Monteiro Lobato en Esperanto – 01

La Bieneto de la Flava Pego

Dua parto: La Bieneto de la Flava pego

Tradukis: Jorge Teles

1 – La ĵabutikaboj

            Reveninte el la reĝlando de la Klaraj Akvoj, Nazulino komencis ĉiunokte sonĝi pri princo Oroskvamo, Sinjorino Araneo, doktoro Heliko kaj aliaj multaj gravuloj, kiujn ŝi renkontis tie. Ŝi restis tiel, ke ŝi ne povis vidi la plej malgrandan insekton sen komenci imagi la mirindan vivon, kiun ĝi havus en sia eta lando. Kaj kiam ŝi ne pensis pri tio, ŝi pensis pri Eta Polekso kaj la rimedoj por igi lin eskapi denove el la historio, kie la kompatinda loĝas malliberigata.

            Ĉi tio estis la plej ŝatata temo de la konversacioj de la knabino kun la pupo. Ili faris ĉiuspecajn planojn, ĉiu pli frenezetan.

            Emilja havis ideojn kiuj estas veraj deliraĵoj.

            – Mi iros tien – ŝi diradis – kaj mi kaptos la orelojn de Fraŭlino Blatino kaj donos piedbaton sur ŝian papagan nazon kaj prenos Etan Polekson per la botoj kaj kuros ĉi tien.

            Nazulino ridadis, ridadis…

            – Kien vi iros, Emilja?

            – Tie, kie loĝas la maljunulino.

            – Kaj kie loĝas la maljunulino?

            La pupo ne sciis, sed ne baraktis pri la respondo. Emilja neniam baraktis pri siaj respondoj. Ŝi diradis la plej grandajn fuŝaĵojn en la mondo, sed ĉiam respondis.

            – La maljunulino loĝas kun Fingrulo.

            – Eta Polekso, Emilja!

            – FIN-GRU-LO. – Ŝi estis obstina kiel nur ŝi mem. Ŝi neniam diradis doktoron Helikon. Ŝi ĉiam diradis Doktoron Helan Drelikon. Kaj ŝi neniam diradis Etan Polekson. Sed Fingrulon.

            – Bone, – konsentis la knabino. – La maljunulino loĝas kun Eta Polekso kaj Eta Polekso loĝas kun la maljunulino. Kaj kie loĝas ambaŭ?

            – Ili loĝas kune.

            Nazulino ridis, dirante: – Kiu kapablas diskuti kun ĉi diablineto!

            Ankaŭ Sinjorino Benta trovis multe da amuzo antaŭ la frenezaĵoj de la pupo. Ĉiunokte ŝi metis ŝin sur la genuon por rakonti al ŝi okazintaĵojn. Ĉar estis neniu en la mondo, kiu pli ŝatis historion ol la pupo. Ŝi ofte petis la rakontojn pri ĉio – la tapiŝo, la kukolhorloĝo, la ŝranko. Kiam ŝi aŭdis, ke Peĉjo, la alia nepo de Sinjorino Benta, venis por pasigi iom da tempo ĉe la bieneto, ŝi petis la rakonton pri Peĉjo.

            – Peĉjo ne havas historion, – ridante respondis Sinjorino Benta. – Li estas dekjara knabo, kiu neniam forlasis la domon de mia filino Antonika kaj tial li ankoraŭ faris nenion kaj scias nenion pri la mondo. Kial li havus historion?

            – Bela diraĵo! – respondis la pupo. – Ankaŭ tiu libro kun ruĝa kovrilo sur via librobreto neniam forlasis la domon kaj tamen ĝi havas pli ol dek rakontojn interne.

            Sinjorino Benta sin turnis al onklino Nastasja.

            – Emilja diras tiom da stultaĵoj, ke preskaŭ ne eblas paroli kun ŝi. Ŝi konfuzas nin.

            – Tiele estas ĉar ĝi estas farita el ŝtofo, sinjo – klarigis la nigrulino – kaj tre senvalora ŝtofo. Se mi imagintus, ke ŝi lernos paroli, mi farintus ŝin el silko, aŭ almenaŭ peceton de la ŝtofo de via robo por iri al meso. – Sinjorino Benta rigardis onklinon Nastasja laŭ ia maniero, kvazaŭ pensante ke tiu klarigo estas tre simila al la klarigoj de Emilja…

            En ĉi momento aperis Nazulino, kun letero al Sinjorino Benta alportita de la poŝtoficejo.

            – Letero de via filino Tonika, avinjo, –  diris la knabino. – Certe estas pri la vojaĝo de Peĉjo.

            Sinjorino Benta legis. Vere estis tio. Peĉjo venos post semajno.

            – Ĉu ankoraŭ unu semajno? – komentis Nazulino, senkuraĝigita de tiom da prokrasto. – Kia domaĝo! Mi havas tiom multe por rakonti al Peĉjo – aferojn el la regno de la Klaraj Akvoj…

            – Mi ne scias tion, pri kia regno temas. Vi neniam diris al mi pri ĝi, – diris Sinjorino Benta kun surprizita vizaĝo.

            – Mi ne parolis nek parolas ĉar vi ne kredas. Vera mirindaĵo, avinjo! Korala palaco, kiu aspektas kiel sonĝo! Kaj princo Oroskvamo, kaj doktoro Heliko, kaj Sinjorino Araneo kun siaj ses filinetoj, kaj majoro Kaptaso, kaj la Papago, kiun mi savis de la morto – kiom multe! … Ni eĉ vidis balenojn tie, grandegan balenon, kiu mame nutradis bebeton. Mi vidis milionon da aĵoj, sed mi povas diri nenion al avinjo aŭ onklino Nastasja, ĉar vi ne kredas. Al Peĉjo, certe mi povas diri ĉion, ĉion…

            Sinjorino Benta, fakte, ĉiam rifuzis krediton al la mirindaj rakontoj de Nazulino. Ŝi ĉiam diradis: – Ĉi tio estas sonĝoj de infanoj. – Sed post kiam la knabino paroligis la pupon, Sinjorino Benta tiel impresiĝis, ke ŝi diris al la bona nigrulino:

            – Ĉi tio estas tiel mirinda, ke mi preskaŭ kredas, ke la aliaj mirindaĵoj, kiujn Nazulino diris al ni, ne estas simplaj imagaĵoj, kiel mi ĉiam pensis.

            – Ankaŭ mi pensas. Ĉi tiu knabino estas tro petolema. Ŝi eble trovis ian magian sorĉobastonon, perditan de iu feino… Ankaŭ mi ne kredis, kion ŝi diris, sed post la kazo de la pupo mi konfuziĝis en mia kapo. Kie oni vidas ion tian, sinjo, ĉifonan pupon, kiun mi mem faris per ĉi tiuj ordinaraj manoj, kaj el tia ordinara tuko, parolantan, parolantan kiel neniu ajn!… Ho, aŭ ni kadudiĝas aŭ la mondo freneziĝas…

            Kaj la du maljunulinoj rigardis unu la alian, balancante la kapon.

            Nazulino ne ŝatis atendi; ŝi do ĉagreniĝis pro tio, ke ŝi devas atendi Peĉjon la tutan semajnon. Feliĉe, estis sezono por ĵabutikabo.

            En la bieneto estis kelkaj ĵabutikabo-arboj, sed unu sufiĉis por ĉiuj ĝissate. Ĝuste tiun semajnon la ĵabutikaboj alvenis “al la punkto” de maturiĝo kaj la knabino faris nenion krom sin regali per ili. De tempo al tempo ŝi grimpis sur la arbon, kiel simieto. Ŝi elektis la plej belajn fruktetojn, metis ilin inter siaj dentoj kaj tlok! Kaj post ĉi tlok!, ŝi englutis la sukon kaj pluf! – kerno eksteren. Kaj tlok!, pluf!, tlok!, pluf!, tie ŝi pasigis la tutan tagon sur la arbo.

            La ĵabutikaboj havis aliajn klientojn krom la knabino. Unu el ili estis tre avida porketo, nomata Vostuleto.

            Tuj kiam li vidis Nazulinon grimpantan sur la arbon, Vostuleto kuris kaj staris sube, atendante la semojn. Ĉiufoje kiam tlok! eksonis tie supre! sekvita de pluf! oni aŭdis njok! de la porkido, kaptanta ion ajn. Kaj la muziko de la ĵabutikabo-arbo estis tia: tlok! pluf! njok! – tlok! pluf! njok!…

            Kaj ankaŭ tropikaj birdoj, kaj abeloj kaj vespoj. Multaj vespoj, precipe, kiam la ĵabutikaboj estis kvazaŭ mielo, kiel diris Nazulino.

            Ili elektis la plej bonajn fruktojn, trapikis ilin per la pikilo, metis duonan korpon enen kaj lasis sin tre trankvilaj, suĉante, ĝis ili ebriiĝis.

            – Kaj ili ne mordis?

            – Ili ne havis tempon. Estis malmulta tempo por ĝui tiun frandaĵon, kiu daŭris nur ĉirkaŭ dek kvin tagojn.

            Ili ne mordis estas maniero diri. Antaŭe ili ne mordis, jen tio. Ĉar ĝuste tiun posttagmezon unu el ili mordis. Nazulino estis sur la branĉo, distre pensante pri la surprizo, kiun princo Oroskvamo ricevus, se ŝi donacus al li ĵabutikabon, kiam ŝi alportis unu el tiuj frukteton kun trueto al la buŝo, kun vespo interne.

            Ĉi-foje anstataŭ la kutima tlok!, tiu, kiu sonis, estis kriego – ha!… – tiel laŭte ŝi diris, ke interne de la domo la du maljunulinoj aŭdis.

            – Kio tio estas? – ekdiris sinjorino Benta, timigita.

            – Mi vetas, ke estas vespo, sinjo! – diris onklino Nastasja. – Ŝi ne forlasas la “fruktujon” kaj, ĉar ŝi neniam estis mordita, ŝi troigas. Mi daŭre diras, “Atentu pri vespoj!” sed tio ne utilas, Nazulino ignoras. Nun…

            Kaj ŝi kuris al la fruktoĝardeno por helpi la knabinon. Ŝi trovis ŝin jam survoje al la domo, kun la lango eksteren, ĉar ĝuste sur la langopinto pikis la vespo. La nigrulino alportis ŝin hejmen, metis ŝin sur la genuojn kaj diris:

            – Trankviliĝu, stultulino, estas nenio. Doloras, sed tuj pasos. Elmontru vian langon, por ke mi povu eltiri la pikilon. Kiam vespo pikas, ĝi lasas la pikilon. Eksteren. Jes.

            Nazulino metis la langon unu spanon eksteren kaj onklino Nastasja, malfacile, ĉar ŝiaj okuloj jam malfortiĝas, sukcesis trovi la pikilon kaj eltiri ĝin.

            – Jen! – ŝi diris, montrante ion ĉe la fino de pinĉilo. – Jen la malbonulo. Nun estu pacienca kaj atendu, ke la doloro pasu. Se estus mordo de atakema hundo, estus multe pli malbona…

            Nazulino sentis doloron dum kelkaj minutoj, ŝvelinta lango kaj ruĝaj okuloj, plorante de tempo al tempo. Post kiam la doloro finiĝis, ŝi iris al la pupo por rakonti la tutan okazaĵon.

            – Laŭmerite! – diris Emilja. – Se estus mi, antaŭ ol manĝi mi rigardus ĉiun frukton, unu post la alia, kun la binoklo de Sinjorino Benta.

            Malgraŭ tio, kio okazis, Nazulino ne povis reteni ridegon, kiun onklino Nastasja aŭdis el la kuirejo.

            – Nazulino jam resaniĝis, – diris al si la nigrulino, – kaj post momento ŝi denove grimpos la arbon.

            Kaj ŝi pravis. Baldaŭ, kiam ŝi iris al la rivero kun la pakaĵo da malpuraj vestaĵoj por lavado, ŝi pasis apud la ĵabutikabo arbo, haltis kaj aŭskultis la kutiman muzikon – tlok! pluf! njok… Estis Nazulino sur la arbo.

            Estis vespoj kun duona korpo ene de la frukto. Estis Vostuleto kiu atendadis la falon de la kernoj.

            – Ĉio estas en ordo! – murmuris la nigrulino, kaj metinte la pipon en la buŝon ŝi daŭrigis sian vojon.

 

2 – La vespo-entombigo

            Vespere, kiam ŝi sin preparis por enlitiĝi, Nazulino memoris, ke ŝi forgesis la pupon sub la ĵabutikaba arbo.

