Lobato en Esperanto – 11

PETER PAN

 Ĉapitro 3

 

3 – La Laguno de la Sirenoj

         La sekvantan nokton, onklino Nastasja aperis en la salono eĉ pli seniluziigita ol je la antaŭa tago. Tio, kio okazis al ŝia kompatinda ombro estis simple monstreca.

         – Rimarku, sinjo, – ŝi diris al sinjorino Benta, metante sin inter la muro kaj la lanternego tiel ke la ombro estis klare videbla. – Vidu, sinjo, kiel mia ombro ŝajnas farita el punto, plena je truetoj. La ŝtelisto, kiu jam detranĉis ĝian kapon kaj pecon de la ŝultro, ĵus tranĉis multajn aliajn pecetojn hodiaŭ.

         Tio estis vero. La parto ekzistanta de la ombro de la kompatinda nigrulino estis plena je tonditaj truoj.

         – Estas mistero, kiun mi ne kapablas deĉifri, – diris sinjorino Benta, skuante ŝian kapon. – La Vicgrafo, nia bonega detektivo, certe solvos ĉi kazon. Parolu al li.

         Onklino Nastasja interkonsiliĝis kun la Vicgrafo kaj ricevis de la fama detektivo la promeson “esplori”.

         – Lasu tion al mi, – li diris. – Mi jam solvis tiun faman kazon de la Holivuda Kato, do mi ankaŭ povas solvi ĉi tiun pri la ombroŝtelisto. Lasu la aferon al mi.

         Post kiam ĉi okazaĵo finiĝis, sinjorino Benta rekomencis la historion de Peter Pan, de la punkto, kie ŝi haltis en la antaŭa vespero.

         – Kie ni haltis? – ŝi demandis, dum ŝi sidiĝis sur sia seĝo kun segitaj kruroj.

         – La perditaj knaboj konstruis la dometon de Wendy kaj ĉiuj dormis en ĝi, krom Peter Pan, kiu deĵoris, – memorigis Nazulino.

         – Jes, ĝuste, – konfirmis sinjorino Benta. – Ili dormis en la domo la unuan nokton.

         Dum tuta semajno la knaboj ne foriris de la dometo. Ili tre ĝojis pri la eta patrino, kiun Peter Pan trovis por ili, kaj Wendy same ĝojis pri siaj ses infanoj. La feliĉo en tiu domo estus kompleta, se ne pro la malĝojo, en kiun falis la feino Sonorileto. Ŝi ĉiam estis malkontenta, kaŝis sin en anguloj kaj ne kuraĝis paroli al Peter Pan.

         Sed ĉio lacigas. Fine de la unua semajno. Wendy volis promeni en la arbaro aŭ aliloke.

         – Ni povas iri al la Laguno de la Sirenoj, – Peter Pan proponis. – Nia Neniamlando ne nur havas teruraĵojn, kiel piratojn kaj malsatajn lupoj. La Laguno de la Sirenoj estas bele bela!

         La ideo estis ricevata kun entuziasmo. Wendy kaj la fratetoj nur konis sirenojn per bildlibroj. Veraj sirenoj, kun fiŝaj vostoj kaj skvamoj, vivantaj kaj danĝeraj, ili neniam vidintis, ĉar ili ne estis estaĵoj troveblaj en la zoo de Londono. Estis ĉio tie – hipopotamoj, rinoceroj, leonoj, tigroj, ĝirafoj, serpentoj, ursoj, fokoj – sed sirenoj, neniu.

         – Ni iru, ni iru por vidi la sirenojn! – ĉiuj kriis kun la plej granda entuziasmo.

         Dum minuto ili faris la necesajn preparojn kaj malaperis. Post longa vojaĝo, ili vidis la grandan marverdan lagunon, ĉe kies fundo staris la sorĉita palaco de la sirenoj. Kelkfoje ili ĉiuj ekaperis por kombi siajn harojn sub la suno, kuŝantaj sur la rokoj. Alifoje, nur unu aŭ du aperis.

         Kiam la geknaboj atingis la akvorandon, ili trovis nur unu.

