La naftoputo de la Vicgrafo
Ĉapitroj 15 kaj 16
15 – Granda Kvanto da Mono
Ĉar ankoraŭ ne ekzistis rafinejoj kaj duktoj por ĝia transportado, oni devis fari ion al la petrolo – kaj la rimedo estis vendi ĝin en sia kruda stato. Kiam komercantoj eksciis, ke ekzistas petrolo ĉe la bieneto de sinjorino Benta, tuj aperis reprezentantojn por fari proponojn.
Tiu, kiu diskutis kun ili, estis Nazulino, ĵus nomumata Komerca Direktorino de la Kompanio. Sinjorino Benta estis la Ĝenerala Direktorino. La Vicgrafo, la Teknika Konsultisto. Emilja, la Direktorino pri Transporto kaj Dolĉaĵ’, la rinocero, la Ĝenerala Respondeculo pri Defendo.
Nazulino ricevis la virojn kaj diskutis la prezojn. Ŝi petis nek tro multe nek tro malmulte.
– Mi prezentas al vi amikan prezon, – ŝi diris. – Unu litro kontraŭ 10 groŝoj. Ĉu tio konvenas?
La viroj trovis ĝin tre malmultekosta, ĉar ili aĉetadis importitan petrolon je prezo trioble alta. Sed monavidegaj, kiel ĉiuj komercistoj, turnis la nazon kaj diris, ke la prezo estas tro alta. Ili opiniis ke, ĉar sinjorino Benta ne havis rimedon por utiligi la petrolon, ŝi vendos ĝin je ajna prezo kaj ili proponis 5 groŝojn.
Nazulino ne akceptis kaj, post konsultado al sinjorino Benta, ŝi respondis la jenon:
– La prezon, kiun mi diris, estis bone kalkulata de avino, kiu ne estas monavida, sed ankaŭ ne stulta. Vi sinjoroj tamen estas monavidegaj krom tio, ke vi estas malsaĝaj, kaj kiel puno por tio, mi nun ŝanĝas la prezon: 12 groŝojn, la litro. 10 estas la prezo kaj 2 estas nia punkotizo.
La viroj ridis.
– Ĉikaze, ni ne aĉetos la petrolon kaj ni volas vidi tion, kion faros via avino kun granda kvanto da petrolo.
Nazulino respondis:
– Avinjo estas sesdek kvin jaraĝa kaj neniam bezonis petrolon por vivi. Nek neniam toleris iun ajn impertinentulo. Ŝi estas tute sendependa. Se ŝi ne trovas iun por pagi al ŝi la petrolon je la prezo, kiun ŝi petas, ĉu vi pensas, ke ŝi fariĝos ĉagrenita? Ho, ho, ho! Ŝi fermos la putojn kaj malfermos ilin nur kiam ni finos konstruadon de duktoj kaj rafinejo. Rilate vin, sinjorojn, iru al monto kaj dormu ĉe fonto . Ni ne bezonas vendi nian petrolon. Havu bonegan tagon.
Antaŭ la firmecon de la Komerca Direktorino, la monavideguloj gratis la kapon.
– Bone, – ili diris. – Ni akceptas vian prezon de 10 groŝoj.
– Mia prezo estas 12, mi jam diris al vi. Kaj morgaŭ estos 13. Ĉi tie oni ne ŝercas.
La monavideguloj forgesis la monavidon kaj fermis la aĉeton de la tuta produktota petrolo de la kvin Karamingaoj je la prezo de 12 groŝoj ĉiun litron.
– Tamen la petrolo devas esti transportata al niaj havenoj – ili diris, volante denove trompi la knabinon.
– Vi tre eraras, – ŝi respondis. – Tiu prezo estas ĉi tie ĉe la buŝo de la putoj. Sendadon pagos la aĉetantoj.
La firmeco, per kiu ŝi parolis, timigis la monavidegulojn, kiuj subskribis la kontraktojn sen plia pepado.
La problemo de transportado ĉiam estas iom serioza. Pro manko de duktoj, kiuj kunportas la petrolon al konsumocentroj, la rimedo estas uzi petrolkamionojn, aŭ petrolŝipojn, se la vojaĝo devas esti per maro. La aĉetantoj devis trovi petrolkamionojn por preni la petrolon de la putoj al la unua fervoja stacidomo, kaj ili ankaŭ devis provizi la fervojon per specialaj vagonoj.
