Monteiro Lobato en Esperanto – 01

La Bieneto de la Flava Pego

Kvina Parto: La Aventuroj de la Princo

Tradukis: Jorge Teles

1 – La Holivuda kato

            En tre varma suna tago Lucia kaj Emilja sidadis sub la ombro de la ĵabutikabujo kaj atendadis Peĉjon, kiu iris al la arbareto por tranĉi bastonojn por birdokaptilo.

            Ili pasigis longan tempon memorante la geedziĝajn festojn, kiuj finiĝis tiel strange pro la eterna manĝemo de Vostuleto. Subite, miaŭo de kato.

            Nazulino surpriziĝis, ĉar ne estis katoj en la bieneto.

            – Emilja – ŝi diris atenteme – ĉi tiu miaŭo aspektas kiel miaŭo de la Holivuda Kato…

            Estis la unua fojo, kiam la pupo aŭdis pri tia rolulo.

            – Kiu estas ĉi civitano? – ŝi demandis.

            – Ho, li estas kato, kiun vi eĉ ne sukcesas imagi, pro tio ke li estas inteligenta kaj petolema! Li eniras en la plej grandaj aventuroj, aperas en multaj filmoj, faras ruzaĵojn. Neniu venkas lin. La Holivuda Kato ĉiam venkas.

            – Eĉ ne la Holivuda Vakero?

            – La Holivuda Vakero vidas la Holivudan Katon kaj fuĝas!…

            Emilja suspiris.

            – Ho, ho! Kun iu tia mi volus edziniĝi…

            Ĉimomente, kata vizaĝo aperis en proksima veprejeto kaj rigardis la du kun granda scivolemo.

            – Estas li! – kriis la knabino. – Mi ĵuras, ke li estas la Holivuda kato!… kaj ŝi alvokis: – ŝit, ŝit…

            La kato eliris el la veprejo, venis kaj tute senceremonie sidiĝis sur ŝiaj genuoj.

            Nazulino karesis lian felon kaj demandis:

            – Kion vi faras ĉi tie, Holivuda Kato? Mi pensis, ke vi loĝas en Usono.

            – Mi vojaĝadas, – li respondis. – Mi kuras ĉirkaŭ la mondo por fari studon pri musoj. Mi volas scii, en kiu lando ekzistas la plej bongustaj musoj. Mi eĉ estis sur la fundo de la maro, kie mi estis dungata en tre bela kortego de princo Oroskvamo.

            – Belege! – kriis la knabino dum ŝi frapis la manojn. – Ĉu vi ne scias, ke mi edziĝinis kun la princo?

            – Jes, mi scias. Li mem diris al mi. Cetere li treege sopiras pri la knabino.

            – Ĉu li ne sendis al mi mesaĝon?

            – Jes, li faris tion. Li diris, ke hodiaŭ li nepre venos al la bieneto de Sinjorino Benta, por viziti sian karan edzinon. Li volas fini la sopiradon kaj koni la avinjon.

            – Kies avinjo? Ĉu mia aŭ lia?

            – Via kaj lia. La princo nomas sinjorinon Benta kiel avinjon.

            Nazulino emociiĝis.

            – Rimarku, Emilja. Li konsideras avinjon kiel lian avinjon… Kiom da amo!

            Kaj turnante sin al la kato:

            – Sed ĉu li venas hodiaŭ aŭ ĉu tio estas nur maniero diri?

            – Li ja venos. Kiam mi foriris, la princo pakadis la valizon, kun la festa kaleŝo jam ĉe la pordo.

            – Kiel estas lia valizeto? – demandis la pupo.

            – Ne entrudiĝu, Emilja, – avertis Nazulino. – Anstataŭe, iru por averti avinjon kaj onklinon Nastasja pri la vizito de la princo. Movu vin…

            La pupo malkontentiĝis, ĉar ŝi scivolis pri la konversacio de la kato, kaj malrapide marŝadis al la domo.

            Dume la knabino diris al la kato:

            – Daŭrigu, sinjoro Kato!

            – Mi ne memoras, kie mi estis…

            – Vi parolis pri la kaleŝo…

            – Vere, vere. La kaleŝo jam atendadis lin. Venos la princo, venos doktoro Heliko, venos sinjoro Paguro, ĉiuj venos.

            Nazulino frapis la manojn, kaj ŝi iĝis tiel feliĉa, ke ŝi kisis la nazon de la Kato.

            – Tre bone! La stultaj avinjo kaj onklino Nastasja ĉiam dubas pri ĉio, kion mi rakontas. Mi nur volas vidi iliajn vizaĝojn…

            Kaj ŝi alvokis la pupon, kiu jam estis iomete malproksime:

            – Emilja!…

            – Jes, Nazulino.

            – Kien vi iras “tiel rapide”?

            – Mi iras por diri la mesaĝon.

            – Revenu, stultulino! Ĉu vi ne rimarkis, ke mi ŝerce mensogis al vi? – Emilja revenis, per sia rigida pupa paŝo. – Aŭskultu, – diris la knabino. – Hodiaŭ ni faros grandan surprizon al avinjo kaj mi bezonas aranĝi ĉion kun Peĉjo. Iru kaj trovu Peĉjon. Diru al li, ke li tuj venu.

            – Ĉu vi denove ŝerce mensogas?

            – Ne! Ĉi-foje estas vero. Rapidiĝu! Unu paŝon por iri, unu paŝon por reveni.

            Peĉjo venis kaj dum longa tempo la kvar kombinis la plej bonan manieron prezenti la surprizon al la kompatinda avinjo. La Holivuda Kato iris por renkonti la princon kaj averti lin pri la ĝusta horo kiam ili devos sin prezenti. Kaj Nazulino rekomendis al la pupo:

            – La surprizo devos okazi post la tagmanĝo. Vi ne devas montri mienon de iu kiu kaŝas ion, ĉar avinjo suspektos.

            Je tagmanĝo, ĉiuj iris al la tablo. Nenio eksterordinara okazis ĝis la momento de la kafo. Sinjorino Benta fikse rigardis la vizaĝon de Emilja kaj diris:

            – Mi suspektas, ke vi preparas ion al mi. Emilja montras strangan mienon, kiu ne trompas min.

            Emilja neniam suksesis perfekte ŝajnigi ion. Kiam ŝi intencis ion ŝajnigi, ŝi tiel forte klopodis por bona ŝajnigo ke ŝi ĉion fuŝis. Sed Nazulino kvietigis la bonan maljunulinon.

            – Nenio serioza, avinjo. Emilja estas malsaĝeta.

            Ĉimomente okazis brueto ekstere, sekvata de frapo al la pordo – tre delikata frapo, tik, tik, tik…

            Kiu estas? – diris Sinjorino Benta, ĉar ŝi trovis stranga la manieron frapi. Kaj ŝi kriis rekte al la kuirejo: – Nastasja, venu kaj kontrolu tion, kiu frapas.

