Lobato en Esperanto – 06

Fabloj

Fabloj 36, 37, 38, 39, 40, 41 kaj 42

 Tradukis Jorge Teles

 

36 – La muŝo kaj la formiko

         – Mi estas nobelo! – diris la muŝo al la eta formiko, kiu marŝadis kun rozuja folio. – Mi ne laboras, mi surteriĝas sur ĉiuj tabloj, mi lekas ĉiujn bongustaĵojn, mi marŝas sur la genuoj de la fraŭlinoj – kaj mi eĉ sidas sur iliaj nazoj. Kia mirinda vivo, la mia…

         La eta formiko mallevis la ŝarĝon, viŝis la frunton kaj diris:

         – Malgraŭ tio, mi ne envias la bonŝancon de muŝoj. Ili estas malŝatataj. Neniu ilin amas. Ĉiuj forpelas ilin kun abomeno. Kaj la plej malagrabla afero estas, ke ili havas malnoblan lulilon: ili naskiĝas en sterkejoj.

         – Bone bone! – diris la muŝo. – Vivu mi kontenta, pri enviulo, indiferenta.

         – Kaj krom tio, ke ili estas malpuraj, ili estas cinikaj, – daŭrigis la formiko. – Ili estas nenio se ne parazitoj – kaj parazito estas sinonimo de ŝtelisto. Ĉiuj respektas min. Mi estas riĉa por mia laboro, mi havas mian propran domon, kaj mi nenion bezonas dum la severa malbona vetero. Kaj kio pri vi? Sufiĉas ke oni fermu la kuirejan pordon kaj mankas al vi manĝaĵo. Mi preferas mian honestan laboreman vivon ol la ora vivo de la parazitoj.

         – Troa montro de malŝato, kaŝata ŝato – ironie murmuris la muŝo.

         Tagojn poste, la formiko trovis la muŝon luktanta kontraŭ fenestra vitro.

         – Do, nobelulo, kio okazas? – ĝi demandis.

         La kaptito respondis tre afliktita:

         – La posedantoj de la domo forvojaĝis kaj lasis min enfermita ĉi tie. Mi estas malsata kaj jam elĉerpita pro la luktado.

         La formiko ripetis la muŝan vantan diraĵon, imitante ĝian voĉon: “Mi estas nobelo! Mi surteriĝas sur ĉiujn tablojn… mi marŝas sur la genuoj de la fraŭlinoj…”, kaj jen ĝi daŭrigis sian vojon, rapide kiel ĉiam.

         Tiu, kiu volas rikolti, plantu. Kaj tiu, kiu parazitas, iun tagon sufokiĝu.

                                                                       *****

            – Estus tre bele, se tio okazus, – diris la Vicgrafo. – Sed re kaj ree, unu plantas kaj la alia rikoltas…

            Emilja fulmis lin perokule. Tio estis la plej granda malrespekto. La Vicgrafo, timigita, retiriĝis al sia angulo.

 

37 – La du azenetoj

         Tre kontentaj, du azenoj trotante iris laŭ la vojo. La antaŭulo portadis sakojn kun pulvora oro; kaj la malantaŭulo, simplajn sakojn kun brano.   Kvankam samspecaj azenoj, la unua ne volis, ke la alia iru apud ĝi.

         – Atentu! – ĝi diris. – Ne venu apud mi, ĉar tiu, kiu portas oron, ne samas kiel tiu, kiu portas branon. Restu kvin paŝojn for kaj iru respekteme, kvazaŭ vi estus paĝio.

         La azeno kun la brano submetiĝis kaj trotis malantaŭe, kun falintaj oreloj, plena je envio al la nobelo.

         Subite…

         – Ho! ho!…

         Ŝtelistoj de la montaro eliris el malantaŭ stumpo kaj kaptis la azenojn per siaj kolbridoj.

         Ili unue ekzamenis la ŝarĝon de la humila azeno:

         – Brano! – ili kriis kun desaponto. – La diablo kunportu ĝin! Ni vidu, ĉu estas io pli valora kun la antaŭulo.

         – Oro, oro! – ili kriis, larĝigante la okulojn. Kaj ili ĵetis sin al la azeno.

