LA MINOTAŬRO
Ĉapitroj 13 kaj 14
13 – Serĉe de Heraklo
Kiam la tri herooj frapis la pordon, la paŝtisto vekiĝis. Li ekstaris, surprizite. “Kiu estas?” Kaj kuris por malfermi.
– Saluton! – ekkriis Peĉjo. – Ĉi-foje ni estis tiuj, kiuj pli frue ellitiĝis.
La paŝtisto petis klarigon, kaj kiam li aŭdis la rakonton pri la supreniro al Olimpo, li ridetis. Li prenis la kazon kiel infana inventaĵo.
– Ĉu vi ne volas kredi? – diris Emilja, kaj ŝi prenis la flakoneton kun nektaro el la kofreto. – Rigardu, flaru, gustumu…
La paŝtisto rigardis, flaris, gustumis kaj restis senkomprene.
– Tio aspektas kiel mielo, sed mielo malsimila al ĉiuj, kiujn mi konas.
– Mielo estas via nazo! Sciu, ke tio estas la aŭtentika nektaro de la dioj. Ni eniris en Olimpo, jes, kaj ni ĉion vidis, kaj ni ŝtelis ĉi porcion da nektaro kaj iom da ambrozio, kiun ni manĝis kun granda plezuro. Same kiel kremaĵo el verda maizo, kiun vi ne konas ĉar vi eĉ ne scias tion, kio estas maizo.
La miro de la paŝtisto daŭris. Ĉio ŝajnis al li absurda; sed li devis akcepti antaŭ la pruvo. Mielo kiel tiu en la flakoneto tute certe ne estis de ĉi mondo, ĝi povis esti nur io de la mondo de la dioj. Krom ĉi tiu konkreta pruvo, la tri herooj prezentis aliajn, de priskriba naturo. Ĉio, kion ili diris pri Olimpo, la detaloj, kaj ĉefe la reproduktado de la konversacio de la dioj pri Heraklo, estis surprizigajn faktojn, kiujn neniu infano kapablus elpensi. Kaj la miro de la juna paŝtisto estis grandega.
– Ĉu tio eblas? Ĉu tio eblas?… La herooj ĝuis pri lia miro.
– Kaj nun – diris Peĉjo – ni iru al la lando, kie estas la marĉo de la Hidro. Ni spektos de la komenco ĝis la fino la duan laboron de Heraklo.
La paŝtisto ne sciis, kion pensi. Ĉio ŝajnis al li sonĝo. Li fariĝis kapturna, stulta…
Bone, – diris Peĉjo. – Unue, ni devas sendi mesaĝon al avino kaj rakonti al ŝi tion, kio okazis. Vicgrafo, preparu la radiaparaton!
La Vicgrafo de Maizospikulo, kiu vere estis sciencisto, dum kelka tempo, tie en la bieneto de la Flava Pego, studis la funciadon de la radiaparato, kaj li tiom okupiĝis pri tio, ke li sukcesis enkonduki en ĝi enorman plibonigon. La radio, kiun la mondo konis, sendadis sonojn de unu punkto de la tero al alia, tio estas, ĝi nur agadis en la spaco. La Vicgrafo opiniis ke tio estas malmulto. Laŭ li, la radio ankaŭ devus sendi sonojn ene de la tempo, nome, de unu momento al alia. Kaj li eksperimentis kaj eksperimentis, ĝis kiam li sukcesis fari la grandan inventon.
Li konstruis tre simplan aparaton, kiu prenadis la sonon de difinita momento kaj sendadis ĝin al alia momento en la tempo, eĉ se jarcentojn antaŭe aŭ poste. Pro tio Peĉjo sukcesus, en la tempo kiam li estis (15-a jarcento antaŭ Kristo) sendi mesaĝojn ĝis la jarcento en kiu Sinjorino Benta estis (4-a jarcento antaŭ Kristo). La elsenda aparato, tre malgranda, estis armita ene de la cilindra ĉapelo de la Vicgrafo; la riceva aparato estis en unu el la kajutoj de la jaĥto.
Por atingi la “Kolibro sur l’ Ondoj”, la mesaĝo de Peĉjo do devus penetri tavolon de dek jarcentoj da tempo.
– Nu, sinjoro Vicgrafo! – diris la knabo. – Rapide preparu la aparaton.
La Vicgrafo deprenis sian cilindran ĉapelon de la kapo kaj metis ĝin sur la planko, kapo-malsupren. Poste li prenis volvaĵon da kabletoj el sia poŝo kaj faris la konektadojn. La paŝtisto rigardis kaj rigardis, nenion komprenante. Tute preta, Peĉjo kliniĝis al la cilindra ĉapelo kaj deklamis mesaĝon al Sinjorino Benta, kvazaŭ li parolus en la mikrofono.
