Lobato en Esperanto – 10

LA MINOTAŬRO

Ĉapitroj 23 kaj 24 (lasta)

 

23 – La Panatenajoj

         La unua afero, kiun faris Peĉjo, kiam li alvenis al “Kolibro sur l’Ondoj”, estis kuri al la provizejo serĉe de sardinskatolo. Li volis varii la manĝaĵon ĉar li lacis pri olivoj kaj figoj, pro la kvanton, kiun li manĝis dum la “penetrado” en la malproksimaj tempoj de Helado. Kaj dum li malfermis la ladskatolon, li demandadis al Vostuleto.

         – Kiel fartas la du, avinjo kaj Nazulino? Ĉu ili ankoraŭ estas en la domo de Periklo?

         – Jes. Kaj ili jam venis ĉi tien en kompanio de tre bela sinjorino kaj tri aliaj viroj. Sinjorino Benta montris al ili la tutan ŝipon, inkluzive la kuirejo, kie okazis granda movado de pufmaizo kaj frititaj terpomoj.

         – Kaj avinjo nenion diris pri mi? Ĉu ne lasis al mi mesaĝon?

         – Ne. Ŝi babiladis kun la grekoj kaj montris pinglojn, bobenojn, la kudromaŝinon kaj la kompason.

         Peĉjo faris sardinsandviĉon kaj iris por manĝi ĝin sur la ferdeko, kun la okuloj sur la maro. La trankvilo de la haveno estis stranga.

         – Kio okazis al la homoj de Pireo? Tre dezerta…

         – Ŝajnas, ke hodiaŭ olazas festo en Ateno, – diris Vostuleto. – Ĉiuj iris tien.

         – Kiu tago estas? Dudekduan de julio? Hmm! Mi jam scias… Estas la tago de la Panatenajoj. Iru kaj alvoku Emiljan.

         Emilja venis kun sia sinmontrema marŝado.

         – Pretiĝu, Emilja, ni iru al Ateno. Hodiaŭ estas la tago de la plej granda greka festivalo – la Panatenajoj. Ankaŭ onklino Nastasja devas pretiĝi.

         Onklino Nastasja estis en la kuirejo, ĉion ordigante inter murmuroj: „Ho, la pigruloj. Kie oni iam vidis kuirejon tian, kun ĉio for de la loko, pato ĉi tie, kaserolo tie, terpomŝeloj sur la planko…”

         – Nastasia, pretiĝu! Ni iru nun al Ateno.

         – Ho mia Dio! Ni ĵus alvenis kaj devas jam forkuri. Kio estas Ateno?

         – La urbo, kie estas avinjo kaj Nazulino.

         La vizaĝo de la nigrulino lumiĝis. Ŝi faligis la balailon kaj demetis la antaŭtukon.

         – Jem mi, preta! – ŝi diris. – Ni iru nun al Ateno, kaj galopante. Mi terure sopiras pri sinjo kaj la knabinon.

         Peĉjo igis Vostuleton transdoni la komandon de la ŝipo al la Vicgrafo kaj malsupreniris al la kajo kun Emilja kaj la nigrulino. Tute dezerta. Nur kelkaj maljunaj maristoj. La knabo iris al unu el ili.

         – Kio okazis ĉi tie, bona maljunulo? – li demandis.

         – Ĉiuj iris al Ateno, knabo. La Panatenajoj ĉiam lasis Pireon malplena. Ĉu ankaŭ vi ne iros tien?

         – Jes, ni iros, sed mi volis, ke vi diru al mi ion pri la festo.

         La maljuna maristo ekparolis.

         – Ĝi estas la plej grava festo de Ateno, honore al nia dia patronino. Palasa-Atena tre helpis nin ĉi tie; ŝi estis la kreinto de la olivarboj, kiuj nutras nin, kaj ŝi instruis al ni kiel alligi la bovon al la plugilo, kaj ŝpinadi lanon, kaj tiom da aliaj aferoj. Konsiderante tion, Eriktonio kreis la jaran feston de la peplo, en kiu en granda procesio la tuta urbo alportas al Atena novan peplon, brodita de la atenaj virgulinoj.

