Lobato en Esperanto – 08

La naftoputo de la Vicgrafo

 Ĉapitroj 13 kaj 14

 

13 – Grandaj ŝanĝoj en la vilaĝo

         Post la eltrovo de petrolo, la vesperaj konversacioj en la bieneto de sinjorino Benta temis ekskluzive al oleo. Kiu parolis estis ĉiam la Vicgrafo, saĝa kiel li estas. La tagon post la bano de la ĵurnalisto, lia disertacio estis pri manieron rafini nafton.

         – Ĉi tie en la bieneto, kiam ni instalos nian rafinejon, ni povos produkti pli-malpli da benzino, depende de la interesoj de la Sinjorinobenteca Kompanio.

         – Nu, ni komencu tion senprokraste – kriis Emilja. – Sinjoro Kalamazoo diris al Dolĉaĵ’, ke ĉiuj studoj kaj planoj por nia rafinejo jam estas pretaj. Krome…

         Ŝi ne finis la frazon. Iu frapis ĉe la pordo. Nazulino iris por vidi kiu estas.

         – Ho, kolonelo Teodoriko! Envenu, bonvole. Ĉu avinjo? Jes, ŝi estas. Mi alvokos ŝin…

         Kolonelo Teodoriko estis bruna, dika viro, proksimume sesdekjaraĝa, kun veruko sur la nazo kaj harareto en la oreloj.

         Sinjorino Benta aperis.

         – Kiel vi fartas?, sinjorino – li diris kaj premis ŝian manon. – ekde kiam vi eltrovis petrolon, mi ankoraŭ ne havis minuton por viziti vin. Nur hodiaŭ.

         – Ĉu estas do vere, kamarado, ke vi vendis vian bienon kontraŭ dek milionoj da monoj?

         – La homoj troigas la valorojn, sinjorino. Mi vendis ĝin, jes, sed ne kontraŭ dek, sed kontraŭ unu miliono kaj ducent mil monoj. Bona negoco, ĉu?

         – Jes kaj ne. La bieno, antaŭ ol ni sciis, ke ĉi tie estas petrolo, estis posedaĵo kun valoro de sepdek monoj, ĉu vi ne opinias same?

         – Tio veras. Estis la prezo, kiun mi ĉiam petis – sed mi ne sukcesis vendi ĝin. Nun oni proponis al mi milionon da monoj, kaj ĉar mi faris tre strangan vizaĝon (nur pro mia granda miro), ili pensis, ke mi opinias ne bona prezo kaj ili proponis pliajn 200. Mi ne dufoje pensis. Kapturno venis en mia kapo, kaj preskaŭ neintence, mia buŝo respondis: “Mi akceptas!” La sekvan tagon ili revenis por subskribi la dokumentojn kaj prezentis la pakaĵon da monbiletoj…

         La Kolonelo montriĝis ege fiera pri la heroaĵo, sed sinjorino Benta tordis la nazon.

         – Nu, mia kara kamarado, mi opinias, ke vi faris malbonan negocon. Via bieno havas la saman geologian formadon kiel mia bieneto, kaj estas tre verŝajne, ke ĝi ankaŭ enhavas multege da petrolo. Kial vi ne faris kelkajn geologiajn kaj geofizikajn studojn antaŭ ol vendi ĝin?

         La Kolonelo gratis la kapon, kun kamparane ruza rideto ĉe la lipoj.

         – Mi, por diri la veron, sinjorino Benta, nek komprenas nek kredas neniu el ĉi rakontoj. Mi estas viro de la kamparo, kiel miaj patro kaj avo, porkobredantoj kaj maizoplantistoj. Pri scienco mi ne komprenas ikson – mi eĉ ne kredas je tio. Mia bieno ne valoris pli ol sepdek mil monoj. Mi ricevis milionon kaj ducent mil. Kion pli mi povus deziri?

         – Kamarado – diris sinjorino Benta – via problemo ĉiam estis la manko de studoj. Se vi havus studojn, aŭ se vi ĉeestus niajn vesperojn ĉi tie por aŭskulti la geologiajn instruojn de la Vicgrafo, mi ĵuras, ke vi ne vendintus la bienon eĉ kontraŭ 10 milionoj. Tio estas oro, kamarado. La loko sur kiu vi grasigas la porkaron estas sur la sama tavolo de sedimentiĝintaj rokoj de mia bieneto.

