LA MINOTAŬRO
Ĉapitroj 07 kaj 08
07 – Vizito al la Partenonaj laboroj
Post la tagmanĝo, Periklo invitis sinjorinon Benta por iri al la Partenono, kies konstruo estis preskaŭ finita. La inaŭguro devos okazi dum tiu jaro.
Ili ĉiuj iris, Periklo antaŭe, por trakti kun Fidiaso pri seriozaj taskoj, kaj la bona maljunulino malantaŭe, kun la infanoj. Nazulino parolis per flustrita voĉo, por ke la du grekoj ne aŭdu.
– Ili nenion scias, avinjo! Ni tuj nokaŭtis “lin” – kaj ŝi indikis Fidiason per la lipo. – Eĉ la formo kaj la movoj de la tero ili ne scias, rimarku…
– Tio ne estas vero, filino, – respondis Sinjorino Benta. – La nuntempaj grekoj scias tion, kion ili povas scii; kompreneble ili ne povas scii ion, kion la homoj eltrovos post jarcentoj. Malgraŭ tio, la unua ideo pri la movado de la tero ĉirkaŭ la suno naskiĝis en la nuna Grekio.
– Kiel, avinjo? Nu, se mi diras, ke li ne scias…
– Eble Fidiaso ne scias, eĉ nek Periklo, sed tiu, kiu unue lanĉis la hipotezon pri movo de la tero estis Aristarko, greko el Samoso. En verko pri astronomio, li observis ke “la suno estas senmova kaj la tero rondiras ĉirkaŭ ĝi en elipsa kurbo, kaj estas, krome, dotata per movo de rotacio ĉirkaŭ sia propra akso.” Asertita sed ne pruvita; nur jarcentojn poste, en verko publikigita en 1543, Nikolao Koperniko pruvos tion. La grekoj divenis aferojn.
Antaŭ la Partenono ĉiuj haltis kaj Sinjorino Benta estis senspira pro la grimpado de cent metrojn de la domo de Periklo ĝis la supro de la Akropolo. Akropolo estis la nomo de la ŝtona monteto sur kiu staris la templo. Du viroj tie atendis Periklo’n, kiu, turninte sin al sinjorinon Benta, diris:
– Permesu al mi prezenti Iktino kaj Kalikrato, la arkitektojn de la monumento. Fidiaso estas la ĝenerala inspektoro. Danke al la tri, Ateno povas fieri pri ĉi ĉefverko de harmonio kaj graco, kiun ni intencas inaŭguri ĉi-jare. Rigardu. Notu la ekvilibron de la tutaĵo. Ne ekzistas la plej eta disonanco en iliaj linioj.
Sinjorino Benta rigardis supren kaj vidis. Ŝi vidis ion, kion neniu moderna estaĵo iam vidis. Ŝi vidis la Partenonon, ankoraŭ freŝan, kun interna skafaldo, pulvoro kaj pecoj el marmoro sur la planko. Ŝi vidis kaj falis en ekstazo, ĉar ŝi estis sinjorino de rafinita arta edukado.
– Bela, vere! – ŝi murmuris post kelkaj momentoj da pripensado. – La Partenono, kiun mi konis pere de desegnaĵoj, tio estas, la ruinoj de la Partenono, kiuj atingis mian tempon, apenaŭ montras tion, kio ĝi vere estas. Bela, bela, jes…
Dum la bona maljunulino gapadis, Iktino, Kalikrato kaj Periklo foriris kaj eniris en la templo por diskuti pri detaloj rilate la ekzaktan lokigon de la statuo de la diino Palasa-Atena. Fidiaso restis kun la vizitantoj, por konversacii.
– La estonteco – diris Sinjorino Benta – konsideros ĉi tiujn marmorojn la plej granda ĉefverko de ĉiuj tempoj, kaj la jarcentoj honoros la nomon de siaj kreintoj. La famo de Periklo ŝuldiĝas plejparte al la fakto, ke li estis la iniciatinto de ĉi laboro.
Fidiaso, kiu ne sciis tion, ke la Partenono estas tiom grava, miris pro tiuj vortoj kaj ekparolis pri la opozicio de multaj atenanoj.
– Malgraŭ tio, kion vi diras, kia lukto por atingi la nunan fazon! La homoj estas malkontentaj. Periklo klopodas por konvinki ĉiujn sed la malbonaj opinioj kontraŭ li ne ĉesas. La ĝenerala envio uzas ĉiujn rimedojn por ofendi lin, kaj ĉar la homoj ne sukcesas atingi la personon de Periklo, ili atakas liajn plej bonajn amikojn. Mi, kiu estas unu el ili, sentas kaŝatan disfamigon kontraŭ mi. Damono, la mastro de Periklo, estis ekzilita. Anaksagoro, alia granda amiko kaj instruisto de Periklo, estis denuncata kiel malpiulo – kaj tre malfacile li sukcesis akiri la absolvon. Tamen, la batalo daŭris ĝis kiam oni devigis lin forlasi Atenon.
