Monteiro Lobato en Esperanto – 01

La Bieneto de la Flava Pego

 Dek-unua parto: La Pirlimpimpim-Pulvoro (lasta)

 Tradukis: Jorge Teles

 1 – La Parolanta Azeno

            En la kuirejo Sinjorino Benta paroladis kun onklino Nastasja.

            – Kio okazis? – ŝi diris. – Hieraŭ la infanoj enlitiĝis tro frue. Mi tuj rimarkis, ke tio estas signo de granda petolaĵo por hodiaŭ. Matene, kiam mi ellitiĝis, mi neniun vidis. Ili  foriris eĉ sen trinki kafon. Kie promenas la diabletoj?

            La nigrulino, kiu fritadis iujn fiŝetojn, nur diris:

            – Ĉi infanoj devigas nin krucosigni per ambaŭ manoj, sinjo. Certe ili vizitis iun reĝon en la lando de la feinoj. Sed ne zorgu, sinjo. Kiam malsato atakos, ili forlasos ĉiujn reĝojn de la mondo por kuri post ĉi frititaj fiŝetoj.

            – Tio vere estas grava, – diris sinjorino Benta. – Nur malsato faras ke Peĉjo kaj Nazulino ne disiĝu de ni…

            Ĉi dialogo okazis, kiam la infanoj foriris kun Plumuleto por la unua mirinda vojaĝo. Ili ankoraŭ ne alvenis, sed ili tuj aperos.

            La horloĝo sonis la sesan.

            – Tiel malfrue jam, Nastasja! Mi timas, ke io ajn okazis al ili… – timeme diris sinjorino Benta, sur la verando, kun la okuloj sur la vojo.

            Minutojn poste ŝi vidis polvan nubon malproksime – Rajdanto venas! Venu, Nastasja, vi pli bone vidas, venu kaj vidu, ĉu vi sukcesas scii tion, kiu estas.

            La nigrulino venis de la kuirejo, kun ligna kulero en la mano, kaj rigardis.

            – Jen ili, sinjo. Ĉiuj rajdas sur azeno. Ho Dio! Ŝajnas sorĉado…

            La azeno galopante alvenis kaj tuj haltis en la korto kun homamaso surdorse. Plumuleto rajdis en la mezo, kun la Vicgrafo enmane; Nazulino venis malantaŭe, kun Emilja en la poŝo; Peĉjo estis la unua. Ili saltis de la besto kaj direktiĝis al la verando.

            – Kia stranga afero! – murmuris onklino Nastasja – Rimarku, sinjo, ke la Vicgrafo flugas en la aero, kun papaga plumo super li…

            – Bonan posttagmezon, avinjo! – kriis Nazulino, kaj ŝi paŝis sur la unuan ŝtupon. – Jen ni denove, post tuta tago da mirindaj aventuroj…

            – Mi komprenas – respondis sinjorino Benta – kaj mi tre ĝojas, ke nenio malbona okazis. Sed mi ne kapablas kompreni, kion signifas tio, ke la Vicgrafo flugas en la aero, kun tiu plumo supre…

            La infanoj ridis.

            – Eĉ se vi pensus dum jarcento, vi ne kapablus diveni, avinjo! Klopodu por diveni, se vi kapablas…

            Sinjorino Benta rigardis kaj rigardadis, pensis kaj pensadis, sed nenion. Ŝi konsultis la nigrulinon perokule. Poste ŝi diris:

            – Neeble. Diru al mi tuj, ĉar mi jam afliktiĝas.

            – Estas Plumuleto! – kriis Emilja. La maljunulino ne komprenis. – Plumuleto tenas Vicgrafon! – kriis la pupo pli laŭte.

            La bona sinjorino rigardis la nigrulinon, kun stranga mieno. Ŝi nenion komprenis.

            Nazulino, do, kompatis ŝin kaj rakontis la tutan historion de la nevidebla knabo, kiu kondukis ilin al la Lando de la Fabloj.

            – Li tenas la Vicgrafon, sed ĉar li estas nevidebla, ni nur vidas la Vicgrafon…

            La du maljunulinoj ne trovis vortojn por komenti la mirindan kazon. Ili nur malfermis la buŝojn, kun la okuloj fiksataj al la plumo.

            Ĉimomente, la azeno iais en la korto. Ĉiuj rigardis. Sinjorino Benta demandis tion, kiu estas ĝia posedanto.

            – Neniu, – respondis la knabo. – Nun estas nia. Ni savis lin de la tigraj ungoj kaj nun li estas tiel amika, ke li venis por loĝi kun ni porĉiame.

            – Ĉu ĝi bone marŝas?

            – Pli ol tio, avinjo. Li estas parolanta azeno…

            La okuloj de la nigrulino, jam larĝaj, larĝiĝis eĉ pli kaj ŝia buŝo malfermiĝis, malfermiĝis, malfermiĝis tiel ke oni enmetus oranĝon internen. Parolanta azeno! Troege tro…

            – Ĉu eblas, sinjorino? Ĉu vi kredas?…

            – Ĉio eblas, Nastasja. Se papago parolas, kial azeno ne parolu?

            – Sed li ne parolas kiel papago, avinjo, – klarigis Peĉjo. – Papago nur ripetas tion, kion ni diras. Ĉi azeno pensas antaŭ paroli. Se vi aŭskultus lian paroladon dum la kunveno de la bestoj pro la pesto, vi miregus.

            – En ĉi kazo, pro konsidero al li, ni devas ĝentile akcepti lin. Nastasja, alportu al li belajn maizospikojn kaj tre freŝan akvon.

            La nigrulino obeis. Ŝi iris al la pajlejo por elekti la plej bonajn spikojn kaj plenigis pelvon per filtrita akvo. Sed kiam ŝi alvenis al la korto, ŝi haltis, sen kuraĝo por alproksimiĝi al la azeno.

            – Mi ne kuraĝas, sinjo! – ŝi diris, turnante la okulojn al sinjorino Benta. – Se li diros amuzaĵon, mi falos malantaŭen, pro timo…

            – Ne estu stulta! Li aspektas kiel tre serioza homo.

            La nigrulino paŝis dufoje kaj denove haltis. Kuraĝo mankis!… Ŝi nur lasis la maizon sur la planko, sur tablotuko, kun la akvujo apud ĝi, murmurante:

            – Se li volas, ke li venu ĉi tien. Mi ne alproksimiĝos – kaj ŝi paŝis malantaŭen, por vidi.

