Monteiro Lobato en Esperanto – 01

La Bieneto de la Flava Pego

Naŭa parto: La Cirko de la Ĉevaletoj

Tradukis: Jorge Teles

1 – Kirurgia operacio

            Post la konkurso pri fabrikado de la frato de Pinokjo, okazis alia tre amuza konkurso en la bieneto de Sinjorino Benta – la konkurso pri tiu, “kiu havas la plej bonan ideon”. Kiu gajnis estis Emilja, kun ŝia mirinda ideo pri “la cirklo de la eksĉevaletoj”. Sinjorino Benta, kiu estis la konkursojuĝisto, opiniis, ke la ideo estas tre bona, sed ridis pri la titolo.

            – Ne estas ” cirklo “, Emilja, nek “eksĉevaleto”. Estas cirko de la ĉevaletoj.

            – Tamen ĉiuj diras tiele, – replikis la obstina estaĵeto.

            – Vi tre eraras. Mi ne diras tion. La Vicgrafo, kiu preskaŭ transformiĝas en homon, ankaŭ ne diras tion.

            Emilja insistis, insistis kaj fine akceptis nur duonon de la sugesto.

            – Ĉar vi tiel “insistas”, ni diru cirko de eksĉevaletoj.

            Sinjorino Benta plie insistis kaj diris, ke la diminutivo de ĉevalo estas ĉevaleto kaj pro tio, eksĉevaleto estas fuŝaĵo. Sed la pupo ne akceptis.

            – Vi ne komprenas mian ideon, – ŝi klarigis. – Eksĉevaleto estas familia nomo de la cirka direktoro, la fama grandsinjoro Pedro de Urdemalas Eksĉevaleto von Silva, ĉu vi komprenas?

            Sinjorino Benta ridis pri ŝia lerteco, sed Peĉjo ŝatis la ideon kaj akceptis, ke la cirko havos la nomon elpensitan de la pupo. Konsiderante tion, la tri komencis formuli planojn kaj distribui la taskojn.

            Emilja estos la rajdakrobatino, kiu kuras sur la ĉevalo kaj saltas tra la ringego. Johano Ni-Ŝajnigu estos la viro, kiu glutas glavon kaj manĝas fajron. Kio pri la klaŭno? La klaŭno, la ĉefa artisto mankas.

            – La Vicgrafo farus bonan pajacon, se ne estus lia manio pri scienco; sed mi kredas, ke ni povas kuraci lin. Mi alvokos Doktoron Heliko.

            – Mi opinias, ke la ideo estas bona, – konsentis Nazulino. – Krom tio…

            Ŝi ne sukcesis fini. El la kuirejo venis forta voĉbruado, en kiu aŭdiĝis la voĉo de onklino Nastasja kiu krias:

            – For de ĉi tie!

            La geknaboj kuris por vidi pri kio temas kaj ili rimarkis ke ŝi forpelas la Vicgrafon per la balailtenilo.

            – Kio okazas? Kio estas tio?

            – Nu, estas ĉi sinjoro Vicgrafo, kiu mokas min, – klarigis la nigrulino. – Mi ĉi tie senskvamigas kelkajn fiŝetojn por nia tagmanĝo, kaj la “ĝenulaĉo” aperas kun malgranda libro en la mano kaj komencas inciteti min, kun rakontoj pri “sinuso” kaj “kosinuso” kaj aliaj rakontoj pri “mangoritmoj”. Mi  jam diris, ke mi ne parolas eksterlande, sed la diablo ne kredas…

            – Mangoritmoj! – kriis la Vicgrafo, kaj li levis la brakojn al la ĉielo – kaj plaf! falis teren pro atako.

            Nazulino kuris por helpi lin kaj kondukis lin al lia dometo, kie ŝi lokis lin ene de la ladskatolo, kiu servis kiel lito. Poste ŝi kriis:

            – Rapide, Peĉjo. Sendu Vostuleto al Doktoro Heliko. Nia Vicgrafo estas tre malsana.

            La domo de la Vicgrafo estis kavo en ŝranko en la manĝoĉambro. Du dikaj volumoj de Vortaro formis la murojn. Kiel tablo li havis ledbindita libro nomata La Bankedo (en la greka Simpozio), verkita de iu Platono, kiu iam vivis en Grekio kaj certe estis fama manĝemulo. La lito konsistis el ekzemplero de la Enciklopedio pri Ridado kaj Amuzaĵo, malnova libro kiu provokis dormemon.

            Tamen la Vicgrafo pasigis tutan semajnon malantaŭ la librobretaro kaj kreis ŝimon sur la tuta korpo. Por ne malpurigi la plankon per la verda pulvoreto li dormadis en la ladskatolo. Aliaj “mebloj” – ŝranketoj, seĝoj, bretoj, ankaŭ estis el ledaj binditaj libroj, kiujn Sinjorino Benta heredis de la onklo, kanono Agapito Kaproarestanto de Olivejra. Estis en tiu dometo, ke la Vicgrafo pasigis la plej grandan parton de sia tempo, legante, legante, senfine legante. Tiom li legis, ke li konstipiĝis.

            Vostuleto alvokis la kuraciston. Post duonhoro alvenis la fama kuracisto doktoro Heliko, hasteme, kun valizo sub la brako.

            – Kiu estas la paciento? – li tuj demandis.

            – Estas sinjoro Vicgrafo de Maizospikulo, kiu hodiaŭ suferis atakon. Venu por vidi lin, doktoro.

            La kuracisto iris al la skatolo de la Vicgrafo, ekzamenis lin kaj sulkigis la brovojn.

            – Hmm! La kazo estas la plej serioza. Mi bezonas operacii lin tuj. Lia Ekscelenco pleniĝas je Algebro kaj aliaj ŝtopantaj sciencoj. Alportu al mi bovlon kun akvo, mantukon kaj akrigoŝtonon.

            Peĉjo alportis la petitajn aferojn; la kuracisto akrigis sian tranĉilon per la ŝtono kaj malfermis la ventron de la Vicgrafo de supre ĝis sube – Ho! – li ekkriis kun grimaco. Vidu, kio estas en ĉi kompatinda ventro. Plene ŝtopata per fremdaj korpoj.

            Peĉjo kaj Nazulino rigardis la malfermatan ventron kaj rimarkis, ke anstataŭ tripoj la Vicgrafo havas nur konfuzaĵon da literoj kaj algebraj signoj, miksitaj kun “sinusoj” kaj “kosinusoj” kaj “logaritmoj” – aŭ “mangoritmoj”, laŭ la dirmaniero de onklino Nastasja.

            – Kompatindulo! – diris ambaŭ konfuzite. – Li estas vere malsana.