– Anaksagoro, jes… – murmuris Sinjorino Benta, rememorante la profundajn ideojn de tiu filozofo pri la universo.
Fidiaso daŭrigis:
– Estas ankaŭ la eterna problemo de Aspasia. Eble vi jam scias tion, ke Periklo eksedziĝis de la unua edzino kaj devis forte batali por sia dua geedziĝo. Amo ligis lin al Aspasia, sed la leĝoj de Ateno estas kontraŭ tio, ke atenano edziĝu kun virino el Mileto – Aspasia estas el Mileto. Fine la obstakloj estis forigitaj kaj la geedziĝo okazis – sed la envio de liaj malamikoj ne dormas. La nepardonema Aristofano persekutas lian edzinon per fifamaj ironioj en siaj komedioj. Ili eĉ kondukis Aspasian al tribunalo sub akuzoj de malpieco. Periklo necesis persone defendi ŝin per la tuta forto de sia genio kaj koro. En tiu tago li eĉ ploris – kaj estis tiuj larmoj kiuj savis ŝin…
La infanoj eniris en la templo kaj tie ili ĉion tuŝadis. Emilja metis pecetojn da marmoro en la poŝo, por sia fama muzeo. Kiam ŝi trovis ŝtupetaron uzatan de la masonistoj, kiuj laboradis sur la plafono, ŝi kriis:
– Hometoj, ni iru supren por rigardi!…
Ili supreniris, kaj rigardadis la tutan panoramon de Ateno. Emilja eĉ vidis la havenon de Pireo malproksime, ok kilometrojn for, kie la “Kolibro sur l’ Ondoj” distingiĝis en tre stranga maniero inter la triremoj de la greka ŝiparo. Laŭ la diablineto ili estis kvarcent ŝipojn.
– La urbo ne estas granda kompare kun la modernaj – observis Peĉjo. – Ĉirkaŭ kvincent mil loĝantoj, maksimume.
– Sed ĝi estas bela! Vidu kiom da blankaĵoj – diris Nazulino. – Devas esti pro la marmoro. Kiom da monumentoj, ĉu?
– Ĉi tie marmoro facile troveblas – memoris Peĉjo. – Mi legis, ke ĝia nomo estas Penteliko. Mi demandos al la skulptisto, kie estas la minejo.
– Tion, kion mi plej ŝatas, estas ne vidi fabrikajn kamentubojn, eĉ ne unu! Kiom da pureco! Kia klara kaj bongusta aero!
Periklo, kiu revenis sola el la interno de la templo, komencis klarigi al Sinjorino Benta la alegoriojn de la orienta frontono.
– Ni havas tie – li diris, montrante per la fingro – la prezentadon de la naskiĝo de Palasa-Atena, verko de Fidiaso. Vidu kiel delikata.
Sinjorino Benta montriĝis kiel blindigita.
– Mirindaĵo! – ŝi ekkriis. – Kia domaĝo, ke tia verko ne atingos niajn modernajn tempojn! Mi rimarkas ion: la eta kurbiĝo de ĉiuj linioj kiuj estas rektaj, aŭ devus esti rektaj. Tiuj ĉi kolonoj nerimarkeble konverĝas kvazaŭ ili kolektiĝus en la nuboj, kaj mi ankaŭ rimarkas etan kurbon en la arkitravoj, en la frontono, en ĉio…
– Tio estas unu el la aŭdaco de Fidiaso, sinjorino, kaj ŝajnas al mi, ke li pravas. Tiu eta kurbo sugestas delikatecon, kiun mi ne trovas en iu alia monumento.
Periklo estis feliĉa pro la profunda komprenemo de la mistera maljunulino. Eĉ la preskaŭ nerimarkeblajn kurbojn de Fidiaso, kiujn ŝi kaptis. Kaj li daŭre klarigis la alegorian frontonon.
– Fidiaso tradukis al marmoro kelkajn versojn de Homero, kiujn ĉiuj atenanoj parkere konas, – li diris, – kaj li deklamis: “Mi komencas per kantado pri Palasa-Atena, la aŭgusta diino, fekunda pri saĝaj konsiloj, plej nobla virgulino de nefleksebla koro, gardantino de urboj, la potenca diino, kiun la prudenta Zeŭso ĝermigis el la kapo, tute kovrata per brilantaj oraj armiloj. Kiam la senmortulo vidis ŝian aperon, kun la akra lanco enmane, ili ekmiris; Olimpo surpriziĝis pri ŝia forto; la Tero eligis grandajn kriojn; la maroj tumultigis la ondojn; kaj la filo de Hiperiono tenis la bridojn de siaj fajraj rajdĉevaloj ĝis kiam Palasa-Atena demetis siajn armilojn. Zeŭso radiis pro fiero.” Jen, sinjorino, la versoj, kiujn Fidiaso metis sur la marmoron.
