La Bieneto de la Flava Pego
Sesa Parto: La Holivuda Kato
Tradukis: Jorge Teles
1 – La historio de la kato
Nazulino ne sukcesis savi la princon. Kiam ŝi alvenis al la rivereto ĉe la fruktoĝardeno, ŝi neniun vidis. Ĉar ŝi estis certa, ke la princo savis sin, ŝi kuris hejmen kun entuziasmo por aŭdi la aventurojn de la Holivuda Kato. Ŝi alvenis, metis la katon sur sian genuon kaj diris:
– Nun vi devas rakonti al mi vian tutan vivon, ĉu bone?
– Jes ja, – respondis la kato. – Sed mi ŝatas rakonti rakontojn nur vespere. Tage ili perdas la ĉarmon.
– Ĉi-kaze promenu kaj kiam vesperiĝos, estu ĉi tie.
La kato eliris, vagis tra la tuta bieneto, ĉasis tri musojn kaj revenis vespere. Onklino Nastasja ekbruligis la lanternegon en la ĉambro. Poste ŝi diris: – “jam temp’ está”! Ĉiuj venis por esti ĉirkaŭ la eminenta rolulo; Sinjorino Benta sidiĝis sur la seĝo kun segitaj kruroj; Nazulino kaj Peĉjo sidiĝis en la hamako; Emilja iris al la genuoj de la knabino. Eĉ la Vicgrafo de Maizospikulo volis aŭdi la rakontojn. Nazulino kompatis lin; ŝi senpolvigis la ŝimon kaj metis lin en angulo de la ĉambro, ene de ladskatolo – por ke li ne malpurigu la plankon per la verda pulvoro. Tuj kiam ĉiuj enlokiĝis, Emilja diris:
– Komencu, Holivuda Kato! – Kaj la Holivuda Kato komencis.
– Ekzistis tre glora kato en Francio, kiu estis eskviro de la markizo de Karaba – tiel glora, ke ne ekzistas infano en la mondo, kiu ne konas lin.
– Ankaŭ mi! – kriis Emilja. – Estas la Kato piedvestita per botoj
– Ĝuste, knabino. Ĉi tiu fama kato estis la eskviro de la markizo de Karaba. Li ege egege egegege petolis, kiel vi scias, ĝis li edziĝis kun bela flava katino kaj havis multajn idojn. Ĉi tiuj idoj havis aliajn idojn. Ĉi tiuj aliaj idoj havis novajn idojn, kaj venis tiu aro da katoj, kiu neniam finiĝis, ĝis kiam mi naskiĝis.
– Tre bone! – ekkriis Nazulino. – Do vi estas pranepo aŭ prapranepo de Kato piedvestita per botoj?”
– Mi estas kvindekpranepo – diris la Kato – Sed mi ne naskiĝis en Eŭropo. Mia avo venis al Usono en la ŝipo de Kristoforo Kolumbo kaj fariĝis usonano. Mi konis mian avon. Li estis tre maljuna kato, kiu ŝatis rakonti rakontojn pri sia vojaĝo.
Emilja frapis la manojn.
– Rakontu, rakontu! Rakontu la rakontojn, kiujn li rakontadis. Rakontu al ni, kiel tiu Kolumbo eltrovris Amerikon.
La Holivuda Kato tusis kaj diris.
– Mia avo venis ĝuste en la ŝipo de Kristoforo Kolumbo, kiu nomiĝis “Sankta Maria”. Li venis en la ŝipkelo kaj dum la tuta vojaĝo li vidis nenion krom musoj. En la “Sankta Maria” estis pli da musoj ol puloj en puloplena hundo, kaj dum supre la maristoj batalis kontraŭ la ŝtormoj, mia avo luktis kontraŭ la musaro. Li ĉasis pli ol mil. Kaj li naŭzis pri musoj ĝis la punkto, kiam li ne povis vidi eĉ musan felon. Finfine la ŝipo haltis kaj li forlasis la kelon kaj supreniris kaj vidis belan sunon kaj belan maron kaj antaŭe landon plenan je palmoj.
– Do, estis Brazilo! – diris Emilja. – Ĉi tie estas la lando de palmoj, sur kiuj kantas la turdo!…
– Li vidis la landon plenan je palmoj, kaj sur la strando multajn nudajn indianojn, armatajn per pafarkoj kaj sagoj. Ĉiuj rigardadis la ŝipon kvazaŭ ili vidus ion ekster ĉi mondo. Estis la unua fojo, ke ŝipo aperis tie.
– Imagu, se ili vidus la trajnon!… – observis Emilja.
– Kolumbo, do – daŭrigis la kato – decidis elŝipiĝi kaj scii, kia tero estas, ĉar li dubis, ĉu ĝi vere estas Ameriko aŭ alia.
Li eniris en boato kaj iris al la plaĝo. Li saltis el la boato kaj vokis la indianojn.
La indianoj ne moviĝis, sed ilia estro kreis kuraĝon kaj paŝis antaŭen kaj alproksimiĝis al Kolumbo.
– Mi salutas vin, – diris Kolumbo, tre ĝentile, kaj li reverencis per la pluma ĉapelo.
– Estu bonvena! – respondis la indiano, sen forigi ĉapelon, ĉar li ne portis ĉapelon. Kolumbo tiam demandis:
– Ĉu la sinjoro povas diri al mi, ĉu ĉi lando estas Ameriko, kiun mi serĉadas?
– Perfekte! – respondis la indiano. Ĉi tie estas Ameriko, kiun vi serĉadas. Kaj mi jam scias tion, kiu vi estas. Vi estas iu Kristoforo Kolumbo, ĉu ne?
– Vere, mi estas tiu. Sed kiel vi divenis?
– Pro la maniero alveni! – respondis la indiano. – Tuj kiam vi enpaŝis sur la strando, mi sentis fortan baton en la koro kaj diris al mi mem: Jen sinjoro Kristoforo kiu venas, mi eĉ vetas!