         – Kiel bela! – ekkriis Wendy, ravata. – Ekzakte kiel unu, kiu aperas en mia libro kun blua kovrilo. Rigardu kiel brilas la skvamoj sub la suno! Ŝajnas arĝento…

         Ŝi efektive estis unu el la plej belaj sirenoj en la laguno. Ŝiaj haroj estis miksaĵo de oro kaj bronzo, kun verdaj reflektaĵoj. Ŝi kuŝadis sur roko kaj kantadis, dum ŝi, per ora kombilo, kombis siajn mirindajn harojn.

         – Ĉu la kanto estis bela? – demandis Nazulino.

         – Ho, vi eĉ ne volu scii! – diris sinjorino Benta.- Neniu kapablas doni al vi ideon pri la beleco de la kanto de la sirenoj. Nur post aŭskultado. Tiel malsama ol la kantado de homaj estaĵoj, ke ĝi eĉ estas danĝera por ni. Grandaj malfeliĉoj trafis la maristojn sur maro, kiuj aŭdis tiajn kantojn.

         – Ĉu veras, avinjo, ke maristoj en la antikvaj tagoj ŝtopis la orelojn per vata buleto, kiam ili vidis sirenojn en la maro? – demandis Peĉjo.

         – Tio eblas. Se ili ne faras tion, la mirinda kantado ebriigas la maristojn kaj ili misfaras ĉiun manovron sur la ŝipo, ili tiras unu ŝnuron anstataŭ la alia, ili metas vinbotelojn sur la hokon anstataŭ logilon – ili fuŝas ĉion, ĉion. Rezulto: la ŝipo eraras la vojon, trafas rokon kaj dronas.

         La perditaj knaboj decidis kapti vivan sirenon sed tio estis preskaŭ neebla, ĉar ili estas tro inteligentaj. La plej sagaca fiŝeto ne estas tiel rapida kiel la sireno. La knaboj jam klopodis plurajn fojojn kaj decidis denove klopodi por kapti unu.

         – Kiel?

         – Estis nur unu maniero – eniri en la akvon por ke la sireno ne rimarku ilin kaj ĉirkaŭi ŝin. Tion ili faris.

         Ili ĉiuj eniris en la akvo kaj naĝis sen fari eĉ la plej etan bruon, ĝis…

         – Ĉu ili sukcesis? – demandis Nazulino maltrankvile.

         – Ho, ne! La sireno rimarkis ilin kaj kriegis: “Homaĉoj!” Kaj tuj plonĝis.

         Ĉiuj desapontiĝis kaj Mikaelo preskaŭ ploris. Li ne vere ploris, ĉar Bekulo vidis alian sirenon sur roko pli malproksime.

         – Estas sirena knabino, facile kaptebla! – li flustris kaj montris. – Ni devas iri tre singardeme.

         Ŝi estis unu el la plej belaj sirenetoj, kiujn oni povas imagi. Ŝi havis pli malpli sep jarojn, sed jam sciis kombi la harojn per sia ora kombilo kaj jam komencis kanti siajn unuajn kantojn. Tiel distrita ŝi estis, sekvante la movojn de krabo sur la roko, ke ŝi ne rimarkis la proksimiĝantajn knabojn. Mikaelo, kiu estis pli proksime, ne povis sin teni kaj – zaz!, saltis sur ŝin.

         – Ĉu li suksecis? – demandis Nazulino tre maltrankvile.

         – Ĉi-foje, jes – sinjorino Benta respondis, – sed li ne bone ĉirkaŭpremis ŝin. Sirenoj estas la plej glataj estaĵoj, dekoble pli ol sapo, do la virineto de la maro deglitis el la manoj de Mikaelo kaj iris al la fundo, same kiel la unua.

         – Domaĝe, avinjo! – ekkriis Nazulino. – Ĉiuj rakontoj pri sirenoj finiĝas tiele. Kiam venas la tempo ekpreni unu, io okazas kaj ili eskapas…

         – Mi verkos alian rakonton, – diris Emilja. – Rakonto, en kiu ĉiuj sirenoj estas kaptataj kaj ligataj kaj alportataj al la urbo en kamiono.

