LA MINOTAŬRO
Ĉapitroj 05 kaj 06
05 – Diskutoj en Ateno
Dum okazis la interparolado de Sinjorino Benta kun la du Grekoj, la geknaboj ekzamenis la statuojn, la meblojn, la pentraĵojn sur la muroj.
– Kompatinduloj! – ekkriis Nazulino. – Ili sentas kapturnon. Ili komprenas nenion, kion diras avinjo.
– Nu, mi komprenas ĉion en ĉi domo, kaj mi eĉ suspektas, ke tie estas la loko por manĝi – flustris Emilja, dum ŝi montris alian ĉambron. – Ĉu ni spionu?
Ili kaŝrigardis tra la pordo. Manĝoĉambro, jes. Sklavino metis sur la tablon la tagmanĝon de Periklo – panon, fromaĝon, mielon, vinon, vinberojn kaj figojn – el tiuj tre maturajn, kiuj plenigas la buŝon per salivo.
Nazulino kaj Peĉjo lekis la lipojn. La servistino ridetis kaj alproksimiĝis kun tri figoj en la mano, unu por ĉiu.
– Kiu en la mondo kredos – diris Nazulino, – ke ni jam manĝis figojn ĉe la domo de Periklo? Kaj bongusta ĝi estas! Vera melaso…
La sklavino ne komprenis sed ŝi invitis ilin enen, por montri la domon. Belaj mebloj sed tre modestaj. Ĉio tre eleganta kaj sobra. Peĉjo trovis la oleajn lampojn amuzaj.
– Jen la lampo, kiun avino diras, ke ekzistis en la domo de ŝia patro. Ĉi tien ni metas la oleon; jen la meĉo. Amuze, ĉu ne?
– Ĉu ne estas egale en la lando, kie vi loĝas? – demandis la sklavino.
– Estis, antaŭ longe, – respondis Peĉjo. – Hodiaŭ ni havas elektron – elektran lumon.
– Ĉu tio estas speciala oleo?
Peĉjo ridis kaj moketis ŝin:
– Jes, ĝi estas oleo farata el vibrado de la etero.
La kompatinda sklavino ne komprenis.
Nazulino trovis stranga la aranĝon de la manĝo tablo. Ĝi estis mallonga, ĉirkaŭata de kusenoj, anstataŭ seĝoj. La grekoj manĝis kuŝantaj sur kusenoj.
– Mi ne vidas manĝilojn. Kie estas la forkoj kaj la kuleroj, sklavino? – demandis Emilja.
La sklavino ne komprenis – nek ŝi povis kompreni, ĉar en tiuj tagoj ĉiuj manĝis per siaj manoj.
Aŭdinte tion, la eks-pupo kriis:
– Ho! Kiam rostita meleagro venas al la tablo, kiel ili manĝas?
La sklavino sciis nenion pri meleagro, kaj Peĉjo memoris, ke ili estas el Nordameriko, sekve nekonataj al la grekoj.
– Tamen, pavoj ili konas – diris Nazulino, ĉar ŝi vidis pavan plumon algluitan sur la muron.
– Jes – diris la sklavino – kaj belaj. Ĉu vi volas vidi? – Kaj ŝi kondukis ilin por viziti la duondekduon da belaj pavoj en la birdejo de Periklo.
Kaj en la korto la fama greko daŭris la babiladon kun la maljunulino. Ili diskutis pri politiko.
– Ni venkis la aristokrataron, sinjorino, – li diris. – Hodiaŭ Grekio estas pozitive regata de la popolo. Solono genie elpensis la manieron regi nian popolon. Ne estas altrudo de viro. La reganto estas elektata de la homoj. Mi, ekzemple, faras tion, kion la popolo volas – kaj pro tio ili reelektas min.
– Vi estas escepta kazo – argumentis Sinjorino Benta – vi diras, ke vi sekvas la dezirojn de la popolo, sed efektive via inteligento kaj viaj bonegaj paroladoj igas la popolon deziri ion aŭ tion. Tiu, kiu vere regas estas vi, ne la homoj.
