Lobato en Esperanto – 06

Fabloj

Fabloj 29, 30, 31, 32, 33, 34 kaj 35

 Tradukis Jorge Teles

 

 29 – La turdo en la kaĝo

         Maljuna turdo lamentadis en la kaĝo.

         – Kia malĝoja sorto, mi, en ĉi malliberejo dum mia tuta vivo… Kiel mi sopiras pri la bona tempo, kiam mia vivo estis saltado de branĉo al branĉo, serĉe de la plej belajn oranĝojn… Tiu, kiu unue salutadis la matenan lumon estis mi kaj mi estis la lasta tiu, kiu diradis adiaŭ al la vespera suno. Mi kantadis kaj estis feliĉa…

         – Iun tagon perfida visko gluiĝis al miaj piedoj. Mi klopodis por forflugi, vane mi baraktis kaj fine mi alvenis al ĉi terura kaĝo, kie mi funebras pri la tempo de libereco. Kia malĝoja sorto, la mia! Ĉu ekzistas pli granda malfeliĉo en la mondo?

         Ĉimomente la pordo de la ĉambro malfermiĝis kaj ĉasisto eniras, kun fusilo super la ŝultro kaj ŝnuro plena je ligataj birdoj en la mano.

         Antaŭ la spektaklo de la mizeraj birdetoj, de kiuj la sango gutadis, kelkaj ankoraŭ agoniantaj, la turdo ektremis.

         Kaj, terurigita, ĝi pensis, ke ĝi ne estas la plej malfeliĉa, ĉar ĝi ankoraŭ vivas kaj ne perdis la esperon reakiri sian antaŭan liberecon.

         Pripensinte la kazon, ĝi murmuris al si:

         – Pli bone suferi ol morti…

                                                                       *****

            – Ĉu tio estas vero, avinjo? Pli bone suferi ol morti…?

            – Dependas de la ideo, kiun ni havas pri morto, mia filino. Tiu, kiu konsideras la morton kiel iu Sinjoron Vivlimon, tiu preferas la afablan viziton de Sinjoro Vivlimo ol suferado.

            La infanoj ekpripensis.

 

30 – Kvalito kaj kvanto

         Iu simio ekparoladis en rondo de saĝuloj kaj tiajn sensencaĵojn diris, ke oni piedbatis lin foren.

         – Jen! – li kriis. – Ĉu vi forpelas min de ĉi tie? Ĉu vi ne agnoskas mian  talenton? Nu, mi pruvos, ke mi estas grava eminentulo kaj vi estas nur grandaj idiotoj.

         Li metis ĉapelon sur la kapo kaj direktis sin al la placo, kie estis amaso da naivuloj. Tie li stariĝis sur barelo kaj komencis deklami. Li diris sensencaĵon kiel neniam antaŭe, sensencaĵon pezaj kiel multaj kilogramoj, sensencaĵon por ricevi baton per bastono. Sed dum li gestadis kaj furioze kriadis, la delirantaj homoj aplaŭdadis lin per huraoj – kaj fine ili portis lin  triumfe.

         – Ĉu vi vidas? – li murmuris preterpasante la saĝulojn. – Ĉu vi agnoskas mian forton? Respondu al mi nun: kion vi opinias pri ĉi populara venko?

         Unu el la saĝuloj trankvile respondis:

         – La opinio de la kvalito malestimas la opinion de la kvanto.

                                                                       *****

            – Nenio pli certa, miaj infanoj – diris sinjorino Benta. – Tuj kiam homoj amase kolektiĝas, la mensa nivelo multe falas. Ju pli granda estas la homamaso, des pli malalta estas la mensa nivelo. Pro tio la saĝuloj tre timas homamasojn.

            – Vi jam rakontis al ni pri tiu kazo el Grekio. Ĉu vi memoras?

            – Jes, la kazo de la oratoro, kiu paroladis al homamaso. Subite okazis grandega aplaŭdo. La parolanto turnis sin al amiko apud li: “Ĉu mi diris ion sensenca?”

