Monteiro Lobato en Esperanto – 01

La Bieneto de la Flava Pego

Oka Parto: La Frato de Pinokjo

Tradukis: Jorge Teles

1 – La frato de Pinokjo

            – Kompatinda avinjo! – diris Nazulino unu tagon. – Post tiom da rakontado ŝi iĝis seka kiel sensuka akaĵuo; ni elpremas, elpremas kaj ne restas eĉ unu guto da historio.

            Tio estis vera – tiel vera, ke la bona Sinjorino bezonis skribi al librovendisto en San-Paŭlo, por peti ke li sendu ajnan libron por infano.

            La libristo tion faris. Li sendis unu kaj poste alian kaj poste alian kaj fine li sendis Pinokjon, de la itala verkisto Carlo Collodi.

            – Vivu! – kriis Peĉjo, kiam la kuriero liveris la pakon. – Mi legos ĝin sub la ĵabutikaba arbo.

            – Atendu! – diris Sinjorino Benta. – Tiu, kiu legos Pinokjon tiamaniere ke ĉiuj aŭskultos, estas mi mem, kaj mi legos nur tri ĉapitrojn potage, do la libro daŭras kaj ankaŭ nia plezuro daŭras. Tio estas la saĝo de la vivo.

            – Kia domaĝo! – murmuris la knabo kun mieno de seniluziiĝo. – Se ne ekzistus ĉi saĝo de la vivo, pri kiu mi neniam aŭdis, hodiaŭ mem mi povus legi la libron kaj lerni la tutan historion de Pinokjo. Sed ne! Ni devas iri laŭ la rapido de bovĉarego dum varma sunplena tago – njen, njen, njen…

            Lia kolereto tamen ne daŭris longe, ĉar tuj venis la nokto kaj onklino Nastasja ekbruligis la lanternegon kaj diris “jam temp’ está!” Neniu estis pli ekscitata ol li.

            – Legu laŭ via maniero, avinjo! – petis Nazulino. – La maniero de Sinjorino Benta estis bona. Ŝi legis “malsame” ol la ordinara legado de la plenaĝuloj. Ĉar kelkaj libroj por infanoj estas plenaj je terminoj ne konataj de la infanoj aŭ ne plu uzataj aŭ nur uzataj en seriozaj tekstoj, la bona maljunulino anstataŭigis ĉi vortojn dum legado.

            Ĉar la roluloj de la libro Pinokjo estis de Italio, Sinjorino Benta komencis por imiti la voĉon de itala kokinbredisto, kiu kelkfoje aperis en la bieneto serĉe de kokinoj; kaj por Pinokjo ŝi elpensis tre akutan voĉon, ĝuste kiel la pupo devus paroli.

            La unuaj legitaj ĉapitroj ne donis ideon pri la rakonto.

            Malgraŭ tio, Peĉjo deklaris, ke li simpatias kun la heroo.

            – Nu, mi ne! – kontraŭis Nazulino. – Ĉi ulo al mi ne aspektas tiel bona. Kaj vi, Emilja, kion vi pensas?

            La pupo sin montris pensema, kun la mano ĉe la mentono.

            – Mi pensas, – ŝi respondis, – ke mi pensas pri tre grava eltrovo.

            – Diru ĝin!

            – Mi ne rajtas. Ne estas io por diri pro ĉi tio aŭ pro tio. Mi nur diros se Peĉjo donos al mi tiun lignan ĉevaleton sen vosto, kiu estas en lia tirkesto.

            Emilja ĉiam estis ege profitema, kaj post kiam ŝi metis en la kapo la ideon fariĝi la plej riĉa pupo en la mondo (riĉa je ludiloj), ŝi agis kvazaŭ perfekta ciganino, unu el tiuj, kiuj faras nenion senpage.

            – Mi konsentas – diris la knabo. – Se la ideo estas profitebla…

            – Ĉu vi ĵuras?

            – Ne dubu. Vi bone scias, ke mi neniam perfidas mian parolon.

            – Nu, mia ideo estas la jeno: Se Pinokjo venis el vivanta lignopeco, eble ekzistas aliaj egalaj lignopecoj en la mondo.

            – Kaj kiamaniere tio interesas al mi?

            – Okazas ke, se ekzistas pli da lignopeco de la sama kvalito, vi povas trovi pecon kaj fari fraton de Pinokjo!

            Ĉiuj rigardis unu la alian kaj miris pro la lerteco de la pupo. Peĉjo ekscitiĝis pri la ideo.

            – Vere! – li ekkriis, kun larĝaj okuloj. – La ideo estas tiel bona, ke mi nur admiras, ke neniu antaŭe pensis pri ĝi. Vi povas iri al mia ĉambro, Emilja, kaj preni la ĉevaleton el la tirkesto.

 

2 – La vivanta lignopeco

            La granda ideo de Emilja ne plu forlasis la kapon de Peĉjo. Li eĉ pensis iri al Italio, por serĉi en la korto de la viro, kiu faris Pinokjon, ĉu ankoraŭ ne troviĝas restaĵo de tiu lignopeco. Sed kiel iri? Piede neeblas, ĉar estis tro malproksime kaj oni bezonus transiri la oceanon. Ankaŭ ne per ŝipo, ĉar sinjorino Benta terure timadas ŝipdronon kaj neniam permesus al li enŝipiĝi. Kiel solvi la problemon? Ĉi-foje estis la Vicgrafo tiu, kiu havis la plej bonan ideon. La saĝulo post la periodo, kiun li pasigis en la librobreto, premata inter Algebro kaj Aritmetiko, iĝadis pli kaj pli inteligenta. Pro tio li nur paroladis science, en maniero, kiun onklino Nastasja nenion komprenis.

            – Mi pensas – li observis, post tuseto por purigi la gorĝon -, ke ne necesas iri al Italio por eltrovi lignon kun “pinokjaj proprecoj”. La naturo ĉie samas; kaj se io estas tie, mi vidas neniun kredindan kialon, ke ĝi ankaŭ ne estas ĉi tie. Sekve, se vi serĉas, bone serĉante, probablas, ke vi eltrovos en niaj arbaroj iun “sporadan specimenon de la mirinda substanco”.

            Onklino Nastasja, kiu tiumomente iris kun fasko da lavotaj vestaĵoj sur la kapo, haltis, aŭskultis la paroladon, gapis, kaj foriris, murmurante: “Kia kutimo de la Vicgrafo paroli nur en eksterlanda lingvo! Ho Dio! ” Por la bona nigrulino, ĉio, kion ŝi ne komprenas, estas eksterlanda lingvo. Sed Peĉjo perfekte komprenis kaj eĉ entuziasmiĝis pri tio, kion diris la saĝulo.

            – Bona ideo, sendube. Mi akrigos mian hakilon kaj morgaŭ matene mi komencos la “esplorojn”.

            Kaj tiele okazis. La sekvan tagon, tuj post matenmanĝo, li metis la hakilon sur la ŝultro kaj iris al la arbaro, preta haki ĉiujn bastonojn tie ĝis li trovos unu, kiu montros vivosignojn.

            La tuta semajno li sin dediĉis al tio. Neniu arbo eskapis. Li frapis ĉiujn, kaj almetis la orelon ĉe la trunko por kontroli, ĉu ĝi ĝemas. Multaj ploradis per rezinaj larmoj, sed neniu ĝemis dum lia tuta esplorado.

            – Mi opinias, ke iu mokas min, –  li diris unu tagon, kiam li revenis. – Lignopeco por Pinokjo nur en Italio. La ideo de la Vicgrafo ŝajnas al mi egala al lia nazo.