– Prete! – li ekkriis kiam li finis. – Vostuleto certe jam ricevis la mesaĝon, kaj li sendos ĝin al avino pere de unu el tiuj stultuloj de Pireo. Ni povas daŭrigi nian vojaĝon.
Por heleno de tiu epoko, ĉio en la mondo estis mistero kaj magio, kaj pro tio nia paŝtisto akceptis tion, kion la infanoj faris – kun la nura diferenco, ke ĝi estas magio, pri kies ekzisto li eĉ ne konsciis.
Emilja decidis moki lin.
– Karulo, ni estas el tempo, kiam la magio atingis sian apogeon. Ni loĝas en la Bieneto de la Flava Pego, la plej magia loko en la mondo. Ĉio tie estas magio. Ni malfermas skatolon, elprenas bastoneton kun kapo, gratas ĝin – kaj la fajro aperas! Ni nomas tion la Magio de Alumeto. Belega, ĉu ne?… Alia: ni premas butonon sur la muro kaj en diversaj partoj de la domo aperas lumo miloble pli forta ol tiu de la ĉitieaj lampoj. Bele, ĉu ne?… Alia: ni havas malpurajn manojn; ni frotas ion nomatan sapo kaj la malpuraĵo malaperas. Tre utila, ĉu ne?… Alia: ni malfermas duŝilon kaj en la bankuvon ekfalas varma akvo. Bonega, ĉu ne?… Alia: ni prenas bastoneton nomatan krajono kaj skribas sur papero; se ni eraras, ni prenas ion nomatan skrapgumo kaj frotas ĝin – kaj la eraro malaperas…
La nombrado de la magiaĵoj de la Flava Pego plene kapturnis la junan helenon. Ĉio ja estis mirindaj kaj ekster lia kompreno.
– Tiu Pego, – li diris, – devas esti estrata de iu sorĉisto kun mirinda forto. La magio de alumeto, ekzemple, ŝajnas al mi nur ebla al tiuj, kiuj havas absolute eksterordinarajn kapablojn.
Emilja ridis elkore.
– Granda eraro! Estas la plej facila el ĉiuj. Ĉiu, kiu aĉetas skatolon da alumetoj, povas fari sesdek fojojn la grandan magion. Ĉiu skatolo havas sesdek bastonetojn kun kapo.
– Sed el kie venas la fajro, kiu aperas?
– El la kapo de la bastonetoj. Anstataŭ pensoj, tiuj bastonetoj havas fajron en la kapo – kaŝata fajro. Sed al ili ne plaĉas kareson, tio estas, ili ne ŝatas, ke oni gratu ilian kapon. Ĉar ni estas malbonaj, ni skrapas la kapetojn sur papero kun sablo kiu estas en la skatoloj – kaj la malespero de la kompatindaj alumetoj estas tiel granda, ke ili eksplodas en fajro…
La paŝtisto daŭre pensis pri tio; kaj dum longa tempo post la foriro de la tri herooj, tion li pensis en siaj momentoj de meditado. “Oni gratas iliajn kapojn kaj ili eksplodas en fajro! Kiel mirinda tio devas esti!”
Peĉjo ekpreparis la vojaĝon. Ĉar Argolando estis tro malproksime, li devis elekti la ordinaran pulvoron, kiu estis uzata por movado en la spaco, tio estas, de unu punkto de la tero al alia. La pulvoro numero du, kiun ili flaris sur la jaĥto, estis por movo ene de la tempo, tio estas, de unu jarcento al alia.
Denove ili akceptis la lakton de ŝafino, kiun la paŝtisto proponis al ili – escepte Emilja, kiu diris: “Mi timas, ke ĉi lakto batalos interne kun la ambrozio”. Fine, ili disiĝis.
– Adiaŭ, ĝentila paŝtisto! – diris la knabo. – Ni neniam forgesos vian afablan gastamon.
Emilja diris:
– Iun tagon, se tio eblos, mi sendos al vi skatolon da alumetoj.
La Vicgrafo levis la kofreton sur la ŝultrojn kaj ĝemetis. Ili ekmarŝis. La paŝtisto staris ĉe la pordo de la kabano, sekvante ilin per la okuloj. Liaj ideoj estis tute konfuzitaj.
– Kia mistero estas ĉi tio, ho granda Atena!… – li murmuris, tuŝante statueton de la diino, kiun li havis ĉirkaŭ la kolo; sed la diino nenion diris al li, ĉar ankaŭ ŝi nenion komprenis.
Cent paŝojn for, Peĉjo haltis por disdoni la pulvoron. Li ne faris tion en la paŝtista kabano pro antaŭzorgo. “Oni neniam scias kun kiu oni traktas. Neniu ĉi tie devas ekscii pri ĉi du pulvoroj. Se ili estos ŝtelataj de mi, ni devos resti en Helenio dum la tuta vivo.”
