La Ŝaltilo de la Grandeco
Ĉapitroj 1 kaj 2
1 – Sunsubiro trumpeteca
La hodiaŭa sunsubiro similas al trumpeta alvoko, – diris Emilja, kun la manoj ĉe la koksoj. Ŝi staradis sur la supra trabo de la pordego. Tie, tiun posttagmezon, post la promenado tra la arbaro, la familianoj de sinjorino Benta haltis. Ili neniam perdis la okazon ĝui la spektaklojn de la naturo. Dum pluvegoj, Nazulino lasis la nazon prematan ĉe la fenestro por rigardi la pluvon. Se estis vento, Peĉjo kuris al la verando kun binoklo por rigardi la dancon de la sekaj folioj – “Mi volas vidi, ĉu estas Sacio interne.” Dume, la Vicgrafo donis sciencajn klarigojn al ĉio.
La sunsubiro en tiu tago estis vere bela. Estis trumpeteca sunsubiro. Kial? Ĉar Emilja elpensis, ke en tiuj tagoj la suno “blovas la trumpeton por kolekti ĉiujn ruĝojn kaj orajn kolorojn en la mondo por la vesperiĝa festo. Antaŭ trumpeteca sunsubiro, neniu kuraĝis paroli, ĉar ĉio, kion iu diru, estus nenecesaĵo. Sed sinjorino Benta ne rezistis.
– Kia mirinda fenomeno estas la sunsubiro! – ŝi diris.
Emilja palpebrumis al la Vicgrafo pro la vorto “fenomeno” kaj decidis krei etan konfuzaĵon.
– Kial oni diras sunsubiro, sinjorino Benta? – ŝi demandis kun sia konata mieno de senkulpa anĝelo. Sub kio iras la suno? Ĉu sub la montoj?
Sinjorino Benta rimarkis, ke temas pri kaptila demando, kiu devigis certan respondon kaj sin preparis por la fama argumentado de Emilja.
– La suno iras sub nenio, naivulino. La suno malsupreniras.
– Do ĝi iras sub sin mem. Kiel ĉarme!
Sinjorino Benta pacience klarigis.
– “Sunsubiro” estas maniero diri. Vi scias tre bone, ke la suno neniam subiras; la Tero kaj la aliaj planedoj moviĝas ĉirkaŭ ĝi. Sed nia impreso estas, ke la suno moviĝas ĉirkaŭ la Tero – kaj tiele leviĝas matene kaj subiras posttagmeze.
– Mi lacige scias tion, – diris Emilja. – Mia antipatio estas kontraŭ la vorto “sub”. Io estas sub iu afero. La ovo estas kovata sub la kokino. La Vicgrafo metas la libron sub lia cilindra ĉapelo. Peĉjo gluas la nazmukon sub la benko.
– Mensogo! – kriis Peĉjo, surprizite, kaj li rapide forprenis la fingron de la nazo.
– Sed la Suno, – daŭrigis Emilja, – ne kovas ovon nek havas libron nek li havas la malbonan kutimon forpreni oron de la nazo.
– Mi jam klarigis ke estas maniero diri, – ripetis sinjorino Benta.
– Mi povas vidi, ke ĉio dirata de plenkreskuloj estas maniero diri, – daŭrigis la diablineto. Tio signifas, ke estas etaj mensogoj – kaj ili daŭre diras al ni infanoj, ke ni ne mensogu! Ha, ha, ha!… La poetoj, ekzemple. Kion ili faras, se ne mensogi? Hieraŭ vespere vi legis al ni tiun poemon de Castro Alves (*), kiu tiele finiĝas:
Andrada! Tiru nian flagon d’ el fimanoj! (**)
Kolumbo! Pordon fermu de la oceanoj! (***)
Ĉio mensogo. Kial la poeto ordonas al Andrada fortiri flagon el la manoj de iu, ĉar Andrada jam mortis? Kaj kial la poeto, komuna soldato, kuraĝas doni ordonojn al Kolumbo, kiu estas admiralo, kaj ankaŭ jam mortis? Kaj kial li ordonas al Kolumbo fermi la “pordon” de la oceanoj, se la oceanoj ne havas pordon kaj tiu, kiu posedas la oceanojn estas la Tero?
Sinjorino Benta suspiris.
– Dirmanieroj, Emilja. Sen ĉi tiuj dirmanieroj, kiujn ni nomas “licencoj”, Castro Alves ne kapablus verki poeziaĵojn.
– Sed ĉu estas aŭ ne estas mensogoj?
