Monteiro Lobato en Esperanto – 01

La Bieneto de la Flava Pego

 Kvara parto: La Geedziĝo de Nazulino

 Tradukis: Jorge Teles

 1 – La malsaniĝo de la princo

            Post la vojaĝo de Nazulino al la regno de la Klaraj Akvoj la princo Oroskvamo falis en profundan malĝojon. Li magriĝis. Liaj skvamoj fariĝis maldikaj kiel silka papero. Li havis la okulojn fiksitaj al la trono, de kie Nazulino spektis la grandan kortuman balon, kaj de tempo al tempo li suspiradis, per suspiroj venintaj el la profundaĵoj de la koro. Rilate la apetiton, nenion. Antaŭ ĉiuj bongustaj frandaĵoj kiujn la regna kuiristo elpensadis, ĉiam okazis tio: la princo leviĝis el la tablo sen tuŝi iun pladon. Belaj vermoj lasis lin tiel indiferenta, kvazaŭ ili estus unu el tiuj teruraj allogaj vermoj, kiuj havas hokon interne.

            Ĉi tiu animstato de la princo tre malĝojigis la korteganaron. Aldone al tio, ke ĉiuj sincere amas la princon, ili timis, ke en okazo de lia morto sidiĝu en la trono iu piranjo de malbona kasto, aŭ fama polpo kiu amuziĝas per strangolado de kompatindajn fiŝojn per siaj teruraj tentakloj.

            Doktoro Heliko estis alvokata por ekzameni la princon. Li palpis lian pulson. Li petis por vidi la langon. Poste li levis al la frunton siajn testudajn okulvitrojn kaj serioze diris:

            – Via Moŝto suferas de “nazulinito”, tre grava malsano, kies nura rimedo estas edziĝo kun certa homo.

            La princo larĝe malfermis la okulojn, plena je miro. Estis la unua fojo kiam la kuracisto ne preskribis pilolojn.

            – Vi pravas, Heliko! – li diris. – Mia malsano ne estas de la korpo, sed de la animo. Ekde kiam Nazulino forlasis la regnon, ne plu estis paco por mi. Mi perdis mian apetiton, dormon, kuraĝon kaj mi havas nenian intereson por io ajn.

            – Jes! – daŭrigis la kuracisto, tre kontenta esti pravigita. – La malsano de Via Moŝto estas nenio alia ol nedeklarata amo kaj nur povas finiĝi kun edziĝo. Se Via Moŝto permesos al mi, mi klopodos por akiri ĉi tiun altvaloran medikamenton.

            La okuloj de la princo brilis pro espero.

            – Jes, mi permesas, kial ne? Kaj se vi sukcesos akiri al mi ĉi tiun altvaloran medikamenton, mi scios rekompenci vin. Mi faros vin Duko de la Pilolo!…

            La granda kuracisto retiriĝis kun la penso fariĝi duko. Estus granda honoro por la Helika familio, en kiu neniam estis eĉ komandoro, des malpli duko.

            Kaj li iris por interkonsiliĝi pri la plej grava afero kun aliaj gravaj kortegaj figuroj.

            Ili diskutis, diskutis, kaj post multe da diskutado ili decidis sendi al Nazulino geedziĝan proponon. Doktoro Heliko alvokis Sinjorinon Kalmaron, al kiu ŝi diris:

            – La Sinjorino, kiu estas la skribistino de la maro, ĉar vi havas en la korpo osteton kiu funkcias kiel plumo kaj ankaŭ inkujon, faru belan leteron petante al Nazulino la manon por nia amata princo.

            Sinjorino Kalmaro faris la leteron. Doktoro Heliko faldis ĝin bone faldite kaj fermis ĝin bone fermite. Kaj metis ĝin en perlamotan konkon – por ke ĝi ne malsekiĝu dum la vojaĝo. Poste li donis la konkon al skoltaj fiŝetoj, kaj diris:

            – Kunportu ĉi tiun konkon al la rando de la rivereto, kiu trairas la bienon de Sinjorino Benta, kaj deponu ĝin en loko, kie ĝi bone videbliĝas. Se vi distriĝos survoje kun iu vermo kaj perdos la konkon, la princo elektrokutos vin ĉiujn per la elektra fiŝo, ĉu vi aŭdas?

            La etuloj ĵuris obeemon kaj iris tien, rulante la konkon sur la fundo de la maro.

 

2 – La propono

            Tuj kiam la skoltaj fiŝetoj alvenis al la bieneto de Sinjorino Benta, ili zorgis pri levi la konkon kaj fiksi ĝin inter du ŝtonoj ĉe la rando de la rivereto – tre proksime al la ingao frukotarbo. Kaj tie ili restis, ripozantaj kaj kaŝrigardantaj.

            Ne longe daŭris, Peĉjo aperis kun bastono en la mano; li venis por fiŝkapti ĝuste tie. Li alvenis, metis kompatindan tervermon sur la hokon kaj estis ĵetonta ĝin en la riveron… – Konko ĉi tie! – li diris, tre admirata. – Vera suspektindaĵo!…

            Li prenis la konkon kaj ekzamenis ĝin. Li skuis ĝin ĉe la orelo. Li rimarkis la bruon de letero interne. Li malfermis ĝin: estis ja letero!

            – Hmm! Letero al Lucia. Verŝajne estas amindumado – kaj li kuris hejmen.

            – Nazulino! – li kriis tuj de la ĉefa pordo. – Letero por vi!…

            La knabino helpadis al onklino Nastasja kunvolvi amelajn kringetojn.

            Tuj kiam ŝi aŭdis tiujn kriojn, ŝi haltis helpi, viŝis siajn manojn sur la antaŭtuko de la nigrulino kaj diris:

            – Kies ĝi estas, mia Dio? – kaj ŝiris la koverton kaj legis:

            Sinjorino!

            La feliĉo de la regno de la Klaraj Akvoj estas en viaj manoj. Nia princo     perdiĝis pro amo al vi kaj povas esti savata nur se la knabino akceptas lin          kiel edzon. Aŭ li edziĝas aŭ mortas – laŭ la diro de la kortega kuracisto.

            Ĉu la knabino volas savi nian regnon de katastrofo dividante la tronon

            kun nia amata princo?

            (Subskribita) Marfiŝetoj.

