LA MINOTAŬRO
Ĉapitroj 19 kaj 20
19 – La grekoj vizitas la jaĥton
La vizito al la jaĥto estis plena je sukceso. La unua surprizo de la gloroplenaj grekoj estis la Markizo de Vostuleto.
– Ho… – murmuris Aspasia, kiam tiu stranga rolulo salutis ŝin. – Ĉu ne estas porketo?
– Jes kaj ne, sinjorino, – respondis Sinjorino Benta. – La vivo, kiun ni vivas en la Bieneto de la Flava Pego estas ekster la normaleco. Ĉio estas malsama. Tion, kion faras miaj genepoj, la aventuroj en kiuj ili eniras, nenimaniere rilatiĝas al la ordinara vivo de la homoj. Kaj iliaj kunuloj en la aventuroj estas Emilja, ĉifona pupo, kiu fariĝis homo, la Vicgrafo de Maizospikulo, kiu estas scienca spiko, Dolĉaĵ’, kiu estas rinocero kun komplezemaj inklinoj, kaj la Konsilanto, kiu estas parolanta azeno.
Ĉiuj rigardis unu la alian. Sinjorino Benta kelkfoje paroladis kiel kaduka maljunulino, kun tia manko de senco, ke la grekoj ridetis.
Tamen, malgraŭ tio, kion ŝi diradis, ili sin vidis antaŭ tio, kion ŝi faris, kiel ekzemple ŝia veno el la estonteco sur tiu ŝipo komandata de porketo. Pro tio, ĉiuj estis devigataj silenti. Neeble kompreni tiun misteron, nek distingi ĉu ĝi estas veraĵo aŭ fabelo.
Kiam, en certa momento, Nazulino demandis ion al Vostuleto kaj li respondis per sia dika voĉo de bone nutrata porkido, Aspasia ektimis.
– Ĉu li do parolas?
– Kompreneble jes, – respondis Sinjorino Benta. – Kaj li nun estas tre bone edukita. En la komenco li ege desapontis nin. Tro manĝema, li nur pensis pri manĝaĵo.
– Pro lia glutemo, ne bone finiĝis la festo de mia edziniĝo kun princo Oroskvamo, – diris Nazulino. – Vostuleto voris la kroneton de la Princo.
Sokrato sulkigis la brovojn. Kion signifus tiu “vori la kroneton de la Princo?…”
– Mi absolute ne miras pri tio, – diris Herodoto, – ĉar dum miaj vojaĝoj mi aŭdis pri mirindaĵoj vere strangaj. En Persio, ekzemple… – kaj li komencis rakonti al Sokrato historiojn pri la Persia Imperio, dum Sinjorino Benta kondukis Aspasian por vidi ŝian kajuton.
– Tre interese! – ekkriis la virino. – Ĉio nekonata de mi – kaj ŝi ekdemandis, kio estas tio, kaj tio, kaj tio… La korbeto kun iloj por kudri estis tio, kio plej interesis al ŝi. La kudriloj, la tondiloj, la bobenoj kun fadeno, la perlamotaj butonoj, la agrafoj, la zipo. Sinjorino Benta diris, ke moderna vesto postulas multe da kudrado; la ŝtofoj estas tondataj kaj kudrataj.
– Kaj por tio ni uzas la kudrilon el ŝtalo aŭ la kudromaŝinon. Jen kudrilo.
Post kiam Aspasia scivole ekzamenis tiun ege maldikan kudrilon, kun truo ĉe la fino, ŝi ne rezistis: ŝi kuris por montri ĝin al Periklo.
– Vidu, mia amiko, kia mirinda afero! En ĉi tiu truo, ili pasas la fadenon, kiu estas ĉe bobeno, kaj kudras, tio estas, kunigas du pecojn da ŝtofo.
Periklo ekzamenis la kudrilon kun la plej granda atento, kaj transdonis ĝin al la aliaj. Dum li eksperimentis la pinton, Sokrato pikis sian fingron.
Poste Sinjorino Benta montris la kudromaŝinon, per kiu ŝi faris orlon en peco da ŝtofo. Antaŭ tiu mirindaĵo, Aspasia kriis al la viroj, kiuj venis por admiri la “moderna inventaĵo”.
– Vere admirinda, sinjorino! – diris Periklo. – Ĉi tiu aro da pecoj agas kvazaŭ ĝi posedus inteligenton. Se la plej multaj maŝinoj de via estonta mondo montras la sagecon de ĉi tio, mi timas pri la sorto de la homoj: ili fine estos venkitaj de tiaj mekanikaj inteligentoj.
