PETER PAN
Ĉapitro 2
2 – Neniamlando
La alian tagon, antaŭ ol sinjorino Benta daŭrigis la rakonton pri Peter Pan, onklino Nastasja aperis kun sia ombro reduktita per peco sur sia ŝultro.
– Ŝajnas, ke estas muso tiu, kiu ronĝas mian ombron, – ŝi diris, kiam ŝi paŝis inter la lanternego sur la tablo kaj la blanka muro. – Rigardu, sinjo, – ŝi aldonis kaj montris la ombron ĵetatan sur la muro. – Alia peco mankas, ĝuste sur la ŝultro. Je ĉi maniero mi finos tute sen ombro. Kia malhonoro.
– Tion, mi ne kredas, – diris Nazulino. – Ne gravas, ĉu vi havas ombron aŭ ne. Al kio valoras ombro?
– Ŝajnas, knabino, ŝajnas ke ĝi estas senvalora, – respondis la nigrulino. – Sed la mondo estas perversa, kaj se ĉiuj scias, ke mi ne havas ombron, ili eĉ povus bruligi min vivanta, kiel ili faris al la kompatinda Johana de la Arko.
– Johana de Arko.
– Tio, jes. La mondo mortigas ĉiujn, kiuj ne similas al la plejmulto. Fraŭlino Johana havis pli bonajn okulojn ol la ceteraj homoj kaj pro tio ŝi vidis multajn aferojn, havis viziojn. Ili bruligis la kompatindulinon. Se ili vidas min sen ombro, ili povas diri, ke mi estas sorĉistino. La mondo estas perversa, knabino. Ho Dio…
– Ne tio, – kriis Emilja. – La mondo persekutas tiujn, kiuj estas pli ol la aliaj, kiel tiu Johana de Arko, kiu vidis pli; sed vi estas malpli, ĉar vi havas malpli da ombro. Sekve…
– Ne estu stultaj, – diris sinjorino Benta, – kaj ni daŭrigu la historion de la knabo, kiu ne volis kreski.
Ĉiuj sidiĝis ĉirkaŭ ŝi kaj sinjorino Benta komencis:
– Neniamlando, kie Peter Pan loĝis kun la perditaj knaboj, estis malproksime – kaj tre bela lando. La antaŭa parto estis granda arbaro, kiu en tiu sezono de la jaro estis senigita de ĉiuj siaj folioj kaj kovrita per blanka neĝo. Eĉ ne unu verdan folion eblis trovi tie. Dekstre estis grandega lago, en kiu pecoj da glacio flosis, kiel malgrandaj insuloj. Ĝuste sur ĉi tiu lago troviĝis la pirata ŝipo. Maldekstre estis la vilaĝo de ruĝhaŭtuloj, la nordamerikaj indianoj, kun kurbaj nazoj, plumkronoj kaj pipo de la paco en buŝo. Ili vivadis silente kaj ripozante, ĉiam en kaŭra pozicio, kiel niaj brazilaj kamparanoj.
La domoj de ĉi tiuj indianoj estis en formo de araba tendo.
– Tion, mi scias, – interrompis Peĉjo. – La araba tendo havas la formon de longa funelo sen la tubeto.
– Jes. – konfirmis sinjorino. – Ili loĝis en tiuj funeloj, kaj anstataŭ ĉefo regis ilin tre kuraĝa estrino nomata Egeta Panterino.
– Vi ne diris tion, kio estis en la malantaŭa parto de Neniamlando, – plendis Peĉjo.
– Malantaŭe estis neĝa dezerto, kie vagadis malsataj lupoj en hurlantaj grupoj. Nu do: la perditaj knaboj loĝis proksime al la indianoj, malproksime de la piratoj kaj malproksime de la malsataj lupoj.
– Kie ili vivis?
– En subtera kaverno, sen enira pordo.
– Kiel ili eniris en la kaverno se ne estis pordo?