            – Jes ja! – diris Nazulino post la legado de la letero. – Ĉi tiuj fiŝoj scias kiel perfekte skribi. Mi pensas, ke eĉ avinjo, kiu estas diable bona skribistino, ne kapablus skribi leteron tiel plenan je gramatikaĵoj…

            Poste, turnante sin al Peĉjo, ŝi ordonis tute nature:

            – Respondu jes, ke mi akceptas. Diru al li, ke nun mi helpas onklinon Nastasja prepari ĉi kringetojn kaj tuj post kiam mi finos, mi edziniĝos kun li.

            Sinjorino Benta, kiu preterpasis, aŭdis la finon de la frazo.

            – Edziniĝu kun kiu, knabino? Kio estas tio pri geedziĝa rakonto?…

            – Jes, avinjo! Oni proponis al mi edziniĝo kaj mi akceptis. Mi edziniĝos kun la princo Oroskvamo.

            La okuloj de onklino Nastasja larĝe rigardis Sinjorinon Benta, kiu, siavice, larĝe rigardis la knabinon.

            Nazulino ridis pro la tiel larĝaj okuloj kaj daŭrigis:

            – Pri kio vi miras? Se ĉiuj geedziĝas, kial mi ankaŭ ne povas edziniĝi?

            – Jes, mia filino, – respondis Sinjorino Benta kun pacienco. – Ĉiuj geedziĝas, ne estas dubo. Mi edziniĝis, via panjo edziniĝis. Sed ĉiuj edziĝas kun similuloj. Estas tre malsame ol edziniĝi kun fiŝo…

            – Ne diru tion, avinjo! Oroskvamo estas princo. Se li estus ia lageta fiŝo, avinjo rajtus paroli ion. Sed mia fianĉo estas granda princo de la akvoj!…

            – Sed li ne apartenas al nia specio, knabino.

            – Kaj kio pri tio? Ĉu Emilja, kiu estas pupo, ne edziniĝis kun Vostuleto, kiu estas porko? Mi pensas, ke viaj ideoj estas tro antikvaj, avinjo…

            Sinjorino Benta direktis la okulojn al onklino Nastasja.

            – Mi ne plu komprenas miajn genepojn. Ili faras tiajn agojn, ke la bieneto fariĝas libro de porinfanaj rakontoj. Mi neniam scias, kiam ili parolas vere aŭ mensoge. Ĉi edziniĝo kun fiŝo, ekzemple, ŝajnas esti ŝerco, sed mi ne miros, se iam aperos fiŝa edzo ĉi tie, aŭ se ĉi tiu knabino venos por diri al mi, ke mi estas praavinjo de sireneto…

            La nigrulino krucosignis sin per ambaŭ manoj.

            – Ho Dio! Tio eĉ aspektas kiel sorĉado… Sed se venos tiu tempo, sinjo, vi devos trovi alian kuiristinon. Duonblindulino kiel mi, mi timas senskvamigi kaj friti pranepon de vi pensante, ke ĝi estas ia fiŝo…

            Dum la maljunulinoj diskutadis pri la stranga kazo, Peĉjo skribis la respondon. Poste li faldis ĝin bone faldite kaj fermis ĝin bone fermite. Kaj metis ĝin en la saman perlamotan konkon, tre firme. Poste li metis la konkan koverton en la loko, kie li trovis ĝin.

            Tuj la skoltaj fiŝetoj alproksimiĝis. Ili flaris la konkon, perceptis, ke estas respondo interne kaj per fortaj nazobatoj ili faligis ĝin en la akvon, rulante ĝin denove tra la rivero.

            Kiam la princo legis la respondon de Nazulino, li preskaŭ mortis pro ĝojo. Malgraŭ tio, ke ĝi estis la plej mallonga letero en la mondo, ĉar ĝi konsistis el nur unu vorto – “JES!” – la princo perdis sian trankvilecon, kaj komencis salti sur la trono, kaj eĉ aspektis kiel fiŝo kaptita kaj lasita ekster la akvo.

            La ministroj kaj aliaj nobeluloj de la kortego interŝanĝis afliktajn rigardojn. Ĉu la amata princo freneziĝis?

            Oroskvamo, finfine, venis al si, kaj iĝis ruĝa kiel salikoko.

            – Pardonu miajn korelverŝadojn, geamikoj! – li diris. – Tio estas frenezaj ĝojoj de dronulo, kiu fine vidas la savhavenon. Ĉi “jeso” movis min ĝis la fundo de mia animo. Tio ne estas simpla jeso, rimarku. Estas jeso sekvata de ekkria signo! Tio signifas, ke Nazulino ne nur akceptas mian proponon, sed akceptas kun entuziasmo! Ho ĉielo! Kiel feliĉa mi sentas min!…

            Poste li ordonis pri preparo de la regno por la plej granda festeno, kiel neniam antaŭe okazis en la Sep Maroj, kaj iris al sia skribotableto, trempis la kolibran plumon en la truita perlo, kiu servis kiel inkujo kaj ekverkis amleterojn.

            Li skribis ĝis la inko finiĝis kaj la plumo reduktiĝis al stumpeto. Li skribadis kaj sendadis, kaj tiom multaj skribis kaj sendis, ke la palaca ĉefservisto devis organizi specialan kurieran servon, kun miloj da sardinoj tra la maro kaj mallonga distanco de unu al la alia. La leteroj pasis de mano al mano, kiel la masonistoj faras kun la brikoj.

            Nazulino legadis la leterojn kaj respondadis per donacoj – aŭ floro, aŭ grileto de la gazono, aŭ rozkolora kaj diketa tervermo.

            Ŝi ankaŭ sendis unu el la amelaj kringetoj, kaj diris, ke ŝi mem volvis ĝin per siaj propraj manoj. Tio estis la donaco, kiun la princo plej ŝatis. Sed anstataŭ manĝi la kringeton, li ordonis al la plej bona oraĵisto de la regno inkrusti vicon da diamantoj en ĝi, por transformi ĝin en altvaloran kronon.

            – Tio estos mia reĝa krono – kaj neniu alia mi surmetos kun pli granda fiero! – kortuŝite diris la princo.

 

3 – La orelringoj de la markizo

            Finfine alvenis la tago de la vizito. Frumatene Nazulino zorgis pri la lastaj detaloj sur la nova robo de la pupo.

            Emilja tamen sin montris aroganta. Ŝi opiniis ke la robo estas malbela. Ŝi volis robon kun trenaĵo.