– Nu, sciu, sinjoro Periklo, ke la kudromaŝino estas unu el la plej simplaj. Estas efektive mirindaj maŝinoj, kiel ekzemple la linotipo…
Ho! kial ŝi parolis pri la linotipo! Ŝi bezonis prezenti kompletan kurson pri la invento de Gutenbergo, pri moveblaj tipoj kaj presiloj, kaj poste ŝi supraĵe parolis pri la maŝino elpensita de “Mergenthaler”.
– La karakterizo de la moderna mondo – konkludis Sinjorino Benta – estas la evoluo de la maŝino ĝis la lastaj limoj. Ĉion faras la maŝinoj – kaj ĉiam plie.
– Ĉu ankaŭ ili ne inventis maŝinon por anstataŭigi homojn, sinjorino?
– Kompreneble, jes. Ni havas robotojn, kiuj estas aparatoj por plenumi taskojn, kiuj ĉiam estis la privilegio de homoj. Sufiĉas diri, sinjoro, ke en aviado jam ekzistas aŭtomata flugado, tio estas flugado direktata de aparatoj; la aviadiloj supreniras, flugas centojn da kilometroj en la dezirata direkto kaj malsupreniras je la ĝusta punkto sen interveno de la gvidanto. La kontrolantaj aparatoj de la flugmaŝino ĉion faras.
Estis malfacile al la tiamaj grekoj kompreni ion pri la moderna mondo, kaj de tempo al tempo Sinjorino Benta perceptadis ke ili ridetas unu al la alia. Tio, ekzemple, okazis dum la klarigo de tiu “aŭtomata flugado”.
En la kajuto de Peĉjo, poŝtranĉilo, kiun Sinjorino Benta donacis al li okaze de lia naskiĝtago, kaŭzis grandan eksciton – ĝi havis klingojn je ĉiuj formoj, kaj smirgilon por ungoj, kaj borilon, kaj ŝraŭbturnilon kaj korktirilon. La instrumento pasis de mano al mano, konsiderata kiel vera mirindaĵo.
Periklo profunde interesiĝis pri ekzemplero de la libro “La Bieneto de la Flava Pego”, kiun li trovis tie.
– Tio estas modelo de la moderna libro – klarigis Sinjorino Benta – el papero, substanco, kiun la grekoj ankoraŭ ne konas. Ni ne plu uzas papiruson aŭ pergamenon. Ĉi papero estas farita el celulozo, tio estas, el la substanco, kiu formas la lignon de la arboj. La invento de la libro permesis disvastigi la verkojn en nekredebla maniero. En la plej prosperaj landoj la eldonoj atingas milojn da ekzempleroj. Kelkfoje milionojn.
– Ĉu milionojn?
– Jes, milionojn! Unu el la karakterizoj de tiuj landoj estas, ke ĉiuj iliaj loĝantoj ricevas lernejan edukadon kaj, do, povas legi ajnan libron. Pro tio, la granda kvanto da libroj.
– Kaj kio pri ĉi desegnaĵoj, kiel ili eniras en la libroj? – demandis Herodoto.
– Per la sama procedo, kiu reproduktas la tekstojn. La bildo de la artisto estas transportata al metala plato, kaj poste ĝi estas presata kune kun la literoj
En la kuirejo la miro ne estis malpli granda. La forno uzata en la ŝipo, la alkoholfornelo, la aluminiaj patoj, la sukero, ĉio estis novaĵo. Aspasia opiniis, ke la sukero estas bela kaj kun plezuro gustumis ĝin.
– Rimarku, Periklo, kiel mirinde! Ĝi havas la dolĉecon de mielo, sed malsaman guston. El kie venas tio?
La grekoj nenion sciis pri la sukero, ili nur konis mielon. Pro tio, Sinjorino Benta prelegetis pri sukerkano kaj beto, kaj la tuta procedon por prepari la mirindan “dolĉan farunon”. Aspasia ne rezistis: ŝi prenis paketon por montri al siaj amikinoj.
– Kaj jen terpomo! – diris la knabino, alportante unu el la provizejo. – Hieraŭ dum la vespermanĝo oni multe parolis pri tio.
La terpomo pasis de mano al mano, ĉiuj ĝin tuŝis, flaris, prikomentis ion. Kaj por ke la eksperimento estu kompleta, Sinjorino Benta petis al Nazulino preparon de frititaj terpomoj. La knabino estis majstrino pri tio, do en kelkaj minutoj ŝi venis kun plado da “krokantaj frititaj terpomoj” inda je la konpetento de onklino Nastasja.
