LA MINOTAŬRO
Ĉapitroj 11 kaj 12
11 – La sonĝo de Peĉjo
Peĉjo sonĝis. Li sonĝis, ke li sidas sur roko, kun la okuloj al la ŝafoj en la grego. Subite, la ŝafoj malaperis kaj aperis vojo, kiu perdiĝos en la bluaj montoj.
Sur la vojo venis figuro. Viro… stumblanta maljunulo…
La maljunulo alvenis kaj sidiĝis sur la roko.
– Ĉu vi estas el ĉi regiono? – demandis Peĉjo.
– Mi estas el ĉiuj lokoj kaj ĉiuj tempoj. Mi estas la Historio.
Peĉjo rigardis lin, surprizite. La maljunulo ne plu estis la maljunulo, sed diaĵo simila al certa virina figuro, kiun li vidis en la Partenono, kun vizaĝo de muzo.
– En kiu loko ni estas, sinjorino muzo?
– Landnomoj varias laŭlonge de la tempo. Hodiaŭ estas Tesalio.
Peĉjo ĉirkaŭrigardis por memori pri Tesalio. Kavaliro en la malproksimo kaptis lian okulon, memorigante lin pri la ĉevaloj en la Partenona friso.
– Ĉu la ĉevaloj ĉi tie havas maldikan muzelon kiel tiuj de Fidiaso?
– La ĉevalo estas la plej antikva el la kunuloj de homo, – murmuris la muzo. – Ili jam ekzistis en Tesalio, kiam aperis la Pelasgoj.
Tio ne estis respondo al la demando de la knabo. La muzo parolis al si, kvazaŭ rememorante.
– Kvar mil jaroj! – la muzo murmuris. – Antaŭ kvar mil jaroj aperis ĉi tie la hordo de nomadoj el Azio…
Peĉjo memoris tion, ke nomado signifas “estaĵojn, kiuj ĉiam translokiĝas” – ciganoj…
– Ili estis la pelasgoj, – daŭrigis la muzo. – Sed nomadoj estas nomadoj ĝis kiam ili serĉas taŭgan lokon; kiam ili trovas ĝin, tie ili restas. La pelasgoj ŝatis ĉi regionojn kaj ekloĝis ĉi tie kaj dum ilia restado ili starigis neforviŝeblajn monumentojn – la “ciklopajn murojn”, faritaj el tiaj ŝtonoj, ke nur gigantaj homoj povus movi ilin. Sed la tero estas indiferenta tablo, sur kiu ruliĝas la homaj ondoj. La pelasga ondo venis, disvastiĝis kaj fine fariĝis ŝaŭmoj. Pli forta ondo kovris ĝin – tiu de la helenoj.
Stranga brilo flagris en la okuloj de Peĉjo.
– Helenoj! Helenio! Kiel bele…
– Ili venis el Kaŭkazo, – daŭrigis la muzo, – kaj kiam ŝi parolis tiun nomom, ŝia vizaĝo montris tragedian mienon. – Kaŭkazo… La sinistra monto kie Zeŭso ĉenis la titanan amikon de la homoj.
– Prometeo! – ekkriis Peĉjo.
– Jes… La helenoj portis en la sango la eĥon de la doloro de la titano ĉenata kaj konstante bekata de la dia aglo. Prometeo ŝtelis fajron el la ĉielo por doni ĝin al la homoj. Ĉi tiu fajro en la manoj de homoj signifus liberigon, regadon super la fortoj de la naturo – Civilizo. La Titano tion sciis kaj proklamis meze de hurloj de doloro, kiel diras la granda Esĥilo: “Vi falos, Zeŭso, de via trono en la ĉielo. La tridento de Pozidono estos rompata. La homoj transformos la fajron en armilon de pli granda potenco ol la ĉiela fulmo. Vi ĉiuj, ho dioj de Olimpo, mortos!”
Peĉjo rememoris tion, kion diris Sinjorino Benta pri fajro, tiu patro de industrioj kaj artoj. Kun industrioj kaj artoj naskiĝis la liberigo de la homo kaj malaperis la teruro inspirata de la ferocaj antikvaj dioj.
La muzo daŭrigis:
– La antikvaj dioj estis kruelaj kaj venĝemaj. Ili postulis de la homoj la plej grandan adoradon. La ĉielo estis plenplena de la fumado de la oferoj. La dia kolero nur kvietiĝis antaŭ la sango de la viktimoj kaj la odoro de brulanta karno. La granda zorgo de la malĝoja homaro estis nur unu: kvietigi la dian koleron. Estis la ribelo de Prometeo kiu liberigis ĝin de la furiozo de Olimpo…
– La Helenoj…
– Jes – la helenoj malsuprenvenis el la montaro kaj disverŝis sin super la pelasgojn – kiel ondo, kiu kovras ondon. Kaj kiel nova ondo, kiu ĝi estis, ĝi absorbis, asimilis, sklavigis la malnovan ondon, kaj fine eksplodis kiel la plej abunda homa florado.
La homoj de Kaŭkazo, instruitaj de Prometeo, venis liberaj je la “teogonia teruro” de Azio kaj Afriko, ekzakte kiel la animo de Titano estis libera de tiu teruro. Unu vorto klarigas la helenojn: libereco. Libereco pri pensado, kreado – resume, libereco pri vivo. “Ni estas homoj, kaj laŭ nia bildo kaj simileco ni kreos la diojn de Olimpo.”
