Monteiro Lobato en Esperanto – 01

La Bieneto de la Flava Pego

Tria parto: La Markizo De Vostuleto

Tradukis: Jorge Teles

1 – La sep porketoj

            Estis sep porketoj. Mi scias, ke la numero sep estas ĉiam preferata de la mensoguloj, sed ili vere estis sep. Ĉiuj ruĝaj, kun blankaj makuloj sur la korpo. Kiam ilia patrino promenadis, la sep porketoj akompanadis ŝin unu post la alia – rom, rom, rom…

            La tempo pasis kaj la porketoj kreskadis, kaj dum ili kreskadis ili iris…

            – Al la lernejo, mi scias!

            – Jes, al la lernejo de la forno.

            – Kia teruraĵo!

            – Tio veras. Porketa vivo en la Bieneto de la Flava Pego ne estas la plej enviinda. La bela besteto ludas en la korto, feliĉe, dika kiel pilko. Sinjorino Benta rigardas kaj diras:

            – Onklino Nastasja, hodiaŭ la kuzo Dodoko venas ĉi tien por vespermanĝi kun ni. Mi opinias, ke vi povas prepari “tiun”! – kaj fingromontras la kompatinduleton.

            La nigrulino iras al la maizdeponejo, prenas spikon kaj krias en la korto – ŝuk, ŝuk, ŝuk!

            La malsaĝuloj aŭdas kaj kuras por la maizo, kiun ŝi komencas disgrajnigi, kaj manĝas, manĝas, manĝas. Subite la perversulino kliniĝas kaj – pa! tenas “tiun” per la kruro. Kaj la kompatindulo povas barakti kaj krii ĉion, kion li volas! Nenio helpas. Ĝi estas trenata al la kuirejo, kie ĝi estas murdata per akra tranĉilo.  Estas plie! Post la murdo, ŝi senfeligas ĝin per bolanta akvo, forprenas la tripojn, spicas kaj, finfine, metas en la forno por baki.

            Je la vespermanĝo ĝi reaperas sur la tablo, sed tre malsama ol tio, kio ĝi estis. Ĝi venas sur granda pleto, ĉirkaŭata de citronaj tranĉaĵoj, kun kuirita ovo en la buŝo. Kaj neniu bedaŭras la kompatindulon.

            Ĉiuj volas nur tranĉi iun pecon kaj avide manĝi ĝin. Kaj diri:

            – Tre bongusta!

            Aldone, ĉiuj lekas siajn lipojn, la malbonuloj!… Tio estis la malĝoja sorto de tiu kunfrataro de sep porkidoj. El la tuta grupo nur unu saviĝis, Vostuleto, tiel nomata ĉar ĝi havas malgrandan voston. Vostuleto estis savita ĉar Nazulino ludis kun li de tre juna kaj ili fine iĝis geamikoj.

            – Estu certa, ke mi ne lasos “ŝi” murdi vin, – la knabino diris al li.

            “Ŝi”, kompreneble, signifas onklinon Nastasja.

            Iun posttagmezon Nazulino aŭdis Sinjorinon Benta diri al la nigrulino:

            – Morgaŭ, naskiĝotago de Peĉjo, ni devas prepari pli specialan vespermanĝon. Ĉu ankoraŭ ekzistas porketo oportuna?

            – Nur Vostuleto, sinjo, sed Nazulino ne volas ke ĝi mortu. Estas ŝia amuzaĵo.

            – Jes, sed vi povas solvi tion. Mortigu ĝin kiam ŝi estos for – kaj palpebrumis al la nigrulino.

            La du maljunulinoj sciis tion, kiel kompreni unu la alian.

            La knabino tamen aŭdis la konversacion kaj forkuris por serĉi la porketon. Ŝi trovis lin en la paŝtejo, li serĉadis ion en la tero, kiel kutime – rom, rom, rom.

            Ŝi prenis lin ĉe la brusto kaj diris ĉe lia orelo:

            – Avinjo ordonis al onklino Nastasja murdi vin morgaŭ. Sed mi ne permesos, ĉu vi komprenas? Mi kaŝos vin, bone kaŝatan, en loko, kiun nur mi konas, ĝis la danĝero pasos.

            Kaj tiele okazis. Ŝi kondukis lin al loko, kiun nur ŝi konis, ligis lin per la piedo al arbo; poste ŝi alportis al li plurajn maizospikojn, kukurbon kaj akvon.