            Doktoro Heliko prenis kulereton kaj komencis elpreni tiun sciencan rubaĵon kaj deponis ĉion en eta sitelo tenata de Peĉjo.

            – Ne elprenu ĉiujn literojn, – avertis la knabo. Kontraŭe, li fariĝos tro stulta. Lasu iom kiel semo.

            – Tion mi faras. Mi prenas nur tion, kio estas Algebro. Algebro estas pli malbona ol kerno de ĵabutikabo por ŝtopi la intestojn.

            Post la operacio, la kuracisto fermis la ventron de la paciento per iom da gluo.

            – Nun ni devas lasi lin ripozi dum tri tagoj, – li rekomendis. – Post tiu tempo li devos promeni en la kamparo, por sunumi kaj spiri ĉe la matenaj ventetoj. Necesas ankaŭ kaŝi la Algebrajn librojn por eviti remalsaniĝon.

            Peĉjo petis la fakturon, pagis ĝin kaj adiaŭis la kuraciston kaj rekomendis ke li diru multajn bondezirojn al Princo Oroskvamo, al Sinjorino Araneo kaj al aliaj roluloj de la reĝlando.

            – Kia bona kuracisto! – diris la knabino tuj kiam doktoro Heliko foriris. – Kun tia kuracisto, mi eĉ ne timas iĝi malsana. Sed mi rimarkas, ke ni forgesis ion, Peĉjo.

            – Kion?

            – Ni forgesis meti amuzaĵojn en la ventron de la Vicgrafo. Ĉar li rolos kiel cirka klaŭno, estus bonege, se ni farĉus lin kiel onklino Nastasja faras al la meleagroj.

            – Per kio plenigi? – demandis la knabo.

            – Anekdotoj, ekzemple.

            – Vi bone pripensis! Sed ankoraŭ estas tempo, ĉar la gluo ne sekiĝis.

            Kaj ili denove malfermis la Vicgrafon kaj enmetis tri tre falditajn paĝojn de libro de Korneljo Pires (*). Poste ili gluis lin kaj lasis lin sekiĝi en paco.

            – Vidu, Emilja, kiom da literoj eliris de la kompatinda ulo – diris la knabino dum ŝi iris al la korto por malplenigi la sitelon. – Mi prave diras, ke legi certajn librojn estas tre danĝere. La nuraj, kiuj ne malutilas, estas tiuj, kiuj havas amuzajn dialogojn kaj bildojn.

            Post la tri tagoj de ripozo, la Vicgrafo foriris el sia ladskatolo kaj, gvidata de Emilja, promenis en la korto, ankoraŭ tre malforta sed perfekte resaniĝita de siaj manioj.

            – Nun jes – diris Peĉjo – nia cirko havos klaŭnon eĉ pli bonan ol tiu Eduardo das Neves, (**) tre laŭdata de onklino Nastasja. Vi, Nazulino, bezonas prepari al li komikan kostumon.

            – Mi intencas fari veran pajacan kostumon, kun granda flava suno sur la dorso.

            – Nu, zorgu pri la suno kaj mi organizos la festan programon.

            Baldaŭ la programo estis preta – kaj kiel bela!

            – Ĝi estas tre bona, – aprobis la knabino. – Nur la muziko mankas.

            – Mi jam pripensis tion kaj malfacilas solvi ĝin. Avinjo ne povas esti muzikistino, ĉar ŝi bezonas daŭre ricevi la gastojn. Onklino Nastasja ankaŭ ne povas, ĉar ŝi devas zorgi pri la kokusajn dolĉaĵojn.

            – Vostuleto! – sugestis la knabino. – Vostuleto povas esti muzikisto. Li misagordiĝas, sed ne gravas.

            – Ne Vostuleto; mi bezonas lin por io alia. – kaj Peĉjo flustris sekreton ĉe ŝia orelo.

            – Bonege! – ekkriis la knabino manfrapante. – Vera furoro! Mi opinias, ke tio estas la plej bona ideo, kiun vi iam ajn havis, Peĉjo!

            – Sed rimarku tion: nenion diru al iu ajn – eĉ ne al Emilja, kontraŭe la afero perdos la komikan efekton.

            Kaj ili inter si flustris dum kelkaj minutoj kaj ridegis, sed duonlaŭte, por ke neniu rimarku.

(*) tiutempa fama ĵurnalisto, verkisto, folkloristo.

(**) tiutempa fama pajaco de cirko.

 

2 – La plano de Emilja

            Peĉjo prenis plurajn ekzemplerojn de la programo kaj metis ilin en la leterojn de invito, kiujn li sendos al geamikoj de li kaj de Nazulino.

▲▲▲▲▲▲▲▲▲▲▲▲

GRANDA CIRKO DE EKSĈEVALETOJ

Rajdarto kaj piedarto

Direktoro: PEDRO DE URDEMALAS

EKSĈEVALETO VON SILVA

Ĉe Bieneto de la Flava Pigo

La fama Emilja rajdos

Sur la plumvosta ĉevalo

La nekredebla viro, kiu

Manĝas fajron kaj glutas glavojn

La eminenta klaŭno Maizospikulo

(Ridu, ridu, ridu…)

La monumenta pantomimo

“Pantomo” de la Opero

La spektaklo finiĝos

kun tre sensacia

SURPRIZO

Spektantoj rajtos ricevi

kokusan aŭ arakidan dolĉaĵon

de la fama sukeraĵistino ANASTAZIMOVA

HODIAŬ HODIAŬ HODIAŬ.

SPEKTU kaj KREDU

Prezoj: seĝoj: 1 groŝo;

Spektantejo: 10 groŝoj

Noto: tute malpermesite

 eniri senpage

▲▲▲▲▲▲▲▲▲▲▲▲

            Kiu kunportis la leterojn? Kiu, se ne tiuj altvaloraj portantoj nomataj Kovertoj? Tamen la sinjoroj Kovertoj ne scias tion, kiel atingi la celon, se ilin ne akompanas la honorindaj sinjoroj Adresoj kaj pluraj sinjoroj Poŝt-Markoj, Peĉjo aranĝis plurajn sinjorojn Adresojn kaj plurajn sinjorojn Poŝt-Markojn por akompani la sinjorojn Kovertojn dum la longa vojaĝo, kiun ili devis fari. Kaj la portantoj kondutis tre bone. Neniu el ili distriĝis survoje kun ludoj, do la leteroj finiĝis ĝuste en la manoj de ĉiuj el la adresitoj.

            – Bone! – diris la knabino post la foriro de la leterportantoj. – Nun ni povas inviti nur niajn geamikojn el Mirlando. Ili neniam vidis cirkon kaj certe ŝatos ĝin.