            Emilja aŭdis lin kaj iĝis suspektema… Ŝi pripensis tiele, ke se la knabo ne trovus vivantan lignopecon, li eble petos la ĉevaleton, pro tio ke ĉi ideo ankaŭ similas al ies nazo. Ŝi pensis, pensis, pensis kaj finfine konceptis planon. Ŝi iris por serĉi la Vicgrafon kaj diris al li:

            – Lasu ĉi libron (estis libro pri Algebro) kaj diru al mi ion: ĉu la sinjoro Vicgrafo kapablas ĝemi?

            – Mi neniam ĝemis, – respondis la saĝulo, kun miro pro la demando, – sed mi ne opinias, ke estas tro malfacile.

            – Do, ĝemu, por ke mi aŭdu.

            La Vicgrafo, kun tre malbela grimaco, ĝemis en diversaj nuancoj laŭ lia kapablo.

            – Bone, – aprobis la pupo. – Vi scias ĝemi, ja, kaj tiuokaze mi bezonas, ke vi faru al mi bonegan servon, ĉu vi faros?

            Ŝajnas ke la saĝa maljunulo havis kaŝatan pasion por la pupo, ĉar li rapide riverencis ŝin kaj deklaris tute senhonte:

            – Sinjorino Emilja neniam petu, sed ordonu.

            – Nu do, venu kun mi. Kaj tuj Emilja kondukis lin al certa loko sur la kampo, trans la pordego, kie estis malnova falinta trunko ĉe la vojo. Tie ŝi haltis kaj diris:

            – Peĉjo havas la kutimon pasi ĉi tie, kiam li revenas de la arbaro, kie li serĉas la vivantan lignopecon. Ĉar li ne povas preterpasi trunkon sen frapi per la hakilo, mi jam antaŭvidas lin: li venos, haltos kaj – pa! hakilfrapo en ĉi trunko. Nu, vi kaŝos vin ĉi tie, en ĉi ligna kavo; tuj kiam li alvenos, haltos kaj frapos, vi ĝemos – sed ĝemu bone, kun raŭka voĉo de malnova trunko, ĉu vi komprenas?

            – Kaj por kio? – aŭdacis demandi la saĝulon.

            – Tio ne koncernas vin, Vicgrafo. Faru tion, kion mi diras, kaj ne diskutu.

            Ĉimomente Peĉjo sin montris malprosime, kun hakilo sur la ŝultro.

            – Rapide! Rapide, Vicgrafo! – diris Emilja, kaj ŝi puŝis la saĝulon en la kavon. – Li venas!…

            La Vicgrafo malaperis en la kavo kaj ŝi kuris hejmen antaŭ ol la knabo vidus ŝin tie kaj suspektus.

            Peĉjo alvenis kaj faris ekzakte, kiel ŝi diris. Li haltis kaj – pa!… Sed li faris tion por fari, pro kutimo, ĉar li ne plu havis esperon trovi vivantan lignopecon. Por lia grandega surprizo tamen la trunko ĝemis.

            – Aj! Aj! Aj! – kaj tio igis lin salti malantaŭen kvazaŭ li tretintus sur serpento.

            – Ho! – li ekkriis, kun larĝaj okuloj. – Ĉu eblas, ke ĉi trunko ĝemis aŭ estis iluzio?

            Por certigi sin, li denove frapis, sed de malproksime, iom singardeme.

            – Aj! Aj! Aj! – denove ĝemis la trunko. Kvankam li pasigis la tutan semajnon serĉe ĝuste de tio, Peĉjo grave impresata de la miraklo ne volis frapi per la hakilo por tranĉi la necesan pecon por fari la pupon. Li bezonis iri al la rivereto, kiu kuris proksime, por trinki kelkajn glutojn da akvo, por trankviligi sian agitadon kaj doni al li kuraĝon. La akvo bone efikis.

            Peĉjo kuraĝis fortranĉi pecon da ligno, kvankam la trunko daŭre ĝemadis kaj tuj kuris hejmen, en la plej granda ĝojo de lia vivo.

            En la korto, li trovis la pupon sur la sojlo de la pordo. Ŝi fajfadis la “Bomboneto por ŝi kaj mi,” kun la plej senkulpa vizaĝo en la mondo.

            – Mi trovis, Emilja! – kriis la knabo de malproksime.

            Kaj ŝi, kun la plej granda indiferenteco:

            – Kion vi trovis, Peĉjo?

            – La vivantan lignopecon, rigardu! Kio povus esti, se nur tion mi serĉadas?

            – Tiukaze, bona profito! – murmuris la ruzulino, sen rigardi lin kaj ŝajnigante, ke ŝi fosas la teron per bastoneto.

            La knabo furiozetis. Li diris insulton kaj rapide eniris en la domo, fervora por rakonti la historion de la ĝemadoj.

            – Vi ne povas imagi, kiel mirinda afero! – li kriis, preskaŭ senspira tuj kiam ĉiuj ĉirkaŭis lin. – La lignopeco ĝemis kiel homoj el karno kaj sango – Aj! Aj! Aj! per voĉo, kiu iomete similas al tiu de la Vicgrafo. Ĝia ĝemado tranĉis mian koron! Mi neniam imagis, ke povus ekzisti tiaĵo en la mondo! Vera mirindaĵo!…

            Peĉjo bezonis ripeti la rakonton plurfoje, dum la mirinda lignopeco kuradis de mano al mano, ĉiuj volis ĝin senti, flari, eĉ gustumi per la langopinto. Nur onklino Nastasja ne kuraĝis alproksimiĝi. Ŝi rigardis de angulo – kaj neniam antaŭe ŝi faris tiom da krucosignoj aŭ murmuris tiom da “hodioj”.

            Ĉiuj komentadis, escepte la Vicgrafo kaj la pupo. La Vicgrafo ŝajnigis sin absorbata de legado de sia Algebra libro, sed fakte li kaŝeme spektadis la scenon de angulo; de tempo al tempo li ridetadis. Kaj Emilja, ŝi kaŝrigardis de la pordo; poste ŝi foriris, kovrante la buŝon por sufoki la ridon, kaj iris por paroli kun sia ĉevaleto. Ŝi metis ĝin sur la genuon kaj diris ĉe ĝia orelo:

            – Peĉjo falis en kaptilo kiel anaseto kaj certe li ne plu memoros forpreni vin de mi. Vivu! Vivu! Vi estas mia kaj nur mia, kaj vi devas ludi kun mi la tutan tagon. Unue mi bezonas ripari Vian Moŝton, ĉar tute ne eblas ĉevalo sen vosto. Mi aranĝos por vi belan kokan voston, multe pli laŭmoda ol tiuj harvostoj kun kiuj naskiĝas la ĉevaloj, ĉu vi aŭdas min, sinjoro Barono Ĉevaleto Ĉevalanto Ĉevalaro Ĉevalintus?

            La fama kraneto de sensencaĵoj malfermiĝis – kaj ĝi restis malfermata la tutan tempon, kiam Emilja ĉirkaŭiris la korton serĉe de bona koka plumo, kiu servus kiel vosto por la nova barono.

 

3 – La konkurso

            Trovite la vivanta lignopeco, restis nur fari pupon per ĝi, por ke la frato de Pinokjo aperu en la mondo. Peĉjo tamen, kiom ajn li skuis ĝin kaj pikis ĝin per sia poŝtranĉilo, ne ricevis de la ligno la plej etan vivosignon.

