Lobato en Esperanto 08
La naftoputo de la Vicgrafo
Ĉapitroj 17 kaj 18 (lasta)
17 – La granda festo
Monatojn poste, en la urbo Flava Tukano, oni parolis nur pri unu afero: la lasta puto de la Bieneto de la Flava Pego, nomata Dolĉaĵ’ numero 1, omaĝe al la rinocero, produktadis pli da petrolo ol ĉiuj Karamingaoj.
Por festi la grandan novaĵon, sinjorino Benta okazigis feston, pri kiu ĉiuj paroladis. Subĉiela festeno, en la paŝtejo de la Senkorna Bovino, kun dancado kaj artfajraĵo ĉe la fino.
Ĉiuj geamikoj kaj gekonatuloj estis invitataj – kaj ankaŭ la nekonatuloj. Kaj alvenis tiuj, kiuj volis manĝi ĝis krevado, kaj danci ĝis ne plu sukcesis manĝi kaj miri la piroteknikaj mirindaĵoj de la fama Joĉjo Fajraĵisto. Continue lendo “Lobato en Esperanto 08”
Lobato en Esperanto – 08
La naftoputo de la Vicgrafo
Ĉapitroj 15 kaj 16
15 – Granda Kvanto da Mono
Ĉar ankoraŭ ne ekzistis rafinejoj kaj duktoj por ĝia transportado, oni devis fari ion al la petrolo – kaj la rimedo estis vendi ĝin en sia kruda stato. Kiam komercantoj eksciis, ke ekzistas petrolo ĉe la bieneto de sinjorino Benta, tuj aperis reprezentantojn por fari proponojn.
Tiu, kiu diskutis kun ili, estis Nazulino, ĵus nomumata Komerca Direktorino de la Kompanio. Sinjorino Benta estis la Ĝenerala Direktorino. La Vicgrafo, la Teknika Konsultisto. Emilja, la Direktorino pri Transporto kaj Dolĉaĵ’, la rinocero, la Ĝenerala Respondeculo pri Defendo.
Nazulino ricevis la virojn kaj diskutis la prezojn. Ŝi petis nek tro multe nek tro malmulte.
– Mi prezentas al vi amikan prezon, – ŝi diris. – Unu litro kontraŭ 10 groŝoj. Ĉu tio konvenas? Continue lendo “Lobato en Esperanto – 08”