Ili aspiris la pirlimpimpim-pulvoron kaj jen: Argolando!
Ili ĉirkaŭrigardis. La pejzaĝo ŝanĝiĝis. La montoj en la malproksimo estis malsamaj, kaj ankaŭ la verdaĵaro.
Peĉjo rimarkis, ke la herboj en la regiono estis similaj al tiuj, kiuj denuncas la proksimecon de marĉaj teroj. Torfa grundo, nigra.
– Ni devas esti sur la rando de la marĉo de Lerno.
Li rigardis. Ja, marĉo etendiĝis dekstren, ĝis ĝi atingis malbelajn klifojn, similajn al ruinoj de montaro.
Probable la Hidro loĝas sur tiuj ŝtonegoj, – li diris. – Certe tie estas kavernoj. Ni kontrolos.
Li pravis. Ili ĉirkaŭiris la randon de la marĉo kaj tuj trafis la ŝtonegon de la malantaŭo.
– Nu, ĉi tie ni devas halti. Grimpu al la supro de la krutaĵo, Vicgrafo, kaj rigardu, por informi ion.
Estis sufiĉe danĝere grimpi la krutajn deklivojn de tiuj rokoj, pro tio Peĉjo petis al la Vicgrafo.
Ho, la malĝoja destino de “ripareblaj” estaĵoj! La Vicgrafo ĝemis, mallevis la kofreton, metis ĝin sur la grundo kaj iris, kiel araneo, al la ŝtonoj. Ĉe la plej alta punkto li haltis. Li ĉirkaŭrigardis. Subite li retroiris, stumblis, perdis la ekvilibron kaj ruliĝis sur la ŝtonego kaj falis kiel kadavro.
– Helpu! – kriis Emilja, kaj kuris por savi lin.
Peĉjo ankaŭ kuris, kaj trovis la Vicgrafon kojniĝinta en dornoplena arbusto. Al ili multe kostis eltiri lin el tie; sed ili sukcesis. Jen la Vicgrafo kun ĉifata cilindra ĉapelo, vundata kruro kaj dorno enŝovata en la pinto de la nazo.
– Kompatinda Vicgrafo! – diris Emilja. Ŝi eltiris la dornon, rektigis la cilindran ĉapelon kaj glatigis la pajlojn de la kolo. – Kio tiom timigis vin?
La kompatinda scienca maizospikuleto apenaŭ sukcesis paroli. Li anheladis. Ili donis al li akvon kaj kelkajn manfrapetojn survizaĝe, por revivigi lin.
Li venis al si, kaj li fine parolis.
– Ĝi!… – li ekkriis, kun larĝaj okuloj.
– Ĉu ĝi, kiu, stulta?
– La Hidro!
Aŭdinte tiun vorton, Peĉjo sentis glaciaĵon sur la spino. Nediskuteble li estis en la plej kriza momento de sia aventurista vivo. La Hidro estis la plej timinda monstro ankoraŭ aperinta en la mondo; kaj se ĝi suspektus ilian ĉeeston tie, ĝi neeviteble kaj facile vorus ilin.
Malgraŭ tio, ke li estis kuraĝa, Peĉjo tremis pro timo. Li skuis la Vicgrafon kaj li parolis.
– La Hidro!… Mi vidis ĝin de tie… La korpo ene de la marĉo… la sep kapoj elstarantaj. Proksime de ĝi, multaj homaj kadavroj…
– Ĉu la Hidro vidis vin?
– Mi pensas ke ne. Ŝajnas, ke ĝi dormas.
Huf! La informo trankviligis Peĉjon. Ĝia stomako estas tute plena – li pensis – ĝi digestadas. Tio igas ĝin dormema.
– Kaj kion plie vi vidis? Parolu!…
– Mi vidis la marĉon, kiu etendiĝas malproksimen. Proksime de la Hidro ekzistas enirejo al kaverno, kun amasoj da ostoj sur la grundo. Mi vidis nenion alian. Mi stumblis, mi kolapsis…
Peĉjo komencis pripensi, kaj finfine konkludis, ke la plej bona ago estus grimpi al la supro de la krutaĵo kaj senmove resti tie. Multe pli sekura ĉe la supro de la roko ol tie, kie ili estas. Emilja samopiniis.
– Nu, estas tempo supreniri, – decidis Peĉjo.
Kaj ili grimpis al la supraĵo, de kiu falis la eta maizospikulo. Kaj kiam ili alvenis tien, ili rigardis kaj vidis la Hidron.
– Kiel abomeninda! – flustris la knabo kun vizaĝo de teruro, per voĉo preskaŭ al si, pro timo, ke la monstro aŭdus lin. – Ĉu Heraklo venkos ĝin?
