Lobato en Esperanto – 06

Fabloj

 Fabloj 8. 9. 10, 11, 12, 13 kaj 14

 Tradukis Jorge Teles

 

 08 – La maljunulo, la knabo kaj la mulo

         La maljunulo alvokis la filon kaj diris:

         – Iru al la paŝtejo, prenu la etan makulitan mulon kaj preparu vin por iri kun mi al la urbo, ĉar mi volas vendi la beston.

         La knabo iris kaj alportis la mulon. Li prenis la skrapilon, brosis ĝin, kaj ili foriris. Ili iris piede, tirante ĝin per la kolbrido, por ke ĝi ne alvenu laca kaj tiele pli bone impresu eventualajn aĉetantojn.

         Subite:

         – Kia stultaĵo! – ekkriis vojaĝanto, kiam li vidis ilin. – La kompatinda maljunulo piede! Kia sensencaĵo! Ĉu tio estas promeso al iu sanktulo, pentofaro aŭ kadukeco?…

         Kaj li ridis kaj foriris.

         La maljunulo opiniis, ke la vojaĝanto pravas, kaj ordonis al la knabo:

         – Vi tiru la mulon, filo. Mi rajdos kaj tiamaniere neniu kritikos nin.      Neniu kritikos, kia sensencaĵo! Tuj la maljunulo rimarkos tion, kiam ili preterpasis grupon da lavistinoj, kiuj lavadis tolaĵojn en rivereto.

         – Kiom da amuzo! – ili ekkriis. – La grandulo paceme rajdas kaj la kompatinda knabo iras piede… Ekzistas ja malbonaj patroj en ĉi mondo de Kristo… Ho Dio!…

         La maljunulo malŝatis pro la kritiko kaj, sen diri unu vorton, gestis, por ke la filo ankaŭ iru sur la dorson de la mulo.

         – Mi nur volas scii tion, kion ili diros nun…

         Li tuj sciis. Antono Biriba, la leter-portisto, preterpasis kaj ekkriis:

         – Kiaj stultuloj! Ili volas vendi la beston kaj ambaŭ rajdas samtempe… Do, maljunulo, kiam vi alvenos al la merkato, ne plu estos la mulo; estos la ombro de la mulo…

         – Li pravas, mia filo, ni ne bezonas lacigi la beston. Mi deĉevaliĝos kaj vi, kiu estas malpeza, iros sur ĝi.

         Tion ili faris, kaj trankvile marŝis kilometrojn, ĝis ili renkontis viron, kiu demetis la ĉapelon kaj salutis la etulon respekteme.

         – Bonan matenon, Princo!

         – Kial, princo? – demandis la knabo.

         – Ĉu vi ne estas princo? Nur princoj marŝas tiele, kun lakeo, kiu tiras la mulon…

         – Ĉu lakeo, mi? – kriis la maljunulo. – Kia insulto! Malsupren, malsupren, mia filo, kaj ni portu la azenon sur nian dorson. Eble ĉi tio plaĉos al la tuta mondo…

         Ne plaĉis. Grupo da junuloj vidis la strangan bildon, tumultis kaj prifajfis:

         – Hu! Hu! Hu! Rigardu la grupo da tri azenoj, du havas du piedojn kaj unu havas kvar! Oni nur ne scias tion, kiu el la tri estas la plej stulta…

         – Estas mi! – respondis la maljunulo kaj ili mallevis la mulon. – Estas mi, ĉar dum unu horon mi faras ne tion, kion mi volas, sed tion, kion la mondo volas. Tamen, de nun mi faros tion, kion diros al mi mia konscienco, sendepende de tio, ĉu la homoj konsentas aŭ ne. Mi ĵus lernis tion, ke iu ajn, kiu provas kontentigi ĉiujn, mortas freneza…

                                                           *****

            – Prave, – diris sinjorino Benta. – Tiu, kiu volas feliĉigi ĉiujn, tiu feliĉigas neniun. Pri ĉiuj aferoj ĉiam estas kontraŭaj opinioj. Iu pensas, ke devas esti tiamaniere, alia pensas, ke devas esti alimaniere.

            – Kaj kiel do ni faru? – demandis la knabino.