         La statuo de la diino sidas sur sia trono sur la Akropolo, kun la ŝpinilo en la mano kaj emblemo sur la kapo. Tiu statuo falis el la ĉielo. Ĝi estas la plej venerata el ĉiuj kaj tiu, kiu ricevas la omaĝon de la procesio de la peplo.

         – Kaj kiel estas la procesio?

         – Ho, belega! Dum mia tuta vivo mi partoprenis en la procesioj, foje mi helpis je la tirado de la ŝipo, foje kiel simpla spektanto.

         – Ĉu tiri la ŝipon?…

         – La nova peplo, kiun la urbo ĉiujare proponas al la diino, estas portata en ŝipo sur radoj kaj tirata de la maristoj el Pireo. Sed mi maljuniĝis kaj la unuan fojon ĉi-jare mi ne sukcesis partopreni. Mi apenaŭ povas marŝi…

         Onklino Nastasja preskribis anasan ovoflavaĵon kun cinamo. La maljunulo daŭrigis:

         – Bela festo. Venas pilgrimantoj el ĉiuj proksimaj urboj, kaj ĉiuj triboj sendas oferojn de bovoj kaj ŝafoj. La procesio iras tra la ĉefaj stratoj de la urbo kaj dissolviĝas post la anstataŭigo de la malnova peplo per la nova. Sed la festo daŭras. Estas vetkuroj de ĉevaloj kaj de torĉoj, kaj estas konkursoj de poemoj kaj kantoj en tiu Odeono kiun Periklo konstruis.

         – Kio estas la torĉo-vetkuro?

         – La knaboj staras en longa vico. Unu ĉe la fino lumigas torĉon sur la altaro de Eroso kaj transdonas ĝin al la kunulo – kaj la torĉo kuras de mano al mano ĝis ĝi estingiĝas. Tiu en kies manoj la fajro estas estingita estas forigita.

         – Kaj kio pri la procesio? Kiel ĝi estas

         – Belega! Ĝi komenciĝas per la malrapida marŝo de la magistratoj, la arĥontoj, la strategiistoj kaj ĉiuj oficistoj de la respubliko. Poste venas la virgulinoj, kun siaj blankaj roboj je harmoniaj faldoj, portantaj la sanktajn vazojn. Poste, paradas la knabinoj kiuj apartenas al la plej altaj familioj de Ateno; ili alportas korbojn kun floroj. Apud ili, kvazaŭ ili estus iliaj servistinoj, venas la filinoj de la eksterlandanoj.

         La maljuna maristo daŭrigis: – La filinoj de eksterlandanoj venas kun siaj gepatroj, kaj ili portas akvon, vinon kaj mielon destinataj al verŝoferoj. Poste paradas la militistoj sur ĉevalo, armataj per ŝildoj kaj lancoj.

         – Tion mi scias; mi vidis tiujn militistojn en la Partenona friso, – diris Peĉjo. – Kaj post la militistoj, kiu venas?

         – Poste paradas la maljunuloj kun longaj blankaj barboj, kaj ili tenas olivbranĉojn. Kaj post la maljunuloj venas la infanoj – la bela parado de la belaj infanoj de Ateno. Ho, kiom da beleco estas en la Panatenajoj, kiujn mi neniam plu vidos…

         Aliajn informojn diris la maljunulo, kaj multajn aliajn li ankoraŭ dirus, se ne estus la hasto de Peĉjo kuri al Ateno.

         – Sufiĉe, ĝentila maljunulo. Vi bone klarigis ĉion al ni. Ĝis la reveno! Ni ĵus alvenis el la insulo Kreto kaj antaŭĝojas vidi avinjon kaj Nazulinon, kiuj gastas ĉe la domo de sinjoro Periklo.

         – Ĉu de la insulo Kreto? – miris la maristo – sed alian informon li ne ricevis, ĉar Peĉjo jam ekiris. La bona nigrulino, kurante, ankoraŭ kriis al li: “Ne forgesu! Ovoflavaĵo kun cinamo – el anasino, atentu pri tio!”