Emilja kalkulis la kapojn.
– Du kaj du kvar, kaj tri sep. Sep kapoj, jes. Oni diras, ke unu el ili neniam mortas. Laŭ mi, ĝi estas la tria maldekstre.
La Hidro dormetadis je ses kapoj; nur unu restis vigla kaj iradis tien kaj reen. Tamen, ĝi ne rigardis supren.
– Mi pensas, ke ni bone agis, – diris Peĉjo. – Ĝi nur ĉirkaŭrigardas.
Kaj pro tio, ili lokiĝis en kavo de la ŝtonego, duonkaŝataj, kaj ekatendis la grandan heroon ekstermanto de monstroj. De tempo al tempo unu el ili leviĝis por sondi la horizontojn.
Nenio! Neniu signo de Heraklo.
– Kio pri se li ne aperos en la venontaj du-tri tagoj? Kiel ni sukcesos manĝi? – pensis Peĉjo.
Tamen, minutojn poste, la penetremaj okuloj de Emilja rimarkis ion malproksime.
– Atentu… Mi vidas ion… Mi vidas grupon, kiu venas ĉi tien… Certe estas Heraklo…
Emilja eraris. Ankoraŭ ne estis la heroo sed aro da galopantaj centaŭroj.
14 – Sinjorino Benta kaj Sokrato
La eniro de Sinjorino Benta kaj Nazulino en la manĝoĉambro de Periklo estis, sendube, la plej granda evento en la urbo Ateno en la jaro 438 antaŭ Kristo. Ekde la tago, kiam mistere aperis en Pireo la “Kolibro sur l’ Ondoj”, neniu parolis pri io ajn, se ne pri la mirinda okazaĵo. Alia temo de la konversacioj estis la unua vizito kiun la maljunulino faris al la Stratego. “Ŝi estas mirinda divenistino”, ili ĉiuj komentis. “Ŝi legas la estontecon kvazaŭ vi legas pergamenon.”
La novaĵo disvastiĝis de buŝo al orelo, tiel ke kiam ili aŭdis pri la vespermanĝo ĉe la domo de Periklo, ĉiuj volis invitilon.
Periklo tamen, viro de granda prudento, invitis nur dekduon da intimuloj. Tio rezultis ke dekoj da homoj restis antaŭ lia domo dum la festo, kaŝe spionante ilin, por “fiŝkapti” tion, kio okazadis.
Tuj kiam la maljunulino eniris kun Nazulino, la gastoj ĉirkaŭis ŝin kvazaŭ ili ĉirkaŭus estaĵon, kiu falis el la luno.
Ili ekzamenis ŝin kun la plej granda scivolemo, interŝanĝante inter si flustritajn impresojn – precipe la sinjorinojn, kiuj, ne kontentaj pri ŝin vidi kaj aŭdi, ankoraŭ palpis la ŝtofon de ŝia robo.
Sinjorino Benta surmetis sian faman luksan flavan robon de la tempo de la imperiestro, kiun ŝi elprenis el la kofro nur en okazoj de granda festo. Ronda jupo, kun ruŝoj kiuj malsupreniris al la planko. Ledaj botetoj. Korsaĵo strikta ĉe la talio, kun kolumo kaj puntoj. Satena ventumilo kun perlamota tenilo, kun pentraĵo reprezentanta menueton de la tempo de Ludoviko la dek kvina.
Nazulino surhavis ruĝan jupon je ŝakforma ŝtofo kaj gracian nigran veluran boleron. Hararo ligita per rozkolora rubando. Pintecaj ŝuetoj; ŝtrumpetoj el Skotlanda ŝtofo; braceleto el galalito kaj eta kolĉeno – tro vulgara kaj modesta por la modernuloj, sed ege nova kaj furora por la sinjorinoj de la jarcento de Periklo.
Aspasia kaj ŝiaj kunulinoj faris senfinajn demandojn, pri la flava ŝtofo, pri la ledaj botetoj, pri la puntoj, pri antikva kamea broĉo, kiun Sinjorino Benta heredis de la avino, Pulkerja Kaproarestanto, kaj ankaŭ la pri ŝtrumpetojn de Nazulino. kaj la galalita braceleto. “Kie oni sukcesas trovi tio?” La braceleto furoris, ĉar ĝi estis sinteza substanco, tute nekonata en tiuj tempoj. Kleona, unu el la amikinoj de Aspasia, eĉ proponis interŝanĝi la “mirindaĵon”. per statueto de Artemiso, du spanojn alta, el fajna oro farita de la skulptisto Mirono. Nazulino akceptis – sed Sinjorino Benta opiniis ke ne estas “inda, iu el la familio Kaproarestanto interŝanĝi braceleton kun valoro de ses mil monoj kontraŭ ĉefverko de unu el la plej grandaj artistoj en la mondo.”