            – Ni devas fari tion, kio ŝajnas al ni plej korekta, plej justa, plej konvena. Kaj por gvidi nin ni havas nian rezonkapablon kaj nian konsciencon. Tiu filmo, kiun ni vidis en la urba kinejo, havas tre saĝan titolon.

            – Kiun, avino?         

            – KAJ PRECIPE TIO…

            – Mi ne komprenas…

            – La titolo estas la unua parto de frazo de Ŝekspiro: “Kaj precipe tio: estu fidela al vi mem”. Bele, ĉu ne?

            – Bele, avinjo! –  ekkriis Peĉjo kun ekscito. – Kaj mi adoptos ĉi verson kiel moton de mia vivo. Mi volas esti fidela al mi mem – kaj al la mondo, ke ĝi mordu sian voston…

 

09 – La paŝtisto kaj la leono

         Paŝtista knabo rimarkis la mankon de kelkaj ŝafoj iun matenon. Li koleriĝis, prenis la ĉaspafilon kaj iris al la arbaro.

         – Estu mi fulmofrapata, se mi ne alportos, vivanta aŭ mortinta, la perversan ŝteliston de miaj ŝafoj! Mi gvatos tage kaj nokte, mi trovos ĝin, mi elŝiros ĝian hepaton…

         Kaj tiele, furioze, li murmuradis la plej grandajn malbenojn kaj pasigis longajn horojn en senutilaj esploroj. Jam laca, li decidis peti helpon al la ĉielo.

         – Ho, mia kara sankta Antono! Mi promesas al vi dudek brutojn, se vi renkontigos min vizaĝe kontraŭ vizaĝo kun la fifama rabisto.

         Per stranga koincido, tuj kiam la paŝtista knabo diris tion, grandega leono aperis antaŭ li kaj montris la dentegojn.

         La eta paŝtisto tremis de kapo ĝis piedoj; la ĉaspafilo falis de liaj manoj; kaj ĉio, kion li sukcesis fari, estis denove alvoki la sanktulon:

         – Ho, mia kara sankta Antono! Mi promesis dudek brutojn, se vi montros al mi la ŝteliston; Mi nun promesas al vi la tutan gregon, se vi malaperigos ĝin.

         En la momento de danĝero, la herooj estas konataj.

                                                                       *****

            – Ho, mi alfrontus la leonon! – diris Peĉjo. – Se mi havus bonan ĉaspafilon, mi alfrontus – ho, kompreneble, mi alfrontus! Mi levus la ĉaspafilon al ĝia vizaĝo, celus kaj pum!…

            – Kio se vi maltrafus? – demandis la knabino.

            – Se mi maltrafus, pli malbone por mi. Kuri, ne, mi ne kurus, ĉar ne utilas kuri de leono? Ĝi certe prenus min …

            Sinjorino Benta ridis antaŭ tia kuraĝo kaj diris:

            – Estas pro tio ke, la “moralaĵo” de la fablo diras, ke en la momento de danĝero, oni agnoskas la heroojn. Se vi ne forkurus, tiam vi vere estas heroo. Sed tiu paŝtisteto ne estis…

            – Tre bone estas, ke li ne estis keroo, – diris la knabino.

            – Kial?

            – Ĉar se li estus heroo kiel Peĉjo, tiu fablo ne povus ekzisti.

 

10 – Azenaĵoj 

         Du azenoj marŝadis, unu kun multe da sukero, la alia kun multe da spongoj.

         La unua diris:

         – Ni marŝu singardeme, ĉar la vojo estas danĝera.

         La alia respondis:

         – Kie estas la danĝero? Sufiĉas ke ni marŝu sur la spuroj de tiuj, kiuj marŝis ĉi tie hodiaŭ.

         – Ne ĉiam estas tiele. Ne ĉiam, kie unu pasas, alia ankaŭ pasas.

         – Kiel stulta! Mi scias vivi, mi laŭdas min mem pri tio, kaj mia tuta scienco estas la jeno, mi simple imitas tion, kion faras aliaj.

         – Ne ĉiam estas tiele… – filozofie ripetis la unuan.

         Kaj jen, ili atingis riveron, kies ponto falis la antaŭan tagon.

         – Kaj kio pri ni nun?