Sinjorino Benta ne sukcesis forpreni la okulojn el la skulptaĵoj.
– Jes, mi vidas ke la ĉevaloj de la suna ĉaro subite haltis pro la tirado de la kondukilo. Kaj mi vidas la brilon de Zeŭso. Kaj mi vidas ke Palasa-Atena, filino de lia cerbo, demetas la armilojn por la paco de la Tero…
Periklo klarigadis, klarigadis.
– Kiam la suno leviĝas ĉiumatene, ĝiaj unuaj radioj trafas ĉi tiun frontonon. La kapoj de la ĉevaloj tremetas, kvazaŭ ili henante anoncus la tagiĝon. La titano, kiu gvidas ilin, streĉas je la tirado de la bridoj. Kiom da beleco en ĉi marmoroj!…
Sinjorino Benta fariĝis muta.
– Kaj en tiu angulo, – daŭrigis Periklo, – rimarku, kiel la ĉevaloj de la Nokto milde leviĝas el la antikva Oceano. La granda Tezeo gvidas ilin…
Sinjorino Benta turnis la okulojn al la indikata punkto; Periklo daŭrigis:
– Kaj tie ni havas Demetran kun Persefonan. Notu la dolĉan ĉarmon, kun kiu Persefona apogas sin sur la ŝultro de la patrino. Apud ŝi estas la maltrankvila kaj perfortema Iriso, kiu anoncis la naskiĝon de Atena al la mondo. Kaj poste estas la Flugilhava Venkantino. Kaj poste estas la grupo de la Tri Mojroj, kiu laŭ mi estas eksterordinara manifestiĝo de la genio de Fidiaso.
– Jes – murmuris Sinjorino Benta – mi bone rekonas la tri mojrojn – Kloto, komencas la ŝpinadon de la vivoj; Laĥeso, donas la fadenon; kaj Atropo, tondas la fadenon…
Periklo tre admiris la sciojn de la vizitantino.
– Ili reprezentas la Fatalon, la Sorton, – li diris. – Ili sidas kaj estas severe vestataj. La pli juna apogas sin sur la genuoj de la fratino – kaj ridetante ŝi tranĉas la fadenon de la mortonta vivo…
– Vere! – murmuris la bona maljunulino. – Fidiaso donis al la granda mito de la Tri Mojroj la plej bonan el la prezentadoj.
Kaj kiel la figuroj de blanka marmoro elstaras sur la ruĝa fono!… Ni en la moderna mondo ĉiam imagis la grekajn skulptaĵojn kiel tute blankajn – sed ĉi tie mi rimarkas saĝan uzadon de koloroj. Mi jam rimarkis en la friso, ke la metopoj estas ruĝaj kaj la triglifoj estas bluaj.
Post zorga ekzamenado de tiu frontono, ili moviĝis al la kontraŭa flanko, kie estis vidata la batalo inter Pozidono kaj Palasa-Atena pri Atiko. En nerezistebla deziro de superregado, la simpla ĉeesto de Palasa-Atena ektimigis la ĉevalojn de Pozidono, la dio de la oceanoj. Malantaŭ Atena estis Aglaŭra kaj Ĥerse, filinoj de la reĝo de Ateno, Cekropso, kaj ankaŭ unu el la riveroj kiuj fluas tra la urbo. Kaj malantaŭ Pozidono staris Tetiso, la diino de la maro; Amfitrito, edzino de Pozidono; kaj la bela Leto kun la gefiloj Artemiso kaj Apolono. Sinjorino Benta rimarkis, ke la tridento de Pozidono kaj la ŝildo de Ateno estis faritaj el metalo.
– Ĉu bronzo? – Ŝi demandis.
– Jes – respondis Periklo – bronzo estas la plej bona kunulo de marmoro en skulptaĵoj. Alkameneso estis la verkinto de tiu frontono. Mi konsideras lin la plej bona disĉiplo de Fidiaso.
– Nenia dubo pri tio, ke ili estas du geniuloj, – diris Sinjorino Benta.
– La posteularo aplaŭdos ilin – precipe la lastan. Fidiaso en la historio de la artoj estos la unua inter ĉiuj kaj lia nomo estos pli populara kaj citata en la estonteco ol ĝi estas hodiaŭ.
Periklo amare ridetis.
– Hodiaŭ, sinjorino, la kompatinda Fidiaso estas atakata kaj kalumniata – antaŭ ĉio pro la amikeco, antaŭ ĉio pro la amikeco, kiu kunigas nin. Kelkaj el liaj estetikaj aŭdacoj igas min timema. Sur la ŝildo de la statuo de Ateno, kiun ni vidos, li prezentis al si mem kaj al mi en du figuroj en la centro. Mi tre timas, ke la homoj de Ateno profitos tion por nova akuzo pri malpieco.