            La azeno komprenis la tre naturan timon de la nigrulino. Malrapide li alproksimiĝis kaj manĝis la maizon kaj trinkis la bongustan akvon.

            Tamen, ĉar li estis tre ĝentila, li diskrete lekis la lipojn.

            – Koran dankon, onklino. Dio helpu vin, – li klare murmuris.

            – Helpon, sinjo! – kriis la kompatinda nigrulino. – Li ja parolas, la diablaĵo! – kaj kuris al la kuirejo, dum ŝi krucosignis pli ol dudek fojoj.

 

2 – Sinjorino Benta frenezetas

            Tiu situacio ne longe daŭris. Onklino Nastasja perdis la timon pri la azeno kaj fine ŝi fariĝis lia granda amikino. Ŝi vartis lin, donis al li maizon kaj akvon kaj brosis lin ĉiusemajne. Dume ili paroladis. Ili havis tiel longajn konversaciojn, ke la pupo diris, palpebrumante per la broditaj okuloj:

            – Tio finiĝos per geedzeco!…

            Plumuleto malaperis en la sama nokto post la alveno de la aventuro, kiam li redonis al Emilja la papagan plumon kaj promesis al Peĉjo reveni iam por konduki ilin al la Pirata Maro.

            Sinjorino Benta aŭdis la rakonton pri la vojaĝo al la Lando de la Fabloj kun speciala intereso por ĉio, kio rilatas al sinjoro de Lafonteno, kies verkojn ŝi legis en la franca lingvo. Ŝi ĉiam havis grandan admiron por la fablisto, kiun ŝi konsideris unu el la plej gravaj verkistoj en la mondo.

            – Mi bedaŭras, ke mi ne iris kun vi, – ŝi diris. – Babiladeto kun sinjoro de Lafonteno estus granda raviĝo por mia maljuneco…

            Tiaj vortoj igis Peĉjon bati sur la frunto… – Mi havas grandan ideon, avinjo, – li kriis. – Konduki vin tien!… Ni jam konas la vojon kaj ni havas la parolantan azenon por gvidi nin. Kion vi opinias?

            La bonega ideo kapturnigis sinjorinon Benta kvazaŭ ŝi ricevintus baton sur la kranio.

            – Kia sensencaĵo, Peĉjo! Ĉu vi ne scias, ke mi estas maljuna virino kun pli ol sesdek jaroj? Kion ne diros la mondo, kiam ĝi aŭdos pri ĉi ekstravaganco?

            – La mondo ne bezonas scii, avinjo. Vi iros inkognite, kiel reĝoj, kiam ili volas amuziĝi. Lasu la entreprenon al mi, ĉio sukcesos…

            La ideo pri persona renkonto kun sinjoro de Lafonteno absolute ekposedis la kapon de la bona sinjorino. Tri tagojn ŝi pripensadis, iri, ne iri, sen ion decidi. Peĉjo tamen tiel insistis, ke…

            – Mi iros, knabo, mi iros! – ŝi diris finfine. – Sed pro Dio ne plu priparolu.

            La infanoj deliregis. Konduki la karan avinjon al la Lando de la Fabloj, eĉ ne en sonĝo, trapasis ilian kapon.

            – Tio estas “maksimumaĵo”! – diradis Peĉjo dum li saltadis pro kontento.

            La semajnon ili pasigis en diskutoj kaj preparoj, ĉio sekrete, por ke onklino Nastasja ne suspektu. Necesis, ke eĉ la nigrulino ne sciu pri la “kadukeco” de sinjorino Benta. La granda tago finfine alvenis.

            – Nastasja, – diris Sinjorino Benta, sen kuraĝo por ŝin rigardi – hodiaŭ mi faros longan promenadon kun la infanoj. Se iu venos, diru, ke mi vizitadas la kamaradon Teodoriko.

            Ili foriris; antaŭe la bona maljunulino kun la genepoj, Emilja kaj la Vicgrafo malantaŭe, ĉi tiu kurbiĝanta sub la pezo de la fama kofreto. Ili ŝajnigis iri rekte al la bieno de sinjoro Teodoriko, sed en la unua angulo de la pado ili kaŝis sin en densejo dum Peĉjo revenis por preni la azenon. Ĉio por ke onklino Nastasja nenion suspektu.

            La azeno venis kaj sinjorino Benta klopodis por munti. Kiu diris ke ŝi sukcesis? Ŝi ne trovis manieron. Sen apogo tute ne eblis.

            – Mi ne plu havas la lertecon de antaŭaj tempoj,- ŝi suspiris. –  Mi pensas, ke mi neniam sukcesos rajdi ĉi azenon…

            – Tie estas stumpo de trunko, kiu povas servi kiel apogo, – murmuris la azeno per sia milda, parolanta besta voĉo.

            Malgraŭ esti kuraĝa, la bona maljunulino ne sukcesis ne senti malvarmon en sia spino, kiam ŝi aŭdis tiajn vortojn paroli per tia buŝo. Ili iris al la indikita stumpo kaj, finfine, kun la helpo de la infanoj, Emilja kaj eĉ la Vicgrafo, Sinjorino Benta sukcesis rajdi. Nazulino lokiĝis malantaŭe, kun Emilja en la poŝo. Peĉjo okupis la unuan kaj la Vicgrafo estis ligita al la kolhararo de la besto.

            – Ĉu ĉiuj pretas? – kriis Peĉjo.

            – Ŝajnas ke jes, – respondis sinjorino Benta.

            – Do, flaru tion, avinjo! – li diris, kaj prenis de tubeto pinĉon da magia pulvoro kaj alproksimigis ĝin al la nazo de la maljunulino.

            – Ho, Peĉjo! – ekkriis sinjorino Benta, skandalata. – Vi scias, ke mi ne ŝatas flartabakon. – Ĉiuj ridegis.

            – Tio ne estas flartabako, avinjo! Estas tre bona pirlimpimpim-pulvoro, kiun Plumuleto donis al mi. Sen flari ĉi pulvoron ni neniam atingos la Landon de la Fabloj.

            Aŭdinte tion, la okuloj de Emilja larĝiĝis.

            – Ĉu  Lando de la Fabloj? Do, ĉu tien ni denove iras? Vi promesis, ke la dua vojaĝo estos al la Maro de la Piratoj!…

            – Al la Maro de la Piratoj ni devas iri kun Plumuleto. Estas io por alia tago. Hodiaŭ ni nur ekskursos al la Lando de la Fabloj por prezenti avinjon al Sinjoro de Lafonteno.