– Laŭ tre interesa maniero. Super la kaverno, la grundo estis egala al nia korto – glata, sen signo de kaverno sube. Sed en kelkaj lokoj estis pluraj arboj kun kavoj. Ĉiu knabo posedis arbon por eniri en la kaverno tra ĝia kavo.
– Kial, avinjo, pri tio, ke ĉiu havis sian propran arbon? Mi opinias, ke tio estas fuŝaĵo.
– Tio estis pro tre grava kialo. Ĉar ĉiu havis sian propran arbon, unu ne ĝenis la alian dum atako de piratoj aŭ malsataj lupoj. Ili ĉiuj malaperis samtempe, ĉiu tra sia enirejo. Kontraŭe, dum la fuĝo, du aŭ tri povus eniri en la sama truo, kaj enkaptiĝis. Ne ekzistas pli bona defendo kontraŭ piratoj kaj lupoj ol arbo kun kavo, kiu kondukas al subtera kaverno. Notu ĉi tion.
Peĉjo notis en sia kajero.
– Kiam ĉi rakonto komencas, – sinjorino Benta daŭrigis, – estis nokto kaj la perditaj knaboj ludadis en la arbaro, vestitaj per feloj pro la granda malvarmo. Unu el ili dancadis valson kun struto. De malproksime ili aspektis pli kiel pluŝaj ursoj ol homoj.
– Kiom multaj ili estis?
– Ses. La plej juna nomiĝis Magrulo. La aliaj nomiĝis Bekulo, Buklulo, Fajfilo kaj, fine, Ĝemelo. Ĝemelo estis la nomo donita al du knaboj, kiuj estis vere ĝemeloj kaj tiel similaj, ke la samaj vestaĵoj kaj la sama nomo taŭgis por ambaŭ.
– Kaj kiel ili distingiĝis unu de la alia?
– Ili ne distingiĝis. La aliaj traktis ilin kvazaŭ ili estus unu.
– Mi scias, – kriis Emilja. – Tio okazas kun libroj. Estas multaj libroj similaj, kaj ne gravas se oni elektas unu aŭ elektas alian.
– Prave, – diris sinjorino Benta, kaj ŝi ridis pri la komparo de la pupo. – Do, la ses perditaj knaboj ludadis tiun nokton ĝis malfrue, dum ili atendadis Peter Pan, kiu iris al la urbo por aŭdi la finan parton de la rakonto de sinjorino Darling.
– Kiel ili ludadis? – demandis Pedrinho.
– Ili ludadis kiel vi, – sinjorino Benta respondis. – La anglaj knaboj similas al vi: ili ludas ĉion. Kaj unu el ili havis tre originalan manieron ludi.
– Kiu?
– Magrulo. Li kaptis struton, eskapintan el zoo, kaj instruis al ĝi kiel salti kaj danci laŭ la fluto. Estas nenio pli komika ol tiuj strutaj dancoj, ĉar strutoj estas la plej mallertaj kaj malelegantaj bestoj kiuj ekzistas.
Ili ludis ĝis malfrue, ĉar Peter Pan daŭris pli longe ol kutime, kaj fine ili komencis maltrankviliĝi pro timo, ke io okazis al li. Subite ili aŭdis malproksiman bruon.
Ĉu estis li? Bekulo metis la orelon sur la grundo, kiel faras la indianoj.
– Mi aŭdas strangan bruon de teruraj voĉoj, – li diris, kun larĝaj okuloj. – Devas esti la piratoj!
Kia ektimo. La ses knaboj malaperis en la kavaĵoj de siaj arboj, kiel kunikloj kiuj malaperas en la nestotruojn kiam hundo bojas proksime.