            – Vi invitis min – ŝi diris – por esti atestantino de la geedziĝo, memoru. Kiel do mi povas aperi en la kortumo en ĉi tiu vesto de Judaso en la Sankta Sabato? (*)

            – Tie ni trovos alian robon, ekzakte kiel okazis dum nia alia vizito, – respondis la knabino. – Ĉi tio estas nur por la vojaĝo. Se mi faros robon kun trenaĵo, ĝi disŝiriĝos en la fundo de la maro, kie estas multe da koralo kun pli da dornoj ol en iu dornejo.

            La Vicgrafo de Maizospikulo ankaŭ iris, por esti alia atestanto. Nazulino ŝanĝis la rubandon sur lia cilindra ĉapelo kaj petis al Emilja brosi lin de kapo al piedoj.

            – Ĉi sinjoro Vicgrafo, – aldonis la knabino, – ŝanĝis la temperamenton. Post kiam li falis malantaŭ la librobretaro de avinjo kaj restis tie dum tri semajnoj, li ŝanĝiĝis kaj sin transformis en speco de saĝulo. Ŝajnas, ke la libroj pasis sciencon al li. Li nun parolas nur kun malfacilaĵoj! Estas fiziko ĉi tie kaj kemio tie…

            – Kaj kie estas Vostuleto? – demandis la pupo.

            – Vostuleto ne iros! – diris Peĉjo, kiu eniradis tiun momenton. – Li estas tre malĝentila markizo, kiu ruinigas ĉiujn niajn festojn. Ĉu vi ne memoras, kion li faris kun la kokosaj sukeraĵoj en lia propra geedziĝa tago?

            Nazulino protestis.

            – Sed tio ne aspektas bone, Peĉjo! Vostuleto, ĝustadire, estas la edzo de Emilja kaj ne estas elegante por Emilja aperi sola en la kortego. Oni povas klaĉi pri ŝi…

            – Nu, bone, – diris Peĉjo, – sed ankaŭ mia katapulto iras, kaj se li ne tre bone kondutos, vi scias – mi ĵetos ŝtonetojn sur lian orelon!

            Peĉjo gajnis novan katapulton kaj nun solvis ĉion per ĵetado de ŝtonetoj.

            Sed Nazulino ne konformiĝis.

            – Kompatinda Vostuleto! Mi ne scias, kial vi tiel antipatias al li…

            – Ne estas antipatio, Nazulino. Li estas nature fanfarona kaj kverelema. Komparu kun la Vicgrafon. Li estas simpla maizospiko, sed tre bone edukita, aristokrato, plena je respektemo! Kiam li sidas sur seĝo, li restas tie horojn, tagojn, tutajn semajnojn sen ĝeni iun.

            Je la dekunua horo ĉiuj iris al la rando de la rivereto, kie jam atendadas la kaleŝo de la princo en la fundo de la akvo.

            – La kaleŝo jam alvenis, – diris Emilja, – kaj Vostuleto ankoraŭ ne estas vestita. Vi forgesis lin, Nazulino.

            – Vere! Sed mi bezonas nur minuton, – respondis la knabino kaj ligis rubandan banton sur la bukleca vosto de la markizo.

            – Nun restas nur du orelringoj, – diris Peĉjo, kaj li elprenis el la poŝo du ŝelojn kun arakidoj. Li duonmalfermis ilin kaj alpinglis ilin al la pinto de la orelo de la porkido.

            Poste li diris kun malbela vizaĝo: – Ne manĝu la orelringojn, sinjoro Markizo, kontraŭe vi jam scias tion, kio okazos! – kaj montris la katapulton.

            En tiu momento, Doktoro Heliko eliris el la akvo. Li grimpis sur rokon kaj per la kornetojn li gestis, ke ili povu eniri en la kaleŝo.

            La akvoj tuj malfermiĝis, kiel en la Ruĝa Maro kiam la Hebreoj estis persekutataj de la egiptoj. Nazulino malsupreniris la unua, sekvata de la aliaj.

            Ili eniris en la kaleŝo kaj kalkulis la ĉeestantoj. La markizo mankis!

            – Oni ĉiam atendas la plej malbonan! – murmuris Peĉjo jam duone ĝenata. – Kial li ne aperas?

            Ĉimomente la kapo de doktoro Heliko aperis ĉe la malgranda fenestro.

            – La markizo ne volas eniri! – li murmuris, tre afliktita.

            – Ĉu mi ne diris? – diris Peĉjo, kolera. – Vostuleto jam komencas kun problemoj! Sed atendu… kaj li saltis de la kaleŝo kun la katapulto en la mano. Emilja ekpaniketis, kaj Nazulino bezonis froti melisan folion sur ŝian nazon.

            Sekundojn poste Vostuleto, frapita de Peĉjo, eniris kiel kuglo kaj sin kaŝis ĉe la piedoj de la knabino. Emilja rigardis lin kaj furozis.

            – Rigardu, Nazulino! Vostuleto jam perdis la orelringon sur la dekstra orelo! Kaj la rubanda banto estas tute ĉifita…

            Peĉjo kaj D-ro Heliko aperis.

            – Mi pafis al lia orelo per ŝtoneto kaj preskaŭ oni vidis fajreron! – la knabo diris.

            – Perversaĵo! – diris la kompatema knabino. – Sed plej malbone estas, ke vi trafis la orelringon, kiu malaperis…

            Ne gravas, – decidis Peĉjo. – Oni klarigos en la kortego, ke la modo inter ni estas orelringo en la maldekstra orelo kaj ĉiuj kredos.

            Kaj turnante sin al la koĉera salikoko:

            – Ni iru!

            La vipeto de la salikoko klakis kaj la hipokampoj ekgalopis.

            La vojo tra kiu veturis la kaleŝo estis belega. Spongaj arbaroj. Algaj arbaroj. Koralaj arbaroj. Eĉ tra arbaro de dronitaj ŝipaj mastoj preterpasis la kaleŝo.

            La vojaĝantoj rigardadis tra la malgrandaj fenestroj kaj vidis la plej terurajn marmonstrojn – grandegajn ŝarkojn, spadfiŝojn, serpentojn. Eĉ polpon ili vidis, kun siaj longaj tentakloj.

            Emilja tre ŝatis la polpon.

            – Mi kapablas fari unu! – ŝi diris, kaj ĉiujn turnis sin por aŭdi la fuŝaĵon, kiu venos. – Mi prenas multajn serpentojn kaj ligas ĉiujn kapojn en ledsako kaj faligas en la maron kaj fariĝos polpo!…

            – Vi vere estas sagaca, Emilja – diris Nazulino distrite, kun la okuloj fiksitaj al Vostuleto, tre malĝoja en sia angulo. – Sed estas pli bone, ke vi aranĝu la orelringon de via edzo. Ĝi falas ne falas…

            Li manĝu la orelringon tuj, – respondis la pupo. – Lia malĝojo estas pro deziro manĝi la orelringon.

