Monteiro Lobato en Esperanto – 01

La Bieneto de la Flava Pego

Sepa Parto: Vizaĝo de Strigo

Tradukis: Jorge Teles

 1 – Unuaj aranĝoj

            Sinjorino Benta instruadis al Peĉjo kiel tondi la ungojn de lia dekstra mano, kiam Emilja aperis ĉe la pordo kaj palpebrumis al li per siaj novaj bluaj silkaj okuloj, broditaj la antaŭan tagon. Peĉjo respondis per alia palpebrumado, kiu en la lingvo de “palpebrumo” (kiel la pupo kutimis diri) signifas: “Kio novas?”

            – Nazulino vokas! – respondis Emilja tiel mallaŭte, ke Sinjorino Benta nenion rimarkis.

            – Por kio? – demandis la knabo ankoraŭ en la lingvo de “palpebrumo”.

            – Por helpi ŝin ordigi la ĉambron kaj savi la Vicgrafon.

            Ĉi-foje sinjorino Benta kaptis la vorton “ordigi” kaj, levante siajn okulvitrojn al la frunto, demandis:

            – Ordigi kion, Peĉjo?

            – Nenion, avinjo. Simpla festeto, kiun ni faros por niaj geamikoj el Mirlando.

            – Ĉu vi diras, ke ni havos la princon kaj ĉiujn marbestetojn ĉi tie denove?…

            Peĉjo ridis.

            – Vi ne komprenas ĉi tion… mi diris: geamikoj de Mirlando, ne de la Regno de la Klaraj Akvoj. Ne estas la samo.

            – Nu, iru por vidi viajn geamikojn – diris Sinjorino Benta post kiam ŝi finis tondi la ungojn – sed unue lavu vian vizaĝon. Vi manĝis mangon kaj havas du flavajn lipharojn.

            – Estas intence, avinjo, – inventis la knabo. – Mi volas, ke ili pensu, ke mi estas la Grafo de la Mangaj Lipharoj!…

            Nazulino ne sciis tion, kion fari por savi la Vicgrafon, kiu falis malantaŭ la librobretaron antaŭ semajno. Tuj kiam Peĉjo aperis, ŝi kriis al li:

            – Venu por helpi la Vicgrafon. Mi povas vidi pecon de li en la fundo; certe parton de li formanĝis la longkruraj araneoj. Ni devas savi lin rapide – kaj vesti lin, ĉar la gastoj tuj alvenos.

            – Ĉu vi sendis la invitilojn?

            – Kompreneble, jes. Mi sendis per kolibro, kiu ĉiutage venas kisi la rozojn de la rozujo de Emilja. Mi aliris ĝin kaj diris: “Ĉu vi kapablas legi?” – “Jes mi scias!” – respondis la ĉarmuleto. – “Do prenu ĉi tiujn leterojn per la beko kaj iru por doni ilin al la adresatoj.” Kaj ĝi prenis la leterojn kaj foriris!…

            – Al kiu vi sendis invitilojn?

            – Al ĉiuj – al Cindrulino, Neĝulino, Eta Polekso, Ruĝa Ĉapeto, Ali Babo, la Kato piedvestita per botoj – ĉiuj!

            – Ĉu vi ne forgesis Peter Pan?

            – Kompreneble, ne. Nek Aladinon nek la veran Holivudan Katon. Eĉ Blubarbulon mi invitis.

            Peĉjo ne ŝatis la ideon.

            – Mi opinias, ke ni ne devas inviti ĉi monstron. Avinjo mortos pro timo.

            – Ne gravas, – diris la knabino. – Mi sendis al li tre sekan invitilon, sed se li venos, ni fermos la pordon ĝuste antaŭ lia nazo – Pa!… Mi invitis lin, ĉar mi volas konfirmi ĉu la barbo estas vere blua kiel oni diras. Sed ni devas iri por savi la Vicgrafon.

            Peĉjo helpis ŝin treni la bretaron, por ke ili povu “fiŝkapti” la pecon de la Vicgrafo per la balailtenilo. Li ne estis rompita; tamen li estis pli ŝima ol antaŭe – tute malpura pro polvo kaj araneaĵoj…

            – Nun li estas kompleta saĝulo! Onklino Nastasja ne kredas je saĝulo, kiu sin banas, sin razas kaj sin parfumas. Ŝi diras, ke vera saĝulo estas tiu – tre malpura.

            Post duona purigado, la Vicgrafo ricevis ordonon resti ĉe la fenestro kun la binoklo de sinjorino Benta por gvati la vojon.

            – Tuj kiam polvaro aperos tie, sciigu min. Nun mi devas serĉi Vostuleton.

            Vostuleto venis kontraŭvole kiel kutimo, ĉar li estis devigata interrompi maniokan manĝadon. Peĉjo ligis la faman ruĝan rubandon ĉirkaŭ lia vosto kaj pendigis du arakidajn orelringojn sur liaj oreloj.

            – Vi restos ĉe la pordo por akcepti la gastojn. Tuj kiam iu alvenos kaj frapos, malfermu, demandu kiu estas kaj anoncu: – Sinjoro Tiulo aŭ Sinjorino Tiulino! ” Sed kondutu bone kaj ne manĝu la orelringojn kiel je la antaŭa fojo.

            La pupo estis en granda ekscitiĝo kaj balais la plankon kun peniko kiel balailo,  sur la loko malpurigita de verda ŝimo de la Vicgrafo. Nazulino skoldis.

            – Sufiĉe, Emilja! Kontraŭe vi truigos la plankon de avinjo. Duŝu vin kaj vestu vian robon de fruktoĝardena koloro, plenan je oranĝoj. Ne forgesu ruĝigi vian visaĝon. Vi aspektas iomete pala hodiaŭ.

            La pupo, tek, tek, tek, tre sinmontrema, iris por vesti sin.

            Tuj post kiam ŝi foriris, la Vicgrafo, jam ĉe la fenestro kun la binokloj, anoncis per raŭka voĉo de ŝima saĝulo:

            – Mi povas vidi iom da polvo tie!

            – Ankoraŭ ne, Vicgrafo! Estas tro frue. Unue ni devas lunĉi. Nur post nia reveno vi ekvidos polvon.

            La lunĉo, kiu jam estis sur la tablo, tuj malaperis. Antaŭ tiom da hasto, Sinjorino Benta demandis:

            – Kiun petolaĵon ni havos hodiaŭ, Nazulino?

            – Preferinde ne paroli, avinjo! Estos bela festo, la plej bona el ĉiuj. Nur reĝoj kaj princoj kaj princinoj kaj feinoj…

            – Do, – diris la sinjorino, – mi devas skribi leteron al mia filino Antonika, pro tio ne bruu tro multe. Lasu min sola en mia ĉambro.

            – Jes, avinjo, sed vi devas spioni iom de la festo – nur iomete, ĉu? Tra la serurtruo. Faru tion, kiam vi aŭdos grandan aplaŭdon kaj indianan himnon.