            – Tio estas stranga! li pensis. – La trunko ĝemis tiamaniere ke ĝi tranĉis mian koron, sed ĉi tiu peco eĉ ne pepas. Strangege…

            Emilja, ĉiam kaŝe observante, timante, ke la artifiko estos eltrovata, diris tre hipokritete:

            – Sinjorino Benta iam diris, ke la grandaj doloroj estas mutaj. Ĉi lignopeco kapablas senti tre bone, sed la doloro pro apartigo de la patra trunko estas tre granda. Pro tio, ĝi estas muta kiel fiŝo. Post kiam la doloro kvietiĝos ĝi ekĝemos laŭ maniero, ke neniu povos toleri.

            La Vicgrafo tusis kaj rigardetis ŝin per angulo de la okuloj, admirata de la “psikologiaj” progresoj, kiujn Emilja montradas.

            Malgraŭ la muteco de la lignopeco, Peĉjo decidis fari la pupon, kun la espero pri tio, ke ĝi subite vivos. Sed, laŭ kia bildo fari ĝin? Ĉiu el la roluloj de la bieneto volis, ke la frato de Pinokjo iru laŭ certa maniero, kaj tiom ili disputis, ke Peĉjo decidis prepari konkurson. La desegnaĵo kiu gajnos estos adoptata kiel modelo – Konkursa pri desegnaĵoj, homoj! – li kriis, manfrapante. – Ĉesu labori! Avinjo, lasu tiun kudradon kaj prenu la krajonon. Onklino Nastasja, forgesu la fornon! Ni desegnu!

            La konkurso komenciĝis. Dum duonhoro neniu en la domo zorgis pri io alia ol desegni. La ses desegnoj estis pretaj, Peĉjo fiksis ilin al la muro por la  juĝado. Kia amuza ekspozicio! La desegnaĵo de onklino Nastasja ne havis homan formon; ĝi aspektis kiel diableto el karbo, tiel malbela, ke ĉiuj ridis. Tiu de Nazulino estis sufiĉe bela, sed ĝi havis la difekton esti tro simila al Pinokjo.

            – Estis mia intenco, – klarigis la knabino. – Mi faris ĝemelan fraton.

            Tiu de Sinjorino Benta aspektis kiel Judaso en la sankta sabato. Peĉjo aperis kun portreto de ŝvela knabo, kiu kelkfoje aperis en la bieneto, kun la avinjo, Sinjo Veva Kropulino. Tiu de la Vicgrafo estis tiel scienca, ke neniu komprenis ĝin. Ĝi estis plena je trianguloj kopiitaj de Geometrio kaj havis X de Algebro sur la nazo. Tiu de Emilja estis pakaĵo. Emilja volis enmeti tiom multe en la pupon, ke ĝi fariĝis fuŝaĵo. Ŝi faris ĝibon de pulĉinelon, bufan buŝon, aligatoran voston, vespertajn orelojn, kaprajn piedojn kaj nazon eĉ pli longan ol tiu de Pinokjo. Ĝi ankaŭ havis larĝe malfermatan okulon sur la dorso, “por ke neniu povu surprize kapti lin” – ŝi klarigis, fiera pri ĉi tiu ideo, kiun neniu havis.

            Peĉjo organizis voĉdonadon pri la desegnaĵoj tri fojojn, senrezulte. Ĉiu opiniis la sian la plej bela kaj voĉdonis por si mem.

            – Per voĉdonado, ni ne sukcesos, – li diris. – plej bone estos se ni lotumos.

            Ĉiuj konsentis. Peĉjo skribis la nomon de ĉiu konkursanto sur papero, kunvolvis ilin kaj metis ilin en ĉapelo. Li petis al Sinjorino Benta, kiel la plej maljuna, elpreni unu. Emilja tamen, protestis. Ŝi levis la maldekstran manon en la aeron kaj kaŝis la dekstran en la poŝo de la jupo.

            – Mi devas preni la paperon! Sinjorino Benta ne scias kiel fari!

            – Vi, ne! Avinjo tion faros! – Peĉjo decidis.

            – Estas mi! Estas mi! – insistis la pupo.

            – Mi jam diris, ke avinjo faros tion. Ne estu obstina!

            – Estas mi! Estas mi! – daŭrigis la pupo, dum ŝi frapis la piedon surplanke kaj ĉiam kun la mano en la poŝo.

            Nazulino suspektis pri la insisto de tiu mano en la poŝo.

            – Lasu min vidi vian manon, Emilja.

            – Mi ne permesas! – respondis la pupo, kaj ŝia vizaĝo ruĝiĝis ĝis la radikoj de la haroj.

            Nazulino kaptis la pupon, perforte elprenis ŝian manon el la poŝo kaj vidis, ke estas papero samgranda kaj ruliĝinta same kiel tiuj en la ĉapelo.

            Absoluta skandalo. Ĉiuj kritikis ŝin, antaŭ tia malbela procedo; sed post kiam ili legis tion, kio estis sur la papero, ĉiuj ekridegis.

            Anstataŭ skribi sian nomon, Emilja skribis per sia litero de malgranda ĉifona pupo – LA MIA. Pro tio, ŝi insistadis pri lotumado. Ŝi jam havis la nomon de la gajnonto en la mano.

            – Malnobla ago! – diris onklino Nastasja, kun pendantaj lipoj. – Mi neniam vidis ion pli malbelan. Se mi estus Sinjorino Benta, mi ne lasus ĉi friponaĵon sen puno. Mi donus al ŝi kelkajn batetojn, ho, mi donus! Kie oni jam trovis iun, kiu volas trompi homojn tiamaniere? Ho Dio!

            Emilja, ĉiam pli furioza, montris al onklino spanon da lango. – Ah!

            – Onklino Nastasja pravas, Emilja, – diris Sinjorino Benta. – La ago, kiun vi faris, estas la plej malbela kaj mi pardonas vin nur, ĉar vi estas eta stultulino, kiu ne distingas bonon de malbono. Se estus unu el miaj genepoj, certe mi punus.

            Tio estis la unua riproĉo, kiun Emilja ricevis de sinjorino Benta. Ŝia deziro estis montri spanon da lango pli longan ankoraŭ. Sed ŝi komprenis, ke ŝi ne devus fari tion kaj ŝi nur forlasis la ĉambron, grumblante kaj forte batante la piedojn.

            – Ŝi transformiĝas! – komentis la nigrulino. – Aspektas kiel eta sonserpento. Ho Dio!

            Post kiam la okazaĵo finiĝis, ili daŭrigis la lotumadon. Sinjorino Benta etendis la manon al la ĉapelo kaj prenis unu el la paperetoj. Ŝi malfermis ĝin kaj legis – “ONKLINO NASTASJA”.

            Okazis ĝenerala desapontiĝo. Neniu atendis, ke la Sorto estus tiel stulta kaj elektus ĝuste la aŭtoron de la plej malbela desegnaĵo. Sed Sorto estas Sorto; kiam ĝi decidas ion, estas decidata kaj neniu rajtas plendi. Kiel rezulto, la nigrulino ricevis la taskon doni homan formon al la vivanta lignopeco, kaj tiamaniere doni al la mondo la fraton de Pinokjo.