         Ili marŝis kaj marŝis. La distanco estis granda, sed por tiaj kuraĝaj promenantoj distanco ne estis problemo.

         Post kelka tempo ili atingis Atenon. Ho, kia movado sur la stratoj! La kvanto da homoj neniam finiĝis.

         – Ĝi aspektas kiel Rio-de-Janejro,- observis Emilja.

         Peĉjo iris rekte al la domo de Periklo. Li manfrapis plurajn fojojn. Neniu Respondo.

         – Neniu… Certe, ĉiuj iris al la festo – kaj ankaŭ avino. Kion ni faru?

         – Trovi sinjorinon Benta en tiu homamaso estas neeble, – diris Emilja. – La rimedo estas iri por ankaŭ rigardi la procesion; poste ni revenos ĉi tien.

         Ĉar estis nenio alia por fari, Peĉjo decidis resti ĉe la Agoro, kie la procesio neeviteble pasos. – Mi esperas ke ni trovos la Bovinon de la skulptisto Mirono, kiu staras sur alta soklo; de supre ni povas vidi la procesion pli bone ol iu ajn.

         La skulptaĵo de Mirono, en la centro de la Agoro, estis fama pro la perfekteco per kiu ĝi reproduktis naturan bovinon. “La bovidoj kiuj preterpasis fariĝis konfuzitaj kaj kriegis “me, me”…” (Koncerne ĉi skulptaĵon, pluraj nuntempaj verkistoj skribis observaĵojn similajn al tiu ĉi.).

         Peĉjo estis bonŝanca. Li sukcesis trovi la Bovinon, kaj kun iom da pacienco li kaj la aliaj sukcesis sin loki sur la piedestalo. “Ve! – ekkriis onklino Nastasja. – Ĉi besto eĉ timigas nin. Ŝajnas, ke ĝi kornofrapos…”

         Por pasigi la tempon, Peĉjo rakontis al la nigrulino tion, kio estas la Agoro – la salono de la urbo.

         Ĉiuj kunvenas ĉi tie por komerco, prelegoj, klaĉadoj – kaj eĉ por doni lecionojn pri filozofio, kiel Sokrato.

         Subite la homamasa murmurado kreskis.

         – Estas tempo! Jen venas la Panatenajoj – diris Peĉjo, etendante la kolon.

         La grupo de magistratoj, kiu malfermas la procesion, eniris la Agoron tra la breĉo farita ene de la homamaso. Kiel imponaj ili estis! Seriozaj, serenaj, aŭsteraj. Peĉjo tuj rekonis Periklo en la grupo de dek strategiistoj.

         – Jen li, onklino Nastasja! – li diris kaj fingromontris. – Li, la reĝo kaj la posedanto de la domo, kie estas avinjo. Edzo de sinjorino Aspasia.

         La magistratoj, la arkontoj, kaj ĉiuj aliaj konsilistoj de la atena respubliko pasis. Poste venis la virgulinoj, kiuj portadis la vazojn por uzado en la oferoj farotaj al la dioj. La vazoj estis speco de granda pokalo.

         – Kiaj belaj knabinoj! – murmuris la nigrulino. – Kaj tiu tie, Peĉjo, rimarku, kiel ŝi aspektas kiel Kinota, filino de kolonelo Teodoriko. Tre simila…

         – Kaj nun venas la junulinoj kun la floroj – diris Peĉjo, kiam li vidis la knabinojn kun la floroj, tre fieraj sub la sunombreloj subtenataj de la filinoj de la eksterlandanoj.

         La bona nigrulino rigardadis la belecon de la junulinoj vestitaj per tia gracio.

         Subite, ŝiaj okuloj larĝiĝis.