            La nigrulino aperis, kun ligna kulero en la mano. Ŝi iris por malfermi la pordon sed, laŭkutime, unue kaŝrigardis tra la serurtruo.

            Ŝi rigardis kaj timegis.

            – Kiu estas, filino de Dio? – demandis Sinjorino Benta maltrankvile.

            – Dio helpu nin! – ekkriis la nigrulino. – La mondo freneziĝis, sinjo!…

            – Diru tion, kiu estas! Parolu…

            – Ega bestaro, kiu neniam finiĝas, sinjo. La korto estas “ege plenega” je fiŝoj, konkoj, kraboj, ĉiuj strangaj bestoj de la maro. Mi eĉ ne scias, ĉu mi vekas aŭ dormas… – kaj ŝi pinĉis sin por kontroli.

            Mi vere suspektis, ke io okazos hodiaŭ! – diris Sinjorino Benta. Ŝi leviĝis de la tablo por vidi. Ŝi surmetis la okulvitrojn kaj formovis onklinon Nastasja por rigardi tra la serurtruo. Kaj ŝi iĝis eĉ pli maltrankvila ol la nigrulino, kiam ŝi vidis la tutan etan loĝantaron de la maro ĉirkaŭ la domon.

            – Kion tio signifas? – ŝi demandis, turnante sin al Nazulino.

            – Nenio grava, avinjo. Princo Oroskvamo kun sia kortego venas al ni por vizito. Li vere volas koni vin.

            Sinjorino Benta gape rigardis onklinon Nastasja kaj ne sciis tion, kion diri.

            – Ĉiuj estas tre bonaj personoj, – daŭrigis la knabino. – Ili pasigos la posttagmezon ĉi tie kaj mi garantias, ke ili nenion fuŝos. Avinjo povas resti trankvila.

            – Kia ideo, Nazulino, transformi la domon en bestoĝardenon! Kiam ni haltos kun tiaj ludoj?

            – Ne permesu, sinjo! – la nigrulino intervenis. – Ne malfermu la pordon. Ili estas tiel strange, ke mi tremas pro timo.

            Nazulino ridis.

            – Ili ne mordas, karulino! Ili estas civilizitaj bestetoj kaj tre bone edukitaj.

            La nigrulino ne konvinkiĝis.

            – Mi scias, mi scias! – ŝi diris. – Iam krabo pinĉis min sur ĉi tiun fingron, kaj eĉ restis cikatron. Ne konsentu, sinjo! Ne permesu ĉi tiun strangegan bestaron en via hejmo.

            Kaj ŝi fiksis la pordostangon sur la pordosojlo. Kiam Peĉjo vidis, ke la fermado de la pordo detruos la tutan planon, li eliris per malantaŭa pordo por averti la princon, al kiu li diris:

            – Avinjo kaj onklino Nastasja tremas pro timo, sen kuraĝo malfermi la pordon. Naivulinoj. Ili pensas, ke vi estas unu el tiuj malbonaj bestoj, kiuj mordas.

            La princo, kiu atendis varman bonvenigon de Sinjorino Benta, tre ĉagreniĝis.

            – Tiukaze, mi preferas reiri, – li diris dignoplene. – Mi ne pensas, ke mi rajtas ĝeni la pacon de tiel estiminda Sinjorino.

            – Tute ne! – rebatis Peĉjo. – Ĉar vi venis, vi devas eniri, ĉu ili volas aŭ ne. Se vi ne povas eniri tra la pordo, vi eniros tra la fenestro. Atendu…

            Kaj li kuris por preni ŝtupetaron.

 

2 – Ĉiuj eniras

            Post kiam onklino Nastasja fiksis la pordostangon, ŝi trenis la tablon por formi barikadon. Dume, la princo kaj lia sekvantaro supreniris la ŝtuparon alportitan de la knabo.

            Ili grimpis supren kaj saltis en la ĉambron. Doktoro Heliko saltis unue. Onklino Nastasja, ankoraŭ ĉe la tablo, aŭdis bruon kaj turnis sin.

            Ŝi kriegis.

            – Helpu, sinjo! Ili saltas tra la fenestro! Rigardu tiun, kiu estas malantaŭ vi! Besteto kun okulvitroj, kiu estas vera “felomeno”…

            Nazo klarigis:

            – Ne timu, avinjo. Jen doktoro Heliko, la granda kuracisto, kiu igis Emiljan paroli. Li havas pilolojn por ĉiuj malsanoj. Li eĉ kapablas kuraci tiun senvostan kokidon, kiu malsanas.

            Sinjorino Benta turnis la vizaĝon kaj vidis Doktoron Helikon, kun okulvitroj, malantaŭ si, kaj li afable salutis ŝin. Kaj lia miro, kiu jam estis granda, kreskis eĉ pli, kiam ŝi vidis fiŝeton vestitan kiel reĝo aperi en la fenestro.

            – Jen mia edzo, princo Oroskvamo, reĝo de la regno de la Klaraj Akvoj – klarigis Nazulino. Kaj al princo: Kaj ĉi Sinjorino, princo, estas mia kara avinjo, Sinjorino Benta de Olivejra.

            Kun ĝentila afableco, la princo murmuris, tute ameme:

            – Al mi estas granda honoro koni vin, Sinjorino, kaj mi petas vian permeson trakti vin ankaŭ kiel avinjon.

            La kompatinda maljunulino preskaŭ svenis. Ŝi ventumis sin tre afliktita, uff, uff!… Poste, turnante sin al la nigrulino:

            – Li vere parolas, Nastasja! Parolas kiel homo…

            La nigrulino krucosignis sin. Dume, la aliaj nobeluloj de la kortego saltis. La respektata Paguro saltis. Fraŭlino Sardino saltis. Sinjorino Araneo Kudristino saltis. La bufo Majoro Kaptas-Kaj-Ne-Plu-Forlasas saltis. Ĉiu, kiu saltis, okazigis novan krion de onklino Nastasja.

            – Nun venas sardino, sinjo! – ŝi ekkriis. – Kaj nun araneo! Kaj nun bufo! La mondo freneziĝas…

            Fine ŝi ne plu eltenis kaj pafis sin al la kuirejo. Sinjorino Benta, tamen, alkutimiĝis, kaj post iom da tempo ŝi tute ne miris. Ŝi eĉ komencis trovi intereson en ĉio.

            – Vi pravas, mia filino, – ŝi diris finfine. – Ĉi mondo, en kiu vi kaj Peĉjo loĝas, estas multe pli interesa ol la nia.

            Kaj ŝi komencis longan paroladon kun doktoro Heliko pri la kokida malsano. Dume Nazulino montradis al sia amata princo la objektojn de la vizitĉambro. Ŝi montris la horloĝon sur la muro, la telerojn en la ŝranko, la akvopoton. Kio plej movis la fiŝan atenton estis ombrelo en angulo.