         Paroli pri tavolo de sedimentiĝintaj rokoj al kolonelo el la kamparo estas same kiel paroli pri la binomo de Isaak Newton al onklino Nastasja. Sinjorino Benta alvokis la Vicgrafon.

         – Klarigu al la kolonelo tion, kio estas tavolo de sedimentiĝintaj rokoj kaj montru all li ke niaj teroj estas geologie egalaj.

         La Vicgrafo klarigis ĉion kiel eble plej klare. Sed la cerbaĵoj de sesdekjara porkofarmisto estas malmoligita. Ĝi ne plu ricevas ion. La Kolonelo nur ridis pri la scienca maizospiko.

         – Sufiĉe, – li fine diris. – Mi estas tro maljuna por ĉi sciencaĵoj. Se la “tevolo” de via bieneto iras ĝis mia bieno, do des pli bone por tiu, kiu ĝin aĉetis. Ili forprenu multe da petrolo kaj bone uzu ĝin. Mi ne estas ambiciulo. Ĉi granda kvanto da mono eĉ ekmalhelpas mian vivon. Pluvas sur min tiom da grandaj proponoj, ke estas malfacile elekti la plej bonan.

         – Atentu bone pri grandaj proponoj, kolonelo! Mi scias pri ulo, kiu heredis 500 000 monojn kaj investis en kvin grandajn ofertojn, ĉiu pli bona ol la alia. La kompatindulo ĉion perdis kaj hodiaŭ li estas servisto en tombejo.

         – Tion mi scias, sinjorino. Mi jam longe vivis. Mi konas la mondon. Sed mian monon neniu forprenos de mi.

         – Kaj kion vi nun intencas fari?

         – Mi pensas translokiĝi al Rio-de-Ĵanejro…

         – Atentu bone pri la grandaj centroj, kamarado! Ni, kiuj pasigas la plej grandan parton de la vivo en ĉi dezertaj kamparoj, fariĝas iom naivaj. Ajna pirato de la urbaj avenuoj trompas nin. Ekzistas tie kelkaj trompuloj el kiuj neniu eskapas.

         Kolonelo Teodoriko elkore ridis.

         – Sinjorino Benta, inteligenta ulo kapabla trompi kolonelon Teodoriko Fagundes Ruzulo ankoraŭ ne naskiĝis, kredu min…

         – Tiele estu, – diris sinjorino Benta. – Miaj bondeziroj estas ke la kamarado havu feliĉan ripozon en la vivo kaj neniam bedaŭros la vendon de viaj teroj.

         La Kolonelo parolis pri diversaj aliaj temoj kaj post trinkado de kafo de onklino Nastasja kaj manĝado de duona plenkribrilo da pufmaizo, li ekstaris.

         – Nu do, adiaŭ, sinjorino. Post kiam mi estos en Rio mi skribos al vi kaj sendos al vi mian adreson. Vi ĉiam estis la plej bona inter la najbaroj. Ni neniam batalis – eĉ ne, kiam via senkorna bovino eniris en mia maizkampo kaj ĉion detruis. Kiam ajn vi bezonos de la “Ĉefurbo”, simple sendu leteron.

         – Koran dankon, kolonelo. Ankaŭ mi estas je via dispono. Kiam vi laciĝos pri la granda urbo kaj deziros iom ripozi skribu al mi. Rilate min, mi ne forlasos mian bieneton. Mi daŭrigas en la kamparo.

         – Ĉu kamparo?, sinjorino. Ĉu vi diras kamparon? Estis kamparo! Hodiaŭ ĝi fariĝas urbo kun freneza furiozo. Oni ne plu trovas nian antaŭan vilaĝon. Hieraŭ mi dufoje ripetis la spektadon de filmo en la kinejo Flava Tukano. Bela kinejo!

