FALAS ROSO, ROSO FALAS (sereno eu caio caio)
Falas roso, roso falas
Falas falas kun obstin’.
Kaj la dormon malpermesas
De la bela amatin’.
Mia vivo, ajaj,
Estas barko, ajaj,
Kiu flosas sen direkto ia.
Se mi havus, ajaj,
La lumaĵon, ajaj,
De la blua okulparo via.
Falas roso, roso falas…
Malfeliĉe, ajaj,
Mi ploradas, ajaj,
Pro memoro pri amo perdita,
Kaj la roso, ajaj,
estas larmo, ajaj,
el malĝoja okulo falita.
Falas roso, roso falas…
(kantas Ana Eduarda kaj Jorge Teles)
Noto: Ĉi tiu kanzono, malgraŭ la ordinara konsidero, ne estas folkloraĵo. Ĝin verkis Antonio Almeida (1911-1985). Ĉar mia paĝo ne havas komercajn celojn, mi daŭre prezentas ĝin.
Visitas: 297