            – Por kio ĝi utilas? – li demandis.

            – Por ke ni ne malsekiĝos,-  respondis la knabino.

            – Kial do vi ne kunportis ĝin dum la vojaĝo al la fundo de la maro?”

            Tian amuzon trovis la knabino en la demando, ke ŝi ne rezistis la tenton kisi lin sur la frunto.

            – Vi estas azeneto, ĉu vi scias, princo? Aminda azeneto…

            Ĉar li ignoris tion, kion signifas azeno, la princo ne ofendiĝis.

            Tiam li rimarkis la foreston de la Vicgrafo de Maizospikulo kaj de la Markizo de Vostuleto, kaj demandis novaĵojn pri ili.

            – La Vicgrafo suferis akcidento, – respondis la knabino. – Li revenis de la vojaĝo al la fundo de la maro tiel malseka, ke mi devis pendigi lin sur la sekiga ŝnuron por sekiĝi. Sed li ne estis sufiĉe bone pendigita. Forta vento faligis lin kaj li estis forgesita en angulo dum longa tempo. Rezulto: lin atakis stranga malsano nomata ŝimo. Li iĝis tute verda, kovrita de pulvoro, kiu malpurigas la plankon. Mi envolvis lin per folioj de malnova magazeno pri La Aventuroj de Ŝerloko Holmso, kiun mi trovis ie, kaj mi metis lin en forgesita loko. Li certe mortis…

            – Terura katastrofo! – diris la princo, konsternita.

            – Tuj kiam mi revenos al la regno, mi dekretos oficialan funebron dum sep tagoj.

            – Ne indas, princo! Nia Vicgrafo jam iom freneziĝis kun sia manio por saĝo. Li fariĝis tiel scienceca, ke neniu komprenas lin. Li paroladis nur latine, imagu! Baldaŭ venos la tempo por la rikolto de maizo kaj mi ricevos novan Vicgrafon.

            – Kaj kio pri la Markizo?

            Nazulino timis diri, ke Vostuleto ŝtelis la kronon de la Princo. Ŝi nur diris, ke li multe maldikiĝis kaj onklino Nastasja metis lin en porkejeton por ke li dikiĝu.

            – La Markizo estas tre simpatia, – diris la princo pro nura gentileco. – Mi ankaŭ opinias ke la sinjorino Markizino estas tre simpatia.

            – Mi tiel amas Emiljan, – klarigis Nazulino, – ke mi volas nuligi ŝian edziniĝon kun la Markizo por edzinigi ŝin kun la Holivuda Kato. Emilja ne feliĉas en sia unua edziniĝo.

            – Kial, ke mi ne estu maldiskreta.

            – La temperamentoj ne alĝustiĝas. Krome, Emilja ne edziniĝis pro amo, kiel ni. Nur pro intereso, pro la titolo. Emilja ne estas virino por Vostuleto. Ŝi meritas multe plie. Ŝi meritas fortan kaj sentiman sinjoron kiel la Holivuda Kato. Ĉu li ne estas en la servado de la kortego?

            La princo surpriziĝis.

            – Holivuda Kato? – li diris kun sulkoj sur la frunto. – Mi ne konas ĉi ulon…

            – Kiel ne, se ĝuste li alportis la mesaĝon pri via vizito, princo?

            – Tio ne povas esti! Mi sendis la mesaĝon per sardino…

            Nazulino ekcerbumis. Ŝi memoris, ke kiam ŝi kisis la nazon de la kato, li odoris je sardino. Tuj ŝi pensis: – Ĉu eblus, ke li manĝis la mesaĝiston de la princo kun mesaĝo kaj ĉio ajn? Ŝi pensis al si mem sed nenion diris, por ne malĝojigi la karan edzeton. Ŝi ŝanĝis la temon, ŝi invitis lin promeni ĉirkaŭ la bieneto.

 

3 – Onklino Nastasja kaj la Sardino

            Onklino Nastasja ankaŭ perdis la timon pri la bestetoj post kiam ŝi rimarkis, ke ili ne mordas. Ŝi eĉ amikiĝis kun Fraŭlino Sardino, aŭ “Miss Sardine”, kiel oni nomis ŝin en la regno, pro ŝia naskiĝo en la maroj ĉirkaŭ Novlando, proksime al Kanado. Kiel bona nordamerikanino, “Miss Sardine” estis tre memfida. Ŝi ne estis timema kiel la aliaj. Ŝi faris tion, kion ŝi volis, kaj iĝis fama en la regno pro siaj ekstravagancoj. Unu el tiuj estis dormi en ladskatolo, anstataŭ dormi en lito. “Mi praktikas por la estonta vivo,” ŝi kutimis diri kun melankolia rideto. La estonta vivo de la sardinoj, kiel ĉiuj scias, ne estas en la ĉielo, sed ene de ladskatoloj… “Miss Sardine” tuj kamaradiĝis kun onklino Nastasja. Kiam ŝi alvenis, ŝi iris en la kuirejon, por ekzameni ĉion kun scivolemo de maljunulino. Kaj ŝi ne haltis kun la demandoj.

            – Kia stranga monstro estas ĉi tio? – ŝi demandis antaŭ la forno.

            – Tio nomiĝas forno, – respondis la nigrulino.

            – Kio pri ĉi ruĝa aĵo, kiu estas interne?

            – Ĉi tio nomiĝas fajro.

            – Kaj al kio ĝi utilas?

            – Ĝi utilas por bruligi la etan fingron de iu ajn, kiu tuŝas ĝin.

            Kaj onklino Nastasja elkore ridis, vidante la mienon kun admiro, kiun “Miss Sardine” montris.

            En iu momento ŝi grimpis sur breton kaj komencis traserĉi ĉion. Ŝi enigis la kapon en la poto kun salo kaj gustumis ĝin.

            – Hmm! Mi konas ĉi guston!…

            – Jen faruno de via lando; tio venas de la maro – klarigis la nigrulino.

            Poste ŝi gustumis pinĉprenon da sukero kaj opiniis ĝin tiel bona, ke ŝi petis pakaĵon por kunporti.

            Kiam ŝi eltrovis la flakonon kun pulvoro da nigra pipro, onklino Nastasja avertis:

            – Atentu! Ĝi pikas en la okuloj.

            Pli bone se ne okazintus averto! “Miss Sardine” ektimiĝis, glitis kaj falis kapomalsupre en la pipran flakonon. Kaj okazis baraktado kaj kriado.

            – Helpu! Mi estas blinda…

            La nigrulino, tre afliktita, elprenis ŝin el la flakono kaj lavis ŝin sub la krano kaj diris:

            – Laumerite! Kiu ordonis al vi esti tiel fuŝulino? Mi certe atendis, ke io okazos…

            “Miss Sardine” ne aŭdis ŝin, ŝi daŭre kriegis kaj piedbatis.