Ĉiuj manĝis kun granda plezuro.
Sokrato larĝigis la okulojn.
– La peco da ŝafaĵo, kiun mi manĝis en Potidea, ne plu estas la nura bongustaĵo, kiu restos en mia memoro; ankaŭ ĉi bongustan manĝaĵeton mi ne forgesos.
Periklo kaj Herodoto konsentis – kaj lekis la lipojn.
– Kio pri tio, se mi krevigas iom da pufmaizo, avinjo? – proponis la knabino.
– Bonega ideo, filino.
La preparado de pufmaizo okazigis grandan eksciton. Aspasia fariĝis infaneca kiel Emilja. Ŝi ripete levis la kovrilon de la kaserolo por vidi la saltojn de la grajnoj, prenis kaj blovis tiujn, kiuj elfalis. Post kiam finiĝis la “pafado”, Nazulino verŝis ĉion ene de kribrilo.
– Jen, – ŝi diris. – Ni manĝu. Periklo, Sokrato, Herodoto kaj Aspasia ĉirkaŭis la kribrilon kaj festenis.
– Mi ne scias, kiel gustas la ambrozio de la dioj, sed ĝi devas alproksimiĝi al tio – estis la opinio de Sokrato.
– En Libio oni prezentis al mi pladon, kiu similas al ĉi tiu, – diris Herodoto. – La diverseco de homaj manĝaĵoj estas grandega.
Aspasia flankenmetis manplenon da pufmaizo. Ŝi decidis preni iom da tiu “mirindaĵo” por mirigi la amikinon Kleone.
La markizo de Vostuleto alproksimiĝis, ĉar ĝi flaris la bruldifektitajn grajnojn. Nazulino donis al li tion, kiu restis en la fundo de la kaserolo.
– Kio estas tio? – demandis Aspasia.
– La grajnoj kiuj ne krevas – klarigis la knabino.
– Kial ili ne krevas?
– Ili estas obstinaj. Ili preferas tute bruli ol krevi. Malbonaj civitanoj, kiel diras Emilja.
Post la pufmaizo – Sinjorino Benta montris al ili la kompason.
– Jen la granda eltrovaĵo, – ŝi diris. – Danke al ĉi tiu simpla aparato, la bona navigado fariĝis ebla de unu kontinento al alia, sen risko perdiĝi. Ĉina inventaĵo. Rimarku, ke la kudrilo ĉiam indikas la saman direkton, kien ajn ni turnas la skatoleton.
Ĉiuj volis tuŝi la kompason. Ili prenis la kompasujon kaj turnis ĝin ĉiudirekten, sen ke la kudrilo ŝanĝu la direkton.
– Eksterordinare! – murmuris Periklo. – La navigistoj ne bezonas rigardi la stelojn, kiel hodiaŭ. Eksterordinare…
Alia afero, kiu plenigis ilin per miro, estis la skatolo da alumetoj. Kiam la knabino gratis unu kaj la flamo aperis, la silento fariĝis absoluta. Miraklo! La fajro, kiun Prometeo ŝtelis el Olimpo kaj donis al homoj, estis tute malsovaĝigita kaj kaptita ene de tiuj etaj malhelaj kapetoj!
Periklo ankaŭ volis fari la fajron, kaj tre mallerte gratis alian alumeton. Sokrato kaj Herodoto faris la samon. Aspasia gratis tri – kaj rezervis la skatolon. Ho, kiel tiu mirakleto kapturnigos ŝiajn amikinojn!
– Mi vidas, sinjorino, ke via estonta tempo estas la vera epoko de mirindaĵoj, – rimarkis Periklo. – Multaj mirindaĵoj!…
– Efektive, la progreso de la homo estas fakto – konfirmis Sinjorino Benta. – Ĝi neniam ĉesos, malgraŭ la longaj interrompoj de la barbareco. Via mirinda hodiaŭa Grekio, ekzemple, malaperos, dispremita de la lavango de babara stulteco – sed ne ĉio estos perdita. La penso de Sokrato kaj la arto de Fidiaso reviviĝos en epoko nomata Renesanco, kiu venos post longaj jarcentoj da torporo. Kaj la homoj prenos la torĉon de lumo kaj daŭrigos la vojon. Bedaŭrinde, ŝajnas, ke ekzistas io, kiu nenio finiĝas: la homa stulteco. Kiom ajn disvolviĝas la inteligento, la stulteco ne forlasas la tronon – kaj la militoj, idoj de tiu stulteco, fariĝas pli kaj pli teruraj. Mi ne volas desaponti vin, sinjoroj, ĉar ankaŭ mi ne fariĝis tute seniluzia. Sed mi asertas, ke post 2.377 jaroj, Ĝia Moŝto, la Homa Stulteco estos pli dika kaj forta ol hodiaŭ…
Sokrato rimarkis kontraŭdiron en la vortoj de la maljunulino.
