Monteiro Lobato en Esperanto – 01

La Bieneto de la Flava Pego

Deka Parto: La Papaga Plumo

Tradukis: Jorge Teles

1 – La voĉo

            La historio pri Peter Pan, kiun Sinjorino Benta rakontis al la geknaboj, lasis iliajn kapojn agitoplenajn. Nazulino pensis nur pri Wendy; Peĉjo pensis nur pri Peter Pan, “la knabo, kiu decidis ne kreski”.

            Peĉjo ankaŭ ne volis kreski, sed li kreskadis. Ĉiufoje, kiam vizitantoj aperadis, estis ĝuste tio, kion ili diradis, kvazaŭ tio estus agrabla komplimento:

            – Kiom vi plenkreskas! – kaj tio ĝenegis lin.

            Unu tagon, kiam li estis en la fruktoĝardeno, surgrimpanta sur gujavujo, manĝante la bonajn gujavojn kaj ĵetante al Vostuleto tiujn kun vermoj interne, li je la centa fojo pensis pri tio.

            – Kia enuo! – li murmuris de si al si mem. – Mi devas kreski, iĝi je la grando de onklo Antonjo, kun tiuj samaj lipharoj, kiel harplena raŭpo, sub la nazo kaj, kiu scias, tiu sama barba veruko sur la mentono. Se ekzistus maniero esti knabo por ĉiam…

            – Ekzistas maniero esti eĉ pli ol tio, – respondis nekonata voĉo malantaŭ li.

            Peĉjo teruriĝis. Li rigardis ĉien kaj vidis nenion. Estis neniu ĉirkaŭe.

            – Kiu parolas? – li murmuris per tremanta voĉo.

            La sama voĉo respondis:

            – Mi!

            – Mi, kiu? Mi ne estas nomo de homo.

            Peĉjo, kies kapo nur pensis pri Peter Pan, tuj suspektis ke estas li. Nur Peter Pan, en la tuta mondo, havus la ideon veni ludi per ĉi trompo al li. Por certigi sin, li demandis:

            – Kiom alta vi estas?

            – Pli-malpli egale al vi.

            – Kiom da jaroj vi havas?

            – Pli-malpli egale al vi.

            Se alteco kaj aĝo estas pli-malpli egalaj, se ankaŭ li estas knabo, kiu alia li estus se ne Peter Pan? Peĉjo sentis grandan ĝojon. La diableca Peter Pan denove aperas.

            Por esti ankoraŭ pli certa, li demandis:

            – Vi venis ĉi tie por fari kion?

            – Instrui al ĉiuj vi grandan sekreton.

            Nenia dubo eblis. Estis Peter Pan, kiu venis instrui la sekreton pri ne kreskado. La ĝojo de Peĉjo fariĝis ankoraŭ pli granda.

            – Vi ne trompas min! – li kriis, kaj palpebrumis. – Vi estas Peter Pan, kiu kaŝas sin, mi ne scias kie.

            La voĉo montris nekomprenemon.

            – Ĉu Peter Pan? Kiu estas? Mi neniam vidis ĉi dikan ulon kaj mi eĉ ne konas klienton kun ĉi nomo.

            Peĉjo konfuziĝis. Tiu respondo malfaciligis ĉiujn liajn klopodojn por diveni. Malgraŭ tio, li ne rezignis.

            – Jes, estas vi, – li diris denove, – ĉar nur Peter Pan konas la sekreton pri ne kreskado, kaj la sekreto, kiun vi venis por instrui, ne devas esti alia.

            La voĉo ridis.

            – Vi volas esti tro inteligenta, sed vi estas stultulo. La sekreto, kiun mi venas por instrui, estas multe pli grava. Mi scias kiel fariĝi nevidebla.

            Tian impreson kaŭzis al la knabo ĉi vortoj, ke li perdis ekvilibron, glitis de la arbo kaj kapomalsupre falis surgrunden.

            Feliĉe ke estis malalta gujavujo kaj ne doloris. Peĉjo ekstaris, forbatis la sekajn foliojn, kiuj gluiĝis sur liaj vestoj, kaj demandis:

            – Fia voĉo, kie vi estas?

            – Ĉi tie, tie kaj alie, – respondis la voĉo.

            Plej malbone en la mondo estas paroli al nevideblaj estaĵoj. Ni ne scias kien turniĝi. Tiele estis Peĉjo, kaj por plue ĝeni lin, la voĉo venis aŭ de dekstre, aŭ de maldekstre.

            – Nepre estas mirindaĵo iĝi nevidebla, – diris Peĉjo. – Kiom da fojoj ni interparolis pri tio, mi kaj Nazulino…

            – Kiu ŝi estas?

            – Mia kuzino Lucia, la knabino kun kuspita nazo. Nazulino ankaŭ volas esti nevidebla. Ĉu vi instruos al ŝi?

            – Mi instruos al ĉiuj, se vi meritos.

            – Kaj kion ni devas fari por meriti?

            – Vojaĝi kun mi tra la mondo de mirindaĵoj. Ĝuste tie oni provas tion, kiu meritas aŭ ne meritas ricevi ĉi donacon de la feinoj. La unua nevidebla knabo aperinta en la mondo estis mi, sed mi sentas min tre sola. Mi bezonas kunulojn. Pro tio, mi venis.

            – Dankon pro memori nin. Sed kie estas ĉi mondo de mirindaĵoj?

            – Ĉie. Vidu, mi havas la mapon ĉi tie – diris la voĉo kaj ĝi prenis faldatan paperon el sia poŝo.

            Peĉjo ĝojis je vidado de faldata mapo kiu malfermiĝas en la aero, kvazaŭ ĝi malfermiĝus per si mem. Li etendis la manon, prenis ĝin kaj ekzamenis.

            – Bela! – ekkriis, antaŭ la nomoj de ĉiuj landoj kaj maroj. – Eĉ la loko de Avinjo estas markata ĉi tie, kaj la dometo de Vostuleto estas videbla. Kiel vi akiris ĉi mapon?

            – Mi vojaĝas kun krajono en la mano. La mondo de la mirindaĵoj estas tre antikva. Ĝi komencis ekzisti kiam la unua infano naskiĝis kaj ekzistos tiel longe kiel estos maljunulo sur la tero.

            – Ĉu estas facile iri tien?

            – Facile aŭ neeble. Tio dependas. Por tiuj, kiuj kapablas imagi, estas tre facile.

            Peĉjo ne bone komprenis. La voĉo kelkfoje diradis sensencaĵojn – eble nur por malhelpi.

            – Multaj vojaĝantoj vizitis ĉi tiun mondon, – daŭrigis la voĉo. – Inter ili, la du fratoj Grimm kaj iu Andersen, kiuj tie estis dum longa tempo, ĉion vidis kaj ĉion rakontis, ekzakte tiel, kiel ili vidis. Estis la fratoj Grimm tiuj, kiuj unue rakontis la historion de Cindrulino ĝuste tiel, kiel ĝi okazis. Antaŭ ili, ĉi rakonto ĉirkaŭiris tra la mondo, sed malĝuste, plena je mensogoj.

            – Tiele mi opiniis dum kelka tempo, – murmuris Peĉjo. – Mi havas libron kun tre malbela kovrilo, kiu rakontas la historion de Cindrulino malsame al tiu de Grimm.

            – Forĵetu ĉi libron. Grimm pravas.

            – Kaj kio pri la mapo? – demandis Peĉjo. – Ĉu ĝi povas resti kun mi?

            – Jes. Mi konas parkere ĉiujn landojn. Sed ne perdu ĝin, tiu estas la sola, kiu ekzistas.

            – Estu trankvila. – diris la knabo, kaj li metis la mapon en la poŝo. – Nun restas scii la manieron iri tien.

            – Ne zorgu pri tio. Mi havas manierojn por ĉio. Mi gvidos vin.

            – Kaj kiam?

            – Kiam vi volas. Morgaŭ, ekzemple.

            – Bone, – finis Peĉjo. – Ni foriros morgaŭ. Tre frue mi estos ĉi tie kun mia kuzino Lucia. Ĉu interkonsentite?

            – Kokeriko! – estis la respondo de la mistera voĉo, kaj post ĉi momento ĝi iĝis muta – signo, ke ĝia posedanto foriris.

            Peĉjo restis iom da tempo en la sama loko, kaj pensadis kaj pensadis. Li memoris, ke Peter Pan havas la saman kutimon kanti kiel koko. La duboj revenis. Ĉu estus Peter Pan?

 

2 – Antaŭaranĝoj

            Poste li kuris hejmen, en aflikto por paroli al Nazulino pri la stranga okazaĵo. Kaj haste li rakontis ĉion.

            La knabino malfermis la buŝon.

            – Kiel li aspektas? – ŝi demandis, brulanta pro scivolemo.

