LA MINOTAŬRO
Ĉapitroj 09 kaj 10
09 – La pulvoro numero du
En Pireo, la “Kolibro sur l’ Ondoj” estis ĉirkaŭita de malgrandaj boatoj plenaj de scivolemuloj.
La grekoj ne ĉesis admiri la strangan jaĥton, kiu mistere aperis en la haveno.
Kvankam ĝi estis ŝipo de tre modestaj proporcioj, ĝi aspektis kiel koloso kompare kun la grekaj triremoj kaj aliaj komercaj ŝipoj.
Kiam la grupeto de Sinjorino Benta alvenis al la kajo, neniu el la kvin sukcesis ne ridi. Sidanta ĉe la pruo de la jaĥto la Plej Ekscelenca Sinjoro Markizo de Vostuleto, la porketo, kun sia oficira ĉapo sur la kapo kaj binokloj en la mano. De tempo al tempo li rigardis malproksimen, kun indiferento.
– La friponeto! – ekkriis Peĉjo. – Rimarku, kiel grave li sin montras al ĉiuj naivuloj, ŝajnigante ke li estas admiralo…
La amaso da rigardantoj nenion komprenis. Ili ne komprenis la jaĥton, kaj eĉ malpli tiun porketon kun ĉapo, tiel sinmontranta, ĉe la pruo.
La grekaj triremoj altiris la atenton de la knabo.
– Rigardu, avinjo, kiel elegantaj kaj malpezaj ili estas.
– Fakte, mia filo, ĉi ŝipetoj distingiĝas per malpezeco. Sufiĉas diri, ke ili jam estis transportataj surtere de unu punkto de la maro al alia. Ili mezuras ĉirkaŭ kvardek metrojn da longo kaj kvin da larĝo, kaj estas portataj de ducent remistoj, aranĝitaj en tri vicoj, unu super la alia. Pro tio la nomo triremoj aŭ boatoj kun tri vicoj da remiloj.
– Kaj kio, pri la rapideco? – demandis Peĉjo.
– Ekzistas rakonto pri vojaĝo de 900 kilometroj en tri tagoj farita de triremo de Teopompo, korsaro el Mileto, kiun Lisandro sendis por alporti la novaĵon pri venko. Sekve, estas 300 kilometroj tage.
– Sed tio estas limaka navigado, avinjo, – mokis la knabo.
– Ne, mia filo. Por remboato ĝi estas optimuma rapideco. Pro tio okazis multaj triumfoj de la grekoj surmare. En la fama batalo de Salamino, kontraŭ la floto de Kserkso, reĝo de Persio, en la jaro 480 a.K…
– Jes, jes, tion mi scias! – interrompis Peĉjo. – En Salamino, Temistoklo venkis la persan floton. Aliflanke: se tiu batalo okazis en 480 antaŭ Kristo, do, antaŭ kvardek du jarojn, kelkaj veteranoj devas ankoraŭ vivi ĉi tie.
– Tre eble. Tiuj sesdekjaraj maristoj ĉi tie sur la kajo povas esti kelkaj el la batalantoj.
Peĉjo tre atentis unu el ili, por memori lian vizaĝon. “Kiam mi revenos al la bieneto, mi diros, ke mi vidis per miaj okuloj veteranon de la Batalo de Salamino.”
Kiam ili aperis sur la ŝipo, Vostuleto tuj perdis la aplombon.
– Ĉu estas novaĵo ĉi tie? – demandis Peĉjo.
– Nenio, ĉio en ordo, – respondis la “Subkomandanto”. Nur tiu amaso da stultuloj kiuj ĉirkaŭas la “Kolibron”. Ili estas mirigitaj. Neniam vidis pli grandan koloson.
Sinjorino Benta kaj Nazulino iris por paki siajn sakojn dum Peĉjo kaj la aliaj diskutis detalojn pri la “enprofundiĝo”.
– Mi prenos mian kofreton, – diris Emilja.
– Kaj mi, nur la katapulto, – diris Peĉjo. – Ju malpli ni portas, des pli bone.
La Vicgrafo portis nenion, ĉar li neniam posedis ion alian ol la faman cilindran ĉapelon.
Tamen nun li portadis la kapitanĉapon. Tio ĝenis lin. Kion porti? Ĉu la cilindran ĉapelon aŭ la ĉapon de kapitano? Emilja solvis la problemon.
– Prenu la cilindran ĉapelon. La kapitanĉapo apartenas al la surŝipa vestaro.
