Lobato en Esperanto – 14

La reformo de la Naturo – Unua parto

Ĉapitroj 1, 2 kaj 3

 

1 – La reformo de la Naturo

Kiam la milito en Eŭropo finiĝis, diktatoroj, reĝoj kaj prezidantoj zorgis pri diskuto pri la paco. Ili kolektiĝis sur vasta kampo, sub granda ŝtofa tendo, ĉar ne plu ekzistis urboj: ĉiuj estis detruitaj de aerbombado. Kaj ili komencis diskuti, sed kiom multe ili diskutis, ne aperis paco. Ĉio aspektis kiel daŭrigo de la milito, kun blasfemoj anstataŭ grenadoj kaj kraĉosputadoj anstataŭ fusilaj kugloj.

Subite reĝo Karolo de Rumanio stariĝis kaj diris:

– Gesinjoroj, paco ne okazos ĉar ni ĉiuj estas reprezentantoj de landoj ĉi tie kaj ĉiu el ni volas la maksimuman profiton. Eĉ se ni argumentos dum jarcento, ne okazos ebla interkonsento. La maniero ripari ĉi situacion estas inviti kelkajn reprezentantojn de la homaro al nia konferenco. Nur specialaj homoj sukcesos proponi pacon, kiu kontentigos la tutan homaron kaj ankaŭ kontentigos la homojn, ĉar homaro estas tutaĵo, kaj la homoj estas la partoj. Aŭ pli bone ankoraŭ: homaro estas oranĝo kaj la popoloj estas la internaj pecetoj.

Tiuj profunde saĝaj vortoj tre impresis ĉiujn homojn. Sed kie trovi estaĵojn kiuj reprezentas la homaron kaj ne venos kun la bagatelaĵoj, kiuj reprezentos nur kelkajn popolojn, tio estas, pecetojn de la oranĝo?

Reĝo Karolo, post flustrado al generalo “de Gaulle”, daŭrigis sian paroladon.

– Mi konas – li diris – du estaĵojn, kapablaj reprezenti la homaron, ĉar ili estas la plej homecaj en la mondo kaj ankaŭ estas grandaj ŝtatistoj. La malgranda respubliko, kiun ili regas, ĉiam vivis en la plej granda feliĉo. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 14”

Visitas: 225

Lobato en Esperanto – 13

Rakontoj de onklino Nastasja

Ĉapitroj 41, 42, 43 kaj 44 (lasta)

 

41 – La Fiera Muso

          Muso, kiu tre aprecis sin mem, ĉiam atendadis ŝancon por fari ion kiu montrus al la mondo sian gravecon.

         Iam ĝi subite vekiĝis. La domo bruladis. Ĝi fariĝis tre afliktita kaj ne sciis kiel eskapi.

         La flamoj tamen kreskis kaj ĝi devis decidi; aŭ tie resti kaj esti ĝismorte rostata, aŭ eskapi. Ĝi fermis la okulojn kaj ĵetis sin en la fajron. Sed, sen scii kiel, ĝi ne bruliĝis. Ĝi trovis sin ekstere, sen la plej eta tostaĵo en sia pelto. Tio plenigis ĝin per grandega fiero.

         – Ho! Mi estas vere malsama de aliaj. Eĉ ne la flamoj kuraĝis bruligi min…

         Ĝi ripozetis dum kelkaj momentoj kaj iris por revidi la fajron. Nur tiam ĝi rimarkis, ke ne estis fajro. La ruĝaj sunradioj, kiuj leviĝis, donis al li la impreson de fajro.

         La muso suspiris. Ĝia graveco ne estis tiom granda, kiel ĝi supozis. Kion fari do por pruvi tian gravecon? Continue lendo “Lobato en Esperanto – 13”

Visitas: 2013

Lobato en Esperanto – 13

Rakontoj de onklino Nastasja

Ĉapitroj 35, 36, 37, 38, 39 kaj 40

 

35 – La testudo kaj la lacerto

         Iam la filino de la jaguaro volis edziniĝi. Estis du svatantoj: la lacerto kaj la testudo. Por venki sian rivalon, la testudo diris, ke la lacerto estas senvalora, ke ĝi eĉ kapablas rajdi ĝin kiel ĉevalon. Ĉar la jaguaro dubis, la testudo promesis aperi surĉevale sur la lacerto, kaj vipis ĝin kaj sproni ĝin antaŭ ĉiuj bestoj.

         La sekvan tagon la testudo estis ĉe la pordo de sia domo kun poŝtuko    ligata al la kapo. La lacerto alvenis.

         – Saluton, kamarado Testudo, mi iras al la domo de la jaguaro. Ĉu vi volas iri kun mi?

         La testudo dankis pro la invito – sed kiel iri, se ĝi havas furiozan kapdoloron? Continue lendo “Lobato en Esperanto – 13”

Visitas: 324