– Mi rimarkas, ke vi havas altan psikologian komprenon, – diris Periklo kun rideto. – Popoloj estas infanecaj. Ĝi volas esti gvidata – sed kun la aspekto, ke ĝi estas tiu, kiu efektive gvidas kaj ordonas. Mia sistemo tamen estas voli nenion kontraŭan al la interesoj de la homoj. Mi estas la interpretisto de ĉiuj interesoj – kaj la lumigilo de la urbo. Mia ideo fari Atenon ĉefverko de arto estas la ideo de ĉiuj hodiaŭaj atenanoj. Mi sukcesis alporti ĝin de mia cerbo al iliaj cerboj – kaj mi sentas grandan kontenton, kiam mi vidas la fierecon de la atenanoj, kiam vizitantoj fariĝas duonblindaj antaŭ la beleco de nia urbo.
– Mi rimarkas eraron en viaj vortoj, kiam vi parolas pri “homoj”, sinjoro Periklo. Ne la homoj regas Atenon, sed la eta klaso de civitanoj. Homoj estas la tuta loĝantaro kaj ĉi tie estas 400.000 sklavoj, kiuj ne havas voĉdonrajton. Ĉi tio estas maljusta kaj estos fatala al Grekio.
Periklo multe miris pro tiu vidmaniero.
– Sed ili estas sklavoj, sinjorino! Sklavo estas sklavo.
– Vi eraras, sinjoro Periklo. Eĉ se iu homo estas sklavo, li ne ĉesas esti homo; kaj socio, kiu dividas homojn en liberajn kaj sklavojn, estas kondamnata al malapero.
Tiu pensmaniero ridetigis la grekon.
– Ĉu vi do opinias, ke povas ekzisti societo sen sklavoj kaj mastroj? Kiu faros la pezajn taskojn?
– Justa socio ne povas havi sklavojn, sinjoro Periklo, kaj en ĝi ĉia laboro estos farata de liberaj homoj. Tiele estas en la moderna mondo el kiu mi venis. Mi bone scias, ke ĉiuj ĉi tie pensas kiel vi, kaj eĉ la granda filozofo Aristotelo, kiu por la nuntempaj grekoj ankoraŭ naskiĝos post 54 jaroj, diros ĉe la malfermo de la Traktato pri Politiko, ĉi absurdajn vortojn: “La homoj nature entenas sklavojn kaj mastrojn.” Estas malĝuste. Tio ne estas nature sed intence. En mia lando ni ankaŭ havis sklavojn, ĝis 1888, kiam Princino Izabela, la Liberigantino, subskribis la Leĝon de la dek tria de Majo, ankaŭ nomata Ora Leĝo. Estis la fino de sklaveco en Brazilo.
Periklo gapis. Li opiniis, ke la socia formo de Ateno estis perfekta kaj tiu mistera estaĵo aŭdacis diri ke ne…
Sinjorino ŝanĝis la temon.
– Nu, sinjoro Periklo, sciu, ke la problemo de regado de popoloj eble neniam estos solvita. En la epoko, en kiu mi vivas, de nun post 2377 jaroj, la problemo restas ĉiam minacanta. Ĉiuj eksperimentoj okazas. Kelkaj popoloj klinas sin al demokratio, kiel oni nomas vian grekan regadon; aliaj estas sub la ungoj de diktaturo; aliaj provas komunismon, kiu havas nenion komunan kun tio, pri kio Platono revis.
– Kiu estas Platono?
– Granda filozofo, kiu, laŭ serĉa diraĵo ankoraŭ estas ene de la kalkano de la avo, tio estas, li naskiĝos en la jaro mem de via morto, Sinjoro Periklo, en 429 post Kristo. Ĉi tiu filozofo revis pri formo de registaro tro progresinta por estaĵoj tiel neperfektaj kiel homoj, sed eĉ tiel la modernuloj de mia tempo klopodas por praktiki ĝin. Aliaj popoloj spertas ion nomatan “totalismo”, en kiu la ŝtato estas ĉio kaj ni, la homoj, estas malpli ol muŝoj. En tiu reĝimo, la individuo estas nenio pli ol sablograjno antaŭ la Ŝtato.
– Ne ekzistas Ŝtato, sinjorino! – diris Periklo. – Tio estas abstrakta ideo. Tio, kio ekzistas estas homaj estaĵoj kun konfliktantaj interesoj; politiko estas nenio alia ol la arto maksimume harmoniigi la individuajn interesojn por la ĝenerala utilo. Mia registaro estas nenio pli ol tio.