            – Kiel mi povas scii, se li estis nevidebla? La voĉo similis al knaba voĉo. Li diris, ke li estas je mia alto kaj je mia aĝo. Li ŝatas kanti kiel koko, same kiel Peter Pan. Mi suspektis, ke temas pri Peter Pan, sed la voĉo deklaris, ke ne, ke li eĉ ne konas lin laŭnome.

            – Eksterordinare! – murmuris Nazulino, kaj ŝi rigardadis la malfermatan mapon sur la planko. – Emilja, venu por vidi!

            La pupo, kiu ludadis kun la Vicgrafo pri iu, kiu sin kaŝas kaj alia kiu serĉas, rapide venis, elegante marŝante, toe, toe, toe. Ŝi rigardis la mapon kaj kritikis ion sed kiam ŝi trovis la dometon de Vostuleto, ŝi kriis:

            – Venu, Vicgrafo, venu por vidi ion! – Kaj ĉar la Vicgrafo ne tuj venis, ŝi kuris por preni lin kaj metis lin sur la mapon kun tia mallerto, ke li trapikis la Maron de Piratoj.

            Post rigardado kaj rerigardado kaj parkerado de la mapon, Peĉjo ekpensis pri la antaŭaranĝoj.

            – Ni devas ĉion solvi nun, ĉar morgaŭ matene ni iros. Unue mi bezonas scii tion, kiu iras kaj kiu ne iras.

            – Mi pensas, ke ni iru ĉiuj, escepte de Vostuleto, – diris la knabino. – li estas tre malĝentila. Emilja iras, Ni-Ŝajnigu iras, la Vicgrafo iras…

            – Ni-Ŝajnigu, ne! – kriis la pupo. – Mi hontas marŝi kune kun tiu malbelulo. La Vicgrafo, jes, ĉar mi bezonos lin.

            La opinio de la pupo venkis. Ni-Ŝajnigu restos kaj la Vicgrafo iros.

            – Kaj kio pri la pakaĵoj? – memoris la knabino. – Ĉu indas kunporti ion?

            – Mi ne kredas, – diris Peĉjo. – La nevidebla knabo estas simila al Peter Pan, unu el tiuj, kiuj scias ripari ĉion kaj aperigi tion, kio necesas. Tio estis mia impreso.

            Oni decidis nenion kunporti.

            – Bone, – diris Peĉjo. – Ĉikaze, ni klopodu por dormi pli frue, ĉar ni devas foriri dum frumatene.

            Sinjorino Benta opiniis stranga la frua enlitiĝo de la geknaboj kaj diris al onklino Nastasja: “Morgaŭ ni havos novaĵojn!…”

            Tamen Emilja ne dormis. La pupo havis specialajn ideojn pri ĉio, kaj ĉiam agis malsame ol la aliaj. Do ŝi decidis porti pakaĵon kaj pasigis parton de la nokto aranĝante faman ledan kofreton, iam ricevita de sinjorino Benta. Ŝi metis enen papagan plumon, duonon de tondilo por ungoj trovitan en rubujo, la faman kolomban brustopinglon “rabitan” de la nigrulino kaj kelkajn frandaĵojn. “Necesas prudento, kiel ofte diras onklino Nastasja”. Kiam ŝi opiniis, ke ŝi nenion forgesis, ŝi provis fermi la kofreton. Ne sukcesis. Ĝi estis tro plena.

            – Vicgrafo! – ŝi blekis. – Venu por helpi min “premi” ĉi kofraĉon.

            La kompatinda Vicgrafo, kies spiko estis pli kaj pli verda pro ŝimo kaj nefleksebla pro reŭmatismo, ĝemante venis el sia angulo.

            – Sidiĝu supre kaj “premu” la kovrilon eĉ se vi eksplodos.

            Bonŝance por la Vicgrafo, tio ne necesis. La kofreto kompatis lin kaj lasis sin fermi antaŭ ol la kompatinda saĝulo eksplodos.

 

3 – La foriro

            Frumatene la geknaboj saltis el la lito, vestis sin, kaj piedpinte, iris al la fruktoĝardeno sen ke sinjorino Benta rimarkis ion. Sekvis Emilja, tre sinmontreme, ankaŭ sur la piedfingroj. La Vicgrafo, kun kofreto surdorse, fermis la procesion. Tuj kiam ili malfermis la pordegon, ili aŭdis kokan blekadon sur la gujavujo.

            – Kokeriko!

            Peĉjo rekonis la “voĉon”.

            – Estas li! – li ekkriis. – Li jam atendas nin ĉe la interkonsentita punkto.

            Ili ĉiuj kuris tien, sed ĉar ili vidis nenion, ili konfuzite haltis. En ĉi tio, dua kokeriko aŭdiĝis de la supro de la gujavujo. La nevidebla knabo, krom manĝema, ne perdis tempon…

            – Ĉu vi estas tie supre? – demandis Peĉjo, nazo en la aero.

            – Ĉu vi ne “vidas”? – respondis la voĉo. – Lernu kiel scii, kie mi estas, sen vidi min – kaj por instrui la unuan lecionon, li atingis Peĉjon kun gujava ŝelo rekte sur la vizaĝon, kaj diris: – Ĉu vi lernis?…

            – Mi lernis – respondis Peĉjo ridante. – Nun malsuprenvenu, mi volas prezenti mian kuzinon Lucian kaj la aliajn.

            – Ne necesas. Mi scias, ke Lucia havas kuspitan nazon. La alia estas Emilja, Markizino de Vostuleto. Mi nur ne konas tiun kun la eta cilindra ĉapelo kaj kofreto surdorse.

            – Jen la eminenta sinjoro Vicgrafo de Maizospikulo, saĝulo.

            – Kion li scias? – demandis la voĉo, ĵetante alian gujavan ŝelon sur la cilindra ĉapelo de la Vicgrafo.

            Ĉiuj en la bieneto konsideris la Vicgrafon kiel grandan saĝulon, sed fakte neniu sciis tion, kion li scias. Do ili baraktis pri la demando. Sed Emilja, al kiu nenio ĝenis, tuj diris, tute fiera:

            – Li scias tre bone ŝimi. Iĝi verda ekstere ĉiam, kiam ajn li volas. Li estas doktoro pri mucido.

            Ĉi-foje estis la voĉo tiu, kiu baraktis ĉar certe neniam aŭdis pri ŝimo.

            Subite – pluf! bruo de iu saltanta de arbo al tero. Estis la “voĉo”, kiu falis, plantante sin inter ili.

            – “Jam temp’ está”! li diris. – Ni devas foriri antaŭ ol la suno leviĝos. Kie estas la mapo?

            Peĉjo elprenis la mapon el sia poŝo kaj prezentis ĝin. La voĉo levis ĝin, malfermis ĝin kaj rigardadis.

            Nazulino larĝe malfermis la okulojn. Tiu mapo, kiu malfermiĝis en la aero kvazaŭ per si mem, kaj ŝvebadis, ŝajnis al ŝi eksterordinara afero. La mistera knabo estis nevidebla, sed li ne nevidebligis la objektojn, kiujn li prenis.

            Tio tuj donis ideon al Peĉjo.

            – Mi pripensas ion, – li diris. – Ĉar tre malagrablas trakti vojaĝan kunulon, kiun ni ne kapablas vidi, mi proponas, ke vi alportu plumon sur via ĉapelo. Per la plumo ni scios, kie vi estas.

            – Estus bonega ideo – respondis la voĉo – se mi portus ĉapelon. Sed mi uzas nenion sur la korpo, aliemaniere ĉiuj rimarkus min kaj estus senutile esti nevidebla. (*)

            – Ho, kia honto! – kriis Emilja kaj ŝi kovris la vizaĝon per la manoj. – Kion dirus sinjorino Benta, kiam ŝi ekscios, ke ni estas en la kompanio de iu, kiu ne portas vestojn?

            – Ĉesu esti stulta, Emilja, – riproĉis Nazulino. – Vi nenion komprenas pri nevideblaj estaĵoj.

            Ĉar ne eblis porti plumon sur la ĉapelo, kiun li ne havis, Peĉjo proponis, ke li ligu la plumon al sia frunto per fadeno. La ideo estis aprobata. Sed kie akiri plumon kaj fadenon?

            – Mi havas papagan plumon en mia pakaĵo, – kriis Emilja. – Mallevu la ŝarĝon, Vicgrafo, kaj malfermu la kofreton.

            La Vicgrafo mallevis la kofreton, malfermis ĝin kaj donis al la pupo papagan plumon kaj fadenan bobenon. La plumo estis ligita al la frunto de la nevidebla knabo kaj de tiu momento ne plu estis malfacile trakti kun li. La ŝvebanta plumo en la aero indikadis lian ĉeeston.