Sinjorino Benta ĵus malfermis la buŝon por la respondo, kiam rajdanta viro montris sin sur la vojkurbon. Estis la leterportisto, kiu, ĉiun semajnon, aperadis por liveri la poŝtaĵojn. Ĉiuj forprenis la rigardojn al la sunsubiro por rigardi la viron.
Li alvenis. Bonan posttagmezon. Li deĉevaliĝis kun aero de eterna laco kaj malfermis la malpuran kanvasan sakon por elpreni la ĵurnalojn de sinjorino Benta.
– Estas ankaŭ letero por sinjoro Vicgrafo de Maizospikulo, – li diris kaj transdonis la pakaĵon.
Emilja ĵetis sin al la letero, kiel kato ĵetas sin sur sardinan kapon, kaj prenis ĝin el la manoj de sinjorino Benta.
– Tio devas esti respondo al demando, kiun mi faris pri la vitaminoj en la pirlimpimpim-pulvoro, – la Vicgrafo modeste klarigis, kiam Emilja preparis sin por malfermi la koverton kaj Peĉjo suspiri pri tio, ke li ne estis kun la katapulteto enmane.
– Ne malfermu, Emilja! – kriis Nazulino. – Avinjo jam diris, ke la sekreteco de korespondado estas netuŝebla. Letero estas sankta afero. Nur la ricevanto povas malfermi ĝin.
Emilja paŭtis malafable kaj frotis la leteron sub la nazo de la Vicgrafo, dirante:
– Jen, manĝu kaj trinku vian sekreton.
Dume Peĉjo malfermis la gazeton kaj legis la grandegajn titolojn kaj subtitolojn pri la milito.
– Nova bombado sur Londono, avinjo. Centoj da aviadiloj flugis super la urbo. Granda kvanto da bomboj. Grandaj blokoj detruitaj, sennombraj incendioj kaj multaj mortoj.
La vizaĝo de sinjorino Benta malĝojiĝis. Ĉiam kiam ŝi pensis pri milito, ŝi iĝadis tiel malĝoja, ke Nazulino kuris por sidi sur ŝiaj genuoj, por kuraĝigi ŝin.
– Ne estu malĝoja, avinjo. Tio okazis en Londono, tre malproksime de ni.
– Ne tiele estas la afero, mia filino. La homaro formas ununuran korpon. Ĉiu lando estas membro de tiu korpo, ekzakte kiel ĉiu fingro, ĉiu ungo, ĉiu mano, ĉiu brako aŭ kruro estas parto de nia korpo. Bombo, kiu falas sur domo en Londono kaj mortigas avinon kiel min, kaj suferigas nepinon kiel vin aŭ kripligas knabon kiel Peĉjon tie, ĝi doloras ene de mi kvazaŭ ĝi falus ĉi tie. La bombado sur senkulpuloj estas tiel monstra perverseco, ke mi timas, ke mi ne longe eltenos la teruron de ĉi tiu milito. Mi volas morti. Ekde kiam komenciĝis la grandega katastrofo, mi faris nenion krom pensi pri la sufero de tiom da milionoj da senkulpuloj. Mia koro estas plena je la doloro de ĉiuj avinoj kaj patrinoj, kiuj funebras pri la buĉado de siaj kompatindaj infanoj kaj nepoj.
La doloro de sinjorino Benta plenigis je malĝojo la loĝantojn de la Bieneto de la Flava Pego, kiuj antaŭe estis kontentaj kaj feliĉaj. Kaj ĝuste ĉi tiu malĝojo kondukis Emiljan al plano pri realigo de la plej terura aventuro, kiu okazis en la mondo. Emilja ĵuris al si, ke ŝi finos la militon kaj ŝi plenumis la ĵuron – sed ŝi ankaŭ riskis detrui la tutan homaron.
Tiun nokton, en sia eta lito, ŝi ne sukcesis dormi. Se iu enirus en ŝian kapon, legus tian penson: “Ĉi tiu milito daŭras tro longe, kaj se mi nenion faros, la bombaviadiloj kontinuos, kaj ili detruos urbon post urbo, kaj fine alvenos ĉi tien. Iu komencigis tion per la Ŝaltilo de la Milito. Iu alia bezonas malŝalti ĝin. Sed kie estas la Ŝaltilo de la Milito? Neniu scias. Tamen se mi prenos pinĉadon de la pirlimpimpim-superpulvoro, kiun preparas la Vicgrafo, mi povas flugi ĝis la fino de la mondo kaj eltrovi la Domon de la Ŝaltiloj. Devas ekzisti la Domo de la Ŝaltiloj, kun ŝaltiloj, kiuj kontrolas ĉion en la mondo, sammaniere kiel la ŝaltiloj de elektro en la koridoro kontrolas ĉiujn lampojn en la domoj.”