            – Restu ĉi tie tre silente. Neniu kriado, kontraŭe ĉio perdiĝas. Kiam ne plu estos danĝero, mi venos kaj liberigos vin.

            Kiam venis la horo preni la porkidon, onklino Nastasja serĉis kaj serĉadis ĉie. Ŝi serĉis kiel oni serĉas kudrilon; fine ŝi venis por diri al Sinjorino Benta, ke certe ŝtelisto ŝtelis ĝin, aŭ jaguaro manĝis ĝin.

            – Tre malagrable! – diris la maljunulino. – Do, mortigu tre dikan kokidon. Kaj Vostuleto restas por la Bona Jaro, se ĝi aperos.

            La sekvan tagon, tuj post kiam ĉiuj ekstaris de la tablo post manĝado de la “plej bona vespermanĝo”, la knabino kuris al la loko, kiun nur ŝi konis, kaj liberigis la porketon.

            – Mi savis vin dum kelka tempo, – ŝi diris. – Sed antaŭ la Bona Jaro mi devas kunporti vin ĉi tien denove, ĉar “ŝi” promesis agi je tiu tago.

            Post iom da tempo, tre petoleme, kvazaŭ nenio okazintus, Vostuleto aperis sur la teraso, rom, rom, rom. Li venis al la pordo de la kuirejo por mordeti iujn legomŝelojn, kiujn la nigrulino forĵetis.

            – He! diris onklino Nastasja kun admiro. – Rigardu, kiu estas ĉi tie! Vostuleto persone!… Vi fuĝis ĉi-foje, friponeto, sed venontan fojon vi ne evitos min. Unu semajnon antaŭ la Bona Jaro mi arestos vin en la pajlejo kaj ni vidu tion, kio okazos!…

            Vostuleto eĉ ne atentis ĉi vortojn. Li nur interesiĝis pri plenigo de sia ventro per la ŝeloj, por poste kuŝiĝi sub la suno por unu el tiuj bongustaj dormetadoj, kiujn nur porketo konas.

 

2 – La edziĝa propono

            Nazulino estis en sia ĉambro kun la pupo kaj ili interparoladis.

            – Sinjorino grafino, mi opinias, ke estas tempo por ŝanĝi vian vivon. Vi bezonas edziniĝi, kontraŭe vi finos kiel onklino (*). Morgaŭ eminenta sinjoro venas por peti la manon de via ekscelenco.

            Emilja bonfartis, estis dika kaj bruneta. Onklino Nastasja plenigis la krureton, kiu estis prirabita dum la irado al la regno de Abeloj, per nova kvanto da sekaj floroj de kamomiloj kaj Nazulino riparis la brovon, kiu estis sen fadeno. Krome, ŝi ŝminkis du rondajn karminajn cirklojn sur la vangoj de la pupo.

            Emilja ne volis edziniĝi. Ŝi ĉiam diris, ke ŝi ne havas temperamenton taŭgan por toleri iun edzon, kaj ke ŝi ne konas iun, kiu meritas ŝin.

            – Kial ne? – protestis la knabino. Kio pri Vostuleto? Ĉu vi ne pensas, ke li estas bona partio?

            La pupo indignis kaj deklaris, ke ŝi neniam edziniĝos kun tia malkuraĝulo. La fiasko okazinta dum la vojaĝo al la lando de la Abeloj ne meritas pardonon.

            La knabino ridis kaj klarigis:

            – Vi eraras, Emilja. Li estas porko kaj malkuraĝulo sed nur dum kelka tempo. Mi aŭdis, ke Vostuleto estas vera princo, kiun malbona feino transformis en porkon kaj porko restos ĝis li trovos magian ringon kaŝitan en la ventro de certa tervermo. Pro tio Vostuleto ĉiam fosas la teron serĉe de vermoj.

            Emilja iĝis pripensema. Iĝi princino estis ŝia ora revo kaj se por esti princino ŝi devus edziniĝi kun forno aŭ rubujo, ŝi tion farus sen hezito eĉ dum momento.

            – Ĉu vi certas, Nazulino?

            – Mi estas absolute certa! Kiu rakontis ĉi historion al mi, estas la patro de Vostuleto, la sinjoro Vicgrafo de Maizospikulo, tre eminenta sinjoro, kiu venas por fari la geedziĝa proponon.

            – Vicgrafo? – ripetis Emilja suspektema. – Do, la patro de ĉi tiu princo estas nur Vicgrafo? Mi volas edziniĝi al princo, filo de reĝo.

