LA MINOTAŬRO
Ĉapitroj 21 kaj 22
21 – En la labirinto de Kreto
Ili vekiĝis en la insulo Kreto, kaj tuj trovis la labirinton. Ĝi estis grandega palaco, kun mil koridoroj aranĝataj tiamaniere, ke tiuj, kiuj eniris, neniam sukcesis eliri – kaj fine estis vorataj de la monstro. La Minotaŭro manĝis nur homan viandon. Antaŭ la labirinto, la tri “peguletoj” haltis por pripensi.
– Tiu, kiu eniras, ne sukcesas eliri kaj finiĝas en la kropo de la monstro – diris Peĉjo. – Ni konas manieron por eniri kaj eliri: sufiĉas malvolvi fadenon. Ho, se mi kunportintus bobenon…
– Nu, mi kunportis tri! – kriis Emilja triumfe. – Kaj grandegaj… Malfermu la kofreton, Vicgrafo.
La kofreto estis mallevata kaj malfermata. Emilja prenis la bobenojn kaj donis unu al Peĉjo, alian al la Vicgrafo kaj konservis la trian.
Ili eniris la labirinton kaj malvolvis la unuan bobenon; kiam la linio elĉerpiĝis, ili malvolvis la duan; kaj kiam la fadeno de la dua elĉerpiĝis, ili komencis malvolvi la trian. Estis koridoroj kaj pli da koridoroj, konstruitaj laŭ la plej ruza maniero, intence, por ke tiu, kiu eniras, ne sukcesas eliri. Antaŭ ol la tria bobeno finiĝis, Emilja “sentis” ke io alproksimiĝas.
– Mi sentas fetoraĉon en la aero, – ŝi diris mallaŭte, flarante. – La monstro devas havi sian loĝejon ĉi tie…
Ankoraŭ kelkaj paŝoj kaj jen: jen la Minotaŭro, sur trono. Li malrapide maĉadis ion, kion li prenis de granda korbo.
– Kiel dika li estas! – flustris Emilja. – Ĝi aspektas kiel dikega porko kaj ne sukcesas leviĝi el la trono…
Fakte, la monstro estis ege dika, kun tri duoblaj mentonoj; ĝia korpo estis fiksata en la trono. Kio okazis?
Tamen estis danĝere alproksimiĝi. Do, denove Emilja turnis sin al la Vicgrafo.
– Iru, karuleto, iru al la “dikulo” kaj tre zorgeme petu informojn pri onklino Nastasja.
– Kio pri, se ĝi voros min?
– Ne estas danĝero. La Sfinkso rifuzis vori vin, certe ankaŭ la Minotaŭro tion rifuzos. Nur la bovinoj manĝas spikojn.
– Li estas bovo, kaj ankaŭ bovoj manĝas spikojn.
– Ĉi tiu, ne, li estas hommanĝanto. Iru sen timo.
La Vicgrafo liberiĝis je la kofreto kaj iris. Momentojn poste li revenis.
– Kaj do? – demandis Peĉjo.
– Ĝi nenion diris, ne respondis. Mi demandis pri onklino Nastasja kaj ĝi nur rigardis min per strangaj okuloj, ĉiam maĉante kelkajn aĵojn, kiujn li prenas el tiu korbo – “ĉi tio” – kaj li montris tion, kio estas en la korbo.
Emilja kaptis la “aĵon”. Ĝi estis kuketo. La kuketo de onklino Nastasja! Tuj Emilja rekonis ĝin per la odoro. Kia ĝojo! Tiu kuketo estis la plej absoluta pruvo, ke onklino Nastasja estis tie – kaj vivanta! Peĉjo manĝis la kuketon kaj bedaŭris, ke la Vicgrafo alportis nur unu.
– Ni serĉu ŝin per la fadeno, kiun ni ankoraŭ havas, – diris Emilja, ekzamenante la bobenon. – Mi esperas ke ĝi sufiĉos.