– Vi devas ĉion klarigi al ni, – Aspasia diris. – Kie estas via tero? Kiel vi sukcesis veni ĉi tien? Herodoto, kiu skribis pri tiom da landoj, ne parolas pri iu ajn lando, el kie vi povus veni.
La mencio de la nomo de Herodoto ekcitis sinjorinon Benta.
– Ĉu vi konas lin, sinjorino Aspasia?
– Kompreneble jes? Jen li, rigardu. – Kaj ŝi montris viron ĉirkaŭ kvardek jaroj, kiu konversaciis kun junulo kun tre malbela nazo.
Dum siaj vesperoj en la bieneto, Sinjorino Benta legis kaj relegis kun granda intereso tradukon de la “Historioj de Herodoto”, kaj pro tio ŝi ne sukcesis deturni la okulojn de la granda historiisto, konata kiel la “Patro de la Historio”.
– En la estonto lia nomo estos gloroplena… – ŝi murmuris.
– Hodiaŭ li jam estas tre fama viro, – diris Aspasia. – Herodoto, kiu estas unu el niaj plej bonaj amikoj, aperis ĉi tie en Ateno post multjaraj ekskursoj tra Egiptio, Libio, Fenicio, Persio, Trakio, Makedonio, Skitio kaj niaj kolonioj en Azio. Li vidis kaj observis ĉion kun granda penetremo – kaj ĉi tie en Ateno li komunikis al ni siajn vojaĝnotojn. Periklo, ravita, konsilis al li publikigi ilin. Ĉi tio okazis antaŭ ĉirkaŭ ok jaroj, pli-malpli. Herodoto legis siajn rakontojn en la Odeono. Tia estis la entuziasmo de la aŭskultantoj, ke baldaŭ poste, laŭ propono de Periklo, la Atena Asembleo voĉdonis por li premion de 10 talentoj.
Nazulino, kiu aŭskultadis ĉion kun la plej granda atento, faris la matematikan kalkulon en sia kapo. Dek talentoj je 297 monoj faras 2 970 monoj. “Jen!” ŝi pensis. “Ĉi tiuj grekoj estas enviindaj; mujtajn talantojn por granda talento!”
– Kaj tiu ulo kun la malbela nazo, kiu parolas kun la historiisto? Kiu estas li? – volis scii Sinjorino Benta. – Mi supozas, ke mi vidis lin en la Agoro, inter amikoj.
– Tiu? Li estas juna viro kiu estis en la milito kaj hodiaŭ li akiras reputacion kiel bona argumentanto. Sokrato.
Sinjorino Benta preskaŭ falis teren. Liaj kruroj ŝanceliĝis. Sokrato! La granda Sokrato, kies nomo trakuros la jarcentojn, antaû ŝi, tiel malbela en juneco kiel li estos en maljuneco…
Aspasia trovis stranga tiun intereson, ĉar Sokrato estis nur atenano kiel multaj aliaj, bona soldato en militoj, bona konversaciisto, bona argumentanto kaj bona amiko de diskutoj, sed jen ĉio. Kial la maljunulino tiom surpriziĝis? Ŝi demandis.
– Ho, sinjorino, la nomo de Sokrato en la estonto estos unu el la plej altaj de la homaro kaj la plej honorinda. Ju pli da jarcentoj pasas, des pli oni parolos pri liaj virtaj agoj kaj filozofio. Post 2 377 jaroj lia nomo estos multe pli granda ol ĝi estas hodiaŭ…
Aspasia sulkigis la brovojn.
– Kion vi diras? Kion signifas ci 2 377 jaroj?
– Do, mi parolas pri la tempo en kiu mi vivas, tie en la moderna mondo. Ĉar mi venis el la jaro 1 939 de la Kristana Epoko – nova epoko, kiu komenciĝos post 438 jaroj. Mi estas do el la estonto, kiu estas 2 377 jarojn de ĉi tiu jaro, en kiu Ateno estas.
Malmultaj virinoj el la antikvaj epokoj havis la inteligenton, la sagaceco kaj komprenkapablon de la dua edzino de Periklo, tamen, la vortoj de Sinjorino Benta lasis ŝin ekstreme konfuzita.
Ĉiam gapante, Aspasia bezonis kelkajn sekundojn por kompreni la signifon de tio, kion diris la maljunulino. Fine ŝi ridetis.
– Je Afrodito! Do vi ne kontentas vidi la estontecon – vi ankaŭ venas de la estonteco…?