La Vicgrafo fakte studadis misteran superpulvoron, kapablan je eĉ pli grandajn mirindaĵojn ol la malnova pirlimpimpim-pulvoro; pro tio li pasigis sendormajn noktojn kaj eĉ ricevadis sciencajn leterojn de eksterlando. Sed tiunokte Emilja aŭdis ronkadon. “Ĉu estas la Vicgrafo?” – ŝi diris, kaj iris por vidi. Estis la Vicgrafo, jes, kiu, post noktoj kaj noktoj sen dormi, dormadis kvazaŭ li estus la Markizo de Vostuleto, la porketo. “Ĉar li tiom dormas, ke li ronkas,” – pensis Emilja, – “certe li jam solvis la problemon de la superpulvoro. Ronkado de saĝulo signifas freŝan kapon, inventon jam inventitan.”
Konsiderante ĉi tion, Emilja piedpinte iris al la laboratorio de la Vicgrafo kaj trarigardis ĉion ĝis ŝi trovis substancon similan al cindro en malgranda kesto da alumetoj. Ŝi flaris ĝin. La odoro estis iomete simila al la odoro de la pirlimpimpim-pulvoro. “Devas esti ĉi tio!” – ŝi diris, kaj kuraĝe prenis pinĉeton.
(*) Castro Alves (Kastro Alves), 1847-1871, romantikisma poeto el Brazilo, verkis poemojn favore al la liberigo de la sklavoj.
(**) José Bonifácio de Andrada e Silva (Ĵoze’ Bonifasjo de Andradaj Silva), 1763-1838, brazila politikisto, alinomata la Patriarko de la Sendependeco.
(***) Kristoforo Kolumbo (1450 aŭ 1451-1506), eltrovinto de Ameriko.
2 – La Ŝaltilo de la Grandeco
Fiunnn !!!
Kiam Emilja malfermis la okulojn kaj malrapide revenis el sia kapturniĝo, ŝi trovis sin en nebula loko, kiel dum tagiĝo. Ŝi ne sukcesis vidi arbojn aŭ montojn aŭ ion alian – estis nur mistera domo malproksime.
– Ĉi tie devas esti la Fino de la Mondo, kaj tiu domo devas esti la Domo de la Ŝaltiloj. La Vicgrafa pulvoro estas ja trafa!
Ŝi ekstaris, ankoraŭ kun kapturniĝo, kaj alproksimiĝis al la domo. Prave! Granda ŝildo sur la fasado simple diris ĉi tion: “DOMO DE LA ŜALTILOJ.” Emilja pasigis iom da tempo kun la nazo suprenturnata, kaj la okuloj al tiuj strangaj lumleteroj. Ŝi vidis malfermitan pordon. Ŝi plenigis sin per kuraĝo kaj eniris. Estis nenio interne, neniu objekto, neniu maŝino. Nur la sama nebulo de ekstere, sed en iu muro, ŝi sukcesis distingi ŝaltilojn kiel tiujn por elektro, ĉiuj suprenturnataj.
– Jen la ŝaltiloj, kiuj reguligas kaj gradigas ĉion en la mondo, – pensis Emilja. – Do unu el ili estas la ŝaltilo, kiu ŝaltas kaj malŝaltas la militojn, sed kiu el ili?
Emilja permane tuŝis la mentonon kaj ekpensis. Ŝi pensis per ĉiuj siaj fortoj. Ne estis diferenco inter ili. Absolute egalaj. Neniu vorto aŭ numero. Kiel scii tion, kiu estas la ŝaltilo de la militoj?
– La nura maniero solvi tion estas apliki la eksperimentan metodon, kiun la Vicgrafo uzas en sia laboratorio. Mi malŝaltos, unu post la alia, ĝis mi trovos tiun, kiu finas la militojn.
Sed la ŝaltiloj estis en vico ok spanojn super la grundo, pro tio for de la atingo de malgranda estaĵo nur du spanojn alta. Kiel atingi la klavojn?