– Kiel bele! – ekkriis Peĉjo.
– Kaj tio okazis. La malnovaj pelasgaj dioj estis krudaj kiel la ŝtonoj, per kiuj ili konstruis siajn monumentojn. La helenoj prenis la pelasgaj dioj kaj transformis ilin en la nunajn diojn.
– Tion mi ne sciis: ke la helenaj dioj estis la samaj pelasgaj dioj.
– Jes. Zeŭso, Pozidono, Hera, Ateno, Demetra kaj Hefesto estis la krudaj blokoj de “dia ŝtono”, kiujn la helenoj transformis en diojn faritajn laŭ la bildo kaj simileco de si mem. Sammaniere, Fidiaso prenis el la ŝtonminejoj de Penteliko la statuojn, kiuj tiel allogis vin, mia knabo. La rustikaj pelasgaj diaĵoj fine estis transformitaj en puran poezion.
– Kiel bele! – denove ekkriis Peĉjo.
– Sed la helenoj havis la malfeliĉon disiĝi en kvar branĉojn, aŭ tribojn, kun multaj komunaj punktoj kaj ankaŭ multaj diferencoj pri lingvo, kutimoj kaj politiko. Tio mortigis ilin. En miaj muzaj sonĝoj, mi foje perdiĝas imagante la sorton, kiun la mondo havus, se la helena fasko ne disiĝu. Bedaŭrinde ĝi dividiĝis en kvar branĉojn – la Aĥajoj, la Eolianoj, la Doroj kaj la Ionoj. Divido naskas ĵaluzon. Ĵaluzo naskas militon – kaj en la Peloponeza Milito la kvar helenaj branĉoj reciproke detruis unu la alian. Kaj venis la barbaroj – kaj facile dronigis la unuan, la grandan, la plej grandan eksplodon de beleco kaj pensado, kiu iam lumigis la mondon…
Peĉjo suspiris.
– Jen, mia knabo – konkludis la muzo – jen la originoj de tiu legenda Grekio, kiu alvokis vin ĉi tien.
Antaŭ ol dormi, Peĉjo mense formulis tiun demandon: “Kiu povas esti la origino de ĉi Grekio?” La muzo, en la sonĝo, venis por doni al li la respondon.
– Tamen, ĉiu popolo ricevas influojn de alia popolo – daŭrigis la muzo. Tio okazis al la helenoj. El Egiptio venis Cekropso, kiu plantis la civilizacion de Atiko kaj fondis Atenon. El Fenicio venis Kadmo, kiu fondis Tebon kaj enkondukis la alfabeton. El Frigio venis Pelopso, kiu donis la nomon al Peloponezo. Ili estas ondoj de strangaj civilizacioj enmiksantaj kun la helena ondo – sed anstataŭ transformi, ili estis asimilitaj kaj uzataj kiel bona konstrumaterialo. Kaj tiele komenciĝis la periodo, kiun posteularo nomos kiel la Heroa Epoko de Grekio. En tio epoko ni estas, mia knabo…
Kvankam la lingvo de la muzo estis unu el la plej altaj, kaj netaŭga por neplenaĝuloj je la aĝo de Peĉjo, li komprenis ĉion perfekte. Lia spirito estis tiel viva kiel tiu de heleno de la ora epoko. Kaj Peĉjo ĝojis, ĉar li estis ĝuste en la epoko, kie li volis esti – en la koro de la Grekio de la Herooj, aŭ pli ĝuste, en la Heroa Helenio, ĉar la vorto Grekio ankoraŭ ne ekzistis.
– Muzo, kio estas la plej grava momento por travivi en ĉi Heroa Grekio?
– Multaj estas la gravaj eventoj, fiksataj de la legendoj. Mi citas la Laborojn de Heraklo. Mi citas institucion de la Olimpiaj Ludoj, tiun novaĵon, al kiu la mondo ŝuldas la kulton al la beleco. Kaj la ekspedicion de la Argonaŭtoj, kiam la homoj komencis la esploradon de la oceanoj, kiu kulminis per la eltrovo de Kolumbo. Kaj la regadon de la reĝo Minoo de Kreto. Kaj la heroaĵojn de Tezeo, kiu kunigis ĉiujn vilaĝojn de Atiko en unu urbon…
– Kaj mortigis la Minotaŭron!
– Jes… Kaj ankaŭ mi citas la Militon de la Sep Ĉefoj kontraŭ Tebo. Kaj la regadon de Atreo ĉe Argos. Kaj la Trojan Militon, rakontata en la Iliado de la granda Homero. Kaj la fondadon de la grekaj kolonioj de Malgranda Azio. Kaj la anstataŭon de la reĝoj de Atiko por prepari la demokration. Je ĉi punkto la Legendo ĉesas kaj la Historio komenciĝas…
– Mi konas Atenon – diris Peĉjo – mi tie estis kun mia avino en la domo de sinjoro Periklo.
– Tiu geniulo markas la zeniton de la greka civilizacio – observis la muzo – Kun lia morto, okaze de la pesto de Ateno, komenciĝos la agonio de la granda Grekio.
– Kia domaĝo!…
– Sed la belaj kreaĵoj de la helena spirito neniam mortos. En la sango de homoj ĉiam brilos la lumo de ideoj, kiujn la Splenda Raso generis.