Minutojn poste aperis la piratoj, la teruraj piratoj de la lago. Kiaj aĉaj estaĵoj! La krimo estis stampata je iliaj vizaĝoj kiel nombroj skribitaj per kreto sur la nigra tabulo. Ili venis sub la komando de la fama kapitano Hoko, la plej perversa pirato, kiu iam vivis, tiel malbona, ke estis neniu, kiu ne timis lin. Li havis ruĝajn okulojn kaj brovojn kiel certaj vilaj raŭpoj. Lia barbo estis hirta kaj malpurigita per tero, li marŝadis kiel gorilo, kaj havis buklan hararon brilantan pro graso. Li venis antaŭ la bando kaj kantis la plej malbelan kanzonon, fiksante la takton per la fera hoko, kiu servis kiel lia mano.
– Kio estas tio, avinjo? – demandis la knabino. – Kio estas ĉi fera hoko?
– Simple. Ĉi tiu fama pirato perdis sian dekstran manon en milito kontraŭ la perditaj knaboj. Peter Pan batis lin tiel forte per sia glavo, ke la vila mano forsaltis kaj falis en la lago, rekte en la buŝon de krokodilo. La krokodilo, njok! voris la teruran frandaĵon; kaj ĝi tiom ŝatis, ke de tiu tempo ĝi nenion faris se ne vagi de tero al tero kaj de maro al maro, por manĝi la ceteran parton de la mano, tio estas, la tutan kapitanon Hokon. Pro tio, la pirato mortige malamadis Peter Pan kaj la perditajn infanojn kaj ĵuris murdi ĉiujn per morto la plej terura, kiun oni kapablas imagi.
– Kiel devas esti ĉi morto? – demandis Emilja.
– Mi ne scias, kaj ne volas scii. Mi ne ŝatas hororojn. Tiu, kiu sciis, estis kapitano Hoko, perversega diablulo.
Post kiam li perdis la manon per la glavo de Peter Pan, li farigis al si feran ganton kun hoko. Li enŝovadis la stumpon de la brako en tiun ganton, ligadis ĝin firme per ledaj rimenoj, kaj uzadis la hokon kvazaŭ mano.
– Ho Dio! – ekkriis onklino Nastasja. – Imagu baton de tiu forko!…
– Devis esti terura, – konfirmis sinjorino Benta, – ĉar tiu pirato pli timigis la homojn post kiam li perdis la manon ol antaŭe. Sed ne la krokodilo. La monstro tute ne timis kapitanon Hokon kaj komencis ĉasi lin ĉie. Ĝi fariĝis la malbona ŝanco de la vivo de la pirato. Tio, kio helpadis al kapitano Hoko, estis io, kio eĉ ŝajnas mensogo. Imagu vi, ke la krokodilo ankaŭ glutis vekhorloĝon, kiu funkciis dum unu jaro kaj kies tiktako estis tre forta. La bruo de la horloĝo en la stomako de la besto aŭdiĝis de malproksime kaj servis kiel averto al la Kapitano. Tio donis al li tempon fuĝi per kiom da kruroj li havis.
Nu, tuj kiam la grupo de piratoj atingis la arbaron, kie, ĵus antaŭe, la knaboj ludadis, kapitano Hoko sidiĝis sur giganta ĉapelfungo, kiu kreskis tie, ĝuste super la subtera loĝejo. Li sidiĝis por ripozi kaj samtempe mediti pri maniero eltrovi la kaŝejon de Peter Pan kaj lia bando.
– Je sescent miliardoj da demonoj! – li muĝis. Mi ne ripozos ĝis la tago, kiam mi kaptos tiun malbenatan knabon.
La pirata estro estis spertulo pri malbenoj. Li havis la plej grandan kolekton de plagoj en Anglujo, kaj eble en la tuta Eŭropo, laŭ la opinio de multaj. Kaj ĉiuj malbenoj komenciĝis per sescent miliardoj. Neniu malbeno meritis malpli ol tio.
Ĉimomente Emilja interrompis sinjorinon Benta.
– Kial la maristoj tiel ŝatas malbenojn? – ŝi demandis. – Ĉiam, kiam iu mara hundo aperas en rakonto…
– Mara lupo, – korektis sinjorino Benta. – Maljunaj maristoj nomiĝas maraj lupoj.