         Sed la azeno rezistis. Ĝi kalcitris kaj fuĝis trans la kampo. La ŝtelistoj kuris post ĝi, ĉirkaŭis ĝin kaj batis per bastonoj kaj ŝtonoj. Finfine ili ĉion ŝtelis.

         Kiam la festo finiĝis, la ora azeno, pli mortinta ol vivanta kaj tiel batita, ke ĝi eĉ ne sukcesis stari vertikale, petis helpon al la alia, kiu, trankvile, manĝadis la herbon.

         – Helpu, amiko! Venu por helpi min, mi ne plu tenas min…

         La alia azeno respondis mokeme:

         – Ĉu mi vere rajtas alproksimiĝi al Via Ekscelenco?

         – Kial ne? Mia nobeleco estis tute ene de la ora ŝarĝo kaj ĝi iris al la manojn de tiuj friponoj. Sen la valora oro sur mia dorso, mi estas kompatinda besto same kiel vi…

         – Jes, mi scias. Vi similas al kelkaj gravaj homoj en la mondo, kiuj nur valoras pro la pozicio, kiun ili okupas. En la esenco, simplaj ŝarĝaj bestoj, kiel mi kaj vi kaj aliaj…

         Kaj ĝi helpis la alian reveni hejmen. La vantulo lernis, por sia propra uzo, la lecionon, kiu ankoraŭ dolorigis ĝian dorson.

                                                                       *****

            – Jen, miaj infanoj, alia tre bona fablo,-  diris sinjorino Benta. – La mondo estas plena de orgojluloj kiel tiu azeneto…

            Peĉjo rimarkis, ke la kolonelo Teodoriko agis same kiel la ora azeno. Kiam li estis plena je mono, li ruktis grandecon; sed post kiam li perdis ĉion pro malbonaj negocoj, liaj aroganto malgrandiĝis kaj li konvinkiĝis, ke li vere estas perfekta azeno.

 

38 – La ĉevalo kaj la tabanoj

            Rajdanto vipadis, unu post la alia, la tabanojn, kiuj estis sur la kolo de la besto. De tempo al tempo, plaf!, vipado, kaj estis unu insekto malplie.

         Sed la viro nur vipadis la pezajn tabanojn, jam ŝvelintajn de sango.

         Do, la ĉevalo perdis la paciencon kaj diris:

         – Vi pensas, ke vi faras al mi servon kaj tamen…

         – Tamen, kio?, ĉevalo! Mi forigas la tabanojn kaj vi ne feliĉas?

         – Mi iĝus feliĉa, se vi mortigus la maldikajn kaj ŝparus la dikajn. Ĉar la dikaj, kiuj jam satas, ne damaĝas min, dum la aliaj, kiuj malsatas, turmentas min sen kompato. Se vi mortigas nur la sendanĝerajn, la bono, kiun vi volas fari al mi, fariĝas malbono, ĉar mi suferas la doloron de la vipado kaj neniun profiton mi ricevas el la morto de la bestoj.

         Kiom da favoroj ekzistas, kiuj estas favoroj nur laŭaspekte!…

                                                                       *****

            – Kiu verkis ĉi fabelon, avino? Sinjoro de Lafonteno aŭ Ezopo?

            – Neniu el ili, mia filo. Mi ĝin verkis…

            – Ĉu vi?… Do vi ankaŭ estas fablistino?

            – Nur kelkfoje… Ĉi fabelo venis al mi en la tago, kiam iu amiko estis ĉi tien sur ĉevalino. Ni konversaciis sed li ne deĉevaliĝis. Kaj dum ni interparoladis, li vipadis la dikajn tabanojn, nur la dikajn. Vidante tion, la fablo formiĝis en mia kapo.

            – Mi opinias, ke li korekte agis, – diris Emilja. – La dikaj, jam plenaj de sango, forflugas kaj demetas ovojn, el kiuj eliras pli da tabanoj. Kaj la maldikaj, ankoraŭ malplenaj je sango, ne. La ĉevalo ne pensis pri tio.

            Sinjorino Benta ridis kaj klarigis, ke la ĉevalo parolas laŭ sia vidpunkto, kiel viktimo de la pikadoj. Se la viktimo estus Emilja, ŝi plej verŝajne pensus ekzakte kiel la ĉevalo. Ĉio en la mondo dependas de la vidpunkto.