            – Kial ne prezenti sinjorinon Benta al pirato? Piratoj estas multe pli interesaj ol fablistoj.

            – Por vi. Avinjo preferas duonhoran prozon kun fablisto ol vidi ĉiujn piratojn en la mondo.

            – Do, mi ne iros! – diris Emilja, kolerete.

            – Lau via animo, laŭ via volo, – la knabino respondis seke, elprenante ĝin el la poŝo. – Neniu devigas vin, – kaj ŝi faris geston por ĵeti la pupon al la planko.

            Kiam ŝi rimarkis, ke la afero seriozas, Emilja ridetis tre honteme, kaj diris: – Mi ŝercas, stulteta!…

            Ĉiuj flaris la Pirlimpimpim-pulvoron, kaj tuj eksentis malklara la vidadon, kapturna la kapon, kun zumado de turbo ĉe la oreloj – fiunn…

            Sinjorino Benta, pro timo, volis salti de sur la azeno.

            – Ŝajnas, ke mi mortos! – ŝi kriis. – Helpon!…

            – Ne timu, avinjo! Tiele estas. La zumado daŭras dum ni flugas. Ĝi haltos kiam ni alvenos.

            Ĝuste tio okazis. La “fiuno” zumis en iliaj oreloj dum kelka tempo kaj fine haltis.

            – Ni alvenis – diris Peĉjo saltante de sur la azeno – Vi povas malsuprenveni, avinjo.

            Sinjorino Benta estis pli mortinta ol vivanta.

            – Uf! – ŝi ekkriis, dum ŝi glitadis de la besto suben – Mi estas tro maljuna por ĉi frenezaĵoj. Ĉi “fiuno” igis min ebrieta, ebrieta!…

 

3 – La ĝemelaj arboj

            Trakti kun la pirlimpimpim-pulvoro ne facilas. Oni devas flari ĝin je la ĝusta kvanto, nek pli nek malpli, kontraŭe oni haltos antaŭe aŭ poste de la loko, kiun oni volas atingi. Peĉjo, pro manko de praktiko, eraris la dozon, donis al ili tro da pulvoro, kaj pro tio ili alvenis en lando tre malsimila al la Lando de la Fabloj.

            Anstataŭ la bela verda velura kampo, kun la rivero ĉe kies rando la fablistoj diskutis pri la origino de la fabloj, ili trovis sin en vera afrika dezerto, kun grandegaj nigraj rokoj unuflanke kaj la maro aliflanke. Nek arbaro nek vegetaĵaro – krom du ĝemelaj arboj sub kies ombro la azeno haltis. Tuj kiam li saltis surtere, Peĉjo ĉirkaŭrigardis.

            – Ni eraris, avinjo! – li diris. – Ĉi tie ne estas la Lando de la Fabloj. Al mi ĝi odoras kiel unu el la landoj de la Mil kaj Unu Noktoj.

            – Kaj nun? – demandis la maljunulino, jam timema. – Ni pli bone revenu. Mi sentas strangaĵon en la koro…

            – Jes, ni devas reiri – konsentis la knabo – sed unue ni devas spiradi kaj atendi, ĝis kiam la kapturniĝo pasu.

            Sinjorino Benta konsentis kaj, suspirante, sidiĝis sur unu el la radikoj de la arbo, ventumante sin per sia naztuko, dum ŝi plendadis pri la manko de aero.

            Peĉjo per la kolbrido ligis la azenon al unu el la du arboj kaj komencis ekzameni la pejzaĝon.

            – Kiaj strangaj arboj! – li diris rigardante supren. – La trunkoj iras rekte supren, pli dikaj supre ol malsupre!…

            – Kaj rimarku la foliaron, – diris la knabino, kun nazo al aero. – Ne aspektas kiel folioj, kiel ĉiuj arboj, sed plumoj, aŭ io simila.

            – Ankaŭ la trunka ŝelo, vidu, ne aspektas kiel la ŝelo de iu ajn konata trunko. Estas skvamoj, kiel aligatorhaŭto. Sincere mi suspektas pri ĉi tiuj arboj…

            La trunkoj havis la radikojn ekstere, kvar radikojn por ĉiu arbo, kiuj finiĝis per kurbaj pintoj, kiel grandegaj bovokornoj.

            Subite la radiko, sur kiu Sinjorino Benta sidis, moviĝis.

            – Helpon! – kriis la kompatinda sinjorino, eksaltante. – La radiko moviĝis!…

            Tiu krio timigis la ĝemelajn arbojn, kiuj foriris el la tero, kun radikoj kaj ĉio, kaj levis sin en la aero, portante la kompatindan azenon pendantan de la kolbrido.

            – Kompatu min! – kriis sinjorino Benta en la plej alta punkto de sia timego. – Ili ne estis arboj! Ni ne distingis la arbojn de la kruroj de la birdo Roĥo! Mi sidiĝis sur la fingro de la birdo pensante, ke ĝi estas radiko…

            Tio ja okazis. Por unu el tiuj akcidentoj de vivo, niaj vojaĝantoj haltis ĝuste sub la giganta birdo de la Mil kaj Unu Noktoj kaj prenis siajn monstrajn krurojn kiel la trunkojn de du ĝemelaj arboj…

            Feliĉe ili estis tro malgrandaj kompare kun la birdo Roĥo, kiu eĉ ne rimarkis ilin. Kontraŭe, ili estus detruitaj kvazaŭ puloj. Ili estis sekuraj, escepte de la parolanta azeno, kiu balanciĝadis en la spaco, piedskuante…

            – Kia domaĝo! – diris Sinjorino Benta malĝoje. – Bona persono, bona parolanto!… Onklino Nastasja restos senkonsola…

            – Ni povas savi lin, avinjo, – diris Peĉjo, kun la mapo de la Mondo de Mirindaĵoj enmane. – La barono de “Münchhausen” havas kastelon proksime. Li estas la plej bona pafisto en la mondo. Li povas per kuglo tranĉi la azenan kolbridon kaj savi lin. Ni nur bezonas trovi lin enhejme…

            Peĉjo decidis serĉi la kastelon. Li prenis pinĉeton da pirlimpimpim-pulvoro kaj flaris ĝin, post rekomendo:

            – Ne foriru de ĉi punkto. Mi flugos al la kastelo kaj mi tuj revenos.