            – Helpu! Miaj okuloj brulas! Mi estas blinda, mi vidas nenion!…

            – Tio pasos – la nigrulino konsolis. – Havu iom da pacienco, knabino. Multe pli malbone estus, se vi falus en la paton kun varma graso.

            Dum momento ŝi havis la okulojn brulantaj. Finfine ŝi ekresaniĝis, kaj resaniĝis, kaj malfermis la okulojn – unue unu, poste la duan, poste ambaŭ. Tre mirigita por vidi same bone kiel antaŭe, ŝi ridetis feliĉe.

            – Mi resaniĝis! – diris “Miss Sardine”, palpebrumante kaj ĉion rigardante por vidi ĉu la okuloj estas vere bonaj aŭ nur duone bonaj. Poste ŝi revenis al la demandoj, kaj demandis tion, kio estas pato.

            Onklino Nastasja sentis sin en malbona situacio. Rakonti al fiŝeto tion, kio estas pato, estas perversaĵo. Pro kompato al ŝi la nigrulino donis respondon, kiun ŝi ne tute komprenis.

            – Pato – ŝi diris – estas malprofunda kuirpoto, kie oni metas certan akvon densa, nomatan grason, kiu ekfrapas kaj saltas kiam estas fajro sube.

            – Belege! – diris “Miss Sardine”, kun admiro. – Iutage mi revenos ĉi tien por naĝi tutan horon ene de ĉi tiu saltanta akvo.

            La nigrulino kovris la buŝon per la manoj por kaŝi la ridon, kiu ekvenis. En tiu momento sinjorino Benta kriis de la malantaŭa korto:

            – Nastasja! Venu rapide…

            – Kio okazas, mia Dio? – diris la nigrulino, kaj ŝi kuris por vidi tion, pri kio temas.

            Ŝi renkontis sinjorinon Benta proksime al la kokinejo, en konferenco kun doktoro Heliko pri la malsano de la senvosta kokido. Tuj kiam ŝi alvenis, sinjorino Benta diris:

            – Nastasja, ĉu vi sukcesas kapti la senvostan kokidon?

            – Por kio, sinjo? – demandis la nigrulino, kun miro pro la mendo.

            – Doktoro Heliko volas doni al ĝi unu el siaj miraklaj piloloj. Li diras, ke ne ekzistas pli bona kuracilo por malsano de senvosta kokido.

            Onklino Nastasja malfermegis la buŝon. Eblus, ke tiu diketa malgranda konkulo komprenu ion pri piloloj?

            – Li mokas, sinjo! Kie vi iam vidis helikon kompreni medicinon? Li estas ĉarlatano, sinjo. Ne kredu.

            – Mi ankaŭ dubas, do, mi volas fari la teston. Prenu la idon.

            Grumblante, ke la mondo freneziĝas, onklino Nastasja serĉis la idon. Kaj prenis ĝin kaj alportis ĝin.

            – Nun mi bezonas tubeton, – diris doktoro Heliko.

            – Mi scias doni pilolon al kokido nur tra la tubeta sistemo.

            La nigrulino denove grumblis kaj iris serĉe de la tubeto. Kaj alportis ĝin. La kuracisto Heliko tiam klarigis kiel ĝi devas esti farata. La tubeto estas fiksata en la gorĝo de la ido; la pilolo estas metata en la tubeto; kaj iu devas blovi.

            – Jen novaĵo! – diris onklino Nastasja, kun skuo de kapo. – Tian simplaĵon  mi neniam lernis! Mi rimarkas, ke ĉi tiuj marbestetoj estas pli lertaj ol ni, sinjo.

            La pilolo estis metita ene de la tubeto kaj la tubeto estis enigita en la gorĝon de la kokido.

            – Nun mi bezonas iun por blovi. Se ne estas iu por blovi, ni povas uzi  blovilon

            – Blovu, Nastasja! – diris sinjorino Benta.

            Onklino Nastasja kaŭris, metis sian buŝon sur la tubetan pinton kaj kiam ŝi preparis sin por blovi, ŝi stariĝis, forte kriegis kaj senespere tusadis.

            – Kio okazas, Nastasja?

            La respondo estis grimaco de iu, kiu sufokas pro io amara en la buŝo. Poste ŝi parolis.

            – Okazis, sinjo, ke la kokido blovis unue kaj mi glutis la pilolon!…

            Sinjorino Benta ne sukcesis ne ridi; la nigrulino tamen ne amuziĝis kaj eĉ timis, ke la pilolo nocus ŝin.

            – Tio ne okazos, – diris doktoro Heliko. – Vi povos eĉ resaniĝi rilate iun internan malsanon, pri kiu vi ne scias.

            Kaj tiele okazis. Onklino Nastasja resaniĝis de fama tusado, konata de la popolo kiel “hunda tusado”, kiu trafis ŝin antaŭ du semajnoj.

            Kaj tiom da fido venis al la piloloj de Doktoro Heliko, ke ŝi preskribis ilin por ĉiuj. Eĉ por Franĉjo Orelulo, malriĉulo sen oreloj, kiu kelkfoje aperis tie por peti almozon.

            – Prenu dekduon, sinjoro Franĉjo, kaj naskiĝos paro da novaj oreloj eĉ pli belaj ol tiuj, kiujn vi perdis.

 

4 – La sekretoj de la Araneo

            Sinjorino Araneo Kudristino, kvankam lama, ĉiam akompanis la princon dum liaj vojaĝoj – ŝi, kaj doktoro Heliko. Kuracisto ĉiam estas bezonata dum vojaĝoj kaj ankaŭ kudristino – falanta butono, truita ŝtrumpeto. Pro tio ankaŭ Sinjorino Araneo venis.

            Laborema kiel iu ajn, tuj kiam ŝi alvenis, ŝi iris rekte al la kudroĉambro por ekzameni la akcesoraĵojn de sinjorino Benta – la korbeto, la pinglokusenoj, la nadloj, la bobenoj. Tamen ŝi ne ŝatis la maŝinon.

            – Tro peza kaj komplika, – ŝi diris al Emilja, kiu sin proponis al montrado de ĉio.

            La pupo tre feliĉiĝis pro tio, ke ŝi vidis sin sola kun la Araneo, ĉar ŝi povis fari tiom da demandoj, kiom ŝi volis.

            – Mi opinias, ke ĉi sistemo kunporti la bobenon en la ventro estas tre bela, – ŝi diris. – Sed mi ne komprenas, kiel vi faras por gluti la bobenon…

            – Mi ne glutas bobenojn, knabino, – klarigis la Araneo. – Ni naskiĝas kun la bobeno ene de ni.

            – Kaj kiam ĝi finiĝas?

            – Ĝi neniam finiĝas.

            – Hmm! Mi jam scias! Vi havas fadenfabrikon en via ventro, ĉu ne?