Peĉjo memoris la vortojn de Sinjorino Benta pri la penetrado de la greka pensmaniero eĉ en landoj konataj nur multajn jarcentojn post la malapero de Grekio. La parolado de la prokuroro ĉe la edziniĝo de la filino de la juĝisto. La nomo kaj la scienca klasifiko de Dolĉaĵ’, la rinocero…
La muzo ne plu parolis. Ŝi fariĝis fumo – kaj la maljunulo reaperis sidanta sur la ŝtono. Neniu miras pri tio, kio okazas en sonĝoj. La knabo ne estis surprizita pro la ŝanĝo. Tre nature li komencis interparoli kun la maljunulo.
– Nun mi jam scias tion, kie mi estas. Diru al mi, kio okazas ĉi tie, la novaĵoj de la tago.
– En la vilaĝo, kie mi loĝas, la homoj parolas pri tre danĝera ekspedicio de Heraklo kontraŭ hidro – respondis la heleno.
– Mi scias ion! – Peĉjo kriis ekscitite. – Heraklo estas la plej forta viro en la mondo. Kie estas Hidro?
– En la marĉoj de Argolando, kie la danaidinoj ĵetis la kapojn de siaj edzoj. Tie naskiĝis la abomena monstro, kiu detruas la ĉirkaŭajn gregojn. Nur Heraklo povas venki ĝin.
– Kiom da kapoj havas la monstro? Sep aŭ naŭ?
– Mi ne scias precize. Kelkaj eĉ diras ke estas kvindek. kiam la kapoj, estas detranĉitaj, renaskiĝas – kaj oni diras, ke unu el ili estas senmorta.
Peĉjo vekiĝis. Li estis ĝojega. Li havos la okazon ĉeesti la teruran batalon de la plej potenca viro en la mondo, la granda Heraklo! Kaj tia estis lia entuziasmo, ke li ankaŭ vekis la kunulojn.
– Emilja, Vicgrafo, leviĝu! Ni devas iri al Lerno tuj, ĝustatempe por spekti per niaj propraj okuloj la grandan lukton de Heraklo kontraŭ la Hidro.
Emilja sidiĝis sur la felo kaj frotis la okulojn.
– Mi ne volas! – ŝi kriis. – Unue, Olimpo! Mi devas scii, kio estas nektaro kaj ambrozio!
– Vi estas manĝema kaj postulema! – ekkriis Peĉjo. – Ĉu vi pensas, ke vi estas en nia bieneto? Ĉi tie estas Grekio kaj mi estras. Kaj mi volas, ĉu vi aŭdas? Mi volas kuri al Argolando tuj.
Emilja fariĝis furiozeta.
– Haltu tuj tiun “mi volas”. Se ni estas en Grekio tio, kio gravas, estas demokratia voĉdonado. Ni devas voĉdoni pri la decido. Ŝi rigardis la Vicgrafon, kiu oscedis; ŝi rigardis lin per hipnotigantaj okuloj, kiuj similis al la rigardo de Meduzo, kaj diris. “Kiu estas via voĉdono, Vicgrafo? Lerno aŭ OLIMPO?”
La Vicgrafo eĉ ne sciis, pri kio temas, sed li legis la vorton Olimpo en la okuloj de Emilja tiel grandaj, ke li ripetis, kapturna, kapturna – Olimpo.
Emilja ridetis, venkanta.
– Ĉu vi lernis? La asembleo decidis, ke ni unue iru al Olimpo.
– Mankas unu voĉo! – kriis Peĉjo, memorante la maljunulon. – Sed… kie estis la maljunulo?!…
– Kiu maljunulo?
– Tiu, kiu parolis kun mi kaj rakontis pri la sekva heroaĵo de Heraklo. Kie li estas?
Li serĉis kaj serĉis. Nenion. La maljunulo malaperis.
– Ho! – Peĉjo ĝemis konsternite. – Estis sonĝo…
12 – La marŝo al Olimpo
Tagiĝis. La tri “penetrantoj” leviĝis el la feloj kaj ĉirkaŭrigardis.
Kie estis la paŝtisto? Li jam estis ekstere.
– Bonan matenon, paŝtisto! Vi ŝatas ellitiĝi tre frue, ĉu?
La paŝtisto ridetis, kaj diris, ke ĉiumatene li ellitiĝas tre frue por rigardi la sunleviĝon.
En tiu tempo la suno ne estis simple la suno, sed la dio Helio.
– La diino Aŭroro de rozkoloraj fingroj forlasas la liton de Helio ĉiumatene por alporti al la mondo la lumon, kiun la Nokto kolektis la antaŭan tagon. Jen, ŝi alvenas en majesta ĉaro! – diris la paŝtisto, kaj per la fingro indikis la ĉielon.
Emilja opiniis, ke tio estas belega, sed la Vicgrafo intencis diri: “Sensencaĵo”. Li estis sciencisto, kaj sciencistoj pensas pri la suno tre malsame ol poetoj. Ili opinias, ke la suno estas stelo kiel ĉiuj aliaj, kaj ke la lumo estas vibrado de speco de etero, sed ili ne bone scias kio tio estas.
Tamen Emilja malpermesis la astronomian prelegon de la Vicgrafo.