– Tio estas la revo, sinjoro Periklo, sed la realo estas tre malproksima al ĉi tre prudenta koncepto. La kompatinda homaro, post grandegaj luktoj por eskapi de sklaveco al reĝoj, falis en sklavecon, pli malbone ankoraŭ, al la Ŝtato – al la vorto Ŝtato.
– Ĉu vi volas diri, ke en la estonto la reĝoj de karno kaj sango estos anstataŭigitaj per “vorto”? – la vorto “Ŝtato?”
– Jes, kaj tio faros pli da malbono al la mondo ol ĉiuj malnovaj reĝoj kunigitaj, aldonitaj kaj multobligitaj inter si. La demokratia formo de Ateno stumblos survoje. Ĝi estos detruita de la vorto “Ŝtato”, kiu kreskos kaj regos ĉion, ĝis ĝi atingos la “totalisman” formon, en kiu la sono “Ŝtato” estos la tutaĵo, kaj ni, la individuoj, estos nuraj puloj.
Periklo fariĝis meditema. Tiu revelacio kontraŭdiris liajn ideojn pri la kontinuado de la homa progreso.
– Do… do, la pruvo pri tio, ke certa formo de registaro estas bona, estas senvalora? Ĉu progreso ne signifas ia atingo?
– Eĉ ne en arto, sinjoro Periklo. Vidi la mirindaĵojn de greka skulptaĵo en via domo dolorigas mian hepaton.
– Kial, sinjorino?
– Ĉar la estonta arto malproksimiĝos al tio…
– Kiel? Ĉu vi do ne konfesas, ke en niaj statuoj estas la plej granda beleco, kiun la skulptistoj iam atingis?
– Mi konfesas tion, jes – sed mi „scias”, ke estonte tio estos mokata, kaj tiu beleco estos anstataŭata per alia, tio estas, terura groteskaĵo, kiu por miaj modernuloj estos taksata kiel beleco. Kiel pruvo de tio, kion mi diras, mi montros al vi paperon, kiun mi hazarde havas ĉi tie en mia sako, – kaj Sinhorino Benta eltiris el sia sako paĝon de “moderna arto”, kie estis reproduktaĵo de kubismaj kaj futurismaj skulptaĵoj kaj pentraĵoj.
Periklo rigardis ĝin mirigite kaj montris ĝin al Fidiaso.
– Sed tio estas simple groteska, sinjorino! – li diris. – Tiuj ĉi skulptaĵoj memorigas min pri rudimentaj verkoj de la barbaroj de Azio kaj la nubiaj regionoj sude de Egiptio…
– Nu, ili ne estas. Estas la mirindaĵoj kiuj emocias la plej klerajn homojn de mia tempo – post 2377 jaroj…
La du grekoj estis absolute kapturnaj kaj ne sciis tion, kion pensi. La revelacioj de la stranga maljunulino venis kontraŭstari ĉiujn liajn ideojn pri la marŝo de la homa progreso. Totalismo, Kubismo, Futurismo… Kompatinda homaro! (*)
(*) Ĉi libro estas de 1939. Lobato estis konservativa rilate al arto kaj estis kaj estas kritikata pro tio. Pri liaj observoj pri komunismo, menciindas, ke informoj pri Sovetunio en lia tempo estis malabundaj kaj misgvidaj.
06 – Fidiaso nokaŭtata
La greka skulptisto profunde ĝemis kaj decidis ne plu aŭskulti. Li lasis sinjorinon Benta en diskuto kun Periklo pri la atena politiko kaj iris por paroli kun la geknaboj en la korto de la pavoj.
– Ĉu vi konas ĉi birdojn? – li demandis, kiam li vidis ilin tiom interesataj pri la etendataj radiantaj vostoj de la pavoj.
– Tre. Ni havas multege da birdoj – pavoj kiel ĉi tiuj, papagoj, anasoj, kanarioj, meleagroj – respondis Emilja. – La novaĵo, kiun Nazulino trovas en Ateno, estas la trankvileco, ŝi tion diris.
– Ĉu vi do ĝuas Atenon? – demandis la Greko al la knabino.
– Treege. Koncerne min, mi translokiĝus ĉi tien nur pro la plezuro manĝi ĉi tiujn figojn. Mielecaj!
– Ateno estas vere bela urbo – diris Peĉjo. – Ĉi tie ni povas ludi sur la stratoj sen la plej eta danĝero kaj tio tre valoras?
