoras ol tri piroj.

            Emilja konsentis.

 

44 – La tabano kaj la leono

         La leono dormetadis ĉe la pordo de sia kaverno en la momento, kiam la tabano alvenis.

         – Kion vi faras ĉi tie, mizera besteto? Malaperu, forigu vin de antaŭ la ĉeesto de la reĝo de la bestoj.

         La tabano ridis.

         – Ĉu reĝo? Vi ne estas reĝo por mi. Mi ne konas vian forton, nek mi timas vin.

         – Foriru, ekskremento de la grundo!

         – Mi iros, sed antaŭe mi forprenos de vi vian fanfaronadon, – diris la tabano.

         Kaj ĝi atakis la leonon. Ĝi pikis ĝin kun tia insisto, ke la leono malesperis. Senutile ĝi ruliĝis, kaj batis sin per la vosto kaj frapis sin sur la vangoj per siaj potencaj piedegoj. La tabano ĉiam eskapis kaj, nun sur la muzelo, nun sur la orelo, nun sur la lumbo, senkonpate ĝi pikis per la pikilo. Finfine laca pri torturi la fieran reĝon, la tabano fanfaronis:

         – Ĉu nun vi konas mian forton? Ĉu vi vidis, kiel senvalora estas por mi via prestiĝo kiel reĝo? Ĝis revido. Restu vi kun viaj vundoj kaj mi rakontos al ĉiuj bestoj la historion de la leono venkita de la tabano.

         Kaj foriris. Tamen ĝi koliziis kun reto, implikiĝis en ĝi kaj mortis per la pikilo de la araneo.

         La etaj malamikoj estas pli timindaj ol la grandaj.

                                                                      *****

            – Granda vero! – kriis la knabo. – Tigro estas malpli danĝera ol kelkaj mikroboj, kaj ĉi tie en la kamparo mi timas nur unu beston: vespon!

 

45 – Malsato ne havas orelojn

         Malfeliĉa turdo falis sub la ungoj de tre malsata kato. Kaj ĝemante pro doloro, ĝi petegis:

         – Feliso je rapida salto kaj akraj ungoj, savu min! Rimarku, ke se vi voras min, vi atencas kontraŭ la arto, ĉar vi detruos la mirindan gorĝon, de kiu fontas la plej belaj kantoj de la arbaro. Ĉu vi volas aŭdi unu el ili?

         – Mi malsatas! – respondis la kato.

         – Ĉu vi volas aŭdi kanton, kiu jam mem sorĉis la surdajn ŝtonojn, kaj igis la brutalan jaguaron ekkrii: “Ĉi turdo estas la ĉef-verko de la naturo!”

         – Mi malsatas! – ripetis la kato.

         – Vi malsatas, mi scias, sed tio ne rajtigas al vi, ke vi detruu la mirindaĵon de la arbaro, mortigante la tenoron, kies kanto kreas ekstazon en la animoj de la plej malĝentilaj bestoj. Ĉu vi volas aŭdi la triladon en minora tono de mia lasta simfonio?

         – Mi malsatas! – insistis la kato. – Mi scias, ke ĉio estas kiel vi diras, sed mi malsatas kaj fine. Por kontentigi mian malsaton, mi vorus la muzikon mem, se ĝi aperu antaŭ mi transformata en bongustaĵo. Kaj tio okazas, kara turdo, ĉar malsato ne havas orelojn…

         Kaj la kato voris la turdon.

                                                        *****

            – Mi opinias, ke ĉi fablo estas tro “literatureca”, avinjo! – diris Nazulino. – Neniu turdo diras “Feliso je rapida salto” nek “vi atencas kontraŭ la arto”, vortoj nekonataj de mi. Konsideru tion kiel malbona literaturo.

            Sinjorino Benta klarigis, ke “feliso” estas vorto rilata al katoj, jaguaroj, tigroj, panteroj…

            – Kaj kio estas atenco kontraŭ la arto?

            – Estas krimo, kiu damaĝas aŭ malutilas la arton.

            – Kaj kial vi “literaturumis” la fabelon?

            – Por ke vi pridemandu kaj mi klarigu, kaj ĉiuj lernu ankoraŭ kelkajn vortojn…

            – Ĉu estas vero tio, ke malsato ne havas orelojn?

