Gil Vicente 06. AKTO PRI LA KVAR SEZONOJ

Resumo:

Venas unu Arĥianĝelo, du Anĝeloj kaj unu Serafo. Ili anoncas la naskiĝon de Kristo kaj antaŭ la krifo ili kantas himnon de adoro. Eniras poste kvar alegoriaj roluloj, kiuj simbolas la kvar Sezonojn. Ili parolas pri siaj karakterizaj propraĵoj. Aperas Jupitero kaj li deklaras ke la paganismo finiĝis. Alvokas la paganajn diojn, la kvar Sezonojn, por ke ili adoru la ĵusnaskitan knabon. Ĉiui iras al ka krifo. Jupitero prezentas la nomojn de diversaj dioj, kiel adorantoj de Kristo, kaj inkludas alegoriojn de montaroj kaj riveroj. Antaŭ la bebo, la Vintro, la Printempo kaj la Somero parolas pri si mem, laŭdante poste la naskiĝintan Sinjoron. Fine, venas David, kiel juna paŝtisto. Li kantas longan himnon kun citaĵoj el la Psalmaro. Ĉiuj kune kantas Tedeumon.

GV013. Arĥianĝelo, Anĝeloj kaj Serafo

Á tí, dino de adorar,
Á tí, nuestro Dios, loamos,
Á tí, señor, confesamos
Sanctus, sanctus, sin cesar.
Inmenso Padre eternal,
Omnis terra honra á tí,
Tibi omnes angeli,
Y el coro celestial,
Pues que es dino de adorar
Querubines te cantamos,
Arcángeles te bradamos,
Sanctus, sanctus, sin cesar.
Al vi, adorinda,
Al vi, nian Dion, ni laŭdas,
Al vi, Sinjoro, ni konfesas,
Sankta, Sankta, senĉese.
Grandega eterna patro,
La tuta tero vin honoras,
Al vi, la tuta anĝelaro
Kaj la ĉiela koruso,
Ĉar vi estas adorinda,
Ni, keruboj, kantas al vi,
Ni arkianĝeloj al vi kriegas,
Sankta, Sankta, senĉese.

(kantas Geovani Dallagrana, Gerson  Marchiori, Graciano Santos)

GV014. Vintro

Mal haya quien los envuelve,
Los mis amores;
Mal haya quien los envuelve.
Los mis amores primeros
En Sevilla quedan presos
Los mis amores;
Mal haya quien los envuelve.En Sevilla quedan presos
Por cordon de mis cabellos
Los mis amores;
Mal haya quien los envuelve.

En Sevilla quedan ambos
Los mis amores;
Mal haya quien los envuelve.

En Sevilla quedan ambos,
Sobre ellos armaban bandos
Los mis amores;
Mal haya quien los envuelve.

Malbonaĵo al tiuj, kiuj ĝenas
Miajn amorojn;
Malbonaĵo al tiuj, kiuj ĝenas.
Miaj unuaj amoroj
En Sevilo arestiĝas,
Miaj amoroj;
Malbonaĵo al tiuj, kiuj ĝenas.En Sevilo arestiĝas,
Per faden’ el miaj haroj,
Miaj amoroj;
Malbonaĵo al tiuj, kiuj ĝenas.

En Sevilo restas ĉiuj
Miaj amoroj;
Malbonaĵo al tiuj, kiuj ĝenas.

En Sevilo restas ĉiuj
Kontraŭ ili multaj sin armis
Miaj amoroj;
Malbonaĵo al tiuj, kiuj ĝenas.

(kantas Graciano Santos)

GV015. Somero

En la huerta nace la rosa;
Quiérome ir allá,
Por mirar al ruiseñor
Como cantará.
Por las riberas del rio
Limones coge la virgo:
Quiérome ir allá,
Por mirar al ruiseñor
Como cantará.Limones coge la virgo
Para dar al su amigo.
Quiérome ir allá
Para ver al ruiseñor
Como cantará.

Para dar al su amigo
En un sombrero de sirgo.
Quiérome ir allá
Por mirar al ruiseñor
Como cantará.

En ĝardeno naskiĝas rozo;
Mi volas iri tien,
Por rigardi najtingalon,
Kiel kantas ĝi.
Laŭ la bordoj de rivero
Virgulino rikoltas citronojn:
Mi volas iri tien,
Por rigardi najtingalon,
Kiel kantas ĝi.Virgulino rikoltas citronojn
Por donaci al amiko.
Mi volas iri tien,
Por rigardi najtingalon,
Kiel kantas ĝi.

Por donaci al amiko
En sia silka ĉapelo.
Mi volas iri tien,
Por rigardi najtingalon,
Kiel kantas ĝi.

(kantas Geovani Dallagrana)

GV016. Ĉiuj

Ay de la noble Villa de Paris.       Ve al la nobeleca urbo Parizo.