Ili daŭrigis tra la senfinaj koridoroj. Kaj tuj la nazeto de Emilja flaris ion.
– Hmm! Ĉi odoro ne trompas min. Ŝajnas, ke mi estas en nia hejmo…
Momentojn poste ili atingis ĉambron, kiu aspektis kiel provizejo, kaj fine alvenis al la kuirejo. Kaj ili vidis antaŭ grandega forno, kun ruĝa tuko sur la kapo, la tre serĉatan estaĵon! La bona nigrulino. Ŝi fritadis kuketojn en pato pli granda ol la plej granda kaserolo. Dekstre de ŝi estis granda kvanto da pasto, kaj maldekstre kuŝis la kribrilo, en kiun ŝi metis la pretajn kuketojn.
La tri “peguletoj” eniris piedpinte. Subite, Emilja kriis – Hu!
La nigrulino, surprizite, turnis sin. Ŝiaj okuloj larĝiĝis. La ligna kulero falis el ŝia mano.
– Dio! Ĉu mi sonĝas? – kaj ŝi frotis la vizaĝon.
– Ne, vi ne sonĝas! – diris Peĉjo. – Ni estas ni mem, kiuj venis de la bieneto nur por helpi vin. Avinjo kaj Nazulino restis en la jarcento de Periklo. Prepariĝu por reveni kun ni.
La nigrulino ne facile revenis de sia miro. Fine ŝi falis en frenezan ĝojon, ridante kaj plorante, brakumis la knabon, kisis Emiljan kaj la Vicgrafon. Tuj poste, tamen, ŝi diris ĝemante: “Neniu eliras el ĉi tie; ĉio estas nur koridoroj kaj koridoroj, neniu sukcesas liberiĝi.
– Ni sukcesos. Akompanu nin, ni ne perdiĝos en la labirinto.
La kompatinda nigrulino, ankoraŭ kun la vizaĝo plena je larmoj, akompanis ilin dum kelka tempo. La fadeno gvidis ilin. Kaj sen problemo, ili alvenis ĉe la elirpordo. Ili estis savitaj!
Kiam ŝi sentis sin libera el la labirinto, onklino Nastasja falis sur la grundon.
– Ho, Dio! Mi ne kredas…
– Nu, kredu ĉar estas vero. Vi estas sekura kaj ni revenos al la bieneto. Kio okazis dum tiu festo? Rakontu.
La bona nigrulino profunde enspiris, ankoraŭ duone freneza. Kaj ŝi ekparolis:
– Nu, mi rostadis tiujn fazanojn en la kuirejo de la princo Kodadad, kiam alvenis la bestaĉaro, ĉevaloj kun homaj korpoj, kaj tiom da bestoj, kiuj aspektis kiel koŝmaroj. Mi kuris serĉe de mia popolo. “Sinjo! Nazulino! Emilja! Peĉjo!” Neniu respondis. Kaj okazis ke ĉio fariĝis sensencaĵo de bataloj kaj galopadoj, kiuj neniam finiĝis. La Princo kun la Princino mi eĉ ne scias kien ili iris, mi nur scias, ke subite iu kaptis min ĉirkaŭ la talio. Mi rigardis: estis gigantulo kun kapo de taŭro. Mia timo estis tiom granda, ke mi perdis la konscion. Kiam mi malfermis la okulojn, mi estis en ĉi tiu “labirinto”, kaj ĝi rigardadis min. Ho, Madono! La timon, kiun mi sentis! Mi genuiĝis, preĝis, petis kompaton per ĉiuj vortoj de mia koro – kaj la besto estis kvieta, rigardante.
