Lobato en Esperanto – 08

La naftoputo de la Vicgrafo

 Ĉapitroj 09 kaj 10

 

9 – La puto ekas

      Je la tagiĝo de la sekva tago, la hejmisto ekbruligis la vaporkaldronon por ke la laboroj pri la borado de Karamingao numero 1 komencu je la 8-a matene. Tion, sinjoro Kalamazoo ordonis. Estis granda evento, kiun Peĉjo decidis festi per eksplodigo da petardoj venintaj el la vendejo de Elija la Turko. Bedaŭrinde la petardoj, kiel ĉio alia en tiu vendejo, estis falsaj, kaj nur unu aŭ du el ili eksplodis, kaj tre mallforte.

         Ili invitis sinjorino Benta kaj la nigrulino por ĉeesti je la inaŭguro.

         – Ho, Madono! – ekkriis onklino Nastasja, kiam ŝi vidis la turon de proksime. – Kiom da feraĵoj! Sinjoro Peĉjo ŝanĝis la “vizaĝon” de la bieneto, sinjo. Oni nenion rekonas. Ŝajnas eksterlanda urbo, kun tiuj domoj por la laboristoj kaj la “vileo” de  tiu sinjoro. Kaj kio pri la vizaĝoj de la viroj? Unu pli stranga ol la alia. Tiu tie, ruĝa kiel ŝinko. Kaj tiuj malproksime, kun ege flavaj haroj. Ho, Dio!…

         Sinjorino Benta gratulis sinjoron Kalamazoo pro la perfekteco, per kiu li organizis la laboron. Kiam ŝi vidis la rinoceron ĉiam fiksrigardante la usonanon, ŝi demandis:

         – Kion faras la rinocero, Peĉjo? Dolĉaĵ’ ne perdas eĉ unu el la movoj de Mister…

         La knabo flustris ĉe la orelo de sinjorino Benta: – “Li estas nia spiono; li gvatas la usonanon por eviti sabotadon…”

         Sinjorino Benta ridetis.

         Je la oka horo aŭdiĝis sonorilo, anoncante la komencon de la laborado. La viroj direktiĝis al la sondo.

         Borado komenciĝis. La maŝino moviĝis tien-reen, tirante kaj liberigante la ŝtaltubon, kiu supreniris al la supra pulio, turnis sian direkton kaj malsupreniris. La borilo estis ĉe la pinto. Ĉe ĉiu el tiuj movoj, la tubo levadis la borilon kaj faligadis ĝin. La borilo falis kun la forto de sia pezo sur la grundo kaj tiamaniere ĝi disrompigadis, diserigadis la rokon surgrunde.

         Aspektis kiel ega pistila movo, kiu iras supren kaj malsupren sen halto, kaj faras “pum, pa, pum, pa”… La sono “pum” estis la supreniro de la borilo; la sono “pa” estis la malsupreniro, kun la frakasado de la roko. Aŭdiĝis nur tiu bruo kaj nur la tuba peco videbliĝis. 

         Kiam Nazulino klarigis al onklino Nastasja tion, kio okazas, la nigrulino montris malĝojan vizaĝon.

         – Mi kompatas la tervermojn, – ŝi diris. – Tiuj perversuloj pistas la malfeliĉulojn

         – Naivulino! Tie malsupre ne estas tervermoj, nur rokoj.

         – Ho, Dio! – murmuris la nigrulino, kiu ne sciis tion, kio estas roko.

         Peĉjo rakontis al sinjorino Benta la tutan laboron de la sondilo. Li montris la injektpumpilon, tio estas, la pumpilon, kiu senĉese injektas akvon en la puton, tra la interna parto de la tuboj.

         – En la fundo – li diris – tiu ĉi injektita akvo formas kotaron kun la materialo elfosita de la borilo, kaj per la premo de la injektita akvo la koto supreniras ĝis ĝi elverŝas, en la puto. Ĝi estas la rimedo por ĉerpi elfositan materialon. Alie, la dispremita roko restus ĉe la fundo, malhelpante la trepanon, kiu ne sukcesus progresi.

         – Estas alia sistemo por preni la materialon – aldonis Nazulino. – Per la sitelo. Post borado dum kelka tempo, la borilo estas forigita kaj sitelo malsupreniras por kolekti la elfositan materialon. Sed nia akvo-injekta procedo estas pli perfekta.

         Sinjorino Benta amuziĝis antaŭ la teknikaj vortoj de la knabino.

