Lobato en Esperanto – 06

Fabloj

Fabloj 57, 58, 59, 60, 61, 62 kaj 63

 Tradukis Jorge Teles

 

57 – Sekreto de virino

         Ĉar Fidindina fanfaronis pri tio, ke ŝi estas diskreta, ŝia edzo decidis fari eksperimenton. Dum la nokto li vekis ŝin kun ektimigita mieno kaj diris:

         – Kia stranga fenomeno, Fidindina. Ĉu vi povas kompreni tion, ke mi ĵus demetis ovon?

         – Ĉu ovon? – ekkriis la virino, kun larĝiĝantaj okuloj.

         – Ĝuste tio, kion mi diris. Kaj jen ĝi, ankoraŭ varma. Sed aŭskultu bone: ĉi tio devas resti kiel sekreto inter ni. Vi scias, kia estas la mondo. Se la novaĵoj ĉirkaŭos, ĉiuj komencos moki min kaj fine ili donos al mi moknomon. Do, zorgu pri via lango. Neniam diru ion al iu ajn.

         La virino ĵuris sekreton kaj sciis konservi ĝin dum kelkaj horoj, dum estis nokto kaj ŝi havis neniun al kiu paroli. Sed tuj kiam tagiĝis, ŝi saltis el la lito kaj kuris serĉe de la najbarino Tereza.

         – Ĉu vi kapablas, Tereza, konservi eternan sekreton?

         – Ĉiuj scias, ke mia buŝo silentas kiel tombo…

         – Nu do, aŭskultu: mia edzo demetis du ovojn ĉi-nokte!…

         – Ne diru tion!…

         – Jen la pura vero. Sed, atentu!… Ĉi tio estas nedirebla sekreto. Ĵuru, ke vi neniam diros al iu ajn.

         Kamaradino Tereza krucis du fingrojn kaj kisis ilin. Sed tuj kiam Fidindina foriris, ŝi sentis tian jukadon sur la lango, ke ŝi parolis al onklino Feliĉulina la rakonton pri la tri ovoj. Onklino Feliĉulina ankaŭ ĵuris, sed rakontis la historion de la kvar ovoj al kuzino Joakima. Kuzino Joakima ankaŭ ĵuris, sed rakontis la historion de la kvin ovoj al la amikino Ineza… Kaj Ineza…

         La kazo estis ke, tagmeze, la tuta urbo nur komentis unu noticon – la strangan fenomenon de Ze’ Kokinulo, mistera viro, kiu demetadas dek du dekduojn da ovoj ĉiunokte…

                                                       *****

            – Tio, pri rakontado kaj aldono de punkto estas ĉe princino Emilja, – observis la knabino.

            – Ĉu nur unu punkto? Ho, ho! Emilja tuj aldonas dek… – ŝercis Peĉjo.

            La Vicgrafo klarigis, ke ekzistas psikologia klarigo por tio.

            – Tio okazas por pli bone emfazi la fakton, – li diris. – Diri unu aferon estas pasigi ĉi tiun aferon de unu kapo al alia. Kaj en ĉi tiu pasado ĉiam okazas perdo (kiel en la elektra kurento, kiu iras de unu punkto al alia). Pro tio, la rakontanto troigas. Senintence, per instinkto.

            – Mi nenion troigas, – diris Emilja. – Mi nur ornamas.

            – Do, vi troigas, ĉar ornami estas troigi, – klarigis la Vicgrafo. Kaj al Emilja:

            – Vi povas montri la langon, tio ne ĝenas min…

 

58 – La aŭto kaj la muŝo

            Aŭto senmoviĝis en certa punkto de la vojo, plena je kotaro.

         – Kaj nun?

         – Nun serĉu virbovojn en la ĉirkaŭaĵo kaj eltiru ĝin perforte.

         Tion ili faris. Ili trovis la bovojn – du. Ili ligis ilin al la aŭto kaj la penado komencis.

