Gil Vicente 35. AKTO PRI LA FOIRO (1527)

Resumo:

Merkuro, la dio de komerco, post mokado pri la astrologio, ordonas al la Tempo ke li starigu tendon por kristnaska foiro, la Foiro de la Gracoj: “Mi volas ke la Tempo estu la Grava Komercisto kaj venu ĉiuj aĉetantoj ĉar la Tempo ĉion havas”. La Tempo, kies parolo estas en deksilabaj versoj, starigas sian tendon. Ĉi tie oni ne vendos sed interŝanĝos. Anĝelo (Serafo) antaŭ sia tendo, sugestas al la papoj ke ili prenu novajn vestojn, similaj al tiuj de la antikvuloj. Ankaŭ la Diablo starigas sian tendeton: li ofertas “lertecon por trompi kaj falsajn manierojn vivi” al klerikoj kaj fratoj, “hipokritecon” al tiuj, kiuj intencas esti episkopoj. Venas Romo kaj ĝi volas aĉeti la pacon ĉar paco ne estas inter la kristanoj. La Diablo proponas: “Al vi mi vendos en ĉi foiro mensogojn, dudek tri mil, ĉiuj malsimilaj inter si kaj tre subtilaj, por ke vi ne lace vivu”. Romo iras al la Anĝelo kaj diras: “Ho, vendu al mi la ĉielan pacon, ĉar surtere mi jam havas regadpovon”. Kaj la Anĝelo: “Atentu vi pri tio, kontraŭ kio vi luktas, ĉar mi timas ke vi falos”. Post la foriro de Romo, venas du Terlaboristoj. Ambaŭ volas ligeriĝi de la edzinoj, unu estas kolerema kaj la alia nekolerema. Tamen ambaŭ laŭdas la edzinon de la alia kaj parolas pri interŝanĝo. Venas aliaj vendistoj kaj aĉetantoj. Unu el la virinoj parolas la nomon de Jesuo kaj la Diablo malaperas. Restas la Tempo kaj la Anĝelo. Al kelkaj junulinoj, la Tempo ofertas konsciencon. Al kelkaj aliaj la Anĝelo ofertas virton. Ĉiuj rifuzas. Ili venis al la foiro nur pro tio ke ili scias ke en ĝi estas Nia Sinjorino. Kaj ĉiuj kantas himnon honore al la Virgulino.

GV112. Romo

Sobre mi armavão guerra:
Ver quero eu quem a mi leva.

Tres amigos que eu havia,
Sobre mi armão porfia:
Ver quero eu quem a mi leva.

Ĉirkaŭ mi oni preparas militon:
Mi scivolas pri tiu, kiu gajnos min.

Tri amikojn mi havas,
Ĉirkaŭ mi ili preparas disputon.
Mi scivolas pri tiu, kiu gajnos min.

(kantas Carmen Ziege)

GV113. Ĉiuj

Blanca estais colorada,
Virgem sagrada.

Em Belem villa do amor
Da rosa nasceo a flor:
Virgem sagrada.
Em Belem villa do amor
Nasceo a rosa do rosal:
Virgem sagrada.

Da rosa nasceo a flor,
Pera nosso Salvador:
Virgem sagrada.
Nasceo a rosa do rosal,
Deos e homem natural:
Virgem sagrada.

Blanka vi estas, plenvalora,
Sankta Virgulino.

En Bet-Leĥemo, vilaĝo de amo
El la rozo naskiĝis la floro:
Sankta Virgulino.
En Bet-Leĥemo, vilaĝo de amo
Rozo naskiĝis el rozujo:
Sankta Virgulino.

El la rozo naskiĝis la floro,
Nia Savanto:
Sankta Virgulino.
Rozo naskiĝis el rozujo,
Dio kaj natura homo:
Sankta Virgulino.

(kantas Jorge Teles)

 Komentario:

Jen unu inter la plej drastaj ekzempleroj de la pozicio de Gil Vicente kontraŭ la klerikaro. Malgraŭ sia profunda religiemo, li ne perdis okazon por kondamni la hipokritan pastraron kaj, inkluzive, Romon, pro ĝia simonio – diabla komercaĵo de gracoj kaj sanktaĵoj kun la preteksto ke la aĉetanto estos savata. Sed la teatraĵo perdas la ekvilibron ĉar ĝi ŝanĝas sian itineron post la foriro de Romo. Venas gekamparanoj, montriĝas komikajn scenojn… Tamen ĝi plenumas la celon de la Akto, kiu estas celebri kristnaskon. Ververe, estas la komenco de la teatraĵo kiu estas mislokata ĉar la ĉeesto de Romo, la Diablo, la Tempo kaj la Anĝelo pli similas al la etoso de la Akto pri la Barko de la Infero.
En 1586, kiam la Tribunalo de la Sankta Ofico jam aktivas en Portugalio kaj oni jam fajrigas brulŝtiparon por bruligi la herezulojn, la Inkvizicia Cenzuro fortranĉis 21 versojn de la originala teksto.

Visitas: 227