            – Vi estas stulteta knabino, kiu nenion scias. Li ŝajnigas sin esti Vicgrafo, sed fakte li estas reĝo kaj tre grava reĝo de reĝlando tie malantaŭ la monteto. Kiam li estos ĉe ni, rigardu lian kapon kaj rimarku, ke li havas kronan signon ĉirkaŭ sia frunto. Por kaŝi ĉi tiun signon, li portas cilindran ĉapelon, kiun li neniam forigas, eĉ ne en la preĝejo. Tiele, ĉar neniu vidas la signon de la krono, neniu suspektas.

            Emilja pensis, pensis, pensis kaj diris:

            – Nu, mi akceptas! Sed mi diros, ke mi ne foriros de ĉi tie. Mi edziĝos, sed mi ne vivos kun Vostuleto ĝis li denove fariĝos princo.

            – Tre bone! – konkludis Nazulino. – En tiu kazo, prepariĝu por ricevi la Vicgrafon, kiu ne devas malfrui. Li jam survojas. Surmetu tiun ruĝan punktan robon kaj surmetu pli da ruĝeco sur via vizaĝo, ĉu vi konsentas?

            Dum la pupo vestis sin, la knabino kuris al la fruktoĝardeno serĉe de Peĉjo, kiu okupiĝis pri suĉado de kelkaj oranĝoj.

            – Rapide, Peĉjo! Zorge preparu por mi Vicgrafon faritan el malplena maizospiko, tre respektinda, kun cilindra ĉapelo sur la kapo kaj kronsigno sur la frunto, kaj venu kun li por peti Emiljan je geedzeco. Mi trompis ŝin, mi diris ke Vostuleto estas filo de tiu Vicgrafo, kiu estas granda reĝo de regno malantaŭ la monteto. La du, patro kaj filo, estis sorĉitaj de feino, kaj reaperos kiel reĝo kaj princo en la tago, kiam Vostuleto malkovros certan tervermon kun certa magia ringo en la ventro.

            – Ĉu la malsaĝulino kredis?         

            – Ŝi ja kredis kaj deklaris, ke ĉi-kaze ŝi akceptos Vostuleton kiel edzo, kvankam ŝi ne vivos kun li ĝis li denove fariĝos princo.

            Peĉjo faris, kiel ŝi petis. Li trovis bonan spikon, ankoraŭ kun pajleroj ĉirkaŭ la kolo, kiuj aspektis kiel barbo, metis brakojn kaj krurojn sur lin, faris vizaĝon kun nazo, buŝo, okuloj kaj ĉio – kaj ne forgesis marki lian frunton per kronsigno de reĝo.

            Poste li surmetis cilindran ĉapeleton sur lia kapo kaj iris kun li al la Pupo.

            – Tok, tok, tok, li frapis.

            – Kiu estas? – demandis la knabino de interne.

            – Estas la eminenta sinjoro Vicgrafo de Maizospikulo, kiu venas por viziti la Grafinon de la Tri Steletoj por peti al ŝi edziniĝon kun sia eminenta filo, la sinjoro Markizo de Vostuleto.

            – Atendu momenton, mi tuj malfermos, – respondis la knabino. Kaj ŝi turnis sin al la pupo:

            – Rimarku, Emilja. Krom princo, li ankaŭ estas markizo. Do, se vi edziniĝos kun li, vi jam estos markizino kaj iam vi fariĝos princino. Pli bela estonto ne povas ekzisti por malriĉa kompatindulino, kiu naskiĝis en kamparo kaj eĉ ne iris al lernejo. Vi estos la Cindrulino inter la pupoj!…

            Emilja trifoje saltis pro ĝojo kaj kuris por meti ankoraŭ iom da riza pudro. Dume eniris la Vicgrafo.

            Nazulino respekteme riverencis lin kaj parolis tiamaniere ke oni ne suspektus ke ŝi parolas al maskita reĝo:

            – Mi ĝojas koni vin, sinjoro Vicgrafo! Prenu seĝon kaj sidiĝu surplanke. Kredu min, mi tre ĝojas ekscii, ke via filo estas markizo. Kaj kiel fartas la sinjorino Vicgrafino?

            – Mi estas vidvo, – respondis la Vicgrafo, kaj profunde suspiris.

            – Miajn kondolencojn! Kaj kio pri via patrino, la sinjorino Maizpajlo?