            La kompatinda maljunulino montris mienon de iu, kiu ne bone komprenas tiom da malordo. Nazulino bezonis klarigi ĉion. La palmoj kaj la himno de la militistaj indianoj, speciale verkita de Emilja, devos saluti la alvenon de Peter Pan, fama knabo, kiu decidis ne kreski kaj je la unua fojo vizitos la bieneton. Sinjorino Benta promesis, ke ŝi spionos.

            Reveninte al la festĉambro, Nazulino kriis al la Vicgrafo:

            – Jen la horo! Nun vi devas komenci.

            La kompatinda saĝulo, kiu dormetis sur la binoklo, vekiĝis, rigardis la vojon kaj diris:

            – Mi sukcesas vidi iom da polvo tie!…

            – Ĉu eta polveto aŭ ega polvego? – demandis Emilja. – Se estas ega polvego, mi vetas, ke venas Piedo-de-Vento.

            Nazulino sulkigis la brovojn.

            – Mi ne invitis Piedon-de-Vento, Emilja, mi eĉ ne konas ĉi rolulon.

            – Tamen mi konas, – diris la pupo. – Mi verkas rakonton pri la granda princo Piedo-de-Vento, kiu estas la plej granda polvo-levisto, kiu ekzistas. Iam, kiam li havis nur tri jarojn, tri monatojn, tri tagojn kaj tri horojn…

            – Malfermu la kranon de viaj sensencaĵojn, Emilja! Historio, nur vespere. Ĉu vi ne rimarkas tion, ke la unua gasto ĵus alvenas?

 

2 – Cindrulino

            Kaleŝo haltis en la korto. La markizo de Vostuleto iris por demandi kies ĝi estas. Poste li malfermis la pordon kaj anoncis:

            – Fraŭlino Cindrulino, la princino de la flakonecaj botoj!

            – Kiel vi estas stulta! – diris Nazulino. – Cindrulino estas edziniĝinta kaj ne portas “flakonajn botojn”. Flakonecajn botojn vi ricevos sur la muzelo…

            Kaj ŝi iris por akcepti la faman princinon, al kiu ŝi riverencis kaj diris:

            – “As-Salamu Alaikum!”

            Cindrulino admiris tiun orientan salutmanieron, kiun Nazulino lernis en volumo de Mil kaj Unu Noktoj, kaj ankaŭ komprenis multajn orientajn aferojn, ĉar ŝi iris al multaj festoj de princo Kodadad kaj aliaj. Ŝi respondis en la sama lingvo: ” Alaikum As-Salamu! ”

            – Bonvolu sidiĝi, princino! – diris la knabino kaj ŝi indikis seĝon kies dorso estis markita per la inicialo C per grandaj oraj literoj – literoj eltranĉitaj el oranĝa ŝelo de Peĉjo. Poste ŝi faris la enkondukojn:

            – Permesu al mi, sinjorino Princino, prezenti mian kuzon Peĉjon, la Grafon de la Mangaj Lipharoj, kaj mian amikinon Emilja, Markizinon de Vostuleto.

            Peĉjo salutis Cindrulinon per riverenco. Emilja, aliflanke, forgesis ĉiujn rekomendojn kaj iris sub la seĝon de Cindrulino por rigardi de proksime ĉu ŝiaj famaj piedoj estas la plej malgrandaj en la mondo. La knabino estis terurigita de tiu ĝeno; Cindrulino tamen tre amuziĝis. Ŝi metis Emiljan sur la genuoj kaj diris:

            – Mi jam konas vian famon!

            La pupo tuj monopoligis la princinon.

            – Ankaŭ mi scias vian tutan historion. Sed estas punkto, kiun mi ne bone komprenas. Temas pri la ŝuetoj. Unu libro diras, ke ili estis el kristalo; alia diras, ke ili estis el sateno. Finfine, mi vidas vin kun ledaj ŝuoj…

            Cindrulino multe ridis pri la demando kaj respondis, ke efektive ŝi iris kun kristalaj ŝuoj al la fama balo, kie ŝi renkontis la princon je la unua fojo. Sed ke tiuj ŝuetoj ne estis komfortaj, ili produktis kalojn; do ŝi nur portis ŝuojn el ŝamo.

            – Kaj je kia mezuro?

            – Tridek.

            – Tridek? – ekkriis la admirata pupo. – Do mia piedo estas multe pli malgranda, ĉar mia mezuro estas 3 – kaj tamen neniu ĉarma princo aperis al mi!…

            – Jes – diris la princino – sed li tamen aperos. Ne perdu la esperon, Emilja!…

            – Estas alia punkto, kiu kreas al mi dubojn – daŭrigis la pupo. – Kio okazis al viaj duonpatrino kaj fratinoj, finfine? Unu libro diras, ke ilin mortkondamnis la princo; alia diras, ke kolombo trapikis iliajn okulojn…

            – Tio ne okazis, – diris Cindrulino. – Mi pardonis ilin pro la damaĝo, kiun ili faris al mi – kaj hodiaŭ ili jam resaniĝis je malbono kaj vivas feliĉe en dometo, kiun mi donis al ili, tuj malantaŭ mia kastelo.

            – Tre bona vi estas! Se estus mi, mi ne pardonus! Mi estas malbona knabino. Onklino Nastasja forgesis meti koron ene de mi, kiam ŝi faris min…

            Nazulino opiniis, ke la babilado de Emilja daŭras tro longe.

            – Sufiĉe, Emilja, – ŝi avertis. – Tro paroli kun princino estas kontraŭ la reguloj de etiketo.

 

3 – Neĝulino

            En tiu momento la Vicgrafo kriis de la fenestro:

            – Mi vidas alian polvon tie!…

            – Sendube estas mia amikino Neĝulino, – diris princino Cindrulino. – Ŝi loĝas proksime al mi kaj kiam mi preterpasis la portalon de ŝia kastelo, mi vidis, ke ŝia kaleŝo jam atendadas.

            Kaj ŝi pravis. Minutojn poste aŭdiĝis tok, tok, tok. La markizo malfermis la pordon kaj anoncis:

            – Princino Ino de la neĝoj.

            Nazulino denove koleriĝis.

            – Neĝulino, stulta! – ŝi korektis kaj iris por ricevi la princinon. Ŝi faris la enkondukojn kaj proponis al la princino seĝon apud ŝia amikino Cindrulino. Neĝulino tuj rekonis Emiljan, kvankam estis la unua fojo, kiam ŝi vidas la faman pupon.

            – Mi kunportis donaceton al vi, – ŝi diris kaj elprenis paketon el sia mansako. – Estas magia spegulo, kiu respondas al ĉiuj demandoj. Jen.

            Ŝi malfermis la paketon ligitan per ora rubando kaj donis ĝin al Emilja. Kia ĝojo! La pupo ĉirkaŭbrakis la spegulon, kisis ĝin, vaporblovetis sur ĝi kaj poste viŝis ĝin per sia batista poŝtuko. Fine, ŝi ne rezistis la tenton eksperimenti la spegulon tuj tuj.