 

4 – La kolereto de Emilja

            Nazulino iris por gvati tion, kion Emilja faras. Ŝi trovis ŝin tre okupitan en la angulo de la ĉambro, kie estis ŝia “dormoĉambro”. Ŝi metadis siajn robojn kaj ludilojn en la kartonaj skatoloj, kiuj servis kiel valizo. Sed ŝi rimarkis, ke Emilja surmetis nur la robojn kaj ludilojn, kiujn ŝi, Nazulino, donis al ŝi. La aliaj, ricevitaj de la nigrulino, kuŝis sur la planko, ĉifitaj kaj piedpremitaj. Emilja serioze ofendiĝis kaj sendube preparis sin por iu vojaĝo. Ŝi pakadis la valizojn, dum ŝi paroladis kun la ĉevaleto.

            – Ne hazarde ŝi estas nigra kiel karbo.

            -?

            – Mensogo de Nazulino! Ĉi nigrulino ne estas feino, nek ŝi iam estis blanka. Ŝi naskiĝis nigra kaj eĉ pli nigra mortos.

            -?

            – Ĉu bona? Vi tre eraras. Pli perversa ol ŝi nur Blubarbulo. Ĉar vi estas nova en ĉi tiu domo vi ne konas ŝin. Onklino Nastasja kompatas nenion. Ŝi prenas tiujn belajn kokidojn kaj – zaz! tordorompas al ili la kolon. Mortigas anasojn, mortigas meleagrojn, mortigas musojn – nenio ekzistas, kion ŝi ne mortigas. Alian tagon, je Kristnasko, la diablino murdis fraton de Vostuleto, tre belan! Ŝi prenis tiun akran tranĉilon, kiu loĝas en la kuirejo kaj – fugt! Ŝi metis la tranĉilon en ĝi, profunden. Kaj ĉu vi pensas, ke okazis nur tio? Vi malpravas! Poste ŝi senfeligis la kompatinduleton en bolanta akvo kaj rostis la kompatinduleton en forno tiel varma, ke oni eĉ ne sukcesis alproksimiĝi.

            -?

            – Kompreneble ŝi povas? Vi ne estas pli bona ol kokidoj, meleagroj kaj porkidoj. Jen unu el la kialoj, pro kio mi volas foriri: forigi vin de ĉi tie, antaŭ ol la perversulino mortigos vin kaj bakos vin en la forno. Domaĝe, ke vi ne estas tiel granda kiel la ĉevalo el Trojo!…

            -?

            – Por kio? Kia demando! Hufobati per troja kalcitro sur ŝia nazo.

            Ĉimomente aperis Nazulino, kiu estis kaŝita por aŭskulti la dialogon.

            – Kio okazas, Emilja? Vi aspektas freneza!…

            – Estas nur tio, ke mi pakas miajn valizojn por translokiĝi el ĉi tiu domo. Mi ne ŝatas maljunulinojn, nek blankajn nek nigrajn.

            – Iru kien, stultulino? Ĉu vi pensas, ke sufiĉas eliri?

            – Mi iras al la domo de Eta Polekso. Kiam mi donis al li la argilan pipon, li diris al mi: “Koran dankon, Sinjorino Emilja. Mia domo estas je via dispono. Aperu tie. ” Venis la tago. Mi iros kaj loĝos ĉe li.

            – Ĉu vi pensas, ke lia domo taŭgas por vi? Ĉu vi forgesis, stulta, ke li estas ete malgranda?

            Emilja levis la fingron al sia frunto kaj pripensis. Finfine ŝi perceptis, ke vere estus granda fuŝo, se ŝi translokiĝus al la domo de Eta Polekso. Ŝi sendube devus resti en la korto kaj dormi ekster la domo, en danĝero esti atakata de ĉiuj strigoj kaj vespertoj de la mondo. Ĉar ŝi terure timadis vespertojn kaj strigojn, ŝi decidis resti.

            – Do mi restos, sed nur se vi donacos al mi novan silkan robon kun rubanda banto kaj ruŝo. Ĉu vi donacos?

            – Jes, diablineto, mi donacos. Sed kun kondiĉo!…

            – Kiu kondiĉo?

            – Paciĝu kun onklino Nastasja. La kompatindulino estas en la kuirejo plorante kun bedaŭro pro tio, ke ŝi minacis vin per batado.

            La kolero de Emilja jam estis pasinta kaj cedis lokon al profitema sento. Do, ŝi tuj decidis profiti de la situacio kaj peti ion, kio estis por ŝi pura ĉarmo.

            – Nur se ŝi donacos al mi tiun brustan pinglon kun kolombeto, vi konas ĝin.

            – Jes, jes. Mi parolos al ŝi kaj ŝi donacos.

            – En ĉi kazo, mi denove paciĝos kun ŝi.

            Emilja malsaniĝis pro tiu pinglo. Ĝi estis vera antikvaĵo, hodiaŭ ne plu eblas trovi en iu butiko. Blua ŝtalo, kun kolora vitra kolombo kiel kapo. Onklino Nastasja havis tri, unu kun blua kolombo, alian kun verda kolombo, kaj alian kun dismakulita-kolombo. Ĝuste ĉi lastan Emilja deziradis – sed ŝi deziradis en granda aflikto, kiel neniam en ĉi mondo, iu pupo deziradis ion ajn.

 

5 – Johano Ni-Ŝajnigu

            Onklino Nastasja fermis sin en la kuirejo por kviete fari la pupon. Horon poste ŝi reaperis kun la ĉefverko en la mano.

            – Preta! Ĝi ne estas bela, sed estas tre simpatia – ŝi diris, kaj montris la produkton de sia kapablo kaj arto.

            Aŭdiĝis ĝenerala “Ho!” pro desapontiĝo, ĉar oni vere ne sukcesas imagi ion pli malbelan, aŭ pli malelegantan. La brakoj eliris preskaŭ el la mezo de la korpo; la piedoj ne aspektis piedojn; la nazo estis grandkapa alumeto fiksita en la mezo de la vizaĝo; kaj la kapo, en formo de akaĵua nukso, estis najlita al la ŝultroj per kurba najlo, kies pinto aperis en la dorso.

            Peĉjo koleretiĝis.

            – Kiel malbela, onklino Nastasja! Vi kreis monstron, kiu ne povas esti montrata al iu ajn. Ĝi senkreditigos la familion!

            – Kaj la vivanta lignopeco multe ĝemis, kiam vi tranĉis ĝin? – volis scii Nazulino.

            – Nenio, nenio! Ĝi donis neniun vivosignon. Ĝi tute egalas al ordinara ligna bastono.

            – Eksterordinare! – observis Peĉjo. – Mi ne kapablas kompreni ĉi fenomenon. La trunka ĝemado tranĉis la homajn korojn, kaj ĉi tiu peco de la trunko montras neniun vivosignon. Ekzistas granda mistero ĉi tie!…

            La Vicgrafo, kiu legadis sian Algebron, palpebrumis pli ol dek fojojn, kiam li aŭdis tion. Poste li petis la parolon kaj memorigis:

            – Dio donis vivon al la unua viro farante argilan pupon kaj blovante. Kial vi ne provas blovi, Peĉjo?…

            – Bona ideo! – diris Emilja, kiu venis por postuli la pinglon. – Mi ankaŭ opinias, ke se vi blovas sur Johano-Ni-Ŝajnigu, bone blovate, li vivos, bone vivante.

            Ĉiuj turnis sin al ŝi kun mirigitaj mienoj.

            – Kio estas tio, pri Johano-Ni-Ŝajnigu, Emilja? Kia ideo!…

            – Johano Ni-Ŝajnigu estas la plej bona nomo, kiun mi trovis por ĉi pupo.

            – Kial?