            – Kompatinda Emilja! Ŝi devas esti terurita pro la strigoj … kaj petis al onklino Nastasja ke ŝi tien iru por kunporti la pupon.

            La nigrulino iris kaj alportis Emiljan, tute malseka de roso, tre furioza pro la forgeso de la knabino. Kaj nur post la promeso de bela nova robo, ŝi trankviliĝis.    – Indiena rozkolora robo kun punktetoj. Kaj tre longa jupo.

            – Kial, Emilja? – demandis la knabino, opiniante tiun guston strangan.

            – Ĉar mi malpurigis la kruron ĉi tie sur la genuo kaj mi ne volas, ke iu vidu.

            – Plej facile estas lavi la genuon.

            – Dio min gardu! Onklino Nastasja diris, ke mi estas remburata de sekaj kamomilaj floroj kaj pro tio mi ne devas malsekiĝi. Mi kovriĝos je ŝimo. Iun tagon mi ankoraŭ povas fariĝi grafino kaj mi ne volas esti nomata Grafino de Ŝimo.

            – Ŝimo kaj fetoro! Vi pravas, Emilja. Pli taŭgas robo kun longega trenaĵo. Kiel grafino vi aspektos bone. Sed kia grafino?

            – Mi volas esti la grafino de la Tri Steletoj! Mi pensas, ke tri steletoj ĉiam estas belaj. La urbo ***,  la jaro ***, la Duko ***, kiel aperas en la romano legata de Sinjorino Benta.

            – Bone, Emilja. De ĉi tiu momento vi nomiĝas grafino de la Tri Steletoj kaj por ke ĉiuj tion sciu mi pentros tri steletojn sur via frunto. Ĉiuj estaĵoj en la mondo tordiĝos pro envio!…

            – Ĉiuj, escepte de unu, – observis la pupo.

            – Kiu?

            – La vespo, kiu pikis vian langon.

            – Klarigu vin, Emilja. Mi komprenas nenion.

            – Mi volas diri, ke la vespo mortis kaj estas profunde enterigita en la tero, – klarigis la pupo. – Mi vidis ĉion. Post kiam ĝi pikis vian langon kaj vi faris pluf! antaŭ ol  krii ajajaj’! la kraĉita jabotikabo, ankoraŭ kun la vespo interne, falis tre proksime al mi. Tiam mi vidis ĉion, kio okazis, post kiam vi malsupreniĝis el la arbo, hurlante kiel bovido, kaj  kun via lango eksteren.

            Kaj la pupo precize rakontis la malĝojan finon de la kompatinda vespo.

            – Ĝi ankoraŭ restis preskaŭ unu horon ene de la ŝelo, tute vundita, kaj movetis kaj unu kruron kaj la alian. Fine ĝi haltis. Ĝi mortis.

            Formikoj venis por prizorgi la entombigon. Ili rigardadis, rigardadis, studis la plej bonan manieron eltiri ĝin de tie. Ili alvokis aliajn formikojn kaj fine komencis la taskon. Ĉiu kaptis ĝin per unu kruro kaj, tiris, tiris, ĝis kiam la vespo estis for de la ĵabutikabo. Kaj ili trenis ĝin al la kaverno, kiu estas la truo, kie loĝas la formikoj. Tie ili haltis, por atendi la faranto de parolado…

            – Parolanto, Emilja!

            – FARANTO DE PAROLADO. Kaj tiu venis, kun eta parolado sub la brako, skribita sur papero, kaj li legis, legis, legis, kaj neniam finis. La skarabo (ĝi estis skarabo de la Historia Instituto) ĝenis la formikojn kaj ili fajfis. Kaj tuj aperis polica manto, kun bastoneto en la mano. “Kio okazas?” – li demandis. “Okazas ke ni estas lacaj kaj malsataj kaj ĉi tiu fama parolanto neniam finas sian paroladon. Ĝi estas longa kiel longa bastono”, diris la formikoj. “Por bastono, bastono!” – solvis la soldato – kaj ŝtopis la buŝon de la parolanto per sia bastoneto. La formikoj, tre feliĉaj, daŭrigis la funebran servon kaj kunportis la kadavron de la vespo ĝis la fundo de la kaverno. Tiam unu aperis kun bildeto kun surskribaĵo kaj fiksis ĝin sur teramaseto:

“ĈI TIE EN ĈI TRUO TOMBKUŜAS KOMPATINDA VESPO, EN LA FLORO DE LA JAROJ MORTIGITA DE LA KNABINO KUN KUSPITA NAZO. PREĜU POR ĜIA ANIMO! “

            Tion farite, ili retiriĝis. Venis la nokto. Nur la skarabeto restis en la dezerta fruktoĝardeno, ĉiam sufokiĝanta per la bastono. Li tre volis daŭrigi la paroladon.

            Fine, li sukcesis liberigi sin de la bastoneto kaj tuj daŭrigis: “En ĉi tiu solena momento…” Sed bufo, kiu preterpasis, vidante la skarabon lumigis siajn okulojn kaj diris: “Vi ne perdas por atendi!…” Kaj saltis kaj glutis la parolanto!

            – Ĉu vi ne rimarkis, Emilja, ĉu tiu bufo estis majoro Kaptas-Kaj-Ne-Plu-Forlasas? – demandis la knabino.

            – Ne, ne estis! – respondis la pupo. – Estis kolonelo Manĝas-la-Parolanton-Kun-Parolado-Kaj-Ĉio-Ajn…

 

3 – Fiŝkaptado

            Finfine la ĵabutikaboj finiĝis. Nur sur la supraj branĉoj oni ankoraŭ vidis unu aŭ du, ĉiujn kun vespaj truoj.

            Vostuleto – rom, rom, rom, – foje aperis tie nur pro kutimo. Li staris senmove, tre serioze, atendante falon de la ŝeloj; tamen nenio falis; li rezignis kaj foriris, rom, rom, rom…

            Nazulino ankaŭ aperis de tempo al tempo kun longa bastono en la mano kaj nazo supren en la aero, kun espero “kapti” ion.

            – Hu, knabino! – iam kriis de la rivero onklino Nastasja. – Preskaŭ unu tuta monato da tlok tkok ne sufiĉas? Lasu tion kaj venu por helpi min je pend-sekigo de ĉi tolaĵojn, kiujn mi ĵus lavis. Nazulino ĵetis la bastonon sur la porketon, kiu faris kojn! kaj ŝi kuris al la rivero, kun Emilja kapo-malsupre en la poŝo de la antaŭtuko.

            Tie ŝi havis ideon: lasi la pupon fiŝkapti dum ŝi helpos la nigrulinon.

            – Onklino Nastasja, faru fiŝhoketon por Emilja. La kompatindulino tre volas fiŝkapti…

            – Nur tio mankas al mi nun! -respondis la nigrulino, elprenante la pipon el sia buŝo. – Mi, kun tiom da taskoj devas perdi tempon kun sensencaĵoj.

            – Ĉu jes? – insistis la knabino. – Pinglon mi havas ĉi tie. Fadenon, mi forprenos el mia jupo. Bastono ne mankas. Ĉu?

            La nigrulino ne havis rimedon.

            – Kion mi ne faru por vi, diableto? Jes, jes… Sed se la laboro malfruiĝas, ne mia estos la kulpo.

            Kaj ŝi faris. Ŝi kurbigis la pinglon en hokon, ligis ĝin al la fino de fadeno kaj trovris bastoneton – duspanan vergeton, ni imagu! Nazulino kompletigis la laboron, ligante la bastonon al la brako de la pupo.

            – Kaj logaĵo? – ŝi demandis poste.

            – Logaĵo ne estas problemo, knabino. Ajna akrido taŭgos.

            Saltante ĉi tie, saltante tie, Nazulino sukcesis kapti verdan akridon.

            Ŝi fiksis ĝin sur la hokon. Poste ŝi fiksis la pupon ĉe la rando de la akvo, tre streĉe, kun ŝtono sur la genuoj, por ke ŝi ne falu.

            – Nun, Emilja, silentu! Nenia pepado, ĉar brueto timigas la fiŝojn. Tuj kiam unu el ili mordos,  vi zukt!, eltiru la fadenon.

            Kaj, ŝi tie lasis la pupon kaj iris al la nigrulino.

            – Ĉu vi fritos por mi la fiŝeton de Emilja por vespermanĝo, Nastasja? Ĉu jes?

            – Jes, mi fritos! Mi fritos sur mia fingro!…

            – Ne ŝercu, Nastasja! Emilja estas diableca. Neniu kapablas imagi tion, kion ŝi sukcesas.

            Ĉi vortoj estis ĵus diritaj kaj – ĉibum!… la ŝtofa fiŝkaptistino baraktadis ene de la akvo, kun ŝtono kaj ĉio ajn.

            – Helpu, Nastasja! Emilja dronas!… – kriis la aflikta knabino.

            Fakte. Fiŝo glutis la logilon kaj, penante sin liberi de la hoko, trenis la pupon ĝis la mezo de la rivero.

            Onklino Nastasja prenis stangon kun hoko kaj iom post iom sukcesis tiri la malfeliĉan fiŝistinon ĝis la rando de la rivereto, al loko, kie la knabino sukcesis kapti ŝin.

            Tiele okazis. Kaj kia estis la miro de Nazulino kiam ŝi vidis en la akvo, ligata al la hoko de Emilja, malgranda hopliasa fiŝo, kiu freneze skuiĝadis!

La nigrulino pendigis sian lipegojn.

            – Ho Dio! Ŝajnas ke estas sorĉaĵo! – ŝi murmuris.

            Tre feliĉa pro la aventuro, Nazulino pafis sin hejmen kun la fiŝo en la mano.

            – Avinjo – ŝi kriis enirante, – divenu, kiu kaptis ĉi tiun fiŝeton…

            Sinjorino Benta rigardis kaj diris:

            – Nu, kiu alia? Vi, filino.

            – Vi eraras!

            – Onklino Nastasja, do.

            – Nenia Nastasja, nenia!…

            – Do, la Sacio (*) – mokis Sinjorino Benta.

            – Avinjo ne divenas! Ĉar temas pri Emilja…

            – Ĉu vi trompas vian avinjon, filino?

            – Mi ĵuras! Je Dio, estis Emilja. Demandu onklinon Nastasjan, se vi dubas.

            La nigrulino eniradis kun pakaĵo da lavita tolaĵo super la kapo.

            – Ĉu ne, onklino Nastasja? Ĉu Emilja ne estas tiu, kiu kaptis la fiŝon?

            – Jes, ŝi kaptis,  respondis la nigrulino, parolante al Sinjorino Benta. – Estis la pupo. Vi ne povas imagi, kiel petolema estas ĉi knabino! Ŝi sukcesis igi la pupon ĉe la rivero kaj la kazo estas, ke la fiŝo estas ĉi tie…

            Sinjorino Benta malfermis la buŝon.

            – La diraĵo estas, ke ju pli vi vivas, des pli vi lernas. Mi havas pli ol sesdek jarojn kaj ĉiutage mi lernas novaĵojn kun ĉi frenezeta nepino…

            – Hodiaŭaj infanoj, sinjo, jam naskiĝas spertaj. Miatempe la knabinoj marŝadis ĉe la brako de la flegistino, kun suĉumo en la buŝo. Hodiaŭ?… Ho Dio! Preferindas ne paroli…

            Kaj kun la knabino dancanta antaŭ ŝi, onklino Nastasja iris al la kuirejo por friti la hopliasan fiŝon.

(*) Sacio estas nigra koboldeto de la brazila folkloro. Li estas mokema kaj petolema, havas unu nuran kruron kaj portas ruĝan ĉapon kaj pipon. Lia ŝercoj memoras tiujn de Pukk de Somermeznokta Sonĝo de Ŝekspiro.

 

4 – La rufaj formikoj

            Nur post kiam ŝi manĝis la frititan fiŝon, Nazulino memoris la kompatindan pupon, trempitan de la bano en la rivero.

            – La kompatindulino!… Probable ŝin atakos pneumonio…

            Kaj ŝi kuris por prizorgi la pupon. Ŝi senvestigis ŝin kaj metis ŝin en lokon de forta suno. En unu loko ŝi etendis la malsekajn vestaĵojn kaj proksime la kompatindan Emiljan tute nudan. Kaj ŝi estis forironta, kiam la pupo montris ploreman mienon.

            – Mi ne volas resti sola ĉi tie!…

            – Kial ne, vi, postulema? Ĉu vi timas, ke la porkido spionos ĉi tiujn maldikajn kruretojn?

            – Spionado estas nenio, sed li povas manĝi min. Onklino Nastasja diras, ke Vostuleto voras ĉion, kion li trovas.