         – Kaj la transformiĝo de la vilaĝo neniam ĉesos, – diris sinjorino Benta. – Mi scias pri multaj naftokompanioj kiuj jam aperis, kaj pri aliaj kiuj devas aperi por serĉi petrolon en nia regiono. Baldaŭ ni havos urbon en usona stilo, plena je novaj homoj kaj ĉio ŝanĝiĝos.

         – La homoj ne plu estas la samaj, sinjorino. Kiam mi transiris la vilaĝon por veni ĉi tien, mi nur renkontis du aŭ tri vizaĝojn de antaŭaj tempoj. Ĉiuj aliaj estas fremdaj – kelkaj blondaj, kelkaj kun fajrecaj haroj. Kaj kun gamaŝoj, kun strangaj jakoj, kun korkaj ĉapeloj, kun pipoj. “Jam temp’ está” por ke mi eliru el ĉi tie. Mia tempo, mia amikaro, mia vivo ĉi tie finiĝis. Ĉio okazas pro la petrolo, kiun sinjoro Peĉjo eltrovis, – konkludis la Kolonelo, kaj li fingromontis la knabon. – Via nepo havos belan estontecon, la bravulo, sinjorino…

         La Kolonelo ankaŭ adiaŭis la geknabojn, surĉevaliĝis kaj foriris. Sinjorino Benta tenis siajn okulojn sur li ĝis kiam li malaperis sur la vojo. Jes, petrolo ekŝanĝis ĉion, ne estis dubo. Malnovaj scioj, malnovaj kutimoj, malnovaj tradicioj – ĉio devas malaperi antaŭ la modernigo, kiun alportas la industrio. Kaj sinjorino Benta sentis doloron de nostalgio pri la malnova paco.

         La sekvan tagon ili ricevis la vizitanton Franĉjo Ankilostomulo, kiu ankaŭ vendis sian bienon kaj prepariĝis por “sinki en la mondon”. Li estis vera kamparano, pli rustika eĉ ne ekzistis.

         – Sinjorino Benta – li diris – mi forvojaĝas kun la pakaĵoj da mono en la poŝoj. Homaro freneziĝis. Mi nenion plu komprenas. Nu, do ne estas freneze doni al mi 230 mil monojn kontraŭ mia aĉa bieno? – dek buŝeloj da vepraro, kiu neniam valoris eĉ mil monojn.

         – Tio ne estas frenezaĵo, Franĉjo. Estas la petrolo. Tiu, kiu donis 230 mil monojn kontraŭ via bieno, tiu prenos kelkajn milionojn el ĝi. Vi ne pensis pri tio.

         – Ĉu vi aludas al tiu “koroseno”? Ha, do ankaŭ la sinjorino, kiu estas saĝa maljunulino, ankaŭ kredas je ĉi inventaĵo? “Koroseno” estas mensogo. Tio, kio okazis al tiuj viroj estas frenezo, neniu trompas min. Mi tuj fuĝos el ĉi tie kun la mono antaŭ ol ili pripentos kaj invados mian domon por preni la monpagon.

         – Ĉu vi kaŝas la monon ĉe vi, Franĉjo? Ĉu vi ne scias ke tio estas tre danĝera?

         – Kie mi devas meti ĝin?

         – En la banko, homo de Dio! Por tio ekzistas bankoj.

         Franĉjo Ankilostomulo laŭte ridis, ekzakte kiel la kolonelo Teodoriko.

         – Banko! Banko!… Estis amuze, ke mi gardu 230 mil monojn en banko, por ke aliaj zorgu pri ĝi. Ho, ho, ho!…

         Monaton poste, sinjorino Benta aŭdis pri la du kamparanoj – kolonelo Teodoriko kaj Franĉjo Ankilostomulo. Rilate Franĉjon, li estis viktimo de armataj ŝtelistoj en plena taglumo, kaj ĉar li havis sian tutan monon ene de ruĝa poŝtuko, li restis sen mono kaj sen poŝtuko. Ili bategis lin. Se ne estus lia eksterordinara naturo kiel forta kamparano alkutimiĝinta al malfacila vivo en la vepraro, li jam estus en la alia mondo.