         La bruo estis senĉesa, pum-pa, pum-pa, pum-pa, en melodio tiel monotona, ke preskaŭ dormigis iun. La distro de la geknaboj estis trovi referencpunkton sur la turo por sekvi la malrapidan malsupreniron de la tubo. Post unu horo da pum-paa sono, la tubo estis ĉirkaŭ duonmetron pli malalta, laŭ la rezisto de la truita roko.

         Post tri aŭ kvar horoj da laboro sinjoro Kalamazoo faris signalon. La respondeculo pri la maŝino tiris levilon. Ĉio ĉesis.

         – Kio okazas? – volis scii Peĉjo.

         – Ili kunigos alian tubon, por pligrandigi ĝin – respondis la Vicgrafo.

         – Ho, jen! – murmuris sinjorino Benta. – Nun mi komprenas la kialon de tiu amaso da tuboj sur la grundo.

         – Jes, avinjo – diris Peĉjo. – En tiu amaso ni havas la necesajn tubojn por malsupreniri ĝis 1.500 metrojn profunden. Ili sinsekve estos ŝraŭbitaj kune por formi “rigidan sistemon”, kiel diras la Vicgrafo.

         Sinjorino Benta ridetis.

         Sinjoro Kalamazoo dividis la laboristojn en tri grupojn, ĉiu kun ok horoj da laboro, tiel ke la servo estis kontinua 24 horojn tage. Sed ĝi estis monotona laboro. “Pum-pa” tage kaj nokte, nur interrompata de haltoj por enmeti novan tubon aŭ ŝanĝi la borilon.

         Kiam venis la tempo por ŝanĝi la borilon, la geknaboj plene atentis. La viroj levis ĝin super la buŝon de la puto kaj malŝraŭbis ĝin. La tranĉa parto estis tute malakra.

         Ĝi estis anstataŭigita per unu el la sama kalibro, bone akrigita. Dume, la unua uzita estis metita sur ĉaron sur reloj kaj kunportata al la laborejo de la forĝisto. La geknaboj sekvis la ĉaron, kaj eĉ Emilja helpis puŝi ĝin.

         Antaŭ la forĝista laborejo la ĉaro haltis. La forĝisto ligis la trepanon al la ĉenoj de pulio, levis ĝin, deponis ĝin ene de la forĝejo kaj kovris ĝin per pecetoj da ŝtonkarbo. Li faris fajron, kiun li blovis per grandega balgo. La ŝtonkarbo estis ruĝe varma kaj la fero de la borilo ege ruĝiĝis. La forĝisto manovris la blokon denove por preni ĝin el la forĝejo kaj meti ĝin sur la amboson, kie li martelis ĝin ĝis kiam la akreco denove montriĝis.

         – Tre interese tio, ke malmola fero fariĝas mola kiam ĝi estas varmigita, – rimarkis sinjorino Benta, kiu ankaŭ venis por observi la taskon.

         Kiam la riparo finiĝis, la pulio denove funkciis. Ĝi levis la borilon de la amboso kaj malaltigis ĝin ene de akvujon.

         – Por hardi ĝin, – diris la forĝisto. – Kiam ŝtalo estas varmigita, ĝi malfortiĝas, ĝi fariĝas mola fero; por ke ĝi reakiru sian ŝtalmalmolecon, ĝi devas esti rapide malvarmigata en akvo.

         Dum la forĝisto prizorgis tiun borilon, ĉe la turo la laboristoj finis la instaladon de la novan, kaj la laboro rekomenciĝis, pum-pa, pum-pa, je la sama monotona melodio.

         Ene de zinkokovrita remizo, sur la planko, estis granda nombro da boriloj de ĉiuj kalibroj, ekde du spanoj, grandegaj, ĝis la malgrandaj, je tri coloj.

         – Kial tiu diferenco? – demandis Peĉjo.

         La Vicgrafo klarigis, ke la puto komenciĝas kun granda diametro, sed mallargiĝas dum ĝi pli profundiĝas.

         Onklino Nastasja kriis de la verando, ke tagmanĝo estas sur la tablo Ĉiuj kuris al la domo, escepte la Vicgrafo. La kompatindulo ĵuris al si mem ne forlasi sinjoron Kalamazoon eĉ unu sekundon.

         La sono de la batoj de la borilo atingis la domon de sinjorino Benta.

         – Jen la “pum-pao” ŝi diris. – Ni devas aŭskulti tiun sonon tage kaj nokte ĝis la puto finiĝos.