Per tiuj novaj kontraktoj, la enspezo de la bieneto de sinjorino Benta fariĝis io kolosa.
– Ju pli malmultekosta la petrolo, des pli ĝi helpas la Patrujon – ŝi diris.
Vere, sinjorino Benta eĉ ne sciis tion, kion fari kun tiom da mono. Tuj tuj la mono komencis amasiĝi tiele, ke ŝi ektimis. Malgraŭ la konsilo donita al najbaro por ke li deponu la monon en la banko, sinjorino Benta konservis sian monon enhejme.
– Kial vi faras tion, avinjo? – Observis Peĉjo. – Por Franĉjo Ankilostomulo vi diris ion kaj nun vi faras la kontraŭon? Sonas kiel la rakonto pri la monaĥo: “Faru tion, kion mi konsilas sed ne tion, kion mi faras…”
– Mi povas klarigi, – respondis sinjorino Benta. – La kutimo konservi la monon en banko havas sian kialon, kiel garantio kontraŭ ŝteloj kaj por pagoj per ĉekoj… Sed ĉi tie en la bieneto ĉio estas malsama kiel vi bone scias. Pri ŝtelo mi ne timas, ĉar la domon ĉiam gardas nia viandotanko…
– Dolĉaĵ’…
– Tio ĝustas. Kaj la bezonon pagi per ĉekoj, kaj aliaj komercaj taskoj, ni ne havas, ĉar ni ne foriras el ĉi tie, nek komercas, nek vivas la vivon, kiun vivas ĉiuj komercistoj. Pro tio mi lokas la monon en la kofro.
Kaj tiele okazis. Fine de la jaro Nazulino decidis fari bilancon. Ŝi sternis la monbiletojn sur la planko kaj kalkulis. Ili havis pli ol 17 milionojn da monoj. Post kalkulo pri la necesa kvanto por pagi la salajrojn de la usonanoj, la laboristoj kaj la hejmaj elspezoj, en la kofro estis 17 milionoj.
– Kaj nun? – murmuris sinjorino Benta. – Kion fari kun ĉi granda kvanto da mono?
– Konstrui palacon – proponis Nazulino – plena je pentraĵoj kaj statuoj, kaj vintra ĝardeno, kaj oranĝerioj por la plej raraj floroj – kaj multajn aliajn belaĵojn, avinjo…
– Ho, filino – diris sinjorino Benta – nia vivo ĉi tie estis tiel feliĉa, ke mia timo estas, ke ĉi riĉeco alportos al ni malfeliĉon. Ĉu palaco? Ĉu vi opinias, ke en palaco ni povas vivi pli feliĉaj ol en ĉi nia bela domo? Ho, vi ne povas imagi, kiel milionuloj kaj reĝoj enuas en siaj oraj palacoj, meze de la seriozaj servistoj, ordigitaj kiel soldatoj… Rimarku Eduardo la oka, el Britio, la plej potenca reĝo en la mondo, kiu enuis pri palacoj kaj servistoj kaj etikedoj ĝis ĉion forlalsis por vivi kun sia edzino la liberan vivon de ordinaraj homoj. Ne. La ĝusta ago estas ne ŝanĝi nian vivmanieron. Se ni estas feliĉaj, kion alian ni volas?
– Sed se ni ne elspezos la monon, ĝi plenplenigos ĉiujn viajn kofrojn kaj post kelka tempo finiĝos senvalora.
– Jes, tio okazos se ni ne elspezos ĝin. Ni devas elspezi ĝin, sendube. Mono devas cirkuli, kaj ne putri en kofroj; sed anstataŭ elspezi ĝin egoisme nur por ni mem, kiel faras la malbonaj riĉuloj, ni povas elspezi ĝin en maniero kiu profitigas la milojn da malriĉuloj kiuj ne havas petrolon.
– Bonega ideo! – ekkriis Peĉjo. – Kaj ni multe pli amuziĝos dum ni elspezos la monon tiele ol nur por ni.
