Don Kiĥoto por Infanoj
Ĉapitroj 09 kaj 10
9 – La gastejo kun la kapristoj
Sinjorino Benta daŭrigis:
– Liberiginte sin de la viroj, kiuj torturis lin, Sanĉo rigardadis de malproksime la batalon de la mastro kun la Biskajano. La fina venko tiel ekscitis lin, ke li kuris al Don Kiĥoto, por genuiĝi kaj kisi lian manon. Li diris:
– Kia grandioza venko, mia sinjoro! Mi kredas, ke alvenis la momento en kiu Via Moŝto donos al mi la insulon. Kaj estu certa, ke mi ĝin regos tre bone.
– Amiko Sanĉo – respondis la nobelo, – ankoraŭ ne estas aventuroj pri insuloj. Estas nenio pli ol simplaj renkontoj en kiuj la kavaliro ricevas gratvundojn kaj perdas parton de la orelo. Estu pacienca. Kiam venos la bona sezono, mi donos al vi la promesitan regnon.
Sanĉo, radiante de feliĉo pro la konfirmo de la promeso, helpis lin rajdi la tre maldikan Rosinante, kaj kun iom da malfacileco li ankaŭ suriris sian azenon. Kaj laŭ la dezerta vojo ambaŭ sekvis ĝis la ĉirkaŭaĵo de arbaro. Antaŭ tiu verdaĵo la ŝildisto diris.
– Ho, mia sinjoro. Via Moŝto sendis la Biskajanon al la randoj de la infero kaj pro tio mi opinias prudente meti nin en sekureco antaŭ ol venos la soldatoj de la reĝo. Tuj kiam la grupo alvenos al la urbo ili avertos la reĝon kaj la soldatoj postkuros nin. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 15”