         Peĉjo, atente aŭskultante, murmuris:

         – Kia bela sono, avinjo! Sono, kiu plaĉas al la koro…

         – Ĉu vi scias kial? Ĉar ĉiu bato signifas ke la borilo antaŭeniras pli profunden ĝis kie estas la petrolo, sekve unu plia paŝo al la granda venko. La beleco de la sono ne estas en ĝi mem, ĝi estas en vi, Peĉjo.

         Post tagmanĝo, Emilja iris kun panpecetoj por manĝigi la fiŝeton, kiu estis en la baseno, kaj la aliaj kuris al la turo. Ili sidiĝis kaj restis ĝis la posttagmezo, aŭskultante la batojn, rigardante la tubon malsupreniri, kiel horloĝmekanismo, kaj rigardante la manovrojn por anstataŭigi la borilon.

         Kaj tiele pasis du semajnoj. La puto estis jam pli ol cent metrojn profunda. Iun tagon sinjoro Kalamazoo, kune kun la geologiisto-kemiisto, ekzamenis la koton elirantan el la puto kaj ambaŭ decidiĝis pri io. Tiam la usonano signalis al la respondeculo ke li haltigu la maŝinon.

         – Kio okazas? – demandis Peĉjo al la Vicgrafo.

         La Vicgrafo respondis post konsulto al la rinocero:

         – Ili ŝanĝos la sistemon pri borado. Ili opinias, ke la grundo estas bonega por uzo de la rotacianta borilo.

         – Bravo! – ekkriis Peĉjo, kiu jam sentis sin laca pro la monotoneco de la laborado. – Novaĵoj! Venu novaĵo!

         La ŝanĝo de unu sistemo al alia postulis multajn manovrojn; la laboristoj forigis kelkajn pecojn kaj instalis aliajn; fine ĉio estis preta.

         Peĉjo tre atentis. Plej stranga estis, ke la peco uzata por anstataŭigi la antaŭan borilon ne estis borilo; ĝi estis nenio alia se ne ŝtala tubo, malpli ol unu colo dika sen akreco, sen tranĉa parto, nenio.

         La knabo fariĝis scivolema. Se ĝi ne havas dentojn, kiel ĝi povas, ruliĝante en la fundo de la puto, bori la rokon?

         Tute preta, la turnanta borilo malsupreniris al la fundo de la puto kaj ekmoviĝis. Ĝi komencis rotacii. Silento. Ne plu “pum-pa”. La tubo super la puto rondiradis, do, la borilo malsupre ankaŭ turniĝadis. Kaj ĉar la tubo malsupreniris pli rapide ol en la antaŭa sistemo, Peĉjo rimarkis, ke sinjoro Kalamazoo pravas pri la ŝanĝo.

         – Sed kiel ĝi malsupreniras? Kiel la borilo boras? – li pensis al si. – Se temas pri simpla ŝtala tubo sen dentoj, sen akreco, sen io, kiel ĝi povas korodi la rokon? Mistero. – Nekapabla solvi la enigmon, li alvokis la Vicgrafo.

         – Jen la klarigo – diris la eta scienca saĝulo: – Antaŭ la borilo komencu funkcii, sinjoro Kalamazoo, verŝis manplenon da grajno el ŝtalo en la fundon de la puto.

         – Kiu grajno el ŝtalo estas tio?

         – Kelkaj buletoj da tre malmola ŝtalo, similaj al plumberoj de ĉaspafilo. La borilo premas la grajnojn el ŝtalo kontraŭ la roko kaj diserigas ĝin.

         – Ho! Nun mi komprenas! – ekkriis la knabo kaj lia vizaĝo lumiĝis. – Mi eĉ havis kapdoloron pro tio ke mi ne komprenis. Grajno el ŝtalo, jes…

         Kaj li iris al la deponejo por serĉi tiujn grajnojn el ŝtalo. Li trovis plenan kofron. Li ekzamenis la grajnetojn kaj premis unu inter la dentoj por kontroli, ĉu ĝi vere ne estas plumbo, kaj kun manpleno en la poŝo, li kuris por montri ĝin al sinjorino Benta, pensante al si: „Ŝi surpriziĝos pli ol mi.”

         Fakte, sinjorino Benta surpriziĝis, sed ne tute, ĉar ŝi estis filozofo. Ŝi surpriziĝis nur duone.

         – Rimarku! – ŝi diris. – Per ĉi tiuj etaj grajnoj oni povas atingi tiajn grandajn efikojn. Vere, ĝi aspektas kiel ĉasplumbo.