            – Vivuo al Plumuleto! – kriis Emilja – kaj tiu krio estis kiel bapto. De tiam ili nur nomus lin kiel Plumuleto.

            Solvinte ĉi punkto, ili decidis foriri. Por tio, la nevidebla knabo prenis el sako iom da pirlimpimpim-pulvoro. Li donis al ĉiu pinĉeton, kaj diris ke ili flaru ĝin. Ĉiuj flaris ĝin – sen terni, ĉar ne estis flartabako. Nur Emilja ternis. La pupo ternadis per kia ajn pulvoro estus, ekde la tago, kiam ŝi vidis onklinon Nastasja flari. Tuj kiam ili flaris la pirlimpimpim-pulvoron, kiu estas la plej magia pulvoro, kiun elpensis feinoj, ili sentis sin malpezaj kiel plumoj, kaj kapturniĝantaj, kun zumado en la oreloj. La arboj komencis rondiri ĉirkaŭ ili kiel dancistinoj kun foliaj jupoj kaj poste ekmalaperis. Ŝajnis sonĝo. Ili ŝvebadis en la spaco kiel sapvezikoj portataj de eksterordinare rapida vento. Neniu parolis, nek povis paroli, krom la pupo, kiu subite kriis:

            – Mi bezonas pli da pulvoro, Plumuleto! Mi sentas, ke mi falas!

            – Tio okazas ĉar ni alvenas, – respondis la voĉo.

            Fakte. La kapturno komencis finiĝi kaj la arboj denove videbliĝis. Sekundojn poste ili sentis solidan grundon sub la piedoj. Ili alvenis. La geknaboj malfermis okulojn grandajn kiel gujavoj. Ili ĉirkaŭrigardis. Rivero da kristalklara akvo kuris tra valo de verda veluro. Ĉe la rando, blanka ŝafeto preparis sin por trinki. Malantaŭe, alta blua monto leviĝis majesta, kaj inter la rivero kaj la monto estis la arbaro.

            – Ni estas en la Lando de la Fabloj, ankaŭ nomata Lando de la Parolantaj Bestoj – klarigis Plumuleto. – Per ĉi loko ni komencos nian vojaĝon tra la Mondo de la Mirindaĵoj.

(*) En la antaŭa tago la “voĉo” prenis la mapon el la poŝo.

 

4 – La Sinjoro de Lafonteno

            – Kia bela loko! – ekkriis Peĉjo. – Ĉi tie devus esti la bieneto de avinjo.

            Ankaŭ la knabino miris. Sed Emilja montris mienon pri malestimo. Ŝi estis seniluziigita. Kiel domaĝe, ke ili ne komencis la vojaĝon tra la Maro de Piratoj! Emilja havis la sekretan esperon esti forrabita de iu fama pirato, kiu manĝus rostitan Vostuleton kaj edziĝus kun ŝi. La sonĝo de Emilja estis iĝi pirata edzino – por “estri ŝipon”.

            – Ĉu vere la bestoj de ĉi lando estas babilemaj, aŭ ili ŝajnigas paroli? – demandis Nazulino.

            – Ili parolas kvazaŭ ili paroladus per la kubutoj! – respondis Plumuleto. – Ili parolas por ke povas ekzisti la fabloj. Ni marŝu supren laŭ ĉi tiu rivero kaj baldaŭ ni trovos iun.

            Ĉimomente ili vidis viron kun buklaj haroj, vestitan laŭ la modo de la

antikvaj francoj. Li surhavis bukojn sur la ŝuojn, mallongan pantaloneton kaj jakon kun talio tre markata. Sur la kapo li portis tri-pintan ĉapelon kaj blankan punton ĉirkaŭ sia kolo kaj manumoj. Li apogis sin sur longa lambastono kaj marŝis malrapide, kvazaŭ pensante.

            – Li aspektas kiel figuro, kiun mi vidis sur ventumilo de Sinjorino Benta, – diris Emilja. – Certe li estas la posedanto de la ŝafido.

            – Ne! – diris Plumuleto. – Tiu viro estas Sinjoro de Lafonteno, tre saĝa franco, kiu pasigas sian vivon sur ĉi tero por observi la vivon de la bestoj.

            – Mi konas lin, – diris Peĉjo. – Mi havas lian libron enhejme.

            La sinjoro de Lafonteno alproksimiĝis al la rivero kaj, kaŝante sin malantaŭ densejo, restis tie por gvati. La ŝafido soifis. Li alvenis al la rivero, etendis sian kolon kaj – glut, glut, glut – ektrinkis. En ĉi tio, alia besto, kun kruelega vizaĝo kaj tre antipatia, eliris el la arbaro, flaris la aeron kaj iris flanken de la ŝafido. Li lekis siajn lipojn.

            – Estas la lupo! – flustris Plumuleto. – Ĝi formanĝos la ŝafideton de la fablo.

            – Kia perversaĵo! – diris la knabino kun kompato. – Ne permesu, Peĉjo. Ĵetu ŝtonon sur li.

            – Ŝŝŝ! – faris Plumuleto. – Ne ĝenu la fablon. La sinjoro de Lafonteno estas tie, krajono en la mano, kaj li notas.

            La lupo venis al la ŝafido kaj diris, kun aroganto propra al la lupoj:

            – “Kia insulto estas tio, vi lanulo, ke vi malpurigas la akvon, kiun mi trinkos? Ĉu vi ne rimarkas, ke mi ne povas uzi la restaĵojn de mizera ŝafo?”

            La kompatindulo ektremis. Li konis la famon de la lupo, el kies ungegoj neniu ŝafo eskapas. Kaj per voĉo ĝenata pro timo li respondis:

            – “Pardonu min, sinjoro Lupo, sed Via Lupanto estas sur la supra parto de la rivero kaj mi estas sur la malsupra parto. Do, kun via pardono, mi kredas, ke mi ne povas malpurigi la akvon, kiun Via Lupanto trinkos.”

            – Ili parolas, ja! – ekkriis Emilja. – Ili parolas kiel homoj…

            Ŝajnas ke la lupo ne atendadis tiun respondon, ĉar ĝi sufokiĝis kaj tusis tri fojojn. Poste li diris:

            – “Kaj tio ne estas ĉio. Ni havas malnovajn kontojn por reguligi. Pasintjare vi ĉirkaŭiradis kaj diradis, ke mi aspektas kiel ŝtelista hundo. Ĉu vi memoras?”

            – “Tio ne estas vero, Lupulo, ĉar mi havas nur tri monatojn; pasintjare mi ankoraŭ estis ene de la kalkano de mia avinjo.”

            – Jen! diris Nazulino mallaŭte. Por tio la lupo ne atendadis. Mi nur volas scii tion, kion li diros nun.

            La sinjoro de Lafonteno, en la densejo, skribadis, skribadis…

            Tiu respondo baraktigis la lupon, kiu, krom tio ke li estis malbona, mankis al li inteligento, aŭ, por diri tion malkaŝe, li estis stulta. Li tusis kelkajn pliajn tusojn kaj fine trovis la respondon.

            – “Jes – li grumblis – sed se ne estis vi, estis via pli aĝa frato, kio estas la samo.”

            – “Kiel tio povas esti, Lupulo, se mi estas solinfano?”

            Kiam la lupo rimarkis, ke kun rezono li ne sukcesas venki la ŝafidon, li decidis uzi forton.

            – “Nu, se ne estis via frato, estis via patro, ĉu vi aŭdas?” – kaj antaŭeniris al li kun nudigitaj dentoj. Kaj li tion farintus – njok! kiam la sinjoro de Lafonteno saltis el la veprejo kaj batis lin sur la nazo per la lambastono.

            La sinjoro Lupo ne atendadis tion. Li ŝovis sian voston inter la kruroj kaj malaperis en la arbaron.

            Granda ĝojo inter la infanoj. Emilja kuris por ludi kun la ŝafido, dum la aliaj iris al la flanko de sinjoro de Lafonteno.

 

5 – Emilja kaj Lafonteno

            Nazulino sciis du vortojn en la franca – “bonjour” kaj “au revoir”. La aliaj sciis neniun. Konsiderante tion, la aliaj puŝis ŝin por paroli al la fablisto. La knabino konfuziĝis dekomence, ĉar anstataŭ “bonjour” ŝi diris:

            – “Au revoir”, sinjoro de Lafonteno! Ni ĵus venis de la bieneto de avinjo kaj vidis la bastonfrapon, kiun vi proponis al tiu antipatia lupo. Laŭmerite. Akceptu niajn gratulojn. “Bonjour”.

            La fablisto tre ŝatis tiom da naivecon kaj, levinte ŝin de la planko, kisis ŝin sur la frunto. Poste li diris:

            – Vi ne bezonas paroli france al mi, knabino. Mi komprenas ĉiujn lingvojn, kaj de la bestoj kaj de la homoj.