            – Do, mi pendigos vin de la arbo.

            – Ankaŭ tio ne! – protestis Emilja. – Iu vespo povos piki min.

            – Malsaĝulino! Ĉu vi ne scias, ke la vespo ne pikas ŝtofojn?

            – Kaj kio, se mi falos pro la vento?

            – Kia gravaĵo! Ĉifona pupo ne sentas doloron pro falado el arbo. Mi ne povas stari sub ĉi tiraneca suno atendante, ke via moŝto la Sinjorino Grafino de la Tri Steletoj sekiĝos! Kiaj vi malsekiĝis?

            – Maldankema! Se ne estintus mia malsekiĝo, vi ne manĝintus la hopliasan fiŝon.

            – Ĉu vi pensas, ke tiu fiŝo estis tiel granda frandaĵo? Tuta osto…

            – Jes, sed vi manĝis ĝin kun ostoj kaj ĉio ajn. Kaj eĉ lekis la lipaĉojn.

            – Lipojn, ja. Lipaĉojn estas de bovo. Mi manĝis ĉar mi volis, ĉu vi scias? Mi ne devas doni al iun ajn klarigon, hu! – kaj Nazulino montris la langon.

            Ili ambaŭ paŭtis. Nazulino tamen restis, ĉar intime ŝi timis lasi la pupon sola.

            Estis varme kaj nenio moviĝis. Sur la arboj, unu aŭ alia zonotriko; kaj sur la grundo, nur rufaj formikoj.

            Por pasigi la tempon, la knabino rigardadis ilian kuradon, kaj forgesis la kverelon kontraŭ la pupo.

            – Ĉu vi rimarkas, Emilja, kiel parolas la formikoj? Domaĝe, ke ni ne komprenas, kion ili diras…

            – Ni, estas maniero diri – respondis Emilja – ĉar mi tre bone komprenas tion, kion ili diras.

            – Ĉu vere, Emilja?

            – Serioze, jes, Nazulino. Mi tre bone komprenas kaj, se vi restos ĉi tie kun mi, mi rakontos ĉion pri kio ili parolas. Rigardu. Unu venas de tie kaj la alia de ĉi tie. Tuj kiam ili renkontiĝos, ili haltos kaj parolos.

            Okazis ĝuste kiel diris Emilja. La formikoj renkontiĝis, haltis kaj komencis interŝanĝi signojn de interkompreno.

            – Mi nenion komprenis! – diris la knabino.

            – Nu, mi komprenis ĉion, – deklaris la pupo. – Tiu, kiu venis de tie diris: “Ĉu vi trovis la kadavron de la verda grileto”? Tiu, kiu venis de ĉi tie, respondis: “Ne”! Kaj la unua: “Do, reiru kaj serĉu ĉe tiu ŝtono, kie loĝas la lamanta skarabo.” Ĉi formiko kiu ordonas devas esti iu dommastrino de la formikejo. Kaj riparu ĝiajn estrecajn manierojn; ĝi ĉiam eniras kaj eliras el la truo, kvazaŭ ĝi prizorgas la taskojn. La alia certe estas simpla laboristo.

            Certe tiele estus, ĉar tuj poste venis tria formiko, tre hastema, kiu flustris ion al la mastrino kaj foriris eĉ pli haste.

            – Kion diris ĉi tiu? – demandis Nazulino.

            – Ĝi diris, ke ĝi eltrovis belan tervermon proksime al la pordego, sed ke necesas helpon por ĝin konduki ĉi tien.

            – Emilja, vi trompas min! – suspekteme diris la knabino. – Mi kontrolos, kaj se tio ne veras, vi pagu al mi. Atendu…

            Kaj ŝi pafis sin al la pordego. Ŝi serĉis kaj serĉadis, kaj sukcesis trovi en iu momento kompatindan baraktantan tervermon kun pluraj formikoj surdorse.

            Nazulino pensis pri liberigo de la kaptito, sed la scivolo pri vidi tion, kio okazos, estis pli granda – kaj ŝi lasis la malfeliĉan vermon al sia tragedia sorto.

            Aliaj formikoj alvenis, kaj, sen ion atendi, zas!… senkompate algluiĝis al la vermo. Tujtuj la formikoj estis jam pli ol dudek. La tervermo, ja, forte skuiĝis; fine, elĉerpita, ĝia korpo malfortiĝis kaj ĝi mortis, bone mortinte. La formikoj tiam komencis treni ĝin al la formikejo. Kiel malfacile! La vermo estis unu el la plej dikaj, pezante ĉirkaŭ sep kilogramoj – formikaj kilogrametoj, kompreneble, kaj cetere ĝi kroĉiĝis laŭ la vojo, pro multaj gruzoj kaj herboj; sed la ŝarĝoportistoj sciis solvi ĉiujn problemojn.

            Post duonhora da laboro ili havis la vermon en la truo de la formikejo. Tie, alia embaraso. Kiom ajn ili klopodis, ne estis maniero enmeti la tutan vermon. Sed nun aperis la ordonemaĉa formiko. Ĝi ekzamenis la kazon kaj ordonis, ke la tervermo estu hakita en plurajn rulaĵojn.

            Tio tuj okazis, zas! En tri etapoj la tasko estis plenumata kaj la viandaj ruloj estis faritaj kaj kunportitaj enen.

            – Jes! – diris la knabino post la fino de la festo. – Tion, oni povas nomi bonegan laboron! Kiu diablo volus esti tervermo en ĉi fruktoĝardeno?…

            – Laŭmerite! – diris Emilja kvazaŭ ŝi parolus al la tervermo. – Kiu ordonis al vi esti scivolema? Se vi estintus kun la aliaj ene de la grundo, kiu estas la loko por tervermoj, tio ne okazintus al vi. Simio, kiu multe moviĝas, volas plumbon, laŭ la diro de onklino Nastasja.

            Tio okazis dumtage. Vespere, la historio de la formikoj daŭris. Nazulino kaj Emilja dormis kune en la sama lito. La reto inter piedoj de seĝo estis forlasita de kiam la pupo lernis paroli. Ili dormis kune por paroli ĝis kiam venis la dormemo.

            – Emilja, kial vi komprenas la lingvon de la formikoj? – demandis Nazulino tuj kiam ili kuŝiĝis.

            La pupo multe reflektis kaj respondis:

            – Mi komprenas, ĉar mi estas el ŝtofo.

            Nazulino ridis.

            – Tio ne estas la respondo de inteligenta Sinjorino. Mia robo ankaŭ estas el ŝtofo kaj nenion komprenas.

            La pupo pensis denove.

            Do estas ĉar mi estas remburata de kamomilaj floroj, – ŝi diris.

            Nova ridado de Nazulino.

            – Ankaŭ tio estas neniu respondo. Ĉi tiu kuseno estas remburata de kamomilaj floroj kaj komprenas formikojn kiel mi.

            – Do … do … sufokiĝis Emilja, kun fingreto sur la frunto. Do mi ne scias.

            Estis la unua fojo, kiam Emilja ne sukcesis respondi. Unua kaj lasta. Neniam plu okazos demando, kiu ĝenos ŝin denove.

            – Nu, se vi ne scias, ni dormu, – diris la knabino, turnante sin al la muro.

            Ili ambaŭ dormis.

            Tre malfrue, ili profunde dormis kiam iu frapis – tok, tok, tok…

            – Kiu? – demandis Nazulino, sidante sur la lito.

            – Estas mi, Vostuleto! – grumblis la porketo, kaj malfermis la pordon per sia muzelo.

            – Jen rufa Sinjorino, kiu volas eniri.

            – Nu, eniru! – ordonis la knabino. Vostuleto malfermis la pordon larĝe malfermite por cedi lokon al rufa formiko, en ruĝa jupeto kaj punta antaŭtuko. Ĝi havis arĝentan pleton sur la kapo, kovritan per papera buŝtuko.

            – Kion vi volas? – demandis la knabino, plena je scivolemo.

            – Mi volas prezenti al Sinjorino Grafino ĉi tiun donacon senditan de la reĝino de la formikoj.

            – Grafino? – ripetis Nazulino, sulkigante la brovojn. – Kia grafino, mia Sinjorino?

            – Grafino de la Tri Steletoj – klarigis la formiko.

            – Hmm! – la knabino diris, kaj ŝi memoris, ke ŝi mem “grafinigis” la pupon.

            Ŝi turnis sin al Emilja kaj kubutfrapis ŝin.

            – Vekiĝu, ŝtonulino! Tio rilatiĝas al Via Ekscelenco.

            Emilja sidiĝis sur la lito. Ŝi malstreĉiĝis, duonsveninta pro dormemo. Ŝi pensis, ke ili ankoraŭ parolas pri la lingvo de formikoj kaj oscedante diris:

            – Tiele okazas… estas ĉar mi estas…

            – Ne plu temas pri tio, stultulino! Servistino de ia reĝino serĉas ian grafinon. Jen. Vekiĝu tuj!

            Nur nun Emilja vere vekiĝis. Ŝi vidis la formikon kun la pleto kaj etendis la brakojn por ricevi la donacon. Estis krokedoj, belaj bone tostitaj krokedoj.

            La pupo ridetis kun plezuro kaj fiereco. La reĝino memoris nur ŝin!

            – Diru al Ŝia Moŝto, ke la grafino de la Tri Steletoj tre dankas la donacon. Diru al ŝi, ke la krokedoj estas belaj kaj ke ŝi estas bonega kuiristino.

            Nazulino ridis.

            – Kia ideo, grafino! Ĉu reĝino povas esti kuiristino?

            Emilja rimarkis, ke ŝi faris evitindaĵon inter homoj de alta socio. Kaj ŝi klopodis por sin korekti.

            – Do, mi volas diri… diru, ke ŝia kuiristino estas tre bona, ĉu vi komprenas? Kaj ankaŭ diru, ke la krokedoj estas tre bongustaj, tio estas … ili devas esti tre bongustaj. Bonvole iru.

            La servistino kapjesis antaŭ foriri, sed haltigis ĝin gesto de la knabino.

            – Ne iru ankoraŭ, – ŝi diris. Kaj turnante sin al Emilja: – Grafino, oni pagas donacon per donaco. Sendu al la reĝino kruron de tiu moskito, kiun mi bruligis per la kandelo antaŭ enlitiĝo.

            – Bona ideo! – diris la pupo. – Tio kostas al mi nenion kaj ŝi ĝojos.

            Kaj ŝi ekserĉis la rostitan moskiton. Ŝi trovis ĝin, elprenis malgrandan kruron, ornamis ĝin per rubando, envolvis ĝin en fajna papero, metis ĝin en la pleton, kun karto, kiu diris:

            – Al Via Moŝto la Reĝino je Maldika Talio, la humila servistino Grafino de la Tri Steletoj proponas ĉi humilan donacon.

            – Kunportu ĉi tiun donacon al la reĝino, ĉu bone? Kaj vi, por distri vin dum la vojo, manĝu ĉi tiun moskitan krureton – konkludis Emilja, kaj donis al la servistino peceton de la insekto.

            La mesaĝisto dankis ŝin kaj foriris tre kontenta pri la vivo, kun la pleto surkape kaj la peceto sur la pikilo.

            Emilja fermis la pordon kaj ekzamenis la krokedojn. Ŝi flaris. – Hum! Ili plenigas la buŝon je salivo. Ĉu vi volas gustumi, Nazulino?

            La knabino malestime grimacis.

            – Dio min gardu! Mi ĵuras, ke ĝi estas vermo-krokedo.

            Rimarkinte, ke ŝi parolas tiel pro sentemo, la pupo diris, por ĝeni ŝin:

            – Tro da montrata malestimo, kaŝata estimo…

            – Ĉu? Kia amuzaĵo! … respondis la knabino kun granda malkontento.

            Kiam ŝi vidis, ke la pupo mordas unu el la krokedoj, kun la plej granda afektata pozo en la mondo, kvazaŭ ĝi estus frandaĵo de la ĉielo, ŝi klakis per la lango por montri naŭzon.

            – Vi vere taŭgas por edziniĝi kun Vostuleto! Manĝi vermokrokedojn!

            – Ĉu estas aŭ ne tervermo, kia diferenco? – respondis Emilja. Verma viando aŭ porkaĵo, bovaĵo aŭ kokidaĵo – ĉio estas viando. Kaj mi tre miras, ke Sinjorino, kiu manĝis porkan inteston hieraŭ vespermanĝe, montras tiun mienon de naŭzo pro simpla verma krokedo.

