Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco

Ĉapitroj 11 kaj 12

 

11 – En la nesto de la kolibro

         Tuj la vojaĝo de Emilja finiĝis, ĉar ĉiuj distancoj estas mallongaj por la rapideco de la kolibroj. Ĝi finkonstruadis sian neston en truo ĉe la vojo, apud la vilaĝo.

         Ĝi alvenis tien, faligis la vatan bulon kaj fiksis ĝin per sia beko en certa punkto en la nesto.

         Poste ĝi malaperis. Certe ĝi iris por preni la aliajn bulojn. Emilja metis la kapon for el la bulo kaj kaŝrigardis. Grandega nesto de diametro egala al kvinoble ĝia alteco. Ovo estis neniu. Nur kapokoj de ĉiuj koloroj. Emilja pripensis tion, kion fari, kiam ŝi aŭdis bruon. Estis la grandega kolibro, kiu revenis kun alia tufo en la beko – Joĉjo. Je la tria vojaĝo ĝi alportis Kanjon. Emilja surpriziĝis ĉar ŝi estis silenta, sed tiu silento venis de averto de Joĉjo. “Se vi daŭre ploras, ĉiuj monstroj eltrovas nian imitaĵon kaj adiaŭ, Kanjo!

         Ŝi komprenis kaj silentis.

         La bela kolibro aranĝis la du vatajn bulojn laŭ la plej bona maniero kaj lokiĝis en la nesto. Estis jam malfrue, tempo por ke la birdoj dormu. Emilja penseme silentis. Ŝi preferis ne paroli al siaj kunuloj. Ili estis malproksime kaj, krom tio, la kolibro povu percepti. Ŝi komforte aranĝis sin por dormi. Kaj ŝi dormis la plej agrablan dormon de sia vivo. Kia plezuriga varmo! Continue lendo “Lobato en Esperanto – 12”

Visitas: 601

Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco

Ĉapitroj 9 kaj 10

 

9 – La medikamenta breto

         La medikamenta bretaro estis malgranda, kiel kutime, do la dua breto estis nur du spanojn for de la planko. Malgraŭ tio, por malgranduloj du spanoj estas same kiel duetaĝa domo. Emilja tamen supreniris. Ŝi trovis plurajn sekigitajn kadavrojn de muŝoj, papilioj, tineoj kaj eĉ eta lampiro.

         – Mi jam scias tion, pro kio la araneo ne estas ĉi tie, – ŝi diris. – Ĝi suĉis ĉi tiun lampiron kaj mortis pro la veneno. La eta lumo estas fosforo – terura veneno.

         Ŝia hipotezo pri la pina truo pravis. Estis unu kaj ĝuste ĉe la dua breto. Emilja pasis de la reto al la truo kaj saltetis al la breto. Ŝi falis ĝuste sur pastelo simila al aŭtomobila rado, blanka kiel lakto. Pilolo. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 12”

Visitas: 630

Lobato en Esperanto – 12

La Ŝaltilo de la Grandeco

Ĉapitroj 7 kaj 8

 

7 – Joĉjo rakontas sian historion

         Post la foriro de la kato, eble por serĉi pliajn bongustajn insektojn, Emilja tre serioze ekpensis. Ŝi povus forlasi la ŝirmejon, sed nun ŝi estis sen libereco. Subite la sorto igis ŝin patrino de du orfoj. Joĉjo ne estis problemo; li eĉ estos vera kolego – knabo kun du centimetrojn alta. Kanjo, aliflanke, estis nur infano, tri jaroj kaj duono, tute stulta. Ŝi bezonos helpon. Sed kies helpo?

         Joĉjo aŭ ŝi, la “nuna vartistino”, Emilja – kia stranga ŝanco!

         – Mi neniam edziĝis pro timo havi infanojn, kaj finfine mi vidas min kiel la kuratorinon de du grandaj uloj – unu pli granda ol mi, sed sen ia sperto en lia menso, kaj alia je mia grandeco, sed kiu nur scias plori. La problemo estos granda…

         Emilja ĉiam havis reputacion ne havi koron. Mensogo. Ŝi ja havis koron. Kompreneble, ke ĝi ne estis “banana koro” kiel tiu de multaj homoj. Ĝi estis serioza eta koro, kiu “pensis kiel kapo.” Ŝi povus lasi la du infanojn tie, ĉar la situacio en la mondo estis speco de “savu sin tiu, kiu kapablas”. Ŝi ne forlasis ilin. Heroece, ŝi decidis savi ilin. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 12”

Visitas: 716