 

31 – La hundo kaj la lupo

            Tre maldika kaj malsata lupo, nur haŭto kaj ostoj, iam filozofiumis pri la malĝojoj de la vivo. Kaj subite aperis hundo antaŭ li – sed speciala hundo, dika, forta, kun bela brilanta felaro.

         Pikata de malsato, la lupo havis emon ĵeti sin al li. Prudento tamen flustris al lia orelo: “Atentu! Tiu, kiu intencas batali kontraŭ tia hundo, tiu perdas”.

         La lupo singarde alproksimiĝis al la hundo kaj diris:

         – Brave! Je mia honora parolo, mi neniam vidis pli dikan aŭ pli fortan hundon. Kiaj rigidaj kruroj, kia dolĉa felaro! Oni rajtas diri, ke la amiko bone zorgas pri si mem…

         – Tio veras! – respondis la hundo. – Mi konfesas, ke oni traktas min kiel nobelulo. Sed, kara lupo, mi supozas, ke vi povas vivi la saman bonan vivon kiel mi…

         – Kiamanire?

         – Sufiĉas, ke vi forlasu vian vagantan vivon, viajn sovaĝajn kutimojn kaj iĝu civilizita kiel mi.

         – Klarigu tion al mi, amiko – demandis la lupo kun brilo de espero en la okuloj.

         – Estas facile. Mi prezentos vin al mia sinjoro. Li kompreneble simpatios kun vi kaj traktos vin laŭ la sama maniero, per kiu li traktas min: bongustajn kokidajn ostojn, viandpecetojn, hundejon kun mola pajlo. Ankaŭ regalojn, dorlotadon, amikajn manfrapojn… eĉ nomon vi ricevos.

         – Mi akceptas! – respondis la lupo. – Kiu ne lasus tian mizeran vivon por unu el tiaj regaloj?

         – Kontraŭ tio – daŭrigis la hundo – vi gardos la korton, vi ne permesos eniron al ŝtelistoj aŭ vagabondoj. Vi plaĉos al li kaj al la familio, vi skuos la voston kaj lekos la manoj al ĉiuj.

         – Interkonsentite! – La lupo decidis, kuniĝis al la hundo kaj ekiris survoje al la domo. Tamen baldaŭ ĝi rimarkis, ke la hundo portas kolringon.

         – Kio diable estas tio, kiun vi havas ĉirkaŭ via kolo?

         – Tio estas la kolringo.

         – Kaj al kio ĝi utilas?

         – Por ligi min al la ĉeno.

         – Do vi ne estas libera, vi ne iras kien vi volas, kiel mi?

         – Ne ĉiam. Mi kelkfoje pasigas plurajn tagojn en malliberejo, laŭ la kaprico de mia sinjoro. Tamen, atentu, ke la manĝaĵo estas bona kaj venas en la ĝusta tempo.

         La lupo ekhaltis, pripensis kaj diris:

         – Ĉu vi volas scii ion? Ĝis baldaŭ! Mi preferas vivi maldika kaj malsata, sed libera kaj sinjoro de mia muzelo, ol vivi dika kaj bela kiel vi, sed kun kolringo ĉirkaŭ la kolo. Restu tie kun via sklava graso, mi kontentas pri mia libera lupa maldikeco.

         Kaj malaperis en la arbaro.

                                                                       *****

            – Ĝi korekte agis! – kriis Emilja. – Kolringo, diabla stringo…

            Nazulino frapis per la manoj.

            – Jen verseto de Emilja, avinjo? “Kolringo, diabla stringo…” Bele, ĉu?…

            – Bela kaj prava,- daŭrigis Emilja. – Mi estas kiel tiu lupo. Neniu tenu min. Neniu metu kolringon sur min. Neniu regu min. Neniu…

            – Ne plu “min, min, min”, Emilja. Ŝajnas, ke avinjo volas paroli pri libereco.

            – Eble ne necesas, mia filino. Vi tiel bone scias, kio estas libereco, ke mi neniam memoras paroli pri ĝi.