– Jes, vi pravas. La plej granda plezuro en la vivo estas fari la bonon. Mi ĉiam volis helpi niajn kamparanojn, tiel mizerajn, sen ia kulturo, sen helpo, forlasatajn en la kamparo, premataj de tiaj malagrablaj kaj doloraj malsanoj. Se ni uzas nian monon por plibonigi ilian sorton, ni ne nur ĝuos, kiel vi diras, sed ni havos trankvilan konsciencon. Mia intenco estas tia.
– Bravo, avinjo! – ekkriis Peĉjo. – Kaj ni ankoraŭ povas fari aliajn mil aferojn: modernajn vojojn, ekzemple. En Brazilo ankoraŭ ne ekzistas aŭtovojoj. Nur vojoj el kotaro, jes. Dum la pluvaj monatoj, la tuta Brazilo ne veturas. Nur baraktas ene de kotaro. La bovĉaroj eniras en kotaro ĝis la aksoj. Aŭtoj haltas ĝis la punkto kiam ili bezonas bovojn por eltiri ilin. La azenoj ankaŭ naĝas en kotaro. Ĉio haltas. Ni povas komenci ĉi tie en nia regiono kaj poste ni disvastiĝos tra la lando. Nome, ni konstruos verajn aŭtoŝoseojn – pavimitajn per betono, kun unu vojo por iri kaj alia por veni – kaj strio da herbo en la mezo, kiel tiuj en Germanio.
– Perfekte. Mi aprobas vian projekton – diris sinjorino Benta.
– Kaj ni ankaŭ povos krei bonajn profesiajn lernejojn por niaj kamparanoj – proponis Nazulino. – Ili estas laboremaj, sed oni devas helpi ilin. Per si mem ili faras nenion ĉar ili ne kapablas. Kaj ni ankaŭ organizos tre modernajn hospitalojn, kun la plej bonaj kuracistoj kaj granda komforto, kiel la usonaj hospitaloj, pri kiuj vi rakontis al ni alian tagon.
– Denove mi aprobas! – diris sinjorino Benta. Nazulino daŭrigis.
– Kaj ni konstruos por la malriĉuloj bonajn domojn, higiene modernaj, kiuj estos vendataj je tre malaltaj kotizoj. Estas malhonoro por nia lando, vidi kiel vivas la malriĉuloj – en pajlokovritaj domaĉoj el argilo, tre malpuraj, sen mebloj, tute malplenaj. Ĉiu truo de sovaĝa besto pli valoras ol kabano de kamparano. Eĉ la nesto de la furnario estas pli komforta.
– Mi aprobadas! – diris sinjorino Benta.
La Vicgrafo petis la parolon.
– Kaj mi pensas, ke ni devas krei sciencajn templojn por la geknaboj, kiuj montras alvokiĝon al la altaj studoj. Kaj poste ni povos krei universitaton kiel tiu de Harvard.
– Vi pravegas, sinjoro Vicgrafo. La kreado de la Universitato de Maizospikulo ekde ĉi momento estas en niaj planoj, kaj la unua rektoro kaj profesoro pri geologio estos nia amata Vicgrafo – diris sinjorino Benta.
Mankis nur la parolado de Emilja.
– Kaj mi opinias – ŝi diris – ke ni povas trakti problemon, pri kiu ankoraŭ neniu pensis: la malsovaĝigo de formikoj…
Ĉiuj rigardis la pupon, tre mirigitaj.
– Jes, la homo malsovaĝigis plurajn bestojn, kiel la bovon, la ĉevalon, la hundon. Kial ne malsovaĝigi unu plian – la formikon? Oni diras, ke la malutilo, kiun ĉi besteto faras al la agrikulturo, estas grandega, kaj ĝis nun la homo, en sia brutaleco, pensis nur pri io: mortigi la formikon. Sed kiom ajn ni mortigas ilin, ili estas pli kaj pli. Mia ideo estas forlasi tiun senutilan militon kaj fari packontrakton inter homo kaj formiko – malsovaĝigi ilin, kiel oni jam faris al la ĉevalo, la bovo kaj la hundo.
– Kiamaniere?
– Ni instruos al ili manĝi nur la fiherbojn, kiujn la kamparanoj eltiras pere de la sarkiloj. Tiamaniere ili solvus la problemon de purigado de la ĝardenoj. Ili rajtus manĝi nur la fiherbojn, respektante la utilajn – kiel oranĝujojn kaj aliajn.