            – Je Dio, Peĉjo, ne lasu nin en ĉi malbenata dezerto! – plendis la nervoza maljunulino. – Ni prefere iru ĉiuj kune serĉe de la barono…

            Tre malfrue. Peĉjo jam flarintis la magian pulvoron, kies efiko estis tuja. Li sin transformis en homan fumetom, kaj subite malaperis. Sinjorino Benta ventumadis sin, ventumadis sin, pli kaj pli afliktita. Ŝajnis kiel la fino de la mondo. Nazulino klopodis por konsoli ŝin.

            – Ne estu stulteta, avinjo! Ne timu, ĉar ne utilas. Agu kiel mi, mi estas tute trankvila. Mi vivas aventuran vivon delonge, pro tio mi ne scias tion, kio estas timi. Kio ajn aperus, leono, sorĉistino, sacio, jaguaro aŭ birdo Roĥo, io okazas kaj finfine ni venkas. Kial vi tiom tremas, ĝuste nun, kiam la danĝero finiĝis?

            – Mi ne sukcesas, filino. Mi simple ne kapablas. Kiam mi memoras, ke pacema homo kiel mi, pli ol sesdekjaraĝa, sidiĝis sur la fingro de la birdo Roĥo, mia koro saltas en mia brusto kvazaŭ ĝi estus kaprido…

            Eĉ Emilja mokis la kompatindulinon.

            – Kia virino! Tremanta ĉar ŝi sidis sur kokina piedo! Mi sukcesus trankvile dormi eĉ sur la beko de tiu birdo.

            – Ĉar vi estas senkonscia, Emilja. Se mi estus el ŝtofo, certe ankaŭ mi ne timus. Sed mi estas el karno…

            – Ne pro tio, avinjo! – protestis la knabino. – Mi ankaŭ estas el karno kaj mi timas nenion.

            – Vi estas alia senkonscia, mia filino. Vi havas la naturan senkonsciecon de via aĝo. Kiam vi plenkreskos, vi timos kiel mi.

            Ili tiele konversaciis, kiam Emilja kriis:

            – Peĉjo kaj la barono de “Münchhausen” venas! – Ĉiuj turniĝis kaj vidis la du figurojn malproksime. La barono estis vestita kiel ĉasisto, grandaj botoj, tri-pinta ĉapelo kaj ĉaspafilo. Flanke de li marŝis Peĉjo, tre fiera por sin vidi en tia nobla kompanio. Dum la venado li rakontadis aventurojn pri iliaj ĉasadoj en la bieneto. En tiu momento la birdo Roĥo reaperis sur la ĉielo, tre alte, flugante laŭ cirkloj. Ĝi flugis tiel alte, ke eĉ ne dek pafoj ligitaj unu post la alia povus atingi la duonon de la distanco.

            – Ni devas atendi, ke li malsuprenvenu, – diris la barono.

            – Dume vi povas babili kun avinjo, kiu certe mortas-ne-mortas, pro timo.

            – Timo pri kio?

            – Pri ĉio. Avinjo timas eĉ blatojn. Hodiaŭ estis la unua fojo kiam ni venigis ŝin al la mondo de aventuroj. Sed ni maltrafis la kvanton da magia pulvoro kaj venis ĝuste sub la birdo Roĥo. La kompatindulino sidis sur ĝia fingro kaj nun eĉ ne povas pripensi tion. Ŝi sentas akran doloron en la koro.

            La sinjoro de “Münchhausen” diris, ke li konstruis la kastelon tie, ĝuste pro la birdo Roĥo. Li jam ĉasis multajn bestojn, de rinocero ĝis kondoro, sed ankoraŭ ne la birdon Roĥo. Pro tio li ĵuris mortigi lin. Li volis havi almenaŭ unu ungon de tiu giganta birdo inter la trofeoj en sia armilejo, ĉar beko, kruro aŭ flugilo ne enhaviĝus tie.

            – Sed per ĉi ĉaspafilo vi sukcesos nenion – diris la knabo. – Kuglo, de iu ajn kalibro, samas kiel aĵeto por tiu monstro.

            – Mi scias tion, kaj pro tio mi ne pafas per plumbo aŭ kuglo. Mi pafas per ĉerizaj kernoj. Ĉi tiuj semoj ĝermas en la karno de la birdo kaj kreskas ĝis kiam ili iĝas ĉerizarboj. Tiamaniere mi transformas la birdon Roĥo en ĝardenon. Kiam la pezo de la arboj fariĝas tro granda por ĝia forto, ĝi ĉesas flugi. Mi pensas, ke mi jam plantis cent ĉerizarbojn sur la dorson de la birdo Roĥo!

            – Ho! – ekkriis Pedrinho – multe pli bone estus pafi per semo de kariniana arbo.

            La barono, kiu neniam aŭdis pri tiu arbo, sulkigis la brovojn.

            Peĉjo klarigis:

            – Ĝi estas arbo grandega, je dikeco de la plej granda barelo. Laŭ mi, kun ses karianoj plantitaj en la birdo Roĥo, ĝi ne plu sukcesos flugi dumvive.

            La sinjoro de “Münchhausen” tre admiris la lertecon de Peĉjo, kiu promesis al li sendi semojn per la unua portanto. Ĉimomente ili alvenis al la loko, kie estis  la timoplena Sinjorino Benta apud Nazulino kaj la pupo. La barono salutis ŝin ĝentile, laŭ la maniero de la germanoj.

            – Dankon pro via alveno por nin savi, sinjoro de “Münchhausen”! – diris sinjorino Benta, redonante la ĝentilecon. – Mi estas ĉi tie pli mortinta ol vivanta, pro timo de tiu monstro, kiu flugas en la ĉielo. Imagu, barono, ke mi estis tre feliĉa, sidiĝanta sur ĝia fingrego, kvazaŭ mi estus kovanta anasino!…

            – Trankviliĝu, sinjorino, ke mi estas ĉi tie por defendi vin. Mi loĝas en proksima kastelo, kie vi povos ripozi kaj trankviligi viajn nervojn. Mi jam ordonis al miaj servistoj veni kaj konduki vin en mia kaleŝo. Kaj ĉi tiu knabino? – diris, montrante Nazulinon.

            – Mia nepino. Diableto, sinjoro barono! Ŝi timas nenion. Ŝi ridas pri la kompatinda, timema avinjo…

            – Ankaŭ mi timas nenion, sinjoro barono! – diris Emilja kun ŝia fama sinmontremo.