         – Forton, Makululo! Tiru, Kolibro! La bovoj streĉis la muskolojn per forta penado, spronataj de pikilo. Sed tio ne sufiĉis. Necesis, ke ĉiuj, servistoj kaj pasaĝeroj, metu manojn al la tasko kaj, puŝante de ĉi tie, levante de tie, helpu la brutaron fortiri la aŭton.

         Aperis muŝo. Ĝi komprenis tion, kio okazadis kaj decidis helpi. Kaj aflikte ĝi komencis. Ĝi flugis ĉi tien, alteriĝis tie, zumis ĉe la orelon de unu, pikis en la nazon de alia, turmentis la bovojn, ĝenis la homojn – tiom ĝi  faris, ke ĝi donis la impreson esti ne unu, sed tuta svarmo da inferaj muŝoj.

         La aŭto finfine eliris el la kotaro.

         – Uf! Kiom da laboro vi donis al mi!… – diris la muŝeto, dum ĝi viŝadis la ŝviton de la frunto.

                                                        *****

            – Johana, la najbarino, estas tia – komentis Nazulino. – Ĉe ŝia domo, la fratinoj faras ĉion, sed tiu, kiu laciĝas kaj ŝvitas, estas ŝi. Kelkaj fabloj estas portretoj de homoj.

            – Kaj tio estas instinkta, – diris sinjorino Benta. – Ĉu vi memoras, Peĉjo, tiun futbalan matĉon en la vilaĝo? La spektantoj aplaŭdis, kaj kiam okazis la golo, ĉiuj pensis ke ĝi okazis pro iliaj personaj fervoraj aplaŭdoj.

 

59 – La malsana jaguaro

         La jaguaro falis el arbo kaj dum multaj tagoj estis en lito grave malsana. Kaj ĉar ĝi ne sukcesis ĉasi, ĝi terure malsatis. Antaŭ tiu problemo ĝi elpensis planon.

         – Kamarado mustelo – ĝi diris – kuru tra la mondo kaj diru al la bestoj, ke mi mortas kaj mi postulas, ke ili venu por viziti min.

         La mustelo iris kaj donis la mesaĝon kaj la bestoj, unu post la alia, komencis viziti la jaguaron. La cervo venis, la kapibaro venis, la agutio venis, la pekario venis. Venis ankaŭ la testudo.

         Sed la sagaca testudo, antaŭ ol eniri en la nestotruo de la jaguaro, havis la ideon rigardi la grundon. Ĝi rimarkis en la polvo nur enirantajn spurojn, sed neniujn elirantajn spurojn. Kaj ĝi suspektis:

         – Hmm! … Ŝajnas, ke tiuj, kiuj eniras ĉi tiun domon, ne foriras. Plej bone estas, anstataŭ viziti nian karan malsanan jaguaron, plej bone estas iri for kaj preĝi por ĝi…

         Kaj nur ĝi savis sin.

                                                        *****

            – Ĉiuj brazilaj rakontoj prezentas bonan imagon pri la testudo, – Emilja komentis. – Inteligenta, sagaca, mil kvalitoj. Sed nia testudo en la fruktoĝardeno montriĝis tre stulta.

            – Kontraŭe, Emilja. Pro tio, ke ĝi ne estis stulta, ĝi jam malaperis.

            – Tiele. Se ĝi restintus ĉi tie, ĝi estis sekura. Nenio okazintus al ĝi. Sed ĝi fuĝis kaj iris al la bieno de Elija la Turko. Mi vetas, ke de ĝi nur restas la kiraso. Ŝajnas, ke Elija tre ŝatas testudan supon…

 

60 – La testudo kaj la Ipeo

         La testudo kaj la Ipeo (*) iam batalis.

         – Vi nur atendu! – diris la arbo furioza. – Mi zorgos pri vi, friponeto! Mi bone venĝos min kontraŭ vi, vi vidos…

         Kaj ĝi rigardis la ruzan besteton, kiu ridis pri ĝi, levis la ŝultrojn kaj iris for.

         Tempo pasis; la testudo forgesis la kazon; kaj unu bela tago, distrite, pasis proksime al la arbo. La arbo tordiĝis, fendiĝis kaj falis sur ĝi.

