LA MINOTAŬRO
Ĉapitroj 15 kaj 16
15 – Terpomoj kaj Sokrato
La vespermanĝo okazis plena je ĝojo. Sinjorino Benta kuŝis sur kuseno inter la mastrino de la domo kaj Sokrato. Ĉe la alia flanko de la tablo, multe pli malalta ol la modernaj, kuŝis Nazulino, inter Fidiaso dekstre kaj Herodoto maldekstre. Kronoj el rozoj zonis la kapojn de ĉiuj manĝantoj. La interparolado turnis sin al diversaj temoj kaj fine ili parolis pri la kuirarto.
– Nu – diris Sinjorino Benta – la kialo de nia vojaĝo al ĉi jarcento estas samtempe sentimentala kaj kuirarta: la serĉado de onklino Nastasja, kiu estas nia amikino kaj nia kuiristino. Ho, kia kuiristino! Kvazaŭ ŝi havus la violonon de la “bongustaĵo” por eltiri mil harmoniojn el ĝi! La plej simpla manĝaĵo, viando kun terpomoj, fazeolaĵo kun grivoj, vatapao (*), ĉio, kio finfine eliras el ŝia kaserolo, estas perfektaj ĉefverkoj, ekzakte kiel perfektaj ĉefverkoj estas la skulptaĵoj de Fidiaso kaj Polikleto…
– Kio pri la kuketoj, avinjo? – memorigis la knabino, ĉe alia flanko de la tablo. – La kuketoj de onklino Nastasja jam estas famaj en la tuta Brazilo. Kiom da leteroj vi ricevas de infanoj kiuj petas la recepton de ŝiaj kuketoj? Continue lendo “Lobato en Esperanto”