            – Eble jes. Mi neniam eniris en min mem por scii

            – Mi scias tion, kio estas ene de mi. Estas nur sekaj kamomilaj floroj. Kiam mia kruro malpleniĝis, onklino Nastasja riparis min kaj mi vidis. Ŝi nur metis iomete da sekaj floroj, flavaj kaj bonodoraj.

            – Kaj via edzo, la markizo? – demandis Sinjorino Araneo. – Ĉu li ankaŭ estas plena je sekaj floroj?

            – Mi pensas, ke ne, ĉar Vostuleto je ĉio diferencas de mi. Ekzemple: li manĝas kaj mi ne manĝas. Mi nur manĝas kiel ŝajnigo, kiel ŝerco.

            – Ĉu vi ne manĝas? – diris la Araneo, kun admiro. – Vi estas la unua homo, de kiu mi aŭdas tion…

            – Mi neniam manĝis ion – kaj mi bedaŭras, ĉar manĝi ŝajnas tre bone. Vostuleto, kiam li manĝas, larĝe malfermas la okulojn pro plezuro, kaj gruntas, se iu alproksimiĝas. La senkorna bovino, ĝi eĉ bavas kiam ĝi manĝas maizon.

            – Kontraŭe, en la maro ne ekzistas eĉ unu kreitaĵo, kiu ne manĝas. Kaj unu manĝas la alian. Ni bezonas ĉiam la plej grandan zorgon, rigardante al ĉiuj flankoj kaj kaŝante nin kiam ni vidas fiŝojn. Mia patrino estis manĝita de ŝarko (*).

            – Kompatindulino! – diris Emilja, profunde kortuŝita. – Ĉu ankaŭ ŝi estis kudristino?

            – Ŝi estis. Ĉiuj araneoj estas kudristinoj.

            – Kaj ankaŭ havis bobenon en la ventro?

            – Kompreneble jes. Sufiĉas esti araneo por havi bobenon en la ventro.

            – Kaj je kiu koloro estis la fadeno?

            – La koloro ne varias. Estas ĉiam la sama por ĉiuj araneoj.

            – Kia domaĝo! – diris Emilja malgaje. – Mi multe ŝatas la ruĝan koloron kaj se mi scius pri araneo kun ruĝa fadeno, mi ŝatus vivi kun ĝi.

            – Por kio?

            – Por vidadi. Sidiĝi sub la ĵabutikabujo kaj rigardadi tiun belan fadenon, kiu foriras, foriras, foriras kaj neniam finiĝas…

            Dum Emilja diradis siajn stultaĵetojn, Sinjorino Araneo, por ne perdi tempon, flikadis ŝtrumpetojn. Ŝi flikadis tiel perfekte, ke neniu kapablus rimarki la flikadon.

            Emilja admiris la perfektecon de la laborado kaj diris: – Se vi translokiĝus al la urbo, vi gajnus monon.

            – Kaj kion mi farus per la mono?

            – Ho, multaj aĵoj! Vi povus aĉeti domon, vi povus aĉeti ombrelon. Peĉjo diras, ke estas tre bone havi monon.

            – Ĉu li havas multon?

            – Tre! Peĉjo estas tre riĉa. Li havas ŝparmonujon kun pli ol kvin monoj interne.

            – Kaj por kio li volas tiom da mono?

            – Li diras, ke li aĉetos revolveron. Se mi havus monon, ĉu vi scias tion, kion mi aĉetus? Trajnon! Nenio plaĉas al mi tiom, kiel la trajno…

            – Kial?

            – Ĉar ĝi fajfas. Ĉu vi iam aŭdis trajnan fajfadon?

            Ĉimomente la konversacion interrompis mesaĝo de Nazulino, kiu ordonis al Emilja sin vesti por promenado.

            – Adiaŭ, Sinjorino Araneo. Nazulino bezonas min. Ĉu vi promenos kun ni aŭ ne?

            – Mi restos. Mi malsatas. Mi klopodos por kapti tri muŝojn.

            – Ne uzu vinagron, – diris Emilja, forirante. – Onklino Nastasja diras ke oni ne kaptas muŝojn per vinagro.

 

(*) En la originalo la fiŝo estas “Epinephelus marginatus”.

 

5 – Fanfaronaĵoj

            Peĉjo promenis kun la kapitano de la kraboj, kiuj venis kiel gardistoj de la princo. Ĉi kuraĝaj soldatoj ricevis ordonon resti ekster la domo, por ke onklino Nastasja ne timu. Peĉjo baldaŭ faris bonan kamaradecon kun la kapitano, kiu estis bonega rakontisto pri heroaĵoj.

            Li rakontis pri terura batalo inter du spadfiŝoj kaj du balenoj, kiun li atente spektis. Lia kuraĝo estis tio – atente spekti. Poste li rakontis siajn proprajn heroaĵojn, luktojn kontraŭ omaroj, atakon kontraŭ ido de spadfiŝo…

            Peĉjo havis pasion pri ĉasaj rakontoj, militoj, boksaj luktoj – teraj kaj maraj aventuroj, kiel diradis sinjorino Benta. Li aŭskultis kun intereso la rakontojn de la krabo kaj ankaŭ rakontis kelkajn. Li rakontis pri jaguaroj, bengalaj tigroj, leonoj de Ugando, aligatoroj de Amazonio.

            – Kaj laŭ vi kia besto de la tero estas pli danĝera? – demandis la kapitano, kiu tute ignoris ĉion, kio ne rilatis kun la maro. Ĉiuj diras, ke estas la leono.

            – Jes kaj ne – respondis Peĉjo por montri, ke li komprenas la temon. – Ĝi estas, ĉar ĝi estas, kaj ne estas, ĉar kun bona kuglo al la kapo iu ĉasisto mortigas leonon. Por mi la plej danĝera besto estas vespo, ĉar kiam ĝi pikas, la loko ŝvelas kaj brulas kiel fajro.

            La kapitano ne sciis tion, kio estas vespo.

            – Ĉu neniu ĉasisto mortigas vespon kun kuglo al la kapo? – li demandis.

            – Se li sukcesus trafi la kapon, jes! – respondis la knabo. Sed ankoraŭ ne ekzistas ĉasisto kapabla trafi vespan kapon.

            La kapitano larĝe malfermis la okulojn.

            – Do ili estas sorĉitaj…

            – Pli grave ol tio. Ili estas ete etaj, kaj ili flugas kvazaŭ ili estas inferaĵoj. Iam, vespo pikis la langopinton de Nazulino. La kompatindulino vidis fajron! Vespo, jes, ĝi estas terura besto. Mi, ekzemple, kiu timas nenion, mi konfesas, ke mi respektas la vespojn – kaj mi ne hontas pri tio.

            La kapitano, unu el la plej fanfaronaj kraboj de la maro, defie ridis – Nu, mi nur volus renkonti unu! Mi jam forigis fanfaronaĵojn de multaj bestoj kaj mi elprenus ankaŭ tiujn de la vespoj.