            – Halt!, halt!, Sinjorino grafino Tervermuma! Porko estas porko kaj vermo estas vermo.

            – Estas “pro tio” ke mi manĝas vermon kaj ne manĝas porkaĵon! – triumfe respondis la pupo. – Mi ne estas porkulino.

            La diskuto daŭris. Dume, sinjoro Vostuleto flaris la krokedojn kaj senbrue alproksimiĝis; kiam li vidis ke ili ankoraŭ diskutas, zas!, manĝis ĉion unuglute. Kiam la diskuto finiĝis, la pupo etendis sian brakon por preni duan krokedon…

            – Kio okazis al la krokedoj? – ŝi kriis.

            Nenia spuro! Emilja furioze ekkalcitris, dum Nazulino kontente manfrapis.

            – Laŭmerite! Vi estis tre menfida, ĉu ne? Nu, prenu ĝin!

            – Mi volas miajn krokedojn! Mi volas miajn krokedojn! – kriadis Emilja, frapante la piedojn surgrunde en granda malespero.

            – Se vi volas viajn krokedojn, demandu al la respondeculo, kiu prenis ilin.

            – Kiu estis?

            – Kiu alia se ne Vostuleto? Probable, li estas ĉi tie en la ĉambro, kaŝita sub la lito.

            Emilja serĉis kaj tuj trovis la ŝteliston en angulo, ronkante pro la plena ventro.

            – Atendu, ke mi zorgu pri vi! – ŝi kriis, prenante la balailon. Kaj pa! pa! pa!… la ligno falis sur la dorson de la ŝteliston, dum Nazulino ridante ruliĝis sur la lito, pensante al si: “Se tiel estas antaŭ ol vi edziniĝos, imagu poste!”

            Tio, ĉar ŝi havis la projekton edzinigi Emiljan kun Vostuleto.

 

5 – Peĉjo

            La granda tago finfine alvenis. La antaŭan tagon letero de Peĉjo venis al Sinjorino Benta, kaj jen la komenco: “Mi iros tien la sesan tagon. Sendu mian preferatan ĉevalon al la stacidomo kaj ne forgesu la arĝentan vipilon, kiun mi lasis pendanta malantaŭ la pordo de la gastoĉambro. Nazulino scias tion, kie ĝi estas. Mi volas, ke Nazulino atendu min ĉe la pordego de la paŝtejo, kun Emilja en sia nova robo kaj Vostuleto kun rubanda kokardo ĉirkaŭ la vosto. Kaj onklino Nastácia pretigu unu el tiuj kafoj kun krespoj, kiujn nur ŝi scias fari.”

            Konsidere al tio, Nazulino ellitiĝis tre frue por prepari la akcepton laŭ la instrukcioj de la letero. Ŝi vestis Emiljan kun la nova rozkolora indiena robo kun punktetoj kaj ornamis Vostuleton per du rubandoj – unu ĉirkaŭ la kolo kaj la alia ĉe la vostopinto.

            Pak, pak, pak … Peĉjo aperis ĉe la pordego, trotante sur la ĉevalaĉo, ruĝa pro la suno kaj gaja kiel birdo.

            – Vivu! – kriis la knabino, kaj kuris por teni la bridon. – Saltu rapide, sinjoro doktoro, ni havas mil novaĵojn por priparoli!

            Peĉjo deĉevaliĝis, ĉirkaŭbrakis ŝin kaj ne rezistis al la tento malfermi la pakaĵon da donacoj por preni tiun de la knabino.

            – Divenu tion, kion mi alportis al vi! – li diris, kaŝante volumenan pakaĵon malantaŭ sia dorso.

            – Mi scias, – tuj ŝi respondis. – Pupo, kiu ploras kaj malfermas kaj fermas siajn okulojn.

            Peĉjo desapontiĝis, ĉar ĝuste tion li alportis.

            – Kiel vi divenis, Nazulino?

            La knabino ridis.

            – Ho! Mi divenis, ĉar mi konas vin. Sciu, stultulo, ke knabinoj estas multe pli lertaj ol knaboj…

            – Sed ni estas pli fortaj! – li respondis fiere, igante ŝin senti la rigidecon de sia bicepso, disvolviĝinta dum lerneja gimnastiko. Kaj konkludis: – Kun ĉi bicepso kaj via lerteco, Nazulino, mi volas scii, kiu defios nin!

            La donacoj de la aliaj ankaŭ estis disdonataj surloke. Vostuleto ricevis novan silkan rubandon – kaj la restaĵojn de la lunĉo, kiun Peĉjo alportis (kaj tion li plej ŝatis). Emilja ricevis kuirejan servicon – stanan fornon, kaserolojn, kaj eĉ pastorulo.

            – Kaj kion vi alportis al avinjo? – demandis Nazulino.

            – Divenu, do, ĉar vi ĉion divenas, – li diris.

            – Mi nur divenas, kiam vi mem elektas la donacojn. Sed donaco de avinjo, mi vetas, ke ne vi elektis ĝin, sed onklino Antonika…

            Por la dua fojo Peĉjo malfermis la buŝon. Tiu kuzino, malgraŭ loĝi en la kamparo, fariĝis pli lerta ol ĉiuj knabinoj de la urbo.

            – Vi pravas. Tio ĝustas. La donaco de avinjo, tiu, kiu elektis ĝin kaj aĉetis ĝin, estis panjo. Vi devas instrui al mi la sekreton diveni aferojn, Nazulino…

            En tiu momento Sinjorino Benta aperis en la verando kaj Peĉjo kuris por brakumi ŝin.

            Tuj ili ĉiuj kolektiĝis en la manĝoĉambro, kaj aŭskultis novaĵojn kaj rakontojn de la urbo. Onklino Nastasja alportis el la kuirejo la lignan pelvon plenan je pastoj, por ne perdi vorton dum rulado de la pastaĵoj. Subite venteto blovis pli forte kaj aŭdiĝis tintado – njem, njim…

            Peĉjo interrompis la konversacion kaj atente aŭskultis.

            – La masto de la festo de Sankta Johano!… (*) – li murmuris kun ravo. – Kiom da fojoj en mezlernejo min trompis la pordaj sonoj, imagante, ke estas la flago de nia masto!… Kiel ĝi staras?

            – Jam senkolora pro la pluvoj kaj kun elŝiraĵo en la flago ĝuste super la ŝafida kapo – respondis la knabino.

            Sankta Johano estis la granda festotago en la Bieneto de la Flava Pego. Ĉiuj infanoj en la ĉirkauaĵo kolektiĝis tie por sin amuzi kun fajraĵetoj kaj danci ĉirkaŭ la fajro. Peĉjo neniam maltrafis ĉi tiun jaran feston, kaj li ĉiam bruligis sian fingron.

            Ĉiuj surpriziĝis en la jaro, en kiu li ne bruligis sian fingron.

            Lastatempe estis Peĉjo tiu, kiu farbas la maston, zorge farante arabeskojn je ĉiuj koloroj, ĉiujare en malsama stilo. Li ankaŭ estas tiu, kiu provizis la flagon per la portreto de Sankta Johano kiel knabo, kun kruco sur la ŝultro kaj ŝafido ĉe la brako.

            Li venigis ĝin el la urbo, vizitinte ĉiujn vendejojn por aĉeti la plej belan.

            – Do, – diris Sinjorino Benta post kiam ŝi aŭdis la ĉefajn novaĵojn. – Nun vi povas ludi kun Nazulino, kiu havas mondon da rakontaĵoj.

            La gekuzoj iris al la fruktoĝardeno kvazaŭ trotante. Tie, sub la malnovaj arboj, ĉiam ili interŝanĝis konfidencojn kaj planis la grandajn aventurojn en la mondo de la mirindaĵoj. La temo de la tago estis la eksterordinara kazo de la pupo.

            – Estas nekredeble! – diris Peĉjo. – Kiam mi ricevis vian leteron kaj legis ke Emilja parolas, mi ne volis kredi. Sed hodiaŭ mi vidas, ke ŝi parolas kaj parolas tre bone. Vera mirindaĵo!

            – En la komenco – klarigis Nazulino – Emilja parolis tre konfuze kaj sencele. Nun estas pli bone, sed malgraŭ tio, kiam ŝi parolas sensencaĵon aŭ insiste obstinas, neniu sukcesas venki ŝin. Ĉu vi scias, ke ŝi jam estas grafino?

            – Ĉu jes? Kia grafino?

            – Grafino de la Tri Steletoj, nomo, kiun ŝi mem elektis. Sed mi deziras ŝanĝi. Grafino estas malalta rango. Emilja meritas iĝi markizino.

            – Ĉu Markizino de la Sanktuloj? (**)

            – Ne. Markizino de la Vostuleto.

            – Vere!… Ni povas transformi Vostuleton en markizon kaj edzinigi Emiljan kun li!

            – Ekzakte. Mi multe pensadas pri ĉi aranĝo kaj mi eĉ proponis ĝin al Emilja.

            – Ĉu ŝi akceptis?

            – Emilja estas tre vanta kaj tro memfida. Sed mi scias kiel trakti ŝin. Kiam venos la okazo, mi sukcesos solvi tion.

            Post la temo pri Emilja, venis la temo pri la Regno de la Klaraj Akvoj. Nazulino rakontis la tutan serion de tiuj mirindaj aventuroj kaj instigis al Peĉjo frenezan deziron ankaŭ renkonti la reĝan princon. Li tute ne miris, laŭ sia kutimo. Kaj li kaj Nazulino opiniis, ke ĉio estas natura! Tamen li ne komprenis tion, ke la Eta Polekso forkuris el sia rakonto.

            – Tio tre scivoligas min, – li diris. – Se la Eta Polekso fuĝis, tio signifas, ke la rakonto estas ŝimoplena. Se la rakonto estas ŝimoplena, ni devas anstataŭigi ĝin. Delonge, mi jam havis ĉi ideon – igi ĉiujn rolulojn fuĝi el la malnovaj rakontoj kaj veni ĉi tien por kombini aliajn aventurojn kun ni. Bele, ĉu ne?

            – Eĉ ne parolu, Peĉjo! – diris la pripensema knabino. – Kion mi ne donus por ludi ĉi tie kun Ruĝa Ĉapeto aŭ Neĝulino…

            – Mi volus nur trovi Aladinon kun sia mirinda lampo, por elpreni de li la fanfaronadon! – diris Peĉjo, kiu revenis el la urbo plena je kuraĝo.

            – Kaj mi volus trovi nur Ruĝan Ĉapeton. Mi havas tro da simpatio por ĉi knabino… La kukoj, kiujn ŝi kunportis al la avinjo, kiujn la lupo manĝis – kia deziro manĝi unu el tiuj kukoj…

            Konata voĉo venis por interrompi ilin:

            – Nazulino! Peĉjo! La kafo estas sur la tablo.

            – Mi dubas, ĉu ili estas pli bongustaj ol tiuj de onklino Nastasja! – diris la knabo.

            Kaj ili iris hejmen.

 

(*) Dum junio oni ornamas altajn mastojn en la kortoj por festi la tri pli konatajn sanktulojn de la monato, nome, Sankta Antono, Sankta Johano kaj Sankta Petro. En la supro vidiĝas flagon kun bildo de unu el la sanktuloj kaj ĉirkaŭ la masto okazas la festo kun brulŝtiparo kaj dancoj.

(**) Tre konata persono de la Brazila Historio.

 

6 – La vojaĝo

            Ili enlitiĝis tre malfrue tiun nokton. La knabo havis multajn rakontojn, pri la domo de Sinjorino Antonika kaj pri la lernejo, kaj nur je la dekunua ili enlitiĝis. Kia bona dormo! Tio estas, bona ĝis certa horo. Subite, grandaj okazaĵoj.

            Nazulino estis ĝuste meze de bela sonĝo, kiam ŝi vekiĝis kun surprizo, pro kelkaj bruoj de vipoj sur la fenestro – pum, pum, pum… Kaj ŝi aŭdis la voĉon de la markizo de Vostuleto, kiu diris:

            – La suno tuj aperos, Nazulino. Eliru el la lito, estas tempo por iri.

            Alveninte al la fenestro, ŝi vidis ke la markizo rajdas lignan ĉevalon.

            – Kaj kie estas la grafino? Ĉu ŝi estas preta? – demandis la knabino.

            – La grafino jam estas tie malsupre, saltante sur la dismakulita ĉevalo.

            – Nu do, metu selon sur la ĉevaleton. Dum tri minutoj mi vestas min.