            – Pri tio mi pensas, – diris Peĉjo. – Mi opinias, ke pli bone estas fari ĝeneralan inviton kaj instrukcii sinjoron Vento kiel esti la portanto.

            Kaj tion faris la knabo. Li skribis belan inviton sur folio da silkapapero, dispecigis la paperon en mil pecetojn kaj supreniris al la plej alta pitangujo en la fruktoĝardeno por de supre ĵeti ilin je la venton. Kaj li parolis per versoj, ĉar al Vento, al Aero, al Fajro kaj al aliaj naturaj fortoj oni nepre parolu per versoj.

Vento ventumanta vento,

Kunportu leterojn kun kontento,

Norden, Suden, Orienten, Okcidenten,

Se vi ne bone plenumos tion

Vi ricevos mian antipation!

            Nazulino, sub la arbo, ridis pri tiuj versoj. Poste ŝi memoris ion.

            – Vi fuŝis, Peĉjo. Vi sendis invitojn al ĉiuj, kaj tio ne estas prudenta. Blubarbulo, Kapitano Hoko kaj aliaj plaguloj povos aperi.

             Ne timu. Se iu el ili decidos malsaĝe aperi, mi instigos la  hundon sur lin.

            – Kia hundo? Ni ne havas hundon ĉi tie.

            – Sed ni havos. Mi petos al onklo Barnabaso pruntedoni al ni la hundon Bubeto por unu semajno. Mi bezonas ĝin por ne lasi iun eniri sub la tukon de la tendo – kaj ankaŭ por ataki Blubarbulon, Kapitanon Hoko, aŭ iu ajn pirato, kiu aperos. Kion vi pensas pri la ideo?

            – Ĝi taŭgas.

            – Ĉi-kaze ricevu ĉi belajn pitangojn sur vian antaŭtukon.

            Kaj li komencis ĵeti de supre belajn ruĝajn kaj grandajn pitangojn. Poste li malsuprenvenis, kun plenaj poŝoj, kaj sidiĝis ĉe la radiko de la arbo apud la knabino. Li manĝadis kaj paroladis.

            – Mi devas nun pruntepreni monon, – li diris. – Sen aĉeti pecon da kotono mi ne sukcesos fari la tendon. Sed ĝi kostas 10 monojn kaj en mia ŝparmonujo estas nur 5,30.

            La knabino kalkulis sur la sablo per bastoneto.

            – Mankas 4,70, se mia konto ĝustas.

            – Malpli – avertis Peĉjo. – Ni povas kalkuli je la cirka enspezo.

            – Granda enspezo! Vi scias, ke ĉiuj ŝajnigantoj pagos per falsa mono, kaj kun falsa mono vi aĉetas nenion en butikoj.

            – Jes, sed estas du seĝoj, rezervitaj por avinjo kaj onklino Nastasja. Ili devas pagi veran monon. Kaj mi faros la biletojn nun, ĉar ni bezonas vendi ĉi  seĝojn hodiaŭ kaj akiri la monon anticipe.

            Peĉjo haste glutis la lastajn pitangojn kaj iris por fari du specialajn biletojn.

             1 – C. de E.

            Rezervita Seĝo ………………………………. 1 mono.

            Nazulino, ĉar ŝi ŝatis komerci, prenis la taskon ilin vendi.

            Sinjorino Benta ne hezitis; aĉetis kaj pagis per tre malnova monbileto, sed kiu tamen valoras.

            Onklino Nastasja tamen estis la plej marĉandema nigrulino en la mondo, ĉar ŝi marĉandadis kun la siriaj kolportistoj, kiuj preterpasis la bieneton. Ŝi faris la kutiman ploradon kaj malmultekostigis la prezon, ĝis kiam ŝi ricevis la bileton kontraŭ 80 centonoj.

            – Kun kondiĉo! – diris la knabino. – Vi devas prepari pleton kun kokusaj kaj arakidaj dolĉaĵoj. Cirko sen dolĉaĵoj ne estas amuza.

            La nigrulino grumblis, sed fine promesis. Tiele ili akiris pliajn 1,80 kaj ankoraŭ mankis 2,90. Kion fari por akiri? La geknaboj konfuziĝis pro tiu malfacila problemo, kiam la pupo aperis kun siaj malicetaj ideoj.

            – Mi povas akiri tiun monon! – ŝi diris post momenta pripensado. – Sed mi tion faros nur se Peĉjo donos al mi tiun aŭton kun bobenaj radoj, kiun li faris antaŭ kelkaj tagoj.

            Peĉjo ridis – Ĉu vi pensas, ke mono estas kuketo, Emilja? Eĉ se vi estas aktiva kiel pupo, vi ne kapablas akiri groŝon.

            – Ne dubu pri mi, Peĉjo. Vi scias, ke mi estas pupo malsama ol la aliaj. Se vi promesas al mi la ĉaron, mi ĵuras, ke mi akiros la monon.

            – Nu, bone, mi promesas!

            La pupo ruzete ridis kaj forkuris.

            – Granda stultulino! – ekkriis Peĉjo. – Ŝi pensas, ke mono estas aĵeto.

            – Ne dubu pri Emilja – avertis la knabino. – Ŝi estas ruza kaj mi ne miros, se ŝi aperos kun la mono.

            – Kial?

            – Tion mi ne scias. Sed ŝi ĉiam bone sukcesas.

            – Bone, – diris Peĉjo, ŝanĝante la temon. – Nun mi devas iri al la arbaro por tranĉi branĉojn kaj lianojn por starigi la cirkon. Dume provu krei la vestaĵojn de la artistoj.

            – Kio pri la “surpriza” kostumo?

            – Ĉi tiu restas por la fino – finis la knabo kaj li metis la hakilon surŝultre kaj foriris al la arbaro.

            Tiun posttagmezon Sinjorino Benta tre suferis. Imagu, ke ŝi perdis la okulvitrojn kaj ne sukcesis kudri aŭ fari ion ajn. – Sen okulvitroj, mi ne estas homo – ŝi kutimis diri. Nastasja kaj Nazulino serĉadis en la tuta domo, sed ne trovis eĉ spuron de la “okuloj de Sinjorino Benta”. En tio la pupo alproksimiĝis al la kompatinda Sinjorino kaj parolis kun sia mieno de eta anĝelo:

            – Ĉiuj jam serĉis viajn okulvitrojn, escepte de mi. Ĉu vi volas, ke mi serĉu ilin?

             – Kia sensencaĵo, Emilja! Se Nastasja kaj Nazulino, kiuj estas homoj, ne trovis miajn okulvitrojn, vi, kiu estas simpla ĉifona pupo, ĉu vi trovos ilin?