Sinjorino Benta sciis, ke ĝuste tio okazos, kaj ke pro tiu naiva stultaĵeto mortos en malliberejo la plej granda greka skulptisto. Tamen ŝi silentis. Ŝi ne kuraĝis tion diri al Periklo.
Antaŭ ol eniri en la templo, ili ekzamenis la frisojn, kiuj estis longa alternado de metopoj kaj triglifoj, vicoj da malsimilaj skulptaĵoj, sed je la sama temo.
– Kiom da metopoj, sinjoro Periklo?
– Naŭdek du.
Sinjorino Benta iĝis surprizita de la alteco de la reliefoj.
– Jes – klarigis Periklo – ili mezuras spanon kaj duono, tiel ke la metopoj harmoniiĝas kun la elstaraĵoj de la kornicoj kaj kapiteloj. Fidiaso posedas la instinkton de ĝustaj proporcioj. Ĉi tiu monumento estas ĝuste tio: absolutaj proporcioj.
– Kaj kiu skulptis la metopojn?
– La disĉiploj de Fidiaso, laŭ liaj desegnaĵoj. Notu la saman etoson de ĉiuj skulptaĵoj. Ili estas akvo el la sama fonto. Ĉi tie ni havas la komencon de la procesio de la Panatenajoj.
La okuloj de Sinjorino Benta larĝiĝis.
– Ho, la granda ceremonio omaĝe al la diino Atena, mi scias, mi scias…
Estis nenio, kion la diablino ne sciis.
– Ĝi estas la plej impona el niaj festoj – kaj se vi restos kelkajn tagojn en Ateno vi povas partopreni. Ĝi okazos venontsemajne.
– La Panatenajoj: la ceremonio dum kiu la atenanoj ŝanĝas la peplon de la patronino – rememoris Sinjorino Benta.
– Tio ĝustas. Sed rimarku kun kia delikateco, kun kia ekvilibro, niaj skulptistoj reprezentis la procesion de la peplo. La sceno komenciĝas ĉi tie kaj daŭras ĝis la fino. Ĝi malfermiĝas kun la preparoj por la procesio. Tiuj ĉi rajdantoj, sur belaj tesaliaj ĉevaloj, rapidas por sekvi tiujn, kiuj jam iris. Tiu ĉi rajdanto petegas, ke oni alportu la ĉevalon al li. Tiu alia portas la tunikon kaj la alia ligas la ŝuon. Rimarku la senpaciencan movadon de la ĉevaloj, kiuj skuas siajn kolharojn…
– Ĉevaloj identiĝas kun niaj sentoj, kaj en la milito kaj en la paco – observis Sinjorino Benta. – Eĉ ĉe azenoj tio okazas, sinjoro Periklo. Mi havas la Konsilanton en la bieneto. Nu, ĉu vi kredas, ke nia azeno tiom identiĝas kun la knaboj kvazaŭ li estus membro de la familio?
Periklo ne komprenis kaj daŭre parolis pri la skulptaĵoj.
– Rigardu la arton, laŭ kiu niaj artistoj “resumas” la malpaciencon de la ĉevaloj, – li diris. – Ŝajnas, ke en la aero estas ĝenaj muŝoj.
– La tabanoj…
– Nur ĉe la alia flanko de la friso aperas la dioj. Ili staras ĉe la enirejo de la templo. La procesio iras renkonte al ili.
Sinjorino Benta ne sukcesis depreni la okulojn de la ĉevaloj.
– Tiu, kiu ĝojos pri tio, estas mia nepo. Li amegas la ĉevalojn! Kie estas Peĉjo – kaj la aliaj? Ili tute malaperis…
La infanoj ekvenis malsupren, de la masonista ŝtuparo kaj baldaŭ aperis.
– Kuru ĉi tien! – kriis al ili Sinjorino Benta. Vi perdas ion eksterordinaran – la Partenona friso klarigata de sinjoro Periklo.
La geknaboj alproksimiĝis.
– Kion vi opinias pri tiuj ĉevaloj, Peĉjo? – demandis Sinjorino Benta. – Ili estas el Tesalio.
La knabo studis ilin, kiel iu, kiu bone komprenas la temon.
– Belaj, jes, avinjo. Ili estas aŭtentikaj “trotantaj ĉevaloj” – tamen ili ne havas tiujn maldikajn muzelojn. La ĉevaloj, kiujn mi konas, ne estas tiaj.
– Niaj ĉevaloj ankaŭ ne estas, – diris Periklo. – La skulptistoj ne reproduktas la naturon, tia kia ĝi estas. Ili modifas ĝin en certa senco, kun certa intenco. Tio estas Arto.
– Do, belaĵo ne estas imitado de la naturo, avinjo? – demandis la knabo.
– Ne, mia filo. Se tiel estus, la plej bonaj muzeoj en la mondo estus la naturo mem, kaj la plej granda el la artoj estus fotado, ĉar fotografio ekzakte reproduktas la naturon. Arto dependas de la maniero verki, la stilo de ĉiu artisto, tio estas, falsado de la naturo kun certa signifo, kiel ĵus diris sinjoro Periklo. Vi bone scias, ke ne en la fotografioj ni trovas belecon – sed estas en la desegnaĵoj, kiuj modifas la realon laŭ la gusto de la desegnisto.