            Dum la markizo ordonis seli la ĉevaleton, la knabino surmetis sian ruĝan robon kun poŝo. Ŝi bezonis poŝon por kunporti la hieraŭajn restaĵojn de la kuketoj de onklino Nastasja kaj ankaŭ por alporti aĵojn el la Regno de la Abeloj.

            Ĉar ĝuste al la Regno de la Abeloj ili decidis iri, pro invito de la reĝino. Regno de Abeloj aŭ Vespoj? Pri tio, ili ankoraŭ ne estis certaj.

            La antaŭan tagon alvenis krabro-mesaĝisto kun tia invito:

Ŝia Moŝto la Reĝino de … havas la honoron

 inviti vin ĉiuj por vizito al la regno.

            Ĉar la peco de papero estis ŝirita ĝuste sur la nomo de la regno, estis dubo, ĉu la invito estis de la reĝino de la Vespoj aŭ de la reĝino de la Abeloj.

            Nazulino respondis al la invito per papilia kuriero.

            Ĉu la leganto ne scias, kio estas tio? Invento de Emilja. Ĉar ne estis kuriero tie, la pupo havis la ideon sendi la respondon skribita sur papiliaj flugiloj. Ŝi kaptis preterpasantan bluan papilion kaj per dorneto rapide skribis la jenon sur ĝia flugilo:

“Nazulino, la grafino kaj la markizo dankas la honoron

de la invito kaj promesas ne maltrafi.”

            – Kial vi ne inkluzivis la nomon de Peĉjo, Emilja? – demandis la knabino.

            – Ĉar li ne estas nobla – eĉ ne barono!…

            Sed la papilia kuriero, prezentis malfacilaĵon. Al kiu direkti ĝin? Al la reĝino de la Vespoj aŭ la Reĝino de la Abeloj? 

            – Mi jam solvis la problemon, – diris Emilja, kaj liberigis la papilion per ĉi tiuj vortoj:

            – Iru rekte, ĉu? Neniu distro kun floroj survoje.

            – Ĉu iri kien? – demandis la papilio.

            – Al la domo de via bopatro, ĉu vi aŭdas? Impertinenta! Vi aŭdacas fari demandojn al grafino!

            – Sed… – humile diris la papilio.

            Emilja tamen interrompis ŝin per kriego.

            – Metu vin for de ĉi tie! Mi ne akceptas observojn. Sciu vian lokon, ĉu vi aŭdas?

            La papilio iris for, timigita kaj tre konsternita.

            – Vi agas freneze, Emilja! – observis Nazulino. – Kiel ŝi scius la adreson, se vi ne diris?

            – Jes, ili scias! – rebatis la pupo. – Sinjorinoj papilioj estas tre spertaj. Se ili scias kiel fari bluan pudron por siaj flugiloj, kio estas granda malfacilaĵo, kiel ili ne povas scii la adreson de papilia mesaĝo?

            Nazulino montris mienon de iu, kiu pensas: “Neniu povas kompreni kiel funkcias la kapo de Emilja! Kelkfoje ŝi rezonas tre bone, same kiel homoj. Alifoje, estas tiel konfuza, ke lasas homon en embaraso… ”

            La ĉevaleto venis, la knabino surgrimpis kaj ili ĉiuj iris laŭ la vojo – pak, pak, pak… Nazulino diris al la pupo:

            – Ĉu ni vetkuru? Emilja akceptis, tre ekscitita.

            – Nu, ni iru. Jen!

            Emilja – lept, lept! vipis la dismakulitan ĉevalon, pafante sin en freneza galopado. Nazulino tamen ne moviĝis de la loko. Ŝi volis nur tion, resti sola kun la markizo de Vostuleto por privata konversacio – la geedziĝo kun la grafino.

            – Finfine, markizo, ĉu vi volas edziĝi kun la grafino aŭ ne?

            – Mi jam deklaris, ke jes, tio estas, ke mi edziĝos, se la doto estos bona. Se oni donos al mi, ekzemple, du ĉarplenojn kun maizo, mi edziĝos kun kiu ajn oni volas – kun la seĝo, kun la akvopoto, kun la balailo. Mi neniam estis postulema pri geedzaj aferoj.

            – Manĝemulo! Nu, ni interkonsentu, vi geedziĝos! Emilja estas malbela, mi ne neas tion, sed tre bona dommastrino. Ŝi scias kiel fari ĉion, eĉ bongustajn dolĉaĵojn kun ovoj, kiuj estas la plej malfacilaj dolĉaĵoj. Domaĝe ke ŝi estas tiel malforta…

            – Malforta? – diris la admirata markizo. – Mi ne pensas tion. Tre dika ŝi estas…

            – Vi miskomprenas. Emilja, ekde kiam ŝi falis en la akvon kaj preskaŭ dronis, ŝajne suferas en sia hepato. Kaj tiu dikeco ne estas graso, ne, estas sekaj kamomilaj floroj! Emilja pufiĝis. Pasintsemajne onklino Nastasja remburis ŝin per pli da kamomilaj floroj.

            La markizo pensis al si mem: “Kiel domaĝe ne remburi ŝin per maizfaruno!” sed li ne havis kuraĝon por laŭte diri ion, nur ekkriante:

            – Nu, mi pensis, ke ĝi estas lardo el la plej bonaj!…

            – Vana espero! Lardo el la plej bonaj estas ĉi tie, – diris la knabino, tuŝante lian lumbon. – El tiuj, kiuj donas bongustan rostaĵon! – kaj ŝi lekis la lipojn, jam kun salivo en la buŝo. – Bonŝance ke la Novjaro alproksimiĝas!…

            Novjaro estis la tago de rostita porkido, sed Vostuleto ne sciis tion.

            – Novjaro? – li ripetis sen ion kompreni. – Kiel tio rilatiĝas kun mia lardo?

            – Neniel! Jen io, kion mi scias, kaj ne koncernas vin – respondis la knabino, kaj palpebrumis.

            Kaj tiele, en tiu prozo, ili atingis la grafinon, furioza pro la trompo.

            – Mi ne amuziĝis! – Emilja diris tuj kiam la knabino alvenis. – Tio ne estas ago de princino (Emilja nur nomis Nazulinon kiel princino dum kvereloj).

            – Nu, mi, Emilja, eksterordinare amuziĝas antaŭ via kolereto! Via mieno estas kiel vidi iun malnovan tekruĉon, pro la beko kiun vi montras…

            Eĉ pli kolera, Emilja montris la langon, kaj vipis la ĉevalon, trotis antaŭen kaj laŭte grumblis:

            – Princino!… Princino, kiu ankoraŭ ricevas manfrapojn de Sinjorino Benta kaj aŭdas admonon de la diklipa nigrulino! Kaj elprenas oron el la nazo… (*) Antipatia!…

            Nuraj kalumnioj. Nazulino nek ricevas manfrapojn de Sinjorino Benta, nek aŭdas admonon de onklino Nastasja, nek elprenas oron el la nazo. Emilja, ja elprenas…

(*) Elpreni oron el la nazo estas eŭfemismo por anstataŭi “elpreni nazmukon el la nazo”.

 

7 – La sturmo

            En ĉi momento la arbustaro susuris flanke de la vojo. La ĉevaloj ektimiĝis kaj baŭmis.

            – La bandaĉo de la Hirudoj! – kriis Emilja terurigita, kaj levis la brakojn kiel en la filmoj pri la heroaj vakeroj. Nazulino ankaŭ paliĝis kaj instinkte provis alkroĉiĝi al la markizo de Vostuleto. Sed la markizo jam saltis teren kaj malaperis…

            – La monujo aŭ la vivo! – ordonis la estro de la bando montrante la mallongan pafilon.

            Nazulino tremante rigardis lin kaj sulkigis la brovojn. “Mi konas ĉi tiun ulon!” – ŝi pensis al si mem. “Estas la fama Holivuda Vakero, la granda heroo de filmoj!… Sed kiu dirus, ke ĉi tiu fama vakero tiel amika, finiĝus tiel, estro de bandaĉo da lacertoj?…”

            – La monujo aŭ la vivo! – ripetis la Vakero, malafable.

            – Ni ne havas monujon, sinjoro Vakero – diris la knabino – sed mi havas tre bongustajn kuketojn ĉi tie. Ĉu vi akceptas unu?

            La bandito prenis kukon kaj gustumis ĝin.

            – Mi ne ŝatas malfreŝan kukon! – respondis, kaj kraĉis flanken. Mi volas veran oron!

            Tuj kiam li parolis pri oro, Nazulino havis bonegan ideon. Ŝi memoris ke la remburaĵo de Emilja konsistas je sekaj floroj de kamomilo, kiu estas kvazaŭ flava pulvoro.

            – Perfekte, sinjoro Vakero. Mi donos al vi iom da fajna oro, el la tre flava. Sed vi devas promesi al mi multajn aĵojn…

            – Mi promesas ĉion, kion vi volas, – diris la bandito, jam pli afabla kun la ideo de la ora kvanto.

            – Do, donu vian dusakon kaj tondileton.

            Eĉ sen kompreni, la Vakero donis tion, kion ŝi petis.

            Nazulino tiam alvokis Emiljan flanken kaj flustris ion al ŝia orelo.

            La pupo ne ŝatis, ĉar ŝi frapis la piedon surgrunde, ekkriante:

            – Neniam! Mi preferas la morton!…

            Nazulino tamen insistis, kaj Emilja fine cedis, inter ploroj kaj suspiroj pro malespero. Poste, levante sian jupon ĝis la genuoj, ŝi etendis unu kruron sur la genuoj de la knabino. Ĉi tiu, tre serioze, kvazaŭ iu, kiu faras la plej gravan operacion, malfaris la kudradon de la kruro de la pupo kaj verŝis la tutan remburaĵon en la sakon de la Holivuda Vakero. Poste ŝi stariĝis kaj diris:

            – Jen via dusako plena je kamomila oro!

            – Bone, – respondis la bandito, kun la okuloj sparkoplenaj pro avideco.

            – La knabino nun estas libera kaj de nun havas en mi la plej sindoneman serviston. En momento de danĝero sufiĉas krii; “Vakero, Vakero, Vakero!” kaj mi tuj aperos por vin savi.

            Li salutis ŝin per la larĝranda ĉapelo kaj foriris, sekvata de liaj lacertoj.

            Kiam ili malaperis malproksime, Nazulino sentis sin kun nova animo.

            – Ufa! – Ŝi diris. – Ni sukcesis liberiĝi! Ni daŭrigu nian vojaĝon, Emilja – kaj ŝi denove surseliĝis. Unu, du, tri – upa! Jen.

            Kaj Emilja, – Unu, du, tri… nenio! – ŝi ne sukcesis.

            – Ha! – ŝi ĝemis, skuante la mallplenan krureton. – Mi ne kapablas marŝi, nek rajdi kun ĉi tiu malplena kruro!…

            Malgraŭ la malĝojo de la situacio, Nazulino ridetis.

            – Perversulino! – kriis Emilja larmoplene. – Mi savis vin el morto koste de mia kompatinda kruro kaj kompense vi ridas pri mi…

            – Pardonu min, Emilja! Mi agnoskas, ke vi savis min, sed se vi scius, kiel ridinda vi estas kun tiu malplena kruro… Plej bone estas akompani min sur la dorso de mia ĉevaleto, tre firme. Donu al mi vian manon. Ŭaŭ!

            Kun iom da malfacileco ŝi sukcesis loki la pupon sur la dorso de la ĉevalo, rekomendante, ke ŝi tenu sin tre bone, ĉar ŝi devas galopi.

            – Trankviliĝu, Nazulino, ĉar eĉ tenajlo ne tiras min de ĉi tie! – respondis Emilja. La knabino svingis la vipon kaj la ĉevaleto ekgalopis, levante polvajn nubojn – pa-la-la, pa-la-la! Subite:

            – Kian finon havis la markizo? – demandis Emilja, retrorigardante. Nazo haltigis la ĉevalon.

            – Vere!… Tiu poltronulo kondutis tiamaniere, ke mi devas reagi. Mi venĝos – kaj ĝuste nun, jen ĉio.

            Turnante sin al la arbustaro ŝi kriis: “Vakero, Vakero, Vakero!”

            La Vakero tuj aperis antaŭ ŝi.

            – Amiko Vakero – diris Nazulino – mi estis perfidita de sinjoro markizo de Vostuleto, poltrona, kiu, vidante nin en danĝero, nur prizorgis sin, forkurante kun tiom da kruroj, kiom li havas. Mi volas senprokrastan venĝon, ĉu vi komprenas?

            – Vi estos venĝata, ho, afabla princino! – diris la Vakero etendante sian manon kiel iu, kiu ĵuras. – Sed kiel vi volas esti venĝata, ho afabla princino?