            – Ho, – ekkriis la sinjoro de “Münchhausen”, levante la pupon. – Se mi ne eraras, jen la parolanta pupo, kiu estas tre fama en la regno de la feinoj. Ne ekzistas princino, kiu ne rakontas ŝiajn historiojn.

            Emilja ŝveliĝis pro plezuro.

            La konversacio daŭris laŭ ĉi tono dum kelkaj minutoj. Fine sinjorino Benta malfermis la korbon kun la alportita kokidaĵo.

            – Ĉu vi akceptas kokidaĵon, sinjoro barono?

            – Dankon! Mi nur manĝas viandon de ferocaj bestoj.

            – Nur peceton, gustumu ĝin! – insistis sinjorino Benta. – Ĉi manĝaĵo estis preparita kun la plej kuraĝa kokido de la korto.

            Tiel bone odoris la frandaĵo, ke sinjoro “Münchhausen” perdis la ceremonion. Li sidiĝis kun la aliaj ĉirkaŭ la manĝaĵo kaj preskaŭ finis ĉion sola.

            – Tio ŝajnas al mi kiel sonĝo! – Sinjorino Benta pensis al si mem, antaŭ la sceno. – Se mi memoras, ke mi, la kompatinda Benta Kaproarestanto de Olivejra, kiu neniam forlasis mian neston, estas ĉi tie, en ĉi tiu mistera dezerto, kun la birdo Roĥo fluganta super la kapo kaj la plej fama barono en la mondo manĝanta kun tiom da plezuro la kokidaĵon, kiun mi mem preparis, mi eĉ fariĝas stulta…

 

4 – Historia pugno-bato

            Kaj la birdo Roĥo komencis malsuprenveni, ĉiam laŭ spiralaj cirkloj. Pli kaj pli la azeno videbliĝis kaj la doloro en la koro de Sinjorino Benta fariĝis pli forta. La barono sin preparis. Li ekzamenis la pafilon kaj ŝarĝis ĝin per bona ŝarĝo. Peĉjo ne sukcesis kompreni, kiel tia ĉasisto, la plej fama el ĉiuj, ankoraŭ uzadis silikajn ĉaspafilojn, anstataŭ modernaj fajropafiloj. Tre simpla klarigo: la sinjoro de “Münchhausen” estis de la tempo de silikaj pafiloj kaj pro tio ne povis koni tiujn pli modernajn.

            – Rigardu, avinjo, – diris la knabo, montrante al ŝi la ĉaspafilon de la barono. – Ĝi nomiĝas silika ĉaspafilo, ĉar ĝi havas ĉi malpezan ŝtoneton ĉi tie. La ellasilo trafas la ŝtonon kaj produktas fajreron, kaj la fajrero ekbruligas la pulvon. Interese, ĉu ne?

            Sinjorino Benta eĉ ne aŭdis. Ŝi nur rigardadis la birdon Roĥo.

            – Iam – diris la sinjoro de “Münchhausen” – mi perdis la silikon de ĉi ĉaspafilo dum unu el miaj ekskursoj, kaj ĝuste kiam cervo preterpasis. Ĉu vi pensas, ke mi baraktis? Mi celis kaj ha! mi pugnobatis mian okulon. Fajrero eliris, kaj eĉ pli bona ol tiu de la siliko – kaj mi mortigis la cervon!

            Tuj kiam ŝi aŭdis tion, Emilja volis vidi la baronon ripeti la heroaĵon kaj, sen ke iu ajn rimarku, ŝi sukcesis forpreni la silikon de la ĉaspafilo – kaj kaŝis ĝin. Ŝi volis vidi, ĉu li vere prenas fajron el siaj okuloj aŭ la rakonto estas nura fanfaronado.

            La birdo Roĥo daŭre descendadis.

            – Pafu, barono! – kriis Emilja.

            – Estas frue, pupo! La kolbrido ankoraŭ ne klare videbliĝas. Mi devas tranĉi la kolbridon per kuglo en la momento, kiam la birdo flugas super la maro. Kontraŭe, la azeno falas teren kaj okazas kiel la bufo, kiu iris al la ĉiela festo – ĝi frakasiĝas!… (*)

            La giganta birdo pli kaj pli malsuprenvenis. La kolbrido de la azeno fine iĝis videbla.

            – “Jam  temp’ está!” – diris la barono, kaj li levis la pafilon al la vizaĝo. Li celis kaj – blef! – la pafo ne okazis.

            – Je sescent milionoj da antikvaj pafiloj! – li sakris. – Kio okazis al la siliko de ĉi pafilo?

            – Pugnobatu la okulon! – kriis Emilja.

            – Jes, tion mi devas fari. Sed ĉar la celado devas esti perfekta, mi tenos la ĉaspafilon per ambaŭ manoj kaj vi, Peĉjo, pugnobatos. Tujtuj, ne kompatu!…

            Ĉiuj haltis la spiradon, sentante, ke io tre grava okazos. Same kiel en la cirko, kiam la muziko haltas. Tio estis rimarkinda momento en la vivo de Peĉjo. Li devus bati per pugno en la okulo de la plej fama ĉasisto en la mondo! Kaj li devis perfekte plenumi la taskon por ne ruinigi la ĉapitron.

            – Boksa pugnobato! – kriis Emilja.

            La knabo demetis la jakon, kuspis la manikojn, trifoje turnis fermatan manon en la aero kaj fine – bam! li donis tian baton, ke li preskaŭ elprenis la okulon de la barono el la orbito. Perfekte! Eliris bela fajrero, kiu penetris kiel fulmeto en la pafilo kaj ekbruligis la pulvon. Bum! Pafo eksplodis, unu el tiuj, kies eĥa resonado daŭras sekundojn tra montoj kaj valoj. Kaj ĝi atingis!… La kuglo trafis la kolbridon, tranĉis ĝin kiel razilon. La azeno tuj falis kun kreskanta rapideco, ĝis, ĉibum! – plonĝis en la oceano.

            – Dronita por ĉiam, la kompatindulo! – kriis Nazulino.

            – Ne timu. Li tuj flosos, – diris la barono.

            Fakte. Sekundojn poste, la malĝoja azena kapo aperis kaj kriis:

            – Helpon! Helpu min, ke mi ne scipovas naĝi!…

            – Nur tio mankas! – kriis la knabo. – Ĉu nia azeno eskapas de la birdo Roĥo por stulte dronis, kiel ŝafo?