(kantas Jorge Teles)

GV017. David, paŝtisto

Levavi oculos meos
En los montes onde espero
Aquella ayuda que quiero
Con ahincados deseos.
Y la ayuda que demando
Repastando
En cima daquesta sierra
Qui fecit coelum y tierra,
De cuyo ganado ando
Careando.
Ecce non dormitabit,
Ni jamas el ojo pega
Aquel que guarda y navega:
Israel, qui visitabit
Dominus custodit te.
Á la fe,
No temas cosa ninguna;
De noche que haga luna,
Ni de dia el sol que dé,
Non uret te.Domine benedixisti
Terram tuam, y el ganado,
Y á Jacob descarriado
Captivitatem advertisti:
Al pueblo lleno de males
Desiguales
Remisisti iniquitatem:
Que te adoren y te acaten
Los concejos y jarales,
Y animales.

Nuestra roña amara, triste
De los pueblos apartaste;
Iram tuam mitigasti,
Et furorem advertisti.
Per ventura te pergunto,
Si barrunto,
In oeternum irasceris?
No creo, segun quien eres,
Que hagas al pueblo junto
Ser defunto.

Bendecid, todalas horas
Del Señor, al Señor Dios;
Bendecid, ángeles vos,
Bendecid, cielos, mil sobras;
Benedicite, aquae omnes,
Y dracones.
Benedicite sol y luna,
Tempestates y fortuna;
Bendecid á Dios, barones,
Con canciones.

Levis mi la okulojn
Al la montoj, de kie mi esperas
La volatan helpon,
Per fervoregaj deziroj.
Kaj la helpon, de mi petata,
Dum mi paŝtas
Sur tiu monto,
Al tiu, kiu faris ĉielon kaj teron,
Kaj kies brutaron mi zorgas
Kaj kondukas.
Li neniam dormas
Nek fermas la okulojn.
Tiu, kiu prizorgas kaj direktas
Israelon, ankaŭ vin vizitos,
La Sinjoro, kaj vin gardos.
Je mia fido,
Nenion vi timu;
Nokte, se estas luno,
Nek tage, iel ajn ardu la suno,
Vi ne bruliĝu.Ho, Sinjoro, vi benis
Vian teron, kaj la brutaron,
Kaj al Jakobo devojiĝita
Vi avertis pri sklaveco:
Al la popolo plena je malbonaĵoj
Malsimilaj
Vi pardonis la krimojn.
Adoru vin kaj obeu vin
Kaj la konsilaroj kaj la verdaĵoj
Kaj la bestaro.

Nian malpuraĵon amaran kaj malĝojan
Vi apartigis el la popoloj;
Vi mildigis vian koleron
Kaj avertis pri via furiozeco.
Hazarde, mi demandas al vi
Pri mia suspekto:
Ĉu vi koleras en eterneco?
Mi ne kredas, laŭ tio, kio vi estas,
Ke vi faru al la tuta popolo
Ke ili iĝu mortintoj.

Laŭdu la dian Sinjoron
Vi, ĉiuj Sinjoraj horoj;
Laŭdu, vi, anĝeloj,
Laŭdu vi, ĉieloj, mil (?)
Laŭdu vi, ĉiuj akvoj
Kaj la drakoj.
Laŭdu, vi, suno kaj luno,
Kaj tempestoj kaj fortuno;
Laŭdu Dion, vi, viroj,
Per kanzonoj.

(kantas John Théo)


 Komentario:

Jen unu plia Akto pri Kristnasko, de Gil Vicente. La greko-romana mitologio, kiu invadis la eŭropan arton dum la Renesanco, prezentiĝas ĉi-tie, miksata kun mezepokaj alegorioj, ĉikaze, la kvar Sezonoj. La komencaj kanzonoj aperas enmetitaj en la dialogoj de la roluloj. Kiam Jupitero kaj la kvar Sezonoj iras ale al la krifo, ili kantas francan melodion, kiu neniel rilatiĝas al la temo aŭ cirkonstancoj de la teatraĵo. Ĉi kanzono aperas en la Kanzonaro de Barbieri, sed kelkaj partoj estas nelegeblaj. Mi pensas ke tre probable la scenejo estis malproksime de la krifo; la geaktoroj marŝis tien kantante kaj la tuta spektantaro, nobelaro kaj sekvantaro, sekvis ilin, kvazaŭ karnavala grupo. Ĉikaze, la kanzono estas taŭga, ĉar ĝi estas ĝoja kaj simpla. Kaj la kanzono de David probable estas unu el la unuaj verkoj de Gil Vicente kiel komponisto, farita cele al la teatraĵo mem. Ĝi havas citaĵojn el la Psalmaro, en la latina, kelkaj eraraj, kaj el aliaj katolikaj himnoj, ekzemple, la kantiko Benedicamus.

Visitas: 212