            – Diru al mi, sinjoro spegulo, kiu pupo rakontas la plej belajn rakontojn?

            – Estas la eminenta Markizino de Vostuleto! – respondis la spegulo per magia voĉo.

            Emilja suspiris. Kvankam ŝi nenion diris, Nazulino rimarkis ke tiu ĝemado estis pro malĝojo, ĉar ŝi jam estis edziniĝinta kaj pro tio ŝi ne rajtis edziniĝi kun la spegulo.

            Neĝulino rakontis la tutan historion de sia vivo kaj promesis veni pli ofte al la bieneto por ludi kun la knabino kaj la pupo. Ŝi ankaŭ promesis konduki la sep nanetojn, kiuj savis ŝin de la ungoj de la malbona duonpatrino.

            – Kie loĝas tiuj sep nanetoj hodiaŭ? – demandis Emilja.

            – Ili loĝas kun mi en la kastelo. Ĉio tie brilas kiel oro, ĉar ili estas la plej laboremaj estaĵoj en la mondo.

            – Ho! – diris la pupo – kial vi ne donacas unu el ili al onklino Nastasja? La kompatinda virino ĉiam plendas, ke ŝi estas maljuna kaj bezonas helpanton en la kuirejo.

            – Tute neeble! – respondis Neĝulino. – Ili estas sep, kaj se unu el ili foriras el la grupo rompiĝas la magio de la numero sep.

            En tiu punkto de la konversacio la Vicgrafo denove kriis de la fenestro:

            – Mi  nun vidas du polvojn malproksime!…

            – Ĉu du? – ripetis Neĝulino. – Certe estas Blanka Rozulino kaj ŝia fratino Ruĝa Rozulino. Ili ĉiam estas kune.

            Jes, estis ili. Tuj kiam la kaleŝo haltis ĉe la korto, Vostuleto, kun sia tuta stulteco, anoncis:

            – La Sinjorinoj Blanka Rozujo kaj Ruĝa Rozujo!

            Ĉi-foje Nazulino kaŝe pinĉis la porkidon. Poste ŝi akceptis la du princinojn. Blanka Rozulino diris tuj kiam ŝi eniris:

            – La Dormanta Belulino sendas mesaĝon, ke ŝi ne venos.

            – Kia domaĝo! – diris Nazulino. – Kial?

            – Mi ne scias. Mi supozas, ke ŝi prepariĝas por piki la fingron denove kaj dormi aliajn cent jarojn.

            Emilja tuj venis por demandi pri la urso, kiu sin transformis en princon kaj edziĝis kun Blanka Rozulino.

            La princino elkore ridis.

            – Se la urso fariĝis princo, kiamaniere li povas ankoraŭ ekzisti?

            – Mi scias tion, – respondis Emilja, tute senhonta. – Sed almenaŭ la felo devas ekzisti. Mi tre volus vidi ursan felon, kiu fariĝis princo…

            Poste Emilja diris, ke ŝi konas ilian historion kaj ke ŝi tre koleras pri la kruelaĵoj de la longbarba nano.

            – Vi volis esti bonaj al ili kaj… (aj!… ne pinĉu min, Nazulino!) kaj la azenulo reagis perverse.

            – La nanoj estas danĝeraj etuloj, – diris Ruĝa Rozulino. – Se kelkaj el ili kondutas kiel anĝeloj, kiel tiuj sep en la kastelo de Neĝulino, aliaj estas veraj diabloj. Estas tre danĝere trakti kun ĉi homaĉoj.

 

4 – Eta Polekso

            La Vicgrafo denove kriis:

            – Iom da polveto venas tiel malgranda, ke ĝi aspektas de muso!…

            – Kiu povus esti? – ekkriis la princinoj, tuj post interrompo de la konversacio.

            Tuj poste audiĝis tik, tik, tik, ĉe la pordo, kaj Vostuleto anoncis:

            – Guta hometo kun botoj pli grandaj ol li!

            – Eta Polekso! – kriis la princinoj – kaj ili pravis.

            Ĉiuj forgesis tion, ke ili estas famaj princinoj, kaj kuris por ricevi la malgrandan heroon.

            Li estis la estro de la konspiro de la mirindaj geherooj por fuĝi de la ŝimaj libroj de Sinjorino Blatino. Ĉiuj herooj devus vivi novajn aventurojn en la bieneto de sinjorino Benta. Eta Polekso jam fuĝis antaŭe, kaj, kvankam li estis kaptita, li preparis novan fuĝon – de li kaj de pluraj aliaj. Emilja iĝis sinmontrema kiel neniam antaŭe.

            Ŝi alproksimiĝis al la heroo kaj ne plu lasis lin. Ŝi sidigis lin sur la genuoj kaj petis ke li rakontu sian tutan vivon.

            Poste ŝi kondukis lin al sia pupĉambro por montri la ludilojn.

            – Unue demetu viajn botojn. Mi eĉ ne scias, kiel vi kuraĝas marŝi kun tiom da pezo sur viaj piedoj…

            – Estas pro tio, ke sen ili mi nenion valoras. Mi estas tro malgranda kaj malforta, sed kun ĉi botoj mi ne timas eĉ giganton.

            – Kio pri elefanto?

            – Nek elefanton, nek hipopotamon, nek rinoceron, nek ĝirafon, nek perversan nanon, nek serpenton…

            – Kio pri aligatoro? – demandis la pupo, por kiu aligatoro devus esti la monstro inter la monstroj.

            – Nek aligatoron nek ion ajn. Ĉiu paŝo de ĉi boto iras sep leŭgojn. Ĉu vi opinias, ke aligatoro kapablas atingi min?

            Mirinde! – diris Emilja, en ekstazo. – Se mi estus vi, mi lasus ilin ĉe ni en la bieneto dum unu semajno. Kia festo! Ni povus ludi la tutan tagon kaj esti samtempe ĉi tie kaj tie…

            De la botoj ili pasis al la ludiloj. Ŝi montris al li kolekton da koloraj fazeoletoj, ricevitaj de onklino Nastasja, la penikon de araba gumujo, kiu servis kiel balailo kaj mil aĵojn. Eta Polekso ŝatis ĉion, precipe malnovan pipon, kiu apartenis al onklino Nastasja – pipo sen la tubeto. Li tiom ŝatis, ke la pupo diris:

            – Nu, se vi ŝatas, prenu ĝin, mi petos alian. Sed, pardonu min pro la scivolemo, por kio vi volas tiun pipon?

            – Por kaŝludi – respondis la hometo, kaj li saltis enen de la pipo kaj estis tiel bone kaŝita, ke neniu povus eltrovi lin.

            Emilja estis tre profitema. Ŝi ŝatis ricevi donacojn, sed ne doni. La nura donaco, kiun ŝi donis en sia tuta vivo, estis tiu pipo. Malgraŭ tio, poste, kiam ŝi memoris la pipon, suspiro venis al ŝi.

