Lobato en Esperanto – 11

PETER PAN

 Ĉapitro 4

 

4 – La subtera loĝejo

         La sekvan tagon, tuj kiam onklino Nastacja ekbruligis la lanternegon en la manĝoĉambro, la kazo de la ombro denove aperis. La nigrulino metis sin inter la lumo kaj la muro kaj ĉiuj povis vidi, ke ŝia ombro malpliiĝis je alia bona kvanto.

         – Rigardu, sinjo, – ŝi diris, kun la lipoj pendantaj. – Mi nun havas stumpon de ombro. Je tia maniero, mi finos sen ombro kaj tio fariĝos ega malhonoro…

         Sinjorino Benta surmetis la okulvitrojn kaj vidis, ke tio estas vero.

         – Ĉu la Vicgrafo ankoraŭ nenion eltrovis?

         – Mi estas survoje, – respondis la eta ŝerloko. – Mi jam zorge ekzamenis la tranĉaĵon kaj rimarkis, ke ĝi estas farita per tondilo. Num mi ekzamenas ĉiujn tondilojn en la domo. Kompare, mi ekscios, per kiu el ili la “muso” tondadas ĉi ombron – kaj poste…

         – Kaj poste, kio? – demandis Emilja kun mieno de sanktulino.

         – Poste, ni vidos tion, kio okazos.

         Emilja paŭtis kaj kraĉis kun malestimo.

         – Komencu, avinjo, – petis Nazulino. – Mi antaŭĝojas la finon de la aventuro.

         Sinjorino Benta sidiĝis sur sia seĝo kun la segitaj kruroj kaj komencis:

         – Tre bone. Post la granda aventuro en la Laguno de la Sirenoj, la knaboj revenis kun kelkaj gratvundetoj, kiujn Wendy provis kuraci laŭeble, per bonega ŝmira ungvento. Ĉiuj resaniĝis kaj la vivo daŭris tre feliĉa en la domo de Wendy kaj en la subtera kaverno, perfekte aranĝita de la knabino. La kaverno estis natura groto, kiun la akvoj eltranĉis el la ŝtono antaŭ multaj miloj da jaroj. Tiel malnova, ĝi havis blankajn barbojn el la plafono – tio estas, stalaktitoj.

         – Kio estas tio? – demandis Peĉjo.

         Sinjorino Benta klarigis, ke en multaj kavernoj la pluva akvo filtriĝas tra la supra tero kaj gutas de la plafono. Dum ĝi pasas tra la tera tavolo, la akvo solvas iujn kalkŝtonojn, kaj kiam ĝi gutas, la dissolvitaj kalkŝtonoj denove malmoliĝas. Kaj kun la paso de la tempo, formiĝas longaj stalaktitoj, kiuj estas pendaĵoj, kiuj malsupreniras de la plafono de la kavernoj al la tero. Ankaŭ okazas, ke ili formiĝas sur la tero, en la punktoj, kie la akvo gutas, samspecaj formaĵoj, nomataj stalagmitoj. La stalaktitoj malsupreniras de la plafono ĝis la planko kaj la stalagmitoj leviĝas de la planko ĝis la plafono, ĝis ili renkontiĝas.

         Post tiu klarigo, sinjorino Benta daŭrigis:

         – En tiuj stalaktitoj la knaboj pendigis mil aĵojn – korbojn por kapti fiŝojn, hokojn, stangojn, ujojn el sekaj ŝeloj kaj ludilojn, kiujn ili mem fabrikis. En la centro mem de la kaverno estis kameno.

         – Kio estas kameno, avinjo? – demandis Nazulino.

         – Ĉi tie en Brazilo ni havas varman aŭ moderan klimaton kaj pro tio ne ekzistas kamenoj en la domoj. En malvarmaj landoj tamen ekzistas. Ĝi estas la loko por fari fajron por hejti la domon. Inter ni, kaj en ĉiuj varmaj landoj, estas nur fajro en la kuirejo, por kuiri. En malvarmaj landoj, krom la kuireja fajro estas fajro por hejti la domon. Sed tio nur en malriĉaj landoj. En progresintaj landoj, anstataŭ la malnova kameno, ekzistas sistemo de varmaj vaportuboj, kiuj trairas ĉiujn ĉambrojn ene de la muroj kaj tenas ilin je la dezirata temperaturo.

         – Sufiĉe, avinjo, – diris la knabino. – Daŭrigu.

