Monteiro Lobato en Esperanto – 06

FABLOJ

Fabloj 1, 2, 3, 4, 5, 6 kaj 7

 Tradukis Jorge Teles

 

01 – La bona formiko

         Estis juna cikado, kiu havis la kutimon fajfadi proksime al formikejo. Ĝi nur haltis kiam ĝi estis laca; kaj ĝia amuzo estis rigardadi la formikojn en ilia eterna tasko provizi la deponejojn.

         Sed la bona vetero fine pasis kaj venis la pluvoj. Ĉiuj bestoj tremadis kaj dormetadis la tutan tagon en siaj nestotruoj.

         La kompatinda cikado, senhejma sur sia seka branĉeto antaŭ ĉi profunda problemo, decidis serĉi helpon de iu.

         Kun vundita flugilo kaj lamante, ĝi iris al la formikejo. Kaj frapis – tok, tok, tok…

         Aperis formiko, envolvata en lana ŝalo.

         – Kion vi volas? – ĝi demandis, dum ĝi ekzamenadis la malĝojan almozulon, malpuran je koto kaj tusantan.

         – Mi serĉas helpon. La malbona vetero ne haltas kaj mi…

         La formiko rigardis ĝin de supre malsupren. – Kaj kion vi faris dum la bona vetero, ke vi ne konstruis vian domon?

         La kompatinda cikado, tremante, respondis post ektuso:

         – Mi kantis, vi scias…

         – Ho!… – ekkriis la formiko post rememoro. – Ĉu do vi estis tiu, kiu kantis en tiu arbo, dum ni laboradis por plenigi niajn deponejojn?

         – Prave, estis mi…

         – Envenu, amiketo! Ni neniam forgesos la bonajn horojn, kiujn vi donis al ni per via kantado. Tiu fajfado distris nin kaj faciligis la laboron. Ni ĉiam diris: kia feliĉo havi tian afablan kantiston kiel najbaron! Envenu, amiko, vi havos liton kaj tablon ĉi tie dum la tuta malbona vetero.

         La cikado eniris, resaniĝis pri la tuso kaj denove iĝis la feliĉa kantisto de sunaj tagoj.

 

02 – La malbona formiko

         Estis tamen perversa formiko, kiu ne komprenis la cikadon kaj severe repuŝis ĝin de sia pordo.

         Tio okazis en Eŭropo, dum la vintro, kiam la neĝo kovris la mondon per sia kruela mantelo da glacio.

         La cikado, kiel kutime, kantis senĉese la tutan someron, kaj la vintro trovis ĝin sen domo por ŝirmiĝi kaj sen folioj por manĝi. En malespero, ĝi frapis ĉe la pordo de la formiko kaj petegis ke ĝi pruntu – prunti, rimarku! – kelkajn restaĵojn da manĝaĵo. Ĝi pagus altan interezon por tiu pruntedono tuj kiam la tempo permesos.

         Sed la formiko estis senkora uzuristo. Krom tio, enviema. Ĉar ĝi ne kapablis kanti, ĝi malamis la cikadon, ĉar ĝi estis amata de ĉiuj estaĵoj.

         – Kion vi faris dum la bona vetero?

         – Mi… mi kantis!

         – Ĉu vi kantis? Nu, dancu nun, hundaĉo! – kaj fermis la pordon ĉe la nazo de la cikado.

         Rezulto: la cikado tie mortis kuntiriĝinta; kaj kiam la printempo revenis la mondo aspektis pli malgaja. Al la mondo mankis la muziko, la bela sono de tiu cikado mortinta pro la avido de la formiko. Sed se la uzuristo mortus, kiu sopirus pri ĝi?

 

         Artistoj – poetoj, pentristoj, muzikistoj – estas la cikadoj de la homaro.

                                                        *****

            – Ĉi fablo malĝustas! – kriis Nazulino. – Avinjo parolis al ni pri tiu libro de “Maeterlinck” pri la vivo de la formikoj – kaj tie ni vidas, ke la formikoj estas la nuraj bonfaraj insektoj, kiuj ekzistas. Tiaj malbonaj formikoj neniam ekzistis.

            Sinjorino Benta klarigis, ke la fabloj ne estas lecionoj pri Natura Historio, sed pri Moralo.

            Rimarku, – ŝi diris, – ke en fabloj la bestoj parolas kaj fakte ili ne parolas.

            – Tio ne veras! – protestis Emilja. – Ne ekzistas besto, besteto, formiko aŭ pulo, kiu ne kapablas paroli. Tamen, ni ne komprenas iliajn lingvojn.

            Sinjorino Benta akceptis la obĵetadon kaj diris:

            – Jes, sed en la fabloj, la bestoj parolas nian lingvon kaj fakte ili parolas nur siajn proprajn lingvojn. Ĉu vi estas kontenta?