De tempo al tempo li montris langon tre grandan kaj lekis siajn lipojn. Feliĉe li havis plenan ventron kaj lasis min por la sekvanta tago. Li kondukis min al la kuirejo kaj foriris. Mi eĉ ne sciis pri mi aŭ pri io ajn, sed mi trankviliĝis. Miaj preĝoj konsolis min. Mi vidis tiun fornelon kaj multe da faruno. Mi decidis fari kelkajn kuketojn, nur ĉar mi sopiradis pri vi. Mi rememoris ĉiujn el la bieneto kaj diris al mi: “Mi faros lastfoje tion, kion ili tre ŝatas”, ne por manĝi, ĉar en tiaj okazoj la stomako eĉ malaperas. Mi faris la kuketojn nur por memorigi min pri mia popolo de la bieneto…
La okuloj de Peĉjo malsekiĝis.
– Nu do – daŭrigis onklino Nastasja – mi ekfritis la kuketojn por meti ilin en kribrilon. Kaj dum mi fritadis, mi diradis: “Ĉi tiu estas por Nazulino, ĉi tiu estas por Emilja, ĉi tiu estas por Peĉjo, ĉi tiu estas por la Vicgrafo, ĉi tiu estas por Dolĉaĵ’, ĉi tiu estas por la Konsilanto…” Subite, kiu aperis? La monstro! Li ekmalsatis kaj venis, lekante la lipojn. “Mia tempo venis”, mi pensis al mi kaj falis teren sur la genuojn. Mi preĝis al Madono… Miraklo okazis! La monstro vidis la kribrilon kun la kuketoj kaj elprenis unu. Li gustumis. Ho, kian vizaĝon li montris! Ĝiaj malbonaj okuloj brilis. Li prenis alian, kaj alian, kaj alian, kaj malplenigis la tutan kribrilon…
Poste li montris la fornelon per gesto, kaj mi komprenis, ke mi devus fari pli. Kaj ekde tiu tago mi eĉ momente ne ĉesis fari kuketojn. La apetito de ĉi tiu bova-viro estas senfina. Ĝi manĝas la tutan tempon. Kaj ĝi jam manĝis tiom da kribrilplenojn da kuketoj, ke ĝi grasiĝis pli kaj pli, ĝis tiam, ke ĝi eĉ ne plu aperis en la kuirejo. Estas mi tiu, kiu portis la kribrilojn kun kuketoj al ĝia trono. Ĝi finiĝis por fariĝi tute malsovaĝa. Ĝi eĉ forgesis la kutimon manĝi homojn.
– Ĝuste kiel diris la Pitia! – memoris Emilja. – “La tritiko venkis la ferocecon de la monstra dukornulo.”
– Nu, la kuketoj savis min. Mi neniam pensis…
– Jes, vi estas sekura, onklino Nastasja, kaj vi reiros al la Flava Pego, kaj vi daŭre preparos kuketojn por ni, dum via tuta vivo. Rimarku tion, kiel bona afero estas, kiam iu lerte preparas ion!
La nigrulino konsentis, ĝemante.
Do! Tiele finiĝis la promenado de la tri “peguletoj” tra la Antikva Grekio. Ankoraŭ estis multaj lokoj por viziti, sed ili ne havis tempon. Sinjorino Benta atendadis ilin en la jarcento de Periklo
– Ho, ĉu Sinjo ankaŭ venis? – demandis la nigrulino.
– Kompreneble, jes. Ni ĉiuj venis sur la “Kolibro sur l’ Ondoj”, kiu estas ankrata en la Haveno de Pireo.
– Kie tio estas?
– Estas ĉe via nazo, – Emilja mokis. – Kaj se mi parolis pri tio, preparu viajn naztruojn por flari iom da pulvoro. Ni reiru.
Peĉjo prenis la pulvoron numero du el la tubeto, verŝis ĝin en la manplaton kaj donis iom da al ĉiu.
– Kaj nun, unu… du… kaj TRI!
La kvar nazoj ensorbis la pinĉaĵojn kaj fiun!… Kiam ili malfermis la okulojn, ili estis sur la ferdeko de la jaĥto, antaŭ la malfermata buŝo de Vostuleto.