            Peĉjo ridis.

            – Via kuraĝo venas de la kiraso, kapitano. Demetu ĉi fortikan ŝelon kaj batalu kontraŭ vespo, se vi kapablas!

            Ofendita de la knaba juĝo pri li, la kapitano respondis:

            – Sciu vi, ke mi jam batalis kontraŭ granda omaro kaj venkis ĝin dum kelkaj minutoj.

            – Pavumaĵo! Nu, mi nur diras ke mi jam luktis kontraŭ Franĉo-Piedego-de-Anaso, kiu estas la plej timinda malpacemulo en la regiono, kaj tamen mi fuĝas el vespo. Mi kuras kaj mi kuros, kaj mi neniam hontos diri tion, ĉar timo pri vespo estas la sola timo, kiu ne senkreditigas iun.

            Ĉimomente Emilja pasis, tre sinmontrema en sia rozkolora robo el araneaĵo. Ŝi estis tiel perdita ene de gravaj pensoj, ke ŝi ne rimarkis ilin.

            – Kiu estas ĉi tiu Sinjorino?

            – Nu, ŝi estas la markizino de Vostuleto, ĉu vi ne scias? Unu el la plej eminentaj Fraŭlinoj de la modernaj tempoj.

            – Hmm! – memoris la kapitano. – Se mi ne eraras, ŝi estis en la regno antaŭ kelka tempo, kune kun Nazulino. Sed tiutempe ŝi portis noktan robon kaj havis nigrajn harojn.

            – Emilja multe ŝanĝiĝas, ŝi ne similas al vi, kiuj ĉiam samas. Ĉiufoje, kiam Nazulino tediĝas pro la vizaĝo de la pupo, ŝi ŝanĝas ĉion. Ŝanĝas la buŝon pli malalten aŭ pli alten. Ŝanĝas la brovojn, ŝanĝas la okulojn. Eĉ jam okazis ke Emilja pasigis kvin tagojn sen okuloj.

            — Kiel tio okazis?

            Nazulino intencis ŝanĝi la okulojn, kiuj estas broditaj per kudrofadenoj, kaj jam elprenis la malnovajn por brodi la novajn, kiam ŝi rimarkis, ke ne plu ekzistas fadeno en la bobeno. Ĝis iu iros al la urbo kaj alportos novajn bobenojn, la kompatinda pupo restis sen okuloj, blinda, en angulo, sen ion vidi…

            Malgraŭ esti batalanto kun dura koro, la krabo murmuris kompaton:

            – Povrulino! Kiel ŝi devis suferi…

            – Plie, – daŭrigis Peĉjo, – kiam la fadeno venis kaj Nazulino brodis al ŝi novajn larĝajn okulojn, Emilja serĉis kompenson. Ŝi pasigis la tutan tagon farante nenion krom rigardi, rigardi, rigardi.

            – Ĉu ŝi havas infanojn? – demandis la scivolema kapitano.

            – Ne. Nazulino ne volas. Emilja estas ŝia kunulino dum ekskursoj kaj vojaĝoj. Se ŝi havus infanojn, ŝi devus resti hejme, mamnutri la infanojn, lavi vindotukojn – kaj adiaŭ promenadoj…

 

6 – La admiroj de la princo

            Nazulino kaj la princo, brako en brako, promenadis tra la bieneto. Unue ili vizitis la porkejeton de Vostuleto. Poste ili sidiĝis sur la herbo, por atendi Emiljan kaj iri al la loko de la senkorna bovino. La princo tute ne scias tion, kio estas bovino kaj malpaciencis por esti prezentata al ĝi.

            – La senkorna bovino – klarigis la knabino – estas la plej grava Sinjorino en ĉi bieneto – post avinjo kaj onklino Nastasja. Tre afabla, nekapabla damaĝi moskiton.

            – Sed kiel ŝi formanĝis la patron, la patrinon kaj ĉiujn parencojn de laVicgrafo de Maizospikulo?

            – Estas pro tio, ke ili estis malplenaj spikoj kaj al tiuj la senkornulino ne pardonas. Prenas kaj maĉas ĝisfine. Sed kontraŭ homoj kiel ni, el karno, ŝi faras nenion. Bovino ne manĝas viandon, ĉu vi scias? Eĉ ne vermo! Peĉjo jam faris la eksperimenton. Li metis dikan vermon en la trogon. Ĉu vi scias, kion ŝi faris? Ŝi turnis la vizaĝon flanken kaj kraĉis pro abomeno.

            La princo en sia koro opiniis, ke la bovino devas esti estaĵo de tre malbona gusto. Manĝi mallplenan spikon kaj naŭziĝi antaŭ lumbrikoj estas por li la plej absurda aĵo en la mondo. Tiam Emilja alvenis.

            – Kiom da malfruo! – diris Nazulino. – Ni atendis vin de jarcento. Kion vi faradis?

            – Mi helpadis al Sinjorino Araneo je riparo de viaj ŝtrumpetoj, ĉu vi scias? Ho, kiel Sinjorino Araneo bone flikas! Ŝi flikas kun la plej granda perfekteco. Se mi estus vi, mi ne lasus ŝin reiri al la regno.

            Kaj alparolante la princon:

            – Kial vi ne donas ŝin al Nazulino? Malgraŭ tio, ke ŝi estas princino, Nazulino ĉiam portas trapikitajn ŝtrumpetojn pro manko de bona araneo ĉi tie en la bieno.

            – La malkonvenaĵoj komenciĝas! – avertis la knabino kun sulkoj sur la frunto. – Trapikitaj ŝtrumpetoj estas sur via nazo. Ni iru por viziti la senkornan bovinon, kiu estas plej bone.

            Ili iris al la stalo. Tuj kiam la princo vidis la bovinon, li haltis, kun tre larĝaj okuloj. Li neniam supozis, ke ekzistas besto tiel senharmonia.

            – Nu, jen la senkornulino, princo, – diris la knabino. – Rimarku, kia respektinda Sinjorino ŝi estas, kia dolĉa felaro, kiaj pintaj kornoj. Malgraŭ tio, ke ŝia nomo estas Senkorna Bovino, ŝi havas kornojn. Pro tio, ŝi estas la nura escepto en la mondo, tio estas, ĉi tie en la bieneto.

            La princo rigardadis, rigardadis, sen bone kompreni. Poste li ekdemandis.

            – Kaj kio estas tio, kio pendas sube?

            – Estas la mamoj, – klarigis la knabino. – Mamo havas kranetoj por lakto. Onklino Nastasja premas ĉi mampintojn por preni blankan akvon nomatan lakto. Ĉiumatene mi trinkas glason da varma kaj ŝaumanta lakto, prenita de ĉi kranetoj.

            – Kaj ĉi tie? – demandis la princo, montrante la voston per la sceptro.