            Vostuleto lekis la lipojn per sia tuta lango, kun rigardo al la katapulto de Peĉjo – kaj suspiris.

            Dume Peĉjo parolis kun doktoro Heliko pri la marserpento.

            – Ĉu ekzistas aŭ ne la marserpento? – li demandis. – Kelkaj diras, ke ekzistas, aliaj diras, ke ne. Kion vi opinias, doktoro Heliko?

            – Mi neniam vidis, – respondis la kuracisto. – Sed la maro estas tiel granda, ke eble ĝi ekzistas.

            – Mi scias pri io, kio ne ekzistas, – diris Nazulino. – Sirenoj! Avinjo diras, ke sireno estas mensogo.

            Peĉjo montris mienon pri dubo.

            – Kiel avinjo povas scii, ŝi neniam traserĉis ĉiujn marojn?

            – Kiel, do? Kiel? Ŝajnas, ke la stulteco de Emilja kontaĝis vin, Peĉjo! Avinjo scias, ĉar ŝi legas en libroj kaj ĝuste en libroj estas la scienco pri ĉio. Avinjo scias pli pri maro, sen iam vidi la maron, ol ĉi tiu heliko, kiu naskiĝis kaj loĝas en ĝi. Ĉu vi volas konfirmi?

            Kaj turnante sin al la fama kuracisto:

            – Diru al mi, doktoro, kiu estas via scienca nomo?

            Doktoro Heliko spiregis kaj montris ke li eĉ ne sciis, ke li havas sciencan nomon.

            – Vi ne scias, ĉu? – daŭrigis Nazulino kontenta. – Nu, eksciu, ke avinjo scias – kaj eĉ sinjoro Vicgrafo, nur ĉar li flaris la librojn de avinjo, probable li ankaŭ scias. Venu, Vicgrafo! Donu lecionon ĉi tie al ĉi saĝulo el Grekio. Diru al ni, kiu estas la scienca nomo de la helikoj.

            La Vicgrafo tusetis por purigi la gorĝon kaj ekverŝis saĝon.

            – La heliko estas gastropoda molusko de la genro Helikedo.

            Entuziasma pri la scienco de la Vicgrafo, Nazulino aplaŭdis.

            – Ĉu vi komprenas, doktoro? Vi estas Helikedo, Helikedo! Kun majuskla “H”! Skribu sur via konko, por ke vi ne forgesu. Nia Vicgrafo scias la sciencan nomon de ĉio, krom de io… Mi vetas, ke vi ne scias la sciencan nomon de Emilja!…

            La Vicgrafo respondis, post nova purigado de gorĝo:

            – Fraŭlino Emilja estas artefarita besto, kiu ne aperas en neniu biologia klasado.

            Nazulino plezure ridegis. Kaj perkubute puŝis la pupon:

            – Mi ne eltenus tian indigno! Nomi vin, glora markizino, besto!…

            Emilja rigardis la Vicgrafon kun mieno de suverena malestimo.

            – Mi ne zorgas pri vegetaĵoj. – ŝi diris malafable, – Antaŭ ol li iĝis Vicgrafo li kuŝadis sur la tero, proksime al la trogo de la bovinoj, malpura per koto kaj aliaj malpuraĵoj, sen cilindra ĉapelo aŭ io ajn… La Vicgrafo estas tre grava, sed tremas pro timo ĉiufoje, kiam li vidas la senkornan bovinon…

            – Ĉu la Vicgrafo timas bovinojn? – demandis doktoro Heliko, tre admirata, malgraŭ tio ke li ne scias tion, kio estas bovino.

            – Kial ne? – respondis Nazulino. – Li estas sengrajna spiko kaj ĉiuj spikoj fuĝas tuj kiam ili vidas bovinon. Ĉu vi ne scias, ke bovinoj preferas manĝi spikon ol frandaĵon? La patrino de la Vicgrafo, la patro de la Vicgrafo, la gefratoj, la gekuzoj, la geonkloj, la bopatro –  lia tuta parencaro, ĉiuj spikoj de la bieno de avinjo, estis maĉitaj de la senkorna bovino. Nur li eskapis, ĉar li portas cilindran ĉapelon kaj bovino timas ĉapelon.

            En tiu momento la kaleŝo eniris ebenaĵon sablan, kiu ne havis finon. Peĉjo rigardis ĝin konsternite kaj gratis la kapon. Li jam lacis pro tiom da sablo.

            – Min naŭzas la fundo de la maro, – li diris. – Plej bone estas atingi la princan palacon tuj.

            Kaj sen atendi la reagon de la aliaj, li kriis al la koĉera salikoko:

            – Alvenu tuj, koĉero, se vi ne volas ke la katapulto agu!…

            La koĉera salikoko ne diskutis. Li tiris la kondukilojn kaj tuj ili haltis antaŭ la reĝa palaco.

(*) En Brazilo, dum la festo de la Sankta Sabato, la infanoj preparas malbelegan grandan pupon kiu reprezentas Judason kaj en certa momento ĉiuj batas la pupon ĝis detruo.

 

4 – La alveno

            Ĉirkaŭata de la tuta kortego kaj grandega amaso da mara popolo, venis la princo por ricevi la knabinon. Tuj kiam ŝi elkaleŝiĝis, ĉiuj aplaŭdis, hurais kaj liberigis fosforeskajn fiŝojn, kiuj estas iliaj artfajraĵoj. La princo brakumis la fianĉinon sed nenion li sukcesis diri pro la granda emocio, kiun li sentis.

            Li kisis ŝiajn fingropintojn kaj ili supreniris la ŝtuparon de la palaco.

            – Vi devas esti tre laca, – fine diris Oroskvamo, kiam li retrovis la voĉon. – Mi kondukos vin al la fianĉinaj ĉambroj, kie ĉio estas perlo kaj koralo.

            – Bonege! -diris Nazulino. – Kaj kien iras la aliaj?

            – Mi ankaŭ havas mirindajn ĉambrojn por ili. La Vicgrafo iros al la alga ĉambro; la markizo, al la ruĝa korala ĉambro.

            Nazulino interrompis lin kun rideto.