– Ho, Dio! – onklino Nastasja ekkriis. – Kiel ĉarma li estas kun tiu marista ĉapo sur la kapo! Ŝajnas ke li estas admiralo…
22 – Jen Sofoklo
Post la vizito de la grekoj al la “Kolibro sur l’ Ondoj”, Sinjorino Benta kaj Nazulino prepariĝis por akcepti la strategiiston Sofoklo.
– Ĉu strategiisto, avinjo? – demandis la knabino, tre surprizita. – Do sinjoro Sofoklo estas ankaŭ strategiisto, kiel Periklo?
– Jes, filino. Estas dek Strategiistoj en Ateno, kaj se ni aŭdas nur pri Periklo, tio okazas ĉar lia pozicio respondas al tiu de vera diktatoro. Ne diktatoro pro kruda perforto, sed elektita de la popolo en asembleo, reelektita ĉiujare kaj akceptata de ĉiuj kiel la unua viro de la respubliko. Sofoklo estas unu el la dek atenaj strategiistoj; sed lia famo venas ne de tio, sed de liaj teatraĵoj. La estonteco konsideros lin unu el la plej grandaj geniuloj de la homaro.
– Kiel li fariĝis strategiisto?
– Antaŭ ĉirkaŭ du jaroj lia tragedio Antigono estis prezentata ĉi tie en Ateno. La entuziasmo de la popolo tiel kreskis, ke en la unua asembleo li estis elektata Strategiisto – kaj kiel strategiisto li jam laboris kiel generalo en kelkaj militoj.
– Ĉu ni hodiaŭ spektos unu el liaj tragedioj?
– Ne. Hodiaŭ ni spektos la tragedion Alkesto, de Eŭripido, alia granda atena geniulo. Ha, filino mia, la historio de la greka teatro estas tre kurioza. La grekoj estis la kreintoj de teatro en la mondo, kaj la afero komenciĝis, ĉu vi scias kiel? Kun festoj, kantoj kaj rustikaj dancoj honore al Dionizo, aŭ Bakĥo, la dio de la vinberejo kaj de la ĝojo. Tial la vorto “tragedio”, aŭ “tragoidos” en la greka, tio estas, “kaprokanto”.
– Kion rilatas kaproj kun tio?
– La kantistoj kaj dancistoj estis viroj alivestitaj kiel satirusoj, aŭ “kaproj”, kiel diris la grekoj. Sed la festo ŝanĝiĝis, ĝi estis perfektigita kaj ĝi fine transformiĝis en la teatron kiel ni havas ĉi tie kaj ankaŭ en nia moderna mondo. La unua granda progreso en la evoluo de la simpla kaprofesto ĝis la reala teatro estis farata de viro nomita Tespiso, kiu havis la ideon enkonduki aktoron en la ceremonion, tio estas, rolulon, kiu venis “konversacii” kun la koruso de kantistoj. Teatro estas dialogo, kaj por ke estu dialogo devas esti du flankoj, unu kiu parolas kaj la alia kiu respondas. Antaŭ Tespiso estis nur kantoj, ĉar la koruso ne povis dialogi kun si mem.
– Sed la koruso povus monologi, – diris la knabino.
– Jes, sed en la monologo estas nenia ago, neniu movo – kaj jen tio, kio estas teatro: dialogo, ago, movo. Do la bonega afero, kiu estas la teatra arto, eliris el Kolumba ovo; la ideo de Tespiso pri prezento de iu rolulo kiu alparolas al la koruso.
– Tre interese! Ĉiu novaĵo en la vivo estas Kolumba ovo…
– Post kiam la unua aktoro venis sur la scenon, ĉio fariĝis pri facila. Kiel en Ameriko. Post kiam Kolumbo eltrovis la unuan insulon, la tuta amerika kontinento aperis.