– Tute ne gravas, – oponis Emilja. – Mi volas diri mara hundo kaj mi havas miajn kialojn. Kiam unu el tiuj maraj hundoj aperas, estas malbeno je milionoj. Je tricent milionoj da karaveloj! Je sescent milionoj da balenoj! La milionoj neniam finiĝas.
– Jes, – diris sinjorino Benta, – sed rimarku, ke ĉiam estas nur malbeno je milionoj. Nur kapitano Hoko uzis malbenojn je miliardoj, kaj pro tio li fariĝis terura. Miliardo konsistas el mil milionoj. Nu, kiam li malbenis je sescent miliardoj da demonoj, same kiel rilate al Peter Pan, tiu nombro signifis sescent mil milionoj, aŭ sescent montoj da mil milionoj. Mi eĉ kredas, ke li ne estis forta en aritmetiko, ĉar neeblas, ke ekzistas tiom da demonoj…
– Ho, Dio! – ekkriis onklino Nastasja, kaj ŝi krucosignis sin. – Ununura demono kapturnigas nin, kiel tiu Lucifero, kiu faris la revolucion de la anĝeloj en la ĉielo kaj estis ĵetita en la infero. Nun imagu sescent amasojn da mi-ne-scias-kiom. Ho, Dio…
– Daŭrigu, avinjo, – petis Nazulino. – Kapitano Hoko sidiĝis sur la giganta ĉapelfungo kaj kio poste?
Li sidiĝis sed tuj saltis, ĉar tiu fungo estis varma kiel forno. Li koleriĝis kaj forte piedbatis la fungon, kiu forsaltis kun metala sono. Tiu sono sugestis ion al la pirato.
– Hmm! – li ekkriis, ĉar li komprenis, ke tio ne estas natura fungo, sed kamentuba pinto, kiu eliras el la tero kaj havas la formon de fungo.
– Okcent miliardoj da diabloj rostus min vivanta en ĉiuj fajroj de la Infero, se ĉi tio ne estas ruzaĵo de sinjoro Peter Pan kaj la perditaj knaboj! Mi trovis! Ili loĝas ĉi tie, en iu subtera truo.
Li diris kaj komencis ekzameni la grundon, frapante la teron per siaj fingropintoj, kiel kuracistoj faras por ekzami la pulmojn de pacientoj. La sono indikis suban kavaĵon. La pirata estro tre ĝojis. Li ektrovos la kaŝejon de la knaboj kaj nun li ĉasos ilin kiel oni ĉasas musojn. Li komencis ekzameni la terenon. Li vidis, ke estas neniu enirejo krom la kavaĵoj en la arboj.
Li klopodis por malsupreniri tra unu el ili (ĝuste la truo de Bekulo) kaj ne sukcesis. Tro mallarĝa. Li freneziĝis, kraĉis kelkajn miliardojn da demonoj kaj havis sinistran ideon.
– Mi trovis la solvon! – li kriis. – Mi preparos grandan kukon, tre belan ekstere kaj plenan je veneno interne. Mi metos ĝin sur tiu ŝtono kaj gvatos de malproksime. La perditaj knabo kreskis sen panjo, por instrui al ili tion, kion ili devas kaj kion ili ne devas manĝi. Do ili eliros el la kaverno kaj kuros al la kuko kiel malsataj lupoj – kaj mi ĝojos vidi ilin morti de la plej terura morto.
Poste li donis ordonon al la leŭtenanto de la bando.
– Vi, Kamarado! Diru al la kuiristo, ke li preparu tre grandan kaj belan kukon kau metu ene de ĝi…
Li ne sukcesis fini. Tre konata tiktako aŭdiĝis proksime.
– La krokodilo! – kriegis la pirata estro, kaj li galope forĵetis sin, sekvata de la tuta bando, kaj tuj ili malaperis ĉe la horizonto ene de polva nubo. La krokodilo, tiktakante, sekvis ilin haste, filozofiumante pri tio, ke se ĝi ne kaptas lin ĉi-foje, ĝi kaptos lin alian fojon.