Sinjorino Benta, kiu jam rimarkintis, kiel malfacile estas komprenigi al la atenanoj ŝian strangan kazon, respondis:
– Sinjorino, mi embarasas. Ĉio, kion mi diras, ŝajnas al vi absurda, fantazia, freneza. Sed ĉar vi demandas, mi respondos. Mi venas de tempo tre malproksime de ĉi tiu, kaj mi venas de alia kontinento, kiu por la nuntempaj grekoj estos eltrovata nur post 1 930 jaroj de la ĝenovana navigisto Kolumbo – sed tio por mi jam estis malkovrita antaŭ 447 jaroj…
La klarigo plie gapigis Aspasian kaj ĉiujn ĉeestantojn. Ĝi estis absurda, nekomprenebla…
– Sed el kiu lando vi estas?
– Avinjo estas el Brazilo – respondis Nazulino – lando eltrovita en 1 500 de la portugala admiralo “Pedro Álvares Cabral”.
La respondo de la knabino plu malfaciligis la komprenemon. Nova kontinento? Ĝenovana navigisto? Kolumbo? “Pedro Álvares Cabral”? Ĉio absolute sensenca, nomoj kaj esprimoj. Kaj ĉar la gapantaj vizaĝoj restis la samaj, Sinjorino Benta resumis:
– Venontaj okazaĵoj, gesinjoroj, estontaj okazaĵoj…
La “resumo” ne plibonigis la mankon de kompreno. Venontaj okazaĵoj, kiel? Estas klare, ke ĉiam venos okazaĵoj, ĉar la tempo estas kontinua. Same, kiel ni agnoskas la pasintecon, ni devas agnoski la estontecon, aŭ la venontan tempon.Sed se ili estas “estontaj aferoj”, tio estas, ankoraŭ ne ekzistantaj, kiel do la maljunulino tiel memfide asertis, ke ŝi venis de tie? Kiel oni povas alveni el tempo kiu ankoraŭ ne ekzistas?
– Ne ekzistas por vi, – insistis Sinjorino Benta. – Por mi ĝi ekzistas.
Sokrato, kiu alproksimiĝis, enŝoviĝis en la konversacio.
– Pardonu, sinjorino, – li diris, – sed tio, kion ni vere nomas tempo, estas nur la estanto. La tempa realo estas nur tio – la estanto. Pasinteco kaj estonteco estas reprezentaĵoj de nia spirito; ĉar tio, kio pasis, forpasis, kaj ne plu ekzistas; kaj tio, kio venos, ankoraŭ ne venis, kaj same ne ekzistas. Vi ne povas alveni el la estonteco, tio estas, el tio, kio ankoraŭ ne ekzistas.
Sinjorino Benta sentis, ke ŝiaj kruroj malfortiĝas kaj ŝia buŝo sekiĝas. Sokrato antaŭ ŝi, diskutante kun ŝi, la humila maljunulino el la Flava Pego! Mirindaĵo inter mirindaĵoj!
Tamen ŝi kuraĝis diri:
– Ho, sinjoro, viaj vortoj estas absolute logikaj, tamen la vero estas tute alia, ĉar mi vere loĝas 2 377 jarojn de ĉi tie en la Bieneto de la Flava Pego – kaj de tie mi venis, retroveninte en la tempo kaj spaco.
Tiu deklaro konfuzis la filozofon de malbela nazo. Eĉ lerta kiel li estis en la tekniko de argumentado, Sokrato komprenis, ke ne eblas disputi kun iu, kiu donas tiajn absurde absurdajn respondojn – kaj ridetante li iris al la kompanio de Herodoto. “Evidente, mia amiko, la maljunulino estas freneza. Ŝi diras aferojn sen la plej eta logiko.”
– Tia estis la unua impreso de Periklo, – diris Herodoto, – sed li jam ŝanĝis opinion. Li opinias, ke la maljunulino ne estas malsaĝa, kaj ke ĉi kazo ne povas esti solvita nur per logiko. Tio estas granda mistero, mia kara.
Sokrato levis la ŝultrojn.
– Eble estas tiel, kiel vi diras, – li murmuris. – Mi konfesas, ke mi nur scias tion, ke mi nenion scias.
Periklo, kiu forlasis la ĉambron por prizorgi iajn aferojn, revenis akompanata de malfrua gasto.
– Permesu al mi, sinjorino Kaproarestanto, prezenti al vi unu el niaj grandaj skulptistoj – Poliklitoso.
Paroli al Sinjorino Benta pri Poliklitoso estis la sama kiel paroli pri Onklo Barnabeo, Elija la Turko aŭ iu alia konata rolulo de la Flava Pego. La maljunulino konis la tutan historion de tiu granda greka skulptisto, ne nur tiu, kiu venis de lia naskiĝo en Argos ĝis tiu travivata momento, sed ankaŭ tiu, kiu iros de tiu momento ĝis lia morto en la jaro 403 Antaŭ Kristo. Poliklitoso estis tiam 42 jaraĝa je la plena splenda epoko de lia genio.