Kolumbo antaŭenpaŝis por doni la manon al la indiano. Kaj la indiano turnis sin al siaj kunuloj kaj kriis:
– Ni estas eltrovitaj, kamaradoj! Jen Kristoforo Kolumbo, kiu venas por prizorgi niajn landojn. La malnova tempo malaperis. Ekde nun estos nova vivo – kaj okazos infera tohuvabohuo…
Je ĉi tiu punkto de la historio la Vicgrafo metis la kapon for el la ladskatolo kaj diris:
– Ne kredu tion! La eltrovo de Ameriko ne okazis tiamaniere, estis tre malsama. Mi legis la tutan historion de Kolumbo en libro de sinjorino Benta. Mi povas diri, ke la Holivuda Kato inventas tion.
– Li inventas nenion! – kriis Emilja. – Estis ĝuste tiele. La libro ne partoprenis de la vojaĝo kaj ne povas scii pli ol la avo de la Kato, kiu ĉeestis kaj ĉion vidis.
– Sed ĉi rakonto estas absurda! – kriis la saĝa Vicgrafo – Tio estas sensencaĵo!…
– Sensencaĵo estas via nazo, – kriis Emilja. Kaj ŝi turnis sin al la knabino:
– Nazulino, kial vi ne kovras la Vicgrafon?
Nazulino opiniis, ke la ideo estas bona; ŝi iris tien kaj metis la kovrilon sur la ladskatolo kun la Vicgrafo interne.
Post tio, la kato daŭrigis:
– Post ĉi okazaĵo, okazis multaj aliaj okazaĵoj, kaj plie multaj aliaj kaj aliaj, ĝis kiam mia avo edziĝis kaj mia patro naskiĝis, kaj mia patro edziĝis kaj mi naskiĝis.
– Kaj kie vi naskiĝis? – demandis Peĉjo.
– Mi naskiĝis en Usono, en Novjorko. La domoj tie estas tiel altaj, ke ili nomiĝas ĉielskrapantoj. Mi naskiĝis sur la kvardek-tria etaĝo de la plej alta el ĉiuj.
– Kvardek-tria! – murmuris Emilja. – Kia bela nomo! Se mi estus sinjorino Benta, mi baptus la senkornan bovinon kiel Kvardek-trian…
– Ne ĝenu, Emilja, lasu ke la kato parolu – avertis Nazulino. Kaj, turnante sin al la kato: – Ĉu ĉi tiuj domoj vere skrapas la ĉielon aŭ tio estas nur maniero diri?
– Jes, jes, – konfirmis la kato, – kaj kelkfoje eĉ trapikas ĝin. La ĉielo tie estas tute trapikita.
– Tio devas kolerigi Sanktan Petro, – diris la pupo. – Se mi estus li, mi altigus la ĉielon iomete supren.
Nazulino kovris la buŝon de la pupo per la mano.
– Do, mi naskiĝis en ĉielskrapanto – daŭrigis la kato – kaj mi kreskis surstrate. Mi estis la plej petola katido en Usono, tiu kiu plej ĉasis musojn. Post kiam mi kreskis, mi ĵetis min al la musoj kun tia furiozo, ke preskaŭ ĉiuj translokiĝis el la urbo. Iutage en mia menso venis la decido vojaĝi. Mi iris al la haveno, kie mi vidis multajn ŝipojn, kelkajn pli novaj, kelkajn pli malnovaj. Mi elektis la plej malnovan, pro la dedukto, ke ĝi devas esti pli plena je musoj. Mi eniris sen pagi bileton kaj iris al la kelo. Tuj kiam mi eniris, la musaro malaperis. Mi sukcesis kapti nur kvar.
La sekvan tagon mi kaptis dek. La trian tagon mi kaptis dudek. La kvaran tagon….
– Vi kaptis kvardek! – diris Emilja.
– Ne, nur tridek naŭ, – korektis la kato. – Kaj tiamaniere, dum dek kvin tagoj mi kaptadis musojn kaj ratojn. Fine de tiu tempo, dika kiel porketo, mi lasis ilin en paco. Ĝuste en tiu okazo okazis la katastrofo.
– Kia katastrofo?
– Atendu. Mi manĝadis la lastan muson, kiun mi manĝis en la ŝipo, kiam kriego okazis supre. Mi supreniris al la ferdeko por scii pri tio, kio okazas kaj vidis la kapitanon. Li diris, ke la ŝipo trafis rokon kaj tuj dronos.
– Ho, Dio! – diris onklino Nastasja, kiu dormetadis kaj vekiĝis ĉimomente. – Tio devas esti tre malĝoja okazaĵo…
– Jes, la ŝipo dronos, – daŭrigis la kato. – Kvazaŭ ĝi frakasintus la antaŭan flankon, kaj pro tio li trinkadas akvon kiel spongo. La maristoj kuris de loko al loko kiel frenezuloj. Iuj prenadis boatojn, aliaj ligadis savjakojn al la talioj, aliaj ĵetis sin en la akvon. Mi diris al mi: “Kaj nun, Kato, kio okazos al vi?” Mi pensis kaj pensis kaj finfine havis ideon. La sola savo estus igi ke iu ŝarko glutu min vivanta. Ili ĉirkaŭadis la ŝipon kun buŝoj malfermitaj kaj dentoj, kiuj aspektis pli kiel segiloj.
– Ho, Dio! – diris onklino Nastasja denove, kaj ŝi krucosignis sin. – Estas pro ĉi tiuj kaj aliaj okazaĵoj, ke mi neniam forlasos mian hejmeton…
– Mi havis tiun ideon – daŭrigis la kato – kaj komencis agi. Mi elektis la plej grandan ŝarkon kaj kiam li preterpasis proksime, mi saltis kaj profunde falis en lian gorĝon, kiel pilolo!
– Ĉu la dentoj ne skrapis vin? – demandis Emilja. – Ĉu ne frapis vin?
– Nenio! Mi falis en la ŝarkan gorĝon kaj pluiris laŭ ruĝa koridoro ĝis mi atingis la stomakon.
– Ĉu la stomako estis granda?
– Ĝi estis tiel granda kiel ĉi ĉambro – respondis la kato absolute senhonte.
Ĉimomente la Vicgrafo suprenpuŝis la kovrilon de la ladskatolo, elmetis la kapon kaj kriis:
– Ne kredu je tio! Estas mensogo! Eĉ ne baleno havas stomakon tiel grandan. Krome, estas neeble por kato resti vivanta en stomako de ŝarko.
– Neeble kial, vi, Ŝimulo? – diris Emilja. – Ĉu vi ne memoras la historion, kiun sinjorino Benta rakontis pri la profeto Jona, kiu “restis” longan tempon en la ventro de fiŝo?