– Mi ne komprenas, – li diris. – Vi diras, ke la homa progreso estas kontinua. Nu, se progreso estas daŭra, la stulteco ne povas prosperi.
Sinjorino Benta ridis.
– La progreso estas kontinua, jes, sed ne nur je la bonaj flankoj, sed je la malbonaj. Scienco progresas, teknikoj progresas, Bono progresas, sed ankaŭ Malbono progresas kaj ankaŭ Stulteco progresas. Mia filozofio estas ĉi tio.
– Ni ne plu filozofiumu, – diris Aspasia. – Estas tagmanĝa horo, kaj ni devas atendi la viziton de Sofoklo. Li tre interesas sin pri renkonto kun niaj gloraj vizitantinoj, kaj li venos ĉe ni post la sepa horo por konduki ilin al la prezentado de la tragedio Alkesto.
Sinjorino Benta ĝemis pro la fama doloro en la koro. Sofoklo! Ŝi ricevos la viziton de Sofoklo, unu el la plej grandaj geniuloj de la homaro!…
Ili forlasis la jaĥton. Unu horon poste ili estis ĉe la tablo kaj tagmanĝis dum diskutadis pri greka teatro kaj la bongusto de frititaj terpomoj.
20 – La Sfinkso kaj la Orakolo de Apolono
– Tamen – diris Peĉjo – nia vojaĝo al ĉi tiuj jarcentoj ne estas por aventuro, sed por serĉi onklinon Nastasja. Ni devas pensi pri tio…
– Pripensi, ne! – respondis Emilja. – Ni devas ekdemandi, demandi al ĉiuj pri ŝi. Jen venas viro. Ni “babilu” kun li.
Mezaĝa viro marŝadis al la direkto de la tri “peguletoj”. Peĉjo alvokis lin.
– Sinjoro – li diris – ni estas perditaj en ĉi landoj kaj ni ege bezonas informojn – kaj li rakontis, kiu li estas kaj kion ili serĉas en la helena mondo.
La heleno haltis, multe admirata de la figuro de Emilja kaj la Vicgrafo. Fine, li respondis ĉiujn demandojn.
– Jen, – diris Peĉjo. – Ni serĉas onklinon Nastasja. Mi promesis al avinjo, ke mi ne revenos kun malplenaj manoj, kaj mi havas problemojn. Mi preskaŭ certas, ke ŝi estas ĉi tie, malliberigita de unu el la monstroj, kiuj atakis la palacon de Princo Kodadad. Sed kie?
La heleno deklaris, ke li ne vidis neniun nigrulinon, kiu aspektis kiel la priskribado.
– La rimedo estas konsulto al la Orakolo de Delfo, – li finis. – Kial vi ne faras tion? Al Delfo mi iras, kaj ĝuste por konsulti la Orakolon. Se vi volas, akompanu min.
– Bonege! – ekkriis Peĉjo. – Ĉu la Orakolo vere divenas ĉion?
– Je Zeŭso! Kompreneble li kapablas diveni, kaj pro tio la sanktejo de Delfo estas ĉiam plena je konsultantoj el la tuta mondo. Reĝoj kaj princoj, komercistoj kaj paŝtistoj – estas neniu, kiu ne havas demandon al la dia Orakolo. La kvanto da donacoj en la deponejo de la templo estas enorma. Nenie en la mondo ekzistas sanktejo pli riĉa je donacoj. Kelkaj donas blokojn da oro; aliaj donas marmorajn aŭ bronzajn statuojn. Estas pli da statuoj en Delfo ol en ĉiuj helenaj urboj kunigitaj.
– Kaj kiu faras la divenon? – demandis Emilja.
– La Pitia. Ĝuste en Delfo manifestiĝas la granda Apolono per fendo en la monto, el kiu eliras miraklaj vaporoj. La virino, kiu spiras ĉi tiujn vaporojn, tuj sentas kapturnon, ŝiaj haroj fariĝas malordigitaj, grandegaj okuloj, la buŝo ŝaŭmas, kaj fine ŝi eligas la vortojn de Apolono. Sed ĉar tio, kion ŝi diras, ne ĉiam estas komprenebla por ni, la pastroj de la sanktejo interpretas la vortojn, tio estas, klarigas la signifon de la dia parolo.