            – Estas vero, mia filino. Kiam malsato premas, la malsata besto manĝas tion, kion ĝi trovas. Estas eĉ kazoj de homoj, kiuj manĝis aliajn homojn, dum la grandaj malsatoj de la homaro…

 

46 – La okulo de la posedanto

            Iam, cerveto fuĝis de ĉasistoj kaj kaŝis sin en bovostalo. Kaj ĝi petis al la bovinoj ke ili ne denuncu ĝin kaj promesis mil aferojn kontraŭ la azilo. La bovinoj muĝis jeson kaj la fuĝanto kaŭris en angulo.

         Posttagmeze venis la servistoj, kun herbaj faskoj kaj pecoj da sukerkano. Ili plenigis la trogoj kaj foriris. La administranto de la bieno ankaŭ venis por inspekti la servon. Li ĉion rigardis kaj iris for.

         La eta cervo suspiris. – Mi vidas, ke ĉi loko estas sekura, – ĝi diris. – La viroj venas kaj iras sen ion rimarki.

         Bovino tamen avertis lin:

         – La danĝero, mia kara, okazos se ĉi tie aperos tiu, kiu havas Cent Okulojn…

         – Kio? – kriis la cerveto. – Ĉu tio ekzistas?

         – Jes, ekzistas. Li nomiĝas Posedanto. Kiam li aperas, li ĉion vidas, ĉion eltrovas, ekde la plej malgranda iksodoo sur nia lumbo ĝis la salo, kiun iu servisto ŝtelas de ni. Se li venos, amiko, vi estos perdita!

         Ne longe daŭris kaj aperis la Centokululo. Li vidis araneojn sur la plafono kaj demandis al la servistoj:

         – Kial vi ne forprenis tion?

         Kaj li vidis difektitan trogon:

         – Riparu ĉi trogon.

         Kaj rimarkis ke la planko estas malpura.

         – Balau ĉi tie!

         Kaj kompreneble li vidis ankaŭ la pintojn de la kornoj de la cerveto.

         – Kio estas tio? Cervokorno inter la bovinoj?…

         Li alproksimiĝis kaj eltrovis la mizerulon.

         – Ĉaspafilo! – li kriis.

         Kaj estis foje malgranda cervo.

         La okulo de la posedanto dikigas la ĉevalon.

                                                                       *****

            – Perversulo! – kriis Nazulino, ruĝa de kolero. – La eta cervo, kiun la kruela posedanto mortigis, certe estis la ido de Bambi…

            Ankaŭ Emilja indignis.

            – Ha, mi volus esti tie por pafi per kanono al la orelo de tiu viro! Mortigi la idon de Bambi nur ĉar li kaŝis sin en tiu diabla stalo! Tamen mi scias la kialon per kiu la perversulo mortigis ĝin…

            – Kaj kial li mortigis, Emilja? – Sinjorino Benta scivolis.

            – Pro la sama kialo, laŭ kiu la vulturo mortigis la turdon: pro envio. Envio de la beleco de la ido de Bambi. Verŝajne li estis terure malbela ulo, kun vizaĝo de seka strigo, tri verukoj sur la nazo, oreloj de kameloj de la dezerto, lamulo, tordata buŝo, egega piedo, disfendita lipo, analfabeto, aligatoro. Tiom malbela ke li ne eltenis vidi tiun malgrandan cervon en la bieno, ideton kun mola felo, okuloj de senkulpa infano, kruroj similaj al kvar karesoj, rozkolora muzelo kiel la plej bela rozo… Envio, nur envio . Mi tre ŝatus…

            – Sufiĉe, Emilja! – diris sinjorino Benta. – La fablo ne estas por montri la malbelecon de unu kaj la belecon de la alia – estas nur por emfazi, ke tiu, kiu posedas ion, ĉion vidas, ĉion eltrovas.

            Sed la averto estis senutila. Ĉiuj indignis pri la posedanto.

            Kaj Emilja havis ideon. Ŝi kriegis:

            – Linĉi! Ni linĉu ĉi maldecan fablon!

            La aliaj sekvis ŝin:

            – Ni linĉu! Ni linĉu!…

            La geknaboj kaj la pupo linĉis la fablon, la nuran trovitan manieron por puni la mortiginton de la ido de Bambi, kiu estis ene de ĝi.

 

47 – La avarulo

         Post vivo de mizero kaj ŝparo, Avarulo sukcesis amasigi trezoron, kiun li enterigis malproksime de la hejmo, en dezerta loko kaj metis grandan ŝtonon sur ĝi.