– Kaj kio okazis poste? – demandis Peĉjo.
– Sube, pro la bruo de la kurantaj piedoj, la knaboj perceptis, ke la piratoj fuĝis kaj decidis eliri el la kaverno. Ili grimpis supren tra la kavaĵoj, kaj kiam ili atingis la surfacon, ili vidis, ke la ruĝhaŭtuloj estas sur la spuroj de la piratoj.
– Kio okazas, avinjo? Do la indianoj estis malamikoj de la piratoj?
– Ili estis amikoj de Peter Pan kaj malamikoj de kapitano Hoko, kontraŭ kiu ili estis en furioza milito.
La maniero laŭ kiu la indianoj militas meritas esti rakontata. Ili surgrimpadis la arbojn por rigardi malproksime, kun la manoj super la okuloj en formo de viziero, kaj poste ili metadis la orelojn sur la tero por aŭdi la malproksimajn bruojn. Ili marŝadis sur siaj spuroj, kiel serpentoj, kaŝante sin malantaŭ ĉiu stumpo aŭ arbustaro. Ili portadis pafarkojn kaj sagojn kaj ankaŭ tamburon, por sonigi kiam ili venkis la batalon.
Bedaŭrinde estis tre malofte aŭdi la sonon de la tamburo, ĉar la ruĝhaŭtuloj ĉiam estis venkitaj kaj fuĝadis kiel leporoj.
Sed la knaboj, kun la kapetojn for de la truoj, nur vidis la finon de la fuĝo. Post kelkaj minutoj, la polvo levita de la piratoj kaj la persekutantaj indianoj malaperis ĉe la horizonto.
– Kia bela esprimo! – ekkriis Emilja. – Malaperis ĉe la horizonto!… Mi opinias ke ĉio, kio malaperas ĉe la horizonto estas tre bela. Mi ankoraŭ skribos unu rakonton plena je malaperoj ĉe la horizonto, kun tri punktoj ĉe la fino…
Kaj la pupo absorbiĝis en pensoj, kun la okuloj al la horizonto, dum sinjorino Benta, ridetante, daŭrigis la rakonton.
– La piratoj pasis, – ŝi diris. – Kaj la indianoj pasis. Mankis nur pasi la bandon de malsataj lupoj, kiuj kutime akompanas militistojn por manĝi la mortintojn.
– Ĉu la lupoj venis en tiu tago?
– Kompreneble, jes! Tuj poste, la lupoj aperis en la horizonto; sed kiam ili flaris la amikojn de Peter Pan ekster la kaverno, ili rezignis sekvi la militistojn kaj venis kiel sagoj por vori la knabojn.
Peter Pan tamen eltrovis la plej bonan manieron timigi malsatan lupon. Ĝi konsistas je iri renkonte al ili sed retromarŝante, kun la kapo inter la kruroj. La lupoj ekhaltis, konfuzitaj, nekapablaj kompreni, kia besto estas tio, kaj fuĝis kun eĉ pli granda rapideco ol tiu de kapitano Hoko, kiam li aŭdas la krokodilan tiktakon.
Tuj kiam la malsataj lupoj atingis certan distancon, la ses knaboj, gvidataj de Bekulo, retromarŝante iris al ili, kun la kapoj inter la kruroj.
Bela sceno! La lupoj haltis kelkajn sekundojn, poste turniĝis kaj malaperis en la arbaro.
Dank’ al Dio! La perditaj knaboj finfine povus pace ludi sub la lumo de bela lunlumo. Tamen ili ne ludis, ĉar Buklulo atentigis pri io en la ĉielo.