– Jes, – konsentis la Vicgrafo. – Sed Jona estis profeto.
– Jona estis profeto kaj ĉi Kato estas kvardektria ulo. Estas la samo. – Ĉiuj opiniis, ke Emilja pravas.
– Mi estis tre trankvila tie en mia vivo – daŭrigis la kato – sed mi tuj vidis, ke mi ne povas loĝi tie tro longe. Estis neniu muso – kaj kato ne kapablas vivi tie, kie ne estas muso. Mi devus foriri, sed kiel? Foriri estis fali en la akvon kaj droni. Kiel solvi la problemon?
– Tre simple, – diris Emilja. – Nur faru kanuon kaj eniru en ĝi kaj remu…
– Silentu, ne estu entrudema! – Nazulino intervenis. – Tiu, kiu rakontas, estas la kato, ne vi. – La kato daŭrigis:
– La problemo estis tre malfacila, kaj mi pripensadis ĝin, kiam mi vidis en la stomako de la besto grandegan hokon. Tre rapide mi prenis la hokon kaj forte hokis la koron de la monstro. Tuj kiam ĝi sentis la pikantan doloron, ĝi eksaltis kiel kolera azeno kun dresisto supre. Ĝi saltis, saltis, saltis ĝis ĝi ne plu eltenis kaj komencis morti. Pasis kelkaj horoj sen ke io okazu. La ŝarko estis tute morta. Ĉimomente mi vidis lumon kaj la pinton de tranĉilo. Mi tuj kunpremiĝis por eviti la tranĉilon ĉar mi konstatis, ke iu de ekstere malfermas la fiŝan ventron. Mi ne atendis pli. Mi saltis kaj falis meze de grupo de maristoj, ĝuste ene de ŝipo!… La maristoj tre miris je la vidado de vivanta kato kiu eliras el la ventro de fiŝo kaj nur trankviliĝis kiam mi rakontis al ili la tutan historion. La kapitano rigardis min, glatigis sian barbon kaj diris:
“- Kien vi volas iri? Mia ŝipo survojas al Anglio, kie mi povas elŝipiĝi vin.”
“- Koran dankon!” – mi respondis. “- La lando, kiun mi serĉas, estas alia.”
“- Ĉu Francio?”
“- Ne!”
“- Ĉu temas pri Germanio? Svedio? Turkio? Arabio? Patagonio?”
– Nenio tia. La lando, kiun mi serĉas, estas tiu, kie la Diablo perdis siajn botojn. (*) Mi volas trovi liajn botojn.
La kapitano opiniis, ke mi mokas lin kaj piedbatis min tiel forte, ke mi finis en la kelo.
Ĉiuj elkore ridis kaj onklino Nastasja rimarkis:
– Jen inventaĵo de homoj sen laboro. Ĉi loko neniam ekzistis.
– Kiel ĝi neniam ekzistis, se ĝuste tie la demono perdis la botojn? – respondis Emilja. – Mi pensas, ke sinjoro Kato tute pravas kaj estas pli bone eltrovi ĉi lokon ol eltrovi Amerikon. Daŭrigu, sinjoro Kato.
La kato daŭrigis:
– Mi restis en la kelo ĝis kiam la ŝipo eniris havenon. Mi elŝipiĝis kaj marŝis laŭ tre longa vojo. Subite aperis maljunulino, tre maljuna kaj kaduka, kun bastono en la mano.
– Certe estis feino, – flustris Emilja al la orelo de Nazulino.
– Mi alproksimiĝis al la maljunulino kaj demandis: – Ĉu vi povas diri al mi, kie estas la loko, kie la Diablo perdis siajn botojn?
La maljunulino surpriziĝis pro la demando; ŝi larĝe malfermis la okulojn kaj malfermis fiŝecan sendentan buŝon kaj respondis:
– Mi ne scias, katido. Sed se vi daŭre marŝas, marŝas kaj senhalte marŝas, mi vetas, ke vi atingos ĉi tiun landon.
Mi prenis la konsilon de la maljunulino kaj daŭrigis mian marŝadon kaj marŝis kaj marŝis, ĝis mi trovis…
– Strigon! – interrompis Emilja.
– Ne – diris la kato – mi trovis tre maljunan saĝulon kun grandaj blankaj barboj. Mi iris al li kaj demandis: – Maljuna sinjoro, ĉu vi povas diri al mi, kie estas la loko, kie la Diablo perdis siajn botojn?
– Jes, mi povas, – respondis la maljunulo. – Estas tre proksime al la malproksimaĵoj de Judaso.
Mi rimarkis, ke la maljunulo mokas min kaj mi foriris. Kaj mi marŝis, marŝis kaj marŝadis…
– Ĉesu marŝi. sinjoro Kato. Alvenu baldaŭ, vi jam tedigas – diris Emilja.
La kato iomete frustris sin, sed daŭrigis:
– Mi marŝis, marŝis kaj marŝadis, ĝis mi trovis…
– Strigon! – denove interrompis Emilja.
– Ne plu ĝenu vin per tiu strigo, Emilja! – diris Nazulino. – Li ne trovis strigon. Strigan vizaĝon havas vi. Daŭrigu, Holivuda Kato.
– Mi trovis alian maljunulinon, pli maljunan kaj pli kadukan ol la unua.
Emilja ridis kun plezuro.
– Kia stranga lando! … Maljunulino ĉi tie, maljunulo tie… Certe estis la lando de Metuŝelah…
La kato frustris sin iomete pli, sed daŭrigis:
– Mi trovis maljunulinon, tre maljunan kaj mi demandis: – Ĉu eble la Sinjorino…
– Kaj tiel plu kaj tiel plu. – diris Emilja. – Kaj kion ŝi respondis?
La kato frustris sin ankoraŭ plu, kaj daŭrigis:
– Ŝi respondis: – Ne ekzistas tiu loko, katido. La Diablo neniam havis botojn. Ĉu vi ne scias, ke tio, kion li havas, estas hufoj?
– Kaj kiom poste? – demandis Emilja, kiu opiniiis la tutan historion tre stulta.
– Tiam mi… mi… ĉesis serĉi tiun landon kaj decidis zorgi pri io alia.