Nu, tion mi volas vidi, – murmuris Emilja. – Mi dubas pri tio, ĉu la Pitia sukcesos diveni, kiu estas la Vicgrafo de Maizospikulo.
– Ĉi tiun? – diris la heleno, kaj li montris la Vicgrafon, kiu ŝvitadis pro la kofreto de Emilja sur la dorso.
– Tion, eĉ mi divenas. Ĝi estas araneo…
– Ne; mi volas, ke la Pitia divenu el kia substanco ĝi estas farita, ĉar la Vicgrafo estas produkto de maizo, ne trovebla ĉi tie.
– Certe ŝi divenos, jes, – garantiis la heleno. – Ne estas sekreto por la granda Apolono.
Ili ekmarŝis kun la heleno, laŭ senfina vojo, en regiono duondezerta.
Tiam ili vidis kamparan domon, kie homo mortis. Oni preparadis la entombigon.
– Ni iru tien por vidi, – diris Peĉjo. – Mi scivolas pri la maniero trakti la mortinton en ĉi tiu jarcento.
Ili vidis nenion novan. Ĉio tre simila al modernaj funebraj ceremonioj. Tamen io surprizis ilin. Subite unu el la amikoj de la mortinto malfermis lian buŝon kaj enŝovis monereton enen. Estis obolo, la plej malgranda kupra monero kiu tiam ekzistis.
– Kia danĝero! – ekkriis la Vicgrafo. – Kupro produktas oksidon nomatan “pariza verdaĵo”, kiu estas veneno.
Ĉiuj ridis pri la “emiljeca diro” de la Vicgrafo. La heleno klarigis, ke la mortintoj bezonas monon por pagi la transiradon sur la rivero Stikso. Kaj aldonis ke nenio estas veneno por la mortintoj.
– En la submondo ekzistas ĉi rivero Stikso, kaj ĉiuj mortintoj devas transiri per la boato de la maljuna Karono. La prezo de la vojaĝo estas obolo. Kiu ne prezentas ĝin, eterne restas sur la plaĝo.
Emilja tre ŝatis la sistemon.
Ili plu marŝis. Unu horon poste ili eniris en regionon de montoj, kaj la heleno diris:
– Ni devas esti tre singardemaj ĉi tie, ĉar la regiono estas ruinigita de monstro de granda krueleco. Ĝi subite ekaperas al preterpasantoj kaj proponas enigmojn al ili. Ĉiu, kiu ne donas la ĝustan solvon, estas formanĝita.
– Ĉu ne estas la Sfinkso? – demandis Peĉjo.
– Jes, jen ĝia nomo. La Sfinkso estas la filino de alia fama monstro, la trikapa Ĥimero.
– Ĉu Ĥimero? Ho, bone konata de ni! Ĝi aperis en nia Bieneto de la Flava Pego kun sinjoro Belerofono. Por ni, la kompatinda monstro estas maljuna kaj kaduka, sen dentoj kaj sen fajro…
– Tamen la Sfinkso estas pli aktiva kaj feroca ol iam ajn. Antaŭ nelonge ĝi formanĝis la junan Hemonon, filon de Kreonto. Se ĝi aperos antaŭ ni, ni estos perditaj.
Ho, kial tiu viro parolis tion? Ŝajnas, ke la monstro aŭdis lin ĉar subite ĝi aperis antaŭ ili en la mezo de la vojo, kvazaŭ per magio. Terura monstro, kapo kaj busto de virino, korpo de leono kaj aglaj flugiloj.
Furiozaj fajreroj foriris el ĝiaj okuloj.
Kiam la heleno vidis la Sfinkson li sentis la krurojn paralizitaj. Teruro kvazaŭ transformis lin en statuon.
Ankaŭ Peĉjo sentis ke la kruroj balanciĝas. Nur Emilja sentis nenion. Ŝiaj okuletoj ekzamenis la Sfinkson de la kapo ĝis la piedoj, por bone memori pri ĝi.
La monstro tuj malfermis la buŝon kaj prezentis la enigmon, kiun ili aŭ nepre deĉifrus aŭ…
– Kio estas tio, kiu marŝas kun la piedoj sur la kapo? – ĝi demandis al la eks-pupo.
– Pediko! – tuj respondis Emilja.
La Sfinkso surpriziĝis pro la rapideco de la respondo kaj permesis ke ŝi pasu. Poste estis la vico de Peĉjo, kiu, ankoraŭ sur ŝanceliĝantaj kruroj, antaŭeniris.