         – Nun ni simple vadu tra la akvoj.

         La azeno de la sukero eniris en la fluo kaj, ĉar la ŝarĝo dissolviĝis en kontakto kun la akvo, ĝi facile sukcesis atingi la kontraŭan bordon.

         La azeno de la spongoj, fidela al siaj ideoj, pensis al si:

         – Se ĝi preterpasis, ankaŭ mi sukcesos – kaj ĝi ĵetis sin en la riveron.

         Sed ĝia ŝarĝo, anstataŭ malgrandiĝi kiel la unua, plipeziĝis tiel, ke la kompatinda malsaĝulo dronis en la fundon.

         – Nu, mi diris! Ne sufiĉas la volo imiti, ni bezonas la povon imiti – komentis la alia.

                                                        *****

            – Kion signifas vadi? – demandis Peĉjo.

            – Vadi estas vorto ne tre konata. Ĝi signifas pasi tra la akvo sur la plej malprofunda loko.

            – Kaj kial vi ne diris “pasi tra la akvo”? Ĉu ne estas pedanteco? – la knabino volis scii.

            – Estas kaj ne estas, – sinjorino Benta respondis.

            – Kial io povas esti kaj ne esti samtempe?

            – Estas pedanteco por tiuj, kiuj ŝatas la plej simplan lingvon eblan. Kaj ne estas pedanteco por tiuj, kiuj ŝatas la plej ĝustan esprimon.

            – Kaj kio estas ĝusta esprimo? – Nazulino volis scii.

            – Ĝusta esprimo – klarigis sinjorino Benta – estas la plej bela kvalito de la stilo. Estas la kapablo paroli kun la plej granda precizeco. Antaŭ iom da tempo Emilja parolis pri la “feraĵeto por fermi la pordon”. Ĉi tie ni havas “maltaŭgan esprimon”. Se ŝi dirus “la klinko” ŝi parolus pli ĝuste.

            – Ĉu ĝi ne estas feraĵeto? – demandis Emilja.

            – Klinko estas feraĵeto sed ne ĉiuj feraĵetoj estas klinko – povas esti mil aferoj.

 

11 – La juĝo de la ŝafoj

        Hundo tre fia akuzis kompatindan ŝafeton, ke ĝi ŝtelis de li oston.

         – Kial mi ŝtelus tiun oston, – ĝi asertis, – se mi estas herbomanĝulo kaj osto por mi valoras same kiel bastono?

         – Vi klopodas por senkulpigi vin. Vi ŝtelis la oston kaj mi tuj kondukos vin al tribunalo.

Kaj tion ĝi faris.

         Li plendis al la akcipitro kaj petis justecon. La akcipitro kolektis la tribunalon por juĝi la kazon, hazarde lotumante dek du vulturojn kun granda malsato. La ŝafo venis. Ĝi parolis. Ĝi defendis sin plene, kun kialoj tre similaj al tiuj de la ŝafido, kiun iam la lupo voris.

         Sed la ĵurio, formata de avidaj karnomanĝuloj, ne akceptis la argumentojn kaj diris:

         – Aŭ vi liveras la oston tuj kaj tuj, aŭ ni kondamnas vin al morto!

         La akuzito tremis: fuĝo ne eblis!… Oston ĝi ne havis kaj ne povis redoni; sed ĝi havis la vivon kaj fordonos ĝin kiel pagon por tio, kion ĝi ne ŝtelis.

         Tio okazis. La hundo buĉis ĝin, disŝiris ĝin, rezervis kvaronon por si kaj dividis la ceteron kun la malsataj juĝistoj, kiel pago pro la tasko… Fidi je la justeco de la potenculoj, kiel malsaĝa ago!… Ilia justeco ne hezitas preni blankaĵon kaj solene dekreti, ke ĝi estas nigraĵo.

                                                        *****

            – Ĉi fabelo – diris sinjorino Benta – estas tre dolora. Ĝi estas la vera portreto de la homa justeco; kaj por klarigi la lecionon, kiu ekzistas ĉi tie, mi bezonus unu jaron. Ne valoras. Vi vivos, vi kreskos, vi renkontos homojn – kaj vi rimarkos la profundan kaj malĝojan veron de ĉi fabelo…

            – Kion vi celas per “hundo tre fia”, avinjo?