             Ni savu lin, Peĉjo! – diris la barono kaj li malvestis la mantelon kaj forprenis la botojn. – Estus krimo permesi ke parolanta azeno mortu.

            Ambaŭ eniris en la maron, naĝante per longaj naĝmovoj ale al la dronanto.

            – Tenu lin je la vosto kaj tiru! – kriis Emilja de la plaĝo. – Sed ne eltiru tro forte, ke la vosto povas rompiĝi!…

            Tiele faris la savantoj. Unu kaptis la azenon per la vosto kaj la alia per la orelo, kaj ili venis tirante lin al la marbordo La altvalora parolanta azeno estis savita, la sola konata specimeno, sed en kiu stato!… Aŭ pro timo aŭ ĉar li pasigis multe da tempo en la aero preskaŭ pendigita de la kolbrido, aŭ ĉar li trinkis tro multe da akvo, la kazo estas ke li eĉ ne sukcesis paroli. Li nur suspiris kelkajn suspirojn kapablajn tranĉi ĉiujn korojn.

            – Akvo! – kriis Sinjorino Benta. – Donu al li akvon!

            Emilja, iniciateme, tuj prenis markonkon de tiuj, kiuj tie abundis, plenigis ĝin per mara akvo kaj verŝis ĝin en la buŝon de la azeno.

            – Kiel stulta, Emilja! – kriis Nazulino, kaj prenis la konkon. – Ĉu vi ne scias, ke li mortas pro tiom da marakvo, kiun li trinkis? Akvo signifas sensalan akvon, stulta…

            – Hundaj feleroj resaniĝas per la propra mordo de la hundo,” respondis la pupo, interŝanĝante la vortojn de diraĵo, kiun onklino Nastasja multe uzas.

            Kaj tio vere funkciis? Jes! La mara akvo tiel naŭzigis la azenon, ke li ekvomis la tutan oceanon, kiun li englutis. Li tuj pliboniĝis kaj sidiĝis sur la sablo kun la antaŭaj kruroj en kuŝa sinteno, kvazaŭ li estus egipta sfinkso.

            – Ĉu vi pli bone fartas? – demandis Sinjorino Benta, karesante lian vizaĝon.

            – Iomete pli bone, dankon! – estis la respondo de la tre delikata azeno, kiu ankaŭ dankis per siaj okuloj – blankaj okuloj, kiuj sentis la agoniojn de la morto.

(*) La bufo sin kaŝis en gitaro de la vulturo por iri al ĉiela festo. La vulturo eltrovis la ruzaĵon kaj forĵetis ĝin surteren. Ĝi mortis (brazila indiĝena fablo, kun diversaj variaĵoj).

 

5 – Fino de la Vicgrafo de Maizospikulo

            – Kio pri la Vicgrafo kun la kofreto? – memoris Emilja. – Ili estis “du” ligitaj al la azena kolhararo, sed mi vidas nek unu nek alian.

            La Vicgrafo malaperis, neniu sciis kiel. Vorita de la birdo Roĥo? Ĉu dronita en tiu grandega maro? Neeble ekscii.

            Emilja tre ĉagreniĝis, ne tiom pro la Vicgrafo, malgraŭ tio ke ili estis geamikoj, sed pro la kofreto, kiu perdiĝis kun li. Ŝi nur konsolis sin kiam sinjorino Benta promesis al ŝi pli belan kofreton. Subite Nazulino, kiu forlasis la grupon por kolekti konketojn de la marbordo, kriis:

            – Venu! Mi trovis la Vicgrafon!…

            Ili ĉiuj kuris tien, kaj fakte ili vidis la kompatindan Vicgrafon duone entombigita en la sablo, mortinta, absolute mortinta! … Li dronis, kaj estis levata de la ondoj.

            Kompatinda Vicgrafo! Sen cilindra ĉapelo, kun la lango ekstere, okuloj plenaj je sablo, lia korpo duone manĝita de la fiŝoj… Ĉiuj estis profunde kortuŝitaj, precipe kiam ili vidis, ke li ne forlasis la kofreton. Fidela kiel hundo, plenumante la parolon kiel vera nobelo, li perdis la vivon, sed li ne perdis la ŝarĝon konfiditan al li!…

            Eĉ la sinjoro de “Münchhausen” estis kortuŝita.

            Li forprenis la ĉapelon, krucigis la brakojn kaj tenis sian manon sur la mentono por kontempli tiun malĝojan finon. Emilja tamen pruvis refoje, ke ŝi ne havas koron. Anstataŭ verŝi larmon aŭ diri kelkajn malĝojajn vortojn, la diablino ĵus malfermis la kofreton – por kontroli ĉu la Vicgrafo nenion ŝtelis! … Kaj ŝi havis tre praktikan ideon. Ŝi “senplumigis” la kadavron, tio estas, ŝi deprenis la krurojn kaj brakojn ronĝitajn de la fiŝo kaj metis la torson en la kofreto, kaj diris:

            – Onklino Nastasja estas lertega. Kun ĉi torseto, mi vetas, ke ŝi faros Vicgrafon tute novan kaj multe pli belan.

            Ŝajnigante senti, aŭ ĉar li vere sentis la morton de la Vicgrafo, la barono deklaris, ke li fiksos funebran signon sur sia ĉapelo dum tri monatoj, ĉar ili, baronoj kaj vicgrafoj, parencas inter si – parencoj laŭ nobeleco. Ĉi ago de la sinjoro de “Münchhausen” tre tuŝis sinjorinon Benta, kiu flustris ĉe la orelo de Nazulino:

            – Oni diras, ke enhejme sanktulo ne faras miraklojn! Ni neniam konsideris gravan la Vicgrafo kaj, tamen, vidu, eĉ funebran signon pri li la sinjoro de “Münchhausen” metos…

            Ĉimomente ili aŭdis tondron de ĉevala.galopado. Estis la barona kaleŝo, kiu alvenis, por konduki sinjorinon Benta al la kastelo.

 

6 – La ega birdido

            Ili saltis en la kaleŝon kaj foriris. Iom antaŭ la kastelaj muroj estis interkrutejo inter ŝtonaj montoj, kie la kaleŝo subite haltis. La sinjoro de “Münchhausen” forigis la kapon por vidi tion, kio okazas.

            – Grandega roko ruliĝis de la monto kaj blokas la vojon, – diris la kaleŝisto.