            – Nun jes! – diris Emilja, tre kontenta pro la triumfo. – Rakontu alian.

 

03 – La strigo kaj la aglo

         Strigo kaj aglo, post multaj bataloj, decidis repaciĝi.

          – Sufiĉe da milito, – diris la strigo. – La mondo estas granda, kaj malsaĝeco pli granda ol la mondo estas tio, ke ni daŭre manĝu la idojn, unu de la alia.

         – Perfekte – respondis la aglo. – Ankaŭ mi ne volas ion alian.

         – En tiu kazo, ni interkonsentu pri ĉi tio: de nun vi neniam manĝos miajn idojn.

         – Tre bone. Sed kiel mi povas distingi viajn idojn?

         – Tre facile. Ĉiam, kiam vi trovos belajn infanetojn, belkorpajn, feliĉajn, plenajn je speciala ĉarmo, tiel ke ne ekzistas ĉe iu alia birdido, vi scias, ke ili estas miaj.

         – Interkonsentite! – finis la aglo.

         Kelkajn tagojn poste, dum ĉasado, la aglo trovis neston kun tri monstretoj interne, kiuj pepadis per larĝe malfermitaj bekoj.

         – Teruraj bestoj! – ĝi diris. – Videblas tuj, ke ili ne estas la infanoj de la strigo.

         Kaj ĝi voris ilin.

         Tamen ili estis la infanoj de la strigo. Reveninte al la kaverno, la malĝoja patrino malgaje ploris pro la katastrofo kaj iris por postuli klarigojn al la reĝo de la birdoj.

         – Kio? – diris la aglo, mirigita. – Ĉu tiuj malgrandaj monstroj estis viaj infanoj? Nu, rimarku, ili tute ne similis al la portreto, kiun vi faris pri ili…

 

Pri portreto de filo, neniu kredu je patra pentristo. Jen la diraĵo: al tiu, kiu amas, malbelaĵo ŝajnas belaĵo.

                                                                       *****

            – Laŭ mi, avinjo – diris Nazulino – ĉi tio estas la reĝo de la fabloj. Nenio pli veras. Por la gepatroj, gefiloj ĉiam estas belaj, eĉ se ili estas malbelaj kiel la idoj de la strigo.

            – Kaj ĉi fablo validas por multaj aferoj, filino. Ĝi validas por ĉio, kio estas nia verko. Verkistoj opinias, ke ĉio, kion ili verkas, bonegas, ne gravas la vera valoro. Kiam pentristo pentras bildon, por li la bildo ĉiam estas bela. Ĉio, kion ni faras, estas “ido de strigo”.

 

04 – La rano kaj la bovo

         Rano kaj Aramideso (*) sunumiĝis ĉe rando de marĉo. Ĉimomente alvenis bovo, por trinki:

         – Ĉu vi volas vidi – diris la rano – kiel mi sukcesas fariĝi tiel granda kiel tiu besto?

         – Tio neeblas, raneto. Ĉiu laŭ la grandeco kreata de Dio.

         – Nu, rigardu! – replikis la rano, kaj ĝi tute pufiĝis. – Ĉu mi ne “preskaŭ” similas al ĝi?

         – Ho, ho! Estas multe por fari, amiko.

         La rano iomete pli pufiĝis.

         – Kaj nun?

         – Mankegas!…

         La rano faris pli grandan penon.

         – Kaj kio pri nun?

         – Kiom da espero!…

         La rano, koncentrante ĉiujn siajn fortojn, englutis pli da aero kaj pufiĝis, pufiĝis, ĝis, plaf!, ĝi eksplodis kiel eta kaŭĉuka veziko.

         La bovo, kiu ĵus trinkintis, ĵetis filozofian rigardon al la mortinta rano kaj diris:

         – Tiu, kiu naskiĝis por esti groŝo, neniam atingos centonon.

(*) “Aramides saracura”, marĉa birdo de Sudameriko.

                                                    *****

            – Mi ne konsentas! – kriis Emilja. – Mi naskiĝis ĉifona pupo, muta kaj malbela, kaj hodiaŭ mi eĉ estas eksmarkizino. Mi multe supreniris. Mi atingis multe pli ol centonon. Mi atingis mil centonojn…

            – Tio ne malpermesas ke la fablo estas vero, Emilja, ĉar la fablistoj verkas fablojn por homaj estaĵoj kaj ne por nehomaj estaĵoj kiel vi. Vi estas “hometo”, ne vere homo.

            Emilja arogante paŭtis.

            – Kaj mi “renoncas” pri tio, esti vera homo. Nenio estas pli sen ĉarmo…

            – Atentu bone, Emilja! – diris Nazulino. – Se vi tro pufiĝas eble okazos al vi la samo kiu okazis al la rano… Ĉu vi scias, kio eliros el vi, se vi eksplodos?