Ĉi-foje la frustro estis ĝenerala. Sinjorino Benta rigardis Nazulinon, onklino Nastasja rigardis al sinjorino Benta, Peĉjo rigardis la plafonon. Nur Emilja havis kuraĝon por rigardi la katon. Ŝi alten levis la broditan nazon, montris mienon pri malestimo kaj diris:
– Veni de malproksime nur por rakonti historion sen piedo nek kapo vere ne valoras la penon. Mi, kiu neniam foriris de ĉi tie, povas rakonti al vi multe pli belajn rakontojn.
– Nu do, ni iru por dormi – diris Sinjorino Benta dum ŝi stariĝis – kaj morgaŭ la rakonton rakontos Emilja.
(*) “Tie, kie la Diablo perdis siajn botojn”, estas populara esprimo en la portugala lingvo, kiu indikas lokon tre malproksiman, malfacile atingeblan aŭ eĉ neatingeblan. Aŭ neekzistanta loko. Oni ankaŭ diras “Tie, kie Judaso perdis siajn botojn.”
2 – La historio de Emilja
La sekvan matenon aperis onklino Nastasja kaj ŝi diris, ke kokido malaperis el la kokinejo. Ili estis dekdu kaj ŝi trovis nur dek unu.
– Kiu faris tion? – murmuris Sinjorino Benta. – sendube estas iu vulpo, kiu rondiras la bieneton aŭ iu vagabonda kato.
– Kia domaĝo, sinjo! Ĝuste la plej bela malaperis, grismakulita kokido…
Tuj kiam la geknaboj aŭdis pri la kazo, Peĉjo diris:
– Ni preparu kaptilon, sed plej bone estas konsulti la Vicgrafon. Post kiam li estis envolvita en tiu broŝuro de La Aventuroj de Ŝerloko Holmso, li fariĝis tiel inteligenta, ke li povas malkovri la ŝteliston.
Ili iris por paroli al la Vicgrafo, al kiu ili rakontis ĉion. La Vicgrafo detektive ridetis kaj diris:
– Lasu la kazon al mi. Mi rigardos la krimlokon por fari miajn esplorojn.
Tiele okazis. Li iris al la kokinejo, tie li pasigis la tagon kaj li ekzamenis la polvon sur la tero, li kolektis feleretojn, kiuj tie estis kaj parolis kun la gepatroj de la viktimo – bela grismakulita koko kaj senvosta kokino.
Dume Emilja pensis, pensis kaj inventis la historion, kiun ŝi rakontos vespere.
Kiam venis la vespero kaj onklino Nastasja ekbruligis la lanternegon kaj diris “jam temp’ está”!, la pupo eniris en la ĉambro, tre sinmontrema, plena je si mem.
– Foje… – ŝi diris.
– Atendu, Emilja! – avertis Nazuleto. – Ĉu vi ne rimarkas, ke la Vicgrafo kaj la Holivuda Kato ankoraŭ ne venis?
Tiam la kato alvenis kaj sidiĝis sur la genuoj de sinjorino Benta. Poste aperis la Vicgrafo, kiu eniris en la ladskatolo.
Emilja rekomencis:
– Foje estis reĝo…
– Mi jam sciis, ke venas rakonto pri reĝo, – interrompis Nazulino. – Emilja havas la kapon plenan je reĝoj kaj princoj kaj feinoj…
La pupo ignoris kaj daŭrigis:
– Foje estis “reĝo”, “princo” kaj “feino”, kiuj kune loĝis en bela kristala palaco, ĉe la lago kiu estis la plej blua el la tuta mondo. La palaco estis belega, plena je oraj fadenoj, kaj kiam la vento blovadis, ili iradis tien kaj ĉi tien. Kaj kiam venis la suno, la kristaloj kaj la oroj briladis tiel forte, ke tiuj, kiuj rigardadis, sentis kapturniĝon kaj bezonis alglluiĝi al io ajn por ne fali. Kaj la princo iris al la reĝo kaj diris:
– Mia patro: Mi volas edziĝi, sed la knabinoj ĉi tie ne estas belaj, nek bonkoraj. Mi serĉos tre malriĉan paŝtistinon, kondiĉe ke ŝi havu oran koron.
– Iru, mia filo, – diris la reĝo, – sed konduku kune la palacan feinon. Mi ne permesos ke vi iru sola.
La princo alvokis la feinon, transformis ŝin en promenbastoneton kaj sin transformis en etan formikon.
– Mi jam sciis, ke la historio estus pri transformado, – diris la knabino. – Sen reĝoj kaj sen “transformadoj”, Emlia ne vivas…
– Li sin transformis en etan formikon, – daŭrigis Emilja – kaj marŝis laŭ tre longa vojo, kun tiu promenbastoneto en la mano. Li promenis, promenis, promenis ĝis li trovis maljunulinon.
– Vi mokis pro la gemaljunuloj, kiuj aperis en la historio de la Holivuda Kato, sed iras laŭ la sama vojo – diris onklino Nastasja.
– Ne ĝenu min! Mia rakonto havas nur ĉi tiun maljunulinon. Li trovis maljunulinon kaj diris:
– Kaduka maljunulino, diru al mi, se vi kapablas, ĉu en ĉi regiono ekzistas paŝtistino kaj tiele kaj tiele, kaj kun bona koro.
– Estas multaj paŝtistinoj ĉi tie. – respondis la maljunulino – Sed ĉu ili havas bonan koron, tion mi ne scias. Bezonas provi.
– Kaj kiel oni provas la koron de paŝtistino?
– Transformu vin en tre malriĉan malriĉulon kaj petu almozon al ŝi.
La formiketo tuj fariĝis tre malriĉa malriĉulo kaj iris por peti almozon al paŝtistinoj. Li trovis la unuan, kiu ŝpinadis ĉe la rado dum la grego paŝtadis, kaj diris:
– Ĝentila paŝtistino, donu almozeton pro amo al Dio! Mi ne manĝas aŭ dormas ekde tri jaroj, kaj se vi ne donos al mi panon, mi pro malsato mortos tuj tuj.
La paŝtistino donis al li ŝtonon kaj diris:
– Jen vi havas tre bongustan panon.
La kompatinda viro prenis la ŝtonon, rigardis, rigardis, rigardis kaj diris:
– Mi dankas. Kaj ke ĉiuj panoj, kiujn vi manĝos, estu tiel bongustaj kiel ĉi tiu! – kaj iris sian vojon.