            – Kia problemo! – kriis la barono, kaj li deĉevaliĝis por studi la kazon. – Ŝtono ne! li kriis poste. – Ĉi tio estas nur ovo de la birdo Roĥo, kiu ruliĝis de la nesto tie supre. Mi tre suspektis, ke la monstra nesto estas sur ĉi monto… Ĉiuj kuris por vidi ĝin kaj okazis malfermo de buŝo, kiu ne havis finon. Ili eĉ ne imagis pri ovo je tiu grandeco, pli granda ol du bareloj metataj unu sur la alia. La ŝelo estis tiel malmola, ke kvankam la ovo ruliĝis de la montopinto, trafante kiom da ŝtono estis, ĝi ne rompiĝis. Okazis nur fendeto…

            – Kia domaĝo, ke onklino Nastasja ne estas ĉi tie! – diris sinjorino Benta. – Ŝi tre ŝatus vidi ovon tiel grandan…

            Kion fari nun? Ĉar ili bezonis transpasi. Ruligi la ovon estis neeble, ĉar ĝi estis fiksita inter la ŝtonaj muroj. La nura solvo estus rompi ĝin. Tion decidis la barono, kaj li ordonis al la kaleŝisto kuri al la kastelo por pikpioĉo.

            – Unu, ne! Du! Aŭ tri! – li kriis post la foriro de la kaleŝisto.

            – Kvar! – kriis Emilja. Mi ankaŭ volas rompi la ovon.

            La kaleŝisto alportis kvin. Ĉiu prenis sian propran, kaj ellaboris la ovoŝelon kun kiom da forto li havis. Subite la barono kriis:

            – Forkuru, tio malpleniĝos kaj ovoflavo foriros kaj ĉio fariĝos omleto…

            Ĉiuj fuĝis al la interkrutejoj, inkluzive la kompatinda sinjorino Benta, kiu devis esti levata de la geknaboj.

            – Vivi pli ol sesdek jarojn por fine grimpi en krutaĵoj pro timo fariĝi omleto! Tio neniam estas vivo… – lamentis la bona avinjo.

            Senutila amasfuĝo. La ovo rompiĝis sen verŝi ovoblankon aŭ ovoflavon, pro la simpla kialo ke interne ne estis tio. Kio estis tie, estis grandega birdido, kiu montris la kapon, kaj komencis bleki akutajn pepadojn, aŭdatajn dek leŭgojn for. La barono timis.

            – Tiu pepado povas atingi la orelojn de la birdo Roĥo, kiu devas esti proksime – kaj se la giganta birdo trovus nin tuŝantajn la ovon, ĝi certe formanĝus nin, kvazaŭ ni estus tervermoj.

            – Ŝnuroj! – aflikte li kriis. – Kuru al la kastelo kaj alportu tiom da ŝnuroj, kiom vi kapablas…

            Peĉjo kaj la kaleŝisto flugis al la kastelo post ŝnuroj kaj revenis minutojn poste kun tiom multaj, kiujn ili trovis.

            – Ni devas ligi la bekon de ĉi tiu terura ido sen perdi momenton, kontraŭe la birdo aperos kaj voros nin.

            Ne estis facile. La ido defendis sin kiel tigro. Nur la herkula forto de la sinjoro de “Münchhausen”, helpata de la kaleŝisto, de Peĉjo, de la knabino, de Emilja kaj eĉ de sinjorino Benta, sukcesis ligi la bekon de la ido Roĥo – kaj tio post longa batalo. Fine, ili buŝo-ŝtopis ĝin.

            – Ĉu vi ŝatis, kropulo? – kriis Emilja de malproksime, kiam ŝi vidis la laboron finita.

            Tiom da penado tamen ne utilis. La birdo Roĥo aŭdis la alvokojn de la bebo kaj flugis tra la aero kiel pluma ciklono.

            – Ni kuru! – kriis la sinjoro de “Münchhausen”, kiam li vidis la birdegon, kaj li ekforkuris … Okazis ĝenerala amasfuĝo. Ĉiuj flugis post la barono, kiel cervoj. Eĉ la kompatinda sinjorino Benta forgesis siajn sesdek jarojn, sian reŭmatismon kaj la kordoloron, nur por pensi pri fuĝo. Ŝi kuspis la jupon, metis la dentaron en la poŝo kaj ankaŭ fariĝis cervo. Ŝi alvenis al la kastelo pli mortinta ol vivanta, kaj la animo preskaŭ foriris tra la buŝo.

            – Kompatu min, ho Dio! – ŝi diris. – Tio neniam estas vivo…

            La barono kaj la knabo tuj supreniris al la turo por spioni la birdon Roĥo tra lorno. Ili vidis ĝin ŝvebi super la interkrutejo kaj malsupreniri kiel sago al la ovo. Kiam ĝi trovis la ĵus naskiĝintan idon, ĝi sentis grandan ĝojon. Ĝi eĉ ne suspektis tiun ligitan bekon, certa, ke la ido tiele naskiĝis…

 

7 – Pli bona ol pulvoro

            Sinjorino Benta enlitiĝis tre frue tiun nokton, post prenado de trankviliga medikamento, laŭ konsilo de la barono. La geknaboj enlitiĝis malfrue. Ili spektadis ĉasajn trofeojn kaj aŭskultadis la mirindajn aventurojn de la barono, kiuj ne aperas en libroj. En la plej emociiga momento, tamen, ili estis interrompitaj de la alveno de mesaĝisto el Germanio, kiu longe galopis, kun letero de la imperiestro. La barono legis ĝin kaj diris, tre ĉagrenita:

            – Kia enuo! Mi devas foriri tujtuj al mia lando, kiu ĵus deklaris militon kontraŭ la turkoj. La imperiestro afliktite ordonas mian revenon.

            – Kio pri ni? – demandis Peĉjo.

            – Vi povas resti en la kastelo tiom longe kiom vi volas. Mi ordonos al la servistoj trakti vin kiel posedantojn.

             Li diris kaj foriris por paki siajn valizojn. Minutojn poste li reaperis por adiaŭi.

            – Ĝis revido, infanoj! Kiam sinjorino Benta vekiĝos, diru al ŝi, ke mi bedaŭras ne adiaŭi ŝin, sed ke mi ĉiam estas al ŝia servo, en Germanio aŭ Turkio.

            – Adiaŭ, sinjoro barono! Revenu baldaŭ …

            – Alportu al mi turkon! – kriis Emilja.

            La sekvan tagon, kiam sinjorino Benta vekiĝis kaj aŭdis pri la neatendita foriro de la barono, ŝi denove sentis la doloron en la brusto. Ŝi denove lamentis.