            Subite ili aŭdis ke granda tumulto eksplodis en la vizitĉambro. La pupo kuris por vidi tion, kio okazas. Ŝi trovis Neĝulinon tre timema kaj ŝi diradis al Vostuleto:

            – Ne malfermu! Estas tiu perversulo, kiu mortigis ses virinojn!…

 

5 – Blubarbulo

            Neĝulino eĉ koleris kontraŭ Nazulino.

            – Kial vi invitis tian monstron al nia festo? Se mi scius ke li estus ĉi tie, mi ne venintus.

            La knabino pardonpetis kaj diris ke ŝi ne rezistis la tenton kontroli ĉu lia barbo estas vere blua kiel diras la rakonto. Kaj diris al la princinoj por ne timi, ĉar Vostuleto ne malfermos la pordon. Kaj scivolema rilate tiun barbon, ŝi kuris por rigardi tra la serurtruo.

            – Ĝi vere estas blua! – ŝi ekkriis. – Blua kiel ĉielo!… Malbelega monstro! Kaj li havas ĉirkaŭ la talio zonon kun ses virinaj kapoj…

            Nekapablaj rezisti al la scivolemo, la princinoj ankaŭ decidis gvati.

            Cindrulino observis:

            – Vere strange! Mi ĉiam supozis, ke la frato de lia sepa edzino mortigis lin…

            – Nur ke li ne mortigis lin tute mortigita, – klarigis Emilja. – Alian tagon okazis la samo ĉi tie en la bieneto, onklino Nastasja mortigis kokidon, sed ne mortigis tute mortigita kaj subite ĝi fuĝis al la korto…

            Blubarbulo furioziĝis, ĉar oni ne permesis lian eniron. Li pugnobatis la pordon plurfoje kaj minacis edziĝi kun ĉiuj princinoj. Emilja perdis la paciencon; ŝi metis la buŝon en la serurtruon kaj kriis:

            – Nu, edziĝu se vi kapablas! Mi sendos la princon Piedo-de-Vento por blovi vin ĝis la malproksimaĵoj de Judaso. Farbu la barbon nigre, jen la plej bona ago, strigomienulo!

            Blubarbulo turnis sian dorson kaj ekiris, furioza, grumblanta kiel maljuna nigrulino.

            Tuj poste, alvenis Aladino kaj ili lin ricevis kun granda entuziasmo. Ĉiuj volis vidi lian sorĉan lampon kaj lian magian ringon. Emilja tute senhonte petis al li la lampon.

            – Ne estu petema, Emilja! – avertis la knabino, kiu puŝis flanken la pupon.

            – Ne estas vera donaco, Nazulino. Estas pruntedonaco; poste mi redonos ĝin al li.

            Aladino estis bela junulo. La princinoj ĉirkaŭis lin per tiom da festoj, ke se iliaj edzoj ĉeestus, certe ili iĝus ĵaluzaj.

            Poste venis la Kato piedvestita per Botoj. Nazulino kaj Emilja profitis la okazon por rakonti al li la tutan historion de la falsa Holivuda Kato, kiu sin prezentis kiel lia kvindekpranepo.

            – Cinika mensogo! – diris la Kato. – Mi neniam edziĝis. Mi ne havis filon, des malpli kvindekpranepon!

            Eta Polekso venis por flustri ion ĉe la orelo de la Kato – certe ion pri la komploto kontraŭ Sinjorino Blatino. Emilja klopodis por aŭskulti, por kapti ion, sed tute senutile, ŝi ne sukcesis.

            Ĉimomente Cindrulino batis la manon sur la frunton kaj ekkriis kun timo:

            – Ĉieloj! Mi forgesis mian magian sorĉobastonon sur la litotableto. Mi timas, ke iu malbona ĝino aperos tie kaj ŝtelos ĝin…

            Tuj la Kato kaj la Eta Polekso sin proponis iri al la kastelo serĉe de la sorĉobastonon. Cindrulino akceptis, kun rideto, kaj trankviliĝis.

            Minutojn poste ili revenis, ambaŭ kun la bastono, ĉiu tenante ĝin per unu pinto. Tiom multe ĝojis la princino, kiu kisis la du sur la frunto. Emilja insiste petis al Cindrulino ke ŝi donu la sorĉobastonon, almenaŭ por teni ĝin dum kelkaj momentoj.

            Tiome ŝi insistis, ke Nazulino riproĉis ŝin.

            – Se vi daŭrigos per ĉi petado, mi pinĉos vin, ĉu vi aŭdas? – ŝi diris ĉe la orelo de la pupo.

            La pupo montris beketon pro malkontento. Ruĝa Rozulino konsolis ŝin, metis ŝin sur la genuoj kaj promesis sendon de sako da donacoj, unu pli bela ol la alia. Kaj ŝi komencis diri, kiuj donacoj ili estos, kiam la pordo malfermiĝis kun bruego. Nova rolulo alvenis, tre afliktita, kun la mieno de iu kiu fuĝas de persekutanto.

            Li eniris, fiksis la pordostangon sur la pordosojlo kaj ankoraŭ firmigis ĝin per siaj ŝultroj, kun la okuloj larĝaj pro timo.

            – Ali Babo! – ekkriis Cindrulino, kiu konis lin pro la baloj ĉe la kastelo de Princo Kodadad.

            La junulo turnis la okulojn al ŝi, kvazaŭ petante ke ŝi silentu.

            – La kvardek rabistoj sciiĝis, ke mi venos. Ili preparis embuskon en la korto de la bieneto kaj mi preskaŭ estis kaptata…

            – Kiel? – kriis Nazulino. – Ĉu Morgiana ne mortigis ĉiujn per bolanta olivoleo?

            – La oleo ne tute bolis, – respondis Ali Babo. – Ĝi estis nur varma kaj ne mortigi ilin. Ili resaniĝis kaj ekde tiu tago ili ĉasas min ĉie.

            Aladino saltis antaŭen kun la lampo en la mano.

            – Lasu tion al mi, ke mi jam “resanigos” ĉi friponojn! – diris. – Mi alvokos la Ĝino kaj en duonminuto li dispelos la kvardek rabistojn.

            – Kiaj teruraj vizaĝoj! – Nazulino diris kun la okuloj ĉe la truo de la porda seruro. – Ŝajnas, ke ĝuste sur la vizaĝoj falis la bolanta oleo. Ĉiuj ankoraŭ montras la  cikatrojn…

            Aladino frotis la manon sur la lampo. Iom da fumo ekaperis, kiu baldaŭ sin transformis en la Ĝino.

            – Amiko Ĝino, – li diris, – iru al la korto kaj dispelu ĉi kvardek banditojn, kiuj ĉiam persekutas mian karan Ali Babo.