La Vicgrafo ne diskutis; li metis la cilindran ĉapelon sur la kapon kaj jen ĉio.
Ili iris al la kajuto de Sinjorino Benta.
– Ni estas pretaj por la aventuro, avinjo! – diris la knabo.
Sinjorino Benta atente rigardis ilin. Kaj rimarkis, ke ĉio estas en ordo.
– Nu, bone, – ŝi deklaris. – Vi povas foriri. Sed atentuu, sinjoro Peĉjo, estu tre singarda, ĉu? Ne forgesu, ke ni jam perdis onklinon Nastasja.
– Provizora perdo, avinjo! – kompletigis la knabo. – Mi ĵuras, ke mi alportos ŝin mortinta aŭ vivanta.
– Mi ne volas ŝin mortinta. Kaj vi ankaŭ ne mortu dum la aventuro. Mi volas vin vivantaj kaj perfektaj. La vojaĝo estas unu el la plej danĝeraj. Ĉiuokaze, ĉar vi jam estis eĉ sur la luno, mi certas, ke ĉi-foje ĉio bone okazos.
– Restu trankvila, avinjo. Kvankam tie estas ejo de hidroj kaj tebanaj herooj, mi vetas je mi mem. Mi iros, vidos kaj venkos – kaj alportos onklinon Nastasja. Vi bone konas min, avinjo…
Sinjorino Benta ridis antaŭ tiom da kuraĝo.
Tute preta, Peĉjo elprenis el sia poŝo tubeton da bambuo kun pulvoro interne – sed ne la ordinara pirlimpimpim-pulvoro. Nun, estis la “pulvoro numero 2”. Li verŝis malgrandan kvanton en la manplato kaj dividis ĝin en tri pinĉprenojn – unu por Emilja, unu por la Vicgrafo, la lasta por si.
– Ni devas enspiri ĝin samtempe kiam mi diros “Tri.” Atentu! Unu… du… kaj…
– Atendu! – kriis Emilja. – Mi forgesis ion – kaj elpreninte el la poŝo pakaĵeton, ŝi transdonis ĝin al Sinjorino Benta: – Bonvolu doni ĉi tiun donaceton al la sklavino.
– Kia sklavino?, Emilja!
– Tiu, kiu donis al ni la figojn. Jen, Peĉjo! Ni povas foriri.
Peĉjo denove diris: Unu… du… kaj TRI!
La pulvoro estis enspirata samtempe, sen perdo de eĉ unu ereto – kaj kvazaŭ per magio la tri heroetoj malaperis de la jaĥto.
Sinjorino Benta sentis la faman doloron en sia koro.
– Aj, aj! Mi jam bedaŭras, ke mi donis mian konsenton. Ĉio povas okazi al Peĉjo…
– Kompreneble multo okazos, avinjo, – diris la knabino. – Sed ne prizorgu. Ĉio okazas kaj malokazas, kiel kutime. Ili scias kiel eliri el la plej grandaj problemoj. Ne zorgu pri tio.
Sinjorino Benta plu suspiris; dek minutojn poste, ŝi forgesis pri tio. La bona maljunulino estis kiel onklino Nastasja kutimis diri: “Sinjo pli aspektas kiel infano ol la infanoj mem, mi kredas!”
Do, nun ili devas iri al la domo de Periklo.
– Ni jam malfruas, avinjo. Memoru, li atendas nin por vespermanĝo.
Sinjorino Benta, kiu multe promenis tiun tagon, plendis pri laco.
– Kiamaniere ni iros tien, filino? Miaj piedoj ne plu povas elteni.
– Ĉu ĉi tie ne ekzistas taksio?…
– La veturilo de Ateno estas la portoseĝo, sed ili ĉiuj estas privataj.
– Ni foriru el la ŝipo, avinjo. Sur la kajo ni klopodos por solvi tion.
Ili malsupreniris kun siaj valizoj sur la dorson de Vostuleto.
Tuj kiam ili metis piedon sur la kajo, forta viro respekteme alproksimiĝis.
– Sinjorino, la Stratego sendis portoseĝon por kunporti vin, – li diris, kaj montris portilon proksime, apud kvin fortegaj junuloj. Ili estis sklavoj de Periklo.
Sinjorino Benta enspiris. – Ho, dankon! – kaj marŝis al la veturilo.
Nazulino tamen ribeliĝis. Ŝi ne povis aprobis tion, ke homoj estu uzataj kiel transportbestoj.