Ĉiuj ridis antaŭ la emiljeca propono.
– Pri kio vi ridas? – ekkriis Emilja. – Ĉio eblas en la mondo, precipe se temas pri formikoj, vere inteligentaj bestoj. Se saĝulo prizorgus tion kaj sukcesus eduki certan kvanton da formikoj, la formikoj mem fariĝus la instruistoj de la aliaj kaj…
– Peĉjo – diris sinjorino Benta – petu al sinjoro Kalamazoo, ke li venigu el Ameriko “blowout preventer”, tio estas, eta krano por instali en Emilja. Krano, kiu fermos ĉi karamingaon de sensencaĵoj.
Emilja paŭtis.
– Ĉu sensencaĵoj? Ĉu sensencaĵoj? Vi opinias, ke ĉio, kion mi diras, estas stultaĵo – sed en momentoj de gravaj problemoj, estas ĉiam la stultulino, kiu solvas la situacion. Nur ion pli mi diru: se mi refarus la mondon, ĝi estus multe pli perfekta kaj interesa ol ĝi estas nun. La homoj sentas sin kiel saĝuloj el Grekio, sed la mondo pli kaj pli kadukiĝas. Mi ĵuras, ke per tio, kion vi nomas sensencaĵo, mi transformus la teron en paradizon…
Sinjorino Benta fariĝis pensema. Ĉu eble Emilja pravas?
16 – Brazilo havas petrolon!
La eltrovo de petrolo ĉe la bieneto de sinjorino Benta skuis la tutan landon. Ĝis tiam neniu prizorgis pri serĉado de petrolo ĉar neniu kredis je ĝia ekzisto en ĉi tiu grandega areo de pli ol ok milionoj da kvadrataj kilometroj, kaj tute ĉirkaŭata de naftoputoj de la najbaraj respublikoj. Sed tuj kiam Karamingao numero 1 eksplodis, la neantoj aspektis kiel azenoj, murmurante unu al la alia: “Ho, rimarku! Ĉu vere ni ne havas petrolon?”
Kaj la febro komenciĝis. En ĉiuj ŝtatoj, kompanioj estis formitaj por serĉi petrolon. Kaj la tuta lando pleniĝis je naftoputoj.
Kaj tiam mirindaĵo okazis. Brazilo, kiu ne havis petrolon, kiu estis oficiale malpermesata havi petrolon, fariĝis la plej granda naftoproduktanto en la mondo. Tuj okazis superproduktado.
Feliĉe petrolo ne estas kiel kafo, kiun oni devas rikolti, ĉu aŭ ne la prezo estas bona. En petrolo, kiam estas troa produktado, sufiĉas fermi la kranon por tuja haltigo de produktado.
La interna merkato, kiu ĝis tiam estis provizata per petrolo aĉetata eksterlande, komencis esti provizata tute kun la nacia petrolo. La prezo de la benzino malaltiĝis.
La lando komencis prosperi laŭ mirinda maniero. Ĉiuj komprenis, ke la antaŭa malprogreso estis rezulto de manko de transporto. Por lando de granda teritorio, transportado estas la plej grava faktoro de progreso. Por havi transporton necesas havi abundan kaj malmultekostan bruligaĵon. Nu, se la lando aĉetas ĝin kvazaŭ ĝi estus oro, progreso ne okazas,
La kvanto da aŭtoj rapide kreskis. Kamionoj eĉ plie. La bienoj adoptis traktorojn por tiri plugilojn kaj emeritigis bovojn kaj mulojn. Fervojoj komencis bruligi gasoleon anstataŭ brulligno aŭ karbo. La ŝipoj kiuj daŭre uzis karbon ŝanĝis la motorojn por ankaŭ konsumi gasoleon.
La likva gaso, ene de fercilindroj, invadis eĉ la domojn en la kamparo. Neniu plu kuiris per ligno: nur per gaso, kiel en la grandaj urboj.