            La Vicgrafo denove suspiris.

            – Povrulino! Ŝi mortis en terura katastrofo…

            – Kio okazis? Diru tion al ni – diris Nazulino, ŝajnigante grandan aflikton.

            – Jes. Ĝi estis manĝata de la senkorna bovino. – klarigis la Vicgrafo, kaj li viŝis du larmojn, unu de ĉiu okulo, per la maiza pajlero ĉirkaŭ lia kolo,.

            – La kompatindulino! – murmuris la knabino tre malĝoja. – Mi bedaŭras, Vicgrafo, sed tiele estas la mondo. Unu manĝas la alian. La senkorna bovino manĝas la pajlerojn kaj ni manĝas la bovinojn. La vivo estas diableca manĝo-manĝo! Mi vetas ĉi tie, ke ankaŭ viajn infanojn la maizograjnoj estis manĝitaj de la Sinjorinoj kokinoj…

            La okuloj de la Vicgrafo larĝiĝis, kvazaŭ li ne scius, ke li havas aliajn infanojn krom la markizo.

            – Jes – klarigis Nazulino. – La grenojn, kiujn Via Ekscelenco havis algluitaj sur la korpo, mi kredas, ke oni povas nomi ilin viaj infanoj.

            – Ha, jes, estas vero! Ilin manĝis iu koko antaŭ du semajnoj.

            En ĉi momento Emilja aperis ĉe la pordo, en sia vesto de indieno kun ruĝaj punktetoj…

            – Sinjoro Vicgrafo, – diris la knabino, – al mi plaĉas prezenti al vi, vian estontan bofilinon, la Grafinon de la Tri Steletoj. Rigardu kiel eleganta ŝi estas!…

            La Vicgrafo ekstaris por saluti la pupon kaj, per “distro”, deprenis sian cilindran ĉapelon, kaj tio permesis al Emilja vidi la kronan signon sur lia frunto.

            – Mi havas la plej altan honoron ricevi ĉi tiun noblan grafinon en la sino de mia familio, – li diris. – Kiel mi vidas, vi estas la plej bela estaĵo en ĉi tiuj ĉirkaŭaĵoj! Mi pensas, ke vi estas eĉ pli bela ol la makulitaj kokidoj de onklino Nastasja…

            Emilja ĝentile dankis pro lia afableco, kvankam ŝi tordis la nazon antaŭ la komparo kun la makulitaj kokinoj.

            – Kaj tio ne estas ĉio, – diris Nazulino. – Bela kaj helpema kiel ŝi, ne ekzistas alia! Ŝi scias ĉion fari. Ŝi kuiras perfekte, lavas tolaĵojn kaj legas librojn kiel instruistino. Emilja estas tio, kio nomiĝas diablino.

            – Tre bone! Tre bone! – diris la Vicgrafo.

            – Ŝi ankaŭ ludas belan muzikon sur la gramofono, miaŭas kiel kato, krevigas pufmaizon kaj havas grandan talenton por modistino. Ĉi tiu robo kun punktetoj, ekzemple, ŝi mem faris ĝin.

            Emilja, kiu ankoraŭ ne sciis mensogi, interrompis ŝin, kaj diris:

            – Ne mi, tion faris onklino Nastasja. – La knabino pinĉis ŝin sen ke la Vicgrafo rimarkis.

            – Ne atentu, Vicgrafo. Emilja estas tre modesta. Ŝi ne volas ke oni parolu pri ŝia talento. Tiun robon ŝi mem faris. Ŝi elektis la ŝtofon, tondis kaj kudris. Kaj rimarku, kiel bone ŝi lerte aranĝis ĉion. Leviĝu, Emilja, kaj turniĝu por ke la Vicgrafo vidu.

            Emilja leviĝis de la seĝo kaj ĉirkaŭiris la ĉambron. – Ŝi ankoraŭ ne estas la plej eleganta, – daŭrigis Nazulino. – Emilja naskiĝis ĉi tie en la kamparo kaj neniam iris al la urbo, nek lernis kudradon. Pro tiuj kondiĉoj, ĉu vi ne opinias, ke la robo estas sufiĉe bona?