Fidiaso alproksimiĝis kaj aŭdis la vorton “fotografio”. Li demandis tion, kio ĝi estas. Sinjorino Benta estis devigata prezenti veran kurson pri la invento de “Niepce” kaj “Daguerre”, kaj ŝi ankaŭ parolis pri filmo, aŭ fotado, kiu reproduktas movadon.
Tiu ĉi novaĵo profunde interesis la du grekojn, kvankam ĝi ŝajnis al ili la plej absurda afero en la mondo.
– Ĉu eblas, sinjorino, ke la bildoj povas esti meĥanike fiksataj kaj reprodukti la movon de kuranta ĉevalo, de viro kiu marŝas?
– Tute eblas, kaj tio jam ekzistas. Mi konsideras la inventon de fotografio la plej bona, kiun faris la homoj, ĉar ĝi estas la plej paca – invento de nura paco. Ĉar ekzistas inventoj por la militoj, tio estas, pli uzataj en milito ol en paco, kiel la aviadilo kaj la pulvo.
– Kio estas pulvo? – demandis Fidiaso. Sed Sinjorino Benta decidis ne respondi. Ŝi devus komenci novan kurson, kaj en tiu momento, tio, kio pli gravis estis la figuroj sur la friso.
– Kio estas tio? – ŝi demandis. Ŝi montris la sekvajn metopojn, kaj ŝajnigis, ke ŝi ne aŭdis la demandon de la skulptisto.
– Tie, – respondis Fidiaso, – estas la ĉaroj, kiuj iras antaŭ la rajdistojn. Notu, ke ili estas gvidataj de virinoj.
– Kiuj virinoj?
– Simbolaj figuroj. La Venkantinoj. Malantaŭ ĉiu Venkantino ni vidas starantan militiston. Antaŭ la ĉaroj ni havas grupon de junuloj kaj maljunuloj, – klarigis Fidiaso, marŝante ankoraŭ kelkajn paŝojn. Ili ludas flutojn kaj lirojn.
Emilja, kiu atente aŭdadis, tuj enŝoviĝis. – Fluton, oni ludas kaj liron, la monon, oni kaŝas.
– Kaj tie, – li daŭrigis, – ni vidas la askoforojn, kiuj estas la eksterlandanoj kiuj loĝas en Ateno. Ili portas felsakojn.
Emilja diris novan komikaĵon.
– Se Don Kiĥoto estus tie, li trapikus ĉiujn felsakojn per lanco.
Sinjorino Benta forpelis ŝin.
08 – La statuo de Palasa-Atena
Periklo, kiu estis for dum kelkaj momentoj, revenis kaj rekomencis la klarigadon pri la tuta evoluo de la vasta friso, ĝis li atingis la procesion de la atenaj virgulinoj, portantaj vazojn.
Kiom da detaloj en tiu friso! Estis la grupo de atenaj magistratoj; tiu de pontifikoj, kaj aliaj.
Fine venis la portantinoj de la nova peplo proponita al la diino.
Sinjorino Benta multe admiris tiujn ĉefverkojn, pri kiuj la posteularo konos nur fragmentojn.
– Ĉio havos tre mallongan vivon, – ŝi malgaje murmuris. – En mia tempo, kiu estas 2.377 jarojn ekde hodiaŭ, el ĉi tiuj marmoraĵoj, restos nur kelkaj, kiuj estos kolektataj en la Brita Muzeo en Londono.
– Ĉu Londono?
– Jes, la ĉefurbo de Anglio.
– Ĉu Anglio?
– Jes, lando, kiu ankoraŭ naskiĝos kaj fariĝos la plej granda moderna imperio. La Brita Muzeo gastigos pecojn de ĉi tiuj verkoj, kiuj eskapos de la marteloj de la barbara fanatikeco. La mondo konstante kreas kaj detruas, sinjoro Periklo. Ĉi tie sur la Akropolo, mia jarcento trovos nur ruinojn – kolonojn kaj slabojn eroziitajn de erozio…
La “divenkapablo” de la maljunulino havis ion imponan.
La du grekoj sentis, ke iliaj animoj malĝojiĝas.
– Nu, – diris Periklo, – ni povas nun vidi la Partenonon de interne, – kaj li invitis sinjorinon Benta sekvi lin.
Ili eniris en la templo. Tie ankoraŭ estis skafaldoj kaj laboristoj okupataj de la ornamaĵoj. Sinjorino Benta vokis la geknabojn al sia flanko kaj klarigis:
– Jen la ” antaŭnavo”, tio estas la parto, kiu venas antaŭ la “navo”. Ĉi tiuj kolumnoj estas dorikaj, atentu – la plej severa stilo inter ĉiuj. Rimarku, ke ili eliras el la tero kiel trunkoj de palmo, sen esti subtenataj de bazoj aŭ sokloj… Tio igas la Partenonon doni al ni la impreson de io nature elkreskanta el la tero; se la kolonoj estus apogitaj sur sokloj la impreso estus alia, ĝi estus pri io metita sur la teron.