– Mi sentas grandan honoron, sinjoro, koni la grandan aŭtoron de superbaj verkoj, kaj ĉefe de la Diadumeno kaj la Kanono…
Poliklitoso pensis, ke ŝi konfuzas lin kun iu alia kaj respondis kun rideto:
– Via erudicio perfidis vin, bona sinjorino. Inter miaj verkoj ne estas Diadumeno.
– Tion mi scias – respondis Sinjorino Benta – sed estos. Vi skulptos junan efebon en la sinteno ligi diademon sur la frunton: la Diadumeno. Poste vi skribos etan traktaĵon pri proporcioj, kaj skulptos belan statuon de adoleskanto, en kiu vi definitive indikos la bonajn proporciojn de la homa korpo kaj li estos nomata Kanono…
Al Poliklitoso okazis same, kiel al Sokrato: li eksentis kapturnon. La respondo de la maljunulino maltrankviligis lin.
– Mia kara amiko – li flustris al Periklo – tio, kion ĵus diris la “divenistino” ŝajnas al mi vere admirinda, ĉar mi jam delonge intencas verki traktaĵon pri proporcioj kaj skulpti en marmoro statuon kiu fiksos la idealajn mezurojn de la homa korpo. Sed se mi havas ĉi ideon, mi neniam komunikis ĝin al iu ajn – kaj la maljunulino ĝin divenis kaj ĵus elmontris ĝin kun suna heleco. Je Apolono! Tio estas absolute eksterordinara…
Eŭangelo, la ĉefservisto, mansvingis de la pordo kun io en la mano. Periklo signis al li, ke li eniru. “Ĉi tion alportas maristo el Pireo,” li murmuris, kaj donis al la mastro leteron al Sinjorino Benta. Periklo prenis ĝin kaj transdonis ĝin.
– Tio ĵus alvenis el Pireo, sinjorino.
La vizaĝo de la maljunulino lumiĝis! Skribaĵo de Vostuleto. Sed la okulvitroj estis kun la knabino.
– Nazulino, miaj okulvitroj!… Kie estas Nazulino?…
Nazulino ne estis en la ĉambro.
– Ŝi nun ludas kun sinjoro Alkibiado, – deklaris Eŭangelo. – Mi alvokos ŝin.
– Ĉu Alkibiado? – Sinjorino Benta ripetis al si, sulkigante la brovojn. – Ĉu eble la fama atena generalo, kiu plenigis Grekion per sia beleco, sia genio kaj siaj sensencaĵoj?
Nazulino venis kurante de malantaŭe, sekvata de bela dekdujara knabo.
– Miaj okulvitroj, filino! Vostuleto sendis al mi ĉi leteron el la “Kolibro sur l’ Ondoj “. – Kaj mallaŭte, al la knabino: – Kiu estas ĉi knabo, kiu aperis kun vi?
– Alkibiado, avino, la disĉiplo de sinjor’ Periklo. Li montris al mi la tutan domon, la birdokaĝojn, la naĝejon, la pentraĵojn. Mi vidis tre belajn pentraĵojn – ne enkadrigitajn kiel la niaj, sed sur la muroj.
Sinjorino Benta ne sukcesis deturni la okulojn de Alkebiado.
La tuta mirindega vivo de la estonta atena generalo venis al ŝia memoro, kvazaŭ filmo sur ekrano.
Li estos la plej bela viro de sia tempo – kaj en la aĝo de dek du jaroj li jam anoncis tion. Sinjorino Benta suspiris kaj reiris al la letero, post surmeto de la okulvitrojn.
– Kio estas tiuj radetoj, kiujn ŝi metas sur la nazon?” estis la demando, kiu trakuris la ĉambron – kaj Periklo, la sola, kiu jam ekzamenis la okulvitrojn de Sinjorino Benta, diris al la grupo: “Ili estas kristaloj de mirinda pureco. Ili kapablas pligrandigi la vidatajn objektojn kaj pro tio helpas al la homoj kiuj ne bone vidas. Ŝi nomas tion “okulvitroj”. Vere eksterordinara aparato.”
En la kompleta silento kiu sekvis, Sinjorino Benta legis la leteron, kaj la okuloj de la ĉeestantoj estis fiksataj sur ŝi.