         Sed tia estis lia amo al la mono, ke li kelkfoje ĉirkaŭis la ŝtonon kaj amindumadis ĝin, kiel aligatoro rigardas siajn proprajn ovojn kaŝitajn en la sablo. Tio altiris la atenton de najbaro, kiu spionis lin kaj fine ŝtelis lian trezoron.

         Kiam Avarulo rimarkis la ŝtelon, li senespere ruliĝis surtere kaj batis sur la kapo.

         – Mia trezoro! Mia animo! Oni ŝtelis mian animon!

         Pasanta vojaĝanto aŭdis la krioj.

         – Kio okazas, viro?

         – Mia trezoro! Oni ŝtelis mian trezoron!

         – Sed vi loĝas malproksime, kial vi konservis ĝin ĉi tie, do? Kiel malsaĝa vi estas! Se vi konservintus ĝin enhejme, ĉu ne estus pli oportune elspezi ĝin iom post iom, kiam bezonate?

         – Elspezi mian trezoron?! Do vi supozas, ke mi havus la kuraĝon elspezi unu moneron, eĉ la plej malgrandan?

         – Nu, se tiele estas, la trezoro ne utilis al vi, kaj ne gravas ĉu ĝi estas kun tiu, kiu ŝtelis ĝin, aŭ enterigita ĉi tie. Jen konsilo! Metu ŝtonon en la malplena truo, kaj ĉio restos egala por vi . Kian utilon havas mono por tiuj, kiuj nur konservas ĝin kaj ne elspezas ĝin?

                                                        *****

            – Tre vere,- diris sinjorino Benta, – sed avaruloj kiel ĉi tiu ne rezonas kiel normalaj homoj. Mono por ili ne estas por interŝanĝi kontraŭ la aferoj, kiuj faras la vivon agrabla – ĝi estas nur por akapari. La plej granda plezuro de ĉi tiuj viroj estas scii, ke ili havas trezorojn.

            – Nu, mi pensas, ke ili pravas, – diris Emilja. – Pli valoras plezuro ol du groŝoj, kiel diras onklino Nastasja. Se mia plezuro estas amindumi la monon anstataŭ elspezi ĝin, neniu devas enŝoviĝi.

            – Sed mono estas publika utilaĵo, Emilja, kaj neniu rajtas retiri ĝin el cirkulado. Tiu, kiu tion faras, malutilas la aliajn.

            – Mi kraĉas sur tiu mona cirkulado! – kriis Emilja, kiu ankaŭ estis avara. Tiu fama nova groŝo, kiun ŝi gajnis, estis tre bone kaŝita. Ĉu vi scias kie? En la fruktoĝardeno, enterigita ĉe la radiko de la pitangujo…

 

48 – La maljuna lupo

            La lupo malsaniĝis kaj, ĉar li ne povis ĉasi, ĝi suferis la plej grandan malsaton de sia vivo, sur la pajla lito. Tiam aperis al ĝi la vulpo.

            – Bonvenon, kamarado! Estas la ĉielo, kiu sendas vin ĉi tien. Mi malsatas kaj se iu ne helpas min, adiaŭ, lupo!…

            – Nu, atendu momenton, mi tuj trovos riĉan frandaĵon – respondis la vulpo kun ideo en la kapo.

            Ĝi foriris kaj iris al la monto, kie paŝtiĝadis la ŝafoj. Baldaŭ ĝi trovis unu, perditan.

            – Saluton, anĝeleto! Kion vi faras ĉi tie, tiel maltrankvila? Vi tremas…

            – Do, mi perdiĝis kaj mi tremas pro timo al la lupo.

            – Ĉu timo al la lupo? Kia sensencaĵo! Ĉu vi ne scias, ke la lupo jam faris pacon kun la tuta grego?

            – Kion vi diras?

            – La veron, amiko. Mi venas el ĝia domo, kie ni longe interparolis. La kompatinda lupo agonias kaj bedaŭras la militon, kiu ĝi movis kontraŭ la ŝafojn. Ĝi petis al mi, ke mi diru tion al vi kaj konduku vin tien, por sigeli interkonsenton de repaciĝo.