         Peĉjo ankaŭ montris ilin al onklino Nastasja en la kuirejo.

         Ŝi ne kredis. Kaj ridis.

         – Jen plumbetoj de ĉasisto, knabo. Ĉu vi ne vidas?

         Por onklino Nastasja ĉio metala kaj ronda devis esti ĉasplumbo, kaj fine. La knabo provis konvinki ŝin.

         – Plumbo estas mola, onklino, vi scias tion. Kaj ĉi buletojn ni povas marteli per tuta forto, kaj ili ne rompiĝas, ĉu vi volas vidi? – kaj li alportis martelon kaj batis ilin tiel forte, ke la grajnoj enŝoviĝis en la kapon de la martelo.

         – Ĉu mi konvinkis vin? – venke ekkriis Peĉjo.

         Sed la nigrulino, kiu estis obstina, venis kun unu el siaj kutimaj sensencaj respondoj.

         – Tio nur signifas, ke ĝi estas ege malmola plumbo, – ŝi diris. – Ne pensu, ke vi trompas min, ne. Se ĝi estas metalo ronda, kompreneble ĝi estas plumbo – tiele estas ekde kiam Dio kreis la mondon. La nigrulino estas maljuna, sed ne estas stulta, ne.

         Peĉjo rakontis al sinjorino Benta la kazon, kaj diris, ke nur per trepano eblas malfermi tiun malmolan kapon kaj meti ion enen.

         La geologiisto-kemiisto estis tre ĝentila junulo, simila al la holivuda aktoro “Clark Gable”. Li ĉiam venis por vespermanĝi kun sinjorino Benta, kun kiu li interparoladis dum horoj en la angla. Lia nomo estis sinjoro Champignon, filo de francoj kaj usonanoj. En unu el ĉi tiuj konversacioj, sinjorino Benta demandis:

         – Mia kara sinjoro. Champignon, la puto estas jam 300 metrojn funde kaj ankoraŭ neniu petrolo. Kiom profunde vi supozas, ke ni povas trovi ion?

         – Laŭ miaj kalkuloj, – respondis la kemiisto, – estas je 600 metroj, surbaze de la komparaj studoj, kiujn mi faris inter ĉi terenoj kaj tiuj en Teksaso, kie mi laboris dum longa tempo. Sed la Vicgrafo kalkulas malsimile – li kalkulas je 800 metroj.

         La fakto, ke tiu usona sciencisto tiel serioze citis la opinion de la Vicgrafo, ridetigis sinjorinon Benta.

         – Diru nur al mi, sinjoro Champignon – ŝi diris – ĉu vi opinias, ke la Vicgrafo estas ja vera saĝulo? Ĉu vi ne dubas pri lia eta scienco?

         La geologiisto-kemiisto havis puran animon, tiel, ke enviajn sentimentojn li ne sentis. Li respondis el la fundo de la koro:

         – Mi opinias, ke jes, sinjorino. Mi pensas, ke la Vicgrafo de Maizospikulo de la Profunda Puto (jen lia nomo, kiel diris al mi fraŭlino Emilja), fakte estas granda saĝulo. Kaj tio eksterordinare mirigas min, ĉar, finfine, li estas nura maizospikulo. Tuj kiam mi alvenis ĉi tien, mi vere surpriziĝis; unue, pro tio ke mi vidis vivantan maizospikon; poste, kiam mi rimarkis ke li kapablas paroli; kaj fine, kiam mi agnoskis lin kiel saĝan homon – sed vere saĝan, unu el tiuj, kiuj eltrovas novajn ideojn kaj ŝanĝas la gvidliniojn de la civilizacio.

         – Ĉu tio eblas, sinjoro Champignon?

         – Certe, sinjorino. Mi jam skribis al scienca societo en Ameriko pri la stranga fenomeno. Mi sendis raporton pri la Vicgrafo. Mi estas tamen konvinkita, ke neniu prenos min serioze – kaj pri tio mi scias ke mi ne rajtas plendi. Se mi estus unu el ili, mi egale agus. Se iu rakontus al mi pri tia maizospiko, mi ne kredus. Sed mi vidis. Mi vidas, kaj mi estas devigata konsenti kun Ŝekspiro, kiam li diris, ke ekzistas pli da aferoj en ĉiel’ kaj tero ol prisonĝas nia vana filozofio. La Vicgrafo, sinjorino, ankoraŭ devas miregigi la mondon – kiam la mondo atentos pri li.