            Nazulino respondis post kelka pensado:

            – Mia venĝo devas esti jena: mi volas en mia morgaŭa tagmanĝo fazeolon kun grivo, sed grivo de lardo de la markizo, ĉu vi komprenas?

            – Via volo estos kontentigata, ho, afabla princino! – diris la bandito, klinante sin kun la mano surbruste. Kaj malaperis.

            – Kompatinda Vostuleto! – diris Emilja kortuŝate.

            – Ĉu kompatinda? Vostuleto bezonas bonan lecionon. Kaj tiu servos dum lia tuta vivo. Li neniam ripetos tion…

 

8 – La Holivuda Vakero

            Post kiam li forlasis la knabinon, la Holivuda Vakero revenis al la loko de la atako, por trovi spuron pri Vostuleto. Li tuj eltrovis postsignojn sur la malseka tero kaj sekvis ilin en la arbaro. Tie lin gvidis la surtretitaj herboj kaj aliaj signoj, kiujn Vostuleto lasis dum la fuĝo. Kaj li marŝis, marŝis, marŝis ĝis subite li aŭdis suspektan bruon.

            – Estas li! – pensis la Vakero, kaj kaŭriĝis – piedpinte, sen fari la plej etan bruon, li alproksimiĝis al la loko, de kie venas la suspektinda bruo. Li spionis. Estis la markizo, rom, rom, rom, kun la kapo enŝovita ene de tre granda kukurbo, tiel okupata vorante ĝin, ke li ne rimarkis la teruran venĝanton.

            La Vakero alproksimiĝis, alproksimiĝis kaj tujtuj…

            – Jen! – kaptis la markizon per unu kruro.

            – Kojn! kojn! kojn! – grumblis la eminenta nobelo.

            – Mi pardonpetas al Via Ekscelenco – ironie diris la Vakero – sed mi sekvas ordonojn de la sinjorino Princino de la Kuspita Nazo.

            – Kion Nazulino volas de mi? – ĝemis Vostuleto suspekteme.

            – Malmulte, – respondis la venĝanto. – Nur kelkajn grivojn por ornami la fazeolon morgaŭ …

            – Kojn! kojn! kojn! – la markizo ĉion komprenis kaj denove ĝemis. Kaj kun gutoj de malvarma ŝvito sur lia muzelo li petegis: – Pardonu min, sinjoro bandito! Kompatu min, ke mi donos al vi ĉi tiun kukurbon kaj eĉ unu alian, pli grandan, kiun mi kaŝis tie…

            Ŝajnis ke la Holivuda Vakero ne ŝatas kukurbon. Ĉar li nur prenis tranĉilon kaj frotis ĝin super la ledon de la boteto, por akrigi ĝin. Kiam Vostuleto rimarkis, ke li estas perdita, li havis ideon.

            – Sinjoro bandito, ĉu vi bonvolas plenumi mian peton?

            – Parolu! – trankvile diris la Vakero, ĉiam akrigante la tranĉilon.

            – Mi volas, ke vi donu al mi kvin minutojn por vivi. Mi bezonas fari testamenton kaj konfidi miajn lastajn vortojn al ĉi tiu fluganta libeleto.

            La Vakero donis al li la kvin minutojn. Vostuleto alvokis la libeleton.

            – Amiko, mi donos al vi belan bluan lagon, kie vi povos flugi vian tutan vivon, se vi faros al mi favoro.

            – Diru al mi, kio estas, – respondis la libeleto, kaj ĝi surteriĝis antaŭ li.

            – Vi devas kunporti leteron al princino Nazulino, kiu vizitas nun la regno de la Abeloj.

            – Plezure.

            Vostuleto rapide skribis la leteron kaj donis al la libelo. La libelo prenis ĝin per la pikilo kaj zzzit! forflugis, rapide kiel la ago pensi. Tuj kiam li vidis ĝin foriri, Vostuleto trankvile suspiris, kaj laŭte murmuris: – Kuraĝon, Vostuleto, ankoraŭ ne venis via tago!

            – Pri kio vi gruntas?, sinjoro markizo. – Demandis la ekzekutisto.

            Voltulo silentetis kaj poste diris:

            – Mi pensas pri via kuraĝo, sinjoro Holivuda Vakero. Vi estas fanfarona, ĉar vi trovis min, kompatindulo. Mi ŝatus vidi vian mienon, se aperus ĉi tie kun siaj kvindek kamparaj rabistoj la fama brazila bandito, kies moknomo estas Lampiono!

            – Ĉu vi pensas ke mi timas lampionegojn aŭ lampionetojn? Vi, markizo, ja ne konas min. Diru al mi: ĉu vi kutime iras al la kinejo?

            – Neniam. Sed mi scias, kio ĝi estas.

            – Se vi ne konas la kinejon, vi ne kapablas havi ideon pri miaj supermezuraj heroaĵoj! Ne ekzistas eĉ unu filmo, en kiu mi estas venkata de iu ajn. Mi ĉiam venkas! Mi estas la diablo!…

            Vostuleto rigardis lin kaj ŝultrumis, pensante al si mem:

            – Granda ĉarlatano estas tio, kio vi estas. – Li nur pensis, sed nenion diris. La tranĉilo inhibiciadis lian voĉon…

 

9 – La lambastonoj de la skarabo

            Dum Vostuleto ŝvitis mortigan ŝviton antaŭ la tranĉilo de la Holivuda Vakero, Nazulino kaj Emilja alvenis al la palaco de la Abeloj, kie pluraj virabeloj ricevis ilin per troigataj riverencoj.

            – Saluton, Princineto de la Kuspita Nazo! – ili diradis, kun kapklino.

            – Dankon! – respondis la knabino, kaj ŝi prezentis al ili la manon por kisado. – Mi ricevis inviton de la reĝino, sed mi dubas, ĉu ĝi venas el la reĝino de la Abeloj aŭ el la reĝino de la Vespoj. Mi portis ĉi tien la invitilon por scii…

            – La invito estis de la Reĝino de Abeloj, – deklaris unu el la virabeloj. Mi mem verkis ĝin. La Reĝino de la Vespoj furiozas kontraŭ la knabino pro mortigo de unu el siaj regatoj.

            – Rimarku, Emilja, el kio ni eskapis? – flustris Nazulino. – Se ni irintus al la lando de la Vespoj, ili certe mortigus nin per pikiloj… Kaj ŝi turnis sin al la virabeloj:

            – Sinjoroj, permesu al mi prezenti al vi la grafinon de la Tri Steletoj. Ĉi tiu eminenta Fraŭlino estis viktimo de fatalaĵo survoje kaj ne povas marŝi sen apogilo. Ĉu iu el vi povas akiri al ŝi paron da lambastonoj?

            – Jes, ni povas, sed unue vi konsultu grandan kuraciston, kiu hazarde estas ĉi tie, ĉar li ĵus alvenis el la regno de la Klaraj Akvoj.

            – Ĉu doktoro Heliko estas ĉi tie? – diris la knabino, tre kontenta. – Mi multe konas lin! Bonvolu alvoki lin rapide.

            La virabeloj rapide foriris kaj revenis momentojn poste kun doktoro Heliko. Tiu rekonis la knabinon kaj la pupon kaj respekteme salutis ilin.

            Poste li aranĝis la okulvitrojn por ekzameni la kruron de Emilja.

            – Seriozaĵo! – li diris. – La grafino suferas de anemio pro manko de kamomila floro en la sureto de la maldekstra kruro. Vere serioza kazo.

            – Kaj kia preskribo, doktoro? Bufa pilolo denove? – demandis la knabino.

            – Ĉi malsano – klarigis la granda kuracisto – povas resaniĝi nur per loka pufiga reĝimo.

            – Manĝaĵo de kamomilaj sekaj floroj, mi scias – diris la knabino ridetante pri la scienco de la kuracisto. – Onklino Nastasja scias tre bone proponi ĉi medikamenton. Dum du minutoj, per sekaj floroj kaj kudrilo kun fadeno ŝi resanigas Emiljan por la tuta vivo.

            – Onklino Nastasja! – diris la skandalita kuracisto. – Certe estas iu vulgara sorĉo-kuracistino! Sekaj floroj! Ankaŭ tio estas vulgaraĵo! Ho, kiom da nescio! Mi miras vidi tian eminentan princinon malestimi la sciencon de vera disĉiplo de Hipokrato kaj transdoni la grafinon al la prizorgo de vulgara sorĉo-kuracistino!…

            – Ĉu vulgara sorĉo-kuracistino? – diris la indignata knabino. – Vi alvokas onklinon Nastasja kiel vulgara sorĉo-kuracistino? Se vi amas vian konkon, foriru, sinjoro Doktoraĉo, antaŭ ol mi faros al vi tion, kion mi faris al Fraŭlino Blatino. Vulgara sorĉo-kuracistino! Ĉu vi rimarkas, Emilja, ĉi maldelikataĵon?

            Doktoro Heliko mallevis la kapon kaj malaperis.

            Nazulino ankoraŭ komentadis la indignon, kiam aperis la virabeloj, kiuj serĉis la lambastonojn.

            – Ĉi tie en la palaco ne estas lambastonoj, Sinjorino princino, sed ekstere estas lama skarabo, kiu havas du. Ĉu vi volas iri tien kun ni?

            Nazulino iris. Tri angulojn poste ili trovis la almozulon, kun ĉapelo en mano, por ricevi almozon.

            La knabino intencis proponi al li pecon da kuko kiam la almozulo demandis:

            – Ĉu vi ne plu rekonas min?

            La knabino atente rigardis lin.

            – Jes!… Mi rekonas!… Vi estis tie, ĉe la rando de la rivereto, vi promenis sur mia vizaĝo kaj tiris faskon da fadeno el miaj brovoj?

            – Ĝuste mi mem! – konfirmis la skarabo. – Cetere, pro via ternado mi falis malbone kaj iĝis kripla dum mia tuta vivo.

            Ĉagrenita pro lia malfeliĉo, Nazulino metis lin en la poŝon kaj diris:

            – Restu trankvile ĉi tie kaj amuziĝu kun ĉi kukoj. Mi kondukas vin al la bieneto de avinjo, kie vi povas vivi pacan vivon sen neceso almozumi.

            Poste ŝi prenis la lambastonojn kaj donis ilin al la pupo.

            – Pretiĝu rapide, Sinjorino Grafino de la Malplena Kruro, ke la horo de la aŭdienco estas proksima.

            La virabeloj antaŭe, sekvataj de Nazulino kaj Emilja, ĉiuj eniris en la palacon.

 

10 – Sopiroj

            La palaco estis jam plena, ne nur je roluloj el la regno de la Abeloj sed de multaj aliaj regnoj, inkluzive de la Klaraj Akvoj.

            Nazulino ĉirkaŭrigardis por trovi konatulon. Ŝi tuj vidis Majoron Kaptas-Kaj-Ne-Plu-Forlasas

            – Vivu, Majoro! – ŝi gaje diris al li. – Kiel fartas ĉiuj en via regno?

            Antaŭ ol doni novaĵojn, la bufo refoje montris sian dankemon pro tio, kion la knabino faris al li, kaj pardonpetis ankaŭ pro tio, ke li ne aperis ĉe la bieneto de Sinjorino Benta, laŭ lia promeso. Kaj li diris, ke la princo pli kaj pli silentadas.

            – Ĉu li ankoraŭ ne edziĝis?

            – Ŝajnas ke li ne edziĝos. Li rifuzis la manon de la plej belaj princinoj en la regno. Ĉiuj opinias, ke li suferas kaŝatan pasion. Li amas iun, kiu ignoras lin, jen.

            La koro de la knabino batis pli rapide.

            – Ĉu ili ne scias tion, kiun li amas?

            – Sinjorino Araneo, la kudristino, scias tion, kiu ŝi estas, sed tre bone gardas la sekreton. Ŝi estas tre diskreta Sinjorino.

            – Kaj kio pri la stulta pajaceto, tiu Giganto Kukoboranto?

            – Oni neniam plu vidis lin. Li certe havis la saman finon kiel Karleto Bomboneto…

            Nazulino pripensis dum momento. Kaj:

            – Bonvole, ne forgesu, kiam vi revenos, diru al la princo, ke vi vidis min ĉi tie kaj ke mi bone fartas. Ankaŭ diru al li, ke iam li ricevos invitilon por veni kun lia tuta kortego por pasigi kelkajn horojn kun mi en la bieneto de Avinjo, ĉu bone?

            La majoro promesis ne forgesi la mesaĝon. Kaj li intencis diri ion plie, kiam la apero de la libela mesaĝisto interrompis lin.