– Ĉu tio ne okazas en via lando?
– Ho, tute ne! Niaj stratoj estas sinonimoj de infero. Terura bruo de aŭtoj, kiuj neniun respektas. Transiri straton estas malfacile.
– Ĉu aŭtoj? Kio estas tio?
– Ah, ili estas ĉaroj el fero, kiuj iras sen ĉevaloj, tio estas, ili havas la ĉevalojn interne.
Fidiaso nenion komprenis.
– Kaj kiu tiras tiujn aŭtojn?
– Ili ne estas tirataj, ili estas puŝataj de interne, de la motoro.
– Kiel? Klarigu al mi la misteron. Kiu motoro estas tio?
– Motoro estas maŝino, kiu uzas benzinajn eksplodojn por produkti forton egalajn al ĉevala forto.
Fidiaso sulkigis la brovojn. Ĉu maŝino? Eksplodoj? Benzino? Ĉevalaj fortoj? Li nenion komprenis…
– Vi, knabo, parolas lingvon tute novan por mi. Mi ne komprenas eĉ unu vorton, kiun vi diras.
Emilja elkore ridis.
– Kiel amuza! En nia moderna tempo ni parolas pri greka inteligento kaj tamen la grekoj ne komprenas ion, kion komprenas iu nigruleto en nia mondo…
– Tio ne rilatiĝas al inteligento – observis Nazulino. – La vivmaniero multe ŝanĝiĝis pro la inventoj, kaj pro tio homo de ĉi tie ne kapablas kompreni la lingvon de la moderna vivo. Nun mi rimarkas kiel la inventoj ŝanĝis la mondon. Antaŭ la plej simpla vorto, kiun ni diras, ili gapas.
– Vere, – diris Fidiaso, – la vortoj, kiujn vi diras, kapturnigas min.
Peĉjo ridis.
– Ho, se vi irus al nia mondo, nur por unu tago… Kiom da kapturno, ĉu ne, Nazulino? Li en la kinejo, en la aviadilo…
– Eĉ ne necesas tion, – respondis la knabino. – Li en trajno aŭ tramo…
– Ĉu trajno aŭ tramo?, Nazulino! – kriis Emilja. – Li antaŭ viro fumanta. Tio sufiĉus. Ĉu vi scias, kio estas cigaredo, sinjoro marmoristo?
La skulptisto montris vizaĝon pri demandosigno.
– Nu, ĝi estas fajreto, ardaĵo, kiun la viroj suĉas. Kaj fumo eliras…
– Ĉu fumo?
– Jes. La cigaredo estas rulo el papero kun fumo interne…
– Ĉu papero?
– Aŭ maiza pajlo… Papero estas speco de papiruso farita en fabrikoj. La viroj metas la pecetojn el tabako en papera ruleto kaj ekbruligas per alumeto…
– Ĉu tabako? Ĉu alumeto?…
– En la pinto estas braĝeto. Kaj ili suĉas la fumon, kiu eliras, kaj ili blovas la fumon en la aeron – tiele! – kaj Emilja imitis la geston de fumanto, kiu eligas fumon.
Fidiaso fariĝis pli kaj pli stulta.
– Kaj por kio? – Li demandis.
– Por nenio, – respondis Emilja. – Por plezuro. Oni diras, ke ĝi bongustas – sed mi trovas ĝin fetorece terura. Tabako havas nikotinon, kiu estas veneno. Oni diras, ke unu guto sur la lango de hundo mortigas la hundon.
– Do vi volas diri, ke ili suĉas la fumon de veneno?
– Ekzakte.
– Kaj ili ne mortas pro tio?
– Multaj eĉ grasiĝas. Kuracistoj diras, ke nikotino estas forta veneno, sed fumantoj respondas “Ho”! Ekzemple, onklo Barnabeo, nigrulo pli ol naŭdekjara, li ne elprenas la pipon el la buŝo. Kuracistoj diras, ke se li ne estus fumanto, li atingus cent jarojn.
– Ĉu pipo? – ripetis Fidiaso.
– Jes, ĝi estas cigaredo el ceramiko anstataŭ papero – daŭrigis Emilja. – Argila poteto kun tubo. Onklo Barnabeo metas la tabakon en la poteto kaj braĝon supre kaj suĉas tiun malodoran fumon…
Fidiaso ekŝvitis, kaj precipe kiam Nazulino demandis:
– Kaj la radioaparato? Ĉu vi scias kio ĝi estas?