La transformo kiu okazis en la vilaĝo Flava Tukano estis mirinda. Tiu 200-jara vilaĝo, kiu neniam havis pli ol mil loĝantojn, ĉiu pli malbela, malriĉa kaj stulta, fariĝis belega urbo de 100.000 loĝantoj, kun stratoj pavimitaj per la tie produktita asfalto, dek kinejoj, kvin luksaj hoteloj, grandiozaj lernejoj kaj la Hospitalo Sinjorino Benta, kiu, malgraŭ tio ke ĝi estis absolute senpaga, estis pli bona ol la hospitalol de la ĉefurboj. Ĉiuj pacientoj senescepte estis resanigitaj. La Teknika Lernejo Nazulino fariĝis normo kopiata ĉie en la lando. La geknaboj kiuj tie diplomiĝis en sennombraj metioj, tuj trovis bonegaj lokoj por labori. “Ĉi tie vi vere lernas” estis la ŝildo sur la fasado de la lernejo – kaj ili ja lernis.
La vojoj de la municipo, konstruitaj sub zorgo de sinjorino Benta, altiris turistojn de malproksime. Du strioj da betono, unu por iri kaj unu por veni, apartigitaj per senfina zono de gazono; de loko al loko, estis florplenaj bedoj.
Vojoj tute lumigitaj dumnokte kaj kun benzinstacioj ĉiujn 3 kilometrojn; kaj aŭtoriparejoj, kaj tre kuriozaj restoracioj, kaj “Ripozejoj” – ideo de Nazulino. En tiuj ripozejoj, la vojaĝantoj dormis kaj manĝis sin laŭ sia deziro, sen ion pagi.
– Jen la evoluo de la malnovaj ripozejoj por la mulistoj – diris la knabino.
Kaj estis vero.
Sinjorino Benta kaj la geknaboj kutimis fari longajn ekskursojn en bonega aŭto kiu trenadis ruldomon. Kia bela ruldomo! Vera domo, kun ĉiuj necesaĵoj. Peĉjo stiris la aŭton, kun Emilja kaj la Vicgrafo ĉiam apud li. En la ruldomo estis sinjorino Benta, Nazulino kaj onklino Nastasja, tre komforte, kvazaŭ ili estus en la domo de la bieneto.
En la komenco, la nigrulino ne ŝatis la novaĵojn; finfine ŝi ĝuadis.
– Ni ne havas alian elekton ol akcepti – ŝi diris – Kaj finfine ni ŝatas, ĉar estas vere bona. Kiam sinjoro Peĉjo venis kun la ideo pri gaso en la kuirejo, mi timis. Mi pensis, ke estas ŝerco. Tamen ĉio bone funkciis. Tiu antikva maniero fari fajron, kaj blovi kaj blovi, kun brulantaj okuloj, finiĝis. Nun mi nur devas malfermi etan kranon kaj venas venteto, kiu produktas bluan fajron – kaj varmegan kiel infero! Kaj la kuirejo estas ĉiam pura!
Oni eĉ fariĝas pigra pro tiom da hodiaŭaj inventaĵoj. Kio do pri la fridujo? Estas nur enmeti tien la aĵojn kaj fermi la pordon. Ĝi kreas malvarmon interne, kiu eĉ aspektas kiel la poluso, pri kiu parolas sinjoro Peĉjo. La akvo fariĝas vitreca kaj malmola. Li diras, ke tio estas glacio. Kaj viando kaj fiŝo ne putriĝas tie – ili povas longe resti tie. Kaj ĉi tiu dometo sur radoj, kiu ĉien iras? Bela inventaĵo, jes. Amuzas nin. Ni vidas novajn vizaĝojn kaj novajn aferojn. Mi ŝatas tion, mi ŝatas tion, jes…
Ili promenadis, foje dum tuta semajno, sen zorgo pri tuja alveno, ĉar la festo ne temis pri alveno – temis pri promenado kaj haltado ie kaj ie. Kaj por kapti papilion por la kolekto de Emilja, kaj por ke Peĉjo prenu novan fotografion, kaj por ke Nazulino desegnu ion en sia albumo. Kiam ili preterpasis riveron aŭ lagon, halto estis neevitebla por ke la Vicgrafo kaj onklino Nastasja fiŝkaptu ion.
Dum unu el tiuj promenadoj ili renkontis kolonelon Teodoriko.
– Hura, kamarado! – ekkriis sinjorino Benta. – Kio okazis por ke vi aperu ĉi tie?