            – La princo ne konas la guston de miaj kunuloj. La Vicgrafo, kiu estas saĝa homo, volas nur scii pri libroj. Nur sendu lin sur ia librobreto. Kaj por la markizo, nenio pli bona ol porkejeto kun tri grandaj maraj kukurboj interne.

            – Kaj kio pri sinjoro Peĉjo?

            – Lasu lin libere kun la katapulto. Neniu ĝenu lin ĉar li furiozas. Emilja restas kun mi.

            – Mi pensis, ke Sinjorino markizino de Vostuleto restos kun la markizo…

            La knabino trovis la ideon tre amuza.

            – Emilja estas impertinenta, princo, kiu ne ŝatas zorgi pri la edzo. Ŝi edziniĝis nur pro la nobela rango, la titolo, kaj se ŝi renkontos dukon ĉi tie, ŝi kapablas eksedziniĝi de la markizo. Eble ŝi volas edziniĝi al la Vicgrafo, – ŝi konkludis malice, kaj rigardis la pupon.

            Emilja senprokraste respondis, kun sia konata vizaĝeton de malestimo:

            – “Besto” ne geedziĝas kun “vegetaĵo”…

            La princo retiriĝis, por ke la knabino ripozu laŭplaĉe, kiam Peĉjo aperis en la ĉambro.

            – Kaj nun, princo, kion ni faros? – li demandis.

            – Ripozu de la vojaĝo, – respondis Oroskvamo.

            – Kio se ni ŝajnigas, ke ni jam ripozis?

            – En tio kazo, mi invitus ĉiujn al la akcepteja festo en la tronsalono.

            – Kiel estas ĉi festo, princo?

            – Ho, tre bela! Ĝi komenciĝas per bela oficiala parolado; poste, alia parolado…

            – Ĉesu, princo! Sen paroladoj. Mi preferas promeni sur la fundo de la maro, kaj Nazulino certe preferas prizorgi siajn robojn.

            – Vere vi pravas! – diris la knabino. – Mi bezonas iri al la hejmo de Sinjorino Araneo Kudristino por interparoli pri mia edziniĝa robo kaj robo kun longa trenaĵo por la markizino. Ni ne povas aperi ĉe la kortego kun ĉi vestoj, ĉu vi ne konsentas, Emilja?

            – Certe. Sufiĉas la malĝoja figuro, kiun mi montris la unuan fojon, kiam ni estis ĉi tie. En ĉemiza vindotuko, ĉu vi memoras?…

 

5 – La Markizaj embarasoj

            Dum Nazulino kaj Emilja estis kondukataj al la domo de Sinjorino Araneo, Peĉjo, la Vicgrafo kaj Vostuleto direktiĝis al la Ruĝa Arbaro – la plej bela korala arbaro en la reĝlando.

            – Tie devas vivi la polpoj, – diris Peĉjo. – Mi klopodos por preni unu, por timigi onklinon Nastasja en la bieneto.

            La Vicgrafo malfermis la buŝon por ion opinii pri la polpoj, kiam laŭta krio interrompis lin. Estis Vostuleto. Dum ili preterpasis maran erinacon, la stultulo opiniis, ke ĝi estas io manĝebla kaj “njok”! Kaj li malespere kriegis, kun la erinaco en la buŝo. Peĉjo kuris por savi lin kaj nur multekoste li sukcesis liberigi lin de la terura besto.

            – Laŭmerite! – li avertis. – Kiu ordonis al vi esti tiel manĝemulo? Kondutu bone kiel la Vicgrafo, kaj nenio malagrabla okazos.

            Vostuleto plorante respondis kaj kun larmo ankoraŭ pendanta de la okuloj:

            – Estas tre facile bonkonduti, kiam vi ne havas stomakon. Sed mi havas stomakon, kiu valoras du. Eĉ post kiam mi manĝas, mi ĉiam malsatas – kaj hodiaŭ mi ankoraŭ ne tagmanĝis…

            Peĉjo kompatis lin.

            – Do manĝu la orelringon, kaj estu feliĉa kun ĝi, ĉar nune nenio alia ekzistas.

            Sen atendi duan ordonon, Vostuleto formanĝis la arakidan orelringon kun ŝelo. Eĉ ereton li ne perdis! Poste li lekis siajn lipojn kaj sopiris pri la alia arakido, frakasita de la katapulto de Peĉjo.

            Ili marŝadis. Subite ili vidis nigran figuron malproksime.

            – Kio estas? – demandis la knabo kun fiksa rigardo.

            – Eble estas giganta polpo, – proponis la Vicgrafo.

            – Polpo estas via nazo. Kiam vi vidis polpon kun mastoj? Estas ŝipo kaj tre granda ŝipo.

            Fakte temis pri droninta ŝipo – grandega trimasta ŝipo, jam duone ene de la sablo. Ĉiuj kuris tien; ĉar ili vidis breĉon en la kareno, ili eniris tra ĝi. Tiele ili sukcesis trairi la tutan ŝipon – la kajutojn, la salonojn, la ferdekon. Vostuleto disiĝis de siaj kunuloj por ekscii, kie estas la kuirejo, ĉar li esperis trovi ion por manĝi. Subite li kriis, tre feliĉa:

            – Mi trovis belan maniokan radikon! Venu por vidi!… Peĉjo kaj la Vicgrafo iris, sed ili vidis ion tre malsaman. Ili vidis Vostuleton, kiu metis la denton sur la maniokan radikon sed la radiko moviĝis kiel serpento kaj ĉirkaŭvolvis la porketon kaj eniris al la fundo de la kajuto.

            – Kio estas ĉi tio? – murmuris Peĉjo kaj li piedpinte alproksimiĝis, kun la preparata katapulto. Li spionis. Estis polpo! La kompatinda markizo estis en la tentakloj de grandega polpo, kiu scivoleme rigardadis lin, kvazaŭ li neniam antaŭe vidintus porkidon kun rubanda banto sur la vosto. – Ĝuste tion mi pensis, – flustris la knabo al la Vicgrafo. – Vostuleto mordis la tentaklon de ĉi monstro pensante, ke ĝi estas manioko. Kaj nun li estas perdita!…

            – Pafu ŝtoneton! – sugestis la saĝulo.