         – Nu, vi eraros, Emilja, se vi verkos tian rakonton,- diris sinjorino Benta. – Krom esti puno elpreni tiajn estaĵojn el ilia elemento, la kaptado kaj alportado al la urbo per kamiono detruus la belecon kaj misteron de la sirenoj. Ĉu vi scias, kio okazus? Gazetoj montrus iliajn portretojn presitaj per nigra inko (en libroj ili aperas en belaj milde koloraj pentraĵoj); la saĝuloj kun okulvitroj venus por studi ilin, tio estas malfermi ilin per tranĉiloj nomataj skalpeloj por vidi, kio estas interne, kaj mil aliajn hororojn. Ne, Emilja. Pli bone estas, ke neniu iam kaptus sirenon – ankaŭ vi ne. En via eta rakonto, kaptu la sirenon, sed faru ke ŝi fuĝu antaŭ ol eniri en la kamiono. Via rakonto estos multe pli poezia, mi garantias tion.

         – Ho, Dio! – diris onklino Nastasja. – La viroj estas tiel malbonaj, ke ili eĉ povus dishaki la kompatindulinojn, por vendi sirenajn lumbojn ĉe la buĉejoj, sirenajn ripojn, sirenajn vostojn…

         – Daŭrigu, avinjo, – petis Peĉjo. – La sireno eskapis kaj…

         – Kaj malaperis en la fundo de la akvo kaj iris por averti la aliajn, kaj pro tio, en tiu tago ne plu estis sirenoj sur la surfaco de la laguno.

         – Kaj la knaboj revenis al la eta domo de Wendy…

         – Ne. Anstataŭ sireno, boato aperis malproksime. La piratoj de kapitano Hoko, kiuj ankris sian ŝipon ĉirkaŭ dek aŭ dek du kilometrojn de tiu punkto, venis per boato al la flanko de la sirenoj. Ĉar la danĝero estis granda, la infanoj provis reveni al la plaĝo kiel eble plej baldaŭ. La rimedo estis unu – naĝi, do ili ĵetis sin en la akvon kaj naĝis laŭ la marbordo eĉ ne retrorigardante.

         Nur Peter Pan kuraĝis fari tion. Li rigardis kaj vidis, ke Egeta Panterino, staras ĉe la pruo de la boato, ligata per ŝnuroj.

         Peter Pan sulkigis la brovojn. Li faris tion kiam ajn li devis solvi urĝan problemon. Ŝajnas, ke kun tiu brovsulkado li igis sian cerbon havi ian bonan ideon.

         – Mi scias, – li murmuris al si momenton poste. – La teruraj piratoj venkis la indianojn kaj kaptis Egeta Panterino, kaj nun ili forlasos ŝin sur iu roko, por ke ŝi dronu kiam la tajdo altiĝu.

         Peter Pan divenis. La boato direktiĝis al la roko kie la sireno estis, kun la ordono de kapitano Hoko lasi tie la indianinon, bone ligata per dikaj ŝnuroj.

         – Tio ne devas okazi! – Peter Pan pensis al si mem: – Mi bezonas savi la kompatindulinon. La indiana estrino estas nia aliancano kaj nia amiko.

         Li denove sulkigis la frunton kaj tuj havis alian tre bonan ideon.

         – Kio okazis? – demandis Peĉjo.

         – Li ne diris, sed laŭ tio, kion li faris, ni povas diveni. Peter Pan atendis malantaŭ iu roko, ke la boato preterpasu proksime, poste li plonĝis en la akvon kaj naĝis ĝis li estis tuj sub la posta parto de la boato. Kaj li elmetis la kapon el la akvo kaj kriis per voĉo, kiu perfekte imitis la ebrian voĉon de kapitano Hoko:

         – Je sescent miliardoj da karaveloj, tranĉu tuj la ŝnurojn de la indianino kaj liberigu ŝin!

         La piratoj trovis tian ordonon stranga, ĉar estis absurde liberigi, ĝuste tiel, malamikinon, kies aresto tiom multe kostis al ili. Sed ordonoj de kapitano Hoko estis tio; nediskuteblaj, pro timo de la teruraj hokofrapoj en la nazo. Ili ne vidis la estron, sed la voĉo estis lia. Por ili restis nenio krom obei – kaj ili tranĉis la ŝnurojn de Egeta Panterino kaj diris al ŝi:

         – Vi estas libera. Faru tion, kion vi volas.