            – Mi celas malbonhumora hundo, perversa, kun malbonajn sentojn, kaj pro tio la hundo akuzis la kompatindan ŝafon.

            – Kaj la vulturoj, la juĝistoj, ĉu ili ankaŭ estis fiaj?

            – Ne. Tiuj estis nur malbonaj juĝistoj, tiuj, kiuj juĝas laŭ iuj interesoj, anstataŭ juĝi laŭ justeco.

            – Kian intereson ili havis pri la kazo?

            – Ili malsatis kaj volis manĝi la ŝafon.

            Emilja protestis. Ŝi opiniis, ke tiu fablo havas “gastronomian maltaŭgan esprimon”.

            – Kial?

            – Ĉar vulturoj ne manĝas freŝan viandon, ili manĝas nur putraĵon…

 

12 – La azenjuĝisto

         La korniko disputis kun la turdo kaj asertis, ke ĝi havas voĉon  pli belan. Ĉiuj  birdoj ridadis pri tiu pretendemo, sed la bruema korniko kolere ekkriis:

         – Tio ne estas ŝerco! Kontraŭe, estas tre serioza afero, kiun devas decidi juĝisto. La turdo kantos, mi kantos, kaj juĝista verdikto decidos tion, kiu estas la plej bona kantisto. Ĉu vi akceptas?

         – Ni akceptas! – pepis la birdoj. – Tamen, kiu estu la juĝisto?

         Ili diskutadis pri ĉi punkto, kiam de malproksime aŭdiĝis iao de azeno.

         – Eĉ se mi mendus, io pli bona ne okazus! – kriis la Korniko. – Jen juĝisto de plej alta rango por juĝi pri muziko, ĉar neniu besto havas orelojn grandajn kiel ĝi. Ni invitu ĝin por juĝi.

         La azeno akceptis la taskon kaj staris en la centro de la granda cirklo.

         – Venu, komencu! – ĝi ordonis.

         La turdo eksaltis, malfermis la bekon kaj kantis. Ĝi kantis kiel nur turdo kapablas kanti kaj sonigis la plej melodiajn kaj klarajn triladojn.

         – Nun jen mi! – diris la korniko, kaj ĝi paŝis antaŭen. Kaj malfermis la bekaĉon kaj sonigis blekadon kapablan rompi la timpanojn de la surduloj.

         Kiam la disputo finiĝis, la juĝisto skuis la orelojn kaj deklaris:

         – Venkis sinjoro Korniko, kiu kantas multe pli bele ol majstro Turdo.

         Tiu, kiu azeno naskiĝas, eĉ se vestita kiel juĝisto, azeno mortas.

                                                        *****

            – Mi komprenas, – diris Nazulino. – La Korniko elektis la azenon por juĝi ĝuste ĉar azeno nenion scias pri muziko – malgraŭ la oreloj, kiujn ĝi havas. Ĉi korniko estis tre ruza…

            – Ne, se ĝi elektintus nian Parolantan Azenon – diris Emilja – kompreneble la Turdo venkintus. Tute neeblas ke la Konsilanto ne juĝu favore al la Turdo! Mi jam rimarkis tion. Kiam iu ajn birdo kantas sur branĉo, ĝi elstaras la orelojn kaj aŭskultas, kun rideto ĉe la lipoj…

            Sinjorino Benta ridetis kaj lasis la fabelon pasi sen plia komento.

 

13 – La kunveno de la ŝafaro

            Paŝtisto, indignita kontraŭ la atakoj de la lupo, kunigis la ŝafaron kaj diris:

         – Geamikoj! Venis la tempo reagi. Vi estas legio kaj la lupo estas unu. Se vi kunvenos kaj firme staros, ĝi ne kapablos ataki vin, kaj ni estos por ĉiam liberigitaj de ĝia kruela avideco.

         La ŝafoj entuziasme aplaŭdis lin, levis la antaŭan piedon kaj ĵuris rezisti.