         Sinjorino Benta daŭrigis:

         – Nu, kiel mi ĵus diris, la tre afabla Wendy lasis la kavernon plenan je bonordo kaj pureco. Ŝi trovis grandan liton por la knaboj, kie ili ĉiuj tre bone aranĝis sin. Ŝi ankaŭ trovis lulilon por Mikaelo. Mikaelo ne plu bezonis lulilon, sed Wendy opiniis, ke ne devas esti domo sen lulilo, kaj ĉar li estis la plej juna infano, li devis ludi la rolon de bebo. Ĉi tiu lulilo estis unu el la korboj por kapti fiŝojn, aranĝita inter du stalaktitoj.

         Wendy eĉ ne forgesis sian teruran malamikinon Sonorileto. Ŝi preparis pupan ĉambron en angulo, fermita per ruĝaj kurtenoj kaj plena je belaj etaj aferoj, taŭgaj por feino tiel malgranda.

         En la kaverno ne estis seĝoj, sed estis fungaj benkoj, unu por ĉiu knabo. Wendy kaj Peter Pan uzis specialan fotelon, farita el du grandegaj kukurboj, kiuj estis zorgeme eltranĉitaj. Tie ili sidis proksime unu al la alia, kiel faras paĉjoj kaj panjoj, kiam ili amas unu la alian.

         Iun sabaton vespere ĉiuj atendadis Peter Pan, kiu matene eliris al ĉasekspedicio. Super la subtera loĝejo Egeta Panterino kaj kelkaj indianoj staris garde.

         Subite aŭdiĝis akra fajfado. Estis la signalo de Peter Pan. De malproksime li jam anoncis sian alvenon per tiu laŭta fajfo. Egeta Panterino iris renkonte al li dum la knaboj surgrimpis la arbojn por vidi lian alvenon.

         Ĉiufoje, kiam Peter Pan partoprenis en unu el siaj ekskursoj, okazis festo por la infanoj. Kiel bona patro, li ĉiam havis bongustajn frandaĵojn en la poŝoj – sovaĝaj fruktoj, dolĉaĵoj, mil aferoj. La knaboj ĉirkaŭis lin, kiel musoj rondiras sakon da maizo, kaj ĉiu enŝovis siajn manojn en siajn poŝojn por fiŝkapti ion. Peter Pan eniris la kavernon kaj marŝis al la flanko de Wendy, nuntempe okupata de riparado de la ŝtrumpetoj de Magrulo. Ŝi aspektis bela en sia vesto je aŭtuna koloro, kun rubusa branĉeto en la haroj.

         Nazulino trovis stranga tiun esprimon “aŭtuna koloro”. – Kion tio signifas, avinjo? Aŭtuno estas unu el la sezonoj de la jaro, sed mi ne scias, ĉu ĝi havas specifan koloron…

         Sinjorino Benta ridis.

         – Filino mia, la lingvo estas plena je poeziaj esprimoj. Estas la poetoj, kiuj inventas ĉi tiujn belaĵojn por ornami la lingvon. Aŭtuno estas la plej bela sezonoj en la malvarmaj landoj, kie falas neĝo. Ĉi tie en Brazilo, neniu rimarkas grandan diferencon inter aŭtuno, somero kaj vintro. Fakte ni havas nur du sezonojn – tiun de la pluvo kaj tiun de sekeco. La vegetaĵaro estas intense verda en la pluvsezono, kaj ankaŭ verda, sed pli seka verdo, en la seka sezono – kiu daŭras de majo ĝis oktobro. En malvarmaj landoj ne estas tiel. La kvar sezonoj estas perfekte difinitaj.

         – Mi scias! – kriis Peĉjo. – Estas printempo, somero, aŭtuno kaj vintro…

         – Tio ĝustas. Printempe la vegetaĵaro vekiĝas el la vintra dormo kaj ĉie aperas ŝosoj en granda ĝojo de smeraldaj verdoj. Ĉu vi scias, kio estas smeralda verdo?

         Peĉjo sciis.

         – Estas la verdo de la smeraldoj.

         – Jes – nova, delikata, bela burĝona verdo. En oranĝoarboj vi tre bone vidas la smeraldan verdon en la novaj ŝosoj kaj vi vidas la profundan verdan someron en la malnovaj folioj. Nu do: smeralda verdo estas printempa verdo; do se poeto diras “printempa koloro” vi jam scias ke estas smeralda verdo.

