Gil Vicente 08. FARSO NOMATA AKTO PRI LA FAM0 (1510)

Resumo:

La alegorio pri la Famo venas, kiel junulino kiu paŝtas anasojn. Ŝia helpanto estas la stultulo Joane. Antaŭ ŝi sin prezentas Franco, Italo kaj Hispano. Ĉiu el ili volas konduki la Famon al sia lando. Tamen ŝi bone scias ke ŝi apartenas al Portugalio, pro la grandaj portugalaj heroaĵoj en la arto eltrovi kaj konkeri landojn. Ŝi priskribas la povon de la luzitanoj nombrante la novajn landojn kaj la submetitajn popolojn. Venas la Fido kaj la Forteco, ili kronas la Famon per laŭraj folioj kaj surigas ŝin en triumfan ĉaron. Kaj ŝi estas forkondukata je ludado de muziko.

GV020. La Fido (parolo)

Vós, Portuguesa Fama, não tenhais ciumes. Kaj vi, ho Portugala Famo, vi ne bezonas ĵaluzi.

 (parolas Jorge Teles)

Komentario:

Jen ni antaŭ verkisto, kiu laŭdas sian landon, post la grandaj landoeltrovaĵoj. La dialogoj de la amoflatantoj estas tre komikaj, pro la miksado inter iliaj lingvoj kaj la portugala: “Vu vendrés comigo em França” (Vu vendrés kun mi en Francion), “Il cor me dole qui me mata tu parole” (Il cor me dole ĉar tu parole mortigas min).
Unu el la plej fascinaj meritoj de Gil Vicente estas la lingvaj aspektoj de liaj verkoj. Ĉiu rolulo havas en sia parolado grandan riĉecon je detaloj, kiu precizigas lian socialan kondiĉon, lian intelektualan nivelon kaj lian emocian staton. Tio tute perdiĝos dum la klasika periodo kaj reaperos nur dum la realisma periodo.
Je la unua fojo en la verkaro de la aŭtoro li mencias Brazilon, kiel unu el la grandaj atutoj de la portugala imperio. Kaj, ĉar la teatraĵo estas en versoj, kiel ĉiuj de la verkisto, jen jam du vortoj kiuj porĉiame aperos kiel neeviteblaj rimaĵoj, ĉiam kiam oni versos pri Brazilo: “Brasil, mil, varonil” (Brazilo, mil, vireca).
La parolado de la Fido, en la lasta parto de la teatraĵo, estas dekunusilaba (laŭ la latina silabnombra skemo). Tio atribuas al la akto novan etoson, epikan, elokventan.
Kiu arketipo sin kaŝas ene de ĉi simpatia anaspaŝtistino? Paŝtistino de anseroj apud puto estas titolo de tre signifa rakonto inter tiuj, kiujn la Fratoj Grimm rikoltis. Kuriozaĵo: en la rakonto de la Fratoj Grimm la paŝtistino de ansero estas princino senheredigita de la patro, kiu intencis dividi la regnon inter siaj tri filinoj: ekzakte la komenca epizodo de la tragedio pri la Reĝo Lear. Rilate Shakespeare-n, lia fonto estus la Historia Regnum Britanniae, de Geoffrey of Monmouth, de 1147.

 

Visitas: 285