            La aliaj jam ĉirkaŭis lin – inkluzive Emilja, kiu lasis por poste la ludadon kun la ŝafido. Ŝi tre miris la vestojn de la fablisto. Viro kun punta kolumo kaj manumoj, kie oni vidis tion? Kaj tiuj buklaj haroj, kiel virino! – Ĉu eble la kompatinda ulo ne havas tondilon? – pensis la pupo.

            La sinjoro de Lafonteno parolis kun ĉiuj afable kaj diris, ke ĉi tiu estas la loko en la mondo, kiun li plej ŝatas. – Mi aŭdas la paroladojn de la bestoj, multe lernas kaj poste transformas la rakontojn en versoj.

            – Mi jam legis kelkajn viajn fablojn, – diris Peĉjo. – Vi skribas tre bone.

            – Ĉu vi opinias tiele? – diris la modesta saĝulo, kun rideto. – Mi tre ĝojas pri via opinio, Peĉjo, ĉar multaj malamikoj en Francio atakas min, dirante ĝuste la kontraŭon.

            – Ne atentu! – kriis Emilja. – Ili ne scias tion, kion ili diras. Peĉjo, kiam li diras ion, estas ĉar io estas tio. Vi povas kredi lin.

            – Dankon pro la konsolo, pupeto. Via opinio kaj tiu de Peĉjo multe valoras por mi, ĉar en ambaŭ mi vidas grandan sincerecon.

            Emilja ne deturnadis la okulojn de la haroj de la fablisto. La kompatinda ulo vivis sola en tiuj lokoj kaj li certe ne havis tondilon, ŝi pensis. Subite ŝi memoris. Ŝi malfermis la kofreton, elprenis la tondilon kaj proponis ĝin al la saĝulo, dirante:

            – Bonvolu akcepti ĉi tiun donacon, sinjoro de Lafonteno.

            La fablisto larĝe malfermis la okulojn, pro nekompreno de la intencoj de la pupo.

            – Por kio mi volus tion, pupo?

            – Por tondi viajn harojn…

            – Ho! – ekkriis la fablisto, ĉar li fine komprenis la ideon kaj ridetis.

            – Sed ĉu vi ne vidas, ke via tondilo havas nur unu kruron?

            Emilja, kiu neniam baraktis – rapide respondis:

            – Do, tondu la harojn nur je unu flanko.

            Nazulino intervenis. Ŝi flustris al la fablisto, ke li ne atentu, ĉar la pupo estis frenezeta.

            En tiu momento la nevidebla knabo, kiu estis for, alproksimiĝis. Vidante tiun plumon ŝvebantan en la aero, la sinjoro de Lafonteno iĝis fascinata. Li fiksrigardadis, kun sulkojn sur la frunto, sen kompreni la misteron.

            Emilja mokeme ridis.

            – Sinjoro, saĝul’ el Grekio, divenu, kun via kapablo, jen plumeto sen papago, ho, sinjor’ Majstro de l’ Fablo…

            La fablisto rigardis, rigardis kaj komprenis malpli kaj malpli.

            – Mi ne kapablas, – li diris fine. – Tio estas perfekta mistero por mi.

            – Nu, mi scias, – kriis Emilja. – Tio estas la marko de la nevidebla knabo, Plumuleto.

            La fablisto daŭre ne komprenis. Necesis ke Peĉjo rakontu ĉion de la komenco por ke la enigmo estu klarigata. Malgraŭ tio, la buŝo de sinjoro de Lafonteno restis malfermita kaj liaj okuloj restis larĝaj, ĉar li neniam renkontis nevideblan estaĵon en sia vivo.

            Peĉjo vokis lin flanken kaj diris ĉe lia orelo:

            – Mi suspektas, ke ĉi knabo estas Peter Pan. Li havas la saman parolmanieron kaj la saman manieron kanti kiel virkoko. Kion vi pensas pri ĉi tio?

            La kompatinda fablisto, kiu tute ne sciis, kiu estas Peter Pan, knabo eltrovita en Anglio tre lastatempe, ne sukcesis opinii.

            – Mi ne scias, Peĉjo. Vi parolas pri novaj aferoj al viro maljuna kiel mi.

            Tiam, vidante la sunon jam alte, li proponis:

            – Nu, ni profitu la tempon por alia fablo.

            Li diris kaj direktis la marŝon al punkto, kie estis arbo kun kantanta cikado. Ĉiuj sekvis lin. Peĉjo estis tre proksima. Li atentadis la plej etajn movadojn de la fablisto, ĉar li volis lerni kiel verki belajn fablojn kiel li. Eĉ la marko kaj la numero de la krajono, kiujn sinjoro de Lafonteno uzas, Peĉjo rimarkis, por aĉeti egalan. En certa momento Emilja kreis kuraĝon kaj metis sin for de Nazulino, por eviti ajnan pinĉadon, kaj diris al la saĝulo:

            – Kontraŭ la tondilo, mi volas ion, sinjoro de Lafonteno.

            – Diru al mi, kio estas, pupeto.

            – Mi volas fablon.

            – Ĉu fablo kun ununura kruro? – li mokeme ridetis.

            – Fablo, kie aperas eta ŝafido, ĉifona pupo kaj giganta dazipo.

            Narizinho kaptis ŝin kaj metis ŝin en sian poŝon, dirante:

            – Estas tro. Ŝajnas, ke la aero de ĉi kampoj forprenis klapon al ŝia kapo.

 

6 – La kaduka formiko

            La cikado kantadis sur seka branĉo, proksime al formikejo. Kiam sinjoro de Lafonteno alproksimiĝis al la arbo, ĝi haltis.

            – Mi ŝatas la kanton de cikadoj, – li diris. – Ĝi donas al mi ideon pri bona vetero, varma suno, somero. Ĉi insekto estas iomete senokupa kiel ĉiuj kantistoj, ĝenerale.

            – Estas multaj grandegaj cikadoj ĉe la avinjo, – diris Peĉjo. – Ili kantas ĝis ili krevas.

            – Ili mortas kantante, kiel cignoj, – konfirmis la saĝulo. – Mi jam verkis fablon pri la cikado kaj la formiko, kiu estas alia tre kurioza insekto, simbolo de senĉesa laboro. Jen ni havas formikejon, kie vi povas spekti ilin.

            Ĉiuj kaŭris ĉirkaŭ la formikejo.

            – Ili neniam haltas, ĉiam okupataj pri hejmaj laboroj, – li daŭrigis. – Ili tranĉas foliojn, dispecigas ilin kaj konservas ilin en perfektaj grenejoj, por ke ili fermentu. En la folioj disvolviĝas fungeto, kaj tion ili manĝas. Ili estas tre inteligentaj insektoj. Laŭ certa vidpunkto la formiko estas pli progresema ol ni homoj. Estas pli da ordo kaj bona regado en ilia socio. Ili estas pli feliĉaj.

            – Ĉu feliĉaj? – kriis Emilja kun nekredema mieno. – Oni bone vidas, ke vi neniam flaris la teruran odoron de trinkaĵo, kiun sinjorino Benta kutime proponas al ili en la bieneto, tiu formika veneno…

            La fablisto elkore ridis kaj, turnante sin al Nazulino, diris, ke la pupo havas “strangan kaj viglan personecon”. La knabino ne komprenis tre bone, sed de tiam ŝi komencis rigardi Emiljan kun pli da respekto. Se la pupo havis “strangan personecon”, do ŝi havis ion kaj ne estis nura stulta, kiel ŝi kutimis nomi ŝin.

            Ĉimomente la fablo de la cikado kaj la formiko denove komenciĝis – Ŝŝŝ – faris la fablisto. – Silentu nun. Ni vidu, ĉu vere okazos laŭ mia skribado.

            Ĉiuj silentis, senmove, ĉirkaŭ la formikejo. La fama ftiza cikado, tusanta, tusanta, tusanta, alvenis, envolvata en sia ĉifona ŝalo. Ĝi rampadis, kvazaŭ ĝi estus en la lastaj momentoj, mortanta pro malsato kaj malvarmo.

            Ĝi haltis ĉe la formikeja pordo, kaj tok, tok, tok.

            – Kiel ĝi belete frapas! – murmuris Emilja. – Ĝi  frapas same kiel homoj.

            La cikado frapis kaj atendis, tute kuntiriĝanta. Kelkajn momentojn poste aperis kaduka formiko, sendenta, aspektanta pli ol mil jaraĝa. Ĝi estis la pordisto de la domo kaj malbonhumora kiel nur ŝi mem            .

            Ĝi malfermis la pordon kaj diris per sia raŭka voĉo je jarcentoj:

            – Kion vi volas?