Baldaŭ la paŝtistino sentis malsaton; ŝi iris por manĝi la panon kiu estis en sia poŝo kaj vidis, ke ĝi fariĝis ŝtono, kaj ŝi rompis ĉiujn dentojn kaj mortis… Poste la kompatinda viro trovis alian paŝtistinon kaj petis alian almozon. La paŝtistino donis al li oston kaj diris:
– Prenu ĉi tiun panon, kiu estas tre bongusta.
– Dankon – respondis la kompatindulo – kaj ke ĉiuj panoj, kiujn vi manĝos, estu tiel bongustaj kiel ĉi tiu!
Kaj li iris. La paŝtistino tuj sentis malsaton kaj iris por manĝi la panon, kiu estis en la korbo kaj ŝi vidis, ke ĝi fariĝis osto. Ĉi tiu paŝtistino ne mortis pro malsato, kiel la unua, sed devis pasigi sian vivon ronĝante ostojn kiel hundo. La malriĉulo marŝis, marŝis, marŝis, ĝis li trovis trian paŝtistinon. La kompatindulino aspektis eĉ pli malriĉa ol li kaj ploradis.
– Kial vi ploras, ho afabla paŝtistino? – demandis la malriĉulo.
– Mi ploras, ĉar mia duonpatrino, kiu estas tre malbona, batas min ĉiutage. Ŝi ordonas ke mi restu en ĉi lokon por gardi ĉi tiujn malpurajn porkojn, kaj donas al mi neniun manĝon krom ĉi ŝima kaj acida pano, kaj mi eĉ bezonas ŝtopi al mi la nazon, kiam mi ĝin manĝas.
– Nu, se mi havus ĉi tiun panon – diris la kompatindulo – mi saltus pro ĝojo, ĉar mi malsatas kaj mi trovis nur ŝtonojn kaj ostojn en ĉi tiu lando de paŝtistinoj.
La malĝoja paŝtistino fikse rigardis lin kaj diris:
– Nu, vi ne mortos pro malsato. Mi dividos mian ŝiman panon kun vi.
Kaj ŝi rompis la ŝiman panon je du pecoj kaj donis al la malriĉuloj la plej grandan. La kompatinda viro dankis kaj foriris, kaj la paŝtistino komencis manĝi la pecon da ŝima pano. Ŝi ŝtopis al si la nazon kaj ekmordis. Sed ŝi tuj rimarkis, ke la pano fariĝis la plej bongusta dolĉaĵo en la mondo! Ŝi manĝis tiom, kiom ŝi ŝatis; kaj ju pli ŝi manĝis, des pli da pano restis. Kaj ŝi reiris hejmen saltante kontente kaj purigante la dentojn. La duonpatrino rimarkis la feliĉon de la paŝtistino kaj diris:
– Uh! Mi rimarkas, ke vi manĝis ion tre bongustan!
– Mi manĝis nenion! – respondis la kompatindulino, tremante pro timo. – Mi nur manĝis la panon, kiun vi donis al mi.
La duonpatrino kaptis ŝin kaj flaris ŝian buŝon kaj furioziĝis kaj diris:
– Via buŝo odoras je la plej bongusta dolĉaĵo en la mondo, kaj, ĉar vi trompis min, mi mortigos vin.
Kaj ŝi iris por preni la kuirejan tranĉilon, kiu estis tiel granda kiel ĉi mezuro, kiun mi montras al vi!
La paŝtistino rimarkis tion, ke ŝi mortos, kaj komencis preĝi en sia koro:
– Kompatinda sorĉa malriĉulo, kiu transformis ŝiman panon en dolĉaĵon, helpu min!
Tuj kiam ŝi tion diris, la pordo malfermiĝis kaj la malriĉulo eniris.
– Kaŝu vin – diris la paŝtistino – ĉar ŝi venas kun tranĉilo je ĉi tiu grando.
La malriĉulo kaŝiĝis malantaŭ ŝranko kaj tuj poste la duonpatrino envenis kun la tranĉilego. Ŝi eniris kaj diris al la knabino:
– Preĝu rapide, ĉar vi mortos.
– Ne mortigu min! – ĝemis la paŝtistino, tremante kiel marmelado. – Ne mortigu min, ĉar mi estas senkulpa!
Sed la malbona duonpatrino nenion volis aŭdi kaj antaŭeniris kun la tranĉilo en la aero. Kaj la tranĉilo venis sur la bruston de la viktimo kaj la pinto jam tuŝis ŝian karnon, kiam la malriĉulo venis de malantaŭ la duonpatrino kaj kaptis ŝin ĉe la pojno.
– Perversulino! – li ekkriis. – Estas vi tiu, kiu meritas la morton, sed mi transformos vin en malbelegan urban bufon.
En tiu momento Nazulino interrompis ŝin – Kial urba bufo, Emilja? Kia diferenco estas inter kampara bufo kaj urba bufo?
La pupo klarigis:
– Estas tio, ke en la urboj estas multaj infanoj, kiuj ŝatas perverse trakti la bufojn, tiamaniere ke la urba bufo suferas pli.
Nazulino turnis sin al Sinjorino Benta.
– Ĉu vi rimarkas, avinjo, kiel inteligenta Emilja fariĝas? Ŝi ne plu estas tiu azeneto de antaŭe…
Emilja daŭrigis:
– Kaj tuj la duonpatrino fariĝis la plej malbela bufo en la mondo kaj foriris saltante, saltante, saltante kaj iris al urbo, kie estis pli ol cent buboj sur la stratoj. Tiam la kompatema viro diris al la milda paŝtistino…
– Adiaŭ, afabla paŝtistino! Mi foriros al malproksimaj landoj.
– Kia domaĝo! – ŝi ekkriis. – Kial vi ne restas kaj loĝas kun mi? Ĉar vi estas malriĉa, mi laboros por vi kaj aĉetos al vi novajn vestaĵojn kaj cilindran ĉapelon.
– Profitema ŝi estis! – observis onklino Nastasja. – Ŝi sciis, ke la malriĉulo estas unu el tiuj, kiuj transformas ŝiman panon en la plej bongustan dolĉaĵon en la mondo. Se mi estus la malriĉulo, mi suspektus…
– Nu, la malriĉulo ne suspektis, – diris Emilja. – Li ne havis malicon en la koro; anstataŭ suspekti, li kisis la manon de la paŝtistino kaj diris:
– Mi akceptas – sed mi prezentas kondiĉon!…
– Diru al mi, kiu estas, – diris la paŝtistino.