            – Saluton, princino! – ĝi diris.

            – Vivu! – respondis la knabino, kaj  ŝi sulkigis la frunton. – Ĉu vi havas mesaĝon por mi?

            – Mi havas leteron de la eminenta markizo. Saluton.

            Nazulino prenis la leteron kaj legis:

            Mi pardonpettas vin al vi pro mia malkuuraĝo. La Olivuda Vakaro ĉi tie akrigaas la trancillon por mortigi min. kompatu miin malfeliĉulan, kiu subeskribas, kaj pardonu ĉi vortojjn, dankemulo VASTULO.

            – La stilo, la teksto, la ortografio kaj la gramatiko estas ja de li! Ĉi bileto estas la perfekta portreto de Vostuleto – aŭ Vastulo, kiel li subskribas. Granda fripono!

            Kaj turnante sin al la libelo:

            – Kie li estas?

            – En la Veprejo de la Ruĝaj Tukanoj, en la lando de la lacertoj. Li promesis al mi belan bluan lagon kontraŭ mia laboro alporti ĉi tiun leteron.

            Nazulino ne sukcesis ne rideti, pensante al si mem: “Ĉiam la sama! Kie Vostuleto vidis bluan lagon? – Sed ŝi ne volis seniluziigi la mesaĝiston, ĉar ŝi bezonis ĝiajn servojn por la respondo. Ŝi rapide skribis etan bileton.

            – Prenu ĉi tiun noton al la Holivuda Vakero, sed rapide, ĉu bone? Kaj kiam vi volos, aperu ĉe la avinjo, senceremonie, ĉu vi komprenas? Iru, iru! … La libelo svingis siajn flugilojn kaj zukt! malaperis. Ĝi flugis tiel rapide kiel la pensado. Ĝi atingis la Veprejon de la Ruĝaj Tukanoj ĝuste en la momento, kiam la kvin minutoj donitaj al Vostuleto finiĝis kaj la ekzekutisto diris al li, kun la tranĉilo enmane:

            – La limdato finiĝis. Jen via horo, markizo!

            Sed la Vakero devis halti la taskon. La libelo sidiĝis ĉe la pinto de lia nazo, kun la mesaĝo sur la pikilo.

            La Vakero rimarkis ĝin, prenis la papereton kaj legis. Estis ordo de pardono al Vostuleto.

            – La markizo estas tre bonŝanca! – li diris kaj enmetis la tranĉilon en ĝian ingon. – La princino pardonas vian krimon kaj anstataŭigas la mortpunon per io pli malpeza – kaj li donis al Vostuleto teruran piedbaton.

            – Uf! – diris Vostuleto post kiam li estis ekster danĝero. – Mi sukcesis! Piedbato de tiu brutulo ne plaĉas, sed milfoje mi preferas tion ol lian tranĉilon…

            Poste li demandis, turnante sin al la mesaĝisto:

            – Kie estas la princino?

            – En la regno de la Abeloj.

            – Kaj la grafino?

            – Ankaŭ tie, en angulo, tre melankolia pro la lambastonoj.

            – Ĉu lambastonoj? – ripetis Vostuleto sen kompreni. – Ĉu ŝi falis el la ĉevalo?

            – Mi ne scias, mi ne havis tempon por demandi.

            Vostuleto restis pensema dum kelkaj minutoj. Poste li diris:

            – Ĉio en ordo. Nun, vi povas iri. Nu, mi tre dankas vin.

            La mesaĝisto tordis la nazon.

            – Kaj kio pri mia blua lago?

            Vostuleto, kiu havis malbonan memoron pri siaj promesoj, sin montris surprizita.

            – Ĉu lago? Kia lago?

            – La blua lago, kiun vi promesis al mi kontraŭ kunportado de la letero…

            – Ha, jes… Sed libelo, kial vi volas lagon kaj ĉefe blua? Mi promesis lagon, vere, sed pripensinte mi rimarkis, ke tio estas tre danĝera donaco, ĉar vi povas tie droni. Konsiderante ĉi tion, mi opinias plej bone anstataŭigi ĉi tiun lagon per ĉi tiu kukurba semo. Jen!

            La libelo furiozis.

            – Koran dankon, sinjoro. Kontrakto estas kontrakto. Mi insistas pri mia blua lago!

            La markizo embarasate skrapis sian kapon, avide rigardante la kukurbon, kiun li manĝis, antaŭ la apero de la Vakero.

            – Ni lasu la aferon por morgaŭa decido, – fine li diris. Nun mi ne rajtas. Mi havas gravan taskon. Imagu, ke la Holivuda Vakero kondamnis min al manĝado de ĉi tiun tutan kukurbon – al mi, markizo, kiu kutimas manĝi nur bombonojn kaj ŝinkojn…

 

11 – La reĝino

            Dum tio okazis en la Veprejo de la Ruĝaj Tukanoj, tie en la palaco de la Abeloj la knabino diris ĉe la orelo de la pupo:

            – Ĉu vi rimarkis, Emilja, kiel bone ĉi tiu regno estas aranĝata? Vera mirindaĵo pri ordo, ekonomio kaj inteligento! Mi estis en la infana ĉambro. Kiel ĉarme! Ĉiu en sia vaksa lulilo, kun krucaj brakoj kaj kruroj, tute blankaj, dormantaj plaĉan dormon… Mi tre admiras tion, ke la abeloj scias ĉion bone profiti, tiel, ke la abelujo funkcias kvazaŭ horloĝo. Ha, se tio okazus en nia regno … Ĉi tie estas nek riĉuloj nek malriĉuloj. Vi ne vidas kriplulon, blindulon, malsanulon. Ĉiuj laboras, feliĉaj kaj kontentaj.

            – Tio ne! – kontestis la pupo. – La skarabo estas kripla kaj almozpetas.

            – Skarabo ne estas abelo, stulta. Mi parolas pri abeloj.

            – Kaj kiu respondecas ĉi tie? Kiu estas la policestro? – demandis Emilja.

            – Neniu regas – kaj tio estas la plej granda kuriozaĵo. – Neniu ordonas kaj ĉiuj obeas.

            – Tio ne povas okazi! – diris la pupo. – La estro devas esti la reĝino.Mi demandos. – Kaj ŝi alvokis pasantan abelon. – Bonvolu, abeleto, donu al ni iujn informojn. Kiu estas la estro de ĉi tiu regno? La reĝino?

            – Neniu, Sinjorino! – respondis la abelo. – Ni ne havas registaron, ĉar ni ne bezonas registaron. Ĉiu naskiĝas kun la registaro ene de si kaj perfekte scias tion, kion fari kaj kion ne fari. Pri tio ni estas perfektaj.

            Nazulino miris pri tiuj ideoj, kaj vidis, ke tio vere okazas. – Bedaŭrinde, ke tio ne okazas kun la “homaro”!

             – Matene ni ĉiuj eliras, – daŭrigis la abelo, – ĉiu al sia flanko, por kolekti mielon kaj polenon de la floroj. Tio nin nutras. Poste ni lokas la mielon en la ĉeloj. Se io necesas riparo, iu el ni faras tion, ne necesas ordono. Se la knabino pasigus iom da tempo ĉi tie, ŝi tiel ŝatus, ke poste ŝi ne plu sin sentos komforte en la regno de homoj.

            – Kaj kio pri la reĝino? – demandis la knabino. – Mi senpacience atendas la momenton por renkonti ĉi gravan Sinjorinon. Ĝi devas esti bela, bela!…

            La abelo daŭrigis:

            – Ĉu vi pensas, ke nia reĝino estas sinmontrema Sinjorino kiel la reĝinoj de la homoj? Tute ne. Eĉ reĝino ŝi ne estas! La homoj nomas ŝin kiel reĝino sed por ni ŝi estas nenio pli ol patrino. Ni ĉiuj estas ŝiaj infanetoj – ĉiuj, ĉiuj! Kaj ni ĉirkaŭas ŝin per komforto kaj zorgo, sen iam ajn kaŭzi al ŝi la plej etan ĉagrenon. Rimarku, knabino, en la regno de homoj ofte oni parolas pri feliĉo, sed estu certa, feliĉo estas nur ĉi tie. Ĉiu el ni estas feliĉa, ĉar ni ĉiuj feliĉas. Mi ne scias kiel iu povas esti feliĉa kiam estas multaj malfeliĉuloj ĉirkaŭe!

            Nazulino kaj Emilja malĝojis. Kia domaĝo esti homoj kaj ne sukcesi sin transformi en abelojn por vivi en tia abelujo kaj dum la tuta vivo sin okupi per tiu bela laboro kiel kolekti mielon kaj polenon de la floroj…

            – Kaj la reĝino, la reĝino! – insistis la knabino. – Mi volas esti prezentata al la reĝino!

            – Venu, – respondis la abelo. – Sekvu min.

            Ili iris. Transirinte plurajn kupeojn, ili alvenis al la reĝaj ĉambroj. Ŝia Moŝto sidiĝis sur vaksa trono haj paroladis al pluraj vantaj kaj fieraj virabeloj (almenaŭ tio ŝajnis al la knabino).

            – Bonvenon al vi! – salutis la reĝino per dolĉa patrina voĉo. – Ĉu vi ŝatas nian abelujon?

            – Multe, Via Moŝto! Estas la plej bone zorgata regno el ĉiuj, kiujn mi jam vidis. Ĉio ravas min!

            – Mia regno estas tia, – klarigis la reĝino, – ĉar ĝi ne estas regno, sed granda familio, kie la bona patrino loĝas ĉirkaŭata de ĉiuj siaj infanoj. Ĉu vi trairis la tutan abelujon?

            – Mi vidis parton de ĝi kaj ĉio plaĉis al mi, krom la vizaĝo de ĉi tiuj sinjoroj virabeloj, kiuj laŭ mi vantas kaj fieras…

            – Ili sin proponas al mi kiel edzo. Ĉiujare mi elektas unu el ili por edzo, kaj la aliaj…

            – Mi jam scias! La aliaj edziĝas kun la aliaj abeloj.

            La reĝino ridetis.

            – Ne, knabino! La aliaj estas mortkondamnataj kaj ekzekutataj…

            – Kio? – diris Nazulino kun teruro. – Mi opinias, ke tio estas krueleco, vera nigra makulo en la organizo de la abeloj.

            – Ŝajnas tiele, knabino. Sed jen la maniero solvi la problemon. Ĉar ili ne scias kiel labori kaj la naturo kreas ilin nur por esti edzoj de la reĝino. La abelaro ne konsideras ilin kiej necesaj post kiam la reĝino elektas unu por edzo. Ili buĉas ĉiujn kaj ĵetas la kadavrojn for el la abelujo. Ĉi tiuj miaj filinoj opinias, ke sentimentaleco ne bone rezultas en socia organizo.

            Nazulino, pli kaj pli admirata de la inteligento de la reĝino, murmuris ĉe la orelo de la pupo: “Rimarku, Emilja? Ŝi elegante parolas! Eĉ ŝajnas tiu filozofo. kiun Avinjo kelkfoje legas, Rou… Rousseau, mi kredas.”

            En ĉi momento trin, trin, bruo de spronoj resonis proksime. Ili ĉiuj turniĝis. La Holivuda Vakero eniris. La vakero ĉirkaŭrigardis la ĉambron. Tuj kiam li vidis la knabinon, li iris al ŝi.

            – Mi ricevis la mesaĝon, princino, kaj jen mi estas al via servo!

            – Kian finon okazis al la markizo? – demandis la knabino maltrankvile, ĉar nenion ŝi sciis pri tio, kio okazis. – Ĉu li ankoraŭ vivas aŭ…

            – Vivas kaj viglas, Sinjorino princino! Nune li devas ataki la duan kukurbon…

            – Tre bone! – diris Nazulino, liberigita de granda pezo. – Nun mi volas, sinjoro Vakero, ke vi trovu por mi kelkajn azenetojn por kunporti iom da mielo kaj vakso al avinjo.

            La Vakero retiriĝis por plenumi la ordonon, dum la knabino denove alparolis la reĝinon.

            – Sinjorino Reĝino, ĉu Via Moŝto povas ordoni al via kuiristo proponi al mi groŝon da mielo?

            – Mi donos al vi la mielon kaj vakson, kiujn vi volas, – la reĝino respondis kaj ridetis; – pri la groŝo, konservu ĝin por vi, ĉar inter ni la homa mono nenion valoras. Jen, tiu abelĉelaro estas la miela deponejo. Iru tien kaj prenu tiom, kiom vi volas.