– Mi ne havas kuraĝon eniri, avinjo! Hontindaĵo. Homoj kiel ni mem. Neniam! Kaj ili ankoraŭ nomas tion demokratio…
– Knabino, ĉiu tero havas siajn kutimojn. Venu. Protestu, sed eniru…
Nazulino eniris, grumblante.
Sinjorino Benta duonkuŝiĝis laŭ la greka stilo. La veturilo estis bela, tre modesta, sen la troigoj de senutila lukso. En ĉio la grekoj montris sian sanan prudenton pri justa mezuro.
– Ĉu Stratego, avinjo? Kio tion signifas?
– Estas la posteno de Periklo en la urbo.
– Ĉu do li ne estas reĝo?
– Li estas kaj ne estas. Ne estas, ĉar laŭleĝe ne plu estas reĝoj en Ateno; kaj li estas, ĉar li vere estas la komandanto. La nomo de lia posteno tamen estas “Stratego”, speco de generalo, kiu zorgas ankaŭ pri administraj aferoj. En Ateno estas ankoraŭ naŭ arkontoj, magistratoj, kiuj anstataŭis la antikvan reĝon, kvankam ili ne heredas la postenon, nek estas elektataj.
– Kiel oni fariĝas arkonto?…
– Ili estas indikataj per lotado, sistemo, kiun mi konsideras malpli danĝera ol la elekto. Arkontoj faras kiel la reĝoj de Anglio: ili regas, sed ne dekretas. Tiu, kiu vere regas estas la Stratego, ekvivalenta al la modernaj Ministroj de Ŝtato. Periklo egalrilatas al ĉefministro de Anglio.
La portoseĝo dolĉe balanciĝis. – Ni eĉ ripozas en ĉi veturiloj – ili estas litoj kiuj moviĝas – observis Sinjorino Benta.
– Jes, sed tio estas grandega hontindaĵo, – diris la knabino. – Je la unua okazo mi plendos al sinjoro Periklo kontraŭ tia misuzo. Homoj kiel ni devas porti grandulojn! Kia malbona kutimo…
La stratoj de Ateno, kvankam sufiĉe plenaj, ne havis la tumulton de modernaj stratoj. La plejmulto el la piedirantoj estis sklavoj. Civitanoj preskaŭ ĉiam iris en siaj portoseĝoj.
– Ĉi urbo havas tro da sklavoj! – Nazulino parolis kun admiro.
– Multaj, vere. Ĉirkaŭ 400 mil.
– Kaj civitanoj?
– Ĉirkaŭ 30 miloj maksimume.
La promenado de la haveno al la domo de Periklo daŭris iomete pli ol unu horo, sen ke la “transportitaj” fariĝus lacaj. Laceco en Grekio ne estis por la civitanoj.
Dum ili transiradis la Agoron, ili vidis viron parolantan al grupo da junuloj. – Ĉu eble Sokrato? – pensis al si Sinjorino Benta.
De tie, ili tuj atingis la domon de la Stratego.
– Kiel bela estas Ateno, avino! Statuoj, monumentoj…
– Neniam ekzistis en la mondo, filino, urbo pli plena je arto – kaj kia arto! Tiu de Fidiaso kaj liaj grandaj disĉiploj… La simpla fakto, ke Fidiaso estis la ĝenerala direktoro de la konstruado de Ateno, kiom tio ne reprezentas? Kiu urbo en la mondo iam havis ĉi grandan honoron?
La portoseĝo haltis antaŭ la domo de Periklo. Sinjorino Benta, malgraŭ tio, ke ŝi estis maljunulino, saltis kvazaŭ ŝi estus dudek jaraĝa. La majordomo Eŭangelo venis por akcepti ŝin kaj iris por averti la estron. Periklo venis kaj diris:
– La tuta Ateno parolas nur pri la stranga ŝipo ankrata en Pireo kaj la mirinda viziulino, kiu donas al ni la honoron de ŝia vizito.
– Sed mi ne estas divenistino, sinjoro Stratego. Mi jam klarigis tion…
Periklo ridetis.
– Kelkaj klarigoj estas absolute senutilaj. Por ni vi estas divenistino ĉar vi vidas aŭ scias tion, kion ni nek vidas nek scias.
– Kio pri sinjorino Aspasia? Ĉu ŝi ĉeestas?
– Jes, ŝi alvenis hodiaŭ, kaj ardas pro scivolemo.
Periklo trapasis la korton brakenbrake kun Sinjorino Benta kaj manenmane kun Nazulino. Li direktiĝis al la manĝoĉambro, plena je gastoj.