         – Kaj kion ŝi volis? – demandis Emilja.

         – Egeta Panterino volis nur tion: vidi sin malproksime de tiuj homoj, kaj pro tio ŝi ĵetis sin en la akvon kaj naĝis, pli bone ol fiŝo, al la parto de la plaĝo kie estis la knaboj. Ĉimomente Peter Pan rimarkis, ke iu naĝas direkte al la boato. Estis kapitano Hoko, kiu restis sola sur la ŝipo kalkulante sakon da oraj moneroj. Li finis la taskon kaj nun naĝis plenrapide por ĝui la plezuron vidi la morton de la kompatinda indianino.

         – Mi imagas lian desaponton, kiam li trovis la boaton sen ŝi!…

         Vere. Kiam li alvenis kaj eksciis pri la evento, li pleniĝis je la plej granda furiozo de sia vivo kaj iris al la piratoj por hokofrapi ĉiujn sen pardono aŭ kompato. Sed ili ne estis tie, ili sin ĵetis en la akvon kaj fuĝis eĉ pli rapide ol la indianino.

         Sola en la boato, kapitano Hoko prenis la remilojn kaj turnis la boaton al la direkto de la tero, kie li vidis la knabojn kaj la indianinon. Lia ideo estis rekapti Egeta Panterinon, profitante la ekstreman lacecon, en kiu ŝi devis esti post tiom da penado.

         Peter Pan, kiu jam atingis la plaĝon, komprenis la danĝeron. La elĉerpita indianino estis lacega kaj verŝajne falos denove sub la ungojn de la ĉefo de la piratoj. La rimedo estis alfronti kapitanon Hoko kaj lukti kontraŭ li, eĉ sen armilo.

         – Mi ŝatas ĉi knabon! – diris ekscitite Nazulino. – Li nenion timas. Jen bona ekzempo.

         Peĉjo rigardis ŝin per la angulo de la okulo, kvazaŭ tiuj vortoj estus ia aludo. Sed ili ne estis.

         Sinjorino Benta daŭrigis:

         – La pirato venis al la plaĝo. Li foriris el la boato, kaj tuj Peter Pan atakis lin. La batalo estis terura. Se la kapitano havis pli da forto ol ses Peter Pan, aliflanke Peter Pan havis pli da facilmoveco ol ses Hokoj. Ĉi tiu malegaleco ekvilibrigis la fortojn.

         Ili batalis, ili longe batalis, foje sur la sablo, foje en la akvo, fine sur la plej proksima roko. Estis batalado per ungofrapoj. Fine, la pirato, jam lacega pro la senfina luktado, komprenis, ke estas neeble venki la teruran knabon, kaj sen la plej eta honto… li fuĝis. Li saltis en la boaton kaj fuĝis! Estis la dua fojo, kiam Peter Pan venkis lin per luktado sen armilo. Li ricevis multajn ungofrapoj sed sin sentis venkanta kaj gloroplena.

         – Vivu Peter Pan! – kriis voĉo sur la roko. La knabo turniĝis. Estis Wendy. Anstataŭ sekvi la aliajn, kiuj forkuris, ŝi restis por rigardi atente la batalon.

         – Wendy, Wendy! – li kriis afliktite. – Ĉu vi scias, ke vi estas en la plej granda danĝero? La tajdo jam komencas leviĝi kaj ĉar vi ne havas forton por naĝi al la plaĝo, vi riskas droni.

         La situacio estis sendube la plej grava. Peter Pan denove sulkigis la brovojn. Li bezonis trovi manieron savi la karan patrineton de la perditaj knaboj antaŭ ol la tajdo leviĝos ĝis la punkto, ke ĝi englutos la rokon kun ŝi kaj ĉio ajn. Estis neniu boato. Porti ŝin surdorse estis danĝere. Kion fari? Li rigardis dekstren, rigardis maldekstren, rigardis malsupren, rigardis supren. Feliĉe ke li rigardis supren.

         Li vidis grandegan flugantan kajton alte supre, kun vosto el ŝtofaj pecoj, kiu tuŝis la akvosurfacon.