            – Nenio pli ĝusta, avino! – kriis Peĉjo. – Via bieneto estas la suko de libereco; kaj se mi refarus naturon, mi egaligus la mondon al nia loko. Bonan vivon, ĝustan vivon, nur en la Flava Pego.

            – Ĉar la sekreto, mia filo, estas nur unu: libereco. Ĉi tie ne estas kolringoj. La plej granda malhonoro en la mondo estas la kolringo. Ho, kiom da kolringoj ekzistas en la tuta mondo!

 

32 – La korvo kaj la pavo

         La pavo, kun sia vosto ventumilforme malfermita, malestime diris al la korvo:

         – Rimarku, kiel bela mi estas! Kia vosto, ĉu ne? Kiaj koloroj, kia mirinda plumaro! Mi estas la plej bela, la plej perfekta birdo, ĉu ne?

         – Sendube vi estas bela besto – diris la korvo. – Sed perfekta? Ne tiome!

         – Ho, vi volas kritiki min! Nigra besto, lamanta, hontinda kaj cetere malbonaŭgura birdo… Kian difekton vi vidas ĉe mi, ho pluma nigraĵo?

         La korvo respondis:

         – Mi rimarkas, ke por humiligi la fierecon de la pavoj, la naturo donis al ili paron da piedoj, kiuj, ho Dio, hontigus eĉ kompatindan diablon kiel mi…

         La pavo, kiu neniam rimarkintis siajn proprajn piedojn, klinis sin kaj longe rigardis ilin. Kaj, seniluziigita, ĝi iris sian vojon sen respondi ion ajn.

         La korvo pravis: ne ekzistas beleco sen iu difekto.

                                                                       *****

            – Ĉu vere, avinjo, ke ne ekzistas beleco sen iu difekto?

            – La fablo diras, ke ne ekzistas kaj la fabloj ĉiam pravas…

            – Ili ĉiam pravas, jes! – daŭrigis Emilja. – Kaj la fablo pri la idoj de la strigo estas la plej konata el ĉiuj. Kiu kreis la fablojn, sinjorino Benta? Ĉu la bestoj?

            Sinjorino Benta ridis.

            – Ne, Emilja. Tiuj, kiuj inventas la fablon, estis la popolo kaj la verkistoj perfektigas ilin. La saĝo trovita en fabloj estas la sama saĝo de la popoloj, akirita per sperto.

            – Sed ĉu veras, ke ne estas beleco sen iu difekto, avinjo? – insistis la knabino.

            – Jes, ekzistas, mia filino. Por mi, ekzemple, vi estas belulino sen iu difekto.

            Emilja tordis la nazon. Poste ŝi promesis verki fablon kun la titolo: “La Genepoj de la Strigo”.

 

33 – La bestoj kaj la pesto

         En terura jaro  la pesto aperis inter la bestoj. La leono, tre timema, konsultis blankbarban simion.

         – Ĉi plago estas puno el la ĉielo – respondis la simio – kaj la solvo estas trankviligi la dian koleron pere de ofero de unu el ni al la dioj.

         – Kiu? – demandis la leono.

         – La plej ŝarĝata de krimoj.

         La leono fermis la okulojn, koncentriĝis kaj, post paŭzo, diris al la subuloj, kiuj ĉirkaŭadis ĝin:

         – Amikoj! Sendube, mi devas oferi min mem. Mi faris grandajn krimojn, mortigis centojn da cervoj, voris sennombrajn ŝafojn kaj eĉ plurajn paŝtistojn. Do, mi proponas min por la ofero necesa al la komuna bono.

         La vulpo antaŭiĝis kaj diris:

         – Mi opinias, ke estas oportune aŭdi la konfeson de la aliaj bestoj. Ĉar al mi nenio el tio, kion Via Moŝto asertis, estas krimo. Mortigi cervojn – malestimindaj estaĵoj; vori ŝafojn – etajn negravajn bestojn; buĉi paŝtistojn – malnobla raso, inda je ekstermado! Nenio el tio estas krimo. Jen konduto, kiu honorigas nian plej virtan Leonreĝon.