– Karaj geamikoj – li diris, enirante – mi havas la honoron prezenti al vi sinjorinon Benta Kaproarestanto de Olivejra, el la Bieneto de la Flava Pego, kaj ŝian afablan nepinon Nazulino…
Greka “ho” eskapis el ĉiuj buŝoj.
10 – En la kampoj de Tesalio
La ago de la pulvoro enspirita de la tri “penetrantoj” estis tre simila al tiu de kloroformo. Ili perdis la konscion kaj vekiĝis nur kiam ili atingis la “lokon kaj tempon” de la intencata vizito. En tiu tago, ili intencis vekiĝi en la dek kvina jarcento antaŭ Kristo, ĝuste kiam la famaj heroaĵoj de Heraklo okazadis.
La unua kiu vekiĝis estis Peĉjo. Li rigardis. Ĉio ĉirkaŭ li ŝajnis konfuza, turniĝanta, sed iom post iom ĉio trankviliĝis, ĉesis turniĝi, ĝis li povis vidi kie li estas: kampo kun bluaj montoj.
Peĉjo ekzamenis la herbon: ĝi estis malsama ol la herbo en la bieneto. La vepraro, la arbustoj ankaŭ estis malsamaj. Kaj kio pri tiuj blankaj makuloj en la paŝtejo? Li pli atente rigardis. “Ho, ŝafoj, jes…”
Emilja kaj la Vicgrafo ankoraŭ dormadis apud li. Nur minutojn poste ili vekiĝis.
La knabo montris la ŝafaron.
– Se estas ŝafaro, estas paŝtisto – li diris. – Ni devas serĉi la paŝtiston de tiu ŝafaro.
Ili leviĝis kaj iris, kaj ducent metrojn for ili trovis la paŝtiston, sidanta sur ŝtono kaj ludanta fluton.
Tuj kiam li vidis ilin, li faligis la fluton kaj gapis pro miro.
– Ni estas geamikoj! – kriis Peĉjo de malproksime.
Tiu ĉi paŝtisto estis tre juna, maksimume ĉirkaŭ dudekjara. Buklaj haroj, bela je vizaĝo kaj korpo, rustike vestita kiel ĉiuj paŝtistoj de la poemoj. Sed li daŭre gapadis kaj ne sciis tion, kion pensi.
Tiuj tri figuroj kiu aperis antaŭ li en tiaj ekzotikaj kostumoj, kofuzis liajn pensojn.
– Ni estas geamikoj, – ripetis Peĉjo. Kaj li aproksimiĝis kaj sidiĝis. – Ni venas de tre malproksime por viziti ĉi lokojn en ĉi tempo. Mia nomo estas Petro Kaproarestanto de Olivejra. Ĉi tie estas Emilja, markizino de Vostuleto. Kaj ĉi tie, kun cilindra ĉapelo, estas la Vicgrafo de Maizospikulo, “saĝuleto”.
La paŝtisto nenion diris. Li ankoraŭ estis senkomprene, kapturna.
– Eble li estas surda, Peĉjo, – Emilja memoris. – Kriu pli laŭte.
Li ne estis surda, ne; estis pro miro trovi sin antaŭ tiuj nekompreneblaj estaĵoj. Fine, vidante ke ili estis sen armilo kaj aspektis pacemaj, la paŝtisto venis al si kaj diris:
– Ho… kiuj vi estas? El kie vi venas?
– Mi jam diris. Ni venis el la Bieneto de la Flava Pego. Ni estas esploristoj de la Tempo danke al magia pulvoro, kiu kondukas nin al ajna jarcento, kiun ni volas viziti. Diru al ni: kiu lando estas ĉi tie, kia monto estas tiu tie kaj kiu estas la reĝo de ĉi lando?
La paŝtisto ankoraŭ iomete balbutis; fine li parolis kaj diris, ke tie estas Tesalio, kaj la blua monto estas la monto Olimpo.
– Ĉu la monto Olimpo? La Olimpo, kie loĝas la dioj?
– Jes…
La tri “penetrantoj” larĝigis la okulojn al la blua monto.
– Mirindaĵo! – ekkriis Peĉjo. – Kia bonŝanco por ni! Ni vekiĝis ĝuste en la loko, kie ni volis vekiĝi. Ĉu vi scias, paŝtisto, ke nia intenco estas, antaŭ ĉio, grimpi tiun monton por viziti la loĝejon de la dioj?
La paŝtisto sin montris kiel idioto.