            – Ĉio eblas en ĉi mondo de Kristo, kiel vi mem kutimas diri. Se vi volas provi mian kapablon trovi aferojn…

            – Do serĉu. Kiu malpermesas tion al vi?

            – Kiom vi pagos al mi?

            – Profitemulino! Mi pagos kion ajn vi volas. Groŝon, ekzemple.

            Emilja ridis.

            – Amuze! Nur tion mi bezonas, serĉi okulvitrojn por gajni unu groŝon! Mia prezo estas 3 monoj.

             Ĉu vi estas freneza? Sciu, ke 3 monoj estas preskaŭ la prezo de paro da

novaj okulvitroj!

            – Mi nek scias nek volas scii. Mi nur scias, ke mia prezo por serĉi malnovajn okulvitrojn estas 3 monoj – kaj per novaj monpaperoj. Se vi volas, volu; se vi ne volas…

            – Mi volas, mi volas, – respondis Sinjorino Benta, jam duone furioza. – Kaj mi ankaŭ volas, ke vi foriru kaj ne plu ĝenu min.

            Emilja foriris por serĉi la okulvitrojn ĉien kaj post kvin minutoj ŝi kriis: – Mi trovis, mi trovis la fuĝanton! – kaj kurante venis, skuante la okulvitrojn en la aero.

            Sinjorino Benta mire malfermis la buŝon.

            – Kie ili estis, Emilja?

            – En la poŝo de via flava silka jupo.

            Sinjorino Benta eĉ plie malfermis la buŝon. Ŝi nenion komprenis. Pasis longa tempo de kiam ŝi surmetis tiun jupon; kiel do la okulvitroj alvenis tien, kaj ĝuste en la poŝo? Mistero…

            – Nun donu al mi 3 monojn je novaj paperoj. Promeso estas ŝuldo – kiel diras onklino Nastasja.

            Sinjorino Benta nepre devis pagi. Ŝi iris al la kesto, elektis tri novajn monpaperojn kaj donis ilin al la pupo. Emilja faldis ilin, bone falditajn, kaj kuris por serĉi la knabon, kiu jam revenas el la arbaro.

            – Sukceso! Jen la mono! Donu al mi unu groŝon kiel ŝanĝo.

            Peĉjo larĝigis la okulojn pro miro kaj tuŝadis la monon por vidi ĉu ili veras. Poste li elprenis groŝon el sia poŝo kaj donis ĝin al la pupo.

            – Mi ne akceptas malnovajn, malbelajn groŝojn, – diris Emilja, kun grimaco. – Mi volas novan, brilantan.

            Peĉjo bezonis traserĉi la tutan domon por nova monero kaj ankaŭ devis ripari unu el la radoj de la bobena aŭto, kiu estis malfiksita. Nur post tio Emilja transdonis la monon.

            – Por kio vi volas groŝon, Emilja? Mono senvaloras por pupoj.

            – Mi volas por ruladi – ŝi respondis – kaj foriris, tre feliĉa, rulante la groŝon tra la ĉambro.

            Dume, Sinjorino Benta kaj Onklino Nastasja flustradis en la kuirejo pri la stranga evento.

            – Friponaĵo ŝia, sinjo! – diris la nigrulino. – Emilja iĝadas troege ruza. Mi ĵuras, ke ŝi kaŝis la okulvitrojn por akiri la monon. Strangajn aferojn ni vidas en ĉi nia mondo! Malgranda pupo, kiun mi mem kreis, kaj kun tre ordinara ŝtofo, trompas nin tiamaniere! Ho Dio!…

 

3 – La cirko

            La konstruado de la cirko ne estis facila. Peĉjo  devis labori sola, sed la granda malfacilaĵo estis fari truojn por fiksi la tendostangojn kaj la maston. Kaj ili estis multaj. Pli ol tridek. Li ŝvitegis; li eĉ kreis kalojn en la manoj. Emilja, kiu foje venis por kontrolaĉi la laboradon, donis al li ideon.

            – Mi, se mi estus vi, trovus dazipon por fari ĉi truojn. Dazipo estas la plej bona ilo por fosi rondajn truojn.

            – Kaj se mi estus vi, – respondis la knabo kun malbona humoro, – mi irus por kombi simiojn.

            Emilja montris la langon kaj komencis ludi kun la bobenaŭto. Ŝi jungis la plumvostan ĉevaleton al la aŭto, metis la groŝon enen kaj diris ludeme: “Nun, sinjoro ĉevalo, kuru al la palaco de la reĝo kaj liveru al li ĉi arĝentan fromaĝon, kiun mi sendas. Ne, al la reĝa palaco, ne; al la palaco de la princo. Ne, al la palaco de la princo, ne; al la palaco de la duko. Ne, al la palaco de la duko, ne; al la palaco de la markizo… Al la palaco de… Sub la rango de markizo, kio estas, Peĉjo? – ŝi demandis, jam forgesinte sian koleron.

            Sed la knabo ne volis babili, ĉar ĝuste en ĉi momento li martelis sian fingron.

            – Ĝi estas martelo, – li respondis, blovante sur la vundo.

            – Martelo, martelo! Kiel bele! Kial vi ne sanĝas la nomon de Markizo de

Vostuleto je Markizo de la Martelo?

            – Kaj kial vi ne iras por leki sapon, Emilja?

            La pupo denove montris la langon kaj eniris en la domo por plendi al Nazulino.

            La knabino ĵus finis la sunon de la vesto de la klaŭno; ŝi intencis komenci la jupon de la sinjorino kiu akrobatos sur la ĉevalo.

            – Tiu stultulo! – diris la pupo kun grimaco – Mi donis al li bonan ideon kaj la malsaĝulo diris al mi, ke mi leku sapon. Stultulo!

            – Kiam Peĉjo laboradas, li ne ŝatas, ke iu ĝenu lin, sciu.

            – Sed mi…

            – Silentu kaj helpu min en ĉi kudrado. Mi finas ĉi sunon por komenci la jupon, per kiu vi akrobatos sur la ĉevalo.

            – Kiel bela! Sed mi ankaŭ volas sunon surdorse.

            Nazulino ridis.

            – Tio estas sensencaĵo, Emilja! Nur klaŭnoj havas sunon. Vi, maksimume, povas havi lunon.

            – Plenluno aŭ malkreskanta?

            – Mi pensas, ke novluno aspektas pli bone.

            Emilja frapis sian piedon.

            – Novlunon mi ne volas. Mi volas malnovan lunon!