Emilja ĉirkaŭrigardis. Ŝi vidis neniun ŝtupareton, neniun seĝon, neniun skatolon, per kiu ŝi povus iri supren. Eĉ bastono ne estis. La rimedo estus denove uzi la superpulvoron. “Se mi flaros duonon de la plej eta grajno, mi supreniros tien kaj turnos la levilon de unu el la ŝaltiloj”.
Kaj tion ŝi faris. Ŝi elektis la plej malgrandan grajnon el ĉiuj, rompis ĝin je du porcioj kaj enspiris. Ŝi sukcesis. Ŝufiĉis nur la odoro de la eteta grajno por levi ŝin al la ŝaltiloj kaj ŝi alkrotiĝis ĉe unu. Ŝi eĉ ne bezonis turni la levilon. Ŝia pezo sufiĉis por ke la levilo malsuprenvenu preskaŭ ĝis la fino.
Tamen tio, kio okazis estis la plej neatendata afero en la mondo. Ĉio ŝanĝiĝis antaŭ ŝiaj okuloj, kaj grandega tuko, kiel la tolo de cirko, falis sur ŝin. Emilja sentis sin ĉirkaŭata de tuko; la planko estis tuko; supre estis tuko; ĉe la flankoj, tuko, tuko kaj pli da tuko. Kaj kun la pezo de tiom da tuko, ŝi eĉ ne sukcesis stariĝi. Ŝi kuŝiĝis, kvazaŭ premplatigata. Sed necese eliri de tie, aŭ almenaŭ peni eliri, ĉar ŝi jam malfacile spiradis. Kaj ŝi komencis rampi sub la tukoj, en blinda klopodo por eskapi. La faldoj estis multaj, tiel ke en tiuj momentoj, ŝi bezonis atenti por ne retroiri. Kaj ŝi rampis antaŭen; kelkfoje ŝi eĉ sukcesis stari en la vertikala pozicio, kiam pli granda faldo tion permesis. Emilja memoris la Labirinton de Kreto, kie loĝis la Minotaŭro. Estis mallume tie. Eĉ ne tiu krepusko de ekstere. Emilja havis la impreson pasigi jarcenton en tiu labirinta rampado. Fine ŝi vidis lumon en certa direkto. Tio devas esti la rando aŭ fino de ĉi tiu malbenita tuko, ŝi pensis, kaj rapidiĝis tien. Fakte estis la rando – kaj Emilja, jam preskaŭ senspira, lavis sin en la ŝvito, forlasis la labirinton kaj falis elĉerpita sur la grundo kun Uf!
Ŝi kuŝiĝis sur sia dorso iom da tempo, la brakoj etendataj, kaj ne pensis pri io ajn. Unue ripozo; poste la ceteraĵoj. Ŝi rigardis supren por vidi la ŝaltilojn sur la muro. Ne estis ŝaltilo sur la muro. “Kio okazas ĉi tie? Ĉu la ŝaltiloj forvaporiĝis?” Firmante la okulojn, ŝi trovis, ke ne. La ŝaltiloj estis tie, sed en pli altega punkto. La muro ege kreskis. Ŝajnis, ke ĝi ne havas finon. Ĉio kreskis laŭ grandega maniero. Kaj surtere ŝi vidis ion novan, kio antaŭe ne ekzistis; flavan piedestalon kun paper-tapiŝo.
Emilja kuŝiĝis sur tiu piedestalo. Poste, rigardante sian korpeton, ŝi rimarkis, ke ŝi estas nuda.
“Kio okazas ĉi tie? Mi, nuda kiel vermo, sur ĉi flava soklo plena je nigraj strioj, apud monto da ŝtofo – kaj la ŝaltiloj tie supre – kaj ĉio estas grandega… Ĉu mi sonĝas?”
Ŝi ekpensis per ĉiuj siaj fortoj. Ŝi ekzamenis la soklan tapiŝon. Ŝi konstatis, ke la nigraj strioj estas literoj kaj ŝi devis stariĝi por legi ilin unu post la alia. La unua estis A; la dua, L; kaj la tria U. Atingante la lastan, ŝi rimarkis, ke la literoj formas la vorton ALUMETOJ.
– Ĉu tio eblas? – ekkriis Emilja al si mem. – Ĉu mi staras sur la plej granda alumetoskatolo, kiu iam ajn ekzistas en la mondo? Sed se tiele estas, tiam ĉiu alumeto devas esti vera trabo – kaj ĉar la skatolo estis duone malfermita, ŝi kaŝrigardis. Ŝi vidis neniun trabon interne, sed kelkajn ŝtonetojn je la ĝusta koloro de la superpulvoro de la Vicgrafo.