– Kaj kiuj estas la granduloj de la greka teatro?
– La unua granda nomo, kiu aperas, estas tiu de Friniko, pri kiu ni konas nur la nomon de la tragedioj, ĉar ĉiuj malaperis. Poste aperis Pratinaso, kies verkoj ankaŭ estas perditaj; kaj fine aperis Esĥilo, granda geniulo. Li verkis 90 tragediojn, el kiuj nur 7 pluvivis – kaj gajnis 28 premiojn. Esĥilo estis en la teatro kiel sinjoro Periklo estis en politiko: numero 1, la viro laŭdata de ĉiuj. Sed iom poste aperis Sofoklo kaj venkis lin.
– Ĉu do Sofoklo estas pli granda ol Esĥilo?
– Tute ne. Sofoklo venkis, ĉar li estis malpli terura, pli homa, kaj la atenanoj ne plu povis elteni la teruran kruelecon de la dramoj de Esĥilo. Tiel teruraj estis liaj tragedioj, ke katastrofoj ĉiam okazis en la prezentadoj: infanoj, kiuj mortis pro timo, virinoj, kiuj svenis.
– Kiel terure…
– Sofoklo sukcedis Esĥilon en gloro. Li debutis kun la tragedio Triptolemo, kiu estis premiita malgraŭ konkurado kontraŭ unu de Esĥilo. Sofoklo produktis 113 teatraĵojn, inter tragedioj kaj dramoj, sed nur 7 ekzistas. La aliaj estis detruitaj. Rimarku kiom la mondo perdis nur en la verkaro de Esĥilo kaj Sofoklo! El la 203 ĉefverkoj, kiujn ili verkis, nur 14 estis konservataj… Mi eĉ kapturnas, kiam mi pensas pri ĉi ŝiprompiĝo en Grekio, kiu detruis la plej multajn el la verkoj de geniuloj kiel Friniko, Esĥilo, Sofoklo, Fidiaso, kaj multaj poetoj, prozistoj kaj filozofoj.
– Kaj kiom da jaroj havas Sofoklo hodiaŭ?
– Devas esti 57-jara. Li estas privilegia estaĵo. Kiam li estis 16 jaraĝa li estis elektita kiel la plej bela knabo en Grekio, kaj li estis la korifeo de la infana koruso kiu kantis la peanon honore al la granda venko de Salamino.
– Kio estas korifeo kaj kiu estas peano?
– Korifeo estas la estro de ĥoro, kaj peano estas himno de ĝojo dankema al Apolo, kiel ni havas hodiaŭ en futbalo la venkhimnojn, kiuj ĉiam finiĝas per refreno – “Ale guagua’”, ekzemple. La rekantaĵo de la peanoj estis “Io pean!”
La bona maljunulino estis en tiu punkto, kiam Aspasia aperis en la ĉambro.
– Saluton! – diris la edzino de Periklo. – Sofoklo jam venis.
Sinjorino Benta ekscitiĝis, ordigis la faldojn de sia greka tuniko, rigardis sin en la arĝenta spegulo kaj iris por akcepti Sofoklon.
La konversacio inter la posedantino de la bieneto de la Flava Pego kaj la granda tragika atenano estis unu el tiuj aferoj, kiujn en la moderna vivo ni nomas “el la alia mondo”, kaj por tute reprodukti ĝin, ni devus skribi libron pli grandan ol ĉi tiu. Neniam ekzistis du estaĵoj kiuj pli bone komprenis unu la alian kaj estis pli entuziasmaj unu pri la alia. Ili parolis pri ĉio, precipe pri greka kaj moderna teatro. Sinjorino Benta rakontis al li, kio estas la moderna teatro, kaj parolis pri kino – la lasta branĉaĵo, kiu eliris el la “kanto de la kapro”.