         Sinjorino Benta fariĝis pensema. Kia mistero de la Naturo! Kaj kiel malproksime estas la scienco de homoj! Tio, kion ŝi observis en la bieneto, ankaŭ konfuzigis ŝin, kun kapturnigaj ideoj. Necesas vidi por kredi. Kontraŭe, neniu kredus ĝin. La fenomeno nomata Emilja, ekzemple.

         Emilja naskiĝis kiel simpla ĉifona pupo, nevivanta, stulteta, muta kiel ĉiuj pupoj. Sed mistere, ŝi iom post iom fariĝis eta homo.

         Ĉiuj ankoraŭ traktis ŝin kiel pupon, nur pro kutimo, sed vere Emilja estis homo, el karno. Ŝi faras ĉion, kion faras la homoj – ŝi manĝas kun granda apetito, trinkas, pensas, havas etan koron interne, kaj animon kaj ĉion ajn. Kiel klarigi ĉi misteron, ĉi transformadon de malbela ĉifona pupo al homoj?

         Same rilate la Vicgrafon, eta maizospiko. Ŝi eĉ vidis kiam onklino Nastasja prenis la spikon ĉe la bovina trogo. Ĉu li ne transformiĝis en saĝulon – kaj en saĝulon tiel lerta, ke la kompatinda sinjoro Champignon pleniĝis je miro?

         Sinjorino Benta suspiris.

         – Se mia bieneto ne estas sonĝo – ŝi diris al si – tiam ĝi estas la plej mirinda afero, kiun la mondo vidis.

         Kaj ŝi pinĉis sin por kontroli ĉu ŝi dormas aŭ sonĝas. Doloris. Do ne estis sonĝo.

 

10 – La laborado daŭras

         Je 230 metroj de profundo, la borado atingis akvonivelon, aŭ “Grundakvejon”, kiel la Vicgrafo kutimis diri. Tuj kiam la akvo superfluis la buŝon de la supra tubo, Peĉjo kuris por gustumi ĝin. Ĉiuj atendadis salan akvon, signo pri tio, ke la maro formadis tiujn terojn.

         Ĝi ne estis sala.

         – Estas ankoraŭ akvo de supre, – klarigis sinjoro Champignon, post analizo de ĝi en la eta laboratorio starigita proksime de la turo. – Ĝi havas la saman konsiston kiel la surfacaj akvoj. Sed post iom da laborado ni trovos akvon, kiu ne plu estas el pluvo, sed fosilia – akvo tenita en la koro de la tero dum miloj kaj miloj da jaroj.

         Ĉe la vespermanĝo tiutage, Peĉjo ripetis la rakonton pri fosilia akvo, pri kiu sinjorino Benta tre interesiĝis. Aŭdante pri sala akvo, onklino Nastasja aplaŭdis per manfrapoj.

         – Tio estos bonega! Se ĝi estas sala, ni sekigos ĝin kaj faros salon – kaj ne plu aĉetos salon ĉe Elija la Turko.

         Ĉe la turo, ĉar la borado per la rotaciilo rekomenciĝis, sinjoro Kalamazoo rimarkis, ke la antaŭeniĝo estis tro malrapida. Nur kelkajn centimetrojn tage anstataŭ metrojn.

         – Ni devas reveni al la burilo, – diris la usonano. – La nuna tavolo estas tro malmola.

         – Kiel li scias tion? – demandis Peĉjo.

         – Li ne vere scias, – klarigis la Vicgrafo. – En putoj por esplorado, ni neniam scias ion certe. Ni nur imagas, supozas.

         – Kio estas tio pri puto por esplorado?

         – Puto por esplorado estas la unua kiun oni boras en iu loko. Ĝi do signifas salton en la mallumo. La boristo ne havas datumojn por scii kiajn terenojn li transiros, kiajn akvojn kaj kiom da li renkontos. Pro tio li devas esplori, eksperimenti. Kaj tion ni faras nun. Ĉar io malpermesas, ke la borilo ronĝu la ŝtonojn, necesas ŝanĝi la metodon – sed sen certeco pri tio, ĉu ĝi funkcios.

         – Kio okazos se la nova maniero bori ne funkcios?

         – Tiam ili devos trovi aliajn rimedojn, mi ne scias. Eble uzi la diamantan borilon, kiu estas perfekta por tre malmolaj rokoj. Post kiam la esplorputo estos malfermata, ĉio fariĝos pli facila.

         – Kial ĉio fariĝos pli facila?