– Silentu! – ŝi diris. – Tion, kion mi vidas en la ĉielo estas ja la diino Aŭroro, kun siaj rozkoloraj fingretoj, ene de la fajra ĉaro. Tiele estas multe pli bele.
La paŝtisto kaj la tri “peguletoj” rigardadis la sunleviĝon kvazaŭ ili estus en teatro spektante la filmon pri Neĝulino – kaj Peĉjo deklaris, ke li neniam spektis pli belan scenon.
– Ŝajnas nekredeble, ke nur nun mi eltrovas, kiel bela estas la sunleviĝo, ĉiutaga okazaĵo sed kiu estas pli bela ol ĉiuj filmoj de la mondo. Kia mirindaĵo!…
Emilja ankaŭ estis en ekstazo.
– Rigardu tie tiujn nubojn el gazoj… Ili etendiĝas kiel muslina ŝalo, kiu ŝanĝas formon kaj koloron, pasante de la malhelaj nuancoj al la helaj ruĝecoj de fajro. Nur tiu, kiu havas animon de maizospiko ne admiras tiun spektaklon…
Tio estis aludo al la kompatinda Vicgrafo, kiu grumblis kun desaponto.
Je la fino de la festo de la naskiĝo de la suno, la knaboj akceptis la manĝon, kiun la paŝtisto proponis al ili. Lakto – nur lakto, melkita de ili mem de ŝafinoj kun idoj.
– Kiel bongusta! – ekkriis Peĉjo, lekante la lipojn. – Kia dieca lakto! Tie en niaj urboj, la matenmanĝo estas ĉiam tiu nigra kafo sur la tablo, sen la freŝeco de la libera aero por envolvi nin per dolĉa oksigeno – kaj li plenpulme enspiris la matenan aeron kvazaŭ li neniam antaŭe farintus tion.
– Atendas nin la monto Olimpo…
La paŝtisto ridis pri la “naiveco”.
– Ĉu vi ankoraŭ intencas supreniri al Olimpo? – li demandis.
– Certe! – respondis Emilja. – Por tio ni venis ĉi tien.
– Kiel absurde! – Neniu mortulo ankoraŭ sukcesis atingi la Olimpon. Zeŭso mortigas per siaj fulmoj ĉiun, kiu kuraĝas pensi pri tio.
Emilja kompatis la heleneton.
– Vi certe ne konas nin, paŝtisto! Ni ne estas ordinaraj estaĵoj. Ni venas el la Bieneto de la Flava Pego, ĉu vi komprenas?
Tute ne, li ne komprenis.
– Ni jam promenis laŭ la Lakta Vojo, – Emilja daŭrigis. – Eĉ en la ringoj de la planedo Saturno ni glitis.
La paŝtisto gapegis. La lingvo de la stranga estaĵo estis tute nova por li. Emilja ridis.
– Via vizaĝo egalas al tiu de la “marmoristo” Fidiaso, kiam mi rakontis al li tiun historion pri la cigaredo…
Post ankoraŭ kelkaj minutoj da konversacio, la tri “peguletoj” adiaŭis la junan paŝtiston kaj direktiĝis al la bluaj montoj. La Vicgrafo, kun la kofreto de Emilja surdorse, grumbladis. Kial ŝi volas la kofreton tie, en la Olimpo?
– Adiaŭ, adiaŭ, paŝtisto amiko, – kriis Peĉjo, de malproksime. – Kiam ni revenos, ni dormos ankoraŭ unu nokton ĉe vi.
Ili promenis kaj promenis. Ĉe la fino de la ebenaĵo ili komencis grimpi la deklivojn de la blua monto, kiu de proksime ne plu estis blua, sed verda kiel ĉiuj montoj.
– Mi rimarkas ke la bluo de la montoj estas granda mensogo – observis Emilja. – Kiam ni alproksimiĝas, ĝi malaperas.
La Vicgrafo saĝe opiniis:
– La bluo de la montoj kaj de la ĉielo nenio estas se ne la koloro de granda kvanto da aero.
Emilja diris al Peĉjo:
– Ĉu vi rimarkis tion. kiel enuiga estas la scienco ĉi tie en Grekio? Ĉio ĉi tie estas poezio – kaj la scienco estas prozo.
Ili daŭre marŝis, ĉiam grimpante la deklivojn.
Ili preterpasis aron da sovaĝaj olivarboj, ŝarĝataj de olivoj. Peĉjo mordis unu kaj kraĉis ĝin.
– Terura! Ili bezonas kelkajn prilaborojn. – Emilja nur murmuris al si: “Interese, tio pri olivoj sur arboj! Mi ĉiam imagis, ke ili naskiĝas en ladskatoloj.”
Ĉe la supro de la monto ili haltis. La naturo komencis ŝanĝiĝi.
– Mi opinias, ke ni estas proksime de la palaco, – rimarkis Emilja. – Notu la strangajn verdaĵojn. Ili aspektas “olimpiecaj”. La loĝejo de la dioj devas esti malantaŭ tiu mirinda bosko, kiu ekaperas tie.
Ŝi pravis. Ĝuste malantaŭ la mirinda bosko staris la domego de la dioj kaj estis ili – ili, la tri “peguletoj” de la Bieneto de la Flava Pego – la unuaj homaj estaĵoj kiuj sukcesis alveni tien!…
Peĉjo fariĝis serioza.