            – Steloj! – kriis Emilja.

            – Hoho! Eliros aro da fuŝaĵoj…

            Emilja montris al ŝi la langon.

 

05 – La reformanto de la mondo

            Ameriko Palpebrumulo havis la kutimon ĉion kritiki. Laŭ li la mondo estas plena je eraroj kaj la naturo estas azeneca.

            – Ĉu azeneca, Ameriko?

            – Ĝuste?!… Rimarku ĉi tie, en ĉi fruktoĝardeno, mi povas pruvi tion. Ekzistas grandega ĵabutikaba arbo (*) kun etaj fruktoj, kaj tie ni vidas kolosan kukurbon alkroĉitan al la tigo de rampanta planto. Ĉu ne estas logike, ke okazus ĝuste la kontraŭo? Se ĉio devus esti rearanĝataj de mi, mi ŝanĝus, mi pasigus la ĵabutikabojn al la planto de la kukurbo kaj la kukurbojn al la ĵabutikaba arbo. Ĉu mi ne pravas?

            Tiele Ameriko pruvis, ke ĉio estas malĝusta kaj nur li kapablas inteligente disponi pri la mondo.

            – Sed pli bone estas, – li konkludis, – ne pensi pri tio kaj dormeti sub la ombro de ĉi granda arbo, ĉu ne?

            Kaj Palpebrumulo, senĉese palpebrumante, etendiĝis sub la ombro de la ĵabutikaba arbo.

            Li dormis. Li dormis kaj sonĝis. Li sonĝis pri la nova mondo, tute reformita de liaj manoj. Kiel bele!

            Subite, je la plej bona momento de la festo, plaf!, ĵabuticabo falas el la branĉo kaj batas rekte sur lia nazo.

            Ameriko vekiĝis kaj saltis; kaj palpebrumis kaj palpebrumis; li meditis pri la okazintaĵo kaj rekonis, finfine, ke la mondo ne estis tiel malbona.

            Dum la marŝado hejmen li pripensis:    

            – Kia instruo!… Nu, se la mondo estus riparata de mi, la unua viktimo estus mi! Ĉu mi, Ameriko Palpebrumulo, mortigita de kukurbo, kiun mi metis en la lokon de la eta ĵabutikabo? Hmm! Ni ne pensu pri reformoj. Ĉio restu tia, kia ĝi estas, ĉar ĉio bonas.

            Kaj Palpebrumulo daŭre palpebrumis dumvive, sed ne plu havis la manion korekti la naturon.

(*) Ĵabutikabo, eta nigra frukto el Brazilo. Ĝi kreskas ĉe la trunko de altaj arboj.

                                                                       *****

            – Nu, tiu Ameriko meritis, ke la kukurbo frakasu lian kapon, – kriis Emilja. – Se mi estus la kukurbo, mi muelus lian cerbon…

            – Kial?

            – Ĉar la naturo tre bezonas reformon. Tute erara, tute malĝusta… Iun tagon mi  atakos naturon kaj aranĝos ĝin ĝuste, mi lasos ĝin kiel ĝi devas esti.

            Ĉiuj miris pri la aŭdaco. Emilja daŭrigis:

            – Ĉu vi volas scii pri absurde natura eraro? Tiu pri la grandeco… Kial la aĵoj bezonas esti grandaj? Kial elefanto havas tiun grandegan korpon, se ĝi tre bone povas vivi kaj esti feliĉa kiel eta pulo? Al kiu utilas la grandegajn lipojn de onklino Nastasja? Ĉio estas malĝusta – kaj la plej granda eraro estas pri la grandeco.

            – Kaj kiam vi reformos la naturon, Emilja?

            – Iun tagon. En la tago, kiam mi trovos min sola ĉi tie!…

 

06 – La korniko ornamata per pavoplumoj

         Kiam la pavoj estis en la sezono de plumdeĵetado, korniko havis la ideon utiligi la falintajn plumojn.

         – Mi ornamu min per ĉi tiuj plumoj kaj mi fariĝos pavo!

         Dirite kaj farite. Ĝi ornamis sin per la belaj plumoj kun bluaj okuloj kaj ekpaŝis rekte al la korto de la kornikoj, konvinkinta ke ĝi ricevos multajn laŭdoj.

         Sed la celata rezulto ne okazis. La kornikoj perceptis la trompon, ridis pri ĝi kaj forpelis ĝin per bekadoj.

         Ĝi forkuris de tie kaj iris al la korto de la pavoj, dum ĝi pensis al si mem:

         – Mi estis malsaĝulo. Ĉar mi havas pavoplumojn, mi estas pavo, kaj nur inter pavoj mi sukcesos vivi.