Post la klarigo al la geknaboj, la grupo transpasis la portalon, kiu malfermiĝis al la “navo”, nome, la sanktejo de la diino.
Sinjorino Benta haltis, ŝtonigita de mirego. Dek majestaj kolonoj leviĝis ambaŭflanke, ĉirkaŭante, kiel gardostarantoj, la mirindan Palasa Atenan, la plej riĉan ĉefverkon de la greka skulptaĵo. Dek du metrojn alta statuo sur piedestalo je tri metroj, tuta el eburo kaj oro. La patronino de Ateno estis en vertikala sinteno, en sia majesta talaro, tio estas, la vesto iris ĝis la piedojn kaj postrestis – tuniko kun tre bone studata plisaĵo kaj ĉio en oro. La nudaj partoj estis el eburo – la brakoj, la ŝultroj kaj la severa olimpia vizaĝo. La delikata tono de la diafana eburo impresis kiel karno.
– Kiel mirinda! – ekkriis Sinjorino Benta, blindigita. – Ĉio estas oro, eburo, multekostaj ŝtonoj kaj arto – la plej delikata el la artoj… Kaj pensi, ke ĉi mirindaĵo ne atingos la modernajn tempojn, estos detruata de la barbara brutaleco de la fanatikuloj… Marteloj kaj pioĉoj detruos ĉion, kaj la posteuloj nur per priskriboj konos ĉi mirindan Palasa Atenan. La laboro de Fidiaso estos la viktimo de la kvanto da oro uzata en la skulptaĵo…
Periklo, kiu aŭskultadis ŝin, donis kuriozan informon.
– Nur en la vesto ni elspezis 400 orajn talentojn.
– Kiom tio signifas en moderna mono, avinjo? – volis scii Peĉjo.
– Talento estas la mezuro de la oro kaj arĝento. Ĝi varias je valoro laŭ tempo kaj loko.
– Ho! – ekkriis Nazulino. – Plej multekosta vesto, neniam ekzistis en la mondo.
– Kaj kio pri la juvelŝtonoj? – observis Sinjorino Benta. – Kaj pri la eburo?
– Rigardu la okulojn, – diris Periklo. – Ili estas faritaj el du grandegaj opaloj, kies travidebleco kopias la tonon de homaj okuloj. Ne estis facile eltrovi ĉi tiun paron da gemoj…
Efektive, la okuloj de Ateno donis la iluzion esti vivantaj.
Sinjorino Benta estis ankoraŭ en ekstazo.
– Mi sentas, ke mi estas antaŭ konstelacio, kiu reduktas ĉiujn artaĵojn al nuraj steloj. Kia riĉeco! Kiel mirinda!…
Ĉe la piedo de la ŝildo de Ateno estis bronza serpento volvata ĉirkaŭ la lanco. Peĉjo, kiu jam estis kun Fidiaso ene de la templo kaj demandis pri tiu detalo, decidis “nokaŭti” la avinon.
– Avinjo ĉion scias, – li diris, – sed mi vetas, ke vi ne scias la nomon de ĉi tiu serpento.
Sinjorino Benta deklaris, ke fakte ŝi ne scias.
– Nu, estas Eriktonio – diris la knabo fieroplena – kiu estas reprezentata foje kiel serpento, foje duonserpento, duonviro. Li estis la kreinto de la Panatenajaj ludoj kaj havis du gutojn de sango de la Gorgono en sia korpo, unu kiu mortigis, la alian kiu igis vivi. Almenaŭ tion diris al ni sinjoro Fidiaso. Ĉi-foje mi nokaŭtis avinjo, – li diris, kaj palpebrumis al Nazulino.
– Kaj kun la plej granda plezuro, Peĉjo. Ne ekzistas avino, kiu ne ĝojas pri la nokaŭtoj de genepoj – respondis Sinjorino Benta, kaj ŝi ridetis al Periklo.
La greka ŝtatisto faris plurajn observojn pri la inteligento de la infanoj, kaj li devis aŭdi de la bona avino kelkajn el iliaj petolaĵoj en la bieneto.
– Pensu nun, sinjoro Periklo, kiam ili revenos al la bieneto! Ili instruos al ĉiuj plenkreskuloj, kiuj kuraĝos paroli al ili pri grekaj aferoj…
Poste Periklo ekklarigis la signifon de la altreliefaj skulptaĵoj sur la piedestalo.
– Ni havas tie serion da bataloj, ĉar Palasa-Atena eliris el la kranio de Zeŭso kiel konsekvenco de tiuj bataloj. Ĉi tie vi vidas la teruran batalon inter la dioj kaj la gigantoj; tiu alia estas la batalo de la Amazonoj; kaj en tiu alia, la batalo inter la Lapitoj kaj la centaŭroj.