– Kiu homo havas kapon de bovo, koron de ŝafo kaj piedojn de porko? – demandis la monstro.
Peĉjo estis majstro pri divenado de enigmoj, do, malgraŭ la timo, li donis la ĝustan solvon:
– La buĉisto!
La Sfinkso denove miris pri la rapideco de la respondo kaj lasis la knabon pasi. Venis la vico de la Vicgrafo. La eta spiko antaŭeniris, kun la kofron sur la dorso, ĝemante.
– Kiu aĵo estas la plej peza en la mondo? – demandis la Sfinkso.
La Vicgrafo suspiris kaj respondis eĉ sen pensi:
– Estas la malbenata kofreto de la markizino de Vostuleto.
La Sfinkso sulkigis la brovojn. La respondo estis malĝusta kaj tial ĝi devis formanĝi la Vicgrafon. Sed kiam ĝi atente rigardis lin, ĝi trovis lin tiel ekzotika, tiel sensignifa, kiel araneo kun stranga ĉapelo, ke ĝi rezignis pri li. Tio ne estas manĝaĵo inda je Sfinkso . Ĝiaj okuloj turniĝis al la heleno, kiu ŝajnis la plej bona predo el la kvar. La kompatindulo ne sukcesis marŝi. Liaj kruroj rifuzis obei lin.
– Kiu estas la besto, kiu iras kvarpiede matene, du tagmeze, kaj tri posttagmeze? – demandis la Sfinkso.
La viro ne sukcesis paroli, des malpli solvi enigmojn. Li balbutis, ne povante diri eĉ duonan vorton.
– Ni devas helpi lin, – diris Emilja. – Li estas stulta. La enigmo de la Sfinkso eble estas enigmo por la ĉitieaj homoj, sed por ni ĝi estas neniaĵo. Iru malantaŭ li, Vicgrafo, kaj donu la respondon, kiu estas «Homo», ĉar la homo estas tiu, kiu marŝas kvarpiede en la mateno de la vivo, kiam li rampas; kaj poste dupiede, kiam li grandiĝas; kaj poste li marŝas kun tri piedoj, kiam li maljuniĝas – la du piedoj plus lambastono, kiu estas la tria.
La Vicgrafo iris malantaŭ la heleno kaj flustris la ĝustan respondon. Sed la buŝo de la kompatindulo nenion parolis? La Vicgrafo do parolis per profunda voĉo, ŝajnigante ke li estis la heleno:
– La besto, kiu marŝas kvarpiede matene, du tagmeze, kaj tri posttagmeze estas la Homo!
Aŭdinte tiun plej ĝustan respondon, la monstro miris. Ĝi jam proponintis similan enigmon al dekoj da preterpasantoj, sed neniu trovis la solvon, kaj ĝi formanĝis ĉiujn. Sed nun…
– Pasu, kaj rapide antaŭ ol mi pentu! – muĝis la seniluziigita Sfinkso al la heleno, kiu tuj kuris antaŭen, kun la Vicgrafo malantaŭe. La monstro restis tie, en la mezo de la vojo, kapturna, konsternita, sen scii tion, kion pensi. Tio neniam okazis – kvar preterpasantojn kaj neniu por manĝi…
– Uf! – ekkriis la heleno, dum li viŝadis la ŝviton sur la frunto. – Mi feliĉe eskapis. Sed kiel vi scias deĉifri tiujn enigmojn? Eĉ se mi pasigis mian tutan vivon pensante pri tio, mi ne kapablus solvi nur unu.
– Estas pro tio ke ni estas lertaj kiel “simioj el cirko!” – diris Emilja, palpebrumante. – Ni neniam embarasiĝas. Mi tute ne timis la Sfinkson pro la certeco pri tio, ke ĝiaj enigmoj estos “facilaĵo” por ni.
Kaj ili daŭrigis la vojaĝon. Kaj dum longa tempo la heleno parolis nur pri tio. Kia mirindaĵo! Kia miraklo! Kiel tiu araneo, kun ĉapelo sur la kapo kaj kofreto sur la dorso, povis sukcesi deĉifri enigmon, kiu estis la teruro de tiu regiono?
– Je Apolono! La kazo estas tiel mirinda, ke mi konstruigos templon kun la statuo de ĉi mirinda estaĵo, kiu savis mian vivon.