         Malbona elpensado. En la korto de la pavoj io simila okazis al ĝi. La veraj pavoj rekonis la falsan pavon kaj forkurigis ĝin de tie.

         Kaj la kompatinda malsaĝulo, bekita kaj senplumigita, restis sola en la mondo. Ĝi ne plu estis korniko kaj neniam fariĝos pavo kaj sukcesis nur la malamon de unuaj kaj la malaprezon de la aliaj.

         Geamikoj: restu laiko kun laiko, kleriko kun kleriko.

                                                                       *****

            – Ĉi fabelo estas tre interesa – diris sinjorino Benta. – Tiu, kiu intencas esti tia, kia li ne estas, malbone finiĝas. Kolonelo Teodoriko vendis la bienon, fariĝis milionulo kaj pensis, ke li estas viro de la alta socio, eleganta, bonedukita. Kaj nun? Li denove estas ĉi tie, senmona, pli senpluma ol tiu korniko. Kial? Ĉar li volis esti tia, kia li ne estis.

            – Ne tio, avinjo! – oponis Peĉjo. – Li riĉiĝis kaj decidis vivi la vivon de riĉulo. Nur tio, ke la sorto ne helpis.

            – Ne mia filo. Mia amiko nur pleniĝis je mono – li ne riĉiĝis. Nur riĉigas tiu, kiu akiras sciojn. Vera riĉeco ne konsistas el amasigado da moneroj – ĝi estas en la perfektigado de la spirito kaj animo. Kio estas pli riĉa – Sokrato, kiun ni konis en la domo de Periklo aŭ ordinara milionulo? (*)

            – Ho, Sokrato, avinjo! Apud li, la averaĝa milionulo estas nenio alia ol almozulo.

            – Tio ĝustas. La vera riĉeco ne estas en la poŝo, ĝi estas en la kapo. Kaj nur tiuj, kiuj estas riĉaj en la kapoj (aŭ en la koroj), scias kiel uzi la materian riĉaĵon formatan per varoj aŭ mono. Mia amiko intencis esti riĉa. Li ornamis sin per la pavaj plumoj el la mono kaj finis pli senpluma ol la korniko. Lernu ĉi tion …

            – Kaj kion signifas ĉi tiu “Laiko kun laiko, kleriko kun kleriko”? – demandis Nazulino.

            – Nur tio, ke homo ne devas klopodi por eniri en socia grupo pli alta ol sia grupo. Li suferos malŝaton.

(*) aventuro en la libro “La Minotaŭro”

 

07 – La urba muso kaj la kampara muso

         Museto el la urbo decidis inviti amikon, kiu loĝis en la kamparo. Kaj por la festeno, ili indikis lokon kaj tagon.

         La muso venis el la bieno, kaj tuj kiam ĝi eniris, ĝi tre surpriziĝis pri la lukso de la amiko. La tablo estis orienta tapiŝo, kaj la manĝaĵoj estis delikataj bongustaĵoj: multekosta fromaĝo, ŝinko, kuketoj, dolĉaĵoj. Ĉio ĉi ene de ĉambro plena de pentraĵoj, statuetoj kaj grandaj speguloj kun oraj kadroj.

         Ili komencis manĝi.

         En la plej bona momento de la festo, tamen, bruo aŭdiĝis ĉe la pordo. Tujtuj la urba muso fuĝis al sia truo, kaj lasis la gaston kun la buŝo malfermita pro la surprizo.

         Nenio grava, kaj la forkurinta muso baldaŭ revenis kaj daŭrigis la vespermanĝon. Sed tre singardema, kun levataj oreloj, atentaj al la plej etaj bruoj en la domo.

         Post iom da tempo, nova bruo ĉe la pordo kaj denove la urba muso fuĝis.

         La kamarado el la kamparo tordis la nazon.

         – Ĉu vi volas scii ion? Mi foriros. Ĉe vi ĉio estas tre bona kaj bela, sed tio ne konvenas al mi. Multe pli bone ronĝi mian grenon en la trankvilo de mia kaverno ol ege plenigi la stomakon per multekostaj frandaĵoj sed kun la koro batanta kiel baŭmanta ĉevaleto. Ĝis revido.

         Kaj iris for.

                                                        *****

            – Tio ĝustas! – diris onklino Nastasja, kiu ĵus eniris kaj haltis por aŭskulti. – Mi neniam forgesos, kion mi estis sur la Luno, kiam mi kuiris por Sankta Georgo, kaj mi aŭdadis la blekegojn de tiu drako. Mia koro batadis en la brusto. Mi trankviliĝis nur kiam mi revidis min ĉi tie, en mia anguleto…

Visitas: 461