– Jes, – konfirmis Emilja. – Ni iru supren al Olimpo por vidi la diojn kaj klarigi punkton, kiu tre maltrankviligas nin. Ni volas scii la veron pri tiu nektaro kaj tiu ambrozio. La nektaro, mi imagas, kio ĝi estas – speco da mielo. Sed pri ambrozio, ni ne havas ideon. Ni volas vidi, flari, gustumi ĉi tiujn mirindajn substancojn.
La paŝtisto ridis elkore.
– Kia absurdo! Neniam, neniam, neniam, iam ajn, ekzistis mortonto, kiu supreniris al Olimpo kaj konis la trinkaĵon kaj la manĝaĵon de la dioj. La fulmotondro de Zeŭso tuj frapus la frenezulon, kiu tion intencus.
– Nu, ni ne estas frenezaj kaj ni tion intencas – deklaris Emilja – kaj ni supreniros al Olimpo kaj festenos per nektaro kaj ambrozio. Ni faris tiom da mirindaĵoj, ke supreniri al Olimpo estas tio, kion ni nomas “rapida kafeto”.
– Sed tio estas frenezaĵo! – ekkriis la paŝtisto, terurita.
Emilja ridis.
– Vi ne konas nin, junulo! Ni estas ege rimarkindaj. Eĉ la Vicgrafo, kiu estas maizospiko, jam estas fama.
La Vicgrafo suspiris:
– Tio estas vero. Mi faris grandajn mirindaĵojn, kiel nun, ekzemple, promeni ĉirkaŭ la mondo kun la kofreto de sinjorino la Markezino sur mia dorso, aj, aj…
Emilja klarigis:
– Li estas saĝulo, kaj saĝuloj nur ŝatas porti aĵojn sur siaj kapoj. Ili estas tiaj, ĉar la aferoj, kiujn ni portas en nia kapo, ne pezas. Ni estas pigraj. Sed en ĉiuj ekspedicioj mi ŝatas havi kun mi certajn “kontraŭsurprizojn”, kiuj en momento de problemo estas altvaloraj por ni kaj pro tio mi vojaĝas kun mia kofreto. Kaj la Vicgrafo devas ĝin porti, ĉar li estas la plej malforta el ĉiuj ni. Kaj pri tio, sinjor’ Paŝtisto, kulpas li mem, ĉar li instruis al ni la teoriojn de certa “Darwin”, laŭ kiu la Vivo estas batalo, kiu buĉas malfortulojn kaj laŭdas fortulojn kaj bravulojn… (*)
– Silentu, Emilja! – kriis Peĉjo. – Ŝajnas, ke la pulvoro ebriigis vin. Tio ne estas Darwin, sed versoj de la poeto “Gonçalves Dias”. Fermu la buŝon.
Emilja silentis, ne pro obeo al la krioj de Peĉjo, sed ĉar ŝi kuris post ŝafideto, kiu devojiĝis el la grego.
– Kies estas tiuj bestoj? – demandis la knabo.
– De mia patro, kiu estas olivkultivisto en la proksima vilaĝo.
– Ĉu li enmetas olivojn en ladskatoloj?
La paŝtisto ne komprenis la vorton “ladskatolo”.
– Mia patro kultivas olivarbojn, – li diris.
– Kiel interese! – ekkriis Peĉjo. – La nomo de mia familio estas Oliveira (**), kiel la arbo kiu produktas la olivon kaj kiu ĉi tie tiel abunde aperas. Sed tie en nia lando olivoj nur ekzistas en ladskatoloj.
– Ĉu ladskatoloj? – ripetis la paŝtisto.
Estis malfacile por la knabo klarigi la signifon de stano, ĉar en tiu tempo la potoj estis faritaj el argilo. Potoj el metalo ne ekzistis. La diferenco de la mensaj kapabloj inter li kaj la paŝtisto estis tiel granda, ke la plej simpla vorto postulis pliajn klarigojn – kaj senutilajn, ĉar la junulo nenion komprenis.
Emilja revenis. Ŝi perforte trenadis la ŝafideton je la orelo.
– Perversulino! Liberigu ĝin. Ĉu vi ne rimarkas, ke la ŝafina panjo blekas?
– Ĝi bleku, – diris Emilja. Kaj sidiĝis kun la ŝafideto sur la genuoj.