         – Ĉu eblas? – ŝi ekkriis. – Fulmo atingus min, se tiu knabineto ne estas Nazulino! Estas ŝi, mi ĵuras! – kaj la nigrulino, en la plej granda ekscito, ĉion forgesis kaj kriis: “Nazulino, Nazulino! Rigardu min! Estas mi, via Nastasja!” Sed la murmuro de la homamaso malhelpis al la knabino aŭdi ŝin – kaj Nazulino pasis. Estis ŝi mem, en atena robo, paradanta inter la filinoj de la plej gravaj civitanoj…

         – Ho, la diablino! – murmuris Peĉjo. – Malgraŭ tio, ke ŝi estas eksterlandanino, ŝi trovis manieron fariĝi grava atenanino. Nur ĉar ŝi loĝas ĉe sinjoro Periklo. Li estas vere potenca, sen ia dubo…

         Emilja, kiu grimpis sur la ŝultron de onklino Nastasja por pli bone rigardi Nazulinon, rimarkis: – Tamen ŝia nazo perfidas ŝin. Rimarku. Neniu ĉi tie havas kuspitan nazon.

         La apero de la kavalerianoj igis Peĉjon pleniĝi je entuziasmo. Kiaj belaj viroj kaj kiaj belaj ĉevaloj! Same kiel tiuj en la Partenona friso – nur tio, ke ili ne havas tian maldikan muzelon. – Ĉi tiuj estas la ĉevaloj de Tesalio, la plej bonaj en Grekio.

         Kiam finiĝis la kavaleria parado, komenciĝis tiu de la maljunuloj, kiuj portadis olivbranĉojn.

         – Kiel belaj ili estas! – diris Emilja. – La maljunuloj de Ateno estas de alta rango. Belegaj! Kaj venas unu kun okulvitroj. Li ne estas viro, ne… Li estas maljunulino. Tre simila al Sinjorino Benta… Ho, ne! Estas ŝi mem!

         Peĉjo pli atente rigardis. – Jes ja, estas, avinjo! Kia surprizo… – li murmuris, kun la plej granda miro.

         Onklino Nastasja ankaŭ rekonis sinjorinon Benta kaj ne rezistis. Ŝi malsupreniris de la piedestalo, kiel frenezulino, kaj kriis: “Sinjo, Sinjo!” – kaj kubutumis tra la homamaso por renkonti sian karan amikinon.

         – Sinjo! – Ŝi kriis fronte all Sinjorino Benta. – Estas mi, via maljuna nigrulino, onklino Nastasja… – kaj ĵetis sin sur sinjorinon Benta, kun malfermataj brakoj.

         Sinjorino Benta, ege mirigita pro la neatendita renkonto, haltis kaj eliris el la vico por akcepti ŝin – kaj tio ĝenis la marŝadon de la procesio. Ĉiuj maljunuloj haltis – kaj ankaŭ la homoj malantaŭ ili. La du eksterlandaninoj brakumis unu la alian kun larmoj en la okuloj.

         – Sinjo, mia Sinjo! – diris la nigrulino. – Mi pensis, ke mi neniam revidos mian maljunan Sinjo. Sed kio okazas, Sinjorino Benta? Vi, kun tiu blanka sutano, kaj tiu hararo, kvazaŭ vi havus funelon sur la kapo?

         – Bone, onklino Nastasja, – diris Sinjorino Benta. – Ni ne ĝenu la iradon de la procesio. Atendu min ĉe la domo de sinjoro Periklo. Tuj kiam la festo finiĝos, mi estos tie. Adiaŭ.

         Sinjorino Benta denove aliĝis al la maljunularo kaj la Panatenajoj daŭrigis la marŝon. Onklino Nastasja revenis al la piedestalo de la Bovino de Mirono.

         – Ho, Peĉjo, ĉi mia travivaĵo apartenas al alia mondo! Sinjo ĉi tie, vestata kiel grekino, kun tiu funela hararanĝo. Ŝajnas, ke mi sonĝas…

         – Kaj kion ŝi diris? – demandis Emilja.