         Rilate kolonelon Teodoriko okazis io, kio ŝajnas ridindaĵo. Li neniam estis en Rio-de-Ĵanejro, do li admiris ĉion, precipe la elektrajn tramojn. Kaj li tiom admiris la tramojn kaj parolis pri tio, ke fine aperis la “posedanto de la tramoj”, amikiĝis kun li kaj fine kondukis lin al drinkejo. Tie li alportis bieron kaj rakontis al li pri la bonega komerco havi tramojn, kiuj pagas 20, 30 kaj 40 cendojn por ĉiu homo, kiu suriras ilin, por iri de ĉi tie al tie.

         – Vi pravegas, – diris la Kolonelo. – Mi ĝuis promeni en la tramo, kaj por distri min mi kalkulis la homojn, kiuj eniras kaj kalkulis la cendojn, kiuj gutadas. Jen mirinda komerco. Kiom vi opinias pri la ĉiutaga profito de tramo?

         La “tramposedanto” pruvis, ke ĉiu tramo donis dek mil monojn ĉiutage – dek netaj profitoj, jam ekskludante ĉiujn elspezojn, kompreneble. Sed li diris ankaŭ, ke ĉar li posedas “tro da tramoj” – (pli ol mil), li ŝatus vendi du aŭ tri al siaj amikoj – kontraŭ kvindek mil monoj. Pli bona negoco ne ekzistas. Se li vendas kelkajn tramojn, tio estas nur por helpi siajn amikojn, kaj ankaŭ ĉar li eĉ malsaniĝis pro la granda kvanto da tramoj kaj mono. Krome, li tre ŝatis la kolonelon, en kiu li vidas inteligentan, lertan viron kun granda koro kaj, pro tio, inda eniri en Rio-de-Ĵanejro jam kiel venkanto.

         Kolonelo Teodoriko Fagundes Ruzulo sentis sin kortuŝata de la laŭdo kaj fermis negocon pri kvar tramoj, ĉiu kontraŭ 50 mil monoj – entute: 200 mil monoj…

         – Kompatinda kolonelo! – sinjorino Benta suspiris kiam ŝi aŭdis la rakonton. – Bonŝance li aĉetis nur kvar. Se li aĉetintus dudek kvar tramojn, li jam estus same senfeligata kiel Franĉjo Ankilostomulo…

         Kaj turnante sin al Peĉjo:

         – Profitu la lecionon, filo. Kiam iu proponos al vi la plej bonan negocon de la mondo, atentu bone kaj demandu al vi: “Kie estas la kato”? Ĉiam estas kaŝata kato en ĉiu fia negoco, nome, tromponta kaptilo kiun piratoj proponas al homoj naivaj…

 

14 – Naftopiratoj

         La puto Karamingao numero 1 estigis kompletan ŝanĝon en la regiono. Ĉiuj bienoj havis novajn posedantojn; kaj en kazo de unu aŭ alia pli obstina, kiu insistis por ne vendi, la solvo estis kontrakto por la esplorado de la subgrundo. La petrolesplorantoj volas tion, kio estas malsupre, ne tion, kio estas sur la surfaco.

         Post kiam la entreprenoj estis formataj kaj la bienoj aĉetataj, geologiaj kaj geofizikaj studoj komenciĝis en ĉiuj lokoj. La bovoj en la paŝtejoj, alkutimiĝintaj al vakeroj kun ĉapeloj el pajlo sur la kapo, ekvidis tiujn strangajn homojn, kun pipoj en la buŝo, gamaŝoj kaj ĉapeloj de afrika esploristo. Kaj ili strangis eĉ pli tion, kion ili faradis. Ili promenadis kun ekipaĵoj nekonataj de bovoj. Ili mezuradis la grundon, rigardadis tra tuboj kaj pafadis. Ne pafoj de ordinaraj pafiloj, sed strangaj pafoj, kiuj mortigis neniun.

         Tiuj pafadoj estis la subteraj eksplodoj de la procezoj uzataj. Ili eksplodigas dinamiton en truo, kaj en diversaj punktoj, malproksime de tie, ili kolektas, per specialaj instrumentoj, la vibrajn ondojn kaŭzitajn de la eksplodo. Kaj depende de ŝanĝiĝo de la ondoj survoje, ili lernas pri tio, kio estas en la profundo de la tero.