         – Jen! Mi volas vidi tion, kion vi faros nun. Vi estas blokata kaj senmova, kaj vi bone scias, ke mi estas ligno, kiu daŭras 100 jarojn…

         La testudo ne sentis sin venkata. Ĝi kaŝis sin ene de la kiraso, fermis la okulojn kvazaŭ por dormi kaj filozofie diris:

         – Kaj, ĉar mi daŭras pli ol cent jarojn, mi atendos, ke vi putru…

         Pacienco solvas la plej grandajn obstaklojn.

                                                        *****

            – Ĉi fablo ŝajnas, ke ĝi estas via, avinjo – diris Peĉjo. – Mi konas vian stilon.

            – Kaj ĝi estas, mia filo. Mi ĵus inventis ĝin, ĉu vi scias kial? Ĉar mi memoris tiun ipeon, kiu falis en la paŝtejo kaj la testudon, kiu kaŝis sin sub ĝi. Mi scias, kiom longe daŭras la ligno de la ipeo kaj mi scias, kiel longe testudo vivas – kaj la fablo formiĝis en mia kapo. Kaj ĉiuj fabloj naskiĝas laŭ tiu maniero. Asociado de ideoj sugestas la etajn rakontojn.

            – Ĉu tio estas asociado de ideoj?

            – Jes. Ni pensas pri io. Tiu penso tiras alian penson. Ĉi tiu tiras la trian. Jen tio, kion la saĝuloj nomas asociado de ideoj, ideoĉeno.

(*) arbo Handroanthos.

 

61 – La Vulpo kaj la vinberoj

         Iu vulpo trovis vinberarbon ŝarĝata de belaj maturaj grapoloj, faritaj por plenigi buŝon per salivo. Sed tiel alta, ke ĝi eĉ per salto ne sukcesis atingi ilin. La ruza besto tordis la muzelon.

         – Ili estas verdaj, – ĝi murmuris. – Verdaj vinberoj, nur por hundoj.

         Kaj iris for. Tiam venis la vento kaj falis folio. La vulpo, aŭdinte la etan bruon, rapide revenis kaj ekflaris…

         Tiu kiu malestimas, tiu volas aĉeti.

                                                        *****

            – Tio veras, avinjo! – ekkriis la knabino. – Alian tagon mi vidis ĉi fablon en karno kaj sango. La filino de Elija la Turko sidadis ĉe la pordo de la butiko. Mi promenadis kun mia nova rozkolora robo kaj kiam ŝi vidis min ŝi sulkigis la frunton. “Mi ne ŝatas rozkoloran robon.” Semajnon poste mi tie trovis ŝin tute grava en rozkolora robo same kiel la mia, en promenado kun la filo de Johakimo…

 

62 – La orgojla kato

            Du katoj loĝis en la sama domo, identaj en felo sed neegalaj en bonŝanco. Unu, dorlotata de la posedantino, dormadis sur kusenoj. Alia, sur la cindroj de la forno. Unu ricevadis lakton kaj manĝadis sur genuoj. La alia feliĉe restis kun fiŝostoj de la rubujo.

         Iam ili renkontiĝis sur la tegmento kaj la orgojla kato hirtigis la harojn kaj diris:

         – Malproksimiĝu, vagabondo! Ĉu vi ne vidas, ke vi estas malriĉa kaj mi estas riĉa? Ke vi estas kuireja kato kaj mi estas salona kato? Respektu min, do, kaj malproksimiĝu…

         – Haltu tuj, fiera sinjoro! Memoru, ke ni estas fratoj, kreskintaj en la sama nesto.

         – Mi estas nobla! Mi estas pli ol vi!

         – Je kio? Ĉu vi ne miaŭas kiel mi?

         – Jes.

         – Ĉu vi ne havas voston kiel mi?

         – Jes.

         – Ĉu vi ne ĉasas musojn kiel mi?

         – Jes.

         – Ĉu vi ne manĝas musojn kiel mi?

         – Jes.