– Tamen ne forgesu meti min malantaŭ la “mirinda estaĵo” por suflori en lian orelon la ĝustan deĉifradon,- asertis Emilja – ĉar la Vicgrafo estis nur tiu, kiu ripetis miajn vortojn. Per si mem, la kompatindulo nenion divenus. Li parolus ian stultaĵon pri mia kofreto. Kiam li portas mian kofreton, la Vicgrafo pensas pri nenio alia kaj diras nur “mokajn aludojn”…
Malproksime aperis iuj urbaj indikaĵoj.
– Ni alvenas, – diris la heleno. – Tie estas la sanktejo de Delfo.
La apero de la “peguletoj” en Delfo furoris. Sennombraj pilgrimantoj kunvenis ĉirkaŭ ili, plenaj je la plej granda scivolemo. “Kiu ili estas?” “El kie ili venas?” Kiam ili aŭdis pri la kazo de la Sfinkso, la ĝenerala miro kreskis. Tiam Peĉjo demandis pri la lokaj kutimoj kaj kio estas necesa por ke la Pitia akceptu ilin.
– La Konsultantoj devas proponi al la sanktejo valoran donacon. Sen tio ili ricevas neniun.
– Kia problemo! – ekkriis Peĉjo. – Ni ne havas oron nek ion valoran por proponi al la sanktejo. Kion ni faru?
Emilja tuj solvis la problemon.
– Nenio pli simpla, – ŝi diris. – Se ni ne havas oron nek statuojn, ni havas la Vicgrafon. Ni povas proponi la Vicgrafon kiel unu el la plej grandaj vidindaĵoj de la naturo. Kaj mi ĵuras, ke la pastroj akceptos lin.
Kiam li aŭdis tion, la kompatinda spikuleto paŭtis. Emilja rapide kompletigis sian planon: “Kaj poste li fuĝos kaj ni daŭrigos nian vojaĝon.”
Kaj tion ili faris. Peĉjo alproksimiĝis al la pastro kaj diris, ke li venis por konsulto al la Pitia kaj kiel donaco li montris unu el la plej grandaj mirindaĵoj en la mondo – “spikosimila”, kiu tre bone parolas, scias mil aferojn kaj neniam deprenas sian ĉapelon de la kapo. La pastro kun granda intereso ekzamenis la Vicgrafon, igis lin paroli, movi, marŝi de unu punkto al alia kaj kriis al siaj kunuloj, kiuj venis por observi la strangan fenomenon.
– Sendube ĝi estas tre stranga pupaĉo, – li fine diris. – Ni akceptas ĝin kiel donacon al la sanktejo – kaj kondukis la kompatindan Vicgrafon, kun la kofreto sur la dorso, al la deponejo de donacoj.
Por konsulti Pitia, Peĉjo kaj Emilja longe atendis sian vicon, ĉar antaŭe estis multe da homoj. Ili restis sur la granda placo, kie staris la templo de Apolono, babilante kun la helenoj kaj pluraj aliaj pilgrimantoj.
Por pasigi la tempon, ili rakontis novaĵojn pri la moderna mondo kaj montris magion, kiel produkti fajron per alumeto gratatan ĉe la skatoleto.
La grekoj tie kunvenintaj gapadis. Pli grandan miron neniu el ili vidis.
La tempo por konsultado finfine alvenis; Peĉjo kaj Emilja estis enkondukitaj en la kameron de la Orakolo.
Tie estis la Pitia, kiu aspektis kiel frenezulino, sidanta sur trikrura benko, sub kiu vaporo leviĝis el la tero.
Tre trankvile, Peĉjo parolis.
– Ni volas scii, kie estas onklino Nastasja, kiu malaperis el la bieneto de avinjo kaj certe estas en ĉi landoj.
– Virino karbokolora – kompletigis Emilja – preskaŭ sepdekjara, kun dikaj lipoj, koltuko kun floroj sur la kapo, majstrino pri kuketoj.
La Pitia koncentriĝis, bavis, baraktis, taŭzis la harojn, kaj fine diris, kun fiksitaj okuloj:
– La tritiko venkis la ferocon de la monstra dukornulo.
Fine. Nur tio. Peĉjo kaj Emilja foriris desapontoplenaj. Ili nenion komprenis pri la vortoj de la orakolo.
– Ŝajnas, ke la Sfinkso estis la instruisto de tiu ĉi divenistino – diris Emilja. – Anstataŭ doni al ni klaran respondon, ŝi parolis per enigmo. Mi konfesas, ke mi ne komprenis.
– Ni devas pripensi, Emilja, multe pripensi, sed ĉi tie estas neeble. Ni eliru el ĉi homamaso.
Ili iris al dezerta ĝardeno kie ili sidis sur la herbo, manoj sur la kapoj, pensante, pensante.