– Jes, – ŝi diris, – ĉar estis la satirusoj kun siaj kantoj kiuj ĉion komencis, kaj kiam en mia moderna mondo mi vidas la ĉarmajn holivudajn geaktorojn, miaj pensoj reiras al la pasinteco. kaj mi memoras la grekajn “kaprojn”…
– La evoluo de teatro estas kontinua, – diris Sofoklo. – Hodiaŭ ni havas ĉi tie Eŭripido kaj Aristofano, du malamikajn aŭtorojn, sed ambaŭ talentaj laŭ genio. Unu estas la satiro, la komikaĵo; la alia estas malkvieto, doloro, la malespero. Eŭripido, kiu prezentas al ni hodiaŭ sian lastan dramon, Alkesto, pentras la homojn tiaj, kiaj ili estas; en mia verkaro mi pentris ilin kiel ili devus esti…
Sinjorino Benta “sentis” pezon sur la animo de Sofoklo; li komprenis, ke li jam pasis – ke la estonteco kuŝas kun la zorgoj de Eŭripido.
– Ho, Eŭripido estas preskaŭ mizantropo. Li fuĝas de ajna homa kunvivado. Mi ne konas estaĵon kiu estas pli soleca ol li.
Aspasia rakontis al Sofoklo pri ŝia vizito al la “Kolibro” kaj la mirindaĵoj, kiujn ŝi vidis tie.
– La plej mirinda – ŝi diris – estas tio, kion “ili” nomas alumeto. Ĉu vi volas vidi? – Kaj ŝi iris por alporti la alumetskatolon. Kaj gratis unu.
– Fajro, ĉu? – ŝi diris, kun brilantaj okuloj, en infana ĝojo. – Per la simpla frotado de ĉi tiuj etaj kapoj sur la sablopapero de la skatolo, la flamo erupcias. Ĉu ne estas mirindaĵo de mirindaĵoj?
Sofoklo fiksrigardis.
– Kompatinda Prometeo! – Li murmuris, post silento. – Tiom da penado, tiom da doloro por doni al homoj elementon, kiu estonte dormus en skatoloj, plene sklavigitaj al homoj…
– Avinjo, “jam temp’ está”! – Nazulino venis kaj diris.
– Jes, estas tempo, – konfirmis Aspasia, rigardante la klepsidron en la korto. Ni iru.
La teatro en Ateno estis subĉiela kaj havis 27 500 lokojn, laŭ informo de Aspasia.
– Dudek sep mil kvincent? – admiris la knabino.
– Kaj ni havas ilin eĉ pli grandaj. Tiu en Efeso havas 56 000 lokojn.
Sinjorino Benta ekklarigis, kiaj estas la modernaj teatroj, kun siaj noktaj prezentadoj.
– La eltrovo de diversaj procezoj por lumigado de domoj – ŝi diris – permesis al la teatro prezenti la spektaklojn dumnokte.
– Ĉi tie ni ne havas tegmenton, – rimarkis Sofoklo, – kaj la festo daŭras la tutan tagon. Kiam okazas la spektakloj, la tuta Ateno kolektiĝas en la teatro. La prezo estas alloga: du oboloj.
Ili alvenis. Ili aĉetis la biletojn, kiuj estis disketoj el osto, kun la indiko de la loko.
Nazulino aĉetis du biletojn, unu plian por la muzeo de Emilja.
La teatro de Ateno estis enorma spektantejo, ĉizita en montoflankon proksime de la Akropolo. En la centro estis la altaro de Dionizo kaj la orkestro, kaj malantaŭe estis la scenejo. La unua vico estis rezervata por aŭtoritatuloj kaj eminentaj vizitantoj. Aspasia kondukis siajn gastojn al la plej bona loko, tre centra.
Antaŭ la prezentado, okazis parado de soldatoj, kaj la bildo de Dionizo estis alportata de la templo kaj metata sur la altaro.