         – Tre bone! – kriis la paŝtisto. – Restas nun por ni kombini la praktikajn rimedojn por la rezistado. Mi proponas la jenon: kiam la besto aperos, neniu forkuru; kontraŭe: vi ĉiuj firme staru sur la piedoj, streĉu la muskolojn, preparu la kornojn, ataku ĝin, ĉirkaŭu ĝin, premu ĝin; detruu ĝin!…

         Laŭtegaj blekoj sigelis la pakton kaj dum la tuta tago oni nur parolis pri la terura reago, per kiu ili ricevos la lupon.

         Tamen, vespere, kiam la ŝafoj kuniĝis al la stalo, subite aŭdiĝis kriego:

         – La lupo!…

         Nenio pli necesis: paniko envenis kaj la rezolutaj herooj fuĝis al la kampojn, terurigitaj de timo.

         Nur falsa alarmo. Ne estis lupo; estis nur lupa ombro!…

         Al ŝafoj, petu nur lanon.

                                                                       *****

            – Kial peti nur lanon al ŝafoj? – diris Emilja. – Ni ankaŭ povas peti al ili kotleton. Onklino Nastasja al la ŝafoj petas nur kotleton…

            Sinjorino Benta klarigis, ke la ĉefa donaco de la ŝafoj ne estas la viando, sed la lano. – Viandon havas ĉiuj bestoj, – ŝi diris, – kaj lano, nur ŝafoj. Lano en granda kvanto, kiu sufiĉas por vesti ĉiujn homojn sur la Tero, nur la ŝafoj. Pro tio, la aŭtoro de ĉi rakonto parolas pri lano, ne pri viando. La moralo de la fablo estas, ke ni ne postulu de estaĵoj ion, kion ili ne povas doni. Se ni petas lanon al ŝafo, ĝi donas al ni abundan kaj bonegan lanon. Sed se ni petas kuraĝon, ho, tion ĝi ne kapablas doni.

            – Kial?

            – Ĉar ĝi ne estas kuraĝa. Ne ekzistas besto pli timema, pli senkuraĝa ol la ŝafo. Kiam ni volas paroli pri pacema homo, ni diras: “Li estas kiel ŝafo!”.

 

14 – La taŭroj kaj la ranoj

             Du taŭroj furioze batalis por ekskluziva posedo de certa herbejo kaj la junaj ranoj, ĉe la rando de la marĉo, ĝuadis la scenon.

         Maljuna rano tamen suspiris.

         – Ne ridu, la fino de la disputo estos dolora por ni.

         – Kia stultaĵo! – kriis la ranoj. – Vi estas kaduka, maljuna rano!

         La maljuna rano klarigis:

         – La taŭroj batalas. Unu devas venki kaj forpeli la venkiton el la paŝtejo. Kio okazos? La batita besto venos por eniri en nia marĉo kaj ve al ni!…

         Tio okazis. La plej forta taŭro, per kornofrapadoj, enirigis la plej malfortan en la marĉo, kaj la ranoj devis adiaŭi sian pacon. Ĉiam kun maltrankvilo, malofta estis la tago, kiam unu el ili ne mortis sub la piedoj de la besto.

         Jen la oftaĵo: la fortuloj batalas, la malfortuloj pagas por la anason. (*)

                                                                         *****

            – Mi pensas, ke tio veras – diris Nazulino. – La fortuloj ĉiam solvas ĉion inter si – kaj la malfortuloj pagas por la anaso.

            – Jen la leĝo de la vivo, mia filino. La malfortulo devas pagi por la anaso. Ekzemple, en militoj batalas grandaj ŝtatistoj – sed tiuj, kiuj mortos en bataloj, estas la kompatindaj soldatoj, kiuj neniel rilatas al la afero.

            – Pagi la anason! De kie venas ĉi esprimo?

            – Mi scias, – kriis Emilja. – Ĝi devenas de eta fablo, kiun mi verkos. “Du fortuloj kaj unu malfortulo iris al restoracio por manĝi rostitan anason. La du fortuloj manĝis la tutan anasaĵon kaj donis la fakturon al la malfortulo por ke li ĝin pagu… “

(*) En la portugala lingvo la esprimo estas tre ofta. La klarigo de sinjorino Benta estas akceptebla. Ekzistas diversaj klopodoj por indiki ĝian originon, sen certeco.

Visitas: 219