            La Vicgrafo rigardis, rigardis kaj diris:

            – Por diri la veron, mi ne komprenas modojn. Sed mi opinias, ke ĝi estas tre bona. Tamen la jupo ŝajnas iomete mallonga…

            – Ankaŭ mi tiele pensas kaj jam diris al ŝi; sed Emilja, ĉar ŝi havas dikajn krurojn, havas la kutimon montri ilin. Ŝi portis longan jupon nur dum mallonga tempo, kiam ŝi havis la sekan kruron – kaj ŝi rakontis al la Vicgrafo pri la oro el kamomilaj sekaj floroj. Poste, por ŝanĝi la temon, ŝi petis informojn pri la konduto de Vostuleto.

            – Li havas tre bonan humoron, – diris la Vicgrafo. – Li ne estas kverelema, nek provokema. Li havas belajn kvalitojn. Plejparte li amas dormi sub la suno kaj fosi la teron por eltrovri tervermojn.

            En ĉi momento la knabino palpebrumis al la pupo, por memorigi la historion de certa ringo, kiun li serĉas ene de certa tervermo, kaj Emilja konvinkiĝis pri tio, ke Vostuleto ja estas ĉarma princo.

            – Lia nura malvirto – daŭrigis la Vicgrafo – estas manĝi ĉion, kion li trovas. Vostuleto nenion respektas!

            Emilja montris mienon pri abomeno kaj iris al la fenestro por kraĉi. Poste, ŝi eniris en la konversacio kaj diris:

            – Nu, se li edziĝos kun mi, li nur manĝos bongustajn kaj bonodorajn aĵojn. Mi ne permesos, ke mia edzo manĝu tion, kion li trovas.

            – Mi konsentas, Emilja! – diris la knabino. – Ankaŭ mi opinias tiamaniere kaj mi pensas, ke vi tre lerte postulas tion de li. Sed nun ni volas scii, ĉu vi akceptas aŭ ne la sinjoron Markizo de Vostuleto kiel edzon. Decidu…

            Emilja iomete afliktiĝis, ke ŝi devis mem decidi ion de tia graveco kiel elekti edzon kaj rigardis Nazulinon demandeme, kvazaŭ ŝi petus helpon. Sed la knabino ne volis interveni, estis tro da respondeco.

            – Mi devas ne opinii, Emilja. Vi mem devas decidi. Geedziĝo ne estas ŝerco.

            La pupo pensis, pensis, pensis kaj fine, tentata de la ideo iĝi markizinon kaj iutage fariĝi princino, ŝi decidis.

            – Mi ja volas!

            Nazulino frapis la manojn.

            – Brave! Ĉio solviĝis. Sinjoro Vicgrafo, brakumu vian bofilinon, la estontan Markizinon de Vostuleto…

            La Vicgrafo tre kortuŝite ekstaris. Li brakumis la pupon kaj donis al ŝi kison sur la vango.

            Emilja, tre ruĝa, kuris al la dormoĉambro.

(*) Popola diraĵo en Brazilo. Se la virino ne edziniĝas, ŝi vartos la genevojn.

 

3 – La fianĉiĝo de Emilja

            La fianĉiĝo de Emilja daŭris semajnon. Ĉiun posttagmezon, alportita perforte de Peĉjo, la markizo de Vostuleto aperis por viziti la fianĉinon, kaj devis pasigi duonhoron en la vizitĉambro, por rakonti kazojn kaj diri amemajn vortojn.

            Sed malgraŭ tio, ke li estis la fianĉo, Vostuleto ne perdis siajn instinktojn. Tuj kiam li eniris, li komencis flari la ĉambron, en sia eterna zorgo malkovri manĝeblaĵojn. Cetere, li ne atentis la konversacion. Li ne naskiĝis por tiaj ceremonioj.

            Iun posttagmezon Peĉjo koleris kaj decidis anstataŭigi lin per reprezentanto.

            – Vostuleto ne taŭgas, – li enue diris. – Li ne scias kiel ludi, li ne bone kondutas. La plej bonan solvon mi trovos, ĉu vi volas vidi? – kaj foriris. Li iris al la korto kaj kunportis malplenan flakonon da ricinoleo, kiu tie kuŝadis.

            – Ekde nun, la fianĉo estos reprezentata per ĉi tiu blua flakono – kaj la markizo de Vostuleto promenos – li diris kaj piedbatis la porketon.

            Vostuleto ĝemis kaj fuĝis kaj trifoje eskapigis “kojn”. Kaj de tiu tago, dum li estis en la fruktoĝardeno serĉe de la vermo kun tiu ringo en la ventro, tiu, kiu fianĉiĝis por li, kun la cilindra ĉapeleto surkape, estis la sinjoro Blua Flakono.