         Li havis ideon. Kapti la voston de la kajto kaj ligi ĝin al la talio de la knabino. Kaj tion li faris. Li ligis la voston de la kajto al la talio de Wendy kaj atendis. Momentojn poste la vento leviĝis kaj la kajto alten suprenflugis, ĝia  vosto rektiĝis kaj… Wendy flugis tra la aero…

         – Adiaŭ, Wendy! Adiaŭ! – kriis Peter Pan dum ŝi supreniradis…

         La knabino estis savita. Peter Pan nun devis savi sin. Ne estis alia kajto. Resti tie pli longe estis danĝere, ĉar la tajdo jam estis alta kaj baldaŭ ĝi englutos la rokon. Li eĉ ne pensis pri naĝado, ĉar la laco de la batalo igis lin senti sin malforta. Kion fari? Li pensis kaj pensadis. Subite, malproksime, li vidis grandan akvobirdan neston, kiun la vento malfiksigis kaj ĵetis sur la akvon. Ĝi venadis flosanta kiel ronda boato. La birdo estis interne, metita sur la ovojn.

         – Bonege! – kriis Peter Pan, manfrapante. – Nenio povus esti pli bona. Samtempe boato kaj tagmanĝo kun ovo!…

         Li atendis iomete; tuj kiam la nesto alproksimiĝis de la roko, li ĵetis sin en la akvon kaj kun peno naĝis al ĝi. Li timigis la birdon per tri kriegoj kaj metis sin sur la ovoj.

         – Kiel amuza! – ekkriis Emilja. –  Certe, anstataŭ manĝi ilin, Peter Pan elkovis la ovojn kaj alvenis al la dometo de Wendy kun aro da akvaj birdidoj!

         – Li ne pensis pri tio, – sinjorino Benta deklaris. – Li demetis la ĉemizon kaj faris per ĝi tre bonan velon. La vento frapis sur la velo kaj pelis la strangan ŝipon al la loko, kie estis la knaboj kaj la indianino. Duonhoron poste Peter Pan alvenis tien, savita.

         Lin salutis granda kriado pro entuziasmo, ne nur pro la batado, kiun li donis al kapitano Hoko, sed pro la lerteco, per kiu li savis Wendy kaj sin mem.

         – Hura! Vivu Peter Pan! – ĉiuj kriis kaj saltis kaj aplaŭdis. – Vivu la knabo, kiu timas nenion!

         Ĉiuj brakumis, kisis kaj diris mil aferojn unu al la alia. Egeta Panterino rakontis la malĝojan historion pri la batalo, en kiu la indianoj estis venkitaj de la piratoj. Wendy rakontis la historion de sia flugado ligata al la vosto de la kajto, kaj kiel ŝi sukcesis alkroĉiĝi al arbo proksime al tiu loko. La aliaj diris nenion, ĉar ili nenion faris.

         La granda aventuro al la Laguno de la sirenoj finiĝis tre bone. Estis nur unu aŭ alia vundeto sur unu aŭ alia – kaj menciindas la ses grataĵojn de hokoj, kiuj Wendy rimarkis sur la dorso de Peter Pan.

         – Ni iru hejmen rapide, – diris la ekscitita knabino. – Mi bezonas prepari kuracilon por ĉi tiuj kontuzoj.

         Sinjorino Benta interrompis la rakonton en ĉi punkto kaj lasis la reston por la sekva tago.

         La komentoj komenciĝis.

         – Mi nur ne ŝatis ion, – diris Emilja. – Peter Pan ne devintus lasi la ovojn en la nesto. Se mi estus li, mi prenus ilin por elkovi en la dometo.

         – Ĉu kovi omleton? – diris onklino Nastasja. – Mi vetas, ke la ovoj estis nura pasto! Kie vi iam vidis vojaĝantan knabon ene de nesto sen rompi ĉiujn ovojn? La rakontisto neniam estis kuiristo kaj pro tio li ne scias pri ovoj. Sed mi, kiu estas kuiristino, scias tre bone tio, kio okazis. Ĉio iĝis omleto…

         La Vicgrafo diris nenion. Lastatempe li malfermegadis la etajn okulojn kaj  ekzamenadis la polvon sur la grundo por posta “deduktado”. Nur tion li volis scii: kiu estas la muso, kiu ronĝadas la ombron de la nigrulino…

Visitas: 488