            La knabino ridis denove, brakumis ŝin kaj diris:

            – Do, tiele mi ŝatas vin, Emilja. Tre stulteta – kaj ne tiel lerta kiel vi sin montras  lastatempe. Pupa sensencaĵo estas la sola interesa afero en ĉi mondo.

            – Kaj en la alia mondo?

            – En la alia estas multaj. Estas feinoj, nimfoj, sacioj, sirenoj kaj estas la fama Peter Pan, kiun Johano Ni-Ŝajnigu invitis.

            – Ĉu li venos?

            – Mi ne scias, sed mi opinias, ke jes. Peter Pan ŝajnas bonega bubo – kaj buboj tre ŝatas cirkon.

            Ilia konversacio daŭris laŭ tiu tono dum longa tempo.

            Dume Peĉjo  faris la lastajn truojn kaj komencis enterigi la tendostangojn. Fosas kaj fosas, batas kaj batas, firmigas kaj firmigas – tri tagojn li batalis kaj ŝvitegis kiel fenestro kiam ekstere malvarmas la mateno. La cirko komencis aspekti kiel vera cirko kaj kiam Peĉjo ĉion kovris per la tuko, ĝi estis same kiel “Circo Spinelli” (*).

            La ĝojo de la knabo estis grandega. Li metis la manojn en la poŝojn kaj ekstaziĝis pri sia laboro, plena je fiereco. Poste li kriis:

            – Popolo, venu por vidi!

            Ĉiuj kolektiĝis en la korto kaj admiris la laboron kaj manfrapis – Eksterordinare! – diris Sinjorino al la nigrulino. – kiam ĉi mia nepo plenkreskos, li sendube fariĝos eminenta homo.

            – Tion mi ĉiam diras, sinjo – konfirmis onklino Nastasja. – Peĉjo  estas knabo, kiu promesas. Laŭ mi, li ankoraŭ finiĝos kiel polica komisaro.

            Por onklino Nastasja la plej grava profesio estas tiu de polica komisaro – “ĉar ili arestas homojn” – ŝi klarigis.

             Post la konstruo de la cirko, komenciĝis la provludoj. Peĉjo kaj la knabino tie ŝlosis sin kun la artistoj, kaj ne permesis al iu ajn gvati ilin. Bubeto, la hundo, alvenis kaj jam servis kiel gardisto ĉe la pordo, tiel ke nek sinjorino Benta, nek la nigrulino rajtis alproksimiĝi. Bubeto ricevis ordonon por boji sed ne mordi.

            Post la provludado de la unua parto, Peĉjo ekprizorgis la pantomimon. Tro da malfacilaĵoj! Ĉi pantomimon iamaniere imagis Peĉjo, sed ĉiuj venis kun sugestoj kaj tio okazigis kompletan malordon. Emilja insistis pri sugesto de la titolo – kaj ŝi elektis tre bizaran titolon: LA PANTOMO DE LA OPERO.

            – Fantomo, Emilja, korektis Nazulino. Estas Fo, ne Po.. Neniu diras Pantomo.

            – Mi tre bone scias tion, – respondis la pupo. – Sed mi volas, ke estu

Pantomo, kontraŭe mi forlasas la kompanion kaj ne plu pruntedonas mian ĉevaleton nek mian aŭton nek mian novan groŝon.

            – Kia koleratako! Kiam ni volas ion, ni devas doni kialojn kaj ne diri, ke mi volas, ĉar mi volas. Tion faras nur reĝoj.

            – Sed mi havas miajn kialojn, – diris Emilja. – Pantomo havas nenion komunan kun fantomo. Pantomo estas ideo, kiun mi havas en la kapo delonge, pri besto, kiu ankoraŭ ne ekzistas en la mondo. Ĝi havas okulojn sur la piedoj, piedojn sur la nazo, nazon sur la umbiliko, umbilikon sur la kalkano, kalkanon sur la kubuto, kubutojn sur la ripoj, ripojn sur…

            – Sufiĉe! – kriis la knabino, kaj ŝi kovris la orelojn. – Vi ne bezonas priskribi la tutan beston. Restu Pantomo, kiel vi volas. Sed tiu OPERO, kion tio signifas?

            – Tion mi ne scias. Mi opinias, ke opero estas bela vorto kaj pro tio mi elektis ĝin. Se tion vi ne ŝatas, mi forprenas la literojn ER kaj iĝas LA PANTOMO DE LA OPO. Pli ol tion, mi ne faras.

            La gekuzoj rigardis unu la alian.

            – Mi pensas, ke ŝi freneziĝas – flustris Peĉjo ĉe la orelo de la knabino.

(*) fama tiuepoka cirko, kies klaŭno estis nigra, la unua en Brazilo.

 

4 – Gastoj alvenas

            Bum! Bum! Bum! La granda tago finfine alvenis. La korto estis ornamata per flagoj kaj bambuaj arkoj. La spektaklo devis komenci je la sepa kaj duono. La direktoro sidadis ĉe la cirka pordo por atendi la gastojn. Post iom da tempo la pordego de la korto grincis kaj aperis doktoro Heliko, tre serioza, kun nova konko, kaj portanta sian tekon sub la brako. Li diris, ke multaj roluloj venos el la regno de la Klaraj Akvoj, escepte de la princo Oroskvamo.

            – Kial la princo ne venas? – demandis Nazulino.

            – Ĉar la princo ne plu ekzistas, – murmuris la kuracisto mallevante la okulojn.

            – Kial li ne plu ekzistas? Kio okazis? Diru!…

            – Mi ne scias tion, kio okazis. Sed post la vojaĝo al la bieneto de Sinjorino Benta, nia amata princo neniam revenis al la regno.

            Nazulino memoris la scenon. Ŝi memoris, ke la falsa Holivuda Kato aperis por averti ŝin, ke la princo dronas, ĉar li mallernis la arton naĝi. Ŝi memoris, ke ŝi kuris al la rivero por savi lin, sed ŝi ne plu trovis lin. Ĉu li vere dronis?

            – Ĉu vi pensas, ke li dronis, doktoro?

            – Tio estas absurdaĵo, knabino. Fiŝo neniam mallernas la arton naĝi. Ĉu vi scias tion, kio vere okazis?

            – Diru…

            – Mi vetas ke la falsa Holivuda Kato manĝis lin.

            La ŝoko sentita de la knabino estis grandega, kaj ŝi ne svenis nur ĉar la gastoj alvenas kaj tio detruus la feston.

            Malgraŭ tio, ŝi prenis la naztukon por forviŝi tri bone sentitajn larmojn.

            Ĉimomente denove grincis la pordego. Estis Sinjorino Araneo kun siaj ses filinoj.