            – Ne utilas – respondis Peĉjo gratante sian kapon sen scii tion, kion fari. Subite li havis ideon. “Fraŭlino,” li diris al sardino, kiu ankaŭ spektis la spektaklon. – Faru al mi komplezon kaj ekkuru al la palaco por diri al la princo, ke la markizo estas en la ungoj de polpo. Li sendu helpon kun plej granda urĝo!…

            La sardino sin preparis por ekforiri, kiam la Vicgrafo tenis ĝin ĉe la vosto.

            – Fraŭlino, ĉu vi povas diri al mi, kiu estas via scienca nomo?

            Ĉar ŝi ne estis klera sardino, ŝi pensis, ke la Vicgrafo mokas ŝin kaj ŝi ofendiĝis.

            – Impertinenta! Atentu al tio, kion vi diras! – Ŝi respondis kaj montregis la langon.

            Kaj ŝi naĝis rekte al la palaco, fierece, grumblante kontraŭ la “krudulo”. La Vicgrafo, tre seniluziigita, pripensis al si mem, ke domaĝe estas, ke la loĝantoj de tiu regno estas tute analfabetaj.

 

6 – La mirinda robo

            Dum la tragedio de Vostuleto okazadis en la kajuto de la droninta ŝipo, Nazulino kaj Emilja elektadis kostumojn ĉe la domo de Sinjorino Araneo Kudristino.  Poste ili komencis elekti ŝtofojn. Sinjorino Araneo prenis el siaj perlamotaj ŝrankoj markoloran robon plenan je fiŝetoj; kaj sen ia speciala zorgo, kvazaŭ la ŝtofo estus malmultekosta, ŝi etendis ĝin antaŭ la mirigitaj klientoj.

            – Kia mirindaĵo! – diris Nazulino, kun larĝaj okuloj kaj ŝi sentis tiel fortan kapturnon, ke ŝi bezonis sidiĝi por ne fali. La ŝtofo ne similis al tiuj, kiuj aperas en la modaj magazinoj. Ĉu el silko? Nenia silko! Ĝi estis farita el koloro – kaj koloro de la maro! Anstataŭ konataj ornamaĵoj – puntoj, rubandoj, brodaĵoj, plisaĵoj aŭ vitraĵetoj, ĝi estis ornamita per marfiŝoj. Ne kelkaj fiŝetoj, sed ĉiuj fiŝetoj – la ruĝaj, la bluaj, la oraj, tiuj kun irizaj skvamoj, la longaj, la dikaj kiel buloj, la plataj, tiuj kun pintaj vostoj, tiuj, kies okuloj aspektas kiel juvelŝtonoj, tiuj kun longaj ŝanĝiĝantaj barboj – ĉio, ĉio!… Ĝuste en tiu momento Nazulino rimarkis, kiel la formo kaj koloro de la loĝantoj de la maro estas senfine diversaj. Kelkaj aspektis kiel veraj vivantaj juveloj, kvazaŭ faritaj de juvelisto, kiu ne havis la plej etan kompaton elspezi diamantojn kaj opalojn kaj rubenojn kaj smeraldojn kaj perlojn kaj turmalinojn el sia kolekto. Kaj ĉi fiŝetoj ne estis fiksataj al la ŝtofo, kiel la ornamaĵoj uzataj inter ni. Ili vivadis kaj naĝadis en la mara koloro, kvazaŭ ili naĝus en akvo. Do, la robo ĉiam ŝanĝiĝis, kaj ŝanĝiĝis tiel bele, bele, bele, ke la kapturno de la knabino pligrandiĝis kaj ŝi ekploris.

            – Tio estas la vertiĝo de beleco! diris Sinjorino Araneo, ridetante, kaj ŝi prezentis flakoneton kun etero por ke Nazulino flaru.

            Emilja etendis la manon por tuŝi la ŝtofon; ŝi intencis scii, ĉu ĝi estas fleksebla.

            – Ne tuŝu! – murmuris Nazulino per mallaŭta voĉo, ankoraŭ kun malforta rigardo.

            Plej interese estis, ke la robo ne haltis dum momento. Ĝi daŭre briladis kaj fulmadis, kaj palpebrumadis kaj ŝanĝadis kolorojn kaj, ĉar la fiŝetoj ne ĉesis naĝi, ili plenumis la plej kapricajn kurbojn inter la flosantaj algoj. La algoj svingis siajn verdajn harojn kaj la fiŝetoj ludis ĉirkaŭ la ondumantaj fadenoj sen ilin tuŝi eĉ per la vostopinto. Tiele ĉio turniĝis kaj moviĝis kaj supren kaj malsupren iris kaj kuris kaj fuĝis kaj naĝis kaj flosis kaj saltis kaj dancis, absolute senhalte… La scivolemo de Emilja interrompis tiun ekstazon.

            – Sed kiu faras ĉi tiun ŝtofon, Sinjorino Araneo? – ŝi demandis, tuŝante la ŝtofon sen ke Nazulino vidu.

            – Ĉi tiu ŝtofo estas farita de la feo Miraĝo, – respondis la kudristino.

            – Kaj kiel vi tondas ĝin?

            – Per la tondilo de Imago.

            – Kaj per kiu kudrilo vi kudras?

            – Per la kudrilo de Fantazio.

            – Kaj per kiu fadeno?

            – Per la fadeno de Revo.

            – Kaj… kiom kostas unu metro?

            Nazulino, jam pli konscia, kubutumis ŝin.

            – Silentu, Emilja. Fiŝetoj povas timi pro viaj fuŝaĵoj kaj forkuri de la robo.

            En tiu momento la pordo subite malfermiĝis kaj la princo aperis, tre timigita.

            – Granda katastrofo! – li diris. – Ĵus alvenis mesaĝista sardino kun averto de sinjoro Peĉjo, kaj ĝi komunikis, ke la markizo de Vostuleto estas en la brakoj de polpo!…

            Nazulino paliĝis pro ektimo kaj kriis:

            – Ni devas savi lin, iamaniere, princo! Se Vostuleto estos manĝata de la polpo, avinjo furioziĝos!…

             Mi sendis mian plej bonan batalionon de kirasaj militistoj por savi lin. Espereble ili alvenos ĝustatempe…

            – Kiuj estas ili?

            – La makulitaj kraboj.

            – Sed krabo marŝas tre malrapide, princo! – murmuris la knabino kun senkonsola mieno.

            – Jes, sed ili foriris sur rapidaj gimnotoj, kiuj estas elektraj fiŝoj. Mi esperas, ke ĉio finiĝos bone.

             Anĝeloj diru amen! – la knabino suspiris, ankoraŭ pensante pri la riproĉo, kiun ŝi povus ricevi de sinjorino Benta.