Peĉjo, kies militemaj instinktoj estis tre fortaj, demandis tion, pri kio temas tiu batalo.
Fidiaso klarigis.
– La Lapitoj estis antikva popolo de Tesalio, kies reĝo, Piritoo, por la edziĝo kun Deidamia, faris la eraron inviti la Centaŭrojn al la festo. Tiuj ebriiĝis kaj klopodis por forrabi la fianĉinon kaj la plej belajn virinojn. Tio okazigis teruran batalon. Finfine, la centaŭroj estis venkitaj kaj forpelitaj de la Lapitoj, helpataj de la heroa Tezeo. Jen la rakonto.
– Tre bone, – diris Peĉjo. – En nia “enprofundiĝo” en la fabela Grekio, ni vizitos kaj omaĝos la Lapitojn.
La vorto “enprofundiĝo” instigis la scivolemon de la du grekoj.
– Ho, sinjoroj, – diris Sinjorino Benta, – ĉi geknaboj estas eksterordinare kuraĝaj. Nur danĝeraj aventuroj plaĉas al ili. Ili daŭrigos tra Grekio per ĉi vojaĝo, nome, ĉi “enprofundiĝo” en la pasintecon, en la mitologiaj epokoj. Mi devus iri kun ili, sed mi jam ŝanĝis mian opinion. Mi preferas resti ĉi tie kun mia nepino Nazulino, dum ili “enprofundiĝos”.
– Ĉu vere, avino?
– Serioze, mia filo. Mi preferas pasigi iom da tempo en la urbo de Periklo, studante la vivmanierojn kaj interparolante kun eminentaj homoj, ol iri serĉe de aventuroj kun monstroj de Fabelo. Mi lasas tion al vi, kiuj estas en la heroeca periodo de viaj vivoj.
– Kaj tio nun! – ekkriis Peĉjo, turnante sin al Emilja kaj al la Vicgrafo. – Ni devas iri solaj en la antikvan Heladon…
– Tute ne gravas. – ĝojkriis Emilja. – Vi bone scias, ke en malfacilaj okazoj Sinjorino Benta estas senutila, ŝi eĉ malhelpas. Ŝi restu ĉi tie por gapadi antaŭ la artaĵoj de Ateno. Mi volas heroaĵojn. Mi estas kiĥotosimila…
La Vicgrafo, kiu neniam estis granda amiko de aventuroj, ĝemis kaj prezentis etajn ekskuzojn por ne iri.
– Ĉar, finfine, – li diris, la “Kolibron” ne devas resti sen komando en la haveno.
– Ho, la malkuraĝulo! – ekkriis Peĉjo. – Via ega timo denove, jen ĉio. Forgesu la jaĥton. Vostuleto estas tie. Avino promocias lin al komandanto kaj jen ĉio. Vi ne eskapos, Vicgrafo! Vi iros kun ni por vidi la Hidron de Lerno kaj la Centaŭrojn kaj la Gorgonojn…
La scienca spikuleto rezignacieme ĝemis.
Periklo kaj Fidiaso ne multe komprenis tiun paroladon, nek la ĝemadojn de la Vicgrafo. Sinjorino Benta klarigis pri la rolo de la maljuna nobelo en la eternaj aventuroj de la geknaboj.
– Ĉar li estas la sola, kiu estas riparebla – ŝi diris – la geknaboj donas al la Vicgrafo la plej danĝerajn taskojn.
– Kial?
– Ĉar se li mortos, onklino Nastasja faros alian. Ĉi korpeto, kiun vi vidas, jam estas la tria aŭ kvara…
La du grekoj rigardis unu la alian. Ili nenion komprenis.
La rigardado al la diina statuo daŭrigis.
– Rimarku, ke Atena portas la egidon sur la ŝultro kaj sur la brusto, – diris Fidiaso.
– Jes, la egido – ripetis Sinjorino Benta – rememorante tiun vorton. En la komenco, ĝi signifis la kapran felon, kiun militistoj portis sur ŝultroj kaj brustoj kiel ŝildon. La egido de la dioj estis farita el la haŭto de la kapro Amaltejo, kiu nutris Zeŭson. Sur la egido de Atena la skulptisto metis la kapon de Meduzo.
Post longaj komentoj pri la egido, la kolĉenoj, la orelringoj kaj la tuniko, ĉiuj retiriĝis de la “navo”, por vidi la alian parton de la templo kiu havis malantaŭan enirejon. En ĉi tiu parto estis du ĉambroj – unu pli mallarĝa, nomata Opistodomo, kaj alia pli larĝa, nomata Partenono.
– Ĉu Partenono? Do Partenono estas la speciala nomo de ĉi ĉambrego?, – miris Sinjorino Benta.