            Antaŭ tiu grimaca vizaĝo, la kompatinda cikado preskaŭ svenis pro timo, kaj estis atakata de nova tusado. Ĝi eĉ ne sukcesis paroli. Anstataŭ kompato, la formiko plu malbeligis la grimacon kaj diris:

            – Vi eraris pri la pordo, karulino. Ĉi tie ne estas azilo por handikapuloj. Se vi malsanas, iru al la domo de via bopatro.

             – Pardonu, – diris la malĝoja almozulo. – Mi nek havas domon nek bopatron, kaj mi malsatas kaj malvarmas. Se vi ne donos al mi folion por manĝi kaj angulon por ŝirmi min, mi mortos pro malsato.

            – Tio estas la plej bona, kion vi povas fari, – respondis la formiko. – Kion vi faris dum la bona vetero?

            – Ĉu mi? Mi kantis, sinjoro Formiko. Mi estas denaska kantisto.

            – Hm, mi scias. Estas vi tiu, kiu kantis supre de tiu arbo la tutan tagon. Mi bone memoras.

            La cikado ridetis, certa, ke la memoro pri ĝia pasinta kantado mildigus la koron de la formiko. Ha, ĝi ne kapablis imagi, kia estas la koro de miljaraĝa formiko!

            – Mi memoras, – daŭrigis la formiko. – Vi tiom kantis ke ni freneziĝadis ĉi tie. Mi havis kapdoloron pro via kantado, ĉu vi scias? Nun vi estas ftiza kaj ne plu kantas, ĉu ne? Do, dancu! Ĉu vi kantis dum vi estis juna kaj sana? Nu, dancu nun, kiam vi estas maljuna kaj malsana, nenifaranto!

            Kaj – plaf! fermis la pordon ĉe ĝia nazo. La malgaja cikado, kun la nazo

frakasita, pendis malantaŭen por morti, kiam Emilja subtenis ĝin.

            – Ne mortu, stulta! Ne donu ĉi plezuron al tiu perversulo. Ĉu vi malsatas? Mi alportos amason da folioj. Ĉu vi malvarmas? Mi tuj ekbruligos fajron. Anstataŭ morti kiel idioto, helpu min prepari bonan venĝon kontraŭ la formiko.

            La cikado manĝis la foliojn alportitajn al ŝi de la pupo, varmigis la korpon ĉe fajro. Ĝi resaniĝis tuj kaj volis ekkanti.

            – Ankoraŭ ne, – diris Emilja. – Unue ni devas reguligi la kontojn kun la formiko. Poste vi kantos ĝis krevado.

            Sinjoro de Lafonteno, scivolema por vidi, kia estos la venĝo de la pupo, staris flanke, kaŝe rigardante. Antaŭ la sceno, Nazulino ne kuraĝis riproĉi Emiljan kaj lasis ŝin sola. Emilja diris al la cikado, ke ĝi denove frapu ĉe la pordo. La cikado obeis, frapante per tri tok-tok.

            La formiko venis por scii, kiu estas. Kiam ĝi vidis la saman cikadon, ĝi furioze insultis ĝin kaj sin preparis por denove frapfermi la pordon ĉe ĝia nazo, sed Emilja kaptis ŝin je la seka kruro kaj eltiris ŝin.

            – Nun venas via vico, perversulo! De mil jaroj vi frapas tiun aĉan pordon ĉe la nazo de cikadoj, sed jen la tago de venĝo. Vi ricevos pordon sur vian nazon, vi, vizaĝo de seka strigo!

            Kaj, turnante sin al la cikado:

            – Amon oni pagas per amo. Mi tenas la sorĉiston kaj vi frapas la pordon sur ĝian nazon. Tuj!

            La cikado plenumis la ordonon, kaj tiom da pordobatoj atingis la nazon de la formiko, ke la kompatindulo petis helpon al sinjoro de Lafonteno, kiun ĝi delonge konis.

            La fablisto intervenis.

            – Sufiĉe, pupo! – li diris. – La formiko jam suferis la merititan batadon. Haltu, kontraŭe ĝi mortos kaj detruos mian fablon.

            Emilja liberigis la batitan formikon, kiu iris ĝis la fundo de la formikejo kun nazo grandega kaj kun pli da kapturno ol se ĝi trinkintus tason da formika veneno.

 

7 – Ezopo

            Dum tiu tuta tempo la nevidebla knabo estis for de la grupo, por vidi simiojn kiuj aperis ĉe la rando de la arbaro. Li anoncis sian alvenon, jam de malproksime, kun la kutima kokeriko. Sinjoro de Lafonteno, kiu ne sciis pri la kutimo de Plumuleto, sin trompis kaj pensis, ke li estas vera koko.

            – Koko krias, – li naive diris. – Mi ŝatas tiun birdon, kiu simbolas bravecon kaj venkon.

            Ĉiuj volis ridi, kiam ili rimarkis la eraron de la saĝa viro. Sed ili detenis sin, memorante la respekton, kiun sinjorino Benta instruis al ili rilate la pliaĝulojn. Ĉiuj escepte de Emilja. La stultulino mokeme ridis kaj diris, antaŭ ol la knabino povus malpermesi:

            – Vi rolas kiel stultulo, sinjoro de Lafonteno! Neniu koko kriis, nek ĉi tie, nek en la domo de via bopatrino. Estas Plumuleto kiu venas.

            Nazulino, honteme kovris ŝian buŝon per la mano kaj riproĉis; – Kiel vi nomas tiun gravan homon stulta, Emilja? Avinjo, kiam ŝi ekscios, iĝos furioza!…

            Ĉimomente, la papaga plumo ŝvebante aperis en la aero, venanta de la arbaro, en la kompanio de stranga viro. Ĉiuj turnis sin por vidi.

            – Kiu estas la grimaca besto? Certe iu homo, kiu dum la bano perdis la vestojn – kriis Emilja. – Li venas envolvata en la bantuko.

            Sinjoro de Lafontene klarigis tion, kiu li estas.

            – Vi eraras, pupeto. Tiu viro estas fama greka fablisto. Li ne venas envolvata per bantuko, sed vestas sin laŭ la modo de la antikvaj grekoj. Li nomiĝas Ezopo. Li estis la unua, kiu havis la ideon verki fablojn.

            Ezopo alvenis kaj ĝentile salutis la francan fabliston. Poste li festis la infanojn. Antaŭ Emilja, li miris.

            – Ho, ankaŭ pupeto! Nur tio mankas en ĉi landoj. Ĉu vi parolas?

            – Jes. Emilja parolas kvazaŭ per la kubutoj – respondis Nazulino.

            La admiro de Ezopo estis granda, ĉar kvankam li estis maljuna, li neniam konis  parolantan pupon.

            –  Eksterordinare, – li diris. – Mi vidis multajn pupojn en Ateno, sed ĉiuj estis mutaj. La mondo progresas, ne estas dubo. Kiel vi nomiĝas, pupeto?

            – Emilja, markizino de Vostuleto, je via servo.

            – Bela nomo. Kaj kiu instruis al vi la paroladon?

            – Neniu, – respondis Emilja tre sinmontreme. – Mi denaske parolas. Kiam doktoro Heliko donis al mi pilolon prenitan el la ventro de la bufo, mi tuj ekparolis.

            – Emilja parolas tre bone, – klarigis Nazulino. – Bedaŭrinde, ŝi diras tro da stultaĵoj.

            La greko malice ridetis.

            -Ni la saĝuloj faras la samon, – li diris. – Ĉar ni diras niajn sensencaĵojn kun arto, la mondo trompas sin kaj juĝas ilin kiel altan saĝon. Venu, pupeto, diru al maljuna Ezopo iun stultaĵeton.

            Emilja perdis la pozon kaj, tordante la pinton de la koltuketo, tre trankvile respondis:

            – Tiele, laŭ mendo mi ne kapablas…

            La du fablistoj interŝanĝis rigardojn de inteligento, kvazaŭ ili dirus: “Ĉu vi vidas?”

            Poste ili ekdiskutis pri la origino de la fabloj – malproksimiĝis kaj sidiĝis sur roko apud la rivereto.

            Kiam la geknaboj vidis sin solaj, ili komencis plani grandajn aventurojn.

            – Mi volas vidi leonon! Mi volas renkonti la leonon de la fablo! – diris Peĉjo.

            – Mi volas vidi tiujn du kolombetojn de la bela fablo, kiun avinjo rakontis al mi – diris la knabino.

            – Kaj mi volas vidi gigantan dazipon, diris Emilja.

            Estis la tria fojo, ke Emilja parolis pri giganta dazipo. Nazulino scivolemis.

            – Pri kiu giganta dazipo vi tiom parolas, Emilja?

            La pupo respondis senprokraste.

            – Pro tio, ke la kofreto kiun mi ĉiam kunportas, tre lacigas min. Mi ĉiam devas porti ĝin sur la dorso de la Vicgrafo. Nun, se mi havus gigantan dazipon, mi metus miajn posedaĵojn ene de ĝi, ĝi fermiĝas kaj ĉion kunportas. Ĉu vi ne opinias, ke tio estas bona ideo?

