Lobato en Esperanto – 07

Hans Staden

Ĉapitroj 5 kaj 6

Tradukis Jorge Teles

 

05 – Esplorado de la tero

         Kiam la knabino revenis, sinjorino Benta daŭrigis:

         – Post kelka tempo, ekblovis bona vento. La ŝipo forlasis la golfeton por serĉi la havenon de Sankta-Katarino. Tamen la tago estis tiel nuba, ke ne eblis trovi la havenon.

         La sekvan matenon, dum la maristoj diris sian unuan preĝon de la tago, ekestis ŝtormo. La mallumo fariĝis terura. La piloto ne sciis kion fari, ĉar ekzistis multaj insuloj tie. Fine, li decidis iri sencele por trovi lokon por ŝirmi la ŝipon. Feliĉe li trovis bonegan havenon, kaj ili sukcesis ankri.

         La maristoj prenis boaton kaj eliris por esplori la insulon. Ili iris laŭ kanalo, inspektante la bordojn por vidi ĉu ili trovas ian fumon, signon de homoj.

         Ĉar la nokto alproksimiĝadis, la kapitano decidis ke ĉiuj elŝipiĝu. Ili faris fajron por prepari vespermanĝon, kiu konsistis el palmo-medolo tranĉita surloke. Poste ili trankvile dormis. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 07”

Visitas: 88

Lobato en Esperanto – 07

Hans Staden

Ĉapitroj 3 kaj 4

Tradukis Jorge Teles

 

03 – Vojaĝo al Lisbono

         La ŝipoj forlasis la havenon de Olinda, kiun la indianoj nomis Marim (vilaĝeto) kaj veturis kvardek mejlojn norden, serĉe de la lando de gento potigvara.

         – Kie loĝadis la potigvaroj, avinjo?

         – Ilia tero respondas hodiaŭ al kelkaj ŝtatoj de nordoriento de Brazilo. Tie troviĝis multe da brazil-arbo. Iliaj trunkoj estis komercaĵo inter la indianoj kaj la eŭropanoj.

– Momenton, avinjo – diris Peĉjo. – Kial oni tiom multe okupiĝis pri brazil-arbo kaj hodiaŭ oni ne plu parolas pri ĝi? Ĉu la arboj ne plu ekzistas?

         – Preskaŭ ne, Peĉjo. Sed tio, kio okazis, estis ke ŝtonkarbo venkis la brazil-arbon.

         La okuloj de Peĉjo larĝiĝis. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 07”

Visitas: 212

Lobato en Esperanto – 07

Hans Staden

 Ĉapitroj 1 kaj 2

 Tradukis Jorge Teles

 

         Sinjorino Benta rakontas al la genepoj la historion de viro kies ŝipo dronis ĉe la marbordo de Brazilo en 1553. Li pasigis ok monatojn kiel kaptito de la Tupinambaaj indianoj.

01 – Kiu estis Hans Staden

         Sinjorino Benta sidiĝis sur sia malnova seĝo kun segitaj kruroj kaj komencis:

         – Hans Staden estis junulo el Homberg, urbeto de Germanio.

Li havis aventurecan temperamenton; li ne estis kontenta pri la paco de sia naskiĝurbo. Li volis vidi la mondon, vojaĝi, transiri la marojn. Sed lia patro diradis al li, ke bona pilgrimado faras tiuj, kiuj restas enhejme. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 07”

Visitas: 121