 

39 – La muso, la kato kaj la koko

            Iun matenon, museto je la unua fojo eliris el la truo. Ĝi volis vidi la mondon kaj interrilati kun tiom da belaj aferoj, pri kiuj ĝiaj amikoj paroladis. Ĝi admiris la sunlumon, la verdon de la arboj, la fluon de la riveretoj, la loĝadon de la homoj. Kaj fine ĝi eniris en la korto malantau la kampara domo.

         – Uaŭ! Ĉi loko ŝajnas ja interesa!

         Ĝi ekzamenis ĉion detale, flaris la maizdeponejon kaj la stalon. Tiam ĝi rimarkis en la korto certan belan beston, kiu dormadis pace sub la suno. Ĝi alproksimiĝis kaj flaris ĝin sen ia timo.

         Ĉimomente aperis koko, kiu batis la flugilojn kaj kantis. La museto, preskaŭ mortis pro timo. Ĝi sentis frostotremon kaj pafis sin kiel fulmo al la truo. Tie ĝi rakontis al la patrino la aventurojn de la promenado.

         – Mi vidis multajn interesajn aferojn, – ĝi diris, – sed nenio impresis min tiom, kiom du bestoj, kiujn mi vidis en la korto. Unu, kun mola felo kaj afabla mieno, tuj delogis min. Ĝi certe estas unu el tiuj bonaj amikoj de nia popolo, kaj mi bedaŭris, ke ĝi dormadis, ĉar pro tio mi ne sukcesis saluti ĝin. La alia… Ho, mia koro ankoraŭ batas! La alia estis feroca besto, kun flavaj plumoj, pinta beko, ruĝa kresto kaj minaca aspekto. Ĝi brue frapis per siaj flugiloj, malfermis sian bekon kaj kantis kokerikon tiom fortan, ke mi preskaŭ falis malantaŭen. Mi forkuris. Mi forkuris kun tiom da kruroj, kiom mi havas, ĉar mi komprenis, ke ĝi devas esti la fama kato, kiu kaŭzas tian detruon al nia popolo.

         La patrinmuso ektimis kaj diris:

         – Kiel vi eraras, mia filo! La besto kun mola felo kaj afabla mieno estas la terura kato. La alia, brua kaj timigita, kun furioza mieno kaj ruĝa kresto, la alia, fileto, estas la koko, birdo, kiu neniam faris al ni malbonon. Aspektoj povas trompi. Do profitu de la leciono kaj lernu tion:

         Tiu, kiu vidas vizaĝon, ne vidas koron.

                                                                    *****

            Emilja faris kompatindan vizaĝon. – Kompatinduleto! Tute stulta. Ĝi flaris la katon! Museto, kiu flaras la katon! Mi pensas, ke tio estas absurdaĵo. Nur se ĝi estus mortinta kato…

            – Kial absurdaĵo, Emilja?

            – Ĉar la Vicgrafo diras, ke bestoj kiel la musoj denaskiĝe jam scias tion, kio estas kato. Ili divenas la katon per la odoro. Pro tio mi diras: aŭ la kato estis mortinta, aŭ la muso malvarmumis kaj ne kapablis flari…

            Sinjorino Benta klarigis, ke la fablistoj ne havas la rigoron de natursciencistoj kaj ofte ŝanĝas la aferojn por ke la fablo estu ĝusta.

            – Bona maniero agi! – kriis Emilja. – Erari je unu flanko por pravigi je alia flanko.

            Nazulino diris, ke la poetoj multe uzas ĉi rimedon, nomatan “poezia licenco”. Ili oferas la ĝuston por atingi la belon. Fablisto ankaŭ estas poeto, laŭ sia maniero.

 

40 – La du kolomboj

         Ili estis feliĉaj. Ili tre amis unu la alian kaj kontentiĝis pri tio, kion ili havis. Sed unu el ili perdis la kapon kaj, laca de tiom da paco, la ideo ĉirkaŭiri la mondon eniris en ĝia kapo.

         – Por kio? – avertis la kunulo. – Ĉu ne estas sufiĉe trankvile ĉi tie?

         – Mi volas vidi novajn landojn, spiri novan aeron.

         – Ne iru! Dum la vojo estas mil danĝeroj, necertecoj, perfidoj. Ankaŭ la vetero ne estas bona. Estas la sezono de fulmotondroj.