– Vi devas edziniĝi kun mi!
La paŝtistino ne hezitis momenton kaj akceptis la proponon. Kaj la alian tagon la pastro venis kaj geedzigis ilin.
– Nun – diris la malriĉulo – ni iru tra la mondo por peti almozon.
Kaj ili foriris. Kaj ili plu marŝis, marŝis, marŝis, ĝis ili atingis la palacon de la reĝo. Ili frapis la pordon kaj eniris kaj iris por paroli al Lia Moŝto. La reĝo surhavis kronon sur la kapo, sidanta sur ora kaj ebura trono, tre malĝoja, ĉar li ne havis novaĵojn pri sia amata filo.
– Kion vi volas, Sinjoro Malriĉulo? – demandis la reĝo.
– Mi volas paroli al Via Moŝto bonajn novaĵojn.
La reĝo larĝe malfermis la okulojn, plenajn je espero, kaj diris:
– Nu, diru ĝin, kaj se la novaĵoj estas vere bonaj, mi donos al vi la plej riĉajn donacojn.
Tiam la malriĉulo diris, ke li trovis la princon kaj ke li jam havis edzinon kun la plej bona koro en la tuta mondo.
– Brave! – ekkriis la reĝo. – Kaj kiam mia amata filo aperos antaŭ mi?
– Jen li! – ekkriis la malriĉulo, transformante sin denove en princon. – Kaj jen mia amata edzino. – li diris kaj li frapis la promenbastonon sur la ŝultron de la paŝtistino kaj transformis ŝin en la plej belan princinon inter ĉiuj, kiuj ekzistis, ekzistas kaj ekzistos.
La reĝo tre ĝojis kaj kisis la princinon sur la frunto kaj diris al la princo:
– Bone! Nur restas nun, ke vi iĝu reĝo. Paŝu antaŭen, mia filo, kaj sidiĝu sur ĉi trono, apud via bela princino. De ĉi tiu momento vi estas la reĝo, kaj ŝi estas la reĝino. Mi jam estas laca kaj eĉ teda pro esti reĝo. Amen.
Tiele Emilja finis sian rakonton, elpensitan de ŝi mem, sen nenies helpo, eĉ ne de iu libro. Ĉiuj aplaŭdis kaj Sinjorino Benta flustris al la nigrulino:
– Vi havas bonan kialon kiam vi diras, ke la mondo freneziĝas! Ĉu ne veras, ke ĉi tiu pupo lernis kiel rakonti historiojn kiel plenkreska homo?
– Tamen mi ne ŝatis! – diris la Holivuda Kato, kiu ekantipatiis kontraŭ la pupo. – Rakontoj kun transformigo estas tre facilaj. Tuj kiam aperas malfacilaĵo, transformas ion en tion kaj jen!
– Ne kredu lin, Emilja! – kriis Nazulino. – La rakonto, kiun vi rakontis, estas tre bona kaj meritas dek poentojn. Por ĉifona pupo, farita ĉi tie en la kamparo, ne povus esti pli bona.
Emilja, fiera pro la komplimento, etendis sian langon al la kato. Je ĉi momento la horloĝo de la ĉambro sonis la dekan.
– Ni iru por dormi, infanoj – diris Sinjorino Benta – kaj morgaŭ rakontos la Vicgrafo.
La sekvan tagon onklino Nastasja venis por diri ke alia kokido malaperis. Sinjorino Benta tre ĉagreniĝis; ŝi perceptis, ke tiamaniere la tuta kokidaro malaperos.
– Kaj Peĉjo? – ŝi demandis. – Kion Peĉjo diras pri tio?
– Li kaj la Vicgrafo laboras kaj laboras en la kokinejo, sed ĝis nun ili trovis nenion.
Dume, Peĉjo paroladis kun la Vicgrafo en la korto.
– Laŭ mi – li diris – estas vulpo, kiu venas viziti la kokinejon dum ka nokto.
– Nu, mi ne kredas ke estas vulpo, – diris la nova Ŝerloko Holmso. – Mi ekzamenis ĉion tre bone, kaj mi trovis bestan feleron, kiu estas nek vulpa, nek didelfa, nek rata.
– Kia do estus?
– Ankoraŭ mi ne scias. Mi devas ekzameni sub mikroskopo kaj mi bezonas, ke vi faru al mi mikroskopon.
– Avinjo havas binoklon. Ĉu eble ĝi utilas?…
– Certe jes. Prenu ĝin. Peĉjo iris kaj alportis la binoklon de sinjorino Benta.
La Ŝerloko metis la felon antaŭ la binoklon kaj zorge ekzamenis ĝin. Poste li diris:
– Mi pensas, ke mi estas sur la spuro de la ŝtelisto…
– Kiu estas?
– Mi ankoraŭ ne rajtas diri, sed estas kvarpieda besto de la felisa familio. Iru por ludi kaj lasu min sola ĉi tie. Mi bezonas “dedukti” kaj eble la problemo solviĝos ĝisvespere.
Peĉjo foriris kaj lasis la Vicgrafon mergiĝanta en profunda meditado.
Estis tre bela tago, kun varma suno. Sinjorino Benta sidiĝis sur sia seĝo kun segitaj kruroj por fini robon por Nazulino kaj la knabino staris apud ŝi por meti la fadenon en la kudrilo kaj movigi la radon de la maŝino. Kaj Emilja? Emilja, sur la verando, balancadis en malgranda hamako speciale aranĝita por ŝi en angulo. La pupo pensis pri la vivo, kun la ideo iĝi rakontverkistino.
Ĉimomente, la Holivuda Kato, kiu preterpasis, decidis halti. Li sidis sur la malantaŭaj kruroj kaj fikse rigardis la pupon, dum ĝia vosto desegnadis malrapidan “So” en la aero.
– Kial vi tiom rigardas min? – subite diris Emilja. – Ĉu vi neniam vidis min?
La kato moke ridis kaj miaŭis:
– Tiel grava, neniam! Ŝajnas, ke vi estas konvinkita, ke vi estas bonega rakontistino.