            Emilja kondutadis tre bone kvankam kelkfoje ŝi sin montradis malĝentila.

            – Mi jam diris al Nazulino: mi edziniĝos, sed kun kondiĉo!

            – Mi scias tion, kio estas! – divenis sinjoro Blua Flakono. – Vi ne volas loĝi en la domo de la markizo, certe ĉar vi ne bone rilatiĝas kun la estonta bopatro, la Vicgrafo.

            – Ne tio! Mi eĉ tre ŝatas sinjoron Vicgrafo. Tion, kion mi ne volas, estas foriri de ĉi tie. Mi tre alkutimiĝas.

            Sinjoro Blua Vitro gratis la kolon.

            – Jes sed…

            – Nek “sed”, nek duona “sed”! Mi estras ĉi tiun geedziĝon. La Markizo restas tie kaj mi restas ĉi tie – deklaris Emilja, tute afekteme kaj kun tordita nazo.

            La reprezentanto de la fianĉo suspiris.

            – Kia domaĝo! La Markizo jam ordonis konstruadon de belan kastelon, el oro kaj eburo, kun granda lago antaŭ…

            Emilja ridis.

            – Mi konas la lagojn de la Markizo! Ili similas al tiu fama blua lago, kiun li promesis al la Libelo en la regno de la Abeloj.

            Sinjoro Blua Flakono iĝis konfuza. Li perceptis, ke Emilja ne estas malsaĝa nek facile trompebla. Li klopodis por ripari.

            – Jes, lago. Mi ne diras grandan lagon, sed malgrandan lagon, baseneto…

            – Ladskatolo kun akvo, vi devas diri – kompletigis Emilja kaj ŝi mordis la lipojn.

            Nazulino intervenis kaj riproĉis. – Vi estas ĉi tie por fianĉiĝi, Emilja, por diri belajn kaj afablajn frazojn, ne por batali kontraŭ la reprezentanto de la Markizo. Rimarku tion, ĉu bone?

            Kaj ŝi demandis al la reprezentanto:

            – Ĉu la Markizo ankoraŭ ne verkis versojn por sia amata fianĉineto?

            – Jes, li verkis, – respondis la Blua Flakono, kaj li etendis la manon al la kolo por elpreni papereton. – Ĉi tie ili estas. Kaj li deklamis:

            Bomboneto por ŝi kaj mi,

            Bomboneto, por mi kaj ŝi,

            Ĉar markizon adoras ŝi,

            Kaj Emiljan adoras mi.

            – Brave! – kriis Nazulino kaj manfrapis. – Jen belaj versoj! La Markizo estas bonega poeto!…

            Emilja tamen montris grimacon kaj eĉ iĝis furiozeta.

            – La versoj tute malĝustas! Mi edziniĝos kun li, sed mi ne “adoras” iun ajn. Estus amuze, ke mi “adorus” porketon!

            Nazulino frapis sian piedon kaj montris koleretan mienon.

            – Emilja, estu bone edukita! Tiele oni ne traktas poeton. Vi estos Markizino, vi loĝos en salonoj kaj vi bezonas scii kiel simuli, ĉu vi komprenas?

            Poste, ŝi turnis sin al la reprezentanto:

            – Mi milfoje pardonpetas, sinjoro Blua Flakono! Emilja havas la kutimon esti tro sincera. Ŝi neniam vivis en societo kaj ankoraŭ ne scias mensogi. Ŝi ne similas al nia Vicgrafo de Maizospikulo, kiu parolas, parolas, kaj neniu iam scias, kion li vere pensas, ĉu ne vere, sinjoro Vicgrafo?

            La Vicgrafo faris geston, kiu povus signifi aŭ jes aŭ ne.

            Timaniere ili interparoladis ĉiunokte, longe, ĝis venis la teo.

            Falsa teo, kun falsa rostpano. Post la teo, la Vicgrafo kaj la reprezentanto adiaŭis kaj Nazulino akompanis ilin ĝis la pordo, kie ŝi diris:

            – Ne estu hontema, sinjoro Blua Flakono. Vi rajtas kisi ŝin nome de la markizo.

            La reprezentanto kisadis Emiljan sur la frunto kaj foriris kun la Vicgrafo…

            Semajnon poste, la knabino plendis al sinjorino Benta:

            – Ĉi tiu fianĉado mortigas min, avinjo. Ĉiunokte mi devas ĉeesti antaŭ la gefianĉoj. Kiel laciga tio estas!…

            – Sed kio mankas por ke la geedziĝo okazu, knabino?