            – Jen la timigilo por muŝoj. Tio servas por timigi la muŝojn, kiuj venas por ludi sur ĝi.

            Emilja ankaŭ volis montri sian sciencon kaj aldonis:

            – Tiun timigilon fiksis onklino Nastasja. Kiam la senkornulino naskiĝis, nenio malantaŭe ekzistis.

            – Ne kredu je tio, princo! Emilja volas trompi vin. Ĉiuj bovinoj havas tion de naskiĝo, ekzakte kiel ĉiuj fiŝoj naskiĝas kun vosto.

            La princo opiniis ke tiu longa kaj moviĝema apendico kun hartufo ĉe la fino estas tiel interesa, ke li deklaris sin preta adopti la modon en la regno.

            Poste li atente ekzamenis la kornojn.

            – Ĉu tio ankaŭ estas timigiloj por muŝojn? – li demandis.

            – Ne! – respondis la knabino. – Tiuj estas timigiloj por homoj. Ili nomiĝas kornoj kaj servas por kornofrapi.

            – Ĉu kornofrapi? Kio estas kornofrapi? – li demandis, kun sulkoj en la frunto.

            La knabino ridis.

            – Kornofrapi, princo, estas bati iun per la kornoj, ĉu vi komprenas? Bati per la kapo kun la du grandaj kurbaj pikiloj sur la frunto. Sed ne timu. La senkornulino kornofrapas neniun – nur hundon, kiam ili venas por boji proksime al ĝi.

            – Kaj ĉi tiuj kvar palisoj? – demandis la princo, montrante la krurojn de la bovino.

            Nazulino ridis ankoraŭ pli bonguste.

            – Kiel stulta estas mia edzeto! Ĉu vi ne vidas, ke estas la kruroj? Sen tio, kiel la bovinoj povus stari kaj marŝi?

            Emilja enŝoviĝis:

            – Tio ne estas bone! Kiom da bestoj estas sen kruroj kaj marŝas tre bone?

            – Diru unu, diru!…

            – La horloĝo de Sinjorino Benta. Ĝi ne havas krurojn kaj ŝi ĉiam diras: “Ĉi tiu horloĝo, malgraŭ esti pli aĝa ol mi, iras tre bone.”

            La knabino kompateme rigardis Emiljan.

            – Kia domaĝo! – ŝi diris. – Tiel “inteligenta” sed ne scias la diferencon inter vivanta estaĵo kaj nevivanta estaĵo…

            La princo ĉiam kun admiro ne deprenis la okulojn de la bovino. Kaj li volis scii, kiel ŝi produktas lakton.

            – Jen io, kion mi ne scias, – respondis la knabino. – La bovino manĝas herbon, manĝas kukurbon, manĝas spikon, maĉas tre bone, glutas – kaj lakto eliras de la alia flanko, tra la kranoj. Ĉio, kion ŝi manĝas, fariĝas lakto. Se ŝi manĝus la Vicgrafon, transformus ankaŭ lin en lakton. Tio estas mistero, kiun mi ne komprenas.

            – Mi komprenas! – kriis Emilja. – Ŝi ĉiutage manĝas maniokon. Lakto, laŭ mi, estas likva manioko.

            – Kia sensencaĵo, Emilja! Kia sensencaĵo! Ĉu vi ne scias ke ankaŭ Vostuleto manĝas maniokon sed ne donas lakton?

            – Tio okazas ĉar li ne havas la kranetojn. Se onklino Nastasja fiksus sub li kvar kranetojn, mi ĵuras, ke lakto eliros.

            – Pardonu, princo – diris la knabino turnante sin al li. Nia amikino Markizino havas kraneton por stultaĵetoj. Kiam ŝi malfermas ĝin, neniu superas ŝin.

            Sed Oroskvamo ne aŭdis. Liaj okuloj estis ankoraŭ direktataj al la bovino. Finfine, li montris dezirojn konduki ŝin al la regno.

            – Neeblas, princo! – Nazulino respondis kun bedaŭro. – Unue, ŝi apartenas al avinjo kaj avinjo ne permesus; due, ŝi trinkus tiom da oceana akvo dum la vojo, ke la lakto iĝus sala.

            – Kia domaĝo! Ĉi sinjorino ege furorus en mia kortego.

            Emilja denove enŝoviĝis:

            – Mi vetas, ke sinjorino Benta permesus! – ŝi kriis. – Mi vetas, ke se la princo donos grandan balenon kompense, Sinjorino Benta permesus. Balenoj ankaŭ donas lakton.

            La knabino metis la manojn ĉe la talio.

            – Kaj kien avinjo metus balenon? – ŝi demandis tre serioze.

            – En la stalo, kompreneble! Se la bovino sukcesas vivi ĉi tie, kial la baleno ne sukcesus? Diru je kio baleno estas pli bona ol bovino?

            Nazulino tediĝis pro la stultaĵoj de Emilja kaj metis ŝin kapomalsupre en la antaŭtukan poŝon. Ĉimomente, la bovino muĝis. La princo, kiu ne atendadis tion, falis malantaŭen.

            Mia kompatinda edzeto! – ekkriis la knabino kaj rapide iris por levi lin. – Ne necesas timi, stulteta. La bovino tiele blekas nur por amuzo – kaj ŝi helpis lin aranĝi kelkajn skvamojn kiuj forlasis siajn lokoj.

            La princo tamen volis aŭdi nenion plu. Ankoraŭ pala pro la ŝoko, li decidis reiri hejmen.

            – Mi suferas pro kormalsano – klarigis li – kaj se ĉi tiu Sinjorino denove blekas, mi kapablas sveni. Ni iru…

 

7 – La katastrofo

            Ili revenis, brako en brako, Nazulino ĝenita pro la kriego de la bovino kaj la princo plendanta pri la batoj de la koro. Tuj kiam ili atingis la korton, nova ektimo plimalbonigis ilian sanstaton.

            Krioj kaj ploroj aŭdiĝis ene de la domo.

            – Kio okazis? – murmuris la knabino, timema.

            Ŝi forlasis la princon kaj ekkuris, kun la antaŭsento pri iu granda katastrofo.

            – Kio estas? Kio okazis? – ŝi kriis enirante.

            Ne estis respondo. Ĉiuj ploris kaj ne sukcesis paroli. La knabino mire rigardis la ĉeestantojn kaj iris al la kuirejo. Tie ŝi trovis onklinon Nastasja, kiu ankaŭ ploradis.

            – Kio okazis, onklino Nastasja? – ŝi afliktite demandis.

            La nigrulino respondis, forviŝante siajn larmojn:

            – Preferinde ke vi ne sciu, Nazulino! Foriru…

            Ĉar la knabino insistis, la nigrulino ne havis elekt-eblecon se ne respondi.