Emilja pli forte balancis la hamakon kaj murmuris:
– La envio mortigis Kainon!…
La kato mordis sian lipon kaj respondis arogante:
– Nur tio mankas, ke la fama Holivuda Kato iĝu ĵaluza pri ĉifona pupo farita de maljuna nigrulino…
– La envio mortigis Kainon! – ripetis la pupo. – Vi estas furioza pro la granda sukceso de mia rakonto.
– La plej aĉa kaj enuiga rakonto, kiun mi iam ajn aŭdis…
– Tamen ĉiuj ŝatis ĝin, eĉ Nazulino, kiu scias ĉiujn rakontojn de la libroj.
– Ili ŝatis pro kompato al vi. Se ili ne ŝatintus, vi senfine plorus.
– Mensogulo! Mi neniam ploris nek ploros, des malpli pro simpla ŝerco. Vi estas tre granda mensogulo, ĉu vi scias?
– Kial?
– Ĉar vi estas! Vi ne estas usonano, nek naskiĝis en ĉielskrapanto, nek parencas kun la Kato piedvestita per botoj, nek estis englutita de iu ŝarko. Ĉio estas nuraj mensogaĉoj. Mi scias tre bone, kiam iu mensogas aŭ diras la veron…
La kato furioziĝis kaj klopodis por grati Emiljan. La pupo kriegis kaj vokis Nazulinon.
– Kio okazas, Emilja? – demandis la knabino. – Kio okazas, ĉar vi estas tiel furioza?
Emilja leviĝis de la hamako, kolera, kaj fingre montris la katon.
– Estas ĉi strigomienulo, kiu klopodas por grati min! Kie oni jam vidis tiom da maldelikataĵo?
– Kial vi batalis?
Emilja montris sin memfida.
– Li estas ĵaluza pro mia rakonto kaj venis ĉi tien por moki min. Kaj ĉar mi diris, ke li ne estas usonano, nek parencas al la Kato piedvestita per botoj, nek lin englutis iu ŝarko, la azeno volas grati min. Hipopotamo!…
La kato turnis sin al Nazulino:
– Rimarku tion, kiu estas la insultanto. Se mi estas hipopotamo, kio ŝi estas? Simiino!…
Tio estis tro. Emilja perdis la kapon, iris al la kato, kaptis liajn lipharojn kaj tiris tiel forte, ke eltiris hareton. La knabino sukcesis disigi la batalantojn; ŝi forpelis la katon kaj lasis Emiljan sola en la verando. Emilja daŭre paroladis al si mem, pensante pri maniero venĝi sin. Ĉimomente aperis la Vicgrafo.
– Sinjoro Vicgrafo, venu por aŭdi la raporton pri mia batalo kun la Holivuda Kato.
La Vicgrafo sidis en la hamako apud ŝi kaj aŭskultis la tutan rakonton. Kiam ŝi parolis pri la lipharo, deprenita de la nazo de la kato, li demandis:
– Kaj kie estas la hareto? Nun mi studas pri bestaj haroj, mi volonte ekzamenos ĉi tiun.
Emilja malfermis skatoleton, elprenis la hareton kaj donis ĝin al la Vicgrafo, sed diris:
– Prenu ĝin, sed poste alportu al mi denove. Mi volas konservi ĉi tiun fadenon kiel pruvo de la bato, kiun mi donis al tiu strigomienulo…
La Vicgrafo prenis la hareton kaj iris por ekzameni ĝin per la binoklo de Sinjorino Benta.
3 – La historio de la Vicgrafo
Tuj kiam noktiĝis, onklino Nastasja ekbruligis la lanternegon en la ĉambro kaj diris: “jam temp’ está”! Ĉiuj aperis kaj ĉiu sidis en la kutima loko. La lasta estis la Vicgrafo. Antaŭ ol eniri en la ladskatolo, li alproksimiĝis al onklino Nastasja kaj diris ĉe ŝia orelo:
– Prenu la balailon kaj metu ĝin je la atingo de viaj manoj.
La nigrulino trovis la ideon tre stranga kaj petis klarigojn.
– Nun mi ne povas klarigi, – respondis la Vicgrafo. – Nur faru tion, kion mi petas. Metu la balailon proksime al vi, ĉar je la fino de mia rakonto tute eblas, ke vi bezonos “balai” ion…
La nigrulino alportis la balailon kaj faris kiel ordonis la Vicgrafo, kvankam ŝi ne sukcesis diveni, kiuj estas liaj intencoj. Post kiam la problemo de la balailo finiĝis, Emilja diris:
– Sinjoro Vicgrafo de Maizospikulo, la parolo apartenas al vi!
La Vicgrafo stariĝis ene de la ladskatolo, tusetis kaj komencis:
– Miaj estimataj gesinjoroj!
La Holivuda Kato montris ironian ridon.
– Tio neniam estas historio, sinjoro Vicgrafo! Ĉi tio nomiĝas parolado kaj tre bona parolado. Laŭ tio, kion mi rimarkas, neniu en ĉi domo kapablas rakonti rakontojn…
Tio estis fia aludo al Emilja: ŝi skuiĝis, jam furiozeta, kaj sin preparis por respondi. Sed Nazulino intervenis kaj trankviligis ŝin. La diraĵo ne ĝenis la Vicgrafon. Li nur ĵetis fulmantan rigardon al la kato kaj diris: – Ne, ne estas parolado, sinjoro! Estas io alia, kaj ne mi klarigos tion, kio ĝi estas, sed tiu sinjoro balailo, ĝuste ĉe onklino Nastasja…
Ĉiuj rigardis la Vicgrafon mire pro ne kompreno pri tio, kion li intencis diri. Tiam li rekomencis:
– Miaj estimataj gesinjoroj! La rakonto, kiun mi rakontos, ne estis legata en libro, sed estas la rezulto de miaj sciencaj kaj kriminologiaj studoj. Estas la rezulto de longaj kaj zorgemaj matematikaj deduktoj. Mi pasigis du noktojn sendorme por komponi mian rakonton kaj mi esperas, ke ĉiuj aprezos ĝin.
– Tre bone! – diris Nazulino. – Sed elverŝu ĝin tuj.