            – Johano, ĉar li havas vizaĝon de Johano. Ĉiu maleleganta ulo estas pli-malpli Johano. Kaj Ni-Ŝajnigu, ĉar nur ŝajnigante ion ni povas akcepti tian malbelecon. Ni-Ŝajnigu, ke li ne estas malbela. Ni-Ŝajnigu, ke li ne havas najlan pinton sur la dorso. Ni-Ŝajnigu…

            – Sufiĉe, Emilja. Vi jam tre bone klarigis – diris Nazulino kun la okuloj sur la pupo. – Kaj vi pravas. Ne ekzistas pli bona nomo.

            Ĉiuj konsentis kaj taksis Emiljan la plej bona “Nomistino” de la bieneto.

            – En ĉi kazo… – ŝi komencis diri.

            – Mi jam scias! – interrompis Nazulino. – En ĉi kazo, vi volas la pinglon de la dismakulita kolombo de onklino Nastasja, ĉu ne?

            La okuloj de la nigrulino larĝiĝis.

            Nazulino diris al ŝi tion, kio okazis, kaj kiel Emilja preskaŭ faris la plej grandan malprudentaĵon de sia vivo.

            Onklino Nastasja ne volis doni la pinglon, sed la knabino tiel insistis, ke ŝi decidis.

            – Prenu ĝin, ciganino! – ŝi diris dum ŝi elprenis la pinglon de sia brusto. – Mi ne scias, de kiu vi akiris tiun profiteman spiriton. Mi antaŭvidas la tagon, kiam vi fine petos la okulvitrojn kaj la artefaritan dentaron de Sinjorino Benta. Ho Dio!…

            Emilja ĝoje manfrapis kaj kuris por montri la pinglon al la ĉevaleto, kiu nun estas ŝia granda amiko kaj konfidato. Ŝi surmetis al la ĉevaleto belan kokan plumon kiel voston kaj pasigis horojn kun li, ludante per “trovu-la-kaŝatan-aĵon”, “trovu-la-kaŝatan-homon”, kaj “obeu-la-mastron”. Tamen Emilja ne estis trankvila.

            Ĉar ŝi trompis Peĉjon, ŝi timis, ke neatendite li malkaŝos la trompon kaj petos la amatan ludilon.

            La maniero eviti tion estis igi ke Johano-Ni-Ŝajnigu vivu. Sed li insiste montris sin mortinta kiel kadavro. Peĉjo, kiu trovis certan logikecon en la ideo de la Vicgrafo (la ideo blovi), pasigis tri tagojn eksperimentante la rimedon, sed sekrete, por ke neniu moku lin. Li eĉ dolorigis siajn vangojn pro blovado. Nenio funkciis. Emilja ankaŭ provis timigi la pupon. Ŝi venis al li, kiam neniu estis proksime, kaj diris:

            – Vivu, stultulo! Kontraŭe Peĉjo forĵetos vin. Vivu, kaj mi donos al vi tiun ruĝan antaŭtukon, kiu havas poŝeton.

            Johano tamen restis senmova. Neniu skuado, neniu minaco, neniu blovo, neniu promeso de la pupo – nenio igis lin eliri el sia stulta stuporo.

            Iun tagon Peĉjo perdis la paciencon.

            – Sufiĉe! Sufiĉe! Sufiĉe! Miaj vangoj jam ŝvelis pro blovado kaj vi ne vivas, malbelulo. Iru infernen! kaj li kaptis la pupon je la kruro kaj lin ĵetis sur la manĝo-ŝrankon.

            Emilja spektadis la scenon kaj perceptis, ke okazos problemo. Peĉjo donis al li la ĉevaleton kontraŭ la ideo, “se ĝi estus bona”. Tio signifas ke, se la ideo ne rezultos bona, la kontrakto devus rompiĝi. Ne pro tio, ke Peĉjo interesiĝas pri la ĉevaleton (kiu eĉ ne havis voston), sed nur pro malpaco. Tiele pensadis la pupo kaj ŝi korekte pensadis, ĉar je tiu sama tago, posttagmeze, Peĉjo alproksimiĝis al ŝi kaj diris:

            – Kie estas la ĉevalo?

            Emilja sentis ke alvenis la horo por la neevitebla disputo. Ŝi montris sin aroganta, preta por la batalo.

            – Tio ne koncernas vin! – ŝi respondis per defianta tono.

            – Redonu al mi mian ĉevalon! – daŭrigis la knabo, montrante teruran mienon de Blubarbulo.

            – Mi nenion scias pri “via” ĉevalo; Mi nur scias pri “mia” ĉevalo.

            – Mi diris, ke mi donus al vi la ĉevalon se la ideo estus bona, sed la ideo sin montris kiel via nazo kaj mi volas mian ĉevalon.

            – Nu, daŭre volu!

            Peĉjo perdis la paciencon. Li insultis ŝin, ke ŝi estas vizaĝo de seka strigo (la plej malbona insulto por la pupo) kaj pinĉis ŝin. Ha, la mondo falegis! Emilja blekegis kvazaŭ ŝi havus sep pulmojn interne de ŝi: “Helpu! Blubarbulo volas mortigi min! ” kaj aŭdiĝis tia kriego, ke ĉiuj venis ektimigitaj, certaj, ke iu granda katastrofo okazas.

            – Estas ĉi Blubarbuleto, kiu nomis min vizaĝo de seka strigo kaj pinĉis min – diris Emilja plorĝemante.

            Ĉiuj sin lokis je ŝia flanko, inkluzive Sinjorino Benta.

            – Granda viro batalanta kun kompatinda pupeto el ŝtofo! Kie oni vidas tiaĵon? Se vi daŭre agas tiamaniere, mi sendos vin al la seminario Karasa, ĉu vi aŭdas? (*)

            Peĉjo koleretiĝis, sed silentis, kaj Emilja venkinte iris al la ĉevaleto, al kiu ŝi flustris dum longa tempo.

            Baldaŭ la du batalantoj denove renkontiĝis kaj la knabo diris:

            – Vi ankoraŭ pagos al mi, fetorulino!

            – Kanibalo!

            – Vizaĝo de…

            – Ne diru denove, ke mi krias kaj sinjorino Benta metos vin en Karasa!

            Karaca estis malnova lernejo kun terura famo.

            Sciante, ke ŝi krios, Peĉjo iris al la korto, tre ĉagrenita. Li pensis iri al la rivero por fiŝkapti; poste li ŝanĝis opinion kaj, prenante la hakilon, iris al la arbaro. La plej bona maniero resaniĝi en tiaj okazoj estis iri al la arbaro por haki kaj faligi arbon nomata Cekropian, kies trunko estas mola. La nemanifestata kolero forlasis lian korpon kaj li trankvile revenis rekte al la hejmo. Li marŝis sencele dum duonhoro, kaj fine alvenis ĉe la ĝemanta trunko. Li decidis fari novan eksperimenton. Li frapis kaj ekaŭskultis. La trunko ne sonis. Alia bato, alia, kaj pli ol dek. La trunko silentis, silentis!

            – Kiel tio povas okazi? – pensis la knabo. – Se la trunko ĝemis en tiu tago, ĝi devus ĝemi nun. Se ĝi ne ĝemas nun, kial ĝi ĝemis en tiu tago? Jen friponaĵo…

            Li komencis rondiri la trunko kaj atente ekzameni. Li tuj trovis la kavon, kie kaŝiĝis la Vicgrafo. Li rigardis kaj vidis strangan aferon en formo de malmola ĉapelo. Li fiŝkaptis ĝin per ligna hoko, kaj kun granda miro li vidis, ke ĝi estas la eta cilindra ĉapelo de la Vicgrafo.