            Neniu scias, kion faris la Ĝino, sed tuj poste en la korto, oni ne vidis spuron de unu rabisto, des malpli de kvardek kune! Ali Babo dankis Aladinon pro la bona faro.

            Ili brakumis unu la alian kaj ekde tiu tago ili iĝis la plej grandaj amikoj en la mondo.

 

6 – Aliaj gastoj

            Poste venis la Tajloro, kiu mortigis sep per unu nura frapo. Ankaŭ venis la brava Stansoldato, kiu post fandiĝo en fajro, fariĝis koro.

            – Kaj kiel vi fariĝis soldato denove? – demandis Emilja.

            – Feino legis mian rakonton kaj ploris per larmo tiel elkora, ke mi denove fariĝis soldato.

            – Kaj kio pri la baletdancistino kun rozkolora jupeto? Ĉu ŝi mortis en la fajro?

            – Ŝi mortis por ĉiame, – respondis la soldato, ŝajnigante ke li purigas la nazon, sed efektive viŝante la okulojn. La azenuleto supozis, ke ĉar li estas soldato li ne rajtas montri malforton kaj plori.

            Poste venis Malbela Anasido, la filo de tiu alia, kiu fariĝis cigno. Tuj kiam ĝi eniris, Emilja, kiu jam vidis onklinon Nastasja mortigi anason, rapide flustris ĉe ĝia orelo:

            – Ne foriru de ĉi tie, ne iru al la kuirejo, ĉu vi aŭdas? Tie loĝas nigra feino, kiu kompatas nek kokidojn nek anasidojn. Ŝi kaptas la kompatindulojn kaj tuj tordorompas al ili la kolojn. Ĉu vi scias por kio? Por baki ilin en la forno, imagu!…

            Tiom da ektimo sentis la anasidon, ke ĝi bezonis sin apogi al la muro, pli pala ol vaksa kandelo.

            Joĉjo kaj Margenjo ankaŭ aperis kaj ĉiuj ricevis ilin per festo. Emilja volis scii novaĵojn pri la osteto, kiun Joĉjo montriĝis al la sorĉistino, ĉiufoje, kiam ŝi diradis: “Joĉjo, montru vian etan fingron, ĉar mi volas vidi, ĉu vi dikiĝas.” Emilja opiniis ke, ĉar ili estis savitaj de tiu osteto, estis maljuste ne fari de ĝi kolĉenon por porti ĉirkaŭ la kolo.

            Poste alvenis Ŝeherezade, akompanata de ĉiuj herooj de la Mil kaj Unu Noktoj. Ĉar ili ne povis eniri la ĉambron, tro malgrandan por enhavi ĉiujn, ili devis resti ekstere.

            Nazulino, Emilja kaj la princinoj kuris al la fenestro, el kie ili sukcesis ĝui la vidadon de la Fiŝkaptisto kaj la Ĝino, la Sorĉa Ĉevalo, la princoj Kodadad kaj Ahmed, Sindbado la Maristo, Morgiana kaj amaso da sultanoj, sultaninoj, kalifoj kaj nubianaj sklavoj, nigraj kaj brilaj kiel ĵabutikaboj.

            – Kial vi ankaŭ ne alportis la birdon Roĥo? – demandis Emilja al Ŝeherezade.

            – Kia ideo! – respondis la princino kun rideto. – Por ke tiu kruelulo faligu rokon sur la domon de sinjorino Benta kaj frakasu nin ĉiujn, kiel ĝi faris al la ŝipo de Sinbad?

            Poste venis la grekaj herooj, la kuraĝa Perseo, kiu mortigis Meduzon, la heroa Tezeo, kiu mortigis Minotaŭron kaj eĉ la kapon de Meduzo, pikitan en la fino de bastono, plena je moviĝantaj serpentoj anstataŭ haroj. Tiom multaj estis la mirindaj roluloj, ke la korto de Sinjorino Benta tuj pleniĝis.

            Nazulino rigardadis kaj rigardadis, kun la plej granda ekstazo de sia vivo. Nur reĝoj kaj princoj kaj feinoj kaj nanoj kaj bonaj kaj malbonaj duonpatrinoj, kaj sorĉistinoj kaj magiistoj kun siaj cilindraj ĉapeloj, kaj ursoj, kiuj sin transformas en princojn, kaj lupojn kun teruraj dentegoj… Tamen Peter Pan ne aperis – kaj tio tre seniluziigis Peĉjon. Lia granda deziro estis ĝuste renkonti Peter Pan. Ĉiuj estis ĉe la fenestro, rigardante la spektaklon neniam antaŭe viditan en la mondo, kiam Emilja ekfilozofiumis.

            –  Mi pensas pri la senkorna bovino, – ŝi pensis. – La kompatindulino kutime kuŝas en la korto ĉiun posttagmezon. Ni imagu ĝian surprizon nun! Ĝi rigardas al unu flanko, vidas reĝon. Ĝi turnas sin, trovas nanon. Svingas la voston kaj tuŝas princinon. La kompatinda besto tute ne povas moviĝi. Se ŝi ne mortos pro timo, ĝia lakto povas iĝi seka – kaj morgaŭ Sinjorino Benta furioziĝos!…

 

7 – La eta krono

            Post kiam Nazulino kaj la princinoj laciĝis pro la vidado de tiuj mirindaĵoj, ili decidis danci. La pupo tuj klopodis por inviti la junulojn. Ŝi iris al la korto kaj invitis princon Ahmed, princon Kodadad kaj aliajn. Nazulino elektis Kodadadon antaŭ ol iu princino tion faru, kaj ekdancis kun li kvazaŭ ŝi estus princino el Oriento. Neĝulino dancis kun princo Ahmed. Ruĝa Rozulino elektis Ali Babo, kaj Blanka Rozulino, la Katon. Nur Cindrulino ne dancis por ne ruinigi siajn ŝamajn ŝuojn. Je tio la Vicgrafo, kiu ankoraŭ estis ĉe la fenestro, kriis:

            – Mi povas vidi iom da polvo tie… Ĉiuj ĉesis danci kaj murmuris: “Kiu estas?” Baldaŭ, post frapo al la pordo, Vostuleto anoncis la knabinon de la ruĝa ĉapeto.

            – Ruĝa Kufulino! – ĉiuj feliĉe ekkriis, ĉar ĉiuj tre amis la afablan infanon. – Hura! Hura!… – La knabino eniris, tre ruĝiĝinta ĉar ŝi venis piede, kaj diris:

            – Bonan posttagmezon al ĉiuj ĉeestantoj, forestantoj kaj parencantoj!

            Poste ŝi kisis Nazulinon kaj la pupon.

            – Unue – diris Emilja – mi volas scii vian veran nomon, ĉar iuj diras Ruĝa Kufulino kaj aliaj, Ruĝa Ĉapeto. Kiu pravas?