            – Kio okazos al mi nun, en ĉi tiu kastelo sen posedanto, inter strangaj servistoj kaj kun kruelega najbaro kiel la birdo Roĥo? Ho, mia Dio, kial mi lasis min konduki per la kapo de infano kiel Peĉjo? Mi ricevas la merititan punon…

            La geknaboj estis malkvietaj. Ili timadis ke laŭ ĉi maniero, sinjorino Benta tuj freneziĝus. Plej bone estus konduki ŝin hejmen tuj, malgraŭ tio, ke ili multon povus fari en tiu mirinda kastelo de la barono.

            – Ĝenaĵo! – diris Peĉjo, ĉagrenita. – Promeni kun maljunulino estas tia. Mi neniam plu faros tion denove.

            Kaj turnante sin al sinjorino Benta, malbonhumore:

            – Ĉesu lamenti, avinjo! Je la sama maniero laŭ kiu mi venigis vin ĉi tien, mi revenigos vin al la bieneto. Ĉesu tordi la manojn, tio jam nervozigas min…

            Li prenis pinĉeton da pirlimpimpim-pulvoro de sia tubeto kaj, ĉiam kun malbona humoro, flaris ĝin. Sinjorino Benta avide flaris la pulvoron, kvazaŭ ŝi flarus la pulvoron de la savo. Kun ĝenerala miro tamen la pulvoro ne efikis. Alia dozo, kaj nenio.

            Pirlimpimpim-pulvoro perdis sian efikecon… Li malsekiĝis en la marakvo, kiam Peĉjo eniris por helpi la azenon. Pirlimpimpim-pulvoro ĉion eltenas escepte salo.

            Kaj nun? La azeno, neniu sciis pri li, li restis sur la strando transformita en sfinkson. La kaleŝo iris kun la barono al Germanio. Kiel reveni hejmen? Peĉjo gratis la kapon, ĝenata de la terura problemo, kiam ekstere aŭdiĝis bruo de flugiloj. Li kuris al la fenestro kaj paliĝis. La birdo Roĥo venis, rapide kiel aviadilo!…

            – Jen venas la pesto!… – kriis la knabo, tute pala.

            – Helpon! – freneze kriis sinjorino Benta. – Helpon!…

            La momento estis terura. Neniu sciis kion fari. Ĉiuj kuris perditaj, de ĉi tie, tien. Kaj tio finiĝus tre malbone se Emilja ne havus unu el tiuj bonegaj ideoj.

            – Fermu viajn okulojn per viaj tutaj fortoj! – Ŝi kriis kaj donis la ekzemplon.

            Instinkte ĉiuj obeis. Ili fermis la okulojn, kun ĉiuj siaj fortoj, kiel oni faras en sonĝoj, kiam oni falas en profundegaĵon. Tiele ili restis dum minuto, Kiam ili malfermis la okulojn… ili denove estis en la bieneto, proksime al la pordego! Sinjorino Benta spiris trankvile kaj blovis plurajn fojojn, kvazaŭ ŝi revenintus al vivo. Poste diris al la geknaboj:

            – Nenion diru al onklino Nastasja, por ke ŝi ne pensu, ke mi estas freneza. Ni ŝajnigu, ke ni estis ĉe kamarado Teodoriko.

            Ili ĉiuj ŝajnigis ke ili estis alvenantaj de la domo de kamarado Teodoriko, malfermis la pordegon kaj eniris. Sed ili trovis la nigrulinon kun la manoj sur la talio, plantata sur la verando, skuante la kapon kaj montrante, ke ŝi ĉion scias.

            – Bone, bone, sinjorino! – diris Nastasja, tuj kiam sinjorino Benta marŝis sur la ŝtuparo. – Mi jam scias, ke vi tre bone trovis kolonelon Teodoriko, kiel vi fartas, dankon, ĉu ne?

            Sinjorino Benta sin preparis por diri etan mensogon, plena je honto, ĉar la kompatinda virino neniam mensogis dum la vivo. La nigrulino tamen malpermesis al ŝi fari tion.

            – Nenion diru, sinjo, – ŝi murmuris. – Mi ĉion scias. La azeno venis antaŭe kaj rakontis al mi la tutan historion, detalo post detalo…

            La kompatinda sinjorino Benta, honteme, rigardis malsupren kaj iris al sia ĉambro sen ion diri…

            La sekvan tagon alvenis letero de Antonika, patrino de Peĉjo. Ŝi alvokis lin ĉar la libertempo finiĝas.

            – Kia enuo, avinjo! – li diris, ĉagrenita. – Ĝuste nun, kiam ni havas la parolantan azenon, mi devas iri!…

            Kion fari? Tiu, kiu ordonas estas la patrino, do li devis prepari la pakaĵojn por vojaĝi la sekvan tagon.

            La sekvan tagon, tre frue, la ĉevalo estis jungita. Je la sesa horo Peĉjo trinkis sian kafon kaj sin preparis por rajdi.

            – Ĝis revido avinjo! – kriis li antaŭ ol vipi la ĉevalon. – Adiaŭ, Nazulino! Adiaŭ, onklino Nastasja! Adiaŭ, Emilja. Adiaŭ, Ni-Ŝajnigu…

            – Ĝis! adiaŭ! – ekkriis ĉiuj, kun malsekaj okuloj.

            Lept!… Je la unua vipado, kaj tre delikate, la ĉevalo ekiris…

            Tamen, antaŭ ol li atingis la pordegon, Emilja kriis al li, ke li haltu.

            – Vi forgesis adiaŭi la Vicgrafon, Peĉjo! Li ankaŭ estas homo…

            La knabo tiris la bridon.

            – Kia ideo! Ĉu la Vicgrafo ne mortis, Emilja?

            – Li mortis, sed ankoraŭ ne finiĝis! – respondis la pupo, kaj kuris al li kun la torso de la Vicgrafo enmane. – Diru adiaŭ al ĉi stumpo, kiu tute kapablas fariĝi homo denove.

            Peĉjo ridis kaj, por ne malkontentigi la pupon, li prenis la verdan stumpon el ŝiaj manoj kaj ŝajnigis kisi ĝin. Poste li denove vipis la ĉevalon – ĉi-foje tre forte, kaj ekiris en galopo. Li ne volis, ke la pupo vidu du larmojn, kiuj jam faladis el liaj okuloj…

 

1931.

Visitas: 971