– Foje estis kato, – komencis la Vicgrafo. – Sed ordinara kato, kato senvalora, krom tio ke naskita kun tre malbonaj instinktoj. Se li estus serioza kaj deca kato, mi volonte deklarus tion ĉi tie, sed li ne estis. Oni nomis ĝin – Ŝtelista Kato. Kaj ĉar li estis ŝtelisto, neniu volis lin. En la domo, kie li naskiĝis, ili baldaŭ eltrovis lian malbonan naturon kaj forpelis lin surstraten kun bona batado. La kato forkuris kaj ekloĝis en domo malproksima je la unua. Li diris, ke lia posedanto mortis kaj ke li estas la plej bona musĉasisto en la mondo. Ĉiuj kredis je la vortoj de la mensogulo kaj lasis lin resti. Sed ĉi tiu kato estis tiel ordinara, ke anstataŭ korekti sin kaj vivi novan vivon, ĝi daŭrigis kun aĉaj agoj. La unuan nokton, kiam li dormis en tiu domo, li iris al la kuirejo kaj ŝtelis pecon da viando, kiun la kuiristino konservis por la sekva tago. Li ŝtelis kaj silentis kaj la kuiristino kulpigis malriĉan nigrulinon kaj punis ŝin per cidonia bastono.
– Ha, se mi estus tie! – diris Peĉjo. – Li ricevus aron da ŝtonetoj de mia katapulto, tiele ke li vidus stelojn…
– Fine, – daŭrigis la Vicgrafo, – ankaŭ en ĉi tiu domo oni semaskigis lin pro la friponaĵoj kaj jen li denove sur la strato. Li decidis translokiĝi al loko, kie estis multaj kokidoj. Li trovis la bezonatan lokon kaj loĝis tie. Sed la posedanto rimarkis, ke la kokidoj malpliiĝas, unu, du kaj eĉ tri potage, kaj diris al la virino, ke li trovos polican hundon por prizorgi la kokinejon dum la nokto. La ŝtelista kato aŭdis la konversacion kaj forkuris. Li promenis, promenis, piediris ĝis li trovis alian lokon, kie loĝis du maljunulinoj kaj unu knabo kaj unu knabino.
– Kia koincido! – ekkriis Nazulino. – Ŝajnas la domo de avinjo…
– Li elektis tiun lokon, – daŭrigis la Vicgrafo, – kaj eniris kun la plej granda senceremonio de la mondo, dirinte, ke li estas granda kato de nobela familio kaj ke li naskiĝis en fremda lando, ktp.
Emilja rigardis la Holivudan Katon.
– Eble parenco via. La trajtoj tre similas…
– Mi ne havas tiajn parencojn, – fiere respondis la kato. – Tiu ŝtelista kato devas esti parenco ne mia, sed de iu sinjorina pupo…
– Daŭrigu, sinjoro Vicgrafo, – diris Nazulino.
La Vicgrafo denove tusetis kaj daŭrigis:
– Tiu ŝtelisto loĝis en tiu loko. Ĉiuj traktis lin kun plej granda bonkoreco, sed anstataŭ esti dankema pro tiom da atento, li decidis daŭrigi sian perversan vivon kiel krimulo. Kaj li iris kaj manĝis grismakulitan kokidon…
Je ĉi tiu punkto la Vicgrafo haltis kaj fikse rigardis la katon. La kato tenis la rigardon de la Vicgrafo kaj montris malestimon. La Vicgrafo daŭrigis:
– Li manĝis tiun kompatindan idon, kiu estis tiel bela, kaj la sekvan tagon li manĝis alian idon eĉ pli belan ol la antaŭa.
La kato ekstaris kun indigno.
– Sinjoro Vicgrafo insultas min! – li kriis. – Tiuj rigardoj al mi ŝajnas signifi, ke mi estas la ŝtelista kato!…
La Vicgrafo saltis el la ladskatolo kaj kriis:
– Kaj estas vi mem! Tiu ŝtelista kato estas vi, kanajlo! Vi neniam estis Holivuda Kato! Vi estas nenio krom perversa ido-manĝanto…
Ĉiuj ekscitiĝis! Ĉiuj ekstaris sed neniu sciis tion, kion fari. La kato, furiozega, kriis eĉ pli laŭte ol la Vicgrafo:
– Do, pruvu, se vi kapablas! Pruvu, ke mi manĝis tiujn kokidojn…
– Mi pruvas tuj! – ululis la Vicgrafo. – Mi havas la pruvojn ĉi tie en mia poŝo. – Li diris, kaj prenis du haretojn el la poŝo.
– Jen la pruvo! Mi trovis ĉi lipharon en la kokinejo, ĝuste ĉe la krimo kaj ankoraŭ makulita per la sango de la viktimo. Kaj ĉi tiu alia, fraŭlino Emilja, fortiris el via nazego, friponulo! Jen la pruvo. Ĉiu, kiu volas, povas veni kaj ekzameni ilin per la binoklo de sinjorino Benta. Ili estas tute samaj, eĉ kun la sama odoro. Ambaŭ odoras je ŝtelista kato!…
La pruvo estis nekontestebla. Onklino Nastasja kuris al la balailo kaj antaŭeniris kiel jaguaro sur la falsa Holivuda Kato. La ŝtelisto saltis tra la fenestro kaj malaperis ene de la nokto.
– Brave! Brave al la Vicgrafo! – kriadis ĉiuj. – Ni vivuu nian Ŝerlokon Holmson!… – Brave! Brave!…
Kaj ili faris al li grandan feston, kaj donis al li multajn brakumojn kaj kisojn. Eĉ Emilja, kiu estas tre hontema, kuraĝis kaj kisis lin sur la frunto.
Sinjorino Benta petis la parolon kaj diris:
– Vidu kiaj maljustaj ni estadis al nia kompatinda Vicgrafo, nur ĉar li kovriĝis per ŝimo kaj iĝis tre malbela! La ĉi-vesperaj eventoj ĵus pruvis, ke li estas vera saĝulo – kaj de tiuj, kiuj kunportas profiton al la domo. Ekde nun mi zorgos pri li. Mi resanigos lin de la ŝimo kaj faros de li la administranto de la bieneto.
La horloĝo sonis la deka, kaj dum la geknaboj retiriĝis, la maljunulino prenis la Vicgrafon kaj lokis lin en la librobreto, inter libro pri Aritmetiko kaj libro pri Algebro – fakto, kiu havos rimarkindajn estontajn konsekvencojn.