            – La dolĉaĵoj, avinjo…

            – Mi komprenas. Mi komprenas. Nu, prenu ĉi groŝojn kaj venigu la dolĉaĵojn.

            Ĉar ekzakte tion volis Nazulino, jen ŝi trotante iradis al la vendejo, kun la kantantaj groŝoj enmane.

 

4 – Geedziĝofesto

            Fine venis la grava tago kun siaj dolĉaĵoj: ses kokosaj sukeraĵoj, ses arakidaj dolĉaĵoj kaj kruda sukero, kaj tio estis pli ol sufiĉa por festo, en kiu preskaŭ ĉiuj gastoj nur ŝajnigos manĝi.

            Peĉjo starigis la festan tablon sub oranĝoarbo de la fruktoĝardeno kaj ĉirkaŭe metis la gastojn. Estis Sinjorino Benta, onklino Nastasja kaj pluraj gekonatoj kaj parencoj, ĉiuj reprezentataj per ŝtonoj, brikoj kaj bastonoj. La policano, malnova amiko de sinjorino Benta, kiu kelkfoje aperis en la bieneto, estis prezentata per trunketo kun oranĝoŝela dentaro en la buŝo.

            Jen la horo. La gefianĉoj venis. Emilja, en blankaj robo kaj vualo; Vostuleto, kun cilindra ĉapelo kaj silka bendo ĉirkaŭ la kolo.

            Li estis tre serioza, sed tuj kiam li alproksimiĝis al la tablo kaj flaris la kokosajn sukeraĵojn, lia buŝo pleniĝis je salivo kaj li tute ekscitiĝis. Nenion plu li vidis.

            Tuj poste, venis la pastro kaj geedzigis ilin. Nazulino brakumis Emiljan kaj ploris veran larmon; poste ŝi donis multajn konsilojn al la pupo.

            Poste, ĉar Emilja ne havis fingrojn, ŝi metis ringeton sur ŝian brakon. Peĉjo faris la samon kun la markizo: li metis ringon da oranĝa ŝelo sur sian brakon, kiun Vostuleto dufoje klopodis por manĝi.

            – Almenaŭ hodiaŭ kondutu bone! – diris la knabo, minacante lin.

            Ankaŭ la aliaj bestoj de la bieneto, kaproj, kokinoj kaj porkoj ĉeestis la feston, sed de malproksime. Ili rigardadis, rigardadis, sen ion kompreni.

            Kiam la festo finiĝis, Nazulino diris:

            – Kaj nun, Peĉjo?

            – Nun, – li respondis, – mankas la geedziĝa vojaĝo.

            Sed la knabino estis laca kaj ne konsentis. Li proponis ion alian. Ili komencis disputi kaj forgesis prizorgi la tablon kun la frandaĵoj. Vostuleto profitis la okazon. Li proksimiĝis al la kokosaj sukeraĵoj kaj subite – njok, li ataktis la plej belan.

            – Helpu la dolĉaĵojn, Peĉjo! – kriis la knabino. Peĉjo turniĝis kaj, vidante la malbelan agon de la pirato, kuris al li furioze.

            Li kaptis la policanon el ligno kaj kuraĝe frapis la trunketon sur la dorso de la porko.

            – Hundo! Ŝtelisto! Markizaĉo!… – Vostuleto blekis mallaŭte kaj pafis sin al la kampo, sed ne ellasis la sukeraĵon.

            Okazis katastrofo. La festo malorganiziĝis kaj Emilja ploris kaj kolere baraktis.

            – Jen tio! Mi ne volis edziniĝi al Vostuleto! Li estas vulgarulo, kiu ne scias kiel respekti la edzinon.

            Nazulino intervenis kaj konsolis ŝin – Ĉi tio signifas nenion. Vostuleto estas iom ordinara, mi ne neas tion, sed kun la tempo li iĝos pli saĝa kaj li finfine estos bonega edzo. Kaj vi ne devas forgesi, ke iun tagon li fariĝos princo kaj vi estos princino.

            Sed Peĉjo, kiu estis ĝenata de la malbela ago de Vostuleto, ruinigis ĉion, ĉar li diris:

            – Princo, neniam, Emilja! Nazulino trompis vin. Vostuleto neniam estis kaj neniam estos princo. Li estas porko kaj unu el la plej grandaj porkaĉoj, vi lernu tion.