         Bonaj avertoj, sed senutilaj. La obstimulo kisis sian kunulon kaj foriris.

         Kiel dirite, horon poste la ĉielo malheliĝis, la ventoj muĝadis. La malprudenta vojaĝanto eltenas la tutan ŝtormon sen protekto, kunpremita en seka arbo. Ĝi suferis terurojn, sed ĝi estis savita, kaj kiam venis la trankvilo, ĝi povis daŭrigi la vojaĝon. Ĝi superflugis belan rizejon kaj pensis:

         – Tre longe mi restos ĉi tie, sur ĉi bela verda tapiŝo! Aj!… Tuj kiam ĝi surteriĝis ĝi jam sentis sin kaptita en maŝo. Horon da malespero, baraktante…

         Feliĉe ke la maŝo, putrita de la pluvoj, rompiĝis kaj la kolombo liberiĝis. Kaj ĝi fuĝis, elĉerpita, kun kelkaj malpli da plumoj kaj ŝnurfadeno ĉe liaj piedoj, malhelpante la flugadon.

         Tamen falko aperis kaj rapidis al ĝi kun saga rapideco. La perpleksa mizerulo apenaŭ havis tempon rifuĝi en korto de kamparana kabano. Tiamaniere ĝi evitis la predanton, sed ĝi ne sukcesis eviti knabon, kiu, kun ŝtono en la mano, kuris al ĝi kaj ĵetis ŝtonon sur ĝin. Terurigita la malfeliĉulo sukcesis ree eskapi, kaŝata en kavaĵo de arbo. Kaj tie, sentante la dolorojn de la rompita flugilo, ĝi pacience atendis la foriron de la malamiko. Nur tiam, kun mil singardoj, ĝi povis fuĝi al la nesto.

         Kiam la kunulo vidis. ke ĝi alvenas kun vundata flugilo, senpluma, premata de laceco, ĝi kisis la kompatinduloj kun larmoj kaj diris:

         La diraĵo estas tre vera:

         Bonan pilgrimadon faras, tiu kiu enhejme staras.

                                                                      *****

            – Mi ne konsentas, avinjo! – diris Peĉjo. – Se ĉiuj pilgrimus enhejme, la vivo perdus sian amuzon. Mi ŝatas aventurojn, eĉ se mi revenos kun rompita kruro.

            – Ankaŭ mi! – kriis Emilja. – Kaj mi verkos fablon kontraŭe al tiu ĉi.

            – Kiel?

            – Tuj kiam la vojaĝanta kolombo foriras, ĉasisto aperas kaj pafas tiun, kiu faras sian pilgrimadon enhejme. Kiam la vojaĝanto revenas, tute kripla, ĝi vidas la plumojn de la kunulo surgrunde, makulitajn per sango. Ĝi ĉion komprenas kaj diras: “Tiu, kiu iras, tiu revenas kripligita; sed tiu, kiu restas, tiu falas en la kaserolon.

            Sinjorino Benta klarigis, ke popola saĝo estas ambaŭ-tranĉa tranĉilo. Kelkaj diraĵoj havas diraĵon kiu ĝin kontraŭdiras.

            – Ekzemple, iu popola diraĵo diras: “Tiu, kiu esperas, tiu ĉiam atingas”, kaj alia diras: “Esperanto, malesperanto”. Depende de la kazo, ni elektas unu aŭ alian – kaj tiu, kiu aŭskultas, laŭdas la saĝon de la popolo.

 

41 – La du hundinoj

         Ili loĝis en la sama kvartalo. Unu estis bonkora kaj bonfara; la alia malbona kaj sendanka. La bona, ĉar ĝi estis diligenta, havis sian domon bone ordigata; la malbona, ĉar ĝi estis malĉastulino, vivis hazarde, sen loko por dormi.

         Iam, la malbona hundino devis naski, kaj iris al la bonulino por peti helpon

         – Mi restos ĉi tie en iu anguleto ĝis miaj hundidoj povos eliri kun mi. Por ili mi petas…

         La bonulino pruntedonis la tutan domon, malavare. La idoj naskiĝis, kaj kiam ili havis la okulojn jam malfermitaj, la gastigantino revenis.

         – Ĉu vi povas redoni al mi la domon nun?

         La malbonulino ekploris.