            – Mia vera nomo estas Ruĝa Kufulino, ĉar post kiam avinjo donis al mi la kufon, ĉiuj, kiuj vidis min iri al ŝia domo, diradis: “Jen iras la knabino de la ruĝa kufo!” Sed, kiel vi povas vidi, kelkfoje mi portas ĉapeton. Do vi povas nomi min Ruĝa Ĉapeto, aŭ Ruĝa Kufulino, aŭ eĉ Ruĝkufulineto.

            – Ni tre kompatis vian avinjon! – diris Emilja. – Vi ne povas imagi kiel ni malĝojis pri tio, kio okazis al ŝi! Diru al mi: ĉu via avinjo estis tro maldika?

            Ruĝa Kufulino surpriziĝis pro la demando – sed diris jes.

            – Ĉu tro maldika aŭ iomete maldika?

            – Tre maldika.

            – Do, mi ne komprenas tiun lupon – diris Emilja – ĉar tre maldika maljunulino ne estas manĝaĵo. Nur ostaro…

            Ĉiuj ridis pri la pupo, kaj Nazulino klarigis, ke la kompatinda Emilja estas asneca de naskiĝo. Je tio la horloĝo sonis la kvinan.

            – La gesinjoroj, – diris Nazulino, – estas invitataj al kafo. – Kaj turnante sin al la kuirejo:

            – Onklino Nastasja! Alportu tre bongustan kafon al ĉi tiuj eminentaj geamikoj.

            Kiam onklino Nastasja eniris en la ĉambro kun la kafopleto, ŝiaj okuloj larĝiĝis pro miro.

            – Ho Dio! – ŝi diris. – Mi ne scias, kie Nazulino eltrovas tiom da gravaj homoj kaj tiom da princinoj tiel belaj! La ĉambro similas al sennuba ĉielo…

            – Kiu ŝi estas? – demandis Neĝulino ĉe la orelo de la pupo dum la nigrulino verŝadis kafon.

            – Ĉu vi ne scias? – respondis Emilja kun petola vizaĝo.- Nastasja estas nubiana princino, kiu iam fariĝis kuiristino. Kiam aperos certa ringo, kiu estas en la ventro de certa fiŝo, ŝi fariĝos denove princino. Perdos sinjorino Benta, kiu neniam trovos pli bonan kuiristinon.

            Kiam onklino Nastasja venis por servi Nazulino, la knabino rimarkis ion hokitan sur ŝia jupo.

            – Kio estas tio, onklio Nastasja? Aspektas kiel eta krono.

            La nigrulino klinis sin.

            – Ho Dio! ŝi diris. – Ŝajnas sorĉo. Reĝa eta krono, jes… Mi iris al la korto por preni brullignon kaj mi apenaŭ povis marŝi pro la kvanto da reĝoj kaj feinoj kaj princinoj. Mi certe preterpasis etan reĝon kaj la krono alkroĉiĝis ĉe mia jupo. Mi tute ne volis tion, ne. Ho Dio!…

            – Mi konas ĉi kronon! – diris Ruĝa Rozulino. – Ĝi apartenas al mia bopatro, la potenca reĝo, kiu loĝas malantaŭ mia kastelo. Certe li vidis la grupon de Ŝeherezade kaj kuris pro alproksimiĝi kaj en la kariero li faligis la kronon. Kaj ŝi prenis la kroneton kaj metis en la poŝo por redoni al la posedanto.

            Ĉiuj trinkis kafon, escepte de Neĝulino. – Mi trinkas nur lakton. – klarigis la bela princino. – Mi timas, ke la kafo brunigos min.

            – Vi korekte agas. – diris Emilja. – Onklino Nastasja nigriĝis tiel, kiel ŝi estas, pro tio ke ŝi trinkas tro da kafo.

 

8 – La magia sorĉobastono

            Dum tiu tuta tempo Peĉjo, Aladino kaj la Kato piedvestita per Botoj staris flanke kaj paroladis pri bravaĵoj. Aladino rakontis la mil heroaĵojn de la mirinda lampo. Ĉar li ne volis perdi la disputon, Peĉjo rakontis la heroaĵojn de la fama katapulto. Fine ili ekkverelis.

            – Nu, venu ĉi tien iun tagon – diris Peĉjo – por vidi kiu kapablas fari pli, vi kun via lampo aŭ mi kun mia katapulto.

            – Mi vetas je mia lampo! – diris Aladino.

            – Kaj mi vetas je mia katapulto! – diris Peĉjo.

            La Kato intervenis.

            – Mi estos la juĝanto kaj poste mi defios ambaŭ. Mi volas vidi, kio valoras pli, ĉu la katapulto, ĉu la lampo, ĉu miaj botoj de sep leŭgoj!…

            Dum ili diskutadis kaj difinadis la daton de la konkurso, tre grava akcidento okazis en la ĉambro. La kompatinda Vicgrafo dormis supre de la binoklo, tiel bone dormanta ke, subite, plaf!… li falis sur la plankon. Li falis kaj restis senkonscie. La princinoj rapide helpis lin per akvo kaj korpaj masaĝoj.

            Tamen la kompatinda saĝulo ne venis al si mem, kaj okazis ĝenerala konsterno.

            – Plej bone estas transformi la Vicgrafon en ion, – sugestis Emilja, parolante al Cindrulino. – Tuŝu lin per la magia sorĉobastono, princino!

            Cindrulino opiniis la ideon bona. Sed unue necesas scii, en kion transformi la Vicgrafon. Nazulino pensis, ke li devas iĝi granda magiisto kun cilindra ĉapelo. Ruĝa Rozulino preferis ke li iĝu lupo. Finfine venkis la opinio de Emilja, kiu estis la plej praktika.

            – Onklino Nastasja bezonas pistujo por pisti salon. Oni povas transformi la Vicgrafon en pistujon! Almenaŭ li utilos al iu celo.

            La ideo aprobiĝis, la princino per la sorĉbastono tuŝis lin, dirante:

            – Aliaĵo iĝu, aliformiĝu, pistujo iĝu!

            Tuj la Vicgrafo fariĝis nova pistujo, ĝuste kiel onklino Nastasja volis. Unue la nigrulino miris. Poste ŝi diris:

            – Mi ne kuraĝos pisti salon en tiu malgranda pistujo! Mi pensas, ke iam ĝi estis la Vicgrafo kaj mi preskaŭ mortas pro kompato. Ĉiukaze mi dankas al Sinjorino Cindrulino pro la bela donaco.

            Kaj ŝi metis la etan pistujn sur breto, murmurante:

            – La mondo freneziĝas!.. Kiam mi pensus, ke la Vicgrafo havus ĉi finon? Ni nenion valoras en ĉi vivo. Kiam venas la tempo aliformiĝi, povas esti reĝo, povas esti Vicgrafo, ni vere aliformiĝas – kaj bone estas, kiam ni iĝas pistujo…

            En la balsalono ĉiuj ludadis pri transformi ion en alion. Cindrulino tuŝadis per la sorĉobastono kaj aliformis ĉion, laŭ la petoj. Emilja alportis ĉiujn siajn ludilojn por transformi ilin en aliajn, eĉ pli belajn. Poste ŝi sopiris je la malnovaj ludiloj kaj igis ilin reveni. Kaj ili ankoraŭ ludis ĉi ludon, kiam ili aŭdis strangan frapadon ĉe la pordo, tre malsaman ol la aliaj. La princinoj ektimiĝis.

