Monteiro Lobato en Esperanto – 01

La Bieneto de la Flava Pego

Tradukis: Jorge Teles

Unua parto: La kuspita Nazeto

 1 – Nazulino

     En malgranda blanka domo, en la Bieneto de la Flava Pego, loĝas maljunulino pli ol sesdekjara. Ŝia nomo estas sinjorino Benta. Tiu, kiu preterpasas sur la vojo kaj vidas ŝin sur la verando, kun kudrokorbo sur la genuoj kaj oraj okulvitroj sur la nazo, iras sian vojon kaj pensas:

         – Kia malĝojo vivi tiel sola en ĉi dezerta loko…

         Granda eraro. Sinjorino Benta estas la plej feliĉa el ĉiuj avinoj, ĉar ŝi loĝas en la kompanio de la plej ĉarma nepino – Lucia, la knabino kun kuspita nazo, aŭ Nazulino kiel ĉiuj diras. Nazulino estas sep jarojn aĝa, ŝi estas bruneta kiel jambofrukto, ŝi tre ŝatas pufmaizon kaj ŝi jam scias kiel fari tre bongustajn amelajn kuketojn. Continue lendo “Monteiro Lobato en Esperanto – 01”

Visitas: 691