            La knabino dankis ŝin pro tia bonkoreco kaj iris al la ĉambro kun la pupo.

            Ĉio en tre bona ordo! Vaksaj vazoj plenigitaj kun mielo, ĉiuj egalaj, kun vaksaj kovriloj.

            – Ĉu vi volas mielon? – demandis abelo, kun tre pura antaŭtuko, kiu respondecis pri tiu tasko.

            – Jes, ni volas! Mielo kaj vakso.

            – Je kia kvalito?

            – Ĉu estas multaj kvalitoj?

            – Ni havas mielon de oranĝfloroj, mielon de ĵabutikabaj floroj de la bieno de sinjorino Benta, kaj ni havas milfloran mielon de ĉiuj floroj sur la kampo.

            – Donu al mi tiun de ĵabutikabaj floroj – Nazulino tuj decidis. – Kaj ankaŭ iom da blanka vakso, por onklino Nastasja.

            – Ĉu via servistino kunportos ĉion? – demandis la abelo kaj indikis la pupon, dum ĝi faris la pakojn.

            Emilja iĝis ruĝa pro kolero. Sed la knabino tuj savis la situacion – Ĉi tiu Sinjorino ne estas mia servistino, sed la Eminenta Sinjorino Grafino de la Malplena Kruro, estonta Markizino de Vostuleto.

            La eta abelo milfoje pardonpetis, kaj ankoraŭ pardonpetas, sed interrompis ĝin la eniro de la Vakero antaŭ trupo da griloj kun ŝarĝseloj por porti mielon. Li forprenis la ŝarĝselojn kaj atendis, ke la abelo de la mielo plenigu ilin. Poste li remetis ilin sur la griloj kaj petis instrukciojn.

            – Atendu nin ĉe la palaca pordego kun la ĉevaletoj pretaj, ĉar ni tuj iros, – ordonis la knabino.

 

12 – La reveno

            Ĉiuj estis pretaj por la reveno, krom Emilja. Nazulino pripensis tion, kion fari. Fine ŝi petis la opinion de la Vakero pri la plej bona maniero konduki ŝin.

            – Mi opinias, ke ni devas meti la grafinon en unu el la mielaj bareloj.

            – Sensencaĵo, Vakero! Emilja iĝos tute mielplena!…

            – Unu el la bareloj estas malplena, – li respondis. – Mi pensas, ke ŝi estos pli komforta ol sur la dorso de ĉevalo.

            Emilja montris malagrablan mienon kaj protestis. La maniero trankviligi ŝin estis permesi al ŝi esti la unua antaŭ la grupo, por ke ŝi povos “esti la unua kiu vidos tion, kio aperos survoje”. En ĉi momento naskiĝis en ŝi profiteman spiriton, kiu famigos ŝin kiel vera ciganino.

            Ili ekiris. Duonan leŭgon poste, Emilja stariĝis en la barelo kaj kriis:

            – Mi vidas strangaĵon sur la vojo! Monstro kun porka kapo kaj testudaj piedegoj!

            Ĉiuj rigardis, kaj rimarkis, ke Emilja pravas. Estis la plej stranga monstro, kiun iu ajn povas imagi. La Vakero prenis la tranĉilon kaj diris al Nazulino ke ŝi ne moviĝu. Li alproksimiĝis kaj konstatis tion, kio estas.

            – Ne estas monstro, princino! Jen la sinjoro markizo rajdanta sur kompatinda testudo! Li batas per la vipo sur la malfeliĉulo, tute senkompate.

            Tiele estis. Vostuleto vipadis la kompatindan testudon kaj insultadis ĝin.

            – Marŝu, stultulego! Pli rapide, kontraŭe mi spronos vin ĝis atingo de via animo! – li kriadis.

            Nazulino indignis pro tio. Estis troe! La Vakero rimarkis ŝin tiel, kaj prenis la revolveron kaj diris:

            – Se vi volas, mi faligas tiun friponon per kuglo!

            – Nenecese, – ŝi respondis. – Mi mem instruos al li lecionon. Lasu tion al mi.

            En ĉi momento la markizo atingis la grupon, kaj jam montris feliĉan mienon de senhontulo, kiam la knabino fiksrigardis lin, sulkigante la frunton.

            – Foriru de la kompatinda testudo tuj, vi grandegulo…

            Tre mirigata de tiu akcepto, Vostuleto malsupreniris, tute honteme.

            – Kaj por puno – daŭrigis la knabino – tiu, kiu rajdos nun estas la Sinjoro Testudo. Venu, Sinjoro Testudo! Selu la markizon, surseliĝu kaj spronu lin senkompate!

            La testudo faris tion, kaj tre malrapide, ĉar testudo neniel hastas, metis la selon sur la porketon, streĉis la ventron kiel eble plej forte, surseliĝis tre malrapide kaj lept! lept! vipis la porketon kvazaŭ tiu estus kolera azeno.

            – Kojn! Kojn! Kojn! – kriadis la kompatinda markizo.

            – Spronu lin, Testudo! – kriis la pupo. – Spronu tiun manĝegulo, kiu manĝis miajn krokedojn!

            – Kaj ankaŭ bonajn vipadojn por mi! – murmuris malforta voĉo en la aero.

            Ĉiuj rigardis supren. Estis la trompita libelo, kiu preterpasas, rapide kiel fulmo.

            La kazo estis, ke en tiu tago Vostuleto perdis almenaŭ kilogramon da pezo kaj pagis almenaŭ duonon de siaj pekoj…

            Post tiu okazaĵo ili reiris kaj haltis nur ĉe figarbo por bona ombro, jam proksime al la bieneto.

            – Tagmanĝo! – kriis Nazulino, kiu terure malsatis.

            De kiam ŝi foriris de la hejmo, ŝi nur manĝis la alportitajn kuketojn.

            Ili deĉevaliĝis kaj sternis tablotukon sur la planko. La Vakero malfermis du barelojn da mielo. Nazulino serĉis en sia poŝo por kontroli ĉu ankoraŭ estas kuketo. Ŝi eĉ ne trovis la skarabon. Certe ĝi forkuris, la sendankulo! Ĉiuj manĝis puran mielon, la solan haveblan manĝaĵon.

            En la plej bona parto de la festo – tzzsiii…! birdeto kantis en la apuda arbo. La knabino levis la okulojn: estis unu jakarino.

            – Emilja, –  ŝi diris, perpleksa, – ĉu vi ne opinias, ke tiu jakarino similas al Peĉjo?

            – Multe! Certe estas li mem, ĉu ne?

            – Peĉjo! Peĉjo! Venu ĉi tien, Peĉjo! – kriis la knabino, aflikte.

            La jakarino malsuprenflugis el la arbo, kaj sidiĝis sur ŝia ŝultro.

            – Do, kio okazas, Peĉjo? Ni lasis vin enhejme kiel homon kaj ni trovas vin kiel birdon! …

            – Tiele estas, – li diris. – Enhejme ni ĉiuj estis transformitaj en bestojn.

            – Transformitaj? Klarigu tion! – maltrankvile kriis Nazulino.

            – Nu, kaduka maljunulino aperis, kun bastono en la mano kaj korbo ĉe la brako. “Knabo,” ŝi diris al mi, “ĉu tiu estas la domo, kie du maljunaj antikvaĵoj loĝas en kompanio de knabino kun kuspita nazo, tre impertinenta?” Furioza pro la maniero laŭ kiu ŝi demandis, mi respondis: “Tio ne koncernas pri vi. Plej bone al vi, se vi sekvas vian vojon ”. “Ha, ĉu tiele vi respondas?” ŝi diris. “Atendu, ke mi zorgos pri vi”! Kaj ŝi transformis min en birdon, la avinjon en testudon kaj onklinon Nastasja en nigran kokidon…

            – Kia teruro! – estis la krio, kiu eskapis de Nazulino. – Kio okazos al ni nun? Mi jam scias, kiu estas la maljunulino! Ne povas esti alia! Ŝi ja diris al mi, ke ŝi venĝos…

            – Kio okazas, princino? – demandis Vakero, jam kun la mano al la revolvero.

            – Mi opinias, Vakero, ke ĉi-foje vi ne kapablas helpi! Vi estas nevenkebla, sed nur kontraŭ egaluloj. Kontraŭ sorĉistino, mi ne scias… mi ne scias… kaj ŝi rakontis tion, kio okazis.

            – Lasu ĉion al mi, princino, kaj ne dubu pri mia arto solvi konfuzajn situaciojn. Sekvu vi ĉiuj la vojaĝon, kaj mi serĉos en la ĉirkaŭaĵoj por kapti ĉi maljunulinon. Mi ĵuras, ke mi alportos ŝin je sekura maniero, por ke ŝi malfaru la faritan malbonaĵon…

            – Anĝeloj aŭdu vin kaj diru amen! – Nazulino suspiris pli gaje. Ŝi skuis la bridojn de la ĉevalon kaj ili iris ale al la bieneto. La jakarino ankoraŭ ripozadis sur ŝia ŝultro.

            Kia malĝojo! Apenaŭ Nazulino elĉevaliĝis en la korto, ŝi aŭdis kokidan

klukadon.

            – Estas onklino Nastasja, kompatindulino! – ŝi ĝemetis el la fundo de la koro.

            Ili eniris. En la manĝoĉambro estis testudo kun okulvitroj, kiu sidas sur la hamako kaj kudras.

            – Avinjo! – senespere diris la knabino. – Ĉu vi ne konas min, avinjo?

            La testudo daŭris trankvila, trankvila…

            – Rimarku, Emilja, kia katastrofo! – Nazulino diris kun larmoj en la okuloj.- Avinjo estas tiu besto kun karapaco, kiu estas en la hamako! Onklino Nastasja estas tiu malbelega nigra kokido, kiu aspektas kiel vulturo…

            Emilja rigardis, rigardis kaj ankaŭ ekploris kaj brakumis la knabinon.

            – La nura espero, kiun ni havas, estas la Vakero, – diris Nazulino. – Sed ĉi kazo estas tiel stranga, ke mi timas, ke eĉ li ne povas savi nin…

            Du tagoj pasis. Nazulino, tute senkonsola, ne akceptadis la ideon vidi la karan avinan testudon en la hamako, nek onklinon Nastasja demetante ovon en la kuirejo.

            – Trankviliĝu, Nazulino. La Vakero estas bravega. Subite li reaperos kaj riparu ĉion, kiel en la filmoj – diris la pupo por konsoli ŝin.

            – Sed li tro malfruas, Emilja!…

            – Nur du tagojn. Vi scias, ke la magia kalkulo por ĉio estas tri…

            La tria tago finfine alvenis. La du amikinoj gluiĝis ĉe la fenestro ekde frua horo kaj rigardadis la horizonton, tre maltrankvilaj. Eĉ polvo ne leviĝis!        Nazulino suspiris.

            – Ni rezignu, Emilja! Ĉio estas perdita… Se la maljunulino havas la kapablon transformi homojn en bestojn, ŝi ankaŭ povas transformi sin mem en ŝtonon, arbon, sekan trunkon – kiel la Vakero eltrovos ŝin?

            – Pacienco, Nazulino! Ni atendu kaj li subite aperos kun la maljunulino ĉe la pinto de la tranĉilo…

            Vortoj estis ĵus diritaj kaj hundido bojis en la korto – Sendube estas li! – kriis Emilja kaj ŝi kuris al la pordo.

            Vere estis la Vakero, kiu revenis kun du revolveroj enmane kaj la maljunulino antaŭe, brakoj levataj.

            – Tujtuj! – kriis la Vakero ĉe la orelo de la sorĉistino. – Malfaru la malbonaĵon, kiun vi faris, kontraŭe mi manĝos viajn hepatojn ĉi tie mem…

            Terurigita pro la malbeleco de la maljunulino, Nazulino fermis la okulojn.

            Poste, ŝi kuraĝiĝis kaj malrapide malfermis ilin. Kaj vidis… ĉu vi scias, kiun?

            Ŝi vidis onklinon Nastasja  kiu rigardadas ŝin kaj diras:

            – Vekiĝu, knabino! Ŝajnas, ke vi havas koŝmaron…

            Nazulino sidiĝis sur la lito, duonsveninta, frotis la okulojn.

            – Kie estas la avinjo? – ŝi demandis.

            – Interne, ŝi kudras.

            – Kaj Peĉjo?

            – Li preparas birdokaptilon en la korto.

            – Kaj… kie estas la Holivuda Vakero?

            – Ne diru stultaĵojn kaj venu por trinki kafon, kiu jam malvarmiĝas – konkludis onklino Nastasja.

Visitas: 317