            – La plej bonega ideo, kiun vi havis ĝis hodiaŭ, markizino! – ekkriis la Vicgrafo.

            La kompatinda saĝulo ne plu tenadis sin pro la kofreto sur la dorso. Pro tio li ne parolis aŭ partoprenis en ion ajn dum la tuta promenado. Li eĉ ne sukcesis diskuti pri scienco kun la du fablistoj, liaj kolegoj en saĝeco. Se vere ekzistus tiu giganta dazipo, ho!

            Plumuleto diris, ke en la arbaro estas multe pli da bestoj – leonoj, tigroj, simioj, ursoj – ĉiuj gravaj bestoj. Konsiderante tion, la grupo tien iris, gvidate de la ŝvebanta papaga plumo. Tuj kiam ili eniris en la arbaro, ili vidis sur la supro de seka arbo korvon kun fromaĝo en la beko. Peĉjo, kiu bone konas la fablojn, tuj diris:

            – Mi vetas, ke sub la arbo estas vulpo. Ĝi laŭdos la voĉon de la korvo, kaj diros, ke eĉ la turdo ne kantas pli bele. La vantulo kredas, iĝas tro fiera, malfermas la bekon por kanti kaj la fromaĝo falas kaj la vulpo prenas ĝin kaj ridante forkuras. Mi ĉion scias. Vidi tion ne valoras la penon.

            – Valoras, ja! – kontraŭis Emilja. – Ni povas trompi la vulpon kaj manĝi la fromaĝon.

            Nazulino montris naŭzon.

            – Kia kuraĝo, Emilja! Manĝi fromaĝon, kiu estis en la korva beko…

            – Ni ŝajnigu ke ni manĝas, naivulino. Nur por vidi la desaponton de la vulpo.

            Tamen ili ne haltis. Peĉjo opiniis, ke korvo kaj vulpo estas sensignifaj bestoj, kiuj ne meritas. Li volis ferocajn bestojn.

            – Kie loĝas la leono, Plumuleto? – li demandis.

            – Sur la monto. Oni iras laŭ la vojo al la domo de la Knabino kun la poto de lakto.

            – Bonege! – kriis Nazulino. – Avinjo rakontis al ni la historion de ĉi kompatindulino, kiu iris al la merkato por vendi la unuan lakton de sia senkorna bovino, dum ŝi imagis kastelojn per tio, kion ŝi aĉetus per la mono. Subite ŝi stumblis, la poto falis teren kaj la kompatindulino vidis ĉiujn belajn sonĝojn malaperi kun la lakto. Mi tre volas renkonti ŝin persone.

            Tie la arbaro formis tie maldensejon, tiel ke ili sukcesis vidi la fumon malproksime, poste la kamentubon, poste la tegmenton, kaj fine la tutan domon de Laŭra, la Knabino de la poto kun lakto.

            – Jen ŝi venas! – kriis Emilja.

            Fakte, kun robo ornamata kun ruĝaj punktetoj, Laŭra alproksimiĝis al ili, kun la laktopoto sur la kapo.

            – Bonan matenon, Laŭra! – diris Nazulino al la knabino. – Kien vi iras tre koketa kaj eleganta?

            – Al la merkato de la proksima vilaĝo, por vendi ĉi lakton de mia senkorna bovino. Mi vendos la lakton kaj aĉetos du dekduojn da ovoj. Mi intencas kovigi la ovojn kaj elpreni du dekduojn da idoj. Mi kreskigos la kokidaron kaj havos dek du kokojn kaj dek du kokinojn. Mi vendos la kokojn kaj konservos la kokinojn por demeti ovojn. Kun ducent ovoj ĉiujare, mi havos, lasu min kalkuli… – kaj ŝi komencis fari la kalkulon.

            – Ne rompu vian kapeton, Fraŭlino Laŭra, – diris Emilja. – Ni havas ĉi tie la Vicgrafon, kiu estas lerta kalkulisto. Vicgrafo, mallevu la kofreton kaj kalkulu por la knabino.

            La ŝima saĝulo obeis. Li mallevis la kofreton, viŝis la ŝviton sur la frunto kaj kalkulis sur la sablo per bastoneto.

            – Du mil kvarcent ovojn, – li fine deklaris.

            – Prave, – diris la Knabino de la lakto, kiu jam faris la kalkulon. – Du mil kvarcent ovojn! Mi kovigos ĉiujn kaj ricevos multajn aliajn birdojn. Mi vendos ilin ĉe la merkato kaj aĉetos dek porkojn. Mi bredos la porkojn. Mi vendos la porkojn kaj aĉetos kvindek bovinojn.

            La pupo, kiu konis la fablon, rigardadis la poton por vidi ĝin fali. En la fablo ĝuste en tiu punkto la lakto devus disverŝiĝi. Sed la poto ne falis kaj Laŭra daŭrigis:

            – Mi faros bonegan gregon da bovinoj. Poste mi vendos la bovinojn kaj aĉetos domon kaj aŭton. Mi loĝos en la domo kaj veturos al la vilaĝo. Tie mi trovos belan junulon, kiu enamiĝos al mi. Mi edziniĝos kun li kaj mi loĝos en la urbo.

            Emilja estis en la plej granda aflikto. La Knabino de la lakto jam preterpasis ĉiujn punktojn, kiam devus fali la poto. Ŝi jam estis edziniĝanta kaj loĝanta en la urbo. Laŭ tiu rakontado, la fablo perdos la moralaĵon. La pupo ne sukcesis sin teni.

            – Ĉesu, Fraŭlino kaj faligu la laktopoton, alie la fablo restos sen kapo nek vosto!

            Laŭra ekridis.

            – Tiu tempo forpasis, pupo! Tio okazis al mi unufoje, sed ne okazas denove. Mi ricevis ĉi tiun metalan ladskatolon, kiu firme fermiĝas, por anstataŭigi la rompitan poton. Nun mi povas revadi pri tiom da kasteloj, kiom mi volas, sen timo, ke la lakto disverŝiĝos kaj miaj revoj finiĝos per seniluziiĝo. Ĝis revido, infanoj, ĝis revido!

            Okazis ĝenerala desapontiĝo.

            – Ne indis halti por vidi nur ĉi tion, – diris Peĉjo. – Ni iru al la monto rapide. Eble tie la fabloj okazas ĉiam laŭ la konatan manieron. Mi volas vidi la leonon.

            Do, fine ili alvenis al la monto, kie estis la kaverno de la reĝo de la bestoj. De tiam ili devis zorgeme iris piedpinte, por ne altiri la atenton de iu besto. Ili atingis la korton, kiu estis antaŭ la kaverno. Ostoj de voritaj bestoj kaj odoro de kadavraĵo montris, ke ne okazis eraro, tie estis la serĉata kaverno.

            – Mi konas fendo en la roko – diris Plumuleto – de kie ni povas vidi la leonon sen ke ĝi vidu nin. Sekvu min, senbrue.

            Ĉiuj sekvis lin, piedpinte, kvazaŭ katoj. Ili surgrimpis la rokon kaj fine atingis la breĉon, kiu estis ĝuste ĉe la supro de la kaverno, tiel ke la bestoj ne povus atingi eĉ se ili saltus. De tie la geknaboj vidos ĉion sen la plej eta danĝero.

            Ĉiu alĝustigis sin kiel eble plej bone, rigardante tra la breĉo.

            – Jen ĝi estas! – diris Peĉjo, kiu la unua vidis. – Estas la Leono de la Fablo sur ĝia osta trono, ĉirkaŭata de la tuta kortego.

 

8 – La Bestoj kaj la pesto

            La leono kunigis ĉiujn bestojn por solvi la teruran peston, kiu detruadis la regnon. Antaŭ ol decidi ion, reĝoj kutime konsultas la saĝulojn, astrologojn, pajacojn kaj aliajn famulojn de la regno.

            La samon faris la Leono de la Fablo. La unua konsultata estis simio kun blanka barbo, ruza kiel nur ĝi mem.

            – Kiu estas via opinio, sinjoro Simio, pri la plago, kiu atakas nin?

            La simio karesis sian barbegon, tusis tri foje kaj diris:

            – Sciu Via Moŝto, ke ĉi plago estas puno de la ĉielo. Ni ofendis la ĉielajn moŝtojn, jen ĉio. Nun, la rimedo estas trankviligi la koleron de la dioj per la ofero de unu el ni.

            – Bone, – diris la leono. – Sed kiun oferi?

            – La plej ŝarĝata de krimoj, – respondis la simio.