         – Ŝi diris, ke ni atendu ŝin ĉe la domo de tiu reĝo. La mondo estas vere perdita, Emilja. Sinjo en la reĝa domo, vestata kiel grekino, ho, mia Bona Sinjoro Jesuo de Iu-Ajn-Urbeto!…

 

24 – “Finis”

         Kiam la procesio finiĝis, Sinjorino Benta iris al la domo de Periklo, ĉe kies pordo ŝi trovis Peĉjon, Nastasjan kaj Emiljan. Sinjorino Benta, kiu estis kun Aspasia, prezentis la nigrulinon.

         – Jen mia bona amikino, perdita en la profundaĵoj de la antikva Helado. Peĉjo ĵuris, ke li alportos ŝin kaj li sukcesis. Mia nepo estas vere sagaca! Kaj ĉu vi scias, kiu estas ĉi tiu sinjorino, Nastasja? Ŝi estas sinjorino Aspasia, la edzino de sinjoro Periklo, la plej fama virino en la antikva mondo pro inteligento kaj bonkoreco.

         Mi multe rakontis al ŝi pri vi, pri la kuketoj, kiujn vi faras kaj pri ĉiuj manĝaĵoj, pri kiuj vi estas majstrino.

         Kaj, turnante sin al Nazulino:

         – Enkonduku onklinon Nastasja enen kaj lasu ŝin fari kelkajn el tiuj pastaĵoj.

         La knabino foriris kun la nigrulino, kaj Peĉjo haste rakontis la ĉefajn partojn de la aventuroj en Helado. La miro de Aspasia estis granda. Kvankam ŝi opiniiis ĉion kiel absurdajn absurdaĵojn, ŝi devis konfesi la rakonton kiel perfektan veron. Kaj ŝia miro pligrandiĝis, kiam ŝi eksciis pri la supreniro al Olimpo kaj pri la ŝtelo de nektaro. Emilja havis en la poŝo la flakoneton kun iom da trinkaĵo de la dioj. Aspasia gustumis ĝin per la langpinto.

         – Kiel mirinda! Periklo tre miros, kiam li gustumos tion. Neniu ĉi tie en Atiko havas la plej etan ideon pri tio, kio estas nektaro. Ni nur imagas ĝin. Kiel bongusta – kaj gustumis iomete pli. – Kaj kio pri la ambrozio? Ĉu vi ankaŭ sukcesis preni ĝin?

         – Ho jes! – respondis Emilja. – Kaj ni manĝis ĉion. Estas same kiel kremaĵo el verda maizo. Ni ne alportis ĝin pro timo, ke ĝi acidiĝos.

         Aspasia ne rezistis. Ŝi gustumis la nektaron la trian fojon, malgraŭ la malaproba vizaĝo de Emilja. Tiamaniere la tuta nektaro tuj malaperos.

         Periklo alvenis. Aspasia kuris renkonte al li kaj post la kutima kiso diris al li, montrante al li la flakoneton:

         – Rigardu, Periklo, tion, kion Emilja alportis el la ekspedicio: iom el la nektaro de la dioj, ŝtelita el Olimpo…

         La strategiisto ridetis nekredeme; sed kiam li gustumis ĝin, liaj okuloj larĝiĝis. La gusto estis pozitive dieca – male al ĉiuj gustoj konataj al mortontoj. Kaj li ne trovis ion por diri.

         Peĉjo pensis al si: “Ho, se mi havus mian fotoaparato ĉi tie! Kian nekredeblan foton mi farus! La granda Periklo, senvorta, kapturna, stulta, antaŭ la nektara flakoneto de Emilja…”

         La lasta nokto, kiun Sinjorino Benta kaj la genepoj pasigis en Ateno, estis tiel plena de belaj momentoj, ke ĝi sufiĉus por libro. La domo de Periklo tuj pleniĝis. Venis Fidiaso, Iktino, Alkameno, Poliklitoso, Sokrato, Herodoto, Sofoklo, Kleona, pluraj strategiistoj kaj arĥontoj – kaj ĉirkaŭ dudek aliaj gravaj personoj. La rakonto de Peĉjo pri siaj aventuroj tra Helado, kiu finiĝis per la savo de onklino Nastasja, plenigis ilin per la plej granda miro. Ili ĉiuj fariĝis senvortaj, kapturnitaj, konfuzitaj – kaj revenis al la normalo nur kiam onklino Nastasja aperis kun la kuketoj.