Ho, Sinjorino Benta kaj Nazulino neniam forgesus tiun tagon, eĉ se ili vivus pli longe ol Metuŝelaĥ. Kia mirinda festo ĝi estis! Modernuloj eĉ ne povas imagi tion, kio la teatro reprezentis por la grekoj, kiel ili sentis la teatraĵojn, kiel ili estis kortuŝitaj, kiel ili integriĝis en la mesaĝon de la aŭtoroj. Dum kelkaj momentoj, aŭdiĝis aplaŭdoj aŭ aliaj manifestacioj, kaj en la momentoj de doloro profunda silento, plena je emocio.
Tion, kion Nazulino opiniis plej stranga estis la uzo de maskoj fare de la aktoroj, kaj tre altaj botoj kiuj igis ilin gigantoj. Kaj ili ankoraŭ remburis la korpon sub la roboj, por pligrandiĝi.
La dramo de Eŭripido kaŭzis la plej intensan emocion, kompreneble. Perfekta ĉefverko.
La intrigo estis la jena: La dio Apolono, iam ekzilita el Olimpo, dungis sin en la domajnoj de reĝo Admeto kiel paŝtisto. Kontraŭ la ricevitaj favoroj li ĵuris defendi la reĝon kontraŭ ĉio kaj ĉiu.
Kelkan tempon poste, la Mojroj decidis ke venis la tempo forstreki reĝon Admeto de la listo de la vivantoj. Apolono intervenis. Li iris al la Mojroj por modifi la teruran dekreton. “Jes, ni ŝparos la vivon de Admeto, se iu akceptos morti anstataŭ li,” estis la decido kiun li aŭdis. Admeto estis la edzo de Alkesto, la plej dolĉa kaj plej ĉarma inter la princinoj. Kiam ŝi perceptis tion, ke neniu sin proponis morti anstataŭ la reĝo, Alkesto prezentas sin. Ŝi donos la vivon por la amata edzo, ĉar la dekretoj de la Mojroj estas neŝanĝeblaj.
La tago alvenas. La terura Morto kun koro el bronzo, abomenata kaj de mortontoj kaj de senmortuloj aperas en la palaco de la reĝo. Apolono foriras kiam ŝi venas.
Alkesto adiaŭas la sunon, la teron, la palacon, la homojn – kaj nenio estis pli kortuŝa ol la vortoj, kiujn Eŭripido metas en la buŝon de la milda reĝino. “Adiaŭ, karaj infanoj!…” – ŝi fine murmuras.
Kaj ŝi mortas. Ŝia korpo estas sen la animo. La infanoj ploras malespere – kaj la koruso kantas belegajn versojn laŭdante la malfeliĉan reĝinon. Tra la grandega amfiteatro ankaŭ tridek mil spektantoj ploras…
Alia akto. Terura heroo aperas kaj petas gastigon. Estas Heraklo, la bonulo, la mortiganto de monstroj, la punanto de tiranoj. Li estas survoje al la regno de la furioza Diomedo, kiu instruis siajn ĉevalojn manĝi homan viandon. Heraklo estas grandega. Ĉio pri li estas giganta, precipe soifo kaj malsato. Nenio satigas lin. Iam li rostis du bovojn kaj manĝis ilin kun tia avido, ke multaj braĝoj eniris en lian stomakon. Li sidas ĉe la tablo de Admeto kaj ĉion manĝas. Li trinkas la tutan vinon de la palaco, ridas gigantan ridon, saltas, dancas – kaj tio faras teruran kontraston kun la funebro de la palaco, ĉar la korpo de Alkesto ankoraŭ kuŝas en la domo.