         Laŭta aplaŭdo sufokis la lastajn vortojn de la flatanto – kaj la leono estis konsiderata kiel netaŭga por la ofero.

         La tigro do prezentiĝis kaj la sceno ripetiĝis. Ĝi akuzis sin pri mil krimoj, sed la vulpo pruvis, ke la tigro ankaŭ estas senkulpa anĝelo.

         Kaj same okazis al ĉiuj aliaj bestoj.

         Jen venis la azeno. La kompatinda besto antaŭeniris kaj diris:

         – Konscienco akuzas min nur pri tio, ke mi manĝis brasikan folion en la ĝardeno de la vikario.

         La bestoj rigardis unu la alian. Tio estas tre serioza. La vulpo prenis la parolon.

         – Jen, amikoj, la granda krimulo! Tiel terura estas tio, kion ĝi diras al ni, ke estas senutile por ni daŭrigi la esploron. La viktimo oferota al la dioj ne povas esti alia, ĉar ne ekzistas pli granda krimo ol ŝteli la plej sanktan brasikon de la sinjoro vikario.

         Ĉiuj bestoj konsentis kaj la malĝoja azeno estis unuanime elektata por la ofero.

         Al la potenculoj oni ĉion senkulpigas; al la mizeruloj nenio estas pardonata.

                                                              *****

            – Vivu! Vivu!… Jen la fabelo pri nia Parolanta Azeno. – kaj Peĉjo rememoris ĉiujn detalojn de tiu tago en la Lando de la Fabloj. – Ĉi rakonto disvolviĝadis, sed ĝuste kiam la bestoj devus mortigi la kompatindan azenon, Plumuleto faligis grandegan ŝtonon de la supro de la monteto sur la muzelon de la tigro. (*)

            – Kaj ni savis la Konsilanton, – diris Emilja, – sed certe la fablisto prenis duan azenon por kompletigi la fabelon. Kompatinda dua azeno!… – kaj Emilja suspiris.

            – Ĉi tiu fabelo ŝajnas tre bona al mi, avino – diris Nazulino.

            – Kaj ĝi estas, mia filino. Ĝi prezentas la maljustaĵojn de la homa justeco. La homa justeco ne pardonas la malfortajn kaj la malgrandajn – sed ne kapablas meti la manojn sur granduloj, potenculoj.

            – Mankas Plumuleto, por ĵeti ŝtonon grandan kiel monto sur la muzelo de la Tigro de la Maljusteco…

(*) En la unua libro, La bieneto de la Flava Pego.

 

34 – La vojo kaj la papago

         Ĉaristo marŝadis antaŭ la bovĉaro kaj kantadis laŭ la senfina vojo. Kotoplena vojo.

         Subite la ĉaro enfundiĝis en la kotaro.

         La kompatindulo incitis la bovojn, vipis ilin, kriis; li nenion sukcesis kaj eklamentis sian malbonan sorton.

         – Malbenata, ke mi estas! Kion fari nun, sola en ĉi tiu dezerto? Se  Sankta Benedikto kompatus min kaj helpus min…

         Papago kaŝata inter la foliaro kompatis lin kaj, imitante la voĉon de sanktulo, ekparolis:

         – Ĉielo aŭdis vin, amiko, kaj Benedikto mem estas ĉi tie por la helpo, kiun vi petas.

         La ĉaristo, kun miro, ekkriis:

         – Dankon, mia sanktulo! Sed kie vi estas, ke mi ne vidas vin?

         – Flanke de vi. Vi ne vidas min, ĉar mi estas nevidebla. Sed, venu, faru tion, kion mi diras. Prenu la ŝpaton kaj fosu sub la rado. Jen. Nun egale je la alia flanko. Jen. Nun vi tranĉos kelkajn branĉojn kaj metos ilin en la malfermitaj sulkoj. Tio. Nun vi instigos la bovojn.

         La ĉaristo faris ĉion laŭ la ordono de la papago kaj kun granda ĝojo rimarkis ke la ĉaro moviĝis.