            – Hu! – li diris, sulkigante la frunton. – La cilindra ĉapelo de Vicgrafo ĉi tie? Mi bone rimarkas, ke okazis friponaĵo…

            Ekzamenante la teron, li eltrovis novajn postsignojn pri tio, ke la Vicgrafo estis tie.

            – Sendube! – li murmuris al si mem post pripensado dum kelkaj momentoj.

            – La Vicgrafo estis kaŝita en ĉi tiu kavo. Sed por kio? Por kio? Jen la friponaĵo… Certe ĝemis li kaj ne la trunko. Mi vere sentis, ke la voĉo similas al tiu de la Vicgrafo. Sed kial li faris tion? Kian intereson li havis por trompi min? Nu, mi scias! Li faris tion laŭ la instigo de Emilja… La diablino timis, ke mi petos la ĉevalon kaj preparis ĉi trompon por mi, kune kun la falsa saĝulo. Certe estas tio! Ili sukcesis trompi min ĉi-foje. Mi falis kiel kaptata anaseto…

            La desaponto de Peĉjo estis pli granda ol la furiozo. – Absurda absurdaĵo! Min trompis ĉifona pupo kaj Vicgrafo farita el malplena maizospiko, mi, la plej inteligenta kaj plej sperta knabo en ĉi ĉirkaŭaĵoj…

            – Tio ne finos tiamaniere! – li laŭte kriis. – Tuj tuj mi venĝos kaj mi volas vidi iliajn reagojn…

(*) Seminario “Karasa” (Carasa) estis antikva internulejo konata pro rigora disciplino kaj bonega instruo. Tie studis eminentaj brazilanoj, inkluzive du prezidantoj de Brazilo.

 

6 – Miraĝoj

            Dum en la arbaro Peĉjo pensadis pri la plej bona maniero venĝi sin kontraŭ la pupo, Nazulino decidis promeni tra la fruktoĝardeno. Ŝi kutimis fari tion en agrablaj posttagmezoj, ĉiam en la kompanio de sia kunulino. Tiun tagon tamen Emilja afekteme rifuzis.

            – Mi ne povas hodiaŭ, – ŝi diris, montrante la ĉevaleton. – Mi instruas ABC al ĉi analfabeto, kiu avidas pri legi la historiojn de Pegazo, Bucefalo, la Troja Ĉevalo kaj aliaj famaj “ĉevaleculoj”.

            Nazulino ne ŝatis marŝi sola, do ŝi ĉirkaŭrigardis la ĉambron por trovi alian kunulon. Ŝi nur vidis la malĝojan fraton de Pinokjo, kiun Peĉjo ĵetis sur la ŝrankon.

            – Kompatindulo! – ŝi diris. – Ĉar li estas malbela kiel malbeleco kaj mortinta kiel mortinteco, neniu prizorgas lin. Mi kunportos vin. Eble la aero de la rivereto utilos al vi.

            Ŝi fiŝkaptis ĝin de la supro de la ŝranko per la tenilo de la balailo kaj iris kun li al la fruktoĝardeno, al la rivereto, kie estis tiu maljuna ingao frukotarbo kun grandegaj radikoj ekstere. Ŝi sidis sur “sia radiko” (estis alia de Peĉjo kaj alia de la Vicgrafo), klinis la kapon al la trunko kaj fermis la okulojn, ĉar la mondo estis trioble pli bela, kiam ŝi fermis la okulojn. El ĉiuj lokoj, kiujn ŝi konas, ĉi tiu estas la plej ŝatata. Ĝuste tie ŝi unue vidis la princon de la Klaraj Akvoj, kaj tie ŝi kutimis pensi pri la vivo, solvi siajn problemetojn kaj revi pri kasteloj.

            La suno faladis ĉe la horizonto (“horizonto” estis la nomo de la monteto malantaŭ kiu la suno kutime kaŝis sin) kaj ĝiaj lastaj radioj ludadis per lumaĵetoj kiuj briladis kaj malbriladis sur la fluo de la akvoj. Fojfoje astianakso-fiŝeto arĝentigis la aeron dum salto.

            Subite Nazulino aŭdis oscedon – ahhh! – Ŝi rigardis… Estis Ni-Ŝajnigu, kiu etendiĝis, kvazaŭ venante el longa dormado.

            Ŝi opiniis tion la plej natura afero en la mondo, kaj nur diris:

            – Finfine! Mi estis certa, ke la atmosfero de la rivereto ŝanĝigos vin.

            – Tamem mi samas – respondis la pupo. – Mi ne ŝanĝiĝis. Mi neniam ŝanĝiĝas. Tiuj, kiuj ŝanĝiĝas estas vi, homaj estaĵoj. Vi ŝanĝis, Nazulino.

            – Kio? – diris la knabino, sulkigante la frunton. – Mi estas tio, kio mi ĉiam estis…

            – Verŝajne. Vi tiom ŝanĝiĝis, ke vi komprenas mian lingvon kaj vi vidos ion, kio ĉiam ekzistis en ĉi bieneto kaj tamen vi neniam vidis. Rigardu tien!

            La knabino rigardis, kien li montras, kaj vere vidis aron da belaj estaĵoj, envolvitaj en travideblaj tulaj vualoj, kiuj dancadis inter la arboj. Meze de ili estis stranga estaĵo, kun pintaj oreloj kiel tiuj de Mefistofelo, du kornoj sur la frunto kaj kapra vosto. Li sonigis muzikojn per Pajno-fluto, kiu estas fluto el tubetoj, similaj al argila dometo de certaj vespoj.

            – Ho! surpriziĝis la knabino, ĉar ŝi memoris ion. – Ĝuste hieraŭ mi vidis en unu el la libroj de avinjo bildon kun sceno simila al tiu. Ili estas la nimfoj de la arbaro kaj la viro estas faŭno.

            Malgraŭ tio, ke ŝi parolis mallaŭte, la dancistinoj aŭdis la vortojn kaj, oni ne scias kial, ili forkuris en freneza kurado ĉiudirekte. La faŭno eĉ faligis sian fluton.

            – Ĝi estas mia nun! – kriis Nazulino, kaj ŝi kuris por kapti ĝin. – Mi gajnis Pajno-fluton!…

            Ho! Ŝi tiel forte ekprenis la fluton, ke ŝi dispecigis ĝin, ĉar ĝi estis el argilo kaj estis plena je vespoj, kiuj flugis en granda aflikto tien, kien fuĝis la nimfoj. Nur unu restis, fiksita inter la dika kaj la montra fingro de la knabino.

            – Kia stranga vespo! Ŝi diris, zorge ekzamenante la kaptito. – Ĝi aspektas kiel maljunulino.

            – Ĉu? – murmuris Ni-Ŝajnigu, kiu venis por rigardi. – Mi konas ĉi vespon. Kiam la lignopeco, el kiu mi venas, estis vivanta arbo, plena je floroj dum septembro, mi ofte vidis ĝin sur niaj branĉoj. Mi suspektas, ke ĝi estas eta feino sin maskita kiel vespo.

            – Se ŝi estas feino, – diris la knabino dubeme, – kial ŝi ne forkuris kun la aliaj kaj permesis ke mi kaptu ŝin?

            – Ĉar mi volis paroli kun vi, – respondis la vespo.

            La okuloj de la knabino larĝiĝis kun granda ĝojo.

            – Ŝi estas ja feino, Ni-Ŝajnigu! Kaj el tiuj, kiuj parolas, ĉar estas kelkaj, kiuj nur faras tlim, tlim, tlim, kiel tiu eta feino Sonorileto, kiu akompanadas Peter Pan. Domaĝe ke Peĉjo kaj Emilja ne estas ĉi tie. Ili koleriĝos pro tio, ke mi vidas feinon antaŭ ol ili.

