LA MINOTAŬRO
Ĉapitroj 21 kaj 22
21 – En la labirinto de Kreto
Ili vekiĝis en la insulo Kreto, kaj tuj trovis la labirinton. Ĝi estis grandega palaco, kun mil koridoroj aranĝataj tiamaniere, ke tiuj, kiuj eniris, neniam sukcesis eliri – kaj fine estis vorataj de la monstro. La Minotaŭro manĝis nur homan viandon. Antaŭ la labirinto, la tri “peguletoj” haltis por pripensi.
– Tiu, kiu eniras, ne sukcesas eliri kaj finiĝas en la kropo de la monstro – diris Peĉjo. – Ni konas manieron por eniri kaj eliri: sufiĉas malvolvi fadenon. Ho, se mi kunportintus bobenon…
– Nu, mi kunportis tri! – kriis Emilja triumfe. – Kaj grandegaj… Malfermu la kofreton, Vicgrafo.
La kofreto estis mallevata kaj malfermata. Emilja prenis la bobenojn kaj donis unu al Peĉjo, alian al la Vicgrafo kaj konservis la trian. Continue lendo “Lobato en Esperanto – 10”