            Aŭdinte tion, Emilja svenis kaj falis malantaŭen…

 

5 – La vespermanĝo de novjaro

            Kiel atendite, tiu geedzeco ne bone funkciis. La temperamentoj ne egalis kaj krome la pupo ne povis konsoli sin pro la trompo pri la princo. Nazulino ankoraŭ klopodis por konvinki ŝin, ke Vostuleto vere estas princo kaj Peĉjo diris tion nur ĉar li koleris. Ŝi ne sukcesis.

            Kiam Emilja suspektis, tio estis por la tuta vivo. Pro tio, malgraŭ la edziniĝo kun Vostuleto, ŝi apartiĝis de li por ĉiam.

            – Jen tio, kion vi faris! – ŝi kutimis diri per plenda voĉo. – Vi edzinigis min kun princo kaj nun jen, jen…

            Nazulino parolis pri espero.

            – Ĉio bone finiĝos. Iun tagon li mortas kaj mi edzinigos vin kun ia Vicgrafo aŭ iu ajn alia.

            Finfine alvenis la Novjaro. Estis kutimo de Sinjorino Benta festi tiun tagon per vespermanĝo, kie ŝi kunvenigis plurajn parencojn kaj najbarojn. Onklino Nastasja zorge laboradis.

            Rostitajn kokinojn. Farĉitan meleagron. Porketon en forno. Pastojn, dolĉaĵojn kaj kiom da bongustaĵoj oni povas deziri. Tiele okazadis kaj tiele okazos ĉi jaro. Kiam la horo sonis kaj ĉiuj iris al la tablo, la pladoj komencis aperi, unu post la alia, ĝis subite ridetanta porketo venis sur granda pleto, kun kuirita ovo en la buŝo kaj citronaj tranĉaĵoj ĉirkaŭ la korpo.

            La geknaboj ne atendis, ke venos porkido, ĉar la nigrulino diris, ke la vespermanĝo estos nur meleagro. Nazulino tuj suspektis kaj kuris al la korto por serĉi Vostuleton. Ŝi vokis lin pli ol dudek fojojn kaj serĉis lin ĉie, kien li kutimis iri. Ŝi trovis neniun spuron, kaj malespere plorante revenis al la salono.

            – Ne manĝu tiun porkaĵon, Peĉjo! Estas Vostuleto. La aĉa diablino trompis nin kaj bakis la kompatindulon en la forno…

            La knabo, kvankam li malfacile ploradis, havis la okulojn plenajn je larmoj, ekstaris el la tablo furioza kontraŭ la nigrulino.

            Emilja tamen saltis pro ĝojo. Finfine ŝi estas vidvino! Ŝi povos edziniĝi kun la Vicgrafo de Maizospikulo aŭ kun alia nobelo, kaj frapis per la manoj kaj kantis “Ni dancu en la rondo”, kiu estis ŝia plej ŝatata kanzono.

            Nazulino ne eltenis tion. Ŝi furioze iris al la pupo kaj batis ŝin.

            – Mi petos al doktoro Heliko fari operacion al ĉi malvirtulino por enmeti interne tion, kio mankas.

            Sinjorino Benta, tre surprizita, demandis pri tio, kio mankas en Emilja.

            – Koro, avinjo. Ĉu vi ne perceptas? Emilja ne havas eĉ peceton da koro…

            Ĉiuj larmoj estis vanaj! Vostuleto ne estis rostita, ne! Iomete antaŭ la Novjaro, kiam li rimarkis la intencojn de onklino Nastasja, li decidis ŝteliri malproksimen, en silento, kun atentantajn orelojn. Survoje li renkontis kompatindan porketon je la sama aĝo, tre similan al li. Li havis ideon.

            – Kial vi ne iras morgaŭ matene al la korto de Sinjorino Benta? – li demandis. – Mi tie lasis tri kukurbojn preskaŭ netuŝitajn.

            La kompatindulo iris. Ĝi trovis la kukurbojn, vere, kaj manĝis ilin, sed ĝia deserto estis akra tranĉilo kaj forno.

            Tiamaniere la eminenta markizo de Vostuleto sukcesis eskapi de la malĝoja destino, kiu ŝajnis al li rezervita – kaj post la danĝero li revenis, tute feliĉa, kvazaŭ li nenion scius!…

Visitas: 338