– Jes, – respondis Fidiaso. – La centra parto, kie estas la diino, estas la Hekatompedo; ĉi tie estas la Partenono – sed la homoj jam diras ke la tuta templo estas Partenono.
– Kaj por kio estas ĉi du ĉambroj?
– Por deponado de trezoroj, oferoj faritaj al la diino.
– Estas la sakristio! – kriis Emilja.
La du lokoj estis ankoraŭ malplenaj, kaj laboristoj zorgadis pri la lastaj detaloj.
Sinjorino Benta daŭrigis kun siaj lamentadoj:
– Kia domaĝo, mia Dio! Kia domaĝo, ke la modernuloj konas nur la ruinojn de ĉi ĉefverko! La homa stulteco! La religia fanatikeco! Kiom kaj kiom da mirindaĵoj, unikaj en la mondo, ne estis stulte detruitaj de ĉi tiuj du ĉevalhufoj…
Periklo rakontis la historion de la malnova templo kiu ekzistis en tiu loko kaj de la ideo konstrui la nunan, pli grandan kaj pli riĉan.
– Ateno eniris en epoko de granda prospero – li diris – kaj volas danki la protekton de la diino per verko de escepta valoro. Ni faras ĉi tion sen konsideri laboron kaj elspezojn. Ni faras nian eblon. Kian pli bonan uzon ni povus fari kun la trezorejon de la Delosa Ligo?
Dum la lukto kontraŭ la persa imperio, la grekaj respublikoj donis al Ateno superan komandon. Por tio, ili donacis grandan komunan trezoron, du milionoj kaj duono da hodiaŭa mono. Sed Ateno venkis la militon sen bezono tuŝi la trezoron – kaj Periklo, tre saĝe, destinis ĝin por la plibeligo de la urbo.
– Ho – ekkriis Sinjorino Benta – se ĉiuj milittrezoroj, tio estas, tiuj destinitaj al detruo, estus, kiel tiu de la Delosa Ligo, uzataj en konstruado! En kia mirindaĵo transformiĝus la moderna mondo…
Periklo rigardis la sunon.
– Preskaŭ la dekunua. Mi devas iri hejmen.
Tiu “dek-unua” ŝajnis tre stranga al Peĉjo, ĉar lia brakhorloĝo montradis la kvaran minus dek.
– Ne dekunua, ne! – li diris. – Estas ĝuste la kvara minus dek.
Periklo kondukis lin al klepsidro, aŭ akvohorloĝo, apud la templo kaj montris al la knabo. La klepsidro indikis la dekunuan minus dek minutojn.
– Mi ne komprenas, – diris Peĉjo. – Mia horloĝo ne indikas tion – kaj ĝi estas horloĝo, kiu neniam eraras.
Diskuto pri tio daŭris ĝis ili eltrovis la kaŭzon de la diferenco. La grekoj kalkuladis la horojn ekde la sunleviĝo, do la moderna tagmezo estis por ili la sepa horo, ne la dekdua, kiel por ni hodiaŭ. Tial la dekunua horo indikata de la akvohorloĝo de la templo ja estis la kvara horo de la horloĝo de Peĉjo.
Tiu horloĝeto fariĝis evento. Periklo kaj Fidiaso ekzamenis ĝin kun la plej granda atento.
Sinjorino Benta klarigis.
– Estas nia moderna maŝino por indiki la tempon. Interne estas sistemo de radetoj kaj kombinataj pecoj kaj movataj de spirala ŝtalrisorto. Ĉi tie ni havas la ciferplaton, kun la numeroj.
La eta aparato kaŭzis la plej grandan miron al la du viroj, kiuj, kiom ajn ili klopodis, ne sukcesis kompreni ĝin. Sinjorino Benta ŝvitis por doni ideon pri la maŝineto.
La tempo finfine venis por ke ili disiĝu.
– Nu, sinjorino, – diris Periklo, – mi tre ĝojas pri via decido resti en Ateno, dum la geknaboj “enprofundiĝos en la pasintecon”, kaj mi ne scias kion, tio signifas. Kaj mi insistas pri tio, ke vi gastu ĉe mi.
– Mi ne scias kiel danki vin pro tia honoro, sinjoro Periklo. Mi konas neniun ĉi tie, mi eĉ ne scias ĉu ĉi tie ekzistas hoteloj. Mia intenco estis resti sur la “Kolibro”; sed ĉar vi proponas al mi loĝejon, mi akceptas. Mi restos en Ateno kun mia nepino dum la aliaj faros la “enprofundiĝon”.
– Bone, – diris Periklo. – Ni atendos vin por vespermanĝo. Mi volas, ke vi renkontu kelkajn el miaj amikoj.
– Adiaŭ, sinjoro Periklo! Adiaŭ, sinjoro Fidiaso! – diris Sinjorino Benta.
Kaj foriris al la “Kolibro sur l’ Ondoj”, dum la infanoj kuradis antaŭ ŝi.