            La leono fermis la okulojn kaj ekmeditis. Ĝi rememoris sian pasintan vivon, siajn maljustaĵojn, la kruelecon per kiu ĝi mortigis tiom da zebroj, gazeloj, cervoj, ŝafoj kaj eĉ homoj. Kaj ĝi decidis fari ion belan: sin proponi al ofero kiel la plej ŝarĝata per krimoj. Neniu besto kuraĝus konsenti kun ĝi, do ĝi farus la belan aferon sen kuri la plej etan danĝeron. Tiele ankaŭ agas reĝoj, kiuj deziras famiĝi en la historio.

            – Amikoj – diris la leono kun malgaja vizaĝo. – Mi ne dubas: mi devas esti oferata. Neniu faris pli da krimoj ol via reĝo, neniu mortigis pli da cervoj, ŝafoj, zebroj kaj homoj ol mi. Mi devas esti la elektata por la ofero. Kion vi opinias?

            Ĝi diris kaj ĉirkaŭrigardis la kortegon, kun mieno de iu, kiu pensas interne: “Mi nur volas scii, kiu kuraĝas pensi tiamaniere”. Ĉiuj estis konvinkitaj, ke la leono ja estas la plej granda krimulo en la arbaro, sed neniu havis la kuraĝon diri ĝin laŭte. La vulpo do paŝis antaŭen kaj faris etan paroladon.

            – Sensencaĵo, Moŝto! – ĝi diris. – Se estas ento pura en la mondo, tio estas nia afabla leona reĝo. Ĉu vi mortigis cervojn kaj ŝafojn kaj zebrojn kaj homojn? Ho, tio anstataŭ krimo estas ago de nobla pieco. Por kio servas ĉi bestoj? Kio estas cervo, zebro aŭ ŝafo aŭ homo, laŭ la ordo de la aferoj? Perfekta malpuraĵo. Do tio, kion Via Moŝto faris, estis nur puriga laboro. Neniu prenu miajn vortojn kiel flatadon, tio estus teruro, sed Via Moŝto, laŭ mi, anstataŭ esti krimulo, estas sanktulo!

            Pluvo da manfrapoj sin sekvis al la parolo de la vulpo. La leono lekis la lipharojn, kun plezuro, kaj dankis la vulpon per ĝentila gesto. Tiam la tigro ekstaris kaj diris tion, kion diris la leono. Ĝi akuzis sin pri grandaj krimoj kaj deklaris, ke tiu, kiu meritas la punon, povas esti nur li, ne alia. La vulpo faris novan paroladon, eĉ pli belan ol la unua, pruvante ke la numero du inter la sanktuloj de la arbaro estas ĝuste la tigro. La sceno ripetiĝis kun ĉiuj bestoj kun fortaj muskoloj kaj akraj dentoj. Ĉiuj fariĝis sanktuloj.

            Fine venis la azena vico.

            – Demandinte al mia konscienco, mi tute ne sentas min kulpa, – deklaris la stulta estaĵo. Mi nutras min per greso kaj aliaj herboj. Mi neniam mortigis moskiton. Se tabano pikas min, plej multe mi timigas ĝin per la vosto. Mi neniam ŝtelis. Mi neniam deziris ion de la proksimulo. Mi eĉ ne kalcitras, ĉar mi havas tre doloran ŝvelaĵon en la piedoj. La konscienco akuzas min pri nenio.

            Tuj kiam la azeno finiĝis, ĉiuj bestoj rigardis unu la alian. La konfesado estis tre serioza! La vulpo antaŭenpaŝis kaj parolis, kiel interpretisto de la ĝenerala penso.

            – Jen la granda krimulo, Moŝto! – ĝi diris, montrante la kompatindan azenon. – Estas pro ĝi, ke la ĉielo sendis al ni ĉi tiun epidemion. Ĝi devas esti oferata. Ĝi ne kalcitras, ĝi konfesis, “ĉar ĝiaj piedoj estas ŝvelintaj.” Tio signifas, ke se ĝi ne havus ŝvelintajn piedojn, ĝi promenus tra la mondo distribuante kalcitradojn kiel iu, kiu distribuas kokusajn dolĉaĵojn. Morto al la perversa kalcitranta azeno!

            – Morto! Morto! – kriis mil voĉoj. Antaŭ tio, ankaŭ la leona reĝo indignis.

            – Mizera ĉarega azeno! ĝi kriis. – Ĉu do pro vi mia regno plene detruiĝas? Pro tio mi kondamnas vin esti tuj disŝirata de la kortega ekzekutisto. Venu, tigro, plenumu la verdikton de via reĝo!… La okuloj de la tigra ekzekutisto briladis. Disŝiri bestojn estis ĝia granda plezuro. Ĝi lekis la lipojn kaj preparis la salton por ĵeti sin kontraŭ la tremantan azenon. Sed ĝi restis en la preparado. Grandega ŝtono falis de la tegmento de la kaverno ĝuste sur ĝia kapo – plaf! Laŭta blekado!

            Kurado! Svenado de la Sinjorinoj. Kio okazas? Kio okazis? Tio estis ago de Plumuleto.

            – Bonege! – kriis la infanoj. – Jen tio, kio nomiĝas bonega trafo.

            – Ni kuru dum estas tempo – kriis Plumuleto. – La leono jam flaris nin ĉi tie kaj lekas la lipojn.

            Li ne plue parolis. La infanoj jam kuregis monton malsupren.

 

9 – Kaptitoj

           Dum la kurado Plumuleto trovis la azenon, kiu ankaŭ forkuris, kaj saltis sur ĝian dorson. Pro tio la infanoj restis malantaŭe kaj perdiĝis en la veprejo. Sen Plumuleto por gvidi ilin, ili senvoje marŝis kaj finfine eniris en la lando de la simioj. Tuj kiam ili transiris la limojn de la regno, pluraj simiaj gardistoj falis sur ilin kaj ligis ilin per lianoj. Poste ili estis kondukataj al la ĉeesto de Lia Moŝto Ludoviko la 14-a, kiun la korteganoj nomis la Suno-Reĝo, ĉar kiam Ludoviko aperadis, ĉiuj vizaĝoj eklumis per ridetoj.

            – Moŝto – diris unu el la gardistoj – jen ni alportas al Via Sublima Ĉeesteco ĉi tiujn kvar vojaĝantojn, kiuj transpasis la limojn sen pasporto.

            – Estas mensogo, sinjoro reĝo! – kriis Emilja. – Mi havas pasporton, jes. Rigardu tion – kaj malfermante la kofreton, ĉiam sur la dorso de la Vicgrafo, ŝi elprenis la faman kolombopinglon. – Jen mia pasporto.

            La Suno-Reĝo ekzamenis tiun nekonatan objekton kun la plej granda atento, ĉar li neniam vidis eĉ simplan pinglon, des malpli kun kolombeto.

            Poste li diris:

            – La pasporto adoptata en mia regno estas bananeto, sed mi scias, ke aliaj landoj uzas aliajn pasportojn, kaj mi akceptas kiel valida ĉi tiun prezentatan de la Sinjorino. Vi povas liberigi ŝin.

            La gardistoj komencis malligi Emiljan. Dume, Peĉjo trovis manieron diri al ŝi en la lingvo de Po, ne komprenata de la simioj:

            – A-pa-ver-per-tu-pu  Plu-pu-mu-pu-le-pe-ton-pon  ke-pe  ni-pi  es-pes-tas-pas  sub-pub  la-pa  un-pun-gojn-pojn  de-pe  te-pe-ru-pu-ra-pa  si-pi-mi-pi-a-pa-ro-po. (Avertu Plumuleton ke ni estas sub la ungoj de terura simiaro.)

            – Jes-pes. – respondis Emilja kaŝeme, kaj apenaŭ ŝi liberiĝis ŝi malaperis, tre fiere, sen rigardi malantaŭen.

            Poste Nazulino estis alportata al la ĉeesto de la reĝa bananomanĝulo.

            – Fraŭlino – ĝi diris – kvankam estas krimo eniri mian regnon sen licenco, mi volonte aŭskultos viajn klarigojn. Mi estas grandanima reĝo, pli amika por rekompenci ol por puni. Diru al mi, kiaj estas viaj impresoj pri mia kortego?

            La knabino ĉirkaŭrigardis kaj vidis nur simiojn kaj simiinojn, unu pli harplena kaj malbela ol la alia. Sed ŝi estis inteligenta. Ŝi konsciis, ke se ŝi dirus la veron, ŝi devus multe pagi. La plej bona afero estus ŝajnigi sin ravita kaj nur diri ion, kio plaĉus al la oreloj de tiu malbelega bestaro. Kaj ŝi respondis:

            – Mi admiras, Moŝto, la majeston de ĉi kortego! Mi konas multajn, mi vizitis multajn reĝojn, kiel la Karoan Reĝon, la Keran Reĝon, la Pikan Reĝon kaj aliajn. Sed mi neniam vidis suverenon pli belan kaj noblan ol Via Moŝto! Mi neniam vidis kortegajn Sinjorinojn pli belajn ol tiuj, kiuj ĉi tie ĉeestas! Mi eksentas tiom da entuziasmo pri via regno, ke ĉi tie mi vivus dumvive, se Via Moŝto permesus kaj mia Avinjo konsentus.