            – Tio aspektas kiel lupa frapado! – diris la Ruĝa Ĉapeto, kaj ŝi iris por kaŝrigardi tra la serurtruo. – Estas ja la lupo! – ŝi kriis, kun larĝaj okuloj pro timo. – Ĝuste la perversulo, kiu manĝis avinjon…

            Okazis tumulto. Nazulino klopodis por trankviligi la princinojn.

            – Tio ne eblas. – ŝi diris. – La lupo, kiu manĝis la avinjon de Ruĝa Kufulino, mortis per hakilaj frapoj de la ĉasisto, tion diras la libroj.

            – Devas esti mistajpo, – asnece sugestis Emilja, kaj ankaŭ ŝi iris por gvati la lupon. – Jes, estas la lupo – kaj tre maldika! Oni bone rimarkas, ke li nutras sin nur per tre maljunaj maljunulinoj. Certe li scias, ke sinjorino Benta loĝas ĉi tie kaj…

            Ŝi ne sukcesis fini la frazon. Nazulino ekploris.

            – Kompatinda avinjo! – ŝi ĝemadis dum ŝi tordadis la manojn. – Okazos katastrofo, se la lupo ŝin formanĝas! Alvoku Peĉjon kaj la princojn! Kuru Emilja!…      Tamen nur kelkajn minutojn antaŭe, Peĉjo kaj la princoj iris al la korto por eksperimenti la lampon de Aladino. La knabinoj restis sen viro por helpi ilin.

            – Tuŝu ĝin per la sorĉobastono kaj transformu ĝin en pulon – parolis Emilja, kaj ŝi jam preparis la ungon por mortigi la pulon.

            – Neeble! – afliktite kriis Cindrulino. – Necesus malfermi la pordon kaj la lupo povus kapti min.

            Dume, la lupo daŭre batis, tok, tok, tok, ĉiufoje pli furioze. Poste ĝi komencis grati la pordon kaj ĝin spliti.

            Vostuleto tremadis kiel marmelado; anstataŭ helpi la princinojn savi sin, li pli malhelpis. Li alkroĉiĝis al la jupo de Neĝulino, kaj ŝi bezonis lin forpeli.

            – Nur la Vicgrafo povas savi nin! – kriis Emilja. – Saĝuloj scias la rimedojn por ĉio.

            Ŝi diris kaj kuris por preni la etan pistujon, por ke Cindrulino denove transformu ĝin en Vicgrafon. Cindrulino, trememe tuŝis la sorĉobastonon kaj la Vicgrafo aperis denove, kapturnita kaj timigita. Nazulino klarigis pri kio temas kaj montris la pordon.

            – La lupo rompas la pordojn. Unu minuton plie kaj li eniros ĉi tien. Zorgu por trovi manieron savi nin, Vicgrafo!…

            Tuj kiam la knabino finis eldiri ĉi vortojn, la lupo eltiris tabulon kaj enŝovis la nazegon tra la truo kaj flaris la aeron.

            – Hm… Hm!… Mi flaras avinjon de homoj… – li grumblis.

            Tio estis tro. Nazulino svenis. Antaŭ tio, ankaŭ la princinoj svenis. Emilja restis en la ĉambro sola kun la Vicgrafo.

            – Nu, Vicgrafo! Faru ion! Moviĝu!…

            Sed la Vicgrafo ne moviĝis, kaj nur tiam Emilja rimarkis, ke li sin transformis en Vicgrafon nur de la talio supren, daŭre estante pistujo de la talio malsupren.

            Pro la hasto kaj nervozemo Cindrulino tuŝis lin nur per duona sorĉobastonadon…

            – Kaj nun! – diris Emilja, gratante la kapon kaj pensante al si mem, ĉu ankaŭ al ŝi ne indus sveni.

            Kaj probable ŝi tion farus, se la lupo en tiu momento ne deŝirus alian tabulon kaj ne ŝovus preskaŭ duonan korpon en la ĉambron. Vidante, ke la monstro vere eniras, Emilja kriegis per la tuta forto de siaj pulmoj:

            – Helpu, onklino Nastasja! La lupo vere eniras kaj manĝos sinjorinon Benta…

            Aŭdinte la kriojn, la nigrulino venis de la kuirejo kun la balailo kaj tre rapide ŝi forpelis la beston per tri bonaj balailofrapoj sur la muzelo.

            – Senhonta lupo! Iru al arbaro, kiu estas via loko. Sinjorino Benta ne estas frandaĵo por via beko, malpura hundo!…

            – Brave! – kriis Emilja manfrapante. – Vi estas tiel kuraĝa, ke vi eĉ meritas edziniĝi kun la birdo Roĥo.

            La nigrulino nur diris: – Anstataŭ diri sensencaĵojn, unue helpu min veki ĉi tiujn princinojn. Rapide alportu kruĉon da malvarma akvo, tuj…

            La unua kiu vekiĝis estis Nazulino.

            – Kio pri la lupo? – ŝi demandis, ankoraŭ kun kapturno kaj malforta vidokapablo. – Ĉu li manĝis avinjon? La nigrulino ridis per la grandaj lipoj.

            – Ho Dio! Kia ideo! La lupo nun devas esti en Eŭropo!… kaj ŝi rakontis tion, kio okazis.

            Poste ŝi vekis la aliajn. Ruĝa Ĉapeto, freneza pro ĝojo, ĉirkaŭbrakis onklinon Nastasja kaj promesis sendi al ŝi korbon kun kuketoj. La princinoj ankaŭ ĉirkaŭbrakis ŝin kaj promesis sendi verajn pistujojn kaj aliajn belaĵojn.

            Ĉimomente eniris la knabo kun la princoj.

            – Bela ago! – diris Nazulino. – Vi foriras por babilaĉi kaj lasas nin ĉi tie, solaj kun la bestoj… kaj ŝi ĉion rakontis.

            Aladino tre ĉagreniĝis pro tio, ke li perdis la okazon por montri la potencon de sia lampo kaj Peĉjo eĉ plie, ĉar li estis certa ke, per la katapulto, kun du ŝtonoj li igus la lupon fuĝi kiel vento.

            Kaj en tiu momento iu figuro eniris tra la fenestro kiel granda birdo – Peter Pan! Tuj kiam Peĉjo kaj la aliaj rekonis lin, audiĝis granda aplaŭdo, sekvata de la himno de la militistaj indianoj, komponita de la pupo. Sinjorino Benta, kiu ĵus finis la skribadon de sia letero, aŭdis la bruon kaj memoris la promeson faritan al Nazulino. Ŝi venis por spekti la feston. Ŝi eniris en la ĉambro.