         – Ĉar ili jam scios, kia estas la grundo en la fundo, kiom da akvaj tavoloj ekzistas, je kiaj profundoj, kaj el kiaj rokoj formiĝas la tavoloj. Ili scias ĉion kaj adoptas la plej taŭgan borilon por la kazo, kaj ne plu eraras, kaj faras la laboron multe pli rapide. La unua puto ĉiam estas la plej longedaŭra kaj multekosta.

         – La unua puto estas malbongusta manĝaĵo – diris Emilja – la aliaj estas bongustaj frandaĵoj, ĉu ne?

         La Vicgrafo ne respondis; li ne ŝatis la diraĵojn de Emilja.

         Post multaj tagoj de konstanta laborado, finfine…

         Kiam la borilo estis 500 metrojn en la profundaĵoj de la tero, subite, nova akvo suprenvenis al la supra parto de la puto.

         Sinjoro Kalamazoo gustumis ĝin kaj grimacis.

         – Sala akvo! – li ekkriis. – Sala akvo!

         Tio vere estis granda evento. La geknaboj kuris por provi ĝin kaj ankaŭ montris grimacojn. En la plej granda ekscito ili kolektis plurajn litrojn en ladskatolo kaj iris hejmen por surprizi sinjorinon Benta.

         – Sala akvo, avinjo! – kriis Peĉjo de la pordo. – Fosilia akvo. Akvo kiu restis en la profundo de la tero dum kelkaj milionoj da jaroj. Gustumu ĝin.

         Sinjorino Benta gustumis ĝin, kun la sama grimaco kiel sinjoro Kalamazoo.

         – Venu por vidi, Nastasja!

         La nigrulino aperis, kun ligna kulero en la mano.

         – Sala akvo, rigardu! De la puto. Fosilia akvo – ekscitite diris Nazulino – gustumu ĝin.

         – Ho, Dio! Pura sala akvo, – ŝi diris, ankaŭ grimacante. – Kiu estas la malbonulo, kiu verŝis salon en la puton? Tiel multekosta – mil monojn ĉiu saketo – kaj nur por difekti akvon de putraj fiŝoj…

         Estis malfacile konvinki ŝin, ke ĝi estas natura sala akvo, kiu venis el la puto en grandaj kvantoj. Ŝi montris sin radianta.

         – Bonege! Kiam oni sekigas salan akvon sur la fajro, oni ricevas salon ĉe la fundo de la kaserolo – salo same kiel tiu, kiun oni aĉetas. Ni povas sekigi sufiĉe da akvo el tiu puto kaj fari multe da salo por kuiri dum tuta monato – kaj almenaŭ dum tiu monato ni ne grasigos la ventron de tiu turko. Li vendu lian salon en lia lando, ho Dio!…

         Peĉjo metis poton sur fajro, kun la fosilia sala akvo ene, kaj restis tie ĝis la tuta akvo vaporiĝis kaj aperis tavolo da salo sur la fundo. La nigrulino plezure ridadis pro la penso pri la surprizo, kiun ili faros al Elija la Turko.

         La vespermanĝo de tiu nokto (la vespermanĝo okazis tre malfrue) estis spicata per prahistoria salo el Karamingao numero 1 – salo enterigita antaŭ milionoj da jaroj kaj nun en la manĝaĵo danke al la iniciato de la “petrolecaj geknaboj”.

         Emilja prenis telereton kun pinĉaĵo de ĝi al la tablo. De tempo al tempo ŝi metis la pinton de sia etfingro sur sian langon kaj poste sur la salo – kaj denove sur la langon, grimacante kun gusto.

         – Tio ja estas salo! – ŝi diris. – Domaĝe, ke ili ankaŭ ne kaptis fosilian fiŝon – de tiuj, kiuj loĝis en tiu sala akvo en la tempo, kiam ĝi estis maro. Ni tiam havus kompletan bongustaĵon, prenitan el la subtera manĝoŝranko de la terglobo.

         – Tio estus danĝere – avertis Peĉjo.

         – Kial?

         – La Vicgrafo parolas pri fiŝo nomata Amfiokso, kiu laŭ lia opinio estis unu el la prapatroj de la homo. Do, vi riskus manĝi vian fosilian prapraprapraavon…

         – Sed mi estas pupo, – diris Emilja. – Mi ne apartenas al la homa raso.

         – Hohoho! – ekkriis la knabo kaj li montris la langon. – Vi estas tiel homa kiel mi. Vi estas eĉ ege homa. Ĉi rakonto pri pupo, Emilja, neniun konvinkas…

Visitas: 233