         Do, “somera koloro” devas esti la profunda verdo de la foliaro de la oranĝoarboj, – aldonis Nazulino.

         – Perfekte, filino. “Somera koloro” estas tre malhela verda. Kaj la aŭtuna koloro… Sinjorino Benta silentis. Unue, ŝi devis doni ideon pri kiel estas la aŭtuno en malvarmaj landoj. Ŝi iomete pripensis kaj diris:

         – Aŭtuno estas la plej bela, la plej poezia sezono de la jaro en malvarmaj landoj. La tuta vegetaĵaro ŝanĝas koloron. Ĉio verdo flaviĝas aŭ ruĝas.

         – Do ĝi estas bela…

         – Jes, la tuta naturo similas al sonĝo pri beleco. Ĉio flava kaj ruĝa. La tuta gamo de flavoj kaj ruĝoj… En la komenco, tre vivantaj flavoj kaj ruĝoj. Poste ĉio velkas; kaj fine, malfortaj flavoj kaj ruĝoj, malklaraj, malpuraj, ĉar ĉiuj folioj sur la arboj fariĝas brunaj, kio estas la tono de la morto de la folioj antaŭ la vintro. Ĉu vi komprenas?

          – Jes, avinjo, – la geknaboj respondis. – Kaj ni jam eltrovis tion, kio estas “aŭtuna koloro”, – aldonis Nazulino. – la pajla tono, ĉu ne?

         Dona Benta brakumis sian nepinon.

         – Tio ĝustas. Estas la tono de la pajlo, de velkinta folio, preskaŭ senkolora.

         Emilja enŝoviĝis:

         – Mi jam scias. Estas la koloro de fuĝanta azeno…

         Sinjorino Benta ridis.

         – Kaj kian koloron havas la fuĝanta azeno, Emilja?

         La diablino ne hezitis:

         – Estas la aŭtuna koloro… Nazulino, dezirante la daŭrigo de la rakonto de Peter Pan, ĉesigis tiun koloran dancon.

         – Sufiĉe da koloro, avinjo. Daŭrigu…

         Kaj sinjorino Benta daŭrigis:

         – Peter Pan rakontis la novaĵojn de ekstere kaj petis novaĵojn pri ĉio, kio okazis en la kaverno dum lia foresto. Poste li kantis kanzonon, kiu Wendy aprecis kiel la plej bela kanzono en la mondo – sed nur kiam li kantis ĝin. Se iu alia kantis ĝin, ĝi tute perdis sian amuzon.

         Dum Peter Pan kantis, la knaboj ludis pri batalo. La armiloj estis la kusenoj kaj la batalkampo estis la granda lito. La rezulto de la batalo estis la sama kiel ĉiam: plumoj ĉie (la kusenoj estis plumoplenaj) kaj tio rezultis multon da laboro por Wendy la sekvan tagon.

         La maniero de la knabino interrompi tiujn detruajn luktojn estis anonci novan rakonton. Ĉiuj kvietiĝis tuj, kvazaŭ per sorĉo, kaj venis por sidiĝi ĉirkaŭ ŝi, ene de profunda silento, kaj tiel ili restis ĝis dormo venkis ilin.

         La rakonto de tiu nokto estis kreita de Wendy, kiu jam elĉerpis la aron da historioj, kiujn ŝi aŭdis de sia patrino. Estis la historio de geedzoj, kies tri infanoj decidis forkuri de la hejmo unu vintran nokton. La kompatindaj gepatroj falis en la plej profundan malĝojon kaj neniam plu fermis la fenestrojn de la ĉambro de la forkurintaj infanoj, pro la espero laŭ kiu, iam ili revenos.

         – Ne, Wendy, tio ne okazis, – diris Peter Pan kun certeco. – La fenestro ne estas malfermita por atendi la revenon de la tri geknaboj. Ĝi estas fermita ĉar estas nova bebo en la ĉambro.

         Wendy ektimegis. Ĉu vere estas kiel Peter Pan diris?

         – Kial vi diras tion, Peter? Ĉu vi estis tie? Ĉu vi vidis ion?

         – Mi ne estis, nek vidis, sed mi povas imagi, ĉar tio okazis en la domo de miaj gepatroj. Post kiam mi forkuris de tie, iun tagon mi iris por rigardi mian ĉambron tra la fenestro. Mi trovis ĝin fermita, kaj interne, en mia propra lulilo, ploradis nova bebo…

         Kial li diris tion? Wendy kaj la fratetoj iĝis maltrankvilaj, teruritaj de la penso pri novaj beboj, kiuj dormadis en siaj litoj, ludadis kun siaj ludiloj, aŭskultadis la rakontojn, kiujn ili kutimis aŭskulti kaj ricevadis la kisojn, kiujn ili kutimis ricevi. Ho, tio estis terura!