Ĉiuj klopodas por ne elmontri malĝojon. Ili ankaŭ ridas, sed estas ridado sen animo, ĉar doloro regas ĉiujn. Malgraŭ tio, ke li estas ebria, Heraklo rimarkas strangaĵon. “Kio okazas?” Servisto rakontas al li la tutan tragedion de la milda reĝino. La heroo ĵuras venĝon. Jes, li malsupreniros al Hadeso, la Infero, kaj batalos kontraŭ ĉiuj dioj de mallumo por eltiri la ombron de Alkesto (La Infero de la Grekoj havas nenion komunan kun la Infero de la kristanoj. Ĝi estis tre malproksima kaj sensuna loko, ĉirkaŭata de kvar riveroj, regata de la dio Hadeso, edzo de la diino Persefono, kaj gardata de Cerbero, la trikapa hundo. Ĉiuj animoj de la mortintoj iras tien, bonaj kaj malbonaj.). Kaj Heraklo iras kaj invadas la Inferon, kaj batalas, kaj venkas ĉiujn obstaklojn, kaj revenas al la palaco de Admeto, kondukante je la mano figuron virino kovrata de vualo. Li prezentas ŝin al la reĝo kaj petas al li konservi ŝin ĝis li revenos de la ekspedicio kontraŭ la posedanto de la hommanĝantaj ĉevaloj.
Admeto rifuzas. Li asertas ke li ĵuris al Alkesto neniam ricevi ajnan virinon en sia domo. Heraklo tiam levas la vualon de la estaĵo. “Ho mia dolĉa amatino!” – ekkrias la reĝo, kiam li rekonas la palan vizaĝon de la revivanta edzino. “Estas vi! Kontraŭ ĉiu espero, vi revenas al tiu, kiu ne plu esperis revidi vin!”
Nazulino plurfoje ploris dum la prezentado, kaj ankaŭ Aspasia; nur Sinjorino Benta tenis la okulojn fiksaj, ĉar ŝi estis filozofo. Kiam la prezentado finiĝis, ŝi diris al Sofoklo, kiu sidiĝis apud ŝi:
– Ĉi dramo multe komprenigis min tion, kiu precipe signifas “ĝenerala arto” por inteligenta popolo.
Sofoklo ne komprenis.
– Jes, arto, kiu interesas al ĉiuj en la urbo, absolute ĉiuj, de geniuloj kiel Sofoklo, Periklo, Aspasia kaj Sokrato, ĝis modestaj figovendistoj, kiel tiu – kaj ŝi montris stratvendiston, kiu estis apude. – Li “sentis” la dramon de Eŭripido same kiel la aŭtoro mem. Tio, sinjoro, mankas al ni en la moderna mondo, tiu absoluta identeco inter la sentimento de la popolo kaj la arto. Tie, arto estas por la elitoj; ĉi tie, estas por ĉiuj, senescepte – por riĉuloj kaj malriĉuloj.
– Jes – konsentis Sofoklo – la malriĉaj civitanoj, kiuj ne havas la du obolojn por eniri, ricevas la necesan monon de la Ŝtata Fonduso.
– Kio estas la Ŝtata Fonduso? – demandis Nazulino.
– Mono el la publika trezorejo kies celo estas pagi festojn, oferojn, ambasadojn kaj konstruado de temploj.
Estis la dekdua horo (aŭ la sesa en la moderna posttagmezo) kiam Sinjorino Benta kaj la knabino foriris. Ĉe la transportilo ili adiaŭis Sofoklon.
– Vi ne kapablas scii, sinjoro, – diris Sinjorino Benta – tion, kion ĉi tiu tago reprezentos por mi. Ĝi porĉiame restos en mia memoro.
– Kaj la plezuro trovi parencan spiriton, malgraŭ la disiĝo de 23 jarcentoj, estas temo inda je mia arto. Ne miru do, sinjorino, se en la listo de miaj teatraĵoj la estonteco trovos iun kun la titolo: La Renkontiĝo de Du Jarcentoj…
Nazulino ankaŭ ricevis laŭdon:
– Kaj vi, eta Helena de la 20-a jarcento, Palasa-Atena protektu vin! – Sofoklo diris al ŝi, kaj karesis ŝian nazeton…