         Kaj je la sama tempo de tiuj studoj, ili deponadis grandegaj kvantoj da  materialoj por bori en diversaj lokoj. Estis turoj kaj turoj, vaporkaldronoj, amasoj da tuboj, stangoj kaj stangoj, grandegaj bobenoj da dratŝnuroj…

         La agado de la novaj kompanioj ĉefe okazis laŭlonge de la limaj bariloj de la bieneto de sinjorino Benta. Sinjoro Kalamazoo eksuspektis. Li rajdis surĉevale, spionante la limojn, en kompanio de sinjoro Champignon, kaj post zorgema observado, li iris por paroli al sinjorino Benta, kiu estis la direktorino de la Sinjorinobenteca Kompanio.          Sinjoro Kalamazoo jam perfekte parolis la portugalan.

         – Sinjorino, – li diris, – ni devas tuj organizi agon kontraŭ nafta banditismo. Dum mia hodiaŭa inspektado, mi rimarkis, ke la piratoj prepariĝas por ŝteli grandan parton de la petrolo de la bieneto. Ni devas organizi la defendon.

         Sinjorino Benta nenion komprenis. Malgraŭ tio, ke ŝi estis la direktorino de la Kompanio, la nura naftokompanio en Brazilo, ŝi nenion sciis pri la temo. Feliĉe, la Teknika Konsultisto de la firmao, la Vicgrafo de Maizospikulo, estis vera geniulo. Sed sinjorino Benta ne volis, ke sinjoro Kalamazoo suspektu pri ŝia nescio, kaj pro tio ŝi tre rezolute respondis:

         – Perfekte, sinjoro Kalamazoo. Mi jam pensis pri tio kaj organizas nian defendplanon. Hodiaŭ mi havos la plezuron submeti ĝin al via aprezo kaj al tiu de sinjoro Champignon.

         La usonano retiriĝis, mirigita pro la teknika lerteco de la sinjorino – kaj ŝi tuj alvokis la Vicgrafon.

         La scienca spiketo venis kun Emilja.

         – Sinjoro Vicgrafo – diris la maljunulino – sinjoro Kalamazoo ĵus foriris de ĉi tie. Li parolis pri io nekomprenata de mi. Li opinias, ke ni devas organizi la defendon de nia naftoputo, kiu estas minacata de naftopiratoj. Kion tio signifas?

         La Vicgrafo ridis.

         – Ho, mi scias. Naftopiratoj estas tiuj kiuj fosas putojn en la limoj de naftejo por ŝteli parton de la subgrundo de tiu kampo. La petrolo en la subgrundo disvastiĝas laŭ multaj dekoj da metroj, tiel ke ĉiu puto kiun ili boros sur la limoj de la bieneto prenos bonan parton de la petrolo de nia loko.

         – Hmm! – Mi komprenas la krimon – murmuris sinjorino Benta – kaj petis al Emilja venigi Peĉjo.

         – Peĉjo – ŝi diris tuj kiam la knabo aperis – alportu al mi la mapon de nia bieneto.

         Peĉjo alportis rulon da papero plena je desegnoj kaj malfermis ĝin antaŭ ŝi, sur la plankon. La bieneto havis tre regulajn limojn, kiuj formis paralelogramon.

         Post ekzameni la mapon dum kelka tempo, la Vicgrafo petis la parolon.

         – Mi kredas, – li diris, – ke ni havas petrolon en la tuta bieneto. Do, se la piratoj boros kvar putojn, proksime al ĉiu angulo de la limoj, ili sukcesos ŝteli almenaŭ kvaronon de nia petrolo.

         – Kiel eviti tion? – demandis sinjorino Benta.

         – Per tre simpla maniero, – respondis la Vicgrafo. – Malfermo de kvar putoj en la kvar anguloj de la bieneto. Tiele! – kaj li desegnis sur la mapo.

         – La kompanio kontraŭpiratos, kaj la petrolo kiun ili ŝtelos estos kompensata per tiu, kiu ni ŝtelos de ili – kaj ni ankoraŭ gajnos, ĉar ni prenos de ili pli ol ili sukcesos preni de ni, kiel montriĝas evidente en mia desegnaĵo.

         – Kio, se ne ekzistas petrolo en ilia tero, eĉ ne en la anguloj de mia bieneto?

         – Ĉikaze vi perdos sed ankaŭ ili. Sed la nura ebla defendo estas tio.

         Sinjorino Benta meditis kelkajn momentojn; poste ŝi diris al Peĉjo.

         – Ordonu al sinjoro Kalamazoo, ke li instalu kvar turojn, unu en ĉiu angulo de la bieneto. Tuj.

         Kiam li ricevis la ordonon, sinjoro Kalamazoo ege miris pri la sagaco de sinjorino Benta. La maljunulino neniam vivis for el la kamparo, tamen ŝi eĉ komprenis la teknikon de naftopiratado. Kaj li surĉevale iris al unu el la nordaj anguloj de la bieneto por studi la terenon.

         Tuj kiam li atingis la landlimon, li trovis grupon da laboristoj malantaŭ la barilo, okupataj pri malŝarĝo de kamionoj kun materialo por instali la turon. Ili estis gvidataj de ŝinkokolora inĝeniero kun pipo en lia buŝo.

         La usonano kiu laboradis por sinjorino Benta transsaltis la barilon kaj iris al la alia.

         – Saluton, John Casper!… Kiel vi fartas? – ekkriis sinjoro Kalamazoo, kun feliĉa vizaĝo.

         La alia ankaŭ rekonis lin. Ili antaŭlonge laboradis kune en Oklahoma naftejo. Okazis manpremoj kaj interŝanĝoj de salutoj. Kaj…

         – Ĉu vi boros ĉi tie? – demandis Kalamazoo.

         – Jes, por la Atarip Kompanio de Petrolo, kiu aĉetis ĉi terenojn.

         Sinjoro Kalamazoo ridetis kiel iu, kiu konas la signifon de la vorto Atarip – kaj respondis:

         – Sed la ruzaĵo malsukcesos, Johano, ĉar mi ĵus ricevis ordonon de la Sinjorinobenteca Kompanio por malfermi defendan puton tie, apud la barilo.

         La inĝeniero John Casper paliĝis. La novaĵo fuŝos ĉiujn liajn planojn. Sed ĉar en naftobataloj oni devas montri multe da indiferenteco, li nur malvarme grumblis: “Go ahead”! kvazaŭ li dirus: Nu, faru tion!

         Sinjoro Kalamazoo denove saltis super la dratbarilo kaj elektis la lokon de la defenda turo, kiu estos Karamingao numero 2. Poste li surĉevaliĝis kaj rajdis al la alia norda angulo. Tie okazis la samo. Multaj laboristoj malŝarĝadis bormaterialojn proksime al la barilo.

         – Al kiu ĉi tio apartenas? – demandis sinjoro Kalamazoo al viro kun leda tibiingo, kiu aspektis kiel estro de la grupo.

         – “Mind your business” – estis la insolenta respondo de la viro, kvazaŭ li dirintus: Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.

         – Nu – pensis sinjoro Kalamazoo al si mem – ni jam havas la batalon por petrolo, kun ĉiuj ĝiaj impertinentaĵoj. – Li trarigardis la materialon. Ĝi estis el la sama fabriko kiel tiuj de John Casper – klara signo pri tio, ke ili apartenas al la sama firmao.

         – Bone! – ekkriis sinjoro Kalamazoo. Atarip estas malfeliĉa, ĉar Sinjorinobenteca Kompanio ĉi tie lokalizos la Karamingaon numero 3…

         La “tibiingulo” abrupte turnis sian vizaĝon kaj prenis la pipon el la buŝo.

         – Numero 3, ĉu? Ĉu jam ekzistas numero 2?

         – Ankoraŭ ne, sed ekzistos, kara amiko. Karamingao numero 2 estos malfermata en la norda angulo, ĝuste antaŭ Atarip numero 1, zorge de sinjoro John Casper…

         La “tibiingulo” tute seniluziiĝis kaj, furioza pri ĉio, terure piedfrapis termitejon, kiun li vidis antaŭ si.

         – “So long”! – murmuris sinjoro Kalamazoo, kaj li retiriĝis por iri al la sudaj limoj. Atarip estis ankaŭ tie, je plena laborado. Kaj en la kvara angulo,  la samo.

         – Ne ekzistas alia rimedo, – li diris al sinjoro Champignon tuj kiam li revenis al la tendaro. – La direktorino de nia Kompanio rapide agis. Atarip jam eklaboras pri kvar putoj ĉe la limoj de nia kampo – en la anguloj. Ni devas senprokraste agi je defendo.

         La malfermo de la novaj Karamingaoj okazis multe pli facile ol la unua. La geologio de la regiono estis jam konata, tiel ke sinjoro Kalamazoo povis ne nur elekti la plej taŭgajn sondilojn, sed ankaŭ antaŭvidi la eventualajn problemoj, kiujn li devis alfronti.

         Menditaj la kvar novaj sondiloj, ĉio alvenis kun la kutima rapideco, ĉar la aviadiloj de Emilja estis pli kaj pli perfektigitaj. Estis kun vera miro ke la inĝenieroj de Atarip vidis la aviadilojn alteriĝi kaj malŝarĝi ĉiujn pecojn, inkluzive la pezajn vaporkaldronojn. Estis miraklo, kiun ili ne sukcesis kompreni.

         La malamikaj inĝenieroj, kiam ili eksciis, ke Sinjorinobenteca Kompanio tuj kontraŭpiratos, pensis, ke necesos unu jaro por la malfermo de la kvar putojn. Tiamanieere, se ili estus unu jaron antaŭe, ili povus, en la plej malbona kazo, ŝteli la petrolon dum tiu tuta jaro. La profito de Atarip estus grandega.

         Sed la alveno de la aviadiloj de Emilja kun la novaj materialoj por la kvar putoj malpermesis la sukceson de la pirata kompanio.

         Alia malavantaĝo de Atarip estas ne bone koni la terenon. Ili ja provis akiri teknikajn raportojn pri la borado de Karamingao numero 1, sed ne sukcesis. La du usonanoj kaj la laboristoj de Sinjorinobenteca Kompanio konservis la plej striktan sekreton – kaj ankaŭ la geknaboj.

         Iun tagon sekreta agento de Atarip, kiu kaŝobservadis ĉirkaŭ la domo de sinjorino Benta, vidis ke Emilja estis sola ĉe la enirejo de la bieneto, kaj venis kun proponoj de dolĉaĵoj. Emilja rifuzis. Poste li, ŝajnigante sin naiva homo, ekdemandis pri la laborado de la usonanoj. Sed Emilja, kiu havis la nazon de ĉashundo, tuj komprenis, ke ŝi estis antaŭ malamiko. Kaj ŝi trompis la demandanton per tre simplaj sed malĝustaj respondoj. La agento foriris de tie tre feliĉa kun la altvaloraj informoj – informoj, tamen, kiuj nur utilis por kaŭzi perturbojn kaj prokrastojn en la boradoj de Atarip. Kaj tia estis la katastrofo, ke la estro de tiu firmao maldungis la agenton kaj forte piedbatis lin en la fino de la spino.

         – Vi, hundo! Malaperu kaj donu falsajn informojn ĉe la domo de la diablo!

         Dum tio ke, ĉe la flanko de Atarip ĉio estis katastrofoj kaj katastrofoj, prokrastoj kaj prokrastoj, la novaj putoj de la bieneto galopante progresis. Karamingao numero 1 daŭris ok monatojn por produkti. La numero 2 atingis 800 metrojn en unu monato, la numero 3 en malpli: 27 tagoj. La numero 4, eĉ malpli: en 24 tagoj. Kaj Karamingao numero 5 faris la miraklon atingis la petrolo en nur 12 tagoj.

         Ĉi mirinda heroaĵo tute fuŝis la malicajn projektojn de Atarip, tiel ke je la fino la ŝtelisto estis ŝtelata. Rezulto: Atarip bankrotis.

Visitas: 206