         Wendy decidis reiri hejmen tuj. Kiam ŝi deklaris ĉi decidon, la malĝojo estis ĝenerala. La perditaj infanoj ĉirkaŭis ŝin kun mil petoj, ke ŝi ne forlasu ilin. Ili alkutimiĝis al la fakto havi patrineton kaj ne povis elteni la antaŭan vivon kiel orfoj.

         – Kiu diris ke mi forlasos vin? – respondis Wendy. – Ĉiuj iros kun mi, kompreneble, kaj ni ĉiuj loĝos kune en la domo.

         La perditaj knaboj, feliĉaj kiel birdoj, saltis pro ĝojo. Bonege! Bonege! Bonege! Ili havos veran patrinon, perfektan, kiel Lady Darling. Ili loĝos en bela domo kaj promenos kiel ĉiuj knaboj en la urbo.

         – Hura! Vivu Wendy! – ili kriis.       

         Tamen Peter Pan rezistis kontraŭ la tenton. Li ege bedaŭris perdi Wendy kaj liajn fratetojn, sed li ne povis akcepti la ideon reveni al la mondo, el kiu li fuĝis, kiam li naskiĝis – la terura mondo, kie knaboj kreskas kaj iĝas plenkreskuloj, kun lipharoj, malbelaj viroj. Li neniam faros tion. Li neniam forlasos Neniamlandon, kie infanoj ne kreskas. Iru la aliaj. Li restos sola.

         Tiel aranĝitaj, ili ĉiuj komencis pretiĝi, en la plej granda tumulto kaj kriegado. Ĉiu faris sian malgrandan pakaĵon, metante en ĝin la ludilojn kaj la plej ŝatatajn memoraĵojn.

         Bekulo prenis sekan vesperton, kiun li volis montri al sinjorino Darling.

         – Ho, Dio! – ekkriis onklino Nastasja, kun vizaĝo de teruro. – Ĉi tiu ideo povas veni nur de iu Bekulo. Seka vesperto, imagu tion…

         – Pli bone seka vesperto ol vivanta vesperto, – diris Emilja. – Mi timas vivantajn, ĉar ili mordas; sed la sekaj, ne. Kaj Magrulo, kion li prenis, sinjorino Benta?

         – Mi ne scias. La libro ne diras. Sed certe li prenis ian sensencaĵon de la sama tipo – ekzemple seka rato. Ĉiuj infanoj tre ŝatas sekajn bestojn. Peĉjo, kiam li estis nur kvarjara, venis al mi iun tagon en la manĝoĉambro kun malbelega seka kato, kiu fetoris en la tuta domo. Ĉu vi memoras, Peĉjo?

         Onklino Nastasja tre bone memoris, sed la knabo ne.

         – Daŭrigu, avinjo, – petis Nazulino.

         Post kiam la donacoj por sinjorino Darling estis aranĝitaj, Wendy adiaŭis Peter Pan. Ŝi ĉirkaŭbrakis lin kaj diris, kun ŝiaj okuloj malsekaj de larmoj:

         – Mia lasta rekomendo estas, ke vi ne forgesu preni vian medikamenton je la ĝusta horo. Atentu bone, ĉu?

         La averton rilatis al medikamento, kiun Peter Pan prenadis por kuraci la terurajn hokofrapojn de kapitano Hoko.

         Ili sin preparis por foriri. Ĉimomente bruo atingis iliajn orelojn, de ekstere, ĝuste super la subtera kaverno. Kio estis? Ĉiuj atentis. Bruo de batalo. Klare aŭdeblis la bruoj de armiloj, la fajfado de sagoj, la sono de falantaj homoj, la kriego de la vunditoj.

         Peter Pan tuj komprenis, ke la piratoj surprizis la indianojn.

         – Se la ruĝhaŭtuloj venkos, ili ludos la tamburon, – li diris, – kaj ĉiuj estis atentaj, por aŭdi la tamburon, kiu estas la signo de venko inter la indianoj.

         La batalo ne longe daŭris. Kiel kutime, la ruĝhaŭtuloj estis venkitaj kaj fuĝis kiel leporoj. Sed ene de la kaverno la knaboj ne povis scii pri tio, do ili daŭre estis tre atentaj, atendante la tamburon.