La Kolonelo aspektis pli maljuna, plena je haŭtsulketoj sur la frunto, kun mieno de iu, kiu multe suferis.
– Jen, sinjorino Benta. Tiu, kiu vivas, iam reaperas. Mi aŭdis tiom da rakontoj pri ĉi tie, ke mi kreis kuraĝon kaj venis por vidi. Tamen mi pentas pri mia veno.
– Kial?
– Ĉar ĉio konfirmis viajn vortojn en la tago, kiam mi vizitis vin, ĉu vi memoras? Mi malsaĝe agis, mi konfesas. Mi vendis mian bienon, pensante ke mi faras bonegan negocon, sed tio, kion mi faris estis absoluta stultaĵo.
– Mi avertis vin…
– Jes, vi avertis ja, kaj se mi atentintus al viaj vortoj, ĉio okazintus tre bone. Sed mi estis tro memfida, mi havis tro da aplombo kaj…
– Kaj kio okazis?
– Mi finiĝis tute senmona. La banditoj el Rio-de-Ĵanejro falis sur min kiel piranoj kiuj atakas bovon en la rivero. Unue okazis aĉetado de tramoj, kaj tion mi eĉ hontas rakonti…
– Mi konas la historion, – diris sinjorino Benta. La Kolonelo larĝigis la okuloj.
– Ĉu? Kiu rakontis al vi?
– Mi legis en la ĵurnaloj. La gazetoj el “Rio” multe ripetis ĉi kazon.
La Kolonelo gratis la kapon.
– Nu do, mi eĉ pli hontas. Ĉar mi ne legas gazetojn, mi ne sciis ke… Nu, sinjorino, mi aĉetis tiujn kvar tramojn kontraŭ 200 mil monoj – kaj mi perdis la monon, ĉar ili lertege trompis min. Mi decidis esti pli atenta. Sed ne sukcesis. La banditoj scias kiel trakti kamparanojn. Unu el ili vendis al mi kontraŭ 300 mil monoj maŝinon, kiu estis la plej granda mirindaĵo en la tuta mondo. Homo metas paperon en iu loko kaj verŝas kelkajn likvaĵojn en tubo. Poste oni turnas krankon – kaj elvenas monbileto kiu valoras 200 monojn, vera miraklo. Kredu min, sinjorino! Tiel vera, ke mi iris kun du el ili de banko al banko, por demandi ĉu ili estas falsaj aŭ ne kaj ĉiuj konfirmis al mi: “Ne falsitaj sed aŭtentaj”. Kaj jen mi aĉetis la mirindan maŝinon por posedi veran monon – ĉar la krimo estas posedi falsitan monon. Se la mono estas aŭtenta ne estas krimo, ĉu ne?
– Kaj kiam vi ricevis la maŝinon kaj sin preparis por fabriki aŭtentan monon, la maŝino eksplodis, ĉu ne?
La okuloj de la kolonelo larĝiĝis.
– Ho, Dio, sinjorino Benta, vi eĉ ŝajnas esti partnerino de la demono. Vi ĉion divenas!… Kiel vi scias pri la “rezultato”, kiun mi rakontis nur al mia edzino?
– Mi scias, ĉar mi deduktas, kompreneble… – respondis sinjorino Benta ridetante.
– Nu, vi bone divenis, – daŭrigis la Kolonelo. – La maŝino eksplodis, pluf! kaj tiele malaperis miaj 300 mil monoj. Mi trakuris la tutan Rio-de-Ĵanejron serĉe de la virojn, kiuj vendis la maŝinon al mi sed vane. Eĉ ne ombro.
– Nu – diris sinjorino Benta. – La banditoj sukcesis preni de vi 500 mil monojn. Kaj la ceteraj?
– La ceterajn formanĝis la leono kaj francino – du plagoj!
– Pri kio vi parolas?
– Jes, mi sekvis la leonon en la loterio de la bestoj (*), miloj da monoj ĉiutage dum preskaŭ du monatoj. Nu, ĉu vi kredas, sinjorino, ke tuj kiam mi ĉesis persekuti la numeron de la leono, ĝi estis la lotumata? Kaj tio, kion eskapis de la leono falis en la krifojn de franca virino, ia Odete, sed mi poste eksciis, ke ŝi estas nek franca nek Odete. Ŝi “purigis” min je mia tuta mono. Do, mi vendis mian domon kaj venis ĉi tien por vidi tion, kio povos okazi…
– Kaj kio pri via edzino?