            Nazulino faris grandan feston, kaj rakontis, ke ŝi estis vizitata de Neĝulino kaj aliaj princinoj, al kiuj la Sinjorino Araneo kudris la robojn.

            – Ĉu Neĝulino ankoraŭ estas tre blanka? – demandis la fama kudristino.

            – Pli kaj pli! – respondis la knabino. – Eĉ doloras rigardi ŝin.

            Tuj poste alvenis du Paguroj – tiu, kiu edzinigis Nazulinon kaj tiu, kiu portis la pleton kun la princo-krono. Kaj alvenis la kirasaj militistoj, kiuj estis la kraboj, kaj alvenis Majoro Kaptas-Kaj-Ne-Plu-Forlasas.

            Subite miaŭo eksonis malproksime.

            – Ĉu estus la falsa Holivuda Kato? – diris Peĉjo. Se jes… mia katapulto laboros.

            Ne estis, sed estis la vera Holivuda Kato. Peĉjo prezentadis ilin, unu al la aliaj kaj lokadis ĉiujn en la seĝoj. Ĉiuj petis novaĵojn pri Vostuleto, la Vicgrafo kaj Johano Ni-Ŝajnigu. La respondo de la knabo estis ĉiam la sama: – “Ili nun estas cirkistoj kaj vestas sin por la spektaklo.”

            – Kaj estas kokusaj dolĉaĵoj? – demandis la Kato.

            – Kokusaj dolĉaĵoj nur dum la interakto – respondis Emilja. – Estas tri specoj. Kelkaj blankaj kiel neĝo, aliaj rozkoloraj kiel rozoj, aliaj brunaj kiel kruda sukero. Onklino Nastasja estas sperta pri preparo de ĉiaj dolĉaĵoj kaj bongustaĵoj. Ŝi nur ne kapablas krei lignajn pupojn. Johano Ni-Ŝajnigu estas tiel malbela, ke li ne kuraĝas aperi antaŭ iu ajn.

            Kiam alvenis la momento por ekbruligi la lampojn, eniris en la areno tre stranga figuro. Estis la kompatinda Ni-Ŝajnigu, kun la najla pinto traboranta la dorson de la verda palto, kiun la knabino faris por li. Ĉiuj mokfajfis.

            – Rigardu la araon! – kriis la kapitano de la kraboj.

            – Eltiru la najlon! – ululis Majoro Kaptas-Kaj-Ne-Plu-Forlasas. La kompatinda pupo, kiu havis tre bonan temperamenton, ignoris ilin. Li aranĝis la lampojn tre bone, kaj la cirko iĝis hela kiel tago. Ĉimomente unu el la Paguroj kriis:

            – La klaŭno! Lasu veni la klaŭnon!

            Ĉiuj imitis lin – kaj okazis surdiga kriego. Peĉjo devis aperi por klarigi, ke la gastoj el Mirlando ankoraŭ ne alvenis. La klarigo kaŭzis grandan ĝojon, ĉar neniu el la ĉeestantoj imagis, ke ankaŭ la roluloj el la feina regno venos. Kaj la ĝojo iĝis surprizo, kiam aperis la unua. Estis Aladino, kun lia mirinda lampo en la mano. Li eniris kaj surgrimpis laŭ la benkvicaro, kvazaŭ li estus tre alkutimiĝinta al viziti cirkon. Poste venis la Kato Piedvestita per Botoj kaj Eta Polekso – kaj ĉiuj aplaŭdis. Poste venis Ruĝa Ĉapeto. Kaj venis Blanka Rozulino kaj la fratino Ruĝa Rozulino. Ruĝa Rozulino prezentis sin kun tonditaj haroj, modo, kiun princinoj el la feina reĝlando neniam uzis. Tio estis tre rimarkita; neniu restis sen komenti. Tiam Ali Babo venis sen la kvardek rabistoj, kaj Alico venis el Mirlando, kaj usona pupo kaj preskaŭ ĉiuj aliaj roluloj.

            – Kia enuo! – murmuris Peĉjo. – Ĝuste tiu, kiun mi plej volis vidi, ne venis – Peter Pan…

            – Eble li ankoraŭ venos, – diris Nazulino. – Li ŝatas fari ĉion laŭ speciala maniero.

            La spektaklo devis komenci; la estiminda publiko jam montris signojn de senpacienco.

            – La klaŭno! – kris Eta Polekso.

            Ĉimomente la hundo furioze ekbojis ekstere, kvazaŭ li intencis kapti iun. La spektantaro silentis, la oreloj atentis, ĉiuj aŭskultis. Ali Babo grimpis al la lasta benko por rigardi tra fendo en la tuko.

            – Kio okazas, Ali? – demandis Aladino, kiu jam preparis sian lampon.

            – Estas Peĉjo, kiu incitas la hundon kontraŭ tre forta ulo kun barbo blua kiel ĉielo.

            – Blubarbulo! – ekkriis la timigitaj princinoj. – Ĉiufoje kiam ni vizitas la bieneton de sinjorino Benta, ĉi perversulo aperas. Ne permesu lian eniron!…

            Okazis konfuzego. Aladino prenis la lampon por alvoki la Ĝinon. Ne necesis. Peĉjo aperis sur la sceno, jam vestita kiel cirka direktoro, kaj diris: – Trankviliĝu! Trankviliĝu! Ne timu! La monstro jam malaperis. Bubeto mordis lin sur la barbo, kaj eĉ eltiris tufon – kaj montris manplenon da barbo de Blubarbulo.

            Ĉiuj venis por vidi kaj prenis hareton, kiel memoraĵon.

            – Klaŭno! – denove kriis Eta Polekso.

            – Dolĉaĵojn! – miaŭis la Kato.

            Peĉjo decidis komenci la spektaklon kaj donis la signalon: per martelo li batis sur ŝpato, kiu pendadis de ŝnureto – blem, blem, blem…

 

5 – La spektaklo

            La ĝojo en la cirko estis grandega. Eĉ se la spektaklo estus malbona, ĉiuj konsideris ke la vojaĝo valoris la penon pro la simpla plezuro de la renkontiĝo. La gastoj de la regno de la Klaraj Akvoj ĝojis vidi la famajn rolulojn, kiujn ili konis nur per rakontolibroj. Kaj ĉi tiuj, ĉar ili delonge ne venis sur la teron, ĝojis vidi sin ene de anaro de veraj infanoj.

            La tria signalo jam sonis sed la spektaklo ne komenciĝis. La “respektinda publiko” ekkoleriĝis. Nazulino opiniis, ke estas plej bone komenci tuj.