         Post kiam la indianoj estis forpelitaj, kapitano Hoko decidis profiti de la okazo por kapti la knabojn tiun saman tagon. Dum longa tempo li aŭskultis tra la granda ĉapelfungo, kiu servis kiel kamentubo (Peter Pan konstruis alian por anstataŭigi tiun, kiun la pirato detruis per piedbato), kaj li povis aŭdi la tutan konversacion, inkluzive kiam Peter Pan parolis pri la tamburo de la indianoj.

         – Bone, – la pirata estro diris al si. – Ili atendas la sonadon de la tamburo, kio estas la signo de triumfo por la indianoj. Nun la indianoj fuĝis kaj lasis la tamburon ĉi tie. Kion mi faros? Mi ludos ĝin. La stultuletoj interne pensos, ke Egeta Panterino venkis kaj eliros el la truoj – kaj mi kaptos ĉiujn, unu post la alia. Bonege!

         Tion kapitano Hoko pensis kaj tion li faris. Li batis sur la tamburo, tan tan tan tan …

         Tuj kiam tiu sono atingis la orelojn de la knaboj, la ĝojo estis grandega. Ili komencis salti kaj danci, ĉar estis la unua fojo, kiam la indianoj, iliaj aliancanoj, venkis la terurajn piratojn.

         – Hura! – ili ĉiuj kriis. – La indianoj venkis, finfine! Ni povas foriri sen ia danĝero – kaj ĉiu prenis la vojon de sia truo por iri supren.

         Kapitano Hoko enpostenigis tri piratojn ĉe la buŝo de ĉiu truo, do la knaboj estis ĉasataj unu post la alia tuj kiam ili montris la kapojn. Ili kaptis ilin kaj buŝoŝtopis ilin, por ke la krioj ne avertu aliajn. Tiel bone farita estis tiu tasko, ke Peter Pan, de interne, nenion suspektis. Li estis certa, ke la infanoj jam estis survoje al Londono, tre trankvilaj, gvidataj de la fajra globeto.

         Peter Pan estis profunde malĝoja. Subite, li ĵetis sin sur la liton, kun la vizaĝo kaŝata en la manoj.Oni diras, ke li ploris, sed tio ne certas.

         – Ĉu li neniam ploris? – demandis Nazulino.

         – Ne, li neniam ploris, krom eble en tiu tago – sed tio ne estas certa. Peter Pan konsideris la ploron kiel virinan agon.

         – Mi volus froti cepojn sur liaj okuloj por vidi ĉu li plorus aŭ ne, – diris Emilja. – Mi jam rimarkis, ke cepoj “emociigas” homojn pli ol la plej malĝoja rakonto. Kaj kio poste?

         – Poste li restis en la lito, kun la vizaĝo kaŝata en la kuseno. Dume kapitano Hoko, supre, malpaciencis pro lia malfruo. Li kaptis ĉiujn knabojn, krom la ĉefa.

         – Ĉu eble, ĉi-foje la malbenita knabo eskapas de mi? – li murmuris al si mem.

         Fine, ĉar Peter Pan tute ne eliris, la ĉefa pirato pensis kaj pensadis, serĉe de inda ideo. Li studis la situacion. Eniri tra la kavaĵoj, neeble. La aperturoj estis tro mallarĝaj por lia ĉevaleca grando. Pordo ne ekzistis. Kion fari? Kapitano Hoko gratis la kapon, sendecida.

         Li memoris pri kaŝrigardi tra la kamentubo. Tio ŝajnis facila. Li vidis la knabon sur la lito kaj en kesteto apud lia kapo la medikamentan flakonon, kiun Wendy preparis.

         – Mi scias! – ekkriis la bandito, pro la infera ideo. – Mi verŝos kelkajn venenajn gutojn en tiun flakonon kaj jen! Bonega ideo.

         Tion li faris. Per tubetoj tra la kamentubo, li trovis manieron faligi ses gutojn de la plej terura veneno ene de la medikamenta flakono, kiu estis sen la korko.

         Poste li retiriĝis, direktante sin al la ŝipo, tre kontenta pri la vivo, kaj frotante siajn manojn.

         – Kiel? – demandis Emilja. – Se li havis nur unu manon, kiel li povis froti siajn manojn?