            – Nu, imagu, ke “Miss Sardine”, de post la alveno de la princo, restis en la kuirejo la tutan tempo, kompatindulino. Ŝi tuŝis ĉion, gustumis la salon, la sukeron, kaj eĉ falis en la flakonon kun nigra pipro. Mi savis ŝin, banis ŝin kaj metis ŝin en la angulo por sekiĝi. Dum la pipro ĝenis la okulojn, ŝi restis tre trankvila. Sed post kiam la brulado pasis, ŝi denove komencis petoli. Mi ĉiam avertis: “Ne tuŝu tion! Ne alproksimiĝu al la fajro! Ne estu tro petolema, ĉar malbonaĵo povas okazi!” Sed estis same kiel paroli kun ligna bastono. Ŝi montradis mokan mienon kaj daŭrigis. Katastrofo ne okazis ĉar mi ne forlasis la rigardon de super ŝin. Sed subite sinjo vokis min por aŭdi rakonton de doktoro Heliko. Mi iris kaj lasis “Miss Sardine” sola…

            – Kaj kio okazis? – demandis Nazulino scivoleme.

            La nigrulino daŭrigis, post viŝado de larmoj per la antaŭtuko.

            – Okazis tio, kion mi timis, ke okazu. La kompatindulino, tuj kiam mi foriris, grimpis sur la fornon por rigardi la paton kun graso. Ŝi certe opiniis ke tiu akvo, kiu saltadas kaj sibladas, estas bela – kaj ŝi saltis enen de la pato, pensante, ke ĝi estas malgranda lageto. Bolanta graso, imagu!…

            – Povrulino! – kriis la terurigita knabino. – Kiel mi tion raportos al la princo nun? “Miss Sardine” estis la plej grava Fraŭlino en la regno – la sola, kiu rajtis eniri en la kortego. Kie ŝi estas, onklino Nastasja?

            – Ŝi ankoraŭ estas en la pato, – respondis la nigrulino. – Fritita! Fritita kvazaŭ ŝi estus astianakso-fiŝo…

            Nekapabla eviti la larmojn, la knabino ekploris. La princo aŭdis de ekstere. Li rekonis la ploradon kaj tuj venis, ege afliktita. Kiam li aŭdis pri la tragedio, li svenis. “Kuru, kuru! Alvoku Doktoron Helikon! Oni ne trovas doktoron Heliko!”

            Kriadoj ĉi tie! Blekadoj tie! Svenadoj proksime! Kia terura konfuzaĵo!…

            Dume, onklino Nastasja prenis la kadavron de “Miss Sardine” el la pato por montri al sinjorino Benta.

            – Rigardu, sinjo! Tiel eleganteta, ke eĉ mortinta, ŝi ankoraŭ konservas siajn trajtojn… – kaj la nigrulino flaris la frititan sardinon, kaj tiam ŝi gustumis peceton, kaj venis akvo al ŝia buŝo kaj ŝi manĝis iomete pli, kaj diris, kun larĝegaj okuloj: – sinjo, tre bongusta… gustumu tion. Multe pli bone ol la fiŝetoj de nia rivereto…

            Sinjorino Benta rifuzis kaj onklino Nastasja, ankoraŭ larmoplena, finis por manĝi la tutan sardinon.

            Reveninte de la sveno, la princo falis en profundan malĝojon. Li volis manĝi neniun el la manĝaĵoj preparitaj por li. Li ne volis daŭrigi la promenadon en la bieneto. Li nur volis reiri hejmen.

            Sinjorino Benta bedaŭris kaj diris:

            – Jen, sinjoro princo, nia domo estas ĉiam je via dispono. Kiam vi volos aperi, lasu ceremoniojn, aperu.

            – Koran dankon – respondis la fiŝeto per malforta voĉo. – Ankaŭ mi esperas, ke vi aperu en la regno.

 

8 – Alia katastrofo

            – Tio estas tre malfacila. Mi estas maljuna kaj malvigla. Se mi malsekiĝos survoje, mi malsaniĝos.

            Emilja, kiu ankoraŭ estis en la poŝo de Nazulino, montris la kapon.

            – Malsekiĝos, kiel? – ŝi entrudiĝeme diris. – Nu, sufiĉas kunporti pluvombrelon!…

            Nazulino puŝis ŝin reen en la poŝon kaj, turnante sin al sinjorino Benta, demandis:

            – Kiun ni devas donaci al la princo, avinjo? Li ne povas reiri hejmen kun malplenaj manoj.

            – Vi devas koni lian guston, filino.

            – Oroskvamo multe ĝuis la senkornan bovinon, sed tio ne taŭgas. Miaopinie, plej bona estas donaci… estas donaci…

            Ŝi ne sukcesis. Ŝi ne sciis tion, kion doni. Ĉimomente aperis Peĉjo, reveninte el la promenado kun la kapitano de la gardistoj. Konsultita, li tuj solvis la problemon.

            – Simplege, – li diris. – Restas tiuj kvar dentradetoj de la vekhorloĝo, kiujn mi riparis. Rado estas io, kio ne ekzistas en la oceano. Mi ĵuras, ke la princo ĝojos.

            Ĉiuj aprobis la ideon, kaj Oroskvamo ricevis la kvar dentradetojn kiel donacon de la kvar homoj en la bieneto.

            Je la forira horo, ĉiuj ploris. Eĉ Emilja forfuĝis el la poŝo de la knabino, kaj aperis kun du larmoj el la broditaj okuloj. Ŝi iris al la princo, singardeme, por ke Nazulino ne vidu, kaj kaŝe flustris al li:

            – Se la princo akiros por mi bonan aranean kudristinon, mi povas aranĝi ke sinjorino Benta interŝanĝu la bovinon kontraŭ ŝarko…

            Kiam la adiaŭoj finiĝis, la princo kaj lia sekvantaro foriris, ĉiuj kun ruĝaj nazoj pro ploro.

            Sinjorino Benta, onklino Nastasja, Nazulino kaj Emilja ĉe la fenestro sopireme svingadis la poŝtukoj.

            – Ĝis! Ĝis revido!

            Post kiam ili malaperis malproksime, Nazulino estis la unua kiu parolis:

            – Bone estas, ke la Holivuda Kato devas tuj aperi. Se ne estus tio, mi ne scias, kio okazus al ni – ene de ĉi malĝojo pro sopiro…

            Tuj kiam ŝi tion diris, la Holivuda Kato aperis en la korto, kun afliktitaj miaŭoj.

            – Helpu!… La princo dronas… Ĉiuj kuris renkonte al li, sen kompreni tion, kion li diras.

            – Kiel la princo dronas, se li estas fiŝo? – ekkriis la knabino.

            – Jes, sed li pasigis la tutan posttagmezon ekster la akvo kaj mallernis la naĝarton.

            – Helpu! – kriis Nazulino, kaj ŝi freneze pafis sin al la rivero por savi sian amatan princon…

Visitas: 306