            Emilja profitis la okazon por demandi la princon, kion li pensas pri la kostumo, kiun ŝi elektis por sia robeto kun trenaĵo.

            – Tre bela, – li mekanike respondis, pensante pri io alia.

            – Ĝi estas al via servo, – diris la pupo ameme.

            Nazulino vokis ŝin flanken kaj flustris al ŝia orelo:

            – Ne parolu kun la princo. Vi ĉiam diras tion, kion vi ne devas diri.

            Emilja iĝis malbonhumora, certa, ke la knabino ne volas, ke ŝi parolu al la princo, pro ĵaluzo.

 

7 – Helpo venas

            Peĉjo ŝvitis tre afliktata. La helpo, kiun li petis, neniam venis.

            Se ĝi alvenus tro malfrue, eble Vostuleto jam estos strangolita de la monstro. Tio, kio prokrastis tion, estis la scivolemo de la polpo. Li ŝajnis amuziĝi rigardante la teruritan muzelon de la mizera markizo kun la tuta lango ekstere. La kompatindulo turnadis la okulojn ĉien, serĉante savon. Peĉjo, kiu spektadis la scenon tra fendo en la kajuto, faris al li geston kiu petis ke li ne mortu antaŭ ol la helpo alvenos.

            Koncerne la Vicgrafon, laŭ ordono de Peĉjo li grimpis ĝis la gvatnesto de la granda masto por averti tuj kiam li vidos la soldatojn de la princo. Sed tio ne utilis. La Vicgrafo estis vera saĝulo kaj la saĝuloj tre distras sin.

            Tuj kiam li atingis la supron de la masto, li ekvidis etan blaton de la maro, kiu ĉirkaŭpaŝis. Li tuj ekcerbumis pri tio, kiun sciencan nomon ĝi povus havi. Tial li nek vidis la alvenon de la soldatoj nek sukcesis averti. Tiuj soldatoj estis teruraj makulitaj kraboj, kun duraj kirasoj kiel tiuj de la testudoj kaj armataj per denttiriloj pli dolorigaj ol tiuj de dentisto. Ĉar ili estas tre malrapidaj, ili venis muntataj sur elektraj fiŝoj. Ili alvenis kaj trovis Peĉjon. La komandanto demandis tion, kie estas sinjoro Markizo.

            – En la kajuto numero 7, en la fundo – respondis Peĉjo mallaŭte, por ke la polpo ne aŭdu.

            La kirasaj militistoj antaŭeniris, piedon post piedo. Ili eniris kaj, subite, saltis, ĉiuj samtempe, kaj “fulmofrapis” la polpon. Jes, tion ili faris, fulmofrapis.

            Ĉar ili estis muntitaj sur elektraj fiŝoj, ili fariĝis tre ŝarĝitaj per elektro, kiel baterioj, kaj tiele, tuj kiam iliaj pinĉiloj tuŝis la polpon, la terura elektra ŝoko, kiu trafis lin, estis produktata. Ĉu ankaŭ Vostuleto estis frapita? Ne.

            Vostuleto hazarde alkroĉiĝis al fulmoŝirmilo, kiu tie estis. Tio savis lin. Kaj tuj kiam li eskapis de la monstro, li kuris, kojn, kojn, kojn, al la knabo. Sed malgraŭ esti sekura, li daŭrigis, kojn, kojn, kojn, kvazaŭ li ankoraŭ suferus ion. Peĉjo ekzamenis lin. La kompatinda markizo havis krabon fiksitan al la vostopinto!

            – Mi eskapis de unu sed falis en alian! – ĝemis la kompatindulo. – Ĉi polpeto, kiu alkroĉiĝas al mia vosto, estas duoble pli doloriga ol la granda…

            Anstataŭ liberigi lin de la krabo, Peĉjo amuziĝis.

            – Vi bele aspektas, markizo! Ĉi krabo sur la vosto multe pli belas ol la ruĝa rubanda banto – kaj lasis ĝin kiel ĝi estis.

            Peĉjo iris por ekzameni la mortantan polpon, nun ĉirkaŭatan de la kuraĝaj militistoj. Ĉimomente li vidis la Vicgrafon, kiu malsupreniras de la masto kun la blateto ene de la cilindra ĉapelo.

            – Mi opinias, ke ĉi blateto devas esti giganta Balabera de la Okcidentaj Indioj, – li komencis klarigi.

            La knabo furioziĝis.

            – Kaj mi opinias, ke sinjoro Vicgrafo estas perfekta stultulo. Ĉu por trovi blaton mi sendis vin al la masto?

            – Vi pravas! – diris la Vicgrafo, kaj li manfrapis la frunton. – Mi tute forgesis vian rekomendon. Sed ne gravas, mi reiros tien kaj tuj kiam la princaj trupoj sin montros malproksime, mi signalos.

            – Vi reiros, sed estas al la palaco, jes. Ĉu vi ne vidas, ke la princaj trupoj jam venis kaj Vostuleto jam estas savita? – kaj kune kun la markizo, li direktiĝis al la palaco.

            La Vicgrafo sekvis malantaŭe, blato enmane. – Ĉu ĝi estas “Balabera” aŭ “Stylopyga”? Kia domaĝo, ke la libro de Sinjorino Benta estas tiel malproksima… – li pensis, kun la frunto plena je sulkoj.

            Alveninte al la palaco, ili trovis la pordojn fermitaj. La pordisto diris al ili, ke la geedziĝo jam komenciĝis. Peĉjo ĝeniĝis.

            – Ĉi tio estas malbone! Ĉu mi devos ĉeesti la geedziĝon de Nazulino ĉi tie sur la strato? Malfermu la pordon! – li ordonis al la pordisto.

            – Nur laŭ ordono de la princo, – respondis ĉi tiu. Peĉjo preparis la katapulton; sed li ŝanĝis opinion kaj li diris al mara vermo, kiu paroladis kun la pordisto:

            – Amiko, faru al mi komplezon trairi la serurtruon kaj iru kaj diru al la princo, ke la pordo estu malfermita tujtuje, ĉar mi atendas ĉi tie sur la strato…

            La vermo iris kaj Peĉjo, scivola por scii tion, kio okazas, grimpis al unu el la fenestroj por rigardi internen. Kaj vidis ĉion.

            Li vidis la superban Nazulinon en sia markolora robo kun la fiŝetoj. Sur la kapo ŝi portis diademon kun la plej raraj perloj de la sep maroj, kaj en la mano skulptitan perlamotan sceptron.