– Ni devas pripensi. La paŝtisto multe insistis pri la fulmoj, per kiuj Zeŭso detruas la invadantojn de Olimpo. Ni devas zorge pensi, kontraŭe…
Ili ekdiskutis kiel invadi Olimpon sen esti vidataj aŭ fulmotrafataj. Ĉiu havis sian ideon. La plej bona, kiel ĉiam okazis, estis tiu de Emilja.
– Ni povas alivesti nin kiel arbustoj. Ni ligos foliaron ĉirkaŭ la korpo, kiel tiu “Besto-Folio” de la rakonto de onklino Nastasja, kaj ni avancos malrapide. Mi ĵuras, ke la dioj nenion rimarkos.
Peĉjo aprobis la ideon kaj detranĉis kelkajn foliajn branĉojn, ligis ilin per lianetoj al la talio de la Vicgrafo kaj Emilja – kaj poste al si. La kofreto sur la dorso de la Vicgrafo malhelpis la operacion. Peĉjo fariĝis furiozeta.
– Ĉi kutimo via ĉiam porti kofreton malhelpas nin, Emilja. Vi kaj mi estas bone alivestitaj. Ni fariĝis perfektaj arbustoj. Sed la kompatinda Vicgrafo ŝajnas stranga arbusto, kun la elstaranta kofreto, kiel ĝibulo.
– Ne gravas, – diris Emilja. – Li fariĝas la “Rigoletto” de la Olimpa Arbaro.
Rigoletto estas la ĝibulo de unu el la plej famaj operoj de Verdi, tiu, kiu havas la arion “La donna è mobile” (Ulino estas ŝanĝiĝema)…
La tri arbustoj ekmoviĝis tre malrapide.
Eĉ se la eternuloj havus pli bonajn binoklon ol tiu de Sinjorino Benta, estis neeble por ili ion percepti. Kaj ĝuste tiamaniere la “peguletoj” alvenis proksime de la palaco de la dioj, farita el nuboj, en punkton, de kiu ili povis spioni laŭvole.
Kaj ili ekrigardis! Kaj ili vidis tion, kion neniu homo vidis antaŭe! Ili vidis la imponan Zeŭson sur lia ora trono, parolante kun la aliaj diaĵoj de Olimpo.
– Kia splenda viro! – flustris Emilja ene de la folioj. – Li vere aspektas kiel “Théophile Gautier”, kies portreton Sinjorino Benta montris al ni.
– Tion, kion mi tre admiras estas la hararo kaj la barbo, – flustris Peĉjo. – Bukleca. Nun mi komprenas tion, kion diris avino pri la “olimpia beleco”. Jen ĝi – la sereneco de tiu, kiu vidas nenion super si.
– Rimarku la aglon dekstre de li, – diris Emilja tre malaŭte. – Estas tiu, kiu manĝis la hepaton de Prometeo. Kaj maldekstre estas fasko da fulmoj en formo de zigzagoj.
La olimpiaj dioj diskutadis surterajn problemojn – ĝuste la kazo de Heraklo, unu el la plej kompleksaj.
Heraklo, filo de Zeŭso kaj virino nomata Alkmeno, estis ĉiam tre protektata de la patro, kaj persekutata de la diino Hera, edzino de Zeŭso.
Hera, tre ĵaluza kaj venĝema, ne pardonis la filon de Alkmeno. Tuj kiam ŝi eksciis pri lia naskiĝo, ŝi sendis al li du terurajn serpentojn. La monstroj penetris en la palacon de Alkmeno kaj insinuis sin en la ĉambron, kie estis la lulilo de Heraklo.
Frateto de Heraklo, nomata Ifiklo, vidis ilin kaj ekkriis. Alkmeno venis al la savo, timigita, kaj kun la plej granda el surprizoj trovis la malgrandan Heraklon tenanta la du serpentojn je la kolo, unu en ĉiu mano – sufokante ilin!…
Ŝi tiom miris pri la stranga okazaĵo, ke ŝi kuris al la domo de la fama aŭguristo Tirezio. Ŝi volis scii la estontecon de la infano. Tirezio pensis, pensis kaj diris: “La knabo estos nevenkebla heroo, kiu detruos la plej abomenajn monstrojn kaj faligos la plej fortajn militistojn” – kaj multajn aliajn aferojn li diris, kiuj kun la tempo estis konfirmitaj.
Heraklo kreskis je aĝo kaj vigleco, ĝis unu belan tagon li komencis sian mirindan karieron kiel heroo – sed li neniam ĉesis esti malhelpata de la venĝo de Hera.
La diino ruze malfaciligis la vivon de la heroo. Unu el ŝiaj ruzaĵoj estis meti lin sub la ordono de Eŭristeo, reĝo kiu blinde obeis ŝin, kaj Hera sugestis ke Eŭristeo trudu al Heraklo kelkajn laborojn preter ĉiuj homaj kapabloj. Pro tio, la plano de la “Dek du Laboroj de Heraklo”, tio estas, dek du vere neeblaj heroaĵoj. La viro, kiu klopodus por plenumi ilin, neeviteble mortus.