Subite, Emilja kriis. – Heŭreka, Heŭreka! Mi trovis, mi trovis… Onklino Nastasja estas vivanta kaj sana en la domajnoj de la Minotaŭro. Jen la solvo!…
Peĉjo ne komprenis la deĉifradon.
– Kial?
– Ĉio estas klara kiel akvo, Peĉjo! “La tritiko” signifas onklinon Nastasja, ĉar ŝi, kiel kuiristino, multe okupiĝas pri tritiko, tritika faruno, tritika pasto, kukaĵoj, kuketoj, ktp. Kaj per la bongustaj manĝaĵoj, kiujn ŝi faris per tritika faruno, ŝi “venkis”, tio estas, ŝi malsovaĝigis la “ferocon de la monstra dukornulo”, kiu devas esti nenio alia ol la Minotaŭro. El ĉiuj monstroj kiuj invadis la palacon de princo Kodadad, nur unu havis kornojn: la Minotaŭro. Sekve, onklino Nastasja estas vivanta kaj sana sub la ungoj de la Minotaŭro. Vivu!…
Peĉjo opiniiis ke la interpretadon de Emilja estis sufiĉe logika.
– Kaj kie loĝas la Minotaŭro?
– La heleno, kiu akompanis nin, devas scii. Ni serĉu lin.
Ili serĉis la viron kaj eksciis, ke la monstro loĝas sur la insulo Kreto. Ili devis tuj foriri al la insulo Kreto, sed unue ili devis helpi la Vicgrafon. Kiel liberigi lin el la Sanktejo? Ili tien iris kaj ĉirkaŭiris ĝin plurfoje. Altaj muroj sen fenestroj.
– La nura aperturo estas la enirpordo – observis Emilja. – La Vicgrafo trairis ĝin kaj nur tra ĝi li sukcesos forveni. Tamen la Vicgrafo estas la personigo de malkuraĝo. Se estus mi, mi jam eskapintus, ĉar la pastroj kelkfoje malfermas la pordon por ricevi pli da donacoj. Ni restu proksime. Eble la Vicgrafo komprenos, ke la nura maniero sin savi estas profiti unu el la malfermadoj de la pordo kaj fuĝi.
Tion ili faris. Ili staris tie, rigardante la pordon, rigardante tra la fendo ĉiufoje kiam la pastro malfermis la sanktejon. Sed la Vicgrafo ne aperis. Senpacienca pro la prokrasto, Emilja decidis agi.
– Mi trompos la unuan pastron, kiu alvenos, – ŝi diris.
– Kiamaniere?
– Vi vidos.
Unu el la pastroj aperis kun peza ora statuo por loki ĝin kune kun la donacoj. Tuj kiam li malfermis la pordon, Emilja ĵetis sin al liaj piedoj kvazaŭ en konvulsio, kaj ekkriis vortojn, kiujn neniu komprenis.
Ŝi ekparolis en la lingvo de la litero “po.”
– Fu-pu-ĝu-pu, Vic-pic-gra-pra-fo-po! For-por-i-pi-ru-pu mal-pal-an-pan-taŭ-paŭ la-pa sa-pa-cer-per-do-po-to-po. Ne-pe for-por-ge-pe-su-pu la-pa ko-po-fre-pre-ton-pon (Fuĝu, Vicgrafo! Foriru malantaŭ la sacerdoto. Ne forgesu la kofreton).
La pastro miris pri tio; li malfermis la pordon de la trezorejo, eniris, metis tien la statuon kaj rapidis reen por helpi tiun estaĵon. En sia konfuzo, li ne rimarkis, ke ankaŭ la Vicgrafo eliris malantaŭ li, ĉiam kun la kofreto sur la dorso. Kiam Emilja rimarkis ke la Vicgrafo estis libera, ŝi revenis al si.
– Kion vi havis? – demandis la pastro, kliniĝante por prizorgi ŝin.
– “Po-pilepsio!” – diris la eta diablino, ĝemante kaj pasante la manojn sur la okulojn. – Tamen nun mi pli bone fartas. Ho, kelkfoje mi suferas ĉi atakojn, mia sinjoro…
Dum Emilja distris la pastron, la Vicgrafo, piedpinte, forglitis. Momentojn poste, ili estis en dezerta loko, pretaj por la “vojaĝo”.
– La insulo Kreto estas malproksima – diris Peĉjo. – Ni bezonas pinĉaĵon da pirlimpimpim-pulvoro. Kaj li prenis el la poŝo la tubeton, kiu enhavis la mirindan pulvoron, kiu konkeras ĉiujn distancojn.