            – Mi ne povas antaŭ ol avinjo alvenos, – diris Peĉjo. – Ŝi ankoraŭ ne estas preta. Pro la alveno de la princinoj, avinjo volis ŝanĝi sian robon kaj vesti la silkan robon de la tempo de la Imperiestro.  Ŝi gladas ĝin. Onklino Nastasia ne scias, ĉu ŝi venos. Ŝi hontas, kompatindulino, ĉar ŝi estas nigra.

            – Ne estu stulta kaj venu, – diris Nazulino al la onklino. – Mi klarigos al la estiminda publiko.

            Finfine aperis la du maljunulinoj – Sinjorino Benta en ornamita silka robo, kaj onklino Nastasja en robo pruntedonita de Sinjorino Benta. Nazulino prezentis ilin, ĉar estis multaj homoj, kiuj ne konas ilin. Ŝi grimpis sur seĝon kaj diris:

            – Estiminda publiko, mi havas la honoron prezenti la avinjon, Sinjorinon Benta de Oliveira, nevino de la fama kanoniko Agapito Kaproarestanto de Olivejra, kiu jam mortis. Mi ankaŭ prezentas princinon Anastazia. Ne rimarku, ke ŝi estas nigra. Ŝi estas nigra nur ekstere, ne de naskiĝo. Iam feino nigrigis ŝin kaj kondamnis ŝin resti tiele ĝis ŝi trovos certan ringon en la ventro de certa fiŝo. Tiam la sorĉo rompiĝos kaj ŝi fariĝos bela blonda princino (*).

            Ĉiuj aplaŭdis, kaj la maljunulinoj komforte sidiĝis sur du specialajn seĝojn.

            – La klaŭno! – kriis Eta Polekso.

            – Nun ni povas komenci, – diris Peĉjo al la knabino. – Iru por prepari Emiljan kaj mi prizorgos la klaŭnon.

            Ĉar la unua atrakcio de la programo estis ĉevala akrobata rajdado de Emilja, Nazulino zorgis pri la lastaj detaloj kaj faris la lastajn rekomendojn. Je la unua fojo en ŝia vivo, la pupo estis iomete nervoza. Blem, blem, blem, sonis la ŝpato. Estas horo.

            Kurteno malfermiĝis kaj la pupo eniris en la areno, rajdantan la ĉevaleton kun koka plumo kiel vosto. Ŝi estis akceptata per pluvego da aplaŭdoj. Emilja gracie riverencis, ĵetis kisetojn kaj komencis. Plurfoje ŝi rondiris sur la areno, foje flanke sidiĝanta, foje staranta sur unu piedo.

            – Eta diablulino! – diris sinjorino Benta. – Mi neniam supozis, ke Emilja faros tion tiel bone; ŝajnas ke ŝi estas la Holivuda Vakero…

            Onklino Nastasja nur murmuris: – Ho Dio! – kaj krucosignis sin.

            Kiam venis la momento por salti la ringegojn, Johano Ni-Ŝajnigu aperis kun du el ili en la mano. Kompatindulo! Li estis pli malbela ol iam ajn en la vakera vesto, kiun Nazulino preparis por li. Aladino turnis sin al la Kato kun Botoj kaj diris: – “Jen la vera Kavaliro de la Malĝoja Figuro”, kaj Eta Polekso kriegis: – “Eltiru la najlon, grimaca besto!”

            Tiu najlo de Johano Ni-Ŝajnigu, kies kapo aperas kiam li estis sen ĉapelo kaj kies pinto transpasas la dorson de ĉiuj liaj vestoj, estis eterna diskutotemo en la bieneto. Peĉjo pensis, ke ili devas alvoki la doktoro Helikon por operacii lin kaj tranĉi la ekstravagancan apendicon per segilo. Sed la knabino opiniis, ke tia najla pinto estas la sola armilo de la kompatindulo. Krome, ĝi estis bona vesthoko, kiun ŝi kutimis uzi dum siaj promenoj kun la pupo. Por pendigi tie malpezajn aferojn, kiel ĉapelon aŭ la ombrelon de Emilja, nenio pli bona. Kaj pro konsideroj pri ĉi utilecon, la najla pinto restis sur la dorso de la kompatindulo.

            Ni-Ŝajnigu ne sin ĝenis pro la mokado de la publiko. Li grimpis sur tabureton kaj fiere tenis la ruĝan paperan ringegon, kiun Emilja devus salti. La pupo galopigis la ĉevalon, kuris du rondojn kaj je la tria – zupt! ŝi saltis. La spektantoj entuziasmiĝis kaj ravite aplaŭdis. La dua arko estis blua papero kaj la tria, verda papero. Emilja saltis la bluan kun la sama lerteco; sed je la verda ringego okazis katastrofo.

            Imagu vi, ke ankaŭ la ĉevaleto decidis salti! Li saltis, ne estas dubo, sed lia pluma vosto hokiĝis al la najlo de Ni-Ŝajnigu, kaj tie fiksiĝis. Kiam la publiko rimarkis, ke la pluma vosto pasis de la ĉevaleto al la pupo, okazis ridego. Ĉar Ni-Ŝajnigu ne rimarkis tion, kio okazis, li foriris al la postkulisoj kun la svinganta plumo je la vento.

            Ankaŭ Emilja ne rimarkis la katastrofon kaj ŝi pensis, ke la ridado kaj fajfadoj estas por ŝi; ŝi haltis, ruĝa kiel salikoko, montris longegan langon al la publiko kaj furioze malaperis.

            – Mi ne plu ludas! – diris en la postkulisoj, kaj ŝi ŝiris kaj dispecigis la gazan jupon. – Mi estas nenies pajaco.

            Estis kosto por ke Nazulino klarigu tion, kio okazis, kaj pruvu, ke la fajfadoj estis por la ĉevaleto kaj por Ni-Ŝajnigu, ne por ŝi. La kolera Emilja do turnis sin kontraŭ la kompatinda Ni-Ŝajnigu.

            – Stultega! Kie oni jam vidis homon kun hoko sur la dorso kvazaŭ fiŝhoko?

            – Kian kulpon mi havas? – malgaje ĝemis la malbelulo. – Tiele mi naskiĝis…

            – Nu, vi ne estu naskiĝinta! – finis la pupo – kaj laŭkutime ŝi pendigis la ŝiritan gazan jupon sur la pinto de lia najlo.

(*) delonge la antaŭjuĝo regnas…

 

6 – La katastrofo

            Peĉjo estis en terura aflikto. La Vicgrafo mistere malaperis kaj la publiko ne ĉesis plendi pri la klaŭno. La knabo ne sukcesis kompreni la strangan malaperon. Li forlasis la Vicgrafon, jam vestitan, en postsceneja angulo, pretan por eniri en la arenon tuj post kiam Emilja finus – kaj ne estis maniero eltrovi la Vicgrafon. Pro tio li estis devigata ŝanĝi la ordon de la spektaklo.