         – Dankon, mia sanktulo! – Li kriis kun kunmetitaj manoj. – Mi neniam forgesos la grandan helpon ricevitan, ĉar sen ĝi mi estus ĉi tie dum mia tuta vivo.

         La papago tre amuziĝis pro la naiveco de la viro kaj papagumis, kiel adiaŭo, malnovan popularan diraĵon:

         – Se vi helpas vin, ĉielo vin helpas.

                                                                       *****

            – Kiel inteligentaj estas ĉi tiuj fablaj roluloj! Ĉi papago do estas suko!

            – Suko el kio, mia filino? demandis sinjorino Benta.

            – De saĝo, avinjo! La maniero eliri el malfacilaĵo ĉiam estas tio – lukti, lukti…

            – Mi konas manieron solvi la problemojn multe pli bona, – diris Emilja. – Dekoble pli bone…

            La knabino surpriziĝis.

            – Kio estas, Emilja?

            – Estas tio, kiam ĉiuj estas senesperaj kaj kapturniĝemaj, sen scii tion, kion fari, kaj venas al mi kaj diras: “Emilja, helpu!”, kaj mi prezentas la solvon “Ni ŝajnigu”! Kaj mi solvas la problemon. En ĉi domo neniu luktas por solvi malfacilaĵojn; ĉiuj venas al min…

            – Tamen vi ordonas al la Vicgrafo. Sen la solvo de tiu “Ni ŝajnigu” kaj la Vicgrafo vi nenion sukcesas.

            – Sed la problemoj estas solvitaj. Ĉu jes aŭ ne?

            Nazulino devis konsenti kun ŝi.

 

35 – La simio kaj la kato

         Simono, la simio, kaj Miaŭulo, la kato, loĝis kune en la sama domo. Kaj tre petolis. Unu ŝtelas aĵojn, traserĉas tirkestojn, kaŝas tondilon, turmentas la papagon; la alia skrapas la tapiŝojn, frapas la kapkusenojn kaj trinkas la lakton de la infanoj.

         Tamen, malgraŭ amikoj kaj kunuloj, la simio scias kiel agi kun tia ruzeco, ke li estas tiu, kiu ĉiam venkas.

         Tio okazis en la kazo de kaŝtanoj.

         La kuiristino rostadis kaŝtanojn sur la braĝoj kaj iris al la ĝardeno por kolekti spicaĵojn. Kiam la du friponoj vidis la malplenan kuirejon, ili tuj alproksimiĝis. La simio diris:

         – Miaŭulo, vi, kiu havas pli taŭgajn piedojn, elprenu la kaŝtanojn el la fajro. La kato ne diskutis kaj lertece komencis forigi la kaŝtanojn.

         – Jen unu…

         – Nun tiun, kiu estas tie… Jen ĝi. Nun tiun diketan… Jen ĝi. Kaj nun tiun maldekstre, kiu rompiĝis…

         La kato prenadis ilin, sed tiu, kiu manĝis ilin, avide, palpebrumante pro kontento, estis la simio…

         Subite, la kuiristino aperis, furioza, kun bastono en la mano.

         – Atendu momenton, diabletoj!… – La du ŝtelistoj rapidege malaperis.

         – Bona petolaĵo, ĉu ne? – diris la simio, jam malproksime.

         La kato suspiris:

         – Por vi, kiu manĝis la kaŝtanojn. Por mi ĝi estis terura, ĉar mi riskis la felon kaj mi fastis, sen scii tion, kiel gustas rostita kaŝtaneto…

         Frandaĵo ne estas por tiu, kiu preparas ĝin, sed por tiu, kiu ĝin manĝas.

                                                                       *****

            – Tiu, kiu estas malsaĝa, petu al Dio morton kaj al Diablo kunporton, – Emilja komentis.

            La Vicgrafo estis eniranta. Li aŭskultis la diskuton kaj diris:

            – Jen mi, unu, kiu neniam havis la guston manĝi la frandaĵon. Kiam venas mia vico, ĉiam estas iu, kiu trompas min.

            Ĉiuj komprenis la aludon…

Visitas: 194