            Flanke, la princo marŝadis kun sia mirinda reĝa mantelo, farita el la plej maloftaj skvamoj. Malantaŭe venis Emilja kun sia robo kun trenaĵo, brakenbrake kun tre serioza sinjoro Paguro. Li kunportis enmane pleton el skvamoj, kie ripozis la krono, por kroni la princon. Post pli forta atento, Peĉjo vidis, ke la krono estas la amela kringeto, kiun la knabino sendis al li kiel donacon.

            – Nazulino tre bonŝancas! – li murmuris al si mem. – Ŝi trovis edzon, kiu, krom esti princo havas bonegajn ideojn…

            Ĉe la unuaj ŝtupoj de la trono, la gefianĉoj eksupreniris paŝon post paŝo, dum sonadis la plej belan imageblan muzikon. Estis sirenaj voĉoj, kiuj venadis de ĉiuj partoj de la oceano. Peĉjo, kiu neniam vidis sirenon, tre surpriziĝis kaj pensis: “Kio pri la malsaĝa avinjo, kiu ne kredas je sirenoj?” Subite la princo haltis, kvazaŭ iu movus ĉe lia piedo. Li rigardis malsupren kaj vidis la vermon de la mesaĝo. Li tre bone komprenis tion, kion ĝi diris. Li sin turnis al Nazulino kaj klarigis:

             – Peĉjo, la Vicgrafo kaj la Markizo ĵus alvenis.

            – Bonege! – diris la knabino kaj manfrapis. – Sed nun ni devas rekomenci la feston ekde la komenco, kontraŭe Peĉjo ĉagreniĝos.

            Nazulino jam estradis pri ĉio en la regno. Ŝia deziro valoradis kiel ordono, kaj la princo tuj haltigis la feston por rekomenci ĝin. Ĉiuj reiris al sia posteno, seriozeme kaj atendis, ke Peĉjo, la Markizo kaj la Vicgrafo eniru kaj okupu la sidlokojn rezervitajn por ili. La pordoj de la palaco fine malfermiĝis kaj la tri aventuruloj aperis. Emilja tuj rimarkis ion strangan sur la vosto de la Markizo.

            – Kion Vostuleto havas sur la vosto? – ŝi demandis, kaj pli atente rigardis. – Ŝajnas, ke la rubanda banto fariĝis krabo… kaj kuris por pli bone vidi. Kiam ŝi rimarkis, ke vere estas krabo, ŝi svenis pro honto – Ah!…

            Ekestis konfuzego. La tuta kortumo kuris por helpi ŝin.

            Rapide alvenis doktoro Heliko, kiu trankvile palpis al ŝi la pulson.

            – Ŝi  ne mortas, ne! – li diris fine. – Nura sveno.

            – Kaj kiel veki ŝin? – maltrankvile demandis Nazulino. – Ĉu iu havas flakoneton kun etero ĉi tie?

            – Estas io pli bona, – diris doktoro Heliko. – Estas kraboj. Por veki svenintan estaĵon, nenio pli bonas ol meti krabon supre. Alportu al mi krabon!…

            La princo kriis: – Krabon! La regnon por krabo!…

            – Jen unu! – kriis Vostuleto, kaj li turnis la dorson al la kuracisto, tre ĝoja por sin liberi de la ĝenanta vosta orelringo.

            La kuracisto prenis la krabon kaj metis ĝin sur la nazo de Emilja. La pupo tuj suspiris.

            – Kie mi estas? – ŝi murmuris kaj malfermis la okulojn, ankoraŭ duonsveninta.

            – Ĉu vi fartas pli bone? – demandis la kuracisto.

            – Iomete… Sed miaj okuloj ne bone vidas. Mi vidas ĉion strange, kvazaŭ la mondo estus plena je kruroj…

            Estis la kruroj de la krabo ankoraŭ pendantaj sur ŝia nazo! La kuracisto ridis kaj elprenis la “kuracilon kun kruroj”, metis ĝin en la poŝon  kaj diris:

            – Kuracisto devas esti prudenta, mi povas bezoni ĝin…

            Post kiam la okazaĵo finiĝis, la festo devis rekomenci. La respondeculo pri la ceremonio alvenis – alia Paguro, tre respektata en la regno pro siaj ruzaĵoj. Li estis invitita ne nur por fari la geedziĝon, sed ankaŭ por kroni la princon per la fama kringeto kun diamantoj.

            – Ni rekomencu de la komenco! – estis la ordono de la princo.

            Kaj ĉio rekomenciĝis de la komenco. La sirenoj ripetis la belajn kantojn, kiujn ili jam kantis, kaj la gefianĉoj ripetis la marŝon per malrapidaj paŝoj al la geedziĝa trono! Dum ili marŝadis, pluvo de perla pulvoro falis sur ilin. Ili supreniris la tronon. Ili sidiĝis. La respektinda Paguro prononcis la sakramentajn vortojn kaj geedzigis ilin, bone geedzigintaj. Manfrapadoj krevis, kaj huraoj kaj la ordinaraj gratuloj. Nazulino estis princino, finfine!

            Nun la Paguro devus kroni la princon. Li respekteme parolis aliajn sakramentajn vortojn kaj finis petis la kronon. Sed… kie estas la krono? Ĝi malaperis!

            – La krono malaperis! – murmuris la nobelo kiu tenis la pleton, pli pala ol paperfolio. – Iu ŝtelis la kronon!…

            – Bandito! – roris la princo, kaj, kaptata de subita koler-eksplodo, iris kontraŭ la nobelo. – Kiel vi perdis la plej riĉan juvelon de mia trezoro? – kaj per la sceptro batis lin sur la kapon.

            Okazis tumultego. La tuta kortego disiĝis pro teruro. Ĉiuj sciis, ke kiam la princo batas iun per la sceptro, tio estas signo de la fino de la mondo, pli danĝere ol ŝtormo en la maro. Nazulino kaj ŝiaj kunuloj opiniis plej bone ankaŭ malaperi.

            Ili kuris de tie kaj alvenis en la bieneto de Sinjorino Benta tute malsekaj. Tuj kiam ili haltis por spiri, Emilja turnis sin al la knabino kaj diris:

            – Mi vidis ĉion, Nazulino! Mi ĵuras, ke mi vidis! Tiu, kiu manĝis la kronon de la Princo… estis Vostuleto!

Visitas: 375