            – Venu, Ni-Ŝajnigu – li diris al la pupo – iru kaj glutu glavojn dum mi serĉas la Vicgrafon – kaj puŝis lin en la arenon.

            Ni-Ŝajnigu envenis kun fasko da glavoj sub unu brako kaj ladskatolo da braĝoj sub la alia. Li lokis sin ĝuste en la mezo de la areno, kie estis tapiŝeto. Kaj komencis gluti la glavojn. Li plenumis la laboron tiel bone, ke la publiko forgesis lian malbelecon kaj aplaŭdegis. Post kiam la lasta glavo estis englutita, li komencis manĝi fajron, kaj glut, glut, glut, li manĝis ĉiujn ardaĵojn. Kiam li manĝis la lastan, tamen, li tuŝetis per ĝi sian nazopinton (kiu, ĉiuj scias, estis alumeta bastoneto) kaj ĝi ekbrulis.

            Granda sensacio! La publiko kriegis.

            – Naza incendio! – kriis Eta Polekso. – Alvoku la fajrobrigadistojn!

            Aladino, Ali Babo, la Kato kun Botoj kaj aliaj tuj saltis sur la arenon por savi la brulantan nazon. Senutile. La nazo de Ni-Ŝajnigu estis jam tute detruita, kun nur iom da karbo… Kurioze estas, ke la pupo multe pliboniĝis laŭ aspekto.

            Li estis multe pli malbela, ĉar lian malbelecon kaŭzis ĉefe tiu terura alumeta nazo, kiun onklino Nastasja enŝovis en lian vizaĝon. Ni-Ŝajnigu estis kondukata al la kulisoj kaj la publiko, gvidata de Eta Polekso, daŭre petadis la klaŭnon. Ĉar Peĉjo ne sukcesis trovi la Vicgrafon, li devis klarigi la spektantaron.

            – Respektinda publiko! – li diris. – Granda malfeliĉo okazis. Nia fama klaŭno Maizospikanto ĵus mistere malaperis. Certe iu perversulo forrabis lin, do ne plu estas klaŭno. Ankaŭ ne plu okazos la prezentado de la pantomimo. La granda stelulino Emilja, kiu ludas la ĉefan rolon, estas furioza kaj rifuzas sin prezenti. Konsiderante ĉi tiujn malsukcesojn mi finigos la spektaklon per SURPRIZO!

            La spektantoj manfrapis; aliaj fajfis kaj la Holivuda Kato kriis:

            – Kokusajn dolĉaĵojn, almenaŭ!

            Jen envenis la SURPRIZO. Estis – divenu vi, pri tio, kion ili kapablas! estis elefanto, la plej malgranda elefanto en la mondo, kiel Peĉjo diris dum aranĝado de la boteloj sur kiuj la malgranda elefanto promenus en la areno. Vera sukceso, la surprizo! Estis tiel perfekta elefanto, ke ĝi eĉ aspektis natura – kun trunko, eburaj dentegoj kaj grandaj pendantaj oreloj. Li ĉirkaŭiris la arenon, laŭ tiu malrapida promenado de la grandaj elefantoj, kaj poste komencis marŝi, tre timigita, sur la botelojn, kiujn Peĉjo ĝuste starigis.

            – Bleku, elefanto! – kriis Eta Polekso.

            La elefanto obeis kaj trifoje blekegis per ĉiuj siaj fortoj. Sed li blekis per voĉo tre simila al porka voĉo. La hundo Bubeto, kiu ekstere prizorgadis la cirkon, aŭdis la krion kaj levis la orelojn. Poste li iris sub la tukon por vidi tion, kio okazas. Kiam li vidis beston, kiun li neniam antaŭe vidintis, li ekbojis furioze, montris la dentegojn kaj antaŭeniris kontraŭ ĝi. Tian ektimon sentis la elefanto, ke ĝi tremis sur la boteloj kaj venis sur la teron. Bubeto kaptis lin kaj skuis lin, tiele, ke la haŭto de la elefanto tute disŝiriĝis, kaj eskapis de ĝia interno – kojn, kojn, kojn – besto, kiun neniu atendis: la Sinjoro Markizo de Vostuleto!… Furora rezulto! La cirko preskaŭ falis kun tiom da fifajfado kaj kriegado. Peĉjo gratis la kapon; poste li furioziĝis kaj piedbatis la hundon, dum Vostuleto fuĝis al la korto. Por savi la situacion Nazulino venis al la areno kun balailtenilo enmane kaj ŝildo, kie estis legata per grandegaj ruĝaj literoj: INTERAKTO.

            – Oni devas diri Intertempon! – kriis Eta Polekso.

            Tamen neniu atentis lin. Ĉiuj zorgis malsupreniri kiel eble plej rapide, timante ke la kokusaj dolĉaĵoj ne sufiĉos. Onklino Nastasja, en sia eleganta vesto de antikvaj tempoj, levis la tukon, kiu kovris la pleton kaj komencis disdonaci.

            – Mi volas unu blankan, du rozkolorajn kaj tri brunajn! – diris la Holivuda Kato.

            Dume la Kato kun Botoj komentis kun Peĉjo la misteran malaperon de la Vicgrafo.

            – Mi ĵuras, ke estas Peter Pan, kiu forrabis lin, – diris la Kato. – Peter Pan tre ŝatas trompi. Li sekrete venis ĉi tien kaj “malaperigis” la klaŭnon. Mi garantias, ke nenio alia okazis.

            Sed li malpravis. Okazis nur la jeno: Peĉjo metis malnovan libron pri trigonometrio (kiu apartenis al kanoniko Kaproarestanto, la onklo de Sinjorino Benta), kiel kojnon por firmigi unu el la ĉefaj tendobastonoj de la cirko. La Vicgrafo trovis la libron, kaj iĝis tiom kontenta, ke li forprenis ĝin kaj foriris brakenbrake kun ĝi por promenado tra la ĉirkaŭaĵoj. Kaj kune ili promenis ĝis la sekva tago, parolante pri “sinusoj” kaj “kosinusoj”.

            – Kiel tio povis okazi, se doktoro Heliko sanigis la Vicgrafon je sia scienca manio?

            Tre simple. Li sanigis la Vicgrafon, sed ne tute. Li lasis kelkajn literojn en lia ventro kiel semon kaj tio sufiĉis por ke la festo de Peĉjo finiĝu per tiu katastrofo.

            Nenio estas pli danĝera ol semo de scienco…

Visitas: 407