– ?
– Aparato kiu permesas ke iu parolu ĉi tie kaj estas aŭdata ĉe la fino de la mondo en la sama momento. Kaj kio pri la kinejo? Kaj la filmoj?
– Radioaparato… Kinejo… Filmoj…
La geknaboj ridis pro la perpleksiĝo de la grandulo. Fine la eks-pupo opiniis, ke eĉ ne indas pli paroli.
– Ni perdas tempon, Nazulino. La “marmoristo” nur scias ege gapadi. Li ne havas la plej etan ideon pri la mondo, en kiu ni vivas – kaj ŝi foriris de la grupo por trovi alian figon.
Nazulino kaj Peĉjo klopodis por klarigi pri aliaj modernaj aferoj al la skulptisto; fine ili rezignis. Lia sciado estis malpli granda ol tiu de studento de la unua lernejo. Li ne sciis la plej simplajn informojn, kiel la rondecon de la tero kaj la grandecon de la suno.
– Kiom granda laŭ vi estas la suno? – demandis la knabino.
Fidiaso ŝvitadis, ŝvitadis.
– Antaŭlonge vivis ĉi tie filozofo, – li diris, – kiu asertis esti la suno de la grandeco de Peloponezo, kaj pro tiu eraro oni ekzilis lin el la urbo.
– Nu, alvoku lin kaj ekzilu tiujn, kiuj lin ekzilis, ĉar la suno estas 334 500 fojojn pli granda ol la tuta tero, kiu estas milionoj kaj milionoj da fojoj pli granda ol tiu pulo, kiu estas Peloponezo.
Fidiaso ridetis pro la aŭdaca deklaro. Infanoj, infanoj…
– Kaj kia estas la formo de la tero, Sinjoro Fidiaso? – demandis Peĉjo.
– La tero estas konkava kaj plena je montoj, kaj apogas sin sur la ŝultroj de la giganta Atlaso (*), laŭ kelkaj, aŭ sur kolonoj, laŭ aliaj. En Barato ili eraras, ĉar ili diras, ke la mondo ripozas sur elefantoj.
La geknaboj elkore ridis.
– La tero estas ronda, Sinjoro Fidiaso, kaj turniĝas libere en la spaco ĉirkaŭ la suno. Oni jam pruvis tion.
– Ĉu iu pruvis?
– Jes. La ĉirkaŭnavigado de Fernando Magelano pruvis unuafoje la rondecon de la tero. Hodiaŭ estas eĉ stulte paroli pri tio. Tiu, kiu dubas, eniru en aviadilo kaj flugu; estas tritaga vojaĝo. Per flugado aŭ per ŝipo, ĉiam en rekta linio, oni alvenas al la sama punkto de la ekirado.
Fidiaso estis vere surprizita.
– Kaj kio estas fajro? – demandis Peĉjo.
– Ĝi estas unu el la kvar elementoj, kiuj konsistigas la mondon.
– Elemento, ne! Fajro estas la rezulto de brulado de oksigeno. Kaj la akvo?
– Alia elemento.
– Neniu elemento! Akvo konsistas el elementoj, jes. Kaj el kiuj elementoj konsistas la akvo?
Fidiaso eĉ ne komprenis la demandon.
– Ĝi konsistas el hidrogeno kaj oksigeno. La kemia formulo de akvo estas H2O, lernu tion. Kaj la aero? Ĉu elemento? Ho, tiu manio pri la elementoj!… La aero estas miksaĵo de gasoj – nitrogeno, oksigeno kaj eroj da heliumo, neono, ksenono kaj aliaj ordinaraj gasoj. Kaj kio estas… kio estas…
– Kio estas figo? – demandis Emilja, kiu eniris manĝante figon.
– Frukto, – respondis Fidiaso.
– Frukto estas via nazo, – diris la diablineto. – La figo estas floro, kiu malfermiĝas internen. La parto, kiun ni manĝas, estas la stamenoj. – Kaj ŝi turnis sin al la knabino:
– Nazulino, ni devas resti ĉi tie kaj malfermi lernejon por instrui al ĉi tiuj homoj mil aferojn, bonega ideo, ĉu ne? Ili nenion scias…
(*) Atlaso subtenas la ĉielon, ne la teron.