– Ŝi mortis, la kompatindulino. Ŝi mortis pro malĝojo post la eksplodo de la maŝino por fabriki monon…
La Kolonelo viŝis la okulojn per sia maniko.
– Kaj kion vi intencas fari nun? – demandis sinjorino Benta.
– Ho, mi, mi ne scias. Mi studas la situacion. Al kio taŭgas maljunulo stulta kiel mi?
– Al multaj bonaj aferoj – diris sinjorino Benta. – Venu al la bieneto venontsemajne kaj mi trovos al vi bonan laboron.
– Ĉu vi ankoraŭ loĝas tie?
– Jes, en la sama dometo kiel ĉiam.
– Ĉu en la sama dometo? Do, riĉa kiel vi estas nun, vi ne havis la kuraĝon konstrui palacon?
Sinjorino Benta ridis.
– Mia dometo, kamarado, estas la palaco de feliĉo. Mi ne interŝanĝus ĝin eĉ kontraŭ Buckingham Palace de reĝo Georgo la Sesa…
Kolonelo Teodoriko mire rigardis ŝin. Kaj diris:
– Ho, sinjorino, se ĉiuj homoj estus kiel vi, se ĉiuj havus vian saĝon… Kiel mi bedaŭras ne aŭskulti viajn konsilojn!
– Nu, vizitu nin kaj aŭskultu miajn konsilojn, estas ankoraŭ tempo.
Ili adiaŭis. Peĉjo ekmovigis la aŭton – kaj la ruldomo foriris kun la bona sinjorino ĉe la fenestro, permane adiaŭante la kompatindan amikon.
Tuj poste ili trovis alian maljunulon, ĉi tiun kun kaskedo sur la kapo.
– Ŝajnas ke estas Franĉjo Ankilostomulo, avinjo – diris la knabino.
– Estas li! – kriis onklino Nastasja. – Sed kiel impona li estas! Kun eleganta kaskedo…
Peĉjo haltigis la aŭton kaj sinjorino Benta alvokis la viron.
– Saluton! Kiel vi fartas?, kamarado.
– Nu, mi fartas laŭ miaj kapabloj, sinjorino Benta – respondis la kamparano. – Post tiu katastrofo, kiu okazis al mi, mi pasigis pli ol unu jaron en la hospitalo, kaj fine mi estis liberigita. Sed mi estis kiel tiu Ijob de la Biblio – tute senpluma kaj sen mono en la poŝo. La malbonuloj ŝtelis de mi la 230 000 monojn kaj kiel kvitanco ili faligis bastonfrapojn sur mia dorso. La plaguloj!… Sed Dio estas granda, sinjorino Benta. Mi decidis reiri al mia bieno, por vidi tion, kio tie okazas. Mi preskaŭ ne rekonis ĝin. Ĉio ŝanĝiĝis, ĉio estis bela, ĉio estis luksa. Ili malmuntadis feran turon. Mi iris al la estro de la laboro kaj demandis ĉu li volas dungi min . Li bone rigardis min kaj demandis tion, kion mi kapablas fari. Kaj mi respondis: – “Mi ĉiam kapablas fari ion, sarki, prizorgi azenon ĉe ĉarego, kunporti ion sur mia dorso – sed antaŭe mi jam faris grandajn negocojn.”
La “inĝeniero” strangis mian lastan diraĵon kaj demandis pri la grandajn negocojn.
– “Jes – mi diris – perversaj spertuloj faris grandajn negocojn sur mia dorso kaj ŝtelis miajn 230 mil monojn, kiujn mi ricevis por la vendo de ĉi bieno.”
La okuloj de la inĝeniero larĝiĝis.
– “Ĉu vere? Vi do estis la antaŭa posedanto de ĉi bieno?”
– “Mi mem – Franĉjo Ankilostomulo, vi povas demandi al iu ajn.”