Peĉjo turnis sin al la paŝtisto – Ĉu vi ne vidis ĉi tie maljunan nigrulinon, kun ruĝa mantilo sur la kapo? La kialo de nia vojaĝo estas ĝuste serĉi ŝin – kaj li rakontis la tutan historion de la festo en la palaco de princo Kodadad, la atako de la monstroj de la Fabelo kaj, fine, la malapero de la onklino.
– Ŝi malaperis, la kompatindulino, en la granda tumulto, kiu ekestis. Sed ni esperas, ke ŝi vivas, kaptita de unu el tiuj monstroj. Ŝi estas nigra kaj grekaj monstroj kutimas manĝi nur blankulojn, do…
– Kiel ŝi estas? – demandis la paŝtisto.
– Diklipa – respondis Emilja – kun reŭmatismo en la maldekstra kruro, intesta malsano, analfabeta, mil receptoj por dolĉaĵoj en la kapo, plataj plandoj, ruĝaj gengivoj, mortigantino de kokidoj, anasoj kaj meleagroj, preparas bongustajn kukojn, pufmaizojn…
– Silentu, Emilja! – kriis Pedro. – Mi rimarkas, ke la pulvoro frenezigis vin.
La admono estis senutila. Emilja estis vere frenezeta kaj daŭrigis:
– Nigrulino kiu fumas per nigra kaj bonodora pipo. Ĉu vi ne scias tion, kio estas pipo? Ho, mia Dio! Ĉi grekoj scias nenion pri io ajn. Sed pipo, tion vi scias, kio ĝi estas, ĉu ne? Nu, tio sufiĉas. Ĉu vi ne vidis maljunulinon karbokoloran, kun ruĝa mantilo sur la kapo kaj ege ege diklipan? Se vi vidis, estas ŝi.
La paŝtisto ne vidis iun tian.
– Nu, ni serĉadas ŝin – daŭrigis Emilja – ĉar ŝi estas la Palasa-Atena en la kuirejo de la Bieneto de la Flava Pego. Ŝi neniam eraras la kvanton da spico. Tiu, kiu manĝas la bongustaĵojn de onklino Nastasja, lekas la lipojn kaj petas iom plie. Don Kiĥoto eĉ gajnis plurajn kilogramojn. Peĉjo ĵuris pri tio, ke li trovos ŝin kaj kondukos ŝin reen al la Flava Pego, eĉ se ŝi estos trenata per la haroj.
– Ne atentu, paŝtisto, – diris la knabo. – Emilja estas kiel certaj vekhorloĝoj, kiuj foje malĝustiĝas.
La paŝtisto ne komprenis, ĉar li ne sciis tion, kio estas vekhorloĝo.
Ili longe daŭrigis la konversacion, ĝis kiam la suno komencis kaŝi sin malantaŭ la bluaj montoj. Venis malsato.
– Ĉu ĉi tie ni povas trovi ion por manĝi?
La respondo de la paŝtisto estis malfermi sakon kaj elpreni pecon da pano kaj pecon da fromaĝo. Li tranĉis plurajn tranĉaĵojn kaj disdonis ilin. Hmm! Kiel bongustaj! La fromaĝo estis forta, tro spicata – fromaĝo de ŝafina lakto; sed pro la malsato Peĉjo opiniis ke ĝi estas tre bongusta.
– Kio pri dormado, paŝtisto? Kie oni dormas ĉi tie?
– Mi havas mian kabanon apud la ŝafinstalo, – li diris kaj montris kabaneton.
– Ĉu ni povas tien iri? Ni dormemas.
La tri “penetrantoj” helpis lin peli la gregon al la stalo kaj poste kuris al la rustika kabano, kie ili ne vidis meblojn – nur felojn el ŝafoj en angulo. La paŝtisto prenis tri felojn kaj donis al ili.
– Estas la litoj. Dormu kaj havu dolĉajn sonĝojn.
Ili ĉiuj kuŝiĝis sur la mola lano – kaj minutojn poste ili ronkadis.
Peĉjo neniam forgesis la dormadon en la kabano de tiu paŝtisto el Tesalio, en la 15-a jarcento antaŭ Kristo. Ĝi estis – li ĉiam diris – “la plej bela el miaj sonĝoj”.
(*) Emilja citas versojn de brazila poeto, Gonçalves Dias (Gonsaŭves Dias) – 1823-1864 . “A vida é combate, Que os fracos abate, Que os fortes, os bravos Só pode exaltar!” Vivo estas batalo, kiu buĉas malfortulojn kaj laŭdas fortulojn kaj bravulojn.
(**) Oliveira (Olivejra) en la portugala estas familinomo kaj signifas olivarbo.