En tiu momento lumradio venis al ŝia cerbo.
– Hmm! Mi jam scias. Jen la skatolo da alumetoj, kiun mi alportis, kaj ĝi havas la grandecon, kiun ĝi ĉiam havis. Mi fariĝis malgranda. Mi estas tre malgranda; kaj pro tio ĉiuj aferoj ŝajnas al mi treege grandaj. Tio, kio okazis al Alico en Mirlando ĵus okazis al mi. Foje ŝi estis tiel granda, ke ŝi ne enhaviĝis en domoj, foje ŝi havis la grandecon de moskito. Mi fariĝis eta. Kial?
Kaj ŝi ekpensis eĉ pli forte.
– Tio devas havi nur unu kaŭzon: pro la ŝaltilo. Do tiu ŝaltilo estas tiu, kiu reguligas mian grandecon. Ĉu ĝi reguligas nur mian grandecon, aŭ ĉu ĝi reguligas la grandecon de ĉiuj vivantaj estaĵoj? Ĉu ĝi reguligas la grandecon de ĉiuj vivantaj estaĵoj, aŭ nur tiun de homaj estaĵoj? Kiom da problemoj, mia Dio!
Ŝi pensis, pensis.
– Se ĉiuj estaĵoj iĝis etaj kiel mi, do la tuta mondo devas esti en fuŝo kaj kun la kapoj konfuzitaj kiel la mia. Sed la milito finiĝis! Ho, jes, ĝi finiĝis! Etuloj kiel mi, la viroj ne plu povas mortigi unu la alian, nek manipuli tiujn terurajn ŝtalajn armilojn. Eble nur piketi sin per pingloj aŭ dornoj. Tio jam estas granda progreso…
Ŝi pensis, pensis, pensis.
– Jes, mi ŝanĝis la pozicion de la Ŝaltilo de la Grandeco kaj ĉiuj vivantaj estaĵoj malgrandiĝis ĉar estus absurde havi ŝaltilon nur por mi. Se estus ŝaltilo por ĉiu persono, en ĉi tiu ĉambro devus esti tri miliardoj kaj duono da ŝaltiloj, ĉar la loĝantaro de la mondo estas tri miliardoj kaj duono da homoj. Tial la sama ŝaltilo funkcias por ĉiuj homoj. Sekve la tuta homaro estas “malgrandigata” – kaj ne kapablas fari militon. Nu! Mi finis la militon! Vivu! Vivu!…
Ŝi pensis, pensis, pensis.
– La pruvo pri tio, ke ĉi tiu ŝaltilo nur reguligas la grandecon de vivantaj estaĵoj, estas ĉi tie en la skatolo da alumetoj. Se ĉi skatolo da alumetoj ankaŭ estus malgrandigita, ĝi estus proporcia al mia korpo, kaj ne grandega kiel ĝi estas.
La situacio estis tiel nova, ke la malnovaj ideoj ne plu utilis al ŝi.
Emilja komprenis ion, kiun sinjorino Benta iam klarigis, nome, ke niaj ideoj estas idoj de niaj spertoj. Nu, la ŝanĝo en la grandeco de la homaro igis la malnovajn ideojn senutilaj kiel truita groŝo. La ideo de skatolo da alumetoj, ekzemple, estis la ideo pri malgranda afero, kiun homoj portadis en la poŝoj. Sed al estaĵoj nanigitaj ĝis la punkto kiam la skatolo estas je la grandeco de piedestalo de statuo, la “ideo-pri-alumeto” ne plu indas. La “ideo-pri-leono” estis tiu pri terura kaj danĝera besto, kiu manĝas homojn; kaj la “ideo-pri-kokido” estis tiu de sendanĝera besteto. Nun estas la kontraŭo. Danĝera estas la kokido.
Emilja sentis malvarmon en sia koro. Ŝi komencis suspekti, ke ŝi faris ion gravegan, la aĵon plej gravegan, kiu iam okazis en la mondo.
Ŝi pensis, pensis, pensis. Poste ŝi decidis kalkuli kiom granda ŝi estas.
– Mi povas kalkuli mian grandecon komparante ĝin kun la literoj en la vorto ALUMETOJ. Ĉi literoj estis triono de centimetro kiam mi estis 40 centimetrojn alta. Nun, se mi estis 40 centimetroj, mi estis 120 fojojn pli granda ol triono de centimetro. Kaj nun? Kiom granda mi estas rilate al ĉi tiuj leteroj?