            – Bonan tagon, sinjoro Peter Pan! Mi ĝojas scii, ke ankaŭ vi estas amiko de miaj genepoj – sed mi ne volas, ke vi faru por ili tion, kion vi faris por Wendy kaj ŝiaj fratetoj. Ne instruu ilin flugi, alie mi estos perdita. Se ili petolas la tutan tempo sen flugi, imagu se ili lernas kiel flugi…

            – Ĉu vi pensas, ke flugo estas danĝera? – demandis Emilja. – Se oni kunportas la ombrelon kiel paraŝuto, ne estas danĝere!…

            – Mi scias, ke ne estas danĝere, – diris la maljunulino. – Sed mi ankaŭ scias, ke se ili flugos, ili iros tre malproksimen kaj eble forgesos reveni.

            Peter Pan trankviligis ŝin. Li diris, ke ŝi ne bezonas timi, ĉar li instruos ilin flugi nur se li havos ŝian permeson.

 

9 – La foriro

            La horloĝo sonis la sesan.

            – Kiel malfrue! – diris Neĝulino. – Mi devas esti en la kastelo je la sepa por akcepti du princojn, kiuj venas por vespermanĝi kun ni.

            – Kaj ankaŭ ni, – diris Ruĝa Rozulino kaj Blanka Rozulino. – Ĉivespere nin vizitos la Blua Birdo.

            Cindrulino ankaŭ devis retiriĝi, do okazis vortico da brakumoj kaj kisoj kaj adiaŭaj vortoj – ĉio ege rapide. – Adiaŭ! adiaŭ! – diris Nazulino, – kaj ŝi pasis de la brakoj de unu princino al tiuj de alia. – Revenu denove, nun vi jam konas la vojon…

            Peĉjo, kiu multe flustradis al Peter Pan, adiaŭis lin:

            – Kiam vi revenos, klopodu por kunporti la krokodilon, tiu kiu manĝis kapitanon Hokon. Mi tre volus vidi tiun krokodilon.

            Al Aladino li memoris la defion:

            – Venu kun via lampo. kaj purigu ĝin bone, ĉu vi komprenas?

            Emilja iris de mano en mano. Neniam antaŭe ŝi estis tiel kisata kaj dorlotata. Kiam venis la momento diri adiaŭ al Eta Polekso, ŝi longe flustris pri Sinjorino Blatino kaj konsilis lin fuĝi denove kaj veni por kunloĝi en la bieneto.

            Post kiam ĉiuj foriris, la domo iĝis pli malplena ol iam ajn. En la salono, nur la du geknaboj kaj la pupo. En la korto, nur la senkorna bovino, kiu maĉadis pajlon kaj Vostuleto, kiu manĝadis maniokan radikon.

            La geknaboj interŝanĝis impresojn.

            – Tiu, kiun mi plej ŝatis, estis Neĝulino, – diris Nazulino. – Kiel bona kaj bela! Mi rakontis al ŝi, ke mi konis la araneon, kiu faris al ŝi la edziniĝan robon, kaj ŝi tre surpriziĝis. Ŝi pensis, ke Sinjorino Araneo mortis pro tiu akcidento al la kruro. Kiel ŝi estas blanka! Mi neniam imagis, ke povus ekzisti estaĵo tiel blanka. Aspektas kiel raspita kokoso…

            – Kaj al mi tre plaĉis la Kato Piedvesta per Botoj, – diris Peĉjo. – Aladino ŝajnis al mi fanfaronulo. Li pensas, ke lia lampo estas la plej granda gravaĵo en la mondo.

            Ĉimomente Emilja, kiu estis sub la tablo, kriis pro miro.

            – Rimarku tion, kion mi trovis! La lampo de Aladino! Pro la hasto, li forgesis preni ĝin…

            – Vi pravas! – ekkriis Peĉjo kun granda ĝojo. Li forgesis kaj nun la lampo estas mia!…

            – Kaj jen ankaŭ la magia sorĉobastono de Cindrulino! – kriis Emilja denove, kaj ŝi montris la altvaloran talismanon. Ŝi forgesis kaj nun ĝi apartenas al mi. Mi ludos per transformi ĉion la tutan tagon.

            – Kaj jen tio, kio estas malantaŭ la ŝranko! – kriis Nazulino. La botoj de sep leŭgoj de la Kato. Ili estas miaj – kaj mi volas scii kiu kaptos min!…

            Ĉiuj tri restis en la plej granda kontento, rigardante kaj rerigargante tiujn mirindaĵojn dum ili faris aventurajn projektojn, eĉ pli eksterordinarajn ol tiuj, kiujn rakontas la libroj. Dum la plej granda ravo, tamen, ili aŭdis malfortan frapadon sur la pordo, tuk, tuk, tuk…

            Emilja iris por malfermi ĝin. Estis blatino kun mantilo – la fama Fraŭlino Blatino…

            – Kion vi volas? – demandis Emilja.

            – Bonan tagon! – diris la maljunulino, kiu ŝajnigis ne rekoni la pupon; kaj ŝi sidiĝis por ripozi. – Mi estas Fraŭlino Blatino, tiu, kiu prizorgas ĉiujn rolulojn de la mirinda mondo.

            – Mi scias, – diris la knabino, kun lal manoj ĉe la talio; ŝi tuj antaŭvidis komplikaĵojn. – Kion vi volas?

            – Mi venis por preni la lampon de Aladino, la magian sorĉobastonon de Cindrulino kaj la botojn de la Kato. La frenezuletoj forgesis ĉi tiujn objektojn.

            Okazis ĝenerala seniluziiĝo. Emilja intencis mensogi kaj diri, ke tie estas neniu boto aŭ bastono aŭ lampo. Nazulino havis emon mordi la maljunulinon. Kaj Peĉjo eĉ rigardis la katapulton. Sed sinjorino Benta estis en la apuda ĉambro; kaj sinjorino Benta ĉiam insistis al la genepoj, ke ili respektu la pliaĝulojn. Do ili rezignacie devis transdoni la trezorojn.

            – Nu, prenu ilin, – diris Nazulino, kaj malfacile ŝi sin detenis. – Sed atentu, ke gravas, ke avinjo estas apude en la malgranda ĉambro. Ha, se ne estus tio…

            Fraŭlino Blatino nenion diris. Ŝi prenis la bastonon, la lampon, la botojn kaj ankaŭ la magian spegulon, kiun Neĝulino donis al la pupo. Ŝi indigneme sin preparis por foriri.

            Sed antaŭ ol ŝi atingis la pordon, Emilja eksplodis:

            – Vizaĝo de seka strigo! Vizaĝo de aligatoro kuirita kun vesperto kaj miksita kun faruno de harplena raŭpo, ah!… – kaj ŝi montris langon tiom longan, ke Fraŭlino Blatino suprenigis sian jupon kaj zorgis pri rapida malapero…

Visitas: 392