            Ludoviko la 14-a lekis sin pro plezuro. Kvankam li kutimis nur aŭdi komplimentojn, neniam antaŭe li gustumis tiajn laŭdojn. Li trovis ilin eĉ pli bongustaj ol la plej bongusta bananeto. – Lasu ŝin senprokraste – ĝi ordonis – kaj donu al ĉi ĉarma vizitantino la plej altan arbon por loĝi kaj la plej ĝentilan simion kiel edzo! Vi loĝos ĉi tie, ĉar tiu estas via brulanta deziro. Mi sendos ambasadoron por informi al via avino, kiu certe tre ĝojos, kiam ŝi ekscios pri la elstara honoro, kiun la Suno-Reĝo ĵus donis al ŝia nepino.

            Nazulino, kiu ne atendis tion, grimacis. Sed ŝi detenis sin kaj rezignaciis kun la espero, ke Plumuleto venos por savi ŝin. Ŝi estis kondukata de tie al la supro de arbo, dum la gardistoj alportis la Vicgrafon al la ĉeesto de la reĝo, ĉiam kun la kofreto sur la dorso.

            – Kaj vi, sinjoro vojaĝanto kun cilindra ĉapelo kaj kofreto, kiu estas via opinio?

            La kompatinda saĝulo mallevis la kofreton, sidiĝis sur ĝi kaj viŝis la ŝviton de sia frunto per la dorso de la mano.

            – Kion mi pensas? – diris li post enspiro. – Mi pensas ke ĉi kofreto estas tro peza por malsana maljunulo kiel mi.

            – Mi ne demandis pri la kofreton, stultulo! Kion vi pensas pri mia regno? – kriis Ludoviko, tordante la brovojn.

            Ĉiam ĉagrenita kaj premita sub la pezo de la ŝarĝo, la Vicgrafo ne sukcesis atenti ion kaj pro tio ne korekte respondis.

            – Via Moŝto pardonu min, – li diris, – sed mi ankoraŭ vidis nenion, mi estas tiel laca. Lasu min unue spiri kaj dormi. Morgaŭ mi donos mian opinion pli trankvile.

            La reĝo ne ŝatis la respondon, sed lasis lin. Li ordonis al la Vicgrafo dormi kaj venigi la lastan kaptiton.

            La gardistoj alportis Peĉjon. La knabo furiozis pro tio, kio okazis. Se li havus la katapulto tie, ĝuste per ŝtonoj li respondus al la demandojn de la simiego. Sed li ne havis. Liaj manoj estis ligitaj. Malgraŭ tio, li decidis diri tion, kion li vere pensas, ĉar Peĉjo estis knabo kun forta karaktero, de tiuj, kiuj neniam mensogas. Tuj kiam la reĝo ripetis la demandon, ĉion, kion li sukcesis diri estis tio:

            – Kion mi pensas pri ĉi regno? Nenion. Tio ne estas regno. Mi vidas neniun reĝon. Mi vidas simiegon, kiel ĉiuj aliaj, sur branĉo, kiun li supozas esti trono. La nobelinoj de la kortego? Simiinoj. Simplaj simiinoj, kiel ĉiuj simiinoj en la mondo! Ĉi tie estas nur granda simiejo kiel tiuj, kiuj ekzistas en ĉiuj arbaroj…

            – For de antaŭ mi, malŝatinda kalumnianto! – kriis Ludoviko la 14-a absolute furioza. – Konduku lin, gardistoj! Ligu lin al ŝtipo por esti manĝata de la homvorantaj formikoj.

            Kompatinda Peĉjo, li vidis sin trenata de tie kvazaŭ li estus  aro da bananoj.

 

10 – Plumuleto venas por helpi

            Nazulino estis kondukata al la supro de la arbo, kie ŝi devis vivi sian tutan vivon kun simia edzo. Peĉjo estis ligata al la trunko, kie lin manĝos la formikoj. La Vicgrafon, oni “dormigis” sur branĉo.

            Nur li estis feliĉa. Li bele sonĝis. Li sonĝis pri pacema lando, kie ekzistis nek Emilja nek kofretoj.

            Nokto venis. La simiaro ekdormis tiom, ke baldaŭ en tiu arbara parto nur ronkado aŭdiĝis. De la arbo, kie ŝi staris, Nazulino vidadis Peĉjon ĉe la trunko.

            – Es-pes-tu-pu  pa-pa-ci-pi-en-pen-ca-pa   ĉar-par  Plu-plu-mu-pu-le-pe-to-po  tuj-puj  ve-pe-nos-pos – ŝi kriis al li. (Estu pacienca ĉar Plumuleto tuj venos)

            Ŝi ĵus parolis kaj aŭdiĝis kokan krion malproksime – Kokeriko!

            – Jen-pen. – denove kriis la knabino, manfrapante.

            Ja estis li. La papaga plumo ŝvebadis supre de la galopanta azeno. Plumuleto saltis surtere kaj kuris por malsuprenigi Nazulinon de la arbo. La simioj, kiuj estis tie kiel gardostarantoj, nenion rimarkis, pro profunda dormo.

            – Mi strangas pri la dormo de ĉi simiaro, – diris la knabino. – Ne gravas kiom da bruo ni faras, neniu vekiĝas.

            – Ili ne sukcesos! – diris Plumuleto. – Mi metis dozon de dormiga planto en la puton, kie ili trinkas, kaj neniu vekiĝos ĝis tagmezo. Kie estas Peĉjo?

            – Tie ĉe la trunko!

            Plumuleto kuris por malligi lin. Poste li vekis la Vicgrafon, kiu bedaŭre devis foriri el la bongusta dormeto por denove meti la kofreton sur la dorso.

            – Nun ni devas rajdi sur la azeno kaj forgalopi!

            – Ankoraŭ ne! – diris Peĉjo. – Mi volas reguligi la kontojn kun la reĝa simiego.

            Li serĉis Ludovikon la 14-an, kaj trovis ĝin ronkanta meze de la tuta kortego, kiu ankaŭ dormadis.

            – “Kion mi povas fari por venĝi min? Ho, mi scias! ”

            Li prenis tondilon, kiun li trovis, kaj tranĉis la barbon, la vostopinton kaj duonan orelon de la reĝo. Kaj diris:

            – Kiam la aĉa simiaro vekiĝos morgaŭ, neniu rekonos la grandan reĝon Ludovikon Bananon, kaj ili ĉiuj forpelos ĝin de ĉi tie, sub bastono. Simiaĉo!…

            Poste li iris al la aliaj kaj jen!

            – Ni iru! – kriis Plumuleto al la azeno.

            La azeno ekgalopis kaj post malpli ol duonhoro ili alvenis al la loko kie estis la fablistoj. De malproksime la geknaboj jam vidis ilin, sidantajn sur la sama ŝtono, absorbitajn de la sama diskuto.

            – Jen! – kriis sinjoro de Lafonteno. – Kie vi estis?, miaj infanoj.

            Laca de la tagaj aventuroj kaj avida por reveni hejmen, Nazulino, ankoraŭ sur la azeno, rapide rakontis la ĉefajn aventurojn de la promenado.

            – Kiam ni estos kune denove, mi rakontos ĉion pli precize. Nun mi ne havas tempon. Adiaŭ, sinjoro de Lafonteno! Adiaŭ, sinjoro Ezopo! Ĝis iam!

            – Kien vi iras tiel haste?

            – Al vespermanĝejo! – kriis Peĉjo.

            – Sinjoro de Lafonteno, – diris Emilja, – sciu, ke ni tre ŝatas vin. Aperu en la bieneto por kune trinki ĵus preparitan kafon. Ankaŭ vi, sinjoro Ezopo. Sed iru kun via jako kaj pantalono, kontraŭe onklino Nastasja ektimos. Tute senceremonie. Sinjorino Benta ne plendos. Ŝi estas tre bona…

            La fablistoj promesis aperi.

            – Au revoir! – kriis la knabino de malproksime.

            – Au revoir! – ripetis sinjoro de Lafonteno kun mansvingo – kaj dum iom da tempo sekvadis ilin perokule.

            Kiam la azeno malaperis en polva nubo, malproksime, la fablisto suspiris:

            – Feliĉo, via nomo estas juneco!… Poste li denove sidiĝis sur la roko, ĉe la rando de la rivereto, kaj rekomencis la konversacion kun Ezopo en la punkto, kie la infanoj interrompis ilin.

Visitas: 297