La unua laboro de Heraklo estis la batalo kontraŭ la terura Nemea Leono, fabela monstro kiu, laŭ onia supozo, falis de la luno. Ĝi estis nevundebla leono. La heroo tuj rimarkis tion, kiam li perceptis, ke liaj sagoj eĉ ne gratas ĝian felon. Sed li ne senkuraĝiĝis. Li forlasas la arkon kaj atakas la leonon per sia potenca klabo, kaj tiom da batoj trafis lin en la kranio, ke la monstro retiriĝas, fuĝas, kaŝas sin en kaverno. Heraklo eniras en la kaverno, fermas ĝin per granda roko, kaj senarmile atakas la leonon. Kaj fine sufokis ĝin per siaj brakoj! La leona felo estus, dumvive, la protekto de la heroo.
La rezulto de ĉi unua laboro estis granda surprizo en Helenio. Longe en ĉiuj urboj oni nur parolis pri tio. Tial la enorma intereso de la helenoj en la dua laboro de Heraklo, jam anoncita – la batalo kontraŭ la Hidro.
La dioj de Olimpo ĵus diskutadis tion en la momento, kiam la “tri arbustoj” komencis spioni.
Hera aspektis esperema. Ŝi bone sciis, ke la mordoj de la Hidro estas ekstreme venenaj, tiele ke la plej eta vundo mortigos Heraklon. Nun, pro la multaj kapoj de la Hidro, almenaŭ unu gratvundeto sufiĉus. La venĝema diino ridetis kun intima kontento.
Zeŭso tamen zorgis pri la filo de Alkmeno. Divenante la penson de Hera, li alvokis la dion Hermeso, kiu estis la mesaĝisto de Olimpo.
– Hermeso – li diris mallaŭte – kuru al Delfo kaj diru al la Pitia, ke en planto de Oriento troviĝas la kuracilo kontraŭ la mordoj de la Hidro. Se Heraklo estos vundata, li neeviteble konsultos la Pitia, kiu estas la divenistino de la Orakolo de Delfo.
Hera ekpensis. Kiajn ordonojn la edzo donis al la mesaĝisto el Olimpo?
La “tri arbustoj” sekvis la scenon kun la plej granda atento. Aperis alia diino, kiun Peĉjo tuj rekonis.
– Palasa-Atena! – li flustris. – Tiu, kiu venis el la kapo de Zeŭso, armata per ŝildo kaj lanco.
La splenda diino interŝanĝis mallongajn vortojn kun sia patro. Hera mordis la lipon. Ŝi komprenis ke Atena ankaŭ favoris la heroon. Olimpo estis dividita en du partiojn, unu kiu estis ĉe la flanko de Zeŭso, la alia ĉe Hera.
En tiuj olimpiaj intrigoj Zeŭso ĉiam fine triumfadis, sed li devis esti tre ruza.
Se li estis la plej potenca, ankaŭ la aliaj havis grandan potencon.
Hera kaŝeme retiriĝis. Ŝi foriris por konspiri en alia grupo.
– Perversulino! – murmuris Emilja. – Ŝi ne rezignas…
Aperis unu plia dio – bela, eksterordinare bela.
– Apolono, mi ĵuras! – ekkriis Peĉjo, ĉar li memoris statuon de Apolono, kiun li vidis en la domo de Periklo. – Li estas la plej saĝa el ĉiuj. Rimarku, Emilja, kiel plaĉas al Zeŭso tion, kion li aŭdas. Apolono divenas la estontecon.
– Kaj tiu diino, kiu ĵus eniris, kiu estas? – demandis Emilja. Diino de severaj manieroj eniris, kun pafarko en la mano kaj fasko da sagoj en la ŝultro. Sekvis ŝin leporhundo.
– Artemiso, la Ĉasistino, – diris Peĉjo. – Ŝi kompatas nek bestojn nek homojn.
Avinjo rakontis la tragikan historion de la gefiloj de Niobo, malfeliĉa princino de Lidio. Niobo estis ege fiera pri siaj dek du infanoj. Ŝi malprudente fanfaronadis pri la supereco super la diino Leto, kiu havis nur du infanojn, Apolono kaj Artemiso. Leto, kolera, ordonis al Apolono kaj Diana mortigi ŝiajn dek du infanojn. Apolono pafis la knabojn kaj Diana pafis la knabinojn. Tiel granda estis la ĉagreno de Niobo, ke Zeŭso kompate transformis ŝin en ŝtonon.
Emilja fariĝis kolera.
– Tiu, kiu vidas ilin tiel belaj, ne imagas la perversecon de iliaj koroj! Ili daŭre mortigas la kompatindajn mortulojn kvazaŭ oni mortigas pulojn. Mi kredas, ke mi jam vidis bildon kiu reprezentas la scenon.
– Jes, vi vidis. Avinjo montris al ni bildon, en kiu Niobo estas en freneza malespero. Atendu… Rigardu tiun, kiu venas. Pozidono. Tre stranga li estas…
Pozidono majeste eniris, frapante la grundo per la pinto de la tridento. Li ne estis tiel bela kiel la aliaj; li aspektis kiel mara monstro en homa formo. Peĉjo diris:
– Li estis unu el tiuj, kiuj plej helpis Zeŭson en la batalo kontraŭ la titanoj, kaj oni diras, ke li ankaŭ havis la ideon pri la Troja ĉevalo kaj konstruis la murojn de tiu urbo. Per tiu tridento li pikas la ŝarkojn.