            La feino-vespo rakontis al ŝi pri sia vivo ekde ŝia naskiĝo kaj diris, ke de multaj jaroj ŝi kuras tra la mondo serĉe de magian pinglon sen kiu ŝi ne povus esti, nu, nu, nu, feino, kiu povas fari ion ajn kaj transformi ion en tion. Ĉi pinglo estis plej potenca magia sorĉobastono, kiu perdiĝis inter la homoj.

            Aŭdinte tion, la koro de la knabino saltis en la brusto. Ŝi tuj memoris la pinglon, kiun onklino Nastasja donis al la pupo kaj imagis, ke eble ĝi estas la magia pinglo. Por certigi sin, ŝi demandis…

            – Ĉu ĝi ne estas pinglo kun dismakulita-kolombo?

            – Ĝuste! Kiel vi scias? – demandis la feino, kun admiro.

            Nazulino rimarkis, ke ŝi eraris, ĉar la vespo povus preni la pinglon de Emilja, malebligante ke ŝi fariĝu fama feino el ŝtofo – tio neniam ekzistis. Ŝi intencis ripari la malprudentaĵon kaj diris: – Mi sonĝis. Hieraŭ vespere mi sonĝis pri pinglo tia, ne tia, sed pli-malpli. Vere ne estis kolombeto, ne, nun mi memoras. Estis koko aŭ alia besto. Kiel vi scias, sonĝoj ĉiam estas konfuzaj.

            – Pli konfuzaj estas la mensogoj de knabino kun kuspita nazo! – diris la vespo, kaj ĝi fuĝis el la mano de la knabino kaj sidiĝis sur arbobranĉo. – Mi rimarkas, ke vi scias, kie estas la pinglo, kaj vi ne volas diri al mi.

            Ni-Ŝajnigu venis al la orelo de la knabino kaj flustris:

            – Ne falu en kaptilo! Ne diru! Ĉu vi scias, ĉu ŝi meritas? Antaŭ feinoj necesas esti tre singarda, ĉar se kelkaj estas anĝeloj de boneco, aliaj estas perversaj kiel sorĉistinoj.

            – Mi aŭdas ĉion! – diris la vespo de sur la branĉo. – Kaj kiel puno mi venene pikos sur la pinto de la nazo de ĉi malbona knabino. Atendu minuton!…

            Kaj ĝi ekŝveliĝis, ŝveliĝis, ĝis ĝi havis la mezuron de grandega birdomanĝanta araneo. Kaj montregis la terurajn pikilojn kaj ĵetis sin al la knabino.

            – Helpu, Ni-Ŝajnigu! – kriis Nazulino kaj ŝi fermis la okulojn. Ŝi sciis, ke la plej bona maniero eskapi el la grandaj danĝeroj estas fermi la okulojn, firme fermitaj, kiel en sonĝoj, kiam ni sonĝas, ke ni falas en profundegaĵon.

            Per salto Ni-Ŝajnigu staris inter la vespo kaj la knabino, preta oferi sian vivon por ŝia defendo. Ni-Ŝajnigu estis malbela, sed ĝi havis heroan animon. Kaj ĉar li estis senarma, li tiris la najlon, kiu fiksas lian kapon al la korpo, kvazaŭ li tirus glavon kaj atakis la vespon. Farante tion, tamen, lia kapo falis teren, ruliĝis laŭ la monteto kaj plonĝis – ĉibum! – en la rivereto.

            La vespo ektimis antaŭ tiu stranga estaĵo, kiu antaŭeniras al ĝi, najlo enmane kaj senkapa. Ĝi surpriziĝis kaj – zunn! – malaperis en la aero…

            – Ĉu finiĝis? – demandis la knabino, ĉiam kun fermitaj okuloj.

            Neniu respondis.

            – Ĉu ĝi ankoraŭ estas ĉi tie? – ŝi demandis denove.

            Neniu respondis.

            Nazulino do ekmalfermis la okulojn, tre timeme, kaj finfine larĝe malfermis ilin. Sed ŝi ekkriis pro teruro, kiam ŝi vidis la pupon antaŭ si, najlo en la mano kaj senkapa.

            – Kio okazas, Ni-Ŝajnigu? Kian finon venis al via kapo?

            Kompreneble la pupo nenion respondis. Li havis buŝon kaj orelojn nur sur la kapo, kaj ĉar lia kapo ruliĝis laŭ la monteto, li povis nek aŭdi nek respondi.

            – Kio pri mi? – diris la knabino al si mem. – Ĉi loko ŝajnas tre danĝera, kaj sen la helpo de Ni-Ŝajnigu grandaj malfeliĉoj povas okazi al mi. Se nur apude estus dometo…

            Ŝi ĉirkaŭrigardis kaj vidis fumon ne malproksime. “Eble estas domo!”, ŝi pensis, kaj kuris tien. Jes, estis domo, la plej bela domo, kiun ŝi vidis en sia tuta vivo, kun florantaj lianoj kaj du verdaj ŝutroj. La knabino frapis – tok, tok, tok …

            – Eniru, bonvole! – voĉo kriis de interne.

            Nazulino malfermiĝis kaj eniris kaj ĝojkriis – Ruĝa Ĉapeto! Kia feliĉo trovi vin ĉi tie!

            – Kaj mia feliĉo ricevi vian viziton estas eĉ pli granda, Nazulino! Kiom longe mi atendadis vin!…

            Ili brakumis kaj kisis unu la alian kaj tenis manojn kaj okulojn fiksitajn unu sur la alia. Estis la hejmo de Ruĝa Ĉapeto, kies avinjo estis vorita de la lupo. Ŝi jam estis en la bieneto de Sinjorino Benta la tagon de la akcepto de la sorĉitaj princinoj kaj tre amis Nazulinon kaj Emiljan, invitinte ilin veni por pasigi kelkajn tagojn kune.

            – Sed kial vi ne avertis min pri via vizito, Nazulino?

            – Mi alvenis ĉi tien hazarde. Mi trovis min sola en la arbaro, post kiam mia gvidanto perdis la kapon, kaj mi ne scias, kio povus okazi al mi, se ne estus la fumo de via domo, kiun mi vidis de malproksime. Kaj mi venis kurante, eĉ sen scii, kiu loĝas ĉi tie.

            Nazulino rakontis ĉion, kio okazis al ŝi, kaj la teruran malfeliĉon, kiu trafis Johanon Ni-Ŝajnigu.

            – Kia koincido! – diris Ruĝa Ĉapeto. – Antaŭ ne longe mi banis min en la rivereto kaj objekto, kiel akaĵua nukso, ruliĝadis laŭ la akvo ĝis ĝi trafis min. Mi prenis ĝin, rigardis kaj vidis, ke ĝi estas kapo, kun buŝo, nazo kaj ĉio ajn. Kiu scias, ĉu ĝi ne estas la kapo de Ni-Ŝajnigu? Ĝi estas en mia antaŭtuko.

            Ŝi eniris kaj alportis la kapon.

            – Jes, estas ĝi! – kriis Nazulino, kontentega pro tiu neatendita kaj feliĉa rezultato. – Mi riparos mian Johanon Ni-Ŝajnigu, tuj tuj.