            La naiva ŝafeto saltis pro ĝojo. Bela paco ekde tiam, por ĝi kaj la aliaj kunuloj! Kiel agrable estos vivi tiele, sen la teruro pri la lupo en la koro! Emociiĝinta, ĝi diris:

            – Nu, mi mem sigelos la interkonsenton.

            La vulpo, antaŭen, kondukis ĝin al la kaverno de la besto. Ili eniris. Kiam ĝi renkontis la lupon sur la lito, la ŝafeto preskaŭ svenis pro timo.

            – Venu – diris la vulpo – kisu la piedon de la grandanima sinjoro! Brakumu ĝin, knabo!

            La senkulpulo venkis la timon, iris al la lupo kaj ĉirkaŭbrakis ĝin.

            Kaj la ŝafo ne plu!…

            Suferas la bonuloj, kiuj juĝas aliajn bonaj.

                                                                       *****

            – Laŭmerite! – kriis Emilja. – Stultulo, la plej bona afero, kiun ĝi povis fari, estis tio, kion ĝi faris: eniri en la buŝegon de la lupo. Kaj krome mi eĉ ne konsideras ŝafojn besto…

            – Kio ĝi estas? – Nazulino demandis kun admiro.

            – Ĝi estas lana volvaĵo ekstere kaj kotleto interne. Ŝafo estas pli manĝaĵo ol besto. Ĝi ne defendas sin, ĝi ne gratas, ĝi ne mordas – ĝi nur blekas, be, be, be… Bone! Mi preferas sovaĝajn bestojn. Ili roras, kaj la ungegoj deŝiras karnajn pecojn de la malamiko.

            – Tamen la ago de la vulpo vi ne povas aprobi, ĉar estis perfido – diris la knabino.

            – Vi pravas. Por tiu vulpo, mi simple pafus sur ĝia orelo. Mi verkos fablon, en kiu la vulpo, anstataŭ gajni, perdos. Mi verkos…

            Kaj Emilja komencis elpensi la fablon pri la “vulpo, kiu estis trompata”.

 

49 – La muso kaj la rano

         Estis foje museto sen sperto pri vivo. Ĝi ĝuadis la freŝan aeron ĉe la rando de la lageto, kiam fripona rano ekaperis.

         – Bonan matenon, Ronĝ-ronĝulo! Kion vi faras ĉi tie, tiel pensema?

         – Mi admiras la belecon de ĉi akvoj kaj envias la feliĉon de tiuj, kiuj povas vivi ene de ili.

         – Vi pravas, kiam vi envias nin, museto. Estas bele ĉi tie, sed tio ne estas por musoj. Ha, se vi konus la kontraŭan bordon!… Kia beleco! Algoj, kiuj flosas, libeloj, kiuj flugas. Ĉu vi volas iri tien?

         – Voli, mi ja volas. Sed kiel, se mi naĝas tiel malbone?

         – Tio estas facile. Mi povas ligi vin al mia piedo kaj kunporti vin.

         La muso akceptis. La rano alportis lianeton, ligis piedon al piedo, komencis naĝi kaj trenis la naivulon. Kiam ili atingis profundan lokon, la rano, kiu volis dronigi la muson, plonĝis, por treni ĝin kun si. Sed la eta muso ekblekegis, baraktis, kriegis por helpo kaj rezistis al la tiradoj de la rano kun la tuta forto, kiun ĝi havis.

         Je tio, akcipitro preterpasanta aŭdis la bruon, malsupreniris kiel sago kaj kaptis la mizerulon. Kiam ĝi elprenis ĝin el la akvo, ĝi vidis la ranon ligitan kaj ekkriis, feliĉe:

         – Ho, mi bonŝancas! Mi prenis tion, kion mi vidis, kaj gajnis tion, kion mi ne vidis. Mia vespermanĝo estos vianda muso kaj rano.

Kaj ĝi iris al la supro de arbo por gluti la manĝaĵon – punante, sen tion scii, la perfidon de la rano kaj la neprudenton de la muso.

                                                                       *****

            – Ĉi fablo, avinjo, ne ŝajnas al mi fablo – ĝi ŝajnas kiel eta rakonto, kiu ne havas moralon. Mi “renoncas”, kiel en kartludo.

            – Ankaŭ  mi! – diris Peĉjo.

            – Ankaŭ mi! – kriis Emilja.

            Kaj sinjorino Benta devis rakonti la sekvan, kiu estis tiu de la lupo kaj la ŝafido – belega!

Visitas: 532