Pozidono ne parolis kun Zeŭso pri la problemo de Heraklo. Tera afero. La dio de la maro nur interesiĝis pri la aferoj de la maro.
Post kiam Pozidono foriris, eniris lamanta dio.
– Hefesto. – Peĉjo diris: – La historio de ĉi filo de Hera estas interesa. Li naskiĝis tiel malbela, la kompatindulo, ke la patrino, furioza, ĵetis lin el Olimpo al la Insulo Lemnos.
– Kaj li rompis la kruron…
– Ĝuste. Li rompis la kruron kaj fariĝis kripla porĉiame, kaj ne plu reiris al Olimpo.
Li ekloĝis en la tero kiel forĝisto kaj havis grandegan forĝejon sub la monto Etna. La vulkano, kiu tie ekzistas estas la kamentubo.
– Do, kion li faras ĉi tie, nun?
– Li fabrikas la fulmojn de Zeŭso. Mi vetas, ke li alportas novajn fulmojn.
La knabo pravis. Hefesto iris al la fasko da fulmojn de Zeŭso kaj anstataŭigis la difektitajn per novajn.
La Vicgrafo ridis ene de la folioj.
– Falsaj fulmoj de teatro! – li murmuris. – Tio, kion ni nomas fulmo, estas nenio alia ol elektraj fajreroj.
– Elektraj aŭ ne, tiu, kiu faras la fulmojn, estas tiu lamanta dio, – protestis Emilja. – Rigardu… rigardu tiun, kiu venas nun… la patrino de Eroso…
Ĵus eniris Afrodito, la belega edzino de Hefesto, sekvata de la eta Eroso – la sama Eroso, kiu jam parolis kun Emilja.
– Ŝia nomo estas Afrodito, – klarigis Peĉjo. – En Ateno mi vidis sennombrajn orajn statuetojn de ĉi diino, grandaj kaj malgrandaj. Ŝi estas la plej estimata en Olimpo kaj tiu kiu plej traktas kun la estaĵojn de la tero. Entrudiĝema. Ĉiuj problemoj de la homa koro venas de ŝi.
La majesta diino interŝanĝis du vortojn kun Hefesto; poste ŝi iris al Zeŭso por rakonti la lastajn petolaĵojn de la knabo kun flugiloj. Liajn harojn
Zeŭso karesis.
La “arbustoj” ĝuadis la scenon, sed subite aperis junulo de granda beleco, sed kiu ne aspektis kiel dio. Vere li ne estis.
Estis Ganimedo, la junulo, kiun Zeŭso forrabis de la tero por esti la kelnero de Olimpo. Li envenis kun ora pleto, sur kiu estis pluraj amforoj kaj tasoj.
– Jen! La kelnero de Olimpo proponos al Zeŭso tason da nektaro.
Aŭdinte la vorton nektaro, Emilja tre ekscitiĝis kaj formetis la kapon el la foliaro.
Peĉjo pinĉis ŝin.
– La nektaro! La nektaro! – ripetis la diablino. – Rigardu la plezuron de Zeŭso! Kiel bongusta devas esti la nektaro…
Post kiam Ganimedo servis la dian trinkaĵon, li prezentis la oran pladon kun ambrozio.
La dua frenezo de Emilja kaj la dua pinĉado de Peĉjo. Ŝi volis perforte kuri tien, vidi, kapti, flari – formanĝi la manĝaĵon de la dioj.
Post lia olimpia manĝado, la dio de dioj ordonis al Ganimedo priservi la aliajn.
Tuj Eroso etendis la maneton kaj “fiŝis” porcieton da ambrozio – kaj Emilja, ene de sia tuniko el folioj, lekis la lipojn. Ŝiaj okuloj sekvadis Ganimedon.
– Mi volas rimarki kien li iros, post kiam li priservos ĉiujn.
Ganimedo priservis ĉiujn kaj retiriĝis al certa loko de Olimpo. Tie, eta nubo kun la koloro de perlamoto funkciis kiel provizejo.
– Jen la provizejo de Olimpo, – flustris Emilja. – Tie Ganimedo lokas la nektaramforoj kaj ambroziaj pladoj. – Ŝi prezentis sian planon. Tuj kiam la nokto venos kaj la dioj profunde dormos, ili tri alproksimiĝos al la nuboprovizejo kaj la Vicgrafo ŝtelos iom da nektaro kaj ambrozio.
La Vicgrafo suspiris. Li, ĉiam li. Ili memoris lin nur en la danĝeraj momentoj, aj, aj…
La senpacienco de Emilja kreskis, kaj laŭ ŝia propono, ili moviĝis de tie por elekti pli strategian pozicion.
La nova punkto, ĉe kiu ili lokis sin, montriĝis bonega. Ĝi permesis al ili vidi la tutan internon de la provizejo kaj vidi la belegan oran ŝrankon, en kiu Ganimedo konservis la diajn substancojn.
– Estas la fridujo de Olimpo – diris Emilja – kaj la kelnero forgesis fermi la pordon. Tio estas bonega…
Ho, la nokto neniam venas! La eks-pupo tordiĝis pro senpacienco. Ŝi levis la okuletojn al la suno kaj diris: “Pli rapide, Helio. Enlitiĝu pli frue hodiaŭ.”