            Parolite, farite. Post duonminuto la kapo de la pupo revenis al sia loko kaj li povis paroli kaj rakonti ĉiujn okazintaĵojn tiam, kiam la knabino havis la fermitajn okulojn. Kiam Ni-Ŝajnigu finis la rakonton, Ruĝa Ĉapeto suspiris kaj diris:

            – Mi tre volus fidelan kaj kuraĝan kunulon kiel ĉi tiun! Mi vivas tiel sola en ĉi izolejo…

            Nazulino promesis, ke ŝi vizitos ŝin ĉiam, kiam ŝi povos.

            – Kaj nepre venu kun Emilja. Mi tre ŝatis ŝin.

            Nazulino diris al ŝi, sekreteme, por ke iu vespo tie kaŝata ne aŭdu, ke la pupo posedas kolomban pinglon, kiu estas magia sorĉobastono kaj ŝi povus, baldaŭ, fariĝi potenca feino – kaj feino, kiu neniam ekzistis en la mondo: la Ŝtofa Feino.

            – Ke ŝi ŝanĝiĝu, do, kaj aperu ĉi tie, por ke ni povu ludi pri transformi ĉion.

            Ĉimomente eniris Johano Ni-Ŝajnigu, kiu iris al la korto por refreŝigi la kapon. Li estis tre feliĉa kaj diris:

            – Divenu tion, kiu rapide pasis ĉi tie! Peter Pan. Li babilis kun mi dum duonminuto kaj foriris, flugante, al Neniamlando, kie li loĝas. Li diris, ke iun tagon li aperos en la bieneto de Sinjorino Benta por ludi kun Peĉjo.

            – Domaĝe, ke li ne restis minuton por trinki kafon kun ni! – diris Ruĝa Ĉapeto. – Li ĉiam vizitas min kaj mi tre ŝatas lin.

            Nazulino, kiu jam konis lin, multe demandis pri ĉi eksterordinara “knabo, kiu malkonsentis plenkreskiĝi“, kaj lia nedisigebla kunulino, la feino Sonorileto. La knabinoj ankoraŭ paroladis pri Peter Pan, kiam Ni-Ŝajnigu kriegis malespere kaj montris la strangan figuron, kiu ĵus transsaltis la kortan barilon; enmane li havis grandegan tranĉilon specialan por mortigi virinon.

            – Fermu la okulojn, Nazulino! – li kriis. – Venas Blubarbulo!…

            La knabino, por savi sin, fermis la okulojn per kiom da forto ŝi kapablis…

 

7 – La pinglo

            Kaj ŝi savis sin. Kiam Nazulino remalfermis la okulojn, ŝi vidis, ke ŝi denove estas en la fruktoĝardeno, ĉe la rando de la rivereto, sidanta sur “sia radiko” kun Ni-Ŝajnigu ĉe sia sino, muta kaj morta kiel antaŭe. Ŝi skuis ĝin, kvazaŭ oni skuas horloĝon kiu haltis, sed la pupo ne moviĝis. Ŝajnas, ke rompiĝis la risorto.

            – Kia domaĝo! – murmuris Nazulino. – “Mi ŝanĝis la staton” denove. Nun mi estas en la stato de ĉiutaga vivo – banala stato…

            Kaj ŝi kuris hejmen, ĉar estis preskaŭ nokto.

            – Avinjo! – ŝi kriis enirante. – Ni-Ŝajnigu vivis pli ol unu horon, kaj parolis kun mi, kaj akompanis min al Mirlando, kie loĝas Ruĝa Ĉapeto. Kaj mi vidis dancantajn nimfojn, kaj faŭnon ludantan fluton, kaj mi rompis la fluton, kaj nubo de vespoj eliris, kaj unu el ili estis feino kaj…

            – Haltu, haltu, knabino! – diris Sinjorino Benta, kaj ŝi kovris la orelojn. – Vi kapturnigas min. Mi komprenas nenion.

            – Kaj la feino volis mordi min kaj mi fermis la okulojn forte, kaj Johano Ni-Ŝajnigu tiris la najlon kaj trafis ĝin, kaj la perversulino forkuris kaj la kapo de Ni-Ŝajnigu ruliĝis laŭ la monteto…

            – Ĉesu, ĉesu! – denove kriis la maljunulino. – Rakontu ĉi historion al Peĉjo kaj lasu min trankvila.

            Peĉjo jam forlasis la arbaron. Li sulkis la frunton kaj desapontiĝis, kun penso pri la plej bona maniero venĝi la pupon kaj la Vicgrafon.

            Kiam li alvenis, la knabino iris renkonte al li, kriante:

            – Tri bonegaj novaĵoj, Peĉjo! Johano Ni-Ŝajnigu vivis pli ol unu horon kaj montris sin kiel noblan rolulon. Li havas tre malsaman temperamenton ol Pinokjo. Multe pli prudenta kaj krome kuraĝa kaj lojala.

            Peĉjo tute konfuziĝis per tiuj vortoj. Li ne sukcesis agnoski, ke tia afero eblas. Se Ni-Ŝajnigu ne estis farita el  “vera vivanta lignopeco”, kiel li povus vivi?

            – Jes, li vivis! – insistis la knabino. – Sed li vivas nur kiam ni “ŝanĝas staton”.

            – Kion signifas tio?

            – Mi ne sukcesas klarigi. Mi nur scias, ke en certaj okazoj ni ŝanĝas statojn kaj komencas vidi la mirindajn aferojn, kiuj ĉirkaŭas nin. Mi vidis nimfojn, faŭnon, kaj vespon, kiu estis feino, kaj Ni-Ŝajnigu batalis kontraŭ ĝi kaj savis min, kaj mi vidis iom da fumo malproksime kaj kuris kaj trovis la domon – ĉu vi scias de kiu?

            – ?      

            – De Ruĝa Ĉapeto.

            – Ne diru!…

            – Kaj ni multe interparolis, kaj ŝi sciigis min, ke ŝi bone rilatiĝas kun Peter Pan. Kaj Peter Pan aperis al Ni-Ŝajnigu kaj promesis veni ĉi tien.

            Peĉjo saltis pro ĝojo, ĉar tio estas lia plej granda deziro en la mondo.

            – Kaj la tria novaĵo estas eĉ pli grava – daŭrigis la knabino. – Imagu, ke mi eltrovis, ke tiu kolombopinglo, kiun onklino Nastasja donis al Emilja, estas potenca sorĉobastono – kaj tial Emilja, se ŝi volas, povas fariĝi feino!

            Pejo denove saltis pro ĝojo, kaj tiel bruigis, ke la pupo el la salono aŭdis kaj venis por vidi tion, kio okazas. Kaj la sama Peĉjo, kiu antaŭ kelkaj minutoj planis venĝon pro la trompo, tute ŝanĝis opinion.

            Li decidis flati la estontan feineton.

            – Emilja – li diris kun la plej afabla voĉo en la mondo – mi faros tri novajn ĉevaletojn por vi, ĉiu de unu koloro, kaj belan dometon por ke vi loĝu, kaj etan fornon por ke vi kuiru, kaj balancilon por ke vi svingiĝu, kaj flugiletojn por ke vi flugu kaj…

            La pupo iĝis tiel surprizita pro ĉi neniam antaŭe viditaj ekscesoj de agrablaĵoj, ke ŝiaj okuloj larĝiĝis, larĝiĝis, larĝiĝis, ĝis – pluf! – eksplodis.

            – Perversulo! – ŝi kriis kun ploranta vizaĝo. – Jen tio, kion vi faris al mi…

            La okuloj de Emilja estis broditaj per kudrofadeno kaj kiam ili tro larĝiĝis, tio okazis – ili rompiĝis…

Visitas: 266