Por fari la mezuron, Emilja kuŝiĝis sur la A, kaj vidis, ke la A estas triono de ŝia alteco. Sekve, ŝi estis malgrandigita al nur unu centimetro.
– Uau, – ŝi ekkriis. Malgrandigita al nur unu centimetro, kaj mi estis 40 centimetrojn alta! Mi malpliiĝis 40 fojojn. Ĉi-kaze, Peĉjo, kiu estis 1,40 metrojn alta. – kaj estis tro sinmontrema pro tio – devas esti malgrandigita al tri centimetrojn kaj duono. Kaj kolonelo Teodoriko, kiu tiom fanfaronadis pri tio, ke li altis 1,80 metrojn, estas malgrandigita al kvar centimetrojn kaj duono – granda kiel eta akrido…
Emilja pensis, pensis.
– Kion fari nun? Mi bezonas elekti. Mi povas nenion fari. Aŭ mi povas relevi la klavon de la ŝaltilo kaj ĉio reiras al la antaŭa situacio. Tio ŝajnas al mi la plej bona elekto, ĉar se mi reiros al la bieneto eta kiel mi nun estas, verŝajne mi eĉ ne sukcesos transiri la korton. La senvosta kokido ne foriras de tie. Ĝi voros min, kvazaŭ mi estus formiko.
Ŝi rigardis supren. La ŝaltilo estis tre alta – kvardekoble pli alta ol antaŭe. Sed tio ne gravis por ŝi, kiu ankoraŭ havas tiom da superpulvoro. Ŝi etendis la manon al la aperturo de la skatolo, prenis grajnon kaj enspiris ĝin. La pulvoro kondukis ŝin al la alteco de la ŝaltilo, sed ŝia malgranda forto, malpliigita kvardek fojojn, jam ne sufiĉis.
Ne estis maniero movi la klavon de la ŝaltilo, kiu ŝajnis al ŝi kiel grandega trabo, kun diametro egala al la alteco de ŝia korpo – same kiel la trunko de granda arbo por antikva homo.
Antikva homo, jes, ĉar se ĉiuj homoj nun estas reduktitaj kiel ŝi, tiu, kiu intencus ion diri pri la homoj de la antaŭaj tagoj, devus diri “la antikvajn homojn”.
Emilja sidiĝis sur tiu grandega trabo kaj ne sciis tion, kiel malsupreniri.
– Kaj nun?
Ŝi pensis, pensis, pensis.
– Mi ĵetos min, – ŝi decidis. – Mia pezo devas esti egala al la pezo
de formiko kaj pro tio, se mi ĵetas min, mi devas fali kun la malpezeco de aĵeto – krome estas tiu monto da ŝtofo tie.
Kaj tion ŝi faris. Ŝi ĵetis sin sur la tukan monton.
Kaj ĉimomente ŝi rimarkis ion tre interesan: la tuko, kiu formis tiun monton havis bildojn montrantajn bukedojn de ruĝaj rozoj – same kiel la rozoj sur ŝia malaperinta robo – kaj ŝi ĉion komprenis. La grandega tuko-monto estis nenio alia ol ŝia propra robo kuŝanta sur la planko. Kiam ŝi mallevis la ŝlosilon kaj suferis la tujan etiĝon, ŝi trovis sin meze de la robo, kiu, sen la subteno de la korpo, kolapsis kaj donis al la eta posedantino la impreson de cirko, kiu venis suben.
– Jes, mi komprenas! – ekkriis Emilja. – Tiu grandega tuko, kiu formis la labirinton ĉirkaŭ mi, estas mia robo. Feliĉe ke la superpulvora skatolo estis en mia mano kaj ne en mia poŝo. Se mi havus ĝin en mia poŝo, kiel mi sukcesus eltiri ĝin el la centro de tiu grandega monto? Kia mirindaĵo!…
Emilja pensis ankoraŭ momenton.
– Mi devas lasi ĉi tie tiun altvaloran polvoron, malgraŭ tio, ke en la bieneto ne ekzistas alia. Kiel kunporti la piedestalon? Se ŝi estus vestita, mi sukcesus kunporti kelkajn pinĉojn en la poŝoj. Sed tiele, nuda kiel tervermo, mi kapablas teni nur du en la manoj.
Pli bone tio ol nenio – kaj Emilja prenis unu peceton da pulvoro en ĉiu mano.
Poste ŝi enspiris trian peceton kaj – fiun!… jen ŝi tra la aero, reen al la bieneto de sinjorino Benta.