La suno, finfine, kuŝiĝis sur sia lito ĉe la horizonto. La Nokto disfaldis sur la mondo siajn pecojn el nigra krepo. La dioj ĉiu retiriĝis al sia propra nubo.
Vere olimpia silento ekregis.
– “Jam temp’ está” – murmuris Emilja – kaj donis la lastajn instrukciojn al la Vicgrafo, kiu aŭskultis kun sia kutima suspirado.
– Nun malsupreniru la kofreton – kaj post kiam la Vicgrafo mallevis la kofreton, Emilja malfermis ĝin kaj elprenis flakonon kaj telereton.
– Por kio, tio? – demandis Peĉjo.
– Kia demando! Por kunporti la nektaron kaj la ambrozion.
– Ho vi, belulino…
– Certe. Mi ĉion antaŭvidas. Se mi ne havus ideon alporti ĉi tiujn ujojn, kion ni farus nun? Kiam mi pripensas ion, mi ĝuste pensas, mi pensas ĝis la fino, sen forgesi eĉ unu detalon. Jen, Vicgrafo, flakonon kaj telereton; plenigu la flakonon per nektaro kaj metu grandan porcion da ambrozio sur la telereton – grandan porcion, bone atentu! Faru tion kaj revenu, ĉar se la kelnero kaptos vin, li faros la samon kiel Hera faris al Hefesteto – ĵetos vin sur la insulo Lemnos.
La Vicgrafo prenis la flakonon kaj la telereton kaj iris, piedpinte, al la nuba provizejo. Antaŭ la “fridujo” li plenumis la taskon, kiun li ricevis – nektaro en la flakono kaj granda porcio da ambrozio en la telereto. Kaj, ĉirkaŭrigardante, li revenis, tre timeme.
Tuj kiam li revenis al la kunuloj, Emilja rapide forprenis la du granvaloraĵojn el liaj manoj. Ŝi flaris la flakonon kaj gustumis la enhavon per la fingropinto.
– Ho, tion mi pensis! Mielo de la dioj. Sed miloble pli bongusta ol la mielo de la abeloj. Ĝi ne estas forta, ĝi ne estas tro dolĉa. Gustumu, Peĉjo. Rimarku kian frandaĵo…
Peĉjo gustumis la nektaron kaj klakis sian langon.
– Mirinda, Emilja! Indas esti dio nur por gustumi ĉi bongustaĵo – kaj li denove gustumis ĝin, kaj li prenus la tutan flakonon, se Emilja perforte ne forkaptus ĝin el liaj manoj. “Ĉi tio estas por Nazulino. Nun ni gustumu la ambrozion.”
Ŝi prenis la telereton, flaris la manĝaĵon de la dioj, gustumis ĝin per la langpinto kaj aspektis kvazaŭ ŝi klopodus por memori iun similecon. Fine ŝi ekkriis:
– Kremaĵo el verda maizo, Peĉjo! Bona kremaĵo, sed multe pli bone ol tiu de onklino Nastasja. Gustumu…
Peĉjo prenis porcieton perfingre kaj alportis ĝin al la buŝo. Liaj okuloj larĝiĝis.
– Jes, verda maizo, sendube. Kia kremaĵo, Emilja! Bongustega – kaj prenis alian porcion. Emilja eltiris la telereton por daŭrigi la ekzamenadon de la dieca kremo. Kaj diris:
– Se ĝi estas el la familio de kremaĵoj, ne indas konservi ĝin, ĉar ĝi acidiĝos. Kia domaĝo! Nazulino mortos pro envio…
Ĉar ne estis “konservinda”, ĉar ĝi acidiĝos, ili decidis manĝi la tutan ambrozion tuj tuj. La Vicgrafo lekis la telereton.
Emilja ankoraŭ komentadis pri la “gusto de la bongustaĵo”, kiam brueto vekis ŝian atenton.
Iu iras al la provizejo. La “tri arbustoj” pli bone aranĝis la foliaron.
– Kiu venas? – ili pensis.
Estis la knabo kun flugiloj. La petolema filo de Afrodito, kiu ellitiĝis por ŝteli ambrozion.
Li alvenis, malfermis la fridujon kaj plezureme manĝis. Poste li forglitis sur la piedpintoj.
– Ho, la ĉarmuleto! – flustris Emilja. – Same kiel la anĝeleto Flor’ de l’ Altaĵoj.
Post la malapero de Eroso, denove regis la silento.
– Bone – diris Peĉjo. – Mi pensas, ke estas tempo por ke ni reiru. Ni jam vidis tion, kion ni volis vidi kaj prudento diktas ke ni estu singardemaj. Ni marŝu!
La “tri arbustoj” marŝis, marŝis, marŝis; ĉar la dioj estis en la plej bona dormo, ne plu necesis granda singardemo. Cent paŝojn for, Peĉjo haltis.
– Ni povas liberiĝi el ĉi foliaroj – kaj la tri arbustoj donis lokon al la tri herooj.
– Kaj nun, – li konkludis, – ni iru al la domo de la paŝtisto.
Tion ili faris. Ili galopis malsupren de la monto.
Estis nokto de plena luno. La lumo permesis al ili vidi la vojon same kiel en luma tago.
Kiam ili atingis la ebenaĵon, aŭdiĝis kokeriko en la malproksimaĵoj.
– La paŝtista koko! – diris Peĉjo. – Ni alvenis.
