La Bieneto de la Flava Pego
Oka Parto: La Frato de Pinokjo
Tradukis: Jorge Teles
1 – La frato de Pinokjo
– Kompatinda avinjo! – diris Nazulino unu tagon. – Post tiom da rakontado ŝi iĝis seka kiel sensuka akaĵuo; ni elpremas, elpremas kaj ne restas eĉ unu guto da historio.
Tio estis vera – tiel vera, ke la bona Sinjorino bezonis skribi al librovendisto en San-Paŭlo, por peti ke li sendu ajnan libron por infano.
La libristo tion faris. Li sendis unu kaj poste alian kaj poste alian kaj fine li sendis Pinokjon, de la itala verkisto Carlo Collodi.
– Vivu! – kriis Peĉjo, kiam la kuriero liveris la pakon. – Mi legos ĝin sub la ĵabutikaba arbo.
– Atendu! – diris Sinjorino Benta. – Tiu, kiu legos Pinokjon tiamaniere ke ĉiuj aŭskultos, estas mi mem, kaj mi legos nur tri ĉapitrojn potage, do la libro daŭras kaj ankaŭ nia plezuro daŭras. Tio estas la saĝo de la vivo.
– Kia domaĝo! – murmuris la knabo kun mieno de seniluziiĝo. – Se ne ekzistus ĉi saĝo de la vivo, pri kiu mi neniam aŭdis, hodiaŭ mem mi povus legi la libron kaj lerni la tutan historion de Pinokjo. Sed ne! Ni devas iri laŭ la rapido de bovĉarego dum varma sunplena tago – njen, njen, njen… Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 01”