         – Tio estas maniero paroli, – sinjorino Benta klarigis. – Kiam ni volas diri, ke iu estis tre feliĉa, ni kutime uzas tiun esprimon “li frotis siajn manojn”, eĉ se oni ne havas manojn. Estas maniero diri.

         – Daŭrigu, avinjo. Ne perdu tempon kun ĉi problemulino.

         – Mi daŭrigu. Kapitano Hoko metis venenon en la medikamento de Peter Pan kaj iris al la ŝipo, tre feliĉa pri la vivo. Li estis certa pri tio, ke la knabo prenos la medikamenton kaj mortos je la plej terura morto.

         Peter Pan, sola en la subtera kaverno, ne sukcesis dormi. Malĝojaj pensoj flirtis tra ŝia kapo kiel vespertoj. Li fermadis la okulojn kiel eble plej forte, kalkulante ĝis mil – kaj nenion. Neniu dormo venas. Subite, li vidis lumaĵeton. Estis la feino Sonorileto, kiu alvenis, sed tiel afliktita, ke ŝiaj tlin-tlin estis nekompreneblaj.

         – Kio okazas?, Sonorileto – li demandis, leviĝante de la lito.

         La fajra globeto rakontis la grandan malfeliĉon, kiu okazis al la geknaboj, kiuj tiutempe estis enfermataj en la malluma kaj tre malpura holdo de la pirata ŝipo.

         Peter Pan saltis kiel tigro kaj kuris por akrigi siajn armilojn. La glavo fariĝis kiel razilo kaj lia milita ponardo fariĝis pinta kiel pinglo. Li okupiĝis pri tio, kiam li rimarkis, ke la feino komencis paliĝi. Li ektimis.

         – Kio okazas al vi, Sonorileto? – li maltrankvile demandis, kaj li apenaŭ aŭdis la respondon, la malfortan sonon de la tlin tlin de la eta feino.

         Sonorileto estis mortanta. Ŝi konstatis, ke la medikamento de Peter Pan estis kun veneno kaj trinkis ĝin, kun la ideo savi lin. Ŝi oferis sin por li, la kompatinda.

         – Kial? Mi ne komprenas, – diris Nazulino.

         – Sonorileto opiniis, ke se ŝi dirus al li, ke la medikamento estas kun veneno, Peter Pan ne kredos, ĉar li supozos, ke Sonorileto ne volas, ke li trinku la medikamenton ĉar ĝi estis preparita de Wendy. Do ŝi decidis trinki la medikamenton antaŭ ol li prenus ĝin.

         Kiam li rimarkis, ke lia kara feino mortas, Peter Pan sentis senfinan doloron. Perdi Sonorileton estis pli malbona por li ol perdi sian propran vivon. Li bezonis savi ŝin, ne gravis la manieron. Sed kiel?

         Peter Pan kuntiris la brovojn per ĉiuj fortoj kaj tuj havis bonegan ideon. Li foriris tra la kavaĵo kaj grimpis la plej altan arbon ekstere. Kaj de supre li kriis al la tuta mondo, kun la plej granda forto de siaj pulmoj:

         – Tiu, kiu kredas je feinoj, tiu fortege frapu la manojn! Tia estas la nura manieron por savi mian karan Sonorileton!…

         Tiel sincera kaj elkora estis tiu krio, ke ĉiuj infanoj sur la tero aŭdis ĝin – kaj milionoj kaj milionoj da aplaŭdoj resonis tra la mondo. Bruado kapabla kapturnigi nin ĉiuj…

         – Kio pri la rezulto? – demandis Nazulino maltrankvile.

         – Ĝi estis bonega, vera miraklo. La lumo de Sonorileto ekbrilis denove kaj la tlin tlin fariĝis eĉ pli fortaj ol antaŭe. Sonorileto saviĝis!

         Post kiam li vidis ŝin tute bona, Peter Pan suspiregis kiel neniam dum sia tuta vivo.

         – Nun, estas tempo savi la aliajn! – li diris, kaj li prenis la plej akrajn armilojn kaj foriris kun Sonorileto por renkonti la kidnapantajn piratojn.

         – Kaj kio plie? – demandis Peĉjo.

         – Ĉu kio plie? Ni enlitiĝu. Estas jam la naŭa! Morgaŭ ni scios tion, kio okazis.

         Peĉjo plendis.

         – Ĉiam tio okazas. La rakontoj interrompiĝas ĉe la plej interesa punkto. Perversaĵo…

Visitas: 347