         – Sekve, vi estas nur simpla kato kiel mi. Do malaltigu la kreston de via idiota fiereco kaj memoru, ke vi ne havas pli da nobeleco ol mi – tio, kion vi havas, estas nur iom pli da bonŝanco…

         Kiom da viroj montras sin kiel nobeloj, sed ili nur havas iom pli da sorto en la vivo!

                                                        *****

            – Mi pensas, ke ĉiuj gravaj homoj estas tiaj, – diris Peĉjo. – Tio, kion ili havas estas bonŝanco. Tiuj nobeloj! Mi “rezignas”. Dukoj, reĝoj, princoj…

            – Tamen ekzistas nobeleco, – diris sinjorino Benta, – kiu ne dependas de bonŝanco sed de penado. Tio estas admirinda. Sinjorino “Curie” fariĝis eminenta post eltrovo de la elemento radiumo. Ĉu estis bonŝanco? Ne. Ŝi pasigis jarojn ĉe studado, eksperimentoj kaj tiom ŝi penis, ke ŝi eltrovis la mirindan substancon. Tiaj homoj povas esti fieraj antaŭ la aliaj.

            – Sed ili ne fieras, avinjo! – diris Nazulino. – Mi jam rimarkis, ke la vere gravaj homoj estas modestaj – kiel la Konsilanto aŭ la Vicgrafo. Tamen ekzistas kelkaj homaj puletoj, kiu sin sentas gravaj nur pro tio, ke ili estas amuzaj…

            Emilja montris la langon. “Ah!”

 

63 – Dutranĉa tranĉilo

            Konnfuzita vesperto iam eniris en nesto de strigo, kaj tie restus se la reveninta strigo ne ekatakus ĝin.

            – Mizera besto! Ĉu vi kuraĝas eniri en mia domo, sciante, ke mi malamas la musan familion?

            – Ĉu vi opinias, ke mi estas muso? – respondis la entrudiĝinto. – Mi ne havas flugilojn kaj mi ne flugas kiel vi? Ĉu muso, mi? Malbona opinio!…

            La strigo ne sciis kiel argumenti kaj, venkita de tiaj kialoj, permesis ke ĝi eskapu.

            Tagojn poste, la ruza vesperto eniris en la kabano de sovaĝa kato. La kato eniris, trovis ĝin kaj siblis pro kolero.

            – Mizera besto! Ĉu vi kuraĝas invadi mian kavernon, sciante, ke mi malamas birdojn?

            – Kiu diris al vi, ke mi estas birdo? – replikis la cinikulon. – Mi estas besto kun tre bona felaro, kiel vi, ĉu vi ne vidas?

            – Tamen vi flugas!…

            – Falsa flugo, mi ŝajnigas flugi…

            – Vi havas flugilojn!

            – Flugiloj? Malsaĝulo! Tio, kio faras la flugilojn estas la plumoj kaj kiu vidis plumojn ĉe vespertoj? Mi estas besto kun felo, aŭtentika, kaj malamiko de birdoj, kiel vi. Ĉu birdo, mi? Malbona opinio!…

            La kato gapis, kaj la vesperto sukcesis eliri sendanĝera kaj sana.

            La sekreto de kelkaj homoj sin kaŝas en ĉi vesperta politiko. Ĉu estas ruĝa? Jen la ruĝa. Ĉu estas blanka? Jen la blanka!

                                                                       *****

            – Jes, gesinjoroj! – ekkriis Emilja. – Mi neniam pensis tion, ke vespertoj estas tiel inteligentaj. Ĉi tiu venkas eĉ la vulpojn. Ĝi trompis la strigon kaj trompis la katon.

            – Sed ĝi ne trompis la fabliston, – diris sinjorino Benta. – Lafonteno aŭdis la konversacion kaj verkis la fablon, por reliefigi la hipokritecon de tiuj, kiuj ne havas ĝustan opinion, sed nur diras tion, kio plu konvenas en ĉiu momento.

            – Emilja, kiu estas amikino de ruzaĵoj, povus edziniĝi kun tiu vesperto, – memoris Nazulino, sed Emilja murmuris:

            – Mi “rezignas”.

Visitas: 336