– Rigardu! Jen venas blanka birdo, kiu flugas al nia direkto…
Ĉiuj levis la nazon kaj larĝigis la okulojn. Ili ne sukcesis kompreni, kiu birdo estis. Ĝi ne aspektis kiel ardeo aŭ iu ajn alia konata birdo. Subite fajroglobeto aperis en la aero kaj malsuprenvenis ĝuste mezen de ili. Estis la feino Sonorileto.
– Peter Pan ordonas, – ŝi nervoze deklaris en sia lingvo de tlin, tlin, tlin, – ke vi devas mortigi tiun venantan birdon kiel eble plej baldaŭ.
Buklulo, la plej bona pafisto de la grupo, tuj malsupreniris subteren, kaj revenis kun pafarko kaj sago. Li aranĝis la sagon ĉe la arko, celis, etendis la ŝnuron kaj – zuk! – La sago fajfis kaj trafis la celon. La blanka birdo ŝanceliĝis dumfluge, ŝanceliĝis, priskribis spiralon kaj falis meze de la grupo. Ĉiuj kuris por kapti ĝin.
– Ne estas birdo! – ili ekkriis surprizite. – Estas bela knabino en blanka nokta robo. Eble ŝi estas la patrineto, kiun Peter Pan daŭre promesas venigi al ni.
Estis Wendy, kiu antaŭis la aliajn dum la flugo. La feino Sonorileto faris tiun perfidon ĉar ŝi interne ronĝis pro ĵaluzo. Ŝi ŝatis Peter Pan kaj ne povis elteni la atentojn kaj afablecojn de la knabo rilate sian novan konatulinon. Pro tio ŝi havis la ideon diri al unu el la knaboj, ke li pafu sagon al ŝi.
Jen alvenis Peter Pan, sekvata de Johano kaj Mikaelo. Tuj kiam li metis piedon sur teron, li demandis:
– Kie estas Wendy? – Kiam li eksciis, ke Wendy estis atakita, li tre furiozis kaj preparis sian arkon por ankaŭ pafi Buklulon sur la koro. Kaj li eĉ pafus sagon, se Wendy ne vekiĝintus de la svenado ĝustatempe por ke ne okazu tian krimon.
Wendy ne estis vundita, ĉar la sago trafis la kisbutonon, kiun Peter Pan donis al ŝi. Ŝi sentis nur la ŝokon de la sago; kaj ĉar ŝi jam laciĝis kaj kapturniĝis pro tiom da flugado, tio sufiĉis por ke ŝi perdu la ekvilibron kaj falu.
Kiam la knaboj rimarkis, ke ŝi vivas, ili ĉirkaŭis ŝin kun la plej granda ĝojo, kvankam ili ne sciis tion, kion fari. Konduki Wendy al la subtera loĝejo ne ŝajnis bona ideo. Lasi ŝin ekstere estis pli malbone. La nura rimedo estus konstrui al ŝi belan dometon. Ili diskutis ĉi punkton, kiam Wendy komencis kanti kanzonon, kiun ŝi inventis, tiele:
Volas mi domon tre etan,
La fenestro kun blua kurteno,
La tegmento kun verda muskaro,
Kaj ruĝaj rozoj en bela ĝardeno.
– Jen! Ni jam scias tion, kion ŝi volas! – ĥore kriis la knaboj. – Ni faru la dometon de Wendy, kun ruĝaj rozoj en bela ĝardeno.
Kaj okazis tumulto. Bekulo kuris por tranĉi bastonojn en la arbaro; Buklulo iris subteren serĉe de malnovan, bonan kradon por la tegmento. Fajfilo serĉis pecon de malnova tapiŝo.
Post momento la dometo estis preta. Peter Pan rimarkis, ke ili forgesis la kamentubon. Kie oni iam vidis domon sen kamentubo? Li ĉirkaŭrigardis, serĉeme, kaj rimarkis ke Mikaelo havis la cilindran ĉapelon de la patro sur la kapo.
– Bonege! – kriis Peter Pan, kaj li prenis la cilindran ĉapelon. – Pli bona kamentubo ol ĉi tiu ne eblas. – Kaj aranĝis ĝin sur la tegmento.