         – Gesinjoroj – diris Sinjorino Benta – mi rimarkas, ke la rakonto de mia nepo lasis vin ĉiujn senvortaj – sed ĉi famaj kuketoj trankviligos vin. Gustumu ilin, frandu ilin kaj revenu al viaj respektivaj normalaj statoj. Hodiaŭ estas mia lasta tago en ĉi mirinda Grekio. Mi foriros morgaŭ je la frumateno al la Bieneto de la Flava Pego, kaj se mi ne invitas vin iri tien, estas nur pro la neeblo transigi la 2 377 jarojn, kiuj apartigas ĉi tiun momenton de Tempo de la momento de Tempo en kiu mi vivas en la moderna mondo. Adiaŭ al ĉiuj! Mi ne povas esprimi mian dankemon al sinjorino Aspasia kaj al sinjoro Periklo pro la bonvenigo, kiun ili faris al ni. Mi ne kapablas diri al Sokrato la plezuron ke li donis al mi, kun la interŝanĝon de liaj diecaj vortoj kun miaj malriĉaj vortoj de kamparanino. Mi ne scias kiel danki al Fidiaso, al Herodoto kaj la aliaj pro la honoro distingi min per kelkaj momentoj de kunvivado, nek mi scias kiel danki al sinjoro Poliklitoso pro la mirinda skulptaĵo, kiun li donacis al Peĉjo….

         Peĉjo, kiu nenion sciis pri la donaco, larĝigis la okulojn.

         Sinjorino Benta fingromontris grupo da marmora skulptaĵo en la angulo.

         – Jen, Peĉjo, la mirinda donaco, kiun la granda Poliklitoso proponas al vi, ĉar vi estas fervorulo de la nevenkebla Heraklo. Tie, la batalo de la heroo kontraŭ la Hidro de Lerno estas reprezentata.

         Ĉiuj okuloj turnis sin al la skulptaĵo, unu el la plej perfektaj ĉefverkoj de la helena arto, kvankam destinita aperi, ne en la Luvro aŭ la Brita Muzeo, sed en la manĝoĉambro de la domo de Sinjorino Benta, en la Bieneto de la Flava Pego.

         Kiam la babilado finiĝis, komenciĝis la adiaŭoj. Estis brakumoj kaj pli da brakumoj kaj frazoj plenaj de esprimoj el Atiko. Esprimoj el Atiko estis graciaj, spritaj kaj delikataj dirmanieroj de la atenanoj.

         Post kiam ĉiuj foriris, Aspasia diris:

         – Sinjorino, kiom ajn mi pinĉas min, kaj sentas la doloron de la pinĉadoj, tio ŝajnas al mi sonĝo. Sed, sonĝo aŭ ne, mi diros nur tion: la plej granda surprizo de mia vivo estas mia neforgesebla renkonto kun grupo de estaĵoj de la 20-a jarcento. Je Afrodito! Pli grandan miraklon mi konas neniun.

         Periklo nur murmuris, kiam li brakumis sinjorinon Benta:

         – Kion mi povas diri post la vortoj de Aspasia? Adiaŭ, sinjorino…

          ………

         La sekvantan tagon ili ĉiuj estis ĉe la Bieneto de la Flava Pego, radiantaj de feliĉo, kaj komentadis la mil kaj unu okazaĵojn de la mirinda penetrado en la Antikva Grekio.

         – Diru al mi, Peĉjo – diris Sinjorino Benta – detale rakontu al mi, kiel vi savis onklinon Nastasja.

         Peĉjo sidiĝis en la hamako apud la bona maljunulino, kaj komencis:

         – La granda helpo al tio, avinjo, estis la konsulto al la Orakolo de Delfo, kiu estas la doktoro Ĉioscia de la antikva Helado. Do, ni tien iris kaj…

         Kaj Peĉjo ekrakontis la tutan historion de ilia mirinda aventuro en la Labirinto de Kreto.

1939

Visitas: 1249