Ŝi triumfe ridetis kaj diris:
– Bonaj novaĵoj, geamikoj! Unue mi tamen devas diri, ke ni havas sur la ŝipo aparato kiu ricevas la “Maizospikulaj Ondoj”, fratinoj de la Hercaj ondoj aŭ radioondoj. La radioondoj veturas tra la spaco kaj pere de ili ni, modernuloj, sendas mesaĝojn, kantojn, muzikon ktp., de unu kontinento al alia. Nia eminenta Vicgrafo de Maizospikulo eltrovis la novajn ondojn, kiujn ni nomis “Maizospikulaj ondoj”, per kiuj ni povas transdoni mesaĝojn, kantojn, muzikon ktp., de unu jarcento al alia. En ĉi tiu momento, mia nepo Peĉjo, Emilja kaj la Vicgrafo estas en la dek kvina jarcento antaŭ Kristo, en la koro de la Heroa Grekio, kaj de tie ili sendis mesaĝon al la ricevilo de nia ŝipo, kaj la Markizo de Vostuleto prenis kaj fiksis sur la ĵus veninta letero.
La ĉeestantoj malfermegis la buŝon, ĉar ili nenion komprenis. Aspasia sentis strangajn tremadojn en la korpo. La cerbo de Sokrato ĉesis funkcii. Nur la artistoj ne surpriziĝis, ĉar por la artistoj ĉio en la mondo estas sonĝo.
– Gesinjoroj – daŭrigis Sinjorino Benta – tio, kion mi ĵus legis pri Peĉjo, eble ege surprizos vin. Li diras, ke, post aspirado de la pulvoro numero 2 sur la ŝipo ili perdis la konscion, kaj kiam ili malfermis la okulojn ili estis en la Tesalio en la tempo de la herooj de la legendoj. Ili sin trovis sur kampo kie estis grego da ŝafoj kaj paŝtisto. Malproksime ili vidis belan bluan monton – la Olimpo.
Aspasia sentis ke ŝi ekpanikas. Herodoto interrompis la priskribon, kiun li faris al grupo pri la persoj. Sokrato pensis pri la filozofiaj ideoj de Anaksagoro kaj sentis en sia cerbo la demandon: “Ĉu tio eblas?”
– Jes, la Olimpo, gesinjoroj, la loĝejo de la dioj. Kaj Peĉjo, Emilja kaj la Vicgrafo grimpis la sanktan monton kaj surprizis la diojn en kunveno, diskutante la sekvan laboron de Heraklo, kiu estos la atako al la Hidro de la marĉoj de Argolando. Kaj nokte ili eniris en la provizejon de Olimpo kaj ŝtelis flakoneton da nektaro kaj bonan pecon da ambrozio. La letero diras, ke la nektaro similas al la mielo de la abeloj, sed multe pli bongusta; kaj la ambrozio similas al kremaĵo preparata kun verda maizo, sed vi ne kapablas imagi tion, kio ĝi estas, ĉar vi nenion scias pri maizo. La aventuro senprobleme okazis. Ili malsupreniris el Olimpo, revenis al la paŝtista kabano, sendis al mi ĉi mesaĝon kaj ekpreparis la vojaĝon al Argolando, por spekti la batalon de Heraklo kun la Hidro.
Post mallonga paŭzo, sinjorino Benta diris:
– Gesinjoroj, mi legas ĉe viaj vizaĝoj la plej grandan konfuzon. Nia situacio estas tiel ekstravaganca, ke ĝi perturbas la nervojn de sinjorino Aspasia kaj aliaj sinjorinoj…
Aspasia vere jam estis en plena nervoza atako, kaj Periklo freneze ventumadis ŝin. Aliaj sinjorinoj sin preparis por fari la samon.
– Jes, ekstravaganca, absurda, nekomprenebla, tiom por mi kiel por vi ĉiuj. La teorioj de Sokrato pri tempo-realeco ŝajnas al mi nelogikaj. Kie estas la disigoj inter nuno, pasinteco kaj estonteco? Ĉiuj muroj falis. Mi estas el la estonteco; el la estonteco mi venis kaj al la estonteco mi reiros. Vi apartenas al la nuna tempo, kiu por mi estas tre malproksima pasinteco. Kaj mia nepo Peĉjo estas en epoko kiu estas tre malproksima pasinteco por mi kaj por vi ĉiuj. Kaj malgraŭ tio, ke multaj jarcentoj malproksimigas nin, jen ni kunvenas ĉi tie – mi ligata al mia nepo per la maizospekulaj ondoj! Se vi estas surprizitaj antaŭ maljunulinon el la estonteco en Ateno, mi ankaŭ estas surprizita ĉar mi parolas al estaĵoj el la pasinteco. Mi havas nenion pli por diri, kaj mi transdonas ĉi tiun enigmon al la sagaceco de sinjoro Sokrato.
Sinjorino Benta demetis la okulvitrojn. La silento estis tiel profunda, ke ĉiuj aŭdis la kanton de najtingalo malproksime. Periklo pasis la manon sur lian frunton. Li ŝvitadis – li, kiu neniam ŝvitis sur la batalkampo, nek en la teruraj bataloj de la atena asembleo…