Kaj ĉimaniere aperis la dometo. La plej uzata konstrumaterialo estis “ni ŝajnigu tion”. Ne estas seruro por la pordo? Ni ŝajnigu, ke ĉi buklo estas seruro. Ĉu ne estas seĝo? Ni ŝajnigu, ke ĉi ŝtono estas seĝo. Wendy ne bezonis eniri en la dometo, ĉar la dometo estis konstruata ĉirkaŭ ŝi – kaj estis la unua fojo en la mondo, kiam tio okazis.
Preta la domo kun la posedantino interne, Peter Pan venis kaj frapis ĉe la pordo – tok, tok, tok. Wendy venis al la fenestro kaj demandis, kiu frapas.
– Estas la perditaj knaboj, kiuj volas scii ĉu la knabino volas esti ilia panjo. Ili neniam havis patrinon kaj intencas provi se tio estas bona.
– Kun granda plezuro, – Wendy respondis. – Mi estos patrino por ĉiuj, vespere mi rakontos historiojn, tage mi flikos viajn vestojn, mi konsolos tiujn, kiuj ploras, kaj riproĉos tiujn, kiuj faras malbonaĵojn – ĉio same kiel panjo faras enhejme. Sed mi estos patrino nur se Peter Pan volas esti la paĉjo.
Ĉiuj aplaŭdis kun granda ĝojo. Finfine ili havos patrinon. Estus iu, kiu rakontus al ili historiojn – kiel mirinde!
– Historion! Historion! – ili kriis. – Nu, rakontu belan historion – kaj la knaboj rapide eniris en la domo. Estis nekredeble, ke ili ĉiuj povis eniri tie, sed ili sukcesis. Por tio, ili devis aranĝi sin per la lerteco kaj la maniero kiel la sardinoj estas aranĝitaj ene de la ladskatoloj.
Post kiam ĉiuj trovis lokon, Wendy komencis:
– Foje estis kompatinda knabino nomata Cindrulino – kaj tiele ŝi daŭris ĝis la dormo regis ĉiujn siajn filojn.
Ĉio dormis. La arbaro dormis sian malkvietan dormon de vespertoj, striga pepado kaj lupa ululado. Dormis la krokodilo, malproksime. La piratoj dormis; kaj la indianoj, vidante la malamikojn dormis, forlasis la persekutadon por la sekva tago kaj ankaŭ dormis.
Nur Peter Pan ne dormis, li pasigis la tutan nokton ekstere, glavo en mano, por gardi la dometon de la juna patrino, kiun li aranĝis por la perditaj knaboj.
Sinjorino Benta haltis ĉe ĉi punkto ĉar ŝi pensis, ke plej bone estas ankaŭ dormi.
– Sufiĉas por hodiaŭ. La daŭrigo restas por morgaŭ. Nun vi ĉiuj enlitiĝu kaj revu pri la kapitano Hoko kaj la krokodilo.
– Ho Dio! – ekkriis onklino Nastasja, dum ŝi ekstaris. – Mi volas revi pri sinjorino Wendy, kiu estas tiel ĉarma. Sed kun tiu perversa diablulo, Dio min gardu!
Peĉjo suspiris. Li bedaŭris, ke li ne fuĝis al Neniamlando en la tago, kiam li naskiĝis. Ankaŭ Nazulino suspiris. Kial ŝi ne naskiĝis kiel Wendy Darling? Nur Emilja nenion suspiris aŭ diris. Ŝi foriris tre silenteme kaj iris trarigardi la ilarkeston de Peĉjo.
Sinjorino Benta trovis ŝin tie, penante fleksi najlon.
– Kion vi faras, Emilja?
– Mi klopodas por fari hokan manon kiel tiu de la Kapitano.
– Por kio, tio, stultulino?
– Por timigi onklinon Nastasja. Mi volas hoki ŝiajn lipegojn…