         – Ankoraŭ ne, sindonema amikino. Kiel mi povas loĝi surstrate kun tiaj junaj infanoj? Donu al mi novan limdaton.

         La bonulino donis ankoraŭ dek kvin tagojn, fine de kiuj ĝi revenis.

         – Ĉu vi foriros nun?

         – Pacienco, maljunulino, mi bezonas ankoraŭ unu monaton.

         La bonulino donis ankoraŭ dek kvin tagojn, kaj fine de la lasta periodo ĝi revenis; sed ĉi-foje la invadantino, ĉirkaŭata de plenkreskaj idoj, fortikaj kaj kun minacantaj dentoj, akceptis la alian kun insolenco:

         – Ĉu vi volas la domon? Nu, venu kaj prenu ĝin, se vi kuraĝas…

         Por la malbonuloj, bastonbaton!

                                                        *****

            – Bonege, avino! – ekkriis la knabino. – Mi ŝatis. Ĉi fabelo meritas la noton dek.  

            – Kaj ĝi memorigas min pri iu speco de planto, – diris Peĉjo. – Ĝi naskiĝas sur branĉo de arbo, humila kaj malforta; sed ĝi kreskas, kreskas, kaj iutage ĝi strangolas la arbon, kiu bonvenigis ĝin. (*)

            Sinjorino Benta klarigis, ke tiu fablo temis pri maldankemo, tre ofta konduto inter homoj. Kaj ŝi citis plurajn sendankajn homojn el la ĉirkaŭaĵoj.

            – Se temas pri mono, tio oftege okazas. Ulo venas por pruntepeti monon. Ĉapelo en la mano, humila kiel tiu hundino. Post kiam oni helpas lin, li kalcitras.

            Emilja opiniis, ke la moralo de la fablo estas bonega: “Por la malbonuloj, bastonbaton!”. – Tio ĝustas! Bastono sur iliaj dorsoj!

            – Tamen estas malfacile, Emilja, scii, kiu estas la maldankema. Ili scias tion, kiel maski sin. Ili prezentas sin kiel tiu hundino, tute plenan je diminutivoj – “helpeton”, “manĝaĵeton”, “monereton”… Kaj kiel ni povas diveni, ke tio estas preparado de trompo?

            – Kiel? – diris Emilja. – Tre facile!… Laŭ la kvanto da diminutivoj. Tuj kiam iu venos kun “eto, eta, ete”, ni devas preni la bastonon kaj “ege ete” dispecigi la diminutiviganton…

(*)  Ficus clusiifolia.

 

42 – La kaprino, la kaprido kaj la lupo

         Antaŭ ol foriri por paŝtiĝi, la kaprino, fermante la pordon, diris al la kaprido:

         – Atentu, mia filo. La mondo estas plena je danĝeroj. Ne malfermu la pordon al iu ajn antaŭ ol peti la pasvorton.

         – Kaj kio estas la pasvorto, panjo?

         – La pasvorto estas: “Al la infero la lupo kaj ĝia tuta diabla raso”.

         La kaprido parkeris la vortojn kaj la kaprino foriris, trankvile pri la vivo. Sed la lupo, kiu estis malproksime, aŭdis la konversacion, venis kaj frapis. Kaj ŝanĝis la voĉon por ripeti la pasvorton.

         La kaprideto kuris por malfermi la pordon, sed kiam ĝi metis la manon sur la riglilo, ĝi suspektis. Kaj demandis:

         – Montru al mi la blankan piedon, mi petas…

         Blanka piedo estas io, kion la lupo ne havas kaj pro tio ĝi ne povis montri ĝin. Kaj do, kun sia longa muzelo, tre seniluziigita, la lupo ne havis alian elekton ol foriri kiel li venis – tio estas, kun malplena stomako. Tiele la ideto saviĝis, ĉar ĝi havis la bonan ideon

         fidi malfideme.

                                               *****

            – Ĉi kaprideto, – diris Emilja, – estas kiel mi. Ni du fidas kun suspekto. Neniu lupo trompas nin. Ĉi ideto lernis de mi.

            – Kiel ĝi lernis de vi, Emilja, se vi neniam renkontis ĝin?

            – Nur tio, ke ĝi divenis, ke tiamaniere mi pensas…

            Onklino Nastasja, en la kuirejo, aŭdis kaj murmuris “Ho Dio!…

Visitas: 319