La viro ridis je stranga maniero. Tiam li diris:
– “Nu, sciu, ke vi trompis nin. Ni aĉetis vian bienon kontraŭ 230 mil monoj certe pri tio ke ni trovos petrolon – tamen ni jam boris du putojn sen ia rezulto. Ni malmuntas la turojn por restarigi ilin en alia bieno. Tie, la petrolo estas certa. Ĉi loko nenion valoras. Vi trompis nin, malhonesta senbarbulo. Kaj nun vi venas ĉi tien por ridi antaŭ nia nazo, ĉu ne?”
Mi tiam rakontis al li tion, kio okazis al mi – la ŝtelistojn, la tempon en la hospitalo, mian mizeran vivon. Ĉu vi, sinjorino Benta, kapablas kredi, ke la “inĝeniero” kompatis min? Ŝajnas ke mi mensogas, sed li kompatis. Li rigardis min en la vizaĝon kaj diris:
– “Nu, se tiele estas, via kazo tuŝas min – kaj mi povas helpi vin. Nia firmao konstruas multajn turojn tie en la bieno de Kolonelo Teodoriko, kaj ni bezonas gardistojn. Iru tien kaj serĉu la estron. Por gardi la puton dumnokte vi taŭgas. Vi nur ne rajtos dormi. Vi dormos dumtage.”
– Mi iris kaj ili donis al mi la taskon gardi dumnokte – kaj tion mi faris kaj mi preskaŭ fariĝis strigo. Fine mi enuis kaj petis alian taskon. Do, ili faris min taggardisto, kiel oni tie diras.
– Do, vi ne rajtas plendi, Franĉjo, – diris sinjorino Benta. – Vi estas ĉe via laboro dank’ al la petrolo. Kiom vi gajnas monate?
– Tricent monojn.
– Kaj kiom vi gajnadis monate, kiam vi estis kamparano?
Franĉjo Ankilostomulo ridis.
– Vi mokas min, sinjorino Benta! Tiutempe mi nenion havis. Nur ŝuldojn en la butiko de Elija la Turko.
– Tio ĝustas. Kaj nun estas 300 monate, danke al petrolo. Nu, estu kontenta. Malgraŭ la fakto, ke ne ekzistas petrolo en la bieno kiun vi vendis, vi povas diri, ke vi estas unu el tiuj, kiuj bone profitas pro la petrolo. Ĉu jes aŭ ne?
– Ĝuste, – konsentis la taga gardisto.
– Kaj kion oni legas sur via kaskedo?
Antaŭ ol li ion diru, Nazulino respondis:
– KGP – Kompanio Gŭaŝanduba de Petrolo. Estas la nomo de la firmao de la bieno de la Kolonelo.
– Ĝuste – konfirmis la kamparano.
Sinjorino Benta diris adiaŭo al la kamparano kaj ridis.
– Vidu, Nazulino – ŝi diris. – Jen alia miraklo de la petrolo. Tiu kompatinda Franĉjo Ankilostomulo, kiu estis la plej malriĉa kaj naiva kamparano en nia regiono, nun vivas trankvilan vivon kun lia salajro kaj komforto…
– Alia miraklo – diris la knabino – estas la ŝanĝo de la humoro de onklino Nastasja. Rigardu ŝin kune kun la Vicgrafo. Tuj kiam la aŭto haltis por ke vi parolu kun Franĉjo, ŝi kuris al tiu rivereto kun la Vicgrafo por fiŝkapti. Kaj vidu, kiel feliĉa ŝi estas. Ŝi eĉ aspektas kiel usona nigrulino el la filmoj…
Tujtuj onklino Nastasja revenis kun fiŝo kaptita de la Vicgrafo. Ŝi plezure ridadis.
– Vidu kiel bela, sinjo! Mi fritos kaj ni gustumos…
Sinjorino Benta rigardis ŝin kaj demandis:
– Nastasja, ĉu estas vero, ke vi sentas vin feliĉa?
– Kia demando, sinjo – respondis la nigrulino – kaj forturnis la vizaĝon, por ke ŝiaj malsekaj okuloj ne estu videblaj…
(*) Famega hazardludo en Rio-de-Ĵanejro, je kiu la partoprenantoj aĉetas biletojn, kies numeroj, de 1 ĝis 